1. Raporto pri agado

de la Societo por internacia lingvo Esperanto en Brno – Kohoutovice en jaro 2010.



La laborplano por la jaro 2010 estis akceptita en la jarkunveno la 20-an de januaro 2010. La laborplanon sekvas tiu ĉi raporto.

Societo havas 25 membrojn. La komitato estas 5 nombra, Podhradska prezidantino, Werner vicprezidanto, Veselý sekretario, Frýbert kasisto, Vondroušková - programoj.

František Frýbert unu el fondintoj de societo bedaŭrinde baldaŭ nin forlasos, li translokiĝos al sia filino al Prago. Ni tre dankas al li por ĉio, kion li faris por nia societo kaj deziras al li firman sanon, feliĉon, simple ĉion bonan.


La kunvenoj kaj programoj :


La membrokunvenoj okazadis regule unufoje monate, krom ferioj, ĉiam la trian merkredon en monato, kunordige ku la Eo-Klubo Brno (Starobrněnská 15) en Kohoutovice (adreso en la invitiloj) En la kvaronjare anoncitaj programoj prelege partoprenis: Marek Blahuš, Mirek Hruška, Pavel Lehký, Mirek Malovec, Věra Podhradská, Milada Vondroušková, Jan Werner, Zdeněk Závodný.

En februaro vizitis nin Petr Chrdle, kiu rememoris la 10-an datrevenon de forpaso de Staňka Chrdlová, lia edzino, kiu estis aktiva esperantistino, interalie ŝi estis ankaŭ ĉefdelegito de UEA. Plue li parolis pri agado de ĈEA kaj lia agentejo KAVA-PECH. Li tiam anstataŭigis prelegon de s ano Veselý, kiu ekmalsaniĝis.

Kelkaj programoj estis konceptitaj kiel kolektivaj :

Marte – Verse neverse pri laprintempo – gvidanto Zdeněk Závodný

Maje - Virina pozicio en komunumo – paneldiskuto – M. Vondroušká anstataŭigita de V. Podhradská

Decembre – Advento kaj kristnasko – kolektivo – kun rememoro pri L. L. Zamnehof – naskiĝtago

La sezono 2009/2010 estis finita jam tradicie en amika kunesto en la ĝardeno de la ges-roj Veselý en Kohoutovice la 30-an de junio.

Kelkaj membroj partoprenis La Babton de rusa-esperanta versio de poemaro ILUZIO de poetino Ljubov Vondroušková – kiun tradukis Jaroslav Krolupper. La aranĝo okazis enkadre de tradicia rusia tago, kiun organizis Rusia kulturkleriga societo en Moravio sub aŭspicio de ĝenerala konsulejo de rusa federacio en Brno, vilaĝestro de Mokrá, kaj prezidantino de komitato por etna minoritato ĉe Magistrato de la urbo Brno. Tio okazis en Loka biblioteko en Mokrá-Horákov la 16-an de januaro 2010.


Plenumado de 15 taskoj laŭ agad-plano por jaro 2010.


1. Organizi regulajn kunvenojn kun programoj, kiuj estas adekvataj aŭ al ideo de la Societo, aŭ dediĉitaj al por la membroj interesaj temoj. Al programo regule envicigi 5 – 10 min. instruon pri oftaj eraroj, kiujn faras ĉeĥaj esperantistoj. Pri programoj estas necese informi membrojn per antaŭsenditaj programoj – sendi invitilojn.

Tiu ĉi tasko ne estis plenumita. Nome ne okazis gravaj 5 – 10 min. instruoj pri diversaj eraroj. La kulpo estas mia, mi simple forgesis, kaj mi pardonpetas s-ron Werner, ĉar li preris sin bedaŭrinde vane. En tiu-ĉi afero ni devas pliboniĝi kaj la taskon plenumi. La invitiloj estis sendataj en ĝusta tempo, nur la lasta por tiu ĉi kvaronjaro malfruiĝis, unue pro mia malsaniĝo, kaj due ankaŭ pro malfrua ricevo de programo en Starobrněnská.

Mi ankoraŭ foje petas pardonon.

Instruoj pri lingvaj eraroj en skriba formo ne estis plenumitaj pro jam menciitaj kaŭzoj.

2. Subteni Esperanto-movadon ĝenerale, nome en ĈEA, ĈEJ kaj ankaŭ en suda Moravio


Aktive en ĈEA laboras kiel komitatano Mirek Malovec, krom tio li estas ankaŭ redaktoro de la asocia bulteno STARTO. Plie li ofereme laboras por SET Lančov plejparte por propagandi la tendaron ĉefe en TTT paĝoj kaj diversaj regionaj katalogoj.

