Raporto pri agado

de Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno - Kohoutovice en jaro 2011.

---------------------------------------------------------------------------------------------------


La laborplano por la jaro 2011 estis akceptita en la jarkunveno la 19-an de januaro 2011. La laborplano sekvas tiun ĉi raporton.

Societo havas 27 membrojn (en la jaro 2010 -25 - Fisher, Bergl). La komitato estas 5 membra, Podhradská prezidantino, Werner vicprezidanto, Veselý sekretario, Trzosová kasisto (ŝi estis dum pasinta jarkunveno kooptita kaj anstataŭis s-anon Frýbert, kiu translokiĝis al Prago, sed restis nia membro), Vondroušková - programoj.

La komitato kunvenis 4-foje dum la jaro.


La kunvenoj, kaj programoj:

La membro-kunvenoj okazadis regule unufoje monate, krom ferioj, ĉiam la trian merkredon en monato, kunordige kun EK Brno (Starobrněnská 15) en Kohoutovice - (adreso en invitiloj).

En la kvaronjare anoncitaj programoj prelege partoprenis - Slavomír Barták, Mirek Hruška, Pavel Lehký, Miroslav Malovec, Věra Podhradská, Bohunka Trzosová, Milada Vondroušková, Jan Werner, Zdeněk Závodný.

En septembro doc. Dr. Mirek Čejka, grava ĉeĥa lingvisto, kiu estas filo de fondinto de ĉeĥa Esperanto-movado Theodor Čejka, prelegis ĉeĥe „K filozofickým základům jazykového univerzalismu od Komenského k Zámenhofovi.“ La prelego estis brila, ĉiuj partoprenintoj estis vere kontentaj. J. Werner ĝin poste esperantigis por eksterlandaj esperantistoj, M. Malovec komencis ĝin publikigi ĉeĥe en Starto.

La sezono 2010/2011 estis finita jam tradicie en amika kunesto en ĝardeno de la geedzoj Veselý en Kohoutovice 22-an de junio 2011.

En majo ni ĉiuj komune festis 110-jaran jubileon de Esperanto en Brno. La 21-an de majo okazis solena kunveno, kiun partoprenis pli ol 50 personoj, el diversaj EK kaj ankaŭ 6 personoj el Vieno.


Plenumado de 11 taskoj laŭ agad-plano por la jaro 2011.

1. Organizi regulajn kunvenojn kun programoj, kiuj estas adekvataj al la ideoj de la Societo aŭ dediĉitaj al temoj interesaj por membroj. Al programo regule envicigi 5-10 minutan instruon pri oftaj eraroj, kiujn faras ĉeĥaj esperantistoj, aŭ klarigi certajn esprimojn. Pri programoj informi membrojn pere de invitiloj.

Tiu ĉi tasko estas plenumata ( Werner, Malovec). Krom tio dum aŭtuna komitata kunveno estis decidita novaĵo - por interesatoj aranĝi t.n. lingvan konsultiĝon duonhoron antaŭ regulaj kunvenoj. Tiu ĉi ago helpos al interesatoj kun tradukoj, en korespondado, kaj ankaŭ en serĉo de nekutimaj esprimoj. Gvidas s-ano Werner, kaj mi povas diri, ke la afero montriĝis tre bona, kaj estos necese daŭrigi ĝin en la nuna jaro.

2. Instruoj pri lingvaj eraroj en skriba formo estis plenumitaj kaj certe daŭros plue.

3. Subteni Esperanto-movadon ĝenelare nome en ĈEA, ĈEJ kaj ankaŭ en la suda Moravio

Aktive en ĈEA laboras kiel komitatano Mirek Malovec kaj de lasta kongreso ankaŭ Mirek Hruška.

