Rememore al la ĉeĥoslovaka radio-elsendado

Verda Stacio

Brno 1927-1937  -  Praha 1945-1950

Heredaĵo

 

Ĉefpaĝo

 

Historio de la elsendoj

 

Elsenditaj programoj

 

Fotogalerio

 

Konservitaj verkoj

 

Radio-elsendoj laŭ la „Historio“ de Kamarýt

 

5.26. RADIOELSENDOJ

 

5.26.1. En la intermilita periodo

 

      La Ĉeĥoslovaka Radio elsendis la unuan esperantlingvan prelegon en 192323) (D-ro A. Pitlík pri Ĉeĥoslovakio kiel turista lando). Poste sekvis sume kvar radiokursoj kaj di­versaj neregulaj prelegoj kaj programoj.

 

      En vintro 1932 komencis la stacio en Bratislava elsendi ĉiumonatan duonhoron (sub gvido de V. Jukl) kun divers­temaj programoj parolaj, kantaj kaj muzikaj; tio daŭris unu jaron.

      En la sama jaro komencis elsendi Brno prelegojn pri Ĉeĥoslovakio (M. Strejčková). El oftaj disaŭdigoj en Brno rezultis regulaj "Esperanto-horetoj“ elsendataj ĉiumonate per grupo de profesiaj aktoroj kaj kantistoj "Teatro- kaj Radio-Aktoroj“ (TRAKT), kiu prezentis siajn programojn sub la titolo "Verda Stacio“, fondita en 1933. Ĝiaj membroj lernis Esperanton en la kurso aranĝita en 1932 de Radio­journal. Estis elsendataj unuhoraj artprogramoj kun dekla­moj, kantoj, teatraĵoj, operoj, operetoj kaj muziko. La pro­gramoj estis altnivelaj pro aktorado de eminentaj artistoj, tiam junaj, nun preskaŭ ĉiuj tre famaj, ekzemple K. Höger, Z. Švabíková-Kožíková, J. Bezdíček, F. Šlégr, A. Klimeš, la reĝisoro d-ro F. Kožík.

 

      La gvida kolektivo en Brno konsistis el Dalibor Chalupa, estro de la literatura sekcio de la stacio Brno, J. V. Šamla, oficisto tiea, M. Strejčková, T. Kilian, faka instruisto en la komerca lernejo en Trebíč. La resono en eksterlando estis tre granda. En 7.933 venis 2 200 leteroj konfirmantaj aŭs­kultadon. Verda Stacio eldonadis de post 1934 por siaj aŭskultantoj "Ĉs. Radio Bultenon“, ciklostilitan, iam presitan aperantan antaŭ la "horetoj“ por informi la aŭskultantojn pri tekstoj kaj pri personaj. En 1937 eldonis la Radio Brno tre reprezentan almanakon [523].

      El la programoj de la tiama Verda Stacio ni enskribu la operojn "La vendita fianĉino“ (tradukis Šamla), "La kiso“ (trad. Šamla), La operetojn "Sur rozoj sternite“ [361] (trad. Šamla), "Pola sango“ (trad. Šamla), la dramojn "RUR“ [87] (trad. MEP), "La blanka malsano“ [84] (trad: Kilian), "Ĉeĥa Betlehemo“ (de Miloš Kareš, trad. J. Filip), "Grandhotelo Nevada“ (trad. Heikenwälder), "Pacon kaj ĝojon al homoj de bona volo“ (de D. Chalupa, trad. M. Strejčková).

      En l935 komencis regule disaŭdigi ankaŭ Moravská O­strava, dufoje monate prelegon. La plej oftaj prelegantoj, kaj ankaŭ tradukantoj de tekstoj liveritaj de fakuloj, estis O. Gadula, V. Slaný kaj Inĝ. L. Krajc.

      En 1937-10-07 okazis la unuan fojon internacia programtranspreno el Brno. Estis tiam prezentata la opero de B. Smetana "La kiso“, kiun peris la stacioj Lyon PTT, Kaunas kaj Klajpeda. La stacio Brno tiam ricevis 840 konfirmojn el 27 landoj.

      En 1938-04-19 estis disaŭdigata Esperanta horeto el Brno per mallongonda stacio Praha por Ameriko, kompreneble en alia horo kaj sur alia ondo ol la sama samtaga progra­mo el Brno.

