vizito el Stuttgart

 

Okaze de nia soleno omaĝe al J. Vondroušek kaj V. Scheiber (4/5.12.2004) ni bonvenigis gastojn el nia ĝemelurbo Stuttgart (Germanio) kaj ties Esperanto-klubo, nome ges-anojn Katrin Schellinger kaj Markus Holzaepfel. Ili alvenis vendrede vespere, partoprenis la tri sabatajn programojn (interkluba kunlaboro, prelega posttagmezo kaj koncerta vespero), dimanĉan promenon tra la urbo kun posttagmeza vizito de Špilberk kaj vespere forveturis.

            Dum nia gastigado ni diskutis pri ebla kunlaboro de niaj kluboj, por kio estis tempo precipe dum tagmanĝoj. Kiel la unuan paŝon ni faris ligon de nia retejo al la retejo de EK Stuttgart, por ke niaj kluboj estu reciproke informataj pri niaj agadoj. Ni donacis al la klubo en Stuttgart librojn Ne nur soldato Ŝvejk kaj Knaboj de la Kastora Rivero kaj kompaktajn diskojn kun rezultojn de nia priliteratura laboro, la gastoj male donacis al nia klubo germanlingvan libron pri aŭtomobilfabriko en Stuttgart kun modelo de aŭtomobilo, du botelojn de Stuttgarta vino kaj sponsoran donacon.

            Kun junulino Katrin babilis nia plej juna klubano Mirek Hruška, por kiu ĝi estis la unua okazo apliki Esperanton parolante kun eksterlandano, kaj ambaŭ plifortigis sian kapablon konversacii.

            Ni eksciis, ke la klubo en Stuttgart kunvenas unufoje en monato, sed ĉiusemajne havas kurson. Ni male informis, ke ni renkontiĝas ĉiusemajne, trifoje en la urbocentro (E-klubo), la trian merkredon en la kvartalo Kohoutovice (societo por Esperanto), ke niaj kunvenoj havas ĉiam preparitan programon, sed kursojn ni tute ne havas, ĉar ne estas intereso en la publiko. La societo preparis plurajn materialojn pri Esperanto kaj pri lingva problemo, kiuj estis senditaj al lernejoj kaj pluraj instancoj kaj troveblas ankaŭ en tiu ĉi retejo.