Aleš Bednařík - Esperantaj Vortludoj

prelego de s-ano Aleš Bednařík (18-jara) en Brno E-klubo la 21.2.1961

 

ESPERANTA VORTLUDO

 

 La unuaj esperantistoj estis certe seriozaj homoj kaj ili vidis ankaŭ en la lingvo seriozan aferon. Sed baldaŭ enpenetris en la samideanaro homoj gajaj, humoramaj, kiuj serĉis eĉ en serioza

afero Esperanta objekton de sia ŝercemo.

        Kelkiuj historiistoj klopodis esplori, kiu kiel la unua tiamaniere uzis sian lingvoscion. Rondiras multaj famoj pri ekesto de vortludado el kiuj ŝajnas al mi plej fidinda la jena: Iu sciencisto okupis sin per esplorado de amfibioj, speciale per speco de ranoj. Kaj jen! Li faris grandan malkovron, ĉar li eltrovis, ke ekzistas tute unika speco de rano, vivanta sur kampoj, nome kampa rano. Nu, kaj estis la unua vortludanto.

        Kaj tuj iu geografisto rimarkis, ke unu afrika gento estas unika, nome senegala. La alia konstatis, ke la anĝeloj ne mezuras per ordinara metro, sed per speciala - diametro.

        Kaj la afero rapide kreskis ĝis tia grado, ke ĝi komencis esti malutila kaj eĉ danĝera. Ĉu vi povas eble diri senkulpe, ke Esperantaj gazetoj estas sendataj, oni povus ja kontraŭdiri: „kio, ĉu ili ne portas la daton?“ Kaj nomi iun poeton sentema estas simpla aŭdaco. Kaj gardu dio, ke vi post maskobalo raportu, ke vi dum dancado bonege amuzis fraŭlinojn. Oni povus kompreni, ke vi am-uzis ilin.

        Mi povus citi ankoraŭ multegajn ekzemplojn, sed por ke oni povu iel orientiĝi en la amaso da vortludoj, estos bone se ni elektos ian sistemon. Mi sekvos sistemon de Retto Rossetti, kiu en sia artikolo pri la vortludo dividis la ludojn en naŭ specojn.

 

        Principe estas du kategorioj de vortludoj. Unuaj estas tiaj kiaj plejparte troviĝas en la ĉeĥa lingvo, nome, ke iu vorto aŭ vortgrupo estas donita en tute alian kuntekston ol estas kutime,

kaj tiam ĝi estiĝas aŭ almenaŭ volas estiĝi sprita kaj ridiga. Sed mi plejparte konsideros la alian specon, por Esperanto pli karakterizan. Tio estas vortludoj fontantaj el ĝia aglutina kaktero. Tio signifas, ke en Esperanto ĉiu vorto aŭ vortero en ĉiuj kazoj konservas sian konstantan formon. Kaj jen estas abunda materialo por ŝercemuloj. Oni povas en pura radiko trovi plurajn vortojn, aŭ male el kelkaj vortoj formi radikon. Kaj tiel oni povas trovi en fenestro estron de feno, kaj vi povas rompi al vi la kapon, kion povas signifi la vorto feno, se ĝi havas eĉ sian estron. Similaj tipoj ekzistas ankaŭ en la ĉeĥa lingvo, mi rememoras nur tiun konatan: zeměkoule, z tebe koule.

        Aŭ en multaj radikoj estas kvazaŭ kaŝitaj gramatikaj sufiksoj. Mi scias pri unu komencanto, ke li serĉis en vortaro verbon elefi, ĉar li volis scii sencon de vorto elefanto. Mi mem devas konfesi, ke mi iam tre klopodis trovi la signifon de graŭ, ĉar en vortaro estis trovebla nur malgraŭ.

        La similaj ekzemploj povus esti tiom multaj, ke nur memstare diritaj ili perdus sian spritecon. Estas necese la ludotan vorton volvi per kunteksto, kaj tiam eĉ tute senkulpaj vortoj povas iĝi gajigaj. Tion ĉi eminente faris Raymond Schwartz kaj eĉ en poezia formo. Jen kion li rakontas pri aĝoj de la homo: Kiam infano estas eta, etulo, nu tio estas etaĝo. Baldaŭ la infano sidiĝas, sekvas la unuaj paŝoj kaj poste jam kuras - kuraĝo. El la infano elkreskas bubo, kiu pasigas tutajn tagojn kun stratbubaj bandoj - bandaĝo. Poste nia bubo maturiĝas, edziĝas, kaj konstruas al si domon - domaĝo. Tiam li estas forta ĝusta viro, tutkorpe vila - vilaĝo. Kaj post rapida tempopaso, postrestas nur senviva maso - masaĝo.

