František Omelka LA GRANDA ADMIRALO Unua vojag^o c^irkau^ la mondo Otrokovice 12. října 1971 Dr. Vlastimil Novobilský CSc. Školní 5 ÚSTÍ nad Labem Vážený pane Novobilský, zasílám Vám rukopis mého manžela "La granda admiralo" a prosím, abyste jej uložil do archivu. Děkuji Vám za Váš zájem o manželovu pozůstalost, srdečně Vás zdravím a přeji Vám hodně úspěchů v soukromém životě i v práci pro esperanto. Vaše F. Omelková, Otrokovice 714 I Amikoj La jaro 1494. Vilag^eto Sabrosa en portugala provinco Traz-os- Montes vivis trankvile en tute normala tago. Nur en malgranda bieno de Magalhaes estis vigle. Sinjorino Magalhaes, tute rug^igita de kuiro, c^iumomente kuris en la kuirejo kaj ordonis kiel generalo al siaj filinoj: "Isabella, alportu fruktojn kaj metu ilin sur la tablon!" "Jes, panjo." "Ginebra, purigu ankorau^ unufoje tablojn kaj seg^ojn!" "Jes, panjo." "Kaj vi, Teresa, prenu el la kesteto pokalojn kaj poluru ilin!" "Jes, panjo." La knabinoj kompleze plenumis ordonojn de la patrino. Ankau^ ili rug^ig^is pro rapida laboro, sed precipe pro emocio. Kaj kial miri pri tio? Ilia domo estas honorigita per eminenta vizito! Lastfoje estis gastoj c^e ili antau^ unu jaro. Sed tiam estis c^io malgaja, c^ar parencoj kaj konatoj alvenis por akompani ilian patron al la tombejo. De tiu tempo la domo de la malric^a nobelo farig^is ankorau^ pli malric^a. Sinjorino Magalhaes nur pene gvidis la mastrumadon kaj la filinoj apogis s^in en siaj zorgoj. Finsonis jam iliaj gajaj kantoj kaj rido, kaj se ili ne havus du pli junajn fratojn, dekkvarjaran Fernaon kaj dekdujaran Diegon, ilia domo farig^us triste malgaja. C^io s^ang^ig^is nur tiam, kiam antau^ la kverka pordego de la bieno, super kiu estis skulptita blazono de la familio Magalhaes - en arg^enta kampo tri rug^aj strioj - aperis kuriero kaj donis al sinjorino Magalhaes leteron de sinjoro Serrao, kiu estis malnova amiko de s^ia edzo. La nobelo sciigis al s^i, ke li post nelonga tempo forveturigos sian filon Franciskon en Lisbonon. Li vizitos pag^ian lernejon, kiu estas c^e reg^a kortego por knaboj de la nobeloj. Fernao Magalhaes certe ankau^ vizitos tiun lernejon. C^ar la vojag^o al Lisbono estas longa kaj ne sendang^era, familio de Serrao proponas kunpreni Fernaon. Sinjorino Magalhaes, finleginte la leteron, subite pliviglig^is. La zorgoj pri mastrumado c^esis s^in g^eni. Tute ne gravas, ke ili malric^ig^is. S^ia filo vivos c^e la kortego. Li havos do la samajn rajtojn kiel filoj de aliaj nobeloj. Li farig^os fama kaj potenca. Li suprenlevos la familion de Magalhaes al la estinta brilo, honoro kaj estimo! S^i tuj kunvokis c^iujn siajn infanojn kaj plena de g^ojo kaj fiero legis al ili la leteron. La okuloj de la knabinoj ekbrilis. Se Fernao estos en Lisbono, certe ankau^ ili povos iam forlasi la flanke kus^antan Sabrosan. La ununura, kiu ne sentis g^ojon, estis Fernao. Kelkajn momentojn li rigardis la patrinon senvorte, kvazau^ li ne komprenus, ke temas pri li. Poste li diris mallau^te, sed decide: "Mi ne iros tien, panjo." "Kial?" embarasig^is la patrino. "Al mi plac^as hejme. En la arbaroj. En la montaro. Sur la kampoj," diris rapide la knabo, aliokaze ne tro parolema. "Do. . . vi ne volas viziti la lernejon?" demandis la patrino seniluziig^inte. "Ne! Centfoje pli volonte mi restos -," sed Fernao ne finparolis. Energia Ginebra vidis, kiel la patrino palig^is, kiel peze s^i spiras kaj kiel s^ia vizag^o kovrig^as per griza vualo de amareco. S^i starig^is tiamaniere, ke la patrino ne vidu s^in, kaj kolerplene s^i rigardis al la frato. Fernao komprenis. La kompato premis