M.Malovec estas redaktoro de la asocia bulteno STARTO. Por la 110-jara jubileo li kompilis broŝuron, kolektas medalionojn de gravaj ĉeĥaj esperantistoj. Dum fervojista kongreso en Liberec li laboris kiel redaktoro de la Kongresa Bulteno. Krom tio li preparas TTT-paĝojn, kunlabore kun aliaj personoj prilaboras diversajn publikaĵojn, kolektas materialojn pri ĉeĥa esperanta skoltismo. Nunjare li ricevis Honoran membrecon de ĈEA.

Jan Werner estas kunordiganto de internacia KONSTRU-FORUMO, eldonis 6 numerojn de samnoma bulteno kun multaj teoriaj kaj teknikaj tekstoj pri terminologio. En jarlibro - Jarkolekto TAKE 2011 - li publikigis artikolon Konceptado de konstrua strukturo. Post la forpasinta Josef Cink li transprenis tutan lian Esperantan literaturan verkaron, kiun li intencas prilabori dum du jaroj. Ĉeĥan-Esperantan frazeologion li jam prilaboras. Li eldonis publikaĵon Versa neversa mozaiko, en kiu aperis liaj eseoj, tradukoj de poemoj, ankaŭ lia traduko de la 19-a ĉapitro de VIA LUCIS (t.e. Vojo de lumo verkita de Komenio) kaj traduko de la jam menciita prelego de d-ro Čejka. Li publikigis ankaŭ proponon de sistema terminaro por ladistaj produktoj uzataj en konstruado sub titolo Ladistaj produktoj en konstruado. Li preparas kaj prilaboras konstru-fakan vortaron en la lingvoj Esperanto, angla, germana kaj ĉeĥa.

Pavel Lehký - jam trian fojon partoprenis Čeĥan Konferencon pri lingva komunikado, liaj prelegoj estas sukcesaj kaj dezirataj.

Josef Vojáček - interesiĝas pri instruado de Esperanto en diversaj bazaj lernejoj, sed bedaŭrinde mankas intereso de lernantoj. Li proponis al Ĉeĥa Radio elsendi prelegon pri internacia komunkado, bedaurinde ĝis nun ĝi ne okazis. En la pedagoia fakultato intereso de studekntoj ekzistas, sed mankas mono. En majo dum la XXIX-a internacia kolokvo, organizita de Universitato de Defendo li prelegis pri la temo Lingva instruado kaj multlingveco. Li estas reprezentanto de projekto Esperanto 125.

Mirek Hruška - komitatano de ĈEA, komitatano de ĈEJ, prezidanto de E-lingvo.

Podhradská - preparis kaj organizis tri etapojn de SET Lančov kaj renkontiĝon de ekstendaranoj.

Pri kunlaboro en la suda Moravio okazis nenio, ĉar ne ekzistas EK krom Ratíškovice, kie estas nur kursoj po lernantoj.

4. Organizi Esperanto-instruadon por novaj membroj.

Kurso denove ne okazis, sed anstataŭis ĝin jam menciitaj lingvaj konsultiĝoj ĉiam duonhoron

antaŭ komenco de regula kunveno sub gvido de J. Werner. Mi al vi tre rekomendas.

5. Daŭrigi en kolekto de biografiaj informoj kaj dokumentoj pri famaj kaj gravaj personoj.

Tiun ĉi punkton oni plenumas, respondas Věra Podhradská, Miroslav Malovec - jam menciita ĉe M.

6.Informi publikon pri internacia lingva komunikado, publikigi en diversaj medioj, ĉefe orientiĝi al regionaj presaĵoj. Ankaŭ kontribui en Esperanto-publikaĵoj kiel Starto, Informilo kaj eksterlandaj periodikoj.

Pri publika laboro de niaj membroj mi jam menciis antaŭe. Kaj pri publikigado en regiona medio mi povas aldoni, ke okaze de nia 110-jara jubileo estis eldonita artikolo en la bulteno de la urboparto Brno-Centro.