 

        Nun ni rigardu, kiel utila povas esti por la homaro simpla kulo. Se vi forŝiros de ĝi ĝian krureton, do tiu peceto de kula korpo estos kul-ero. Kaj se oni ĉasos tutan sakon da kuloj, oni povas konstrui el ties korpoj - eble turon. El kuloj turon - do sekve kulturon.

        Aŭ rigardu vorton grat-ulo.

        R. Ŝvarc rakontas pri lingva pedanto, kiu pretendis kaj fanfaronis, ke li neniam en la lingvouzo kaj gramatiko eraras, sed jam tion oni konstatis kiel eraron, nome eraron de sintakso.

        Plue Ŝvarc rimarkis, ke insultoj de fiakristo al sia ĉevalo estas vere fi-akraj. Simile oni klopodis substrahi fi de filistro kaj financisto, sed oni ne sukcesis. Ŝajnas, ke tie la prefikso fi estas tro firme kunligita kun vortideo.

        La simila ludado povas havi eĉ iom pli seriozan karakteron kaj esti eventuale utila. Oni povas ekzemple trovi dileti en diletanto kaj eĉ per pli kuraĝa redukto oni ricevus dili. Tio povus signifi: okupi sin serioze aŭ profesie pri io, kaj tio respondus al angla to deal in.

        Francisko Azorin en Terminologio de Arkitekturo enkondukas terminon bracelo (armaĵo por brako) ŝajne el Braceleto. Simile oni povus formi pamflo (polemika libro) el Pamfleto. Kaj el alumeto oni ricevus alumo (torĉo). Aperis eĉ provo forigi -eg el tralegi (legi ĝisfunde) por ricevi trali (legi supraĵe, trakure). Kaj tiun ĉi mian prelegon estus pli ĝuste nomi prelo, ĉar ĝi ja estas nenio ega. Iomege perforte efikus formoj Kviega el kvieta kaj simile.

        Nu, ĉiuj ĉi vortludaĉoj, kiujn mi ĝis nun citis, apartenas, laŭ Reto Rossetti, en la unuan KATEGORION, kiun Rossetti nomis ŝaradaĉarnira. Kaj plu mi transiros al ceteraj specoj de vortludoj.

 

        Jen, ekzemple vortludo homonima. Ĉar la homonimoj estas en Esperanto tre raraj, ĉi tiu speco ne estas ampleksa. Oni povas ekz. paroli pri firma firmo aŭ pri malfirma firmo, sed bedaŭrinde oni jam hodiaŭ aŭdas formon firmao. Aŭ vi povas paroli pri legenda legendo. En la mezepoko oni minacis simplulojn: Ho, malbonuloj, ne peku, ĉar en la infero atendas vin ĉielaj turmentoj. Jes, en la infero ĉielaj turmentoj. Komprenu, ke diabloj ne turmentos vin ĉiele, sed ĉiel, všemožně.

        Pluan specon Reto Rossetti nomis pluslitera. Se, ekzemple, vi estas en iu balo kaj ĉambro estas plenplena kaj la atmosfero sufoka, vi povas esprimi ambaŭ faktojn per frazo estas (s)varme.

        Kvara speco de vortludoj estis nomita sonmodifa. Temas pri tio, ke oni ŝanĝos unu sonon en vorto, aldonos supersignojn aŭ simile. Raymond Ŝvarc rakontas pri balo, kie oni dancis senĉese por atingi rekordon, sekve neniu volis ĉesi la dancadon ĝis iu skribis sur pordo vorton neĉesejo. Se ankaŭ vi havas lakson, tiam por vi la neĉesejo iĝas necesejo. Simile, por sinjorino kiu trovis siajn sinsekvajn edzojn per esperantaj anoncoj, nu por tiu sinjorino fariĝis esperanto edzperanto. Kaj se via korespond-amiko konstante ne respondas viajn leterojn, vi povas akuzi lin, ke li sidas sur la poŝtaĵo. Aŭ glasbatalo anstataŭ klasbatalo.

        Sur ĉi tiu loko mi volus atentigi ke oni sub influo de ĉeĥa lingvo ne diru bufeto anstataŭ ĝusta bufedo, ĉar, bufeto estas ja nur malgranda bufo, sed tamen neniel agrabla imago por manĝo.