Podhradská akceptas aliĝilojn por partopreni la tendaron kaj en ĉiuj tri etapoj ŝi funkcias en la estraro.

Estas necese mencii, ke niaj membroj Marek Blahuš kaj Mirek Hruška estas gravaj personuloj en esperanta junulara movado. En la pasinta jaro ili sukcese kunorganizis Kongreson de TEJO en Liberec. Ofte ili partoprenas diversajn junularajn aranĝojn ankaŭ en diversaj landoj, kie ili vere bone reprezentas ĉeĥan Esperanto-movadon. Mirek Hruška en la pasinta jaro instruis Esperanton en Lanĉov laŭ nova instrumetodo, kiun preparis speciale por tendaro Pavel Lehký. Marek Blahuš gvidis karavanon al UEA kongreso en Kubo. Pri siaj impresoj li parolis en novembro ĉi tie. Multaj el Vi la prelegon kun lumbildoj vidis.


3. Organizi Esperanto-instruadon por novaj membroj, plue prepari eblecojn de lingvaj konsultoj, helpi ĉe plialtiĝo en ĉeĥa Esperanto-movado, ĉeesti diversajn seminariojn. Helpi al M. Malovec prepari aldonon de Ĉeĥa-esperanta vortaro de K. Kraft. Analizi staton de ELFO.

Ankaŭ tiu ĉi tasko ne estis plenumita entute. J. Werner estis preta gvidi la kurson por komencantoj, sed bedaŭrinde la kurso ne okazis pro malgranda intereso. Pro tio li kun du interesantoj neregule vizitis unu lokan restoracion, kie ili dediĉis sin al pliperfektiĝo en la lingvo. Same finiĝis la ideo kun la vortaro sen sukceso. ELFO definitive stagnas, kvamkam Jan Werner provis ĝian ideon revivigi, sed denove vane.

4. Subteni praktikan utiligon de Esperanto kun celo pliperfektivi leksikalan flankon de lingvo, korespondi kun eksterlandaj geamikoj, terminologia laboro.


Estas necese konstati, ke nenio por tiu ĉi celo okazis. Krom s-inoj Handlová kaj Trzosová neniu korespondas aŭ iel esperante komunikas.


5. Daŭrigi en kolekto de biografiaj informoj kaj dokumentoj pri famaj kaj gravaj personoj en Esperanto-movado en Brno, sed ankaŭ tutŝtate kaj dokumenti por estonta historiografia aŭ literatura utiligo. Tiun ĉi agadon koordini kun ĈEA – respondecas Věra Podhradská


Tiun ĉi punkton oni plenumas, sed estus pli oportune daŭrigi pli diligente kaj serĉi personojn, kiuj aŭ en pasinteco aŭ nun taŭgas esti por estonteco en listo de tiuj, kiuj meritas, ke oni ne forgesu iliajn aktivecojn por Esperanto kaj tuta movado.


6. Informi publikon pri internacia lingva komunikado, publiki en diversaj medioj, ĉefe orientiĝi por regionaj presaĵoj. Ankaŭ kontribui en Esperanto-publikaĵoj kiel Starto, Informilo kaj eksterlandaj periodaĵoj.


Tiun ĉi taskon ni plenumas. Unue estas necese mencii ofereman laboron de Pavel Lehký, kies ambicio estis, ke Esperanto iam estu eŭropa lingvo por pli facila komunikado en Eŭropa unio. Lia laboro ne estis akceptita laŭ lia ideo. Sed tamen li estis invitita por prelegi pri komunikado dum Ĉeĥa konferenco en Poděbrady, kie lia prelego havis bonan reagon ne nur ĉe ĉeestintoj, sed lia prelego aperis ankaŭ en TTT paĝoj de tiu konferenco.

Plue Jan Werner laboras kaj publikas en fakaj publikaĵoj, kunlabore kun kelkaj fakuloj el diversaj landoj plej parte enkadre de arĥitekturo kaj fakoj koneksaj.

Ankaŭ plua membro Zdeněk Závodný, kiu aktive kunlaboras kun loka redakcio en Kohoutovice, kaj informas kunloĝantojn pri nia laboro kaj aktiveco.

Kaj fine estas necese denove memorigi, ke Mirek Malovec kiel redaktoro de STARTO multe kongtribuas per diversaj artikoloj. Nu kaj Mirek Hruška prezentis nian urbon en Kontakto – gazeto, kiun eldonas TEJO.


7. Helpi al la societo E-Lingvo, kiun iniciatis jam menciita Pavel Lehký, per programo Eŭropo sen lingvaj bariloj. Celo estas atentigi la publikon, kiaj problemoj estas en lingva komunikado.


