Raportaĵo pri dua JES


Post sukcesa unua eldono de JES en la pola urbo Zakopane mi nepre volis partopreni JES en Germanio. Krome, dum somero mi partoprenis nenian esperantan aranĝon (krom du lokaj en Ĉeĥio kaj kelkaj renkontiĝoj), do mi multe volis vojaĝi al JES.

Tamen mi decidis partopreni JES maljam en la dua aliĝperiodo, sed malrabato 5 € ne signifis tro grandan elspezon por mi.

Unue mi eĉ planis forveturi jam la unuan de januaro, sed poste evidentiĝis, ke mi devus pagi pli por vojaĝo, ĉar mi vojaĝus sola, do mi decidiĝis resti ĝis la dua de januaro, kiam planis forveturi pli da partoprenantoj.

Krome mi ankaŭ interkonsentis kun Paŭlo Fischer-Kotowski pri mia prelego pri fervoja transporto en Ĉeĥio.


Vojaĝo al JES

Laŭplane mi renkontiĝis post tagmezo en Turnov kun Vít kaj Megy, kun kiuj mi interkonsentis pri komuna vojaĝo. Survoje al Turnov estis nenio interesa, krom juna studentino de Vieno, kiu same kiel mi vojaĝis al Germanio kaj demandis, al kiu renkontiĝo mi veturas. De Turnov ni vojaĝis al Liberec.

Mi sopiras al la Liberec', kie estas miaj amikoj, do ek mi iras al la Liberec'...tion mi pensis, kiam ni alvenis al Liberec. Kial? Ĉar antaŭ unu jaro kaj duono okazis ĉi tie IJK! Kaj krome, neĝkovrita Liberec plaĉegis al mi.

En Liberec akompanis nin Standa kaj ni do povis je la dua horo posttagmeze eniri trajnon en direkto al Zittau. Kontrolistino kontrolas niajn biletojn, ĉio estas enorde kaj ni post kelkaj haltoj ankoraŭ en Ĉeĥio (ni eĉ veturas tra Pollando, kie ja ne estas trajna haltejo kaj Poloj ne zorgas pri tiu ĉi parto, kaj tial trajno ĉi tie veturas malrapide) alvenas en Germanion, en Zittau. De Zittau ni veturis per buso anstataŭ trajno al Görlitz, kie ni elbusiĝis kaj entrajniĝis en direkto al Cottbus. Tamen, restas ne respondita demando: ĉu la kontrolistino vendos al ni biletojn de Spremberg al Cottbus, ĉar nur tien validas nia grupa translima bileto. Bonŝance la trajnakompanistino de kompanio ODEG volonte vendas por ni grupan bileton ĝis Burg! Krome ni rimarkas, ke oni povas aĉeti kontraŭ bonaj prezoj ankaŭ teon aŭ ĉokoladon.

Al Cottbus ni alvenas kun eble dekminuta malfruiĝo kaj ĉar la buso al Burg laŭplane forveturos tre baldaŭ, ni tuj serĉas buson. Unue ni ne sukcesas, ĉar ni kuris al haltejo de tramoj, sed ĉe ĝi ni renkontiĝis kun alia esperantisto, kiu ankaŭ serĉas buson. Lokaj loĝantoj tuj diras al ni, kien ni devas iri kaj ni tuj ekas al bushaltejo. Ĉe ĝi jam estas aliaj esperantistoj. Kiam alvenas buso, ni dubetas, se ni ĉiuj povos vojaĝi. Sed en buso samtempe ne veturas multaj lokuloj, do ni senprobleme forveturas al Burg, al JES-ejo!


Surloke

Post 45 minutoj en buso ni elbusiĝas je haltejo apud lernejo, kie ja ne estas akceptejo kaj hodiaŭ tie eĉ okazas alia aranĝo. Do ni devas piede marŝi al junulargastejo, kie ni estas akceptitaj. Mi trovas mian paperon kun konfirmoj kaj iras pagi. Surloke estas jam sufiĉe multe da esperantistoj, kun kiuj mi kun ĝojo salutas kaj brakumas.


Ekzamenoj, ekzamenoj, ekzamenoj

Post unua JES mi revenis hejmen kaj mi devis lerni por ĉiuj ekzamenoj. Nunjare mi decidiĝis fari du ekzamenojn antaŭ Kristnasko, unu eĉ la 23-an de decembro, do unu tagon antaŭ Kristnasko! Tiu ĉi klopodo ja estis aprezita: kiam mi alvenis la 27-an al JES, mi ricevis rezulton de la dua ekzameno kaj la rezulto estis: mi faris la ekzamenon sukcese!


