Postferiaj impresoj

kluba kunveno la 7-an de septembro 2011


reen al la programoj















Al la klubejo venis nia junularo (nome Marek Blahuš, Miroslav Hruška, nova Martin Bureš) kaj venigis siajn eksterlandajn gastojn, 23-jaran Arina Osipova el Jekaterinburg, kaj 25-jaran Brandon Sowers el Usono. Venis ankaŭ moravia aktivisto Aleš Macek, kiu unuafoje aŭdis, kiel Esperanto sonas. S-ino Handlová prezentis sian korespondaĵon el Japanio, s-ino Trojanová el Pollando. S-ino Podhradská priskribis siajn feriojn en Lančov, simile ankaŭ M. Malovec, s-ro Fischer sian zorgon pri la patrino kaj fotokolektadon de skaraboj kaj libeloj. S-ino Klimentová diris, ke ŝiaj ferioj ankoraŭ venos, ŝi veturos al Turkujo. S-ro Lehký estis en Svislando ĉe siaj genepoj, al kiuj li instruis Esperanton. S-ino Trzosová vizitis Nederlandon kaj bonvenigis en Ĉeĥio sian hungaran gaston. S-ro Hršel atentigis, ke en Jekaterinburg okazis en 1918 grava evento - pafmurdo de la lasta rusa caro kaj lia familio.


Plej multe kaj unue parolis niaj eksterlandaj gastoj kaj iliaj ĉeĥaj gastigantoj. Arina instruas la germanan lingvon kaj post la junulara kongreso en la ukraina Kievo ŝi unuafoje vizitis Ĉeĥion kun nia Miropiro. Brandon instruas la anglan kaj unuafoje vizitis Eŭropon. Ankaŭ Mirek Hruška (Miropiro) vizitis la junularan kongreson kaj Lančov, sed ĉefe laboris kiel staĝisto de E@I en Partizanské ĉe Peter Baláž. Li sukcesis esperantigi informon de firmo Kordis pri Integrita Trafika Sistemo de Sudmoravia Regiono, transprenis redaktadon de ĈEA-retkomunikoj kaj kandidatiĝis por la komitato de ĈEA. Plej riĉan someron havis Marek Blahuš. Li ne nur fariĝis magistro, sed ankaŭ vizitis Kopenhagon (UK), Israelan Haifon, kie okazis Vikimanio por diverslingvaj kontribuantoj al la projekto Wikipedia, kongreson de blinduloj en Olomouc kaj preparas sin por staĝo en Bruselo.


teksto: Miroslav Malovec

fotoj: Oldřich Arnošt Fischer


Ankoraŭ tri fotoj de Marek Blahuš



De maldekstre: Martin Bureš, Miroslav Hruška (Miropiro), Arina Osipova, Marek Blahuš, Brandon Sowers