Plue Mirek Hruška sendas siajn artikolojn al junularaj Esperanto-eldonaĵoj, kunlaboras kun KORDIS - organizo pri urba kaj regiona integrita trafiko - li esperantigis klarigojn, kiuj aperis en la retejo de KORDIS apud angla, germana kaj rusa. Pri lia laboro estis jesa artikolo en gazeto MF Dnes.

Okaze de la 10-jara datreveno de Vikipedio, festata en Svitavy per t.n. Vikimanio, M.Malovec parolis en matena elsendo de la Ĉeĥa Televido (Studio 6) en rekta transmisio sen preparo. Kiel vi scias, Mirek estas fondinto de la ĉeĥa Vikipedio.


7. Subteni indiviuajn kontaktojn kun eksterlanaj geamikoj. Daŭre kunlabori kun „Esperanto Rennes. Plue disvolvi kunlaboron kun ĝemelaj urboj kaj iliaj Esperanto-organizoj kaj por tiu tasko akiri pluan aktivulon el niaj membroj.

S-ano Werner konstante daŭrigas en kontaktoj kun samideanoj el Rennes jam kelkajn jarojn. Okaze de nia festo de 110-jara jubileo ili sendis al ni gratulan leteron. Nian jubileon en majo partoprenis 6 samideanoj el Vieno, kiuj reciproke sendis invitleteron al ni, por partopreni decembran Zamenhofan tagon en Vieno, en kiu partoprenis 5 personoj (Malovec, Hruška, Vojáček, geedzoj Trzos).

Kvamkam s-ino Trzosová provis pere de sia korespondantino trovi kontaktojn kun ĝemela urbo Poznaň, ŝi ne sukcesis.


8. Aktualigi la TTT-paĝojn

La paĝojn prizorgas por ni kaj la klubo Mirek Malovec. Krome li kontribuas al Vikipediaj TTT- paĝoj plej parte pri gravaj personoj de ĉeĥa Esperanto-movado. Mi esperas, ke al li helpas Miro Hruška, kiu pasintjare tion promesis. Bohunka Trzosová transkskribis por nia paĝaro malnovan historian bultenon el la tridekaj jaroj redaktatan de Ernesto Sonnenfeld. Pluraj membroj disponigis tekstojn de siaj prelegoj ankaŭ por nia retejo, kiel ekzemplon de niaj programoj.


9. Regule informi la membrojn pri E-aranĝoj enlande kaj en proksima eksterlando.

La tasko estas plenumata, dum niaj kunvenoj kaj ankaŭ en invitiloj por societaj kaj klubaj kunvenoj.


10. Kunlabori kun EK Brno, gravajn aranĝojn kun ĝi konsulti. Partopreni preparon de la 110-jara jubileo.

La tasko estas facila, ĉar preskaŭ ĉiuj societaj membroj estas samtempe membroj de la klubo.

Multaj aranĝoj estas farataj komune - ekz. 110-jara jubileo, vizito en Vieno ktp.


11. Akorde kun okazanta ĝemeliĝa kunlaboro kun grupo Esperanto Rennes kaj ankaŭ kun celo informi plejparte eksterlandan E-publikon pri nia urbo, ni prilaborados informajn dokumentojn pri historio, kulturo, arto kaj aliaj interesaĵoj de nia urbo kaj ĉirkaŭaĵo, kiujn ni liveros al niaj geamikoj iom post iom. Perspektive ni poste povos kompili publikaĵojn.

Por tiu ĉi agado estos elektita iu, kiu kunordigos ĝin.

Tiun ĉi tre utilan taskon ni plenumas ne tre diligente. Jan Werner jam antaŭ preskaŭ du jaroj elektis temojn, pri kiuj estus bone en la unua etapo skribi. Bedaŭrinde kelkaj membroj elektis temojn, sed iel forgesis ilin prilabori. Por la venonta periodo estos komisiita societa komitatano, kiu de tempo al tempo al tiuj forgesemuloj memorigos la taskon.


Resumo de la raporto.