        Al ĉi tiu speco de vortludoj apartenas ankaŭ preseraroj. Certe estus tre fruktodona serĉado en la lasta numero de Fajrero, ĉar ĝi svarmas de preseraroj kaj tute mankas supersignoj. Mi rememoras nur: ke hodiaŭ la vivo sangigis anst. ŝanĝiĝis.

        Iam oni anoncis vesperlernejon por adultoj. Anst. adoltoj - ĝi estas neologismo por maturaĝuloj. Kion signifas adulto mi ankoraŭ ne komprenas. En iu gazeto aperis raporto, kiel la loka degelito, ne, delegito, akceptis ĉarman fremdlandaninon kaj amike premis al ŝi ne manon, sed iun pli intiman parton de ŝia korpo.

        Aŭ rakontis foje unu kamarado pri laborista movado en iu terorlando, kie la gekamaradoj ne povis kunveni libere, sed ili devis kunvenadi kuŝe. Ĉu malagrabla devo? - Nu, estis la preseraroj.

        Pluan, jam sesan, specon ni povas konsideri vortludon nomitan anagrama. Ekzemple, kelkaj homoj vidas subtilan sencon en simileco de ribelo kaj libero, ke por skoto gravas kosto, ke britoj estis iam triboj kaj ke latino produktis italon. Kaj R. Ŝvarc diras, ke fokstroto estas esence koks-froto. La sama aŭtoro parolante pri efemereco de naciaj oraj rezervoj skribas pri or-provizo provizora. Kaj akademiano Butler proklamis, ke se iu ne abonas Esperantajn gazetojn, do se iu ne estas abonema, li do estas abomena.

        Pluan specon, kiun distingis Reto Rossetti, li nomis vortludo ekzotika. Ĉi tie li rakontas pri japana nobelo por kiu la malfacila honordevo pri harakiri solviĝas per harkreskigilo, per kiu li sukcesas ja har-akiri. Oni diras ke dum la milito la loĝantaro ne timis la minacojn de la nacistoj, ke post V-1 kaj V-2 venos pluaj ĉar mem la propagando de Gebbels estas V-l000.

        Oni povas ankaŭ facile kaprici kun propraj nomoj. Jen Privat kaj Ivo la pena, kia reĝa nomo, Aleksandro la Granda, Karolo la Kvara, Ivo La Pena. Ŝvarc eĉ vidas en Napoleon nur nap-oleon en akuzativo.

        Kiel la okan specon mi permesos al mi prezenti la vortludon miksrasan. Temas pri vorto aŭ frazo kiu estas komprenata parte en Esperanto, parte en nacia lingvo. Kompreneble, ke ĉi-specaj ekzemploj ne estas internaciaj, ili povas esti ĝuataj nur de samnacianoj. Mi, bedaŭrinde, ne trovis por la ĉeĥa lingvo iun bonan ekzemplon. Eble oni povus mencii uzatajn vortojn kiel: diskorbo, elpatrinoj. Da tiaj vortaĉoj oni povas fabriki laŭbezonan kvanton. Tio utilas tiam, kiam vi ne volas aŭ ne darfas paroli ĉeĥe kaj vi ne scias necesan esperantan esprimon. (Se oni eble ĉasas verdan kastoron).

        Kaj ĉu vi scias, ke en niaj vendejoj estas aĉeteblaj fiŝ-konservaĵoj kun balena viando? Jes, vi ne misaŭdis, kun balena (velrybí) viando. Vi ja povas legi sur etiketo: Baleno 1960.

        Nu, kaj nun mi venas al la lasta kategorio, nome vortludo kompleksa. Kompleksa tial, ke ĉi tie oni kunmetas kaj redividas plurajn vortojn, eĉ tutan frazon. Ĝi povas enhavi internan akuzativon aŭ elizion. Ekzemple Ŝvarc en verko La Stranga Butiko (ne last-ranga) parolas pri ekonomia krizo kaj diras ke en tiu tempo li ĉiupaŝe renkontadis krizan temon. Plu Ŝvarc konstatas ke espero pri paco estas pli rev' ol vero.

        Kaj lasta ekzemplo estos vere kompleksa, tie oni jam ĵonglas kun tutaj versoj. Jen kiel tekstis anonco pri la libro Retoriko de Ivo Lapenna:

 

                        Nepre legu, se nek kono

                        nek pretendo retorika

                        vin benas.

                        Ĉar jenas

                        libro helpa kaj unika:

                        ne prelegu sen ekkono!