lian gorg^on. Li pas^is al la patrino kaj kisis s^ian manon. "Nome, . . panjo -," li diris kun pau^zoj, "mi . . . iros. . . tien.., certe mi tien iros, sed vi scias... c^io venis tiel neatendite. . . mi estis nur surprizita. . ." Sinjorino Magalhaes pli malpeze elspiris. S^i dankis al sinjoro Serrao pro lia afableco kaj komencis prepari c^ion, kion s^ia filo bezonos. Fernao jam neniam menciis pri tio, ke li ne volas foriri en la lernejon. Li strebis eluzi c^iun liberan tempon, kiu ankorau^ restis al li. Apenau^ li vekig^is, li tuj forlasis kun Diego la domon kaj ludis kun vilag^aj knaboj g^is vespere. Iam li vagadis sola tra abruptaj montoj, kiuj allogis lin per sia sovag^eco, trankvilo kaj miloj da dang^eroj. Imago de la pag^ia lernejo vekis en li timegon kaj reziston. Amare li observis la preparojn por lia forveturo. Li ne c^esis esperi, ke la panjo eble en la lasta momento s^ang^os sian intencon, ke s^i lasos lin hejme, en la amata Sabrosa. Sinjorino Magalhaes tute ne sciis, kion travivas s^ia knabo, al kiu s^i fiksis c^iujn siajn esperojn. Brave s^i venkis la malg^ojon, kiu kaptis s^in c^iam, kiam s^i komencis pensi pri la adiau^o. Kaj ju pli alproksimig^is la forveturo, per des pli helaj koloroj s^i pentris al si la estontan vivon de Fernao. . . Jam hodiau^ venos sinjoro Serrao por forveturigi Fernaon en Lisbonon. Kiam la knabinoj finis c^iujn preparojn, kiam la tuta domo brilis kaj la kuirejo bonodoris per preparitaj bongustaj^oj, diris sinjorino Magalhaes: "Kaj nun vestigu vin, knabinoj. Familio de sinjoro Serrao povas alveturi en c^iu momento." "Jes, panjo," respondis fratinoj kiel per unu bus^o kaj ili volis forkuri. "Atendu momenton," s^i haltigis ilin, "Kio okazas kun Fernao? C^u li estas jam preta? Kaj Diego?" "Ili ambau^ estas jam vestitaj kaj atendas en la c^ambro," respondis Isabella. "Venigu ilin! Mi s^atus ankorau^ paroli kun ili." Teresa foriris por venigi ambau^ knabojn. Sed s^i tuj revenis kun esprimo de timo en la vizag^o. "Panjo, ili ne estas tie!" "Kion vi diras? Serraoj alveturos kaj Fernao ne bonvenigos ilin. Ki on ili pensos pri ni?" "Ni rigardos, kie ili estas, panjo," trankviligis s^in la filinoj. "Ili ja ne povis malproksimen -" En tiu momento ili au^dis lau^tan krion, kiu sonis el la proksima arbareto. Aro da knaboj j^us finis sovag^an reciprokan postkuradon kaj nun revenis en la vilag^on. Fernao kaj Diego trovig^is inter ili. Ginebra rapide alkondukis ilin hejmen. "Kion vi nur pensas!" konsternig^is la patrino rigardante la malpurigitajn vestaj^ojn de la knaboj. . . Knabinetoj, ordigu c^ion rapide!" Estis jam ekstrema tempo. Apenau^ ili estis kombitaj kaj alivestitaj, au^dig^is antau^ la domo kraksono de iu veturilo. Sinjorino Magalhaes rigardis eksteren, s^i volis ankorau^ voki: "Ili jam estas c^i tie!" - sed la voc^o restis en la gorg^o. Ja Serraoj - tiuj potencaj Serraoj! - ne hontas pri siaj malric^ig^intaj kunuloj kaj ili vizitis ilin! Ili ja ec^ tranoktos c^e Magalhaes! S^i malsupreniris kun la infanoj de la unua etag^o en la teretag^on kaj poste ili direktis siajn pas^ojn tra la korto al la pordego. Serraoj alveturis per du veturiloj. La unua estis granda kaj s^irmita. En tiu veturos sinjoro Serrao venontan tagon en Lisbonon. La dua veturilo estis malpligranda, ornamita per blazono de Serraoj. Per g^i revenos sinjorino Serrao post la vizito c^e Magalhaes hejmen. Fernao ne povis fortiri siajn okulojn de la fortstaturaj c^evaloj. Ili interesis lin pli ol la vizitantoj. Li tuj iris al unu nigra c^evalo kaj komencis g^in karesi. "Sed - Fernao!" admonis lin Ginebra. Nur nun