Promenoj tra Brno kaj ĉirkaŭaĵo

 

En la hodiaŭa prelego mi ne parolas science, mi ne parolas pri Interreto kaj pri poŝtelefonoj. Mi volus paroli pri promenoj. Kompreneble, ne ĉiu povas veni longe. Sed, mi ankaŭ parolos pri pli longaj promenoj. Mi havas preskaŭ ĉiun vendredon promenon. Do bone, la promeno estas tute facila. El Lesná mi veturas per tramo en Vaňkovka. En Vaňkovka mi iam aĉetas ion en Interspar aŭ mi prenas la gazeton Chilichili de mia poŝtelefona operatoro Oskar en lia vendejo. Mi ankaŭ vizitas librovendejon Dobrovský. El Vaňkovka mi poste venas ĉirkaŭ la vendejo Tesco. Kaj poste mi travivas tra musa truo. El rulŝtuparoj mi venas en Velký Špalíček, ĉar mi volas preni novan numeron en semajna gazeto Metropolis. Metropolis estas senpaga kaj tre interesa gazeto por homoj, kiuj volas scii pri novaj filmoj kaj pri kulturo.

         El Velký Špalíček mi venas en libraron de Mahen redoni kaj pruntepreni librojn kaj gazetojn. El la libraro mi venas en la straton Česká (en la brunna ĵergono „čára“)al la tramo. Do bone, tio estas mia vendreda promeno.

         Sed mi ankaŭ havas aliajn promenojn. Unua promeno estas interesa, ĉar vi povas vidi multajn interesaĵojn. La komenco estos haltejo de tramoj naŭ kaj dek unu Zemědělská. El la haltejo estas tute facile trovi vilaon Tugendhat. Mi ne estis tie, sed mi volus viziti la vilaon. Ni venu returne kaj malsupren en la parkon Lužánky tra strato Schodová. La parko Lužánky estas belega parko. El Lužánky vi venu al la haltejo Antonínská kaj tra strato Antonínská supren. Poste turniĝu dekstren al la parko de Tyrš. La parko de Tyrš estas malgranda, sed interesa, ĉar tie estas bedo por blinduloj. El la parko de Tyrš ni revenu al la strato Česká. Ne estas problemo por junuloj iri al Špilberk. Jes, tie estas ankaŭ tute interesa parko. El Špilberk vi poste povas iri en la placon de Šilingr. Kaj el la placo vi poste iru al la parko de Denis. Vi povas tie rigardi Brunnon. Belega vidaĵo! Kaj poste vi povas veni al Petrov.

         Ekzistas kompreneblaj pliaj eblecoj de promenoj.

         La dua promeno estas veni en la arbaron de Wilson. La grava haltejo estas la placo de Burian. El la haltejo vi venu en arbaron. La arbaro estas interesa, ĉar iaj homoj volus konstrui denove skilifton. Mi ankaŭ volus havi en Brunno eblecon por skiado. Supre estas gimnazio. Estas facile poste veturi per trolebuso en la centron. Kien plu?

         Mia ŝatata loko estas Stránská skála - kial? Do, tio estas facila, ĉar mi povas denove rigardi Brunnon. Ŝatataj estas ankaŭ arbaroj ĉirkaŭ Kohoutovice kaj Jundrov. Geedzoj Veselý konas kial. Vi povas veturi sur biciklo, vi povas vidi ĉasbestojn, tre bela kaj interesa vojo. Kaj vi povas iri nur unu kilometron aŭ pli, sed vi vidos ĉiam ion novan. Mi tre ŝatas la arbarojn.

         Pli longajn kaj ankaŭ nelongajn promenojn vi povas fari ĉirkaŭ Útěchov, Soběšice, Ořešín, Jehnice kaj Líšeň. Mi tute povas rekomendi tion: el haltejo de buso kvindek sep U vodárny vi  venas al Bílovice nad Svitavou ĉirkaŭ  Panská Lícha. Estas preskaŭ 3 kilometroj. El Bílovice vi poste venu en Obřany. Tio estas preskaŭ kvin kilometroj. Tio ne estas multe, ĉu?

         Pli longaj promenoj aŭ ekskursoj estas en ĉirkaŭaĵo de la Brunna digolago. Mi plezure rememoras pri mia ekskurso. Mi veturis per trajno dek unu al haltejo Přístaviště. El albordiĝejo mi venis tra Rakovec al fonto de Ríša. Belega loko. El la ponto de Ríša mi venas malsupren al Veveří. Sed mi ne vizitis la kastelon. Mi transiris la ponteton kaj mi devis decidi, ĉu iri pli longan vojon aŭ ne? Mi decidis iri pli longe. Mi venis al la vojforko Tři kříže. El la vojforko mi venis en arbaron kaj 3 kilometrojn iris  danke al 2 markoj al vojforko Trnůvka. Poste mi venis al Rozdrojovice. El Rozdrojovice mi iris malsupren al la digolago. Poste mi devis veni preskaŭ 3 kilometrojn al la tramo. Estis jam tute longaj kaj enuigaj kilometroj el vojforko Osada. Fine, mi veturis hejmen. Mi venis preskaŭ 20 kilometrojn, sed ne plu. Do bone, sed mi estas juna kaj mi ŝatas tion. Eble pli ol komputilojn kaj poŝtelefonojn. Tio estas bone, mi pensas. Do, ĉu vi jam scias, kiel promeni?

         Se vi volas scii pli, aĉetu libron pri Brunno en librovendejo aŭ pruntu en libraro. Utila estas certe mapo, la promeno en la naturo estas tute bona kun mapo  en la mano. Aŭ se vi volas scii pli de mi, mi kompleze skribos pli multe. Se vi havas interreton, ankaŭ tie vi povas multon trovi. Ankaŭ mi skribas per komputilo diversajn informojn. Mi havas sur la mapo nun du mapojn kaj unu libron.

 

                                                                                                       Mirek Hruška