 

5.26.2. Medite ĉirkaŭ la elsendoj el Brno

 

      Estas konfesinde, ke la stacio Brno okupis tre honoran lo­kon inter la ceteraj stacioj de la mondo. Ĝi estis la plej favorata ĉe la esperantista "popolo“. Tiun ĉi eksterordina­ran favoron, kiu ne restis sen influo je la rilato de la ek­sterlandaj aŭskultantoj al nia ŝtato, Brno atingis per la alta artisma kaj scienca nivelo de siaj Esperanto-progra­moj. Pri la forta eĥo de tiuj elsendoj atestas ekzemple 1200 dank- kaj laŭdleteroj el la tuta Eŭropo kaj norda Afriko, kiujn la stacio Brno ricevis post unu el la Esperantaj art­programoj, la opero "La vendita fianĉino“.

      La stacio Brno havis daŭran programan kunlaboron kun la stacioj Moravská Ostrava, Bratislava kaj Košice.24)

      Pioniro kaj konstruanto de la Esperanto-stacio Brno es­tis la neforgesebla radio-direktoro Inĝ. Antonín Slavík, mem tre bona esperantisto. Esperanto estis por li granda popola rimedo por interkonatiĝo de ŝtatoj, popoloj kaj homoj, ilo de paco inter la nacioj. Slavík sciis akiri por sia ideo aron da elstaraj laborantoj de la kultura kaj publika vivo, inter ili precipe la tiaman ĉefon de la literaturaj radioprogra­moj, Dalibor Chalupa. La Verda Stacio koncentris en siaj programoj bonajn esperantistojn, kiuj prezentis en siaj prelegoj por la mondo la ĉeĥoslovakan historion, geogra­fion, nian kulturon, literaturon, teatron, filmon, formad-artojn, sed ankaŭ klerigan agadon kaj sporton. Plue ĝi konigis al la mondo la ĉeĥoslovakajn ekonomion, produkt­adon kaj terkulturon kaj vicon da profiloj de la plej signif­oplenaj personoj de nia historio. Esperanto kompreneble akompanis ankaŭ serion da koncertoj de la ĉeĥa muziko kaj en la Esperanto-horetoj, "radiofilmoj“, ĝi liveris ankaŭ multon da nobla amuzo. Aktoroj el Brno kun plezuro parto­prenis la Esperanto-programojn kaj kreis Esperantan ku­nularon, post frekvento de Esperanto-kurso, kia ekzistis nenie en la mondo (TRAKT). Ankaŭ kantistoj kantis en Esperanto, ja eĉ esperantlingvaj ĥoroj kaj operoj sonis el la Verda stacio.25)

      Ni aldonu, ke la kreskanta ŝato al radiofonio ĝenerale stimulis ankaŭ intereson pri la teknika flanko de la radio, kaj jen du esperantistoj grave helpis satigi la intereson: Inĝ. Eŭgeno Aisberg, ruso, komencis verki en Esperanto kaj publikigi en la Internacia Radio-Revuo ĉapitrojn de la poste famiĝinta verko "Mi komprenas fine la radion!“. Nia membro Ota Ginz komencis publikigon de la ĉapitroj ĉeĥ­lingve en la radiobulteno Radiojournal kaj daŭre insistis al Aisberg ĝisfini la laboron. "Sen la persistaj admonoj de mia ĉeĥa amiko mi estus neniam fininta mian laboron“, deklaras la aŭtoro. La sukcesa libro originale verkita en Esperanto aperis poste libroforme en Esperanto [3] kaj plu en 13 (!) nacilingvaj tradukoj, inter ili 11 eldonoj en la franca lingvo kaj same en la germana. Libroforme en la ĉeĥa Rozmluvy o radiu [4] ĝin eldonis Orbis.

