Kluba renkontiĝo en la ĝardeno de la geezdoj Veselý

 

Post gratuloj al jubileulino Jarmila Handlová sekvis rakontadoj, deklamadoj, rostado de cervelasoj super la fajro, dorlotado de hundido Lady. Dum mallonga pluvo ni kaŝis nin en la budo. Oni manĝis iomete salamojn, torton, trinkis vinon, bieron, kafon, akvon.

 

Jen la Bela Bukedeto

 

devena de l‘ Esperantistaro

Ho, gardu ĝin kun zorga faro:

ĝin donaci volas ni.

Ni donas ĝin al Jarka kara,

nia plej ŝatata samideanin‘.

Al ŝia naskiĝtago ni elkore gratulas

kaj trifoje tondre HURÁ

nian ĝojon esprimas.