Esti kun geamikoj de la tuta mond'

Jam la kvinan fojon mi decidiĝis vojaĝi al esperanta silvestro kaj esti kun geamikoj...jes, mi povus esti eble ankaŭ kun geamikoj de Ĉeĥio, sed unika internacia atmosfero estas kiel drogo...sed geamikoj devas alveni! Malbonŝance, ne povis veni Salomé Hug kun Marek Blahuš, kiu venis, sed kun unutaga malfruiĝo. Sed se li veturus al Cottbus per trajno, li devus atendi pli longe tie. Li decidiĝis veturi nur al Vetschau, sed de tie li ne povis veturi per iu buseto al Burg. Do, mi petis unu esperantiston, ke li veturu kun mi al Vetschau, kien Marek alvenis per trajno. Krom tio jam ne estis problemoj kun alvenado kaj mi kun ĝojo rerenkontiĝis kun multaj miaj geamikoj...kaj fakte, rilate al miaj spertoj, mi akceptis kun aliaj partoprenantoj volonte taskon iĝi anĝelo por genovuloj. Tiel mi konatiĝis kun novuloj, por kiuj JES estis la unua pli granda aranĝo. Mi kaj mia novulino Anka baldaŭ amikiĝis kaj mi ĉiam estis preta helpi al ŝi. Krome, ni eĉ praktikis niajn lingvajn scipovojn: mi parolis al ŝi germane (ĉar mi volis paroli en la germana lingvo) kaj ŝi al mi esperante.

Al kelkaj miaj geamikoj mi ankaŭ donacis kelkajn donacetojn kaj ĉar ne estis en plano kulinara festo (fek!, kial?), mi manĝis kristnaskajn kukojn kun aliaj kunloĝantoj en granda sporta halo – do, en amasloĝejo....


Semajno sen zorgoj

Kiel mi jam skribis, mi sukcesis fari du ekzamenojn antaŭ Kristnasko. Tio por mi signifis, ke restis jam nur tri. Pasintjare mi dum JES de tempo al tempo iam lernetis, nunjare tute NE! Vere, semajno absolute sen zorgoj...

Nur unu zorgeton mi havis: prepari prelegon pri fervoja trafiko en Ĉeĥio. La prelego estis sukcesa, sed antaŭ prelego aperis problemo, ke ne estas sufiĉe da projekciiloj. Bonŝance, ni sukcesis organizi, ke mi povis uzi ĝin por mia prelego kaj mi do prelegis pri estinteco, estanteco kaj estonteco de fervoja trafiko en Ĉeĥio kaj aŭskaltantoj poste en diskuto diris iliajn spertojn pri fervoja trafiko en iliaj landoj.

Mi ankaŭ ne povas forgesi ekskursan tagon je la 29-a de decembro al proksima Cottbus, sed mi ne vojaĝis en grupo, per komuna buso, sed memzorge kun Marteno. Ni kune trarigardis fervojan stacion, fotis tramojn kaj trajnojn kaj vizitis kompreneble ankaŭ urbcentron kun muzeo pri soraba kulturo.


La lasta vespermanĝo en la jaro 2010 kaj la lasta nokto

Estas laŭ mia opinio bona tradicio, ke la lasta vespermanĝo estas komuna por ĉiuj (do ankaŭ por memzorgantoj). Tiel povis ĉiuj ĝui bongustan vespermanĝon kaj ĉefe deserton (verda ĵeleo, de kiu unu partoprenanto eĉ faris verdan steleton). Dum la lasta nokto ne mankis silvestraj festoj de Rusoj kaj de Ukrainoj kaj kompreneble ankaŭ komuna fotado. Nur dum la festoj rilate al alveno de nova jaro (nun jam vere) estis iomete problemoj kun stelŝpruciloj pro la vento...