      Kompreneble, la okupacio de Ĉeĥoslovakio fare de la Hitlera Germanio (1939-03-15) faris tuj finon al ĉia elsen­do en Esperanto kaj la lingvo de paco estis dum la tempo de la granda milito absolute silentigita. La direktoro de la Verda Stacio, Inĝ. Antonín Slavík, estis arestita (l939-12-14) kaj ekzekutita en Berlin-Plötzensee (1942-10-27). Esperanta parolo tamen aŭdiĝis, modeste, en kuriozaj cirkonstancoj: "nigra“ rarliostacio ie en la regiono de Těšín, okupita de Pollando, elsendis en tri naciaj lingvoj kaj ankaŭ en la internacia. Ĝi estis vane serĉata de Gestapo.26)

      En Brno, sidejo de Verda Stacio kaj aktora trupo TRAKT, en 1938 formiĝis eldoncela Esperanta Teatro-Biblioteko sub redakto de J. V. Šamla. En la serio da teatraĵoj aperis nur du kajeroj; A. T. Averĉenko: Forta karaktero. Silentema najbaro [11] kaj E: Bass: Forlasita [12]. La unuaktaj ludoj estas el la repertuaro de Verda Stacio.

 

 

5.26.3. Statistiko de la elsendoj ĝis 1935

 

      En 1932 okazis ĉi tiom da Esperantaj elsendoj: el Brno 24, el Bratislava 5, el Moravská Ostrava 2.

      En 1933: el Brno 36, el Bratislava 6, el Košice 1, el Moravská Ostrava 1, el Prago 1.

      Laŭ statistiko de T. Kilian27), kiu apartenis inter la ĉefajn aktivulojn de la elsendoj en Brno, 40 ŝtatoj efektivigis ĝis la fino de la aro 1935 sume 22 233 elsendojn en Esperanto, inter kiuj Ĉeĥoslovakio atingis tiam la 14-an lokon per siaj 375 elsendoj. La unuaj tri landoj el ili estis Germanio kun 5850, Francio 3062, USSR 2623; sekvis Aŭstrio 1779, Sved­lando 1644, Svislando 1023, Estonio 697, Hispanio 616, Ne­derlando 506, Jugoslavio 436, Usono 415, Japanio 394, Lat­vio 393 kaj ĈSR 375. La lokojn post nia lando okupis Aŭ­stralio, Novzelando, Urugvajo, Brazilo, Meksikio, Ĉinio (36), Irlando, Koreo, Javo kaj Egiptio (2). En la jaro 1935 mem okazis 1409 Esperantaj elsendoj en la mondo (laŭ J. Šupi­chová en Národní politika).

 

5.26.4. La mezondaj elsendoj el Prago

 

      La dua etapo de la Esperantaj radioelsendoj en Ĉeĥoslo­vaka Radio komenciĝis baldaŭ post la militfino (1945). Post persona traktado de la tiama prezidanto de Esperan­to-Asocio en ĈSR, Adolf Malík, la radiostacio Praha I (470 metroj) komencis la 17-an de septembro 1945 regule el­sendi dufoje po 10 minutoj en ĉiu semajno (lundon kaj ĵaŭdon), kio daŭris ĝis 1950-09-14, kun limigo inter 1949-05-15 ĝis 1949-10-02, kiam okazis sole po unu elsendo. Tiuj programoj havis informan karakteron: politiko, ekonomio, kulturo, sed ne mankis ankaŭ informetoj pri gravaj espe­rantistaj okazaĵoj. Plej ofte parolis Malík, krom li ankaŭ R. Hromada, J. Mařík k. a. Aŭdiĝis tie intervjuoj kun emi­nentaj gastoj (Raymond Schwartz, d-ro H. Unger el Svislando, episkopo d-ro Mir. Novák k. a.). De 1947 komenciĝis monata priesperanta kroniko. Laŭ mendo de la Somera Universitato en Uddevalla, Svedlando, ĝiaj partoprenantoj aŭdis specialan informaron pri ĈSR (1948).

 

 

5.26.5. Mallongondaj elsendoj

 

      Jam la 24-an de septembro 1945 la redakcio de la mallongondaj elsendoj, helpataj de longa ondo, alprenis ankaŭ Esperanton por la ĉiutaga informa servo. La 15-minutaj programoj plivastiĝis de printempo 1946 al 30 minutoj. En 1947-0l-02 la duonhora programo estis dividita en du elsen­dojn ĉiutagajn kun po 15 minutoj, unu posttagmeza kaj unu vespera. La 1-an de junio 1950 la vespera elsendo daŭris jam 30 minutojn, la ĉiutaga elsendo-tempo estis do 45 mi­nutoj.