li ekatentis pri la gastoj. Sinjoro Serrao estis altstatura viro, maldika, preskau^ malgrasa, kun longforma vizag^o kaj nigraj okuloj. Li g^oje rigardis Fernaon kaj evidente li ne koleris, ke la knabo tiom interesig^as pri liaj c^evaloj. Sinjorino Serrao estis multe pli malalta ol s^ia edzo, vervoplena kaj movig^ema kiel hidrargo. S^i preskau^ ne lasis Magalhaesojn paroli. "C^u tio estas Ginebra? Kaj jen Teresa! Kaj Isabella? Tiu nigra koloro eksterordinare konvenas al vi, infaneto! Kaj c^u vi g^ojatendas alvenon en Lisbonon, Fernao? Ho, Diego! Kiel aminda knabeto!" Poste forglitis la rigardo de Fernao al Francisko, lia estonta kunlernanto. Fernao senvole malserenig^is. Li vidis antau^ si altkreskan knabon, kiu superis lin almenau^ je duonkapo. La okuloj de Francisko estis plenaj de serena ridetemo. Li salutis la gastigantojn tre bonmaniere, li faris c^iuflanken graciajn komplimentojn kaj pro tio li tuj gajnis favoron c^e familio Magalhaes. Kaj apud li imagis al si Fernao sin mem. Astatau^ g^entilaj ridetoj nur rigide scivolaj rigardoj. Anstatau^ graciaj komplimentoj nur mallertaj kaj malelastaj movoj. Li sentis, ke lia konduto kompare al Francisko devas impresi malagrablege. . Dum solena tagmang^o li estis malparolema. Al demandoj de Francisko li respondis vortavare, per unu au^ du vortoj. Sed la gasto malatentis tion. Li parolis senc^ese per tiu facila, lau^tsona, gaje kolorita voc^o, kiu rapide gajnis al li simpatiojn de la homoj, kun kiuj li kontaktig^is. Sinjorino Magalhaes kaj ankau^ la gepatroj de Francisko bone rimarkis la barilon, kiu dividis ambau^ knabojn. La patrino de Fernao c^agrenig^is pro tio, sinjoro Serrao pripensis, kiamaniere li povus la knabojn amikigi. Post la solenmang^ado li diris: "Eble ni povus rigardi iomete viajn stalojn, sinjorino Magalhaes. La knaboj intertempe amuzig^os bone sen ni." Ankau^ Ginebra ekkomprenis, ke sinjoro Serrao intencas lasi ambau^ knabojn solaj, por ke ili pli bone interkonatig^u. Tial s^i prenis Diegon kun si. Fernao kun Francisko restis solaj. "C^u vi g^ojas, ke vi vizitos la lernejon?" demandis vigle Francisko. "Ne." "Ne? Kial? Mi tiom g^ojas! Nur imagu, kiom da novaj homoj ni ekkonos! Mi tre s^atas ekkoni novajn homojn. Kaj vi?" "Ne." "Sed - per tio vi malprofitas, Fernao. Ja de c^iu homo ni povas lerni ion novan." Fernao ekmeditis. Vere, li povus de Francisko lerni almenau^ la arton, kiamaniere konduti dum la kontakto kun homoj, kion paroli, kiel paroli, kiel fari komplimentojn kaj similajn aferojn. Sed kion povus lerni Francisko de li? Jam, jam li volis demandi lin pri tio, sed poste, li kunmetis siajn meditojn kaj ankau^ demandon en unu nuran vorton: "Hm-!" "Kaj pli -," entuziasmig^is Francisko, "ni vivos en granda urbo, ni vidos belajn domojn, havenon, s^ipojn, barkojn, korvetojn, maristojn, kapitanojn, admiralojn - kaj la maron, Fernao! Maron! Oceanon! C^u vi jam vidis maron?" "Ne! " "Jen do! Nun mi jam komprenas vin, ke vi ne sopiras je g^i. Mi vidis maron nur unu fojon. Sed g^i ravis min tiom, ke mi g^is mia morto ne forgesos g^in. Fernao silentis. Maro! Kion li scias pri maro? Cetere - kio povas esti pli bela ol iliaj montoj? Kaj entute - kial c^i tiu fremda knabo instruas lin? Iomete sengustigita li alpas^is la fenestron kaj rigardis al la montaro. Sed Francisko estis nelacigebla. "Nu, verdire, via regiono estas ankau^ bela. Altaj montoj, abruptaj deklivoj, lau^longaj valoj - nur mankas ruinoj de iu kastelo!" "Ja g^i estas c^i tie!" pliviglig^is Fernao. "C^u vere?" okuloj de Francisko brilis pro plezuro: "Domag^e, ka ni jam morgau^ forveturos!" "Kial?" En la demando de Fernao kus^is malkas^ita scivolo. "Nu, kial. . . Ni ludus kun la knaboj ataki la kastelon!" Fernao g^ojige turnig^is de la fenestro. Li tuj forgesis c^ion, kio malproksimigis lin de Francisko. "C^u vi scipovas kiel ataki la kastelon?" li demandis. "Kompreneble." "Belege!" g^ojekkriis Fernao. "Ni iru!" "Kien?" "Ataki la kastelon! Tuj malantau^ nia vilag^o estas ruino - la knabojn mi kunvokos en kelkaj momentoj -!" "Ni iru!" Francisko estis forte allogata per tiu c^i propono. "Sed ni diros pri la afero al la gepatroj, ke ili ne timu pri ni." Ili sciigis la gepatrojn, ke ili ludos kun knaboj el la vilag^o. Sinjorino Magalhaes kaj la gepatroj de Francisko estis g^ojigitaj, ke iliaj infanoj tiel baldau^ interkomprenig^is. Fernao forkuris en la garbejon, kie estis lia "armilejo". Por si li prenis ponardon, al Francisko li donis mallongan glaveton. "Ni povus doni al vi ankau^ longan glavon," li klarigis, "sed kun tia vi malfacile surgrimpus la montojn." "Mi scias," konsentis Francisko. "Ja c^i tiu glaveto estas por atako kvazau^ kreita." Diego kunvokis knabojn kaj post nelonge ili trovig^is sub la ruinoj de la kastelo. "Ni dividos nin je du grupoj," decidis Fernao. "Unuj ludos rolon de defendantoj, aliaj de atakantoj. Estro de unu grupo estos mi, la duan gvidos Francisko." Per lotumado oni decidis, ke la grupo de Fernao estos la defendantoj. "Vi atendos c^i tie sub la kastelo g^is tiu momento, kiam ni grimpante atingos la supron," diris Fernao. "Kiam mi ekfajfos, vi povos ataki. Sed atenton, Francisko! La muroj jam disfalas, min g^enus, se io malagrabla okazus al vi. Vi ja ne konas c^i tieajn cirkonstancojn!" "Ne timu, Fernao! Cetere, kiam oni atakas en la milito, la atakantoj ankau^ ne konas c^ion." La grupo de Fernao malaperis en arbareto. Post kelke da tempo eksonis longdau^ra fajfo. Francisko ekmars^is antau^en. Kaj ju pli supren li progresis, des pli grandan admiron li vekis c^e defendantoj kaj atakantoj. Ili jam ne vidis en li nur orname vestitan figureton, sed bravan batalanton. Li grimpis lerte kiel sciuro, li saltis rapidmove kiel c^amo, li tras^ovig^is elaste kiel linko. Fernao milde ridetis. Li estis g^ojigita, ke lia gasto scipovas fari ion pli ol ceteraj knaboj. Sed 1in, Fernaon, li ne venkos! Kiam ili batalrenkontig^os, oni vidos, kiu estas pli bona! Kaj jam staris Francisko antau^ la muroj. Li rapide ordigis sian grupon, donis komandojn al la atako de tri flankoj - kaj ili komencis atakkonkeron. Kiam Francisko atingis randon de la roko, sur kiu staris defendantoj de la kastelo, Fernao per fortega eksvingo de sia "bastonego" elmanigis al li glaveton. Intertempe grimpis supren ankau^ la ceteraj kaj komencis vera interbatado. Kiu el atakantoj sukcesis atingi la plej supran pinton de la roko, tiun la defendantoj ne rajtis plu ataki. Provizore la venko klinis al la grupo de Fernao. Sed la atakantoj estis senlacaj. Ili komencis denove kaj denove, tamen c^iuj iliaj atakoj estis forpus^itaj. Subite Francisko malaperis post la kruta roko, el kiu konsistis la malantau^a, neatingebla muro de la kastelruino. Dumvoje li levis sian glaveton. "Francisko, tien vi ne iru!" avertis lin Fernao. "Vi povus falegi!" "Supren mi ne falos!" sonis gaja respondo. "Kaj vin mi tamen atingos!" La batalantoj interrompis sian lukton kaj strec^e sekvis vivoriskan faron de la kurag^a knabo. La rokmuro, sur kiu li grimpis, havis neniun elstaraj^on. Iuloke estis nur kavaj^oj, kreitaj per dispecetig^o de la rokoj kaj tiuj estis la ununura apogo por la grimpanta atakanto. "Li tragrimpis jam proksimume du