Vizito en Vieno

 

(komenco de julio 2006)

 

Matene mi renkonitiĝis kun Marek kaj per buso veturis en Viennon. En 8:30 ni estis en Pratestern. Poste Gregor venis por ni kaj ni decidiĝis, ke Gregor veturos por Peter Baláž kaj mi kun Marek iros al Stephansdom kaj tie ni renkontiĝos. Poste, kiam Gregor venis kun slovakoj al Stephansdom, ni iris kune en muzeon de esperanto. Tie jam atendis aliaj homoj. Ĉar hungaroj ne estis ankoraŭ tie ĉe la muzeo, ni decidiĝis viziti la muzeon de globusoj. Tute interesa muzeo. Kiam hungaroj jam venis, ni komune kun ili en muzeon de esperanto. Post la vizito ni iris en restoracion. Mi havis mineralan akvon kaj Marek havis "Almdudler". Poste ni iris en urbon vidi monumentojn. Ni ankaŭ uzis unufojebuson en Vienno, senpage, ĉar stiranto ne havis tiketojn. Poste Marek kun slovakoj devis forveturi el Vienno kaj hungaroj jam per aŭtomobiloj forveturis ankaŭ. Do ni veturis per metroo duoble kaj poste per tramo al suda stacio. Ĉe suda stacio ni ankaŭ vidis Belveder. Post la trarigardo de Belveder Marek jam devis veturi kun slovakoj, do tiel ni iris en stacion. Poste mi devis ankaŭ veturi el Pratestern hejmen, do amikoj esperantistoj veturis kun mi pre tramo al Pratestern. Mi ankoraŭ trafis viziti por minuto amuzan parkon kaj poste estis jam tempo iri al la haltejo. Mi disiĝis kun ili kaj poste, mi sidis en autobuson kaj veturis hejmen. La renkontiĝo estis tre bela.

 

Mirek Hruška