      Post funda reorganizo de la ĉiutagaj fremdlingvaj pro­gramoj, en kiuj iuj el la nacilingvaj elsendoj, ekzemple por Jugoslavio, ege plivastiĝis, tiu ĉi Esperanto-elsendo es­tis 1950-09-04 reduktita al unu programo 15-minuta, kio estis "preparo“ por plena ĉesigo de la Esperantaj elsendoj de la Ĉeĥoslovaka Radio. La lasta elsendo entute (mallon­gaj ondoj ) okazis la 17-an de septembro 1950.

 

      En tiu faro oni povis antaŭvidi la postan ĝeneralan ce­digon de Esperanto en la popoldemokratiaj ŝtatoj.

      La fako de la mallongondaj elsendoj havis komence du konstantajn laborantojn: Adolf Malík kiel ĉefon kaj Rudolf Hromada. Post la plilongigo de la elsendotempo en 1946 estis alprenita Jaroslav Mařík. Ĉiuj funkciis samtempe kiel redaktantoj de la liverataj materialoj, kiel tradukistoj kaj parolistoj. Menciindas, ke dum por la unuaj du la radia la­boro estis nur kromokupo, por la tria ĝi estis profesio: do li estis la unua profesia Esperanta radio-laboranto en la historio (kvankam kun modesta salajro).

      De 1949-01-01, kiam R. Hromada retiriĝis, alterne helpa­dis en la pretigo de la programoj Jan Valeš, Tomáš Balda kaj ankaŭ Bohumil Paleček, Antonín Janoušek, Miloš Lukáš.

      La ĉiutaga programo liveris informojn pri la politiko, ekonomio kaj kulturo, en dimanĉoj enviciĝis kutime antaŭpreparitaj "radio-filmoj“ artaj kaj kulturaj, kun scene­toj, muziko, kantoj k. s. En la scenetoj, en kiuj necesis pluraj rolantoj, ofte partoprenis ankaŭ aliaj Esperanto-klu­banoj en Prago.

      De septembro 1947 J. Mařík gvidis ĉiusemajnan kronikon kvinminutan "Verda angulo“ kaj krome prisportajn komentariojn. Li prizorgadis ankaŭ specialajn komisiojn: ekzem­ple prizorgo de kompleta muziknotaro por nederlanda vilaĝo Tjerkwerd (pri kio admire raportis nederlandaj ĵurnaloj), ebligo observi sun-eklipson en Jugoslavio helpe de la observatorio en Prago, pretigado de eksteraj raportadoj el la nazi-detruita Lidice, el antaŭlernejo, el esperantlingva meso ĉe Sankta Ursula en Prago, el internaciaj specimen foiroj, rekta raportado el la stadiono Strahov pri Sokol-festivalaj prezentadoj28) k. t. p.

      La stacio por mallongondaj elsendoj posedis esperantlingvajn aŭskult-konfirmajn bildkartojn por skribintaj aŭskultantoj.

 

 

5.26.6. Artoprogralmoj de Radio Praha

 

      Ĉar en Brno mankis la animo de Esperanto sur la radioondoj, Inĝ. A. Slavík29), kaj pluraj el la aktivuloj de la tiea Verda Stacio translokiĝis post la liberigo de Ĉeĥoslovaka Respubliko en Pragon (Chalupa, Bezdíček, Höger, d-ro Kožík, Švabíková-Kožíková, Leraus, geedzoj Klimeš), estiĝis kondiĉoj por revivigi tie la artoprogramojn de Verda Stacio.

      La radia Esperanto-grupo artoprograma konsistis el mem­broj de la radia drama ensemblo, el aktoroj de Pragaj tea­troj kaj ankaŭ el membroj de la Esperantista Klubo en Pra­go. Al la radio- kaj teatro-aktoroj plaĉis la Esperanta lin­gvo kaj ili plene adekvate redonadis la spiriton kaj enha­von de la elsendataj verkoj.30)

      La unua ĉeokaza elsendo okazis 1946-10-27, antaŭvespere de la ŝtata festotago, la regula duonhora programo ĉiu­monata renoviĝis la 5-an de januaro 1948 kaj plilongiĝis la 5-an de oktobro 1949 al 60, laŭbezone ĝis 90 minutoj. Tiuj elsendoj daŭris ĝis junio 1950. La serion fermis la unua aŭtuna programo la 6-an de septembro tiujare.

