Brunnaj esperantistoj popularigas sian urbon kaj regionon en norda Italio

 

Societo por internacia lingvo esperanto en Brno, en la kadro de siaj agadceloj, prezenti sian urbon kaj regionon de suda Moravio en eksterlando, delegis s-anon Zdeněk Závodný, por efektivigi amikan viziton al esperantistoj en Vicenza en norda Italujo kun la tasko prezenti Brunnon (Brno) kaj sudan Moravion kiel altiran turisman regionon, kun kiu italoj ligas vicon de multsignifaj historiaj eventoj. La vizito efektivigis sabate la 11-an de marto 2006.

         Por prezenti Brunnon kaj sudan Moravion estis uzataj propagand-materialoj de Brunna magistrato kaj por Esperanta prelego pri la italaj patriotoj, kiuj estis karcertenataj en kazematoj de Špilberk, servis broŝuro „Gli italiani allo Spielberg!“

         Por plifortigo de reciproka amikeco estis malfermitaj kelkaj boteloj de sudmoravia vino, kies kvaliton oni alte taksis per kantoj.

         Folkloraj tradicioj de suda Moravio estis dokumentitaj per kroĉtrikitaj artverkoj, kiujn por la ĉeestantoj dediĉis s-ino Marie Závodná.

         Ni esperas, ke tiu esperantista iniciato pligrandigos intereson de alilandanoj, precipe italoj, pri nia urbo kaj regiono.

La vicenzaj esperantistoj kunvenadas ĉiusabate de la 17-19  a horo. De la 16 – 17 a horo okazas esp. kurso. Klubejo troviĝas en centro de la urbo en belega renesanca palaco de urba muzeo, estas senpaga.

Esp. klubo registras 40 membrojn, dum mia vizito ĉeestis 5 s-inoj kaj 2 s-anoj. Esp. kurson frekventas 2 s-inoj. En klubejo troviĝas ankaŭ esp. biblioteko, konsistanta el 2 libroŝrankoj. S-ino bibliotekistino, Vittoria Beniero, transdonis al mi belan invitilon al la 91a Universala Kongreso de Esp. en Florenco, aldonis 2 vortarojn kaj kelkajn librojn. Sub la lernolibroj ŝi trovis eĉ l botelon de dolĉa vino „Fragolino Rosso“. Do la adiaŭo estis vere kortuŝa.

 

Zeněk Závodný