Homlupoj kaj aliaj ludoj

Ne mankis ankaŭ distraj programetoj, kiuj ja ĉiam gvidis al tio, ke mi iris dormi pli malfrue ol mi planis...sed krom la matenmanĝo mi ne bezonis vekiĝi frue, ke mi kaptu iun programon. Plej ofte mi ludis Homlupojn, unu nokton ni eĉ ludis tiel, ke en la ĉambro estis malhele kaj antaŭ ĉiu ludanto estis stelo. Krom tio, ke la atmosfero estis ege magia dum ludado, estis pli malfacile por homlupoj iun mortigi, ĉar se ili farus tro da bruo, oni povus ekkoni, de kie estas la bruo. Nur iam estis aŭdebla bruo de la diskoteko, kiam iu ne vole eniris la ĉambron. Tri ludoj estis tamen pli interesaj ol kutime: unufoje ne vekiĝis ĝusta sorĉistino (aŭ ĉasisto) kaj la ludgvidanto dum kontrolo de profesioj tuŝis min ne vole kaj mi unu nokton estis anstataŭ ĝusta sorĉistino (ĉasisto). Due, unu ludon ni ludis kaj post du noktoj ni sukcesis mortigi eĉ ne unu homlupon. Tio estis kaŭzita, ĉar la ludgvidanto mem mortigis dum noktoj ĉiam unu ludanton anstataŭ homlupoj, kiuj en tiu ĉi ludo simple mankis. Trie, okazis, ke homlupoj mortigis ne vole unu homlupon, kiu ja bedaŭrinde dum la tuta ludo ne rimarkis, ke li estas fakte ankaŭ homlupo!


Kaj reveno hejmen

Mi atendis komunan vojaĝon al Ĉeĥio, sed ke ni veturos en grupo de 16 homoj, tion mi ne atendis! Jes, dum JES ni interkonsentis pri komuna karavano al Liberec, ĉar niaj geamikoj el Ukrainio volis viziti Pragon kaj interesiĝis pri iu ebla rabato por vojaĝo. Kaj tiel ni ekis antaŭ naŭa horo matene je la dua januaro. Ni eniris buson, en kiu krom nia grupo veturis nur kelkaj lokuloj. De Cottbus ni vojaĝis al Görlitz. La biletkontrolisto volonte al ni vendis grupan bileton por 16 homoj al Spremberg kaj biletojn por transiri la landlimon (kompare kun la prezo, kontraŭ kiu ni aĉetus saman bileton en Ĉeĥio, ni pagis pli, sed dank' al nia granda grupo ni profitis kaj ŝparis pro la grupa bileto al Spremberg). De Görlitz denove per buso al Zittau. Marek kaj Standa iris geokaŝumi, mi, pro mia laceco kaj ne tro bona humoro, restas kun resto de nia grupo en stacidomo. Kun Veronika Poór mi babilas kaj diskutas dum atendado.

Finfine, alvenas trajno al Ĉeĥio, al Liberec. Post 40 minutoj ni eltrajniĝas en Liberec, kie ni faris komunan foton de nia origine ne planita, sed nun certe bonvena karavano. Mi ankaŭ aĉetas por miaj geamikoj grupan bileton de Turnov (ĉar ĝis tien validas komuna bileto) al Prago, kie ni adiaŭos.

"Sekvu min kiel ĉe Twitter", diris mi, kiam mi ekis al rapidtrajno al Turnov kaj ĉiuj karavananoj devis sekvi min, en kiu ni uzis la lastan eblecon diskuti kaj paroli. En Turnov ĉiuj de nia karavano krom mi kaj Marek eltrajniĝas kaj de tie jam veturas per rekta trajno al Prago. Al Pardubice estas ankoraŭ longa vojaĝo, do mi havas tempon por dormi kaj ankaŭ diskuti kun Marek. Kun eta malfruiĝo ni alvenas al Pardubice, de kie mi ankoraŭ kune vojaĝas kun Marek, ĝis Česká Třebová, kie ni definitive devas adiaŭi – Marek restas en la trajno kaj mi atendas eble 15 minutojn por trajno al Brno. En trajno al Brno bonŝance ne veturas multe da homoj kaj mi povas trankvile ion fari por lernejo.

Ĉirkaŭ la oka horo mi alvenas hejmen kaj mi kun ĝojo revidas miajn gepatrojn kaj ankaŭ mian hundon. Hejme mi ankaŭ trovas respondon de Avo Frosto. Mi ankoraŭ iras al vespera sankta meso kaj post reveno mia humoro pliboniĝis kaj mi estas preta eklerni por baldaŭa ekzameno.


Konkludo

Ankaŭ nunjare ne mankis interesa programo dum JES kaj se aperis problemoj, ili estis rapide kaj bone solvitaj. Pro tio apertenas al germanaj kaj polaj organizantoj granda danko kaj aplaŭdo kaj nun restas nur diri: Ĝis la revido dum la sekva JES!