      En la januara programo 1948 (stacioj Praha II kaj Mora­va, poste plurfoje ankaŭ České Budějovice), por kontinuigi la tradicion de la Verda Stacio en Brno, estis i. a. ree pre­zentita la radiosceno, per kiu Brno siatempe komencis la artoprogramojn (1934-10-03): "Ĉu revo aŭ fakto“ de Dali­bor Chalupa en traduko de J. V. Šamla. Sekvis la kortuŝa rememoro pri Inĝ. Antonín Slavík.

      Aparte elstaraj faroj estis la elsendo de tri ĉeĥaj operoj. La maja programo 1949 estis dediĉata al la komika opero unuakta de Vilém Blodek "En la puto“, en traduko de d-roj Pumpr kaj Fousek [407]. Parolis K. Höger (posta Nacio Artisto), L. Klimešová, Z. Procházková, A. Klimeš, kantis membroj de la Nacia Teatro M. Tauberová, L. Hanzalíková, A. Votava, K. Kalaš, la ĉeĥoslovaka radioĥoro (estro J. Pinkas) ; la radioorkestron estris F. Dyk. La el­sendo estis transprenata ankaŭ de Praha I (470 m), sur kies ondo aŭdiĝas tiuhore "noktaj koncertoj“. La prezento de la opero estis laŭ ĉiuj starpunktoj faro eminenta. - Ĉar la internacilingva opero vekis grandan eĥon, ankaŭ inter neesperantistaj aŭskultantoj, ripeto de tiu opero inaŭ­guris la aŭtunan sezonon de Verda Stacio.

      La opero de Bedřich Smetana "La vendita fianĉino“ [408] (1950-02-0l), prezentita en ĉefaj partoj, signifis pluan el­staran faron. Tradukis ĝin kaj la partojn verse kunigis T. Pumpr, muzike kunlaboris J. Fousek. Dirigento de orkestro estis Jan Peška, reĝisoro D. Chalupa, kantis artistoj V. Strelcová, J. Válka, R. Asmus, A. Pelz, S. Spurná, membroj de la Ŝtata Teatro en Brno. Ĥoro kaj orkestro estis de Ra­dio Brno. La versojn deklamis Höger, Procházková, Bobek. La tuto de la prezento estis rava travivaĵo.

      Disaŭdigo de la kompleta opero "Najado“ (Rusalka) de Antonín Dvořák kun libreto de J. Kvapil estis prezentado, kiun oni povas nomi sen troigo epokfara (laŭ la raporto de Kamarýt en Esperantista). Ĝi estis elsendata en du partoj, la 5-an kaj 12‑an de aprilo 1950, sume 120 minutojn. La radio­orkestro ludis sub F. Dyk, la radioĥoron estris J. Pinkas, reĝisoris D. Chalupa kaj J. Frejka. Kunlaboris entute 140 personoj. Kantis majstroj el la Nacia Teatro en Prago: B. Blachut, M. Tauberová, K. Kalaš, L. Hanzalíková, K. Lais, Š. Petrová, B. Rujan k. a. Ĉiu, kiu konfirmis sian aŭskulton al la opero, ricevis broŝuron kun la teksto en Esperanto [297].

      El artismaj programoj ni enskribu, krom la tri nomitaj operoj, prezentadojn elstarajn ĉu pro la teksto, ĉu pro kva­litoj de la prezento, ĉu pro la reĝisora aranĝo. Al tiaj vi­ciĝis sceno "La maskoj“ verkita de A. Slanina, komedio "Epizodo komenciĝas“ de Olga Horáková kaj tradukita de A. Slanina, "Maja fabelo“ de Vilém Mrštík, aranĝita por la dissendado de D. Chalupa, unuhora raporto pri la Sokol­-festivalo, kies parto estis dudek-minuta raportado fare de J. Mařík senpere el la stadiono Strahov la 5-an de julio 1948.