Kelkaj membroj estas samtempe membroj de tiu ĉi societo, Hruška, Malovec, Vojáček Podhradská eĉ komitatanoj.



8. Subteni individuajn kontaktojn kun eksterlandaj geamikoj. Daŭre kunlabori kun „Esperanto Rennes“. Plue disvolvi kunlaboron kun ĝemelaj urboj kaj tieaj Esperanto-organizoj kaj por tiu tasko akiri pluajn aktivulojn el niaj membroj.


Ankaŭ ĉi tie ni ne povas esti kontentaj, neniu nova aliĝis. Tiun taskon plenumas nur Jan Werner, koresponde tempo de tempo. Jan Werner sendis personan leteron al fama Prof. Kraŭse el Leipzig kun demando, ĉu ili ne interesiĝus ĝemeliĝi kun ni. Malgraŭ ke forpasis jam tri monatoj, neniu respondis. Do ankaŭ ni ĉesos aktiviĝi.


9. Aktualigi la TTT-paĝojn


La paĝojn prizorgas por ni kaj klubo Mirek Malovec, li ankaŭ preparas paĝon por SET Lančov. Krome li kontribuas al TTT-paĝoj kaj Vikipedio pri gravaj personoj de nia movado. Por la laboro li meritas nian dankon. Ĉar Mirek Malovec ĉion prizorgas unu sola, la komitato rekomendas iun helpanton – konsultanton – Kion diras ekzemple Mirek Hruška?


10. Informi la membrojn pri E-aranĝoj enlande kaj en proksima eksterlando

La tasko estas plenumata persone en niaj kunvenoj, kvaronjare en invitiloj por societaj kaj klubaj kunvenoj.


11. Kunlabori kun EK Brno, gravajn aranĝojn kun ĝi konsulti

La tasko estis en la jaro 2010 plenumata.


12. En la jaro 2010 la societo koordigos aktivecon por deklaro, ke la jaro 2010 estas jaro de Internacia alproksimiĝo de kulturoj, kiun proklamis Ĝenerala asembleo, koordigon certigas UNESCO. Alvokon akceptis ankau UEA.


Al tiuj ĉi punktoj respondas taskoj 1 kaj 14.


13. Kune kun ĝemeliĝa kunlaboro kun grupo Esperanto Rennes, sed ankaŭ kun celo informi plej parte eksterlandan Esperantan publikon pri nia urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ni prilaborados informajn dokumentojn pri historio, kulturo, arto kaj aliaj interesaĵoj, kiujn ni sinsekve liveros al niaj geamikoj. Perspektive ni poste povos kompili kompletigajn publikaĵoj. Por tiu ĉi agado estos elektita iu, kiu koordinos tion, ankaŭ redaktoro estus utila. Al tiu ĉi afero ni alvokos EK Brno.


Tiu ĉi tre utila tasko estis plenumita nur malmulte. Jan Werner elektis temojn, pri kiuj estus bone en la unua etapo skribi. Bedaŭrinde kelkaj membroj elektis temojn pri la urbo Brno, sed ĝis nun neniu la taskon plenumis. Mi opinias, ke en la venonta periodo ni ĉiuj pliboniĝos kaj ekkomencos plenumi, kion promesis.


14. En la jaro 2012 forfluos 10 jaroj, kiam estis fondita nia societo. La komitato pripensos, ĉu tiun ĉi jubileon ni memorigos per aparta aranĝo ekz. esperantologia konferenco k.s.


Ĝis nun la komitato ne decidis, sed estas necese, ke vi membroj diru al tiu ĉi okazo sian opinion, sian ideon, imagon, proponoj estas akceptindaj. Do certe en la hodiaua diskuto ni al tiu ĉi afero revenos.


Resumo de la raporto

La societo montris sian aktivadon dum pluraj jaroj je la sama nivelo, la rezultoj estas pozitivaj, se oni juĝas ilin laŭ stato de enlanda movado, do ne elstaraj. Reala manko en la agado estas malekvilibreco en la kvanta kaj kvalita plenumado de programitaj taskoj. La situacion tamen estas necese konsideri kiel normalan kaj kontentigan. Ĉiu libervola ago de ĉiu membro meritas dankon, eĉ se nur pro la fideleco al la ideo de lingvo internacia, finfine ankaŭ al tiu, kiu subtenas nin nur per sia membra aparteneco kaj ioma financa kotiza subteno laŭstatute unufoje en dujara periodo. Deziro de la komitato estas, ke vi ankaŭ el la jaro 2011 restu ĉe ni kaj laŭ viaj personaj kondiĉoj helpu al nia kolektivo persistadi.


En la nomo de la komitato la raporton

prezentas la prezidantino Věra Podhradská 19.1.2011