La societo montris sian aktivadon dum pluraj jaroj je la sama nivelo, la rezultoj estas pozitivaj, se oni juĝas ilin laŭ stato de enlanda movado, do ne elstaraj. La situacion tamen estas necese konsideri kiel normalan kaj kontentigan. Ĉiu libervola ago meritas dankon, eĉ se nur pro la fideleco al la ideo de la lingvo internacia. Deziro de la komitato estas, ke vi ankaŭ en la jaro 2012 restu ĉe ni kaj laŭ viaj personaj kondiĉoj helpu al nia kolektivo en persistado.

Mi dankas al ĉiuj, kiuj iel kontribuis al nia laboro.


En la nomo de la komitato la raporton

prezentas la prezidantino Věra Podhradská 18.1.2011




Plán činnosti Sdružení pro mezinárodní jazyk esperanto v Brně

na rok 2012

----------------------------------------------------------------------------------

Výroční členskou schůzí konanou dne 18.1.2012 byl přijat tento plán činnosti :

(tento plán vychází z rámcového plánu na funkční období 2010 -2011)


1. Organizovat pravidelné schůze s programem odpovídajícím buď poslání sdružení nebo věnovaný

pro členy zajímavému tématu, a to v měsíčních intervalech, kromě letních prázdnin.

V rámci programu schůzí pravidelně zařazovat poučení o častých jazykových chybách českých

esperantistů, v trvání 5 - 10 min.

Poučení o jazykových chybách budou vypracovány písemnou formou a budou k dispozici

všem členům.

O programu členy informovat čtvrtletním programovým přehledem.


2. Pokračovat již v zavedené novince - jazyková poradna s volnou účastí členů vždy před pravidel-

nou schůzí ( 3. středu v měsíci) v čase 17,30 - 18,00 hod. za vedení J. Wernera. Akce je míněna

jako pomoc při překladech, v korespondenci, v hledání esperantských výrazů pro méně obvyklá

slova atp.


3. Podporovat esperantské hnutí obecně, jmenovitě pak celostátní organizace ČES, ČEJ.


4. Pokračovat ve shromažďování životopisných informaci a dokumentů o významných osobnostech

esperantského hnutí v Brně i celostátně a zpracovávat je jako dokumenty pro budoucí využití

historické nebo literární. Tuto činnost koordinovat s programem ČES,za který je pro tuto akci

pověřena naše členka Věra Podhradská.


5. Informovat veřejnost o otázkách mezinárodní jazykové komunikace,poskytovat příspěvky do

časopisů a novin, orientovat se zvláště na regionální tisk. Také přispívat do esperantsých časo-

pisů Starto, Informilo, a zahraničních periodik.


6. Podporovat individuální kontakty členů se zahraničními přáteli. Pokračovat ve spolupráci s

Esperanto Rennes“ A dále se pokoušet o spolupráci s partnerskými městy Brna s tamnějšími

esperantskými organizacemi.


7. Průběžně aktualizovat informační internetové stránky o našem sdružení společně s KE Brno.


8. Pravidelně informovat členy o esperantských akcích v ČR a v blízkém zahraničí.


9. Spolupracovat s KE Brno, závažnější akce s ním konsultovat,


10. Pokračovat ve zpracovávání informačních dokumentů o historických, kulturních, uměleckých

a pod. zajímavostech našeho města a jeho okolí, které můžeme použít v rámci partnerské

spolupráce. Výhledově je budeme moci sestavit do ucelené publikace. Výbor zajistí odpovědné

osoby pro uskutečnění tohoto záměru.


11. Z důvodu zpracováváníí česko-esperantské frazeologie po zemřelém p. Josefu Cinkovi,

ujme se sdružení tohoto díla jako vydavatel, garanci přípravy a zabezpečení

financovaní garantuje J. Werner.


12. Dne 18.4.2012 uplyne 10 let od založení sdružení. Oslava této události bude zajištěna vhodnou

formou, návrh předloží výbor sdružení v dostatečném předstihu.