      Ni enskribu la ĉefajn rolintojn en tiuj programoj. Inter la aktoroj estis Karel Höger kaj Zdenka Švabíková-Kožíko­vá sendispute steluloj en tiu ensemblo kaj krom ili pluraj aliaj tre elstarantaj: B. Bobek, V. Leraus, L. Klimešová, Z. Procházková, J. Holmanová, k.a. Al la menciitaj kantistoj ni aldonu ankoraŭ R. Asmus kaj J. Bartoš. Tre ofte reĝiso­ris D. Chalupa aŭ J. Bezdíček. Amatore rolis plej ofte M. Nývlt, J. Valeš kaj A. Slanina.

      Organizanto de la artismaj programoj estis daŭre kaj sindone Antonín Slanina, kiu ankaŭ ofte liveris la tradu­kojn kaj adaptojn de tekstoj.

      La plurjaran sukcesan laboron de la Verda Stacio finis la 6-an de septembro 1950 la programo "Ĉeĥoslovaka ju­nularo“ kun popolaj kantoj, prezentitaj de la mezlerneja ĥoro de František Blaha en Gottwaldov.

 

 

5.26.7. Esperanto-programoj en regionaj radiostacioj

 

      Krom Prago ankaŭ regionaj radiostacioj elsendis preleg­ojn en Esperanto aŭ kursojn.

      RADIO OSTRAVA (meza ondo) havis po unu elsendo ĉiu­semajne de 1945-09-18, de 1946-07-09 po du elsendoj, de 1948 sole sep elsendojn monate ĝis somero 1949, de kiam ĝi ne havis plu memstaran programon transprenante tiujn de Praha I, unufoje semajne. La enhavo ĝis 1949: prelegoj, liveritaj de renomiĝintaj fakuloj, tradukitaj de V. Slaný, Z. Raška, A. Staňura, kurso de Esperanto (F. Blaha). Mil aŭskultantoj mendis la lernolibron ĉe la kursestro. Aŭs­kultata en 20 landoj, eĉ en Egiptio. Krom tio Ostrava el­sendis en 1950 dufoje nacilingvajn tradukojn de A. Staňura el "E1 popola Ĉinio“.

      ORIENTBOHEMIA RADIOSTACIO HRADEC KRÁLOVÉ (meza ondo) de 1946-08-07 ĉiusemajne nacilingve pri Esperanto, de 1946-08-28 elsendis ankaŭ en Esperanto, ĉiu­semajne, ambaŭ po 10 minutoj. De 1947-09-22 okazadis tri elsendoj monate, ĝis somero 1949.

      NORDBOHEMIA RADIOSTACIO ÚSTI NAD LABEM elsen­dis de 1946-10-0l kurson de Esperanto ĉiusemajne kaj de 1946-12-01 raportojn pri Esperanto.31) Pluaj informoj man­kas.

      SUDBOHEMIA RADIOSTACIO ČESKÉ BUDĚJOVICE kaj la Moravia MORAVA (= Brno) transigadis la programojn de Praha I kaj la verdstaciajn artoprogramojn.

      RADIOSTACIO BRATISLAVA kaj KOŠICE havis fojfojan, laŭokazan elsendon. Ekzemple Bratislava en aprilo 1948 elsendis okaze de Zamenhof-memorfesto. Košice elsendis intervjuojn kun eksterlandanoj.

      En 1967 Bratislava elsendis kurson de Esperanto, krome 1967-08-08 duonhoron pri Zamenhof. En 1963 Bratislava elsendis kvaronhorojn en Esperanto ĉiulunde.32)

 

 

      MONATA NOMBRO de regulaj Esperanto-elsendoj en Ĉeĥoslovakio estis en 1946 sume 58 ĝis 59 (mallongondaj 30-31, Praha I 8, Ostrava 8, Hradec Králové 8, Ústí nad Labem 4). En 1947: 84-86 programoj (Ústí nad Labem ne plu enkalkulita).

      LA SUMO de Esperanto-elsendoj de septembro 1945 ĝis septembro 1950: 4270. El tiu nombro: mallongonda elsendo 3161, Praha I 496, artoprogramoj de Verda Stacio proksi­mume 38, Ostrava 398, Hradec Králové 136, Ústí nad La­bem ĝis decembro 1946 minimume 17, sed verŝajne ĝi el­sendis ankaŭ en 1947, Bratislava kaj Košice sporade, pri­takso: minimume 6.

      En la jaroj 1951-1961 okazis nur sporade kelkaj elsendoj en iuj stacioj, nacilingve pri Esperanto.

      LA POR-AŬSTRIA ELSENDO DE RADIO PRAHA, post unu provo en julio 1961, laŭ sugesto de aŭskultantoj envicigis de februaro 1962 sesminutan informaron en Esperanto, ĉiun lastan ĵaŭdon en monato. En la elsendoj funkciis František Zajíček kaj Jana Cíchová (Hrdličková). La elsendoj daŭris ĝis oktobro 1966.33)

 

5.26.8. Atingo kaj resono de la elsendoj

 

      La ĉeĥoslovaka radio montris ĝis tiu tempo la plej gran­dan komprenon por esperantlingva informado, el ĉiuj radio­stacioj de la mondo. Ĝi uzis Esperanton laŭ pli granda ska­lo ol la lingvojn polan, germanan kaj ok aliajn, en kiuj ĝi ankaŭ elsendis. Afero senkompara en la historio de Espe­ranto. La gvidantaro de la mallongonda elsendo en de­cembro 1946 decidis jene pri la rangvico de la uzataj ling­voj: 1-a la angla (60 minutoj), 2-a la franca (60), 3-a la rusa (60), 4-a Esperauto (40), 9 pluaj lingvoj kun 30 aŭ 15 minutoj.   

      La radio-estraro alte aprezis la rolon de la Esperanto elsendoj. Laŭ la Jarlibro de la Ĉeĥoslovaka Radio, el 1938, venis 3085 aŭskultant-raportoj el 29 landoj. La postmilitaj libroforme aperintaj raportoj pri programaj konferencoj de la Radio substrekas utiIon, kiun la apliko de Esperanto donas al nia ŝtato: "Eminenta propaganda laboro de la Es­peranto-elsendoj“34); "Eksterordinare varma intereso de eksterlandaj esperantistoj pri nia respubliko“35).

 

      Okazis unuafoje, ke la Ĉeĥoslovaka Radio estis repre­zentita oficiale en la internacia konferenco "Esperanto en moderna vivo“ (Parizo, 1937) pere de la reĝisoro J. Bezdíček, dum J. V. Šamla reprezentis tie TRAKT. Unuafoje oka­zis ankaŭ interŝtataj transprenoj de Esperanto-programoj (1937). La ministerio por informado konstatis en letero (1946-07-16): "La mallongonda Esperanto-elsendo estas la unusola ĝuanta iom grandan resonon el eksterlando.“

      Ĉeĥoslovaka civitano d-ro Augustin Pitlík estis la unua homo en la mondo, kiu plenumis la radioelsendon en Esparanto, dum la pli fruaj (Usono, Anglio) estis nacilingvaj pri Esperanto. Unuaecon havas Ĉeĥoslovakio ankaŭ en elsendo de artverkoj, inter ili operoj, kaj en la ĉiutageco de elsendoj. Unuafoje okazis, en pluraj landoj, organizita kolektiva aŭskultado al la "Esperanto-voĉo“ de Prago. Eĉ fremda ĵurnalo transprenis informojn elsenditajn el Prago en Esperanto (ekz. "Ostgöten“, Svedlando, 1947-03-28).

      La aŭskultantoj havis varman kontakton kun la Esperan­to-radio en Prago. Unu letero anstataŭanta ĉiujn: "Ĉiutaga kontakto kun Ĉeĥoslovakio estas por ni tute natura kompletigo de la tago.“ Lennart Ĺberg, Svedlando, 1946-10-11. Aŭskultkonfirmoj venis el 32 landoj.

      Interesa estas ankaŭ la jena cirkonstanco: la bona prononcado de Esperanto en nia Radio influis grave la prononcmanieron de eksterlandaj aŭskultantoj. Studento en Oxford K. L. Strong (1947-05-10) sciigis: "Mi trovas, ke viaj elsendoj multe helpas min pri la elparolado de nia lingvo.“ Nederlandano laŭdis la prononcadon: "Vi ĉeĥoj pa­rolas tiel mirinde klare, ke estas ĝojo aŭskulti vin.“ (T. Tiesen) 36). Alia angla aŭskultanto komunikis, ke ofta aŭskultado el Prago ebligis al li fari sukcesan ekzamenon pri fonetiko en Esperanto.

 

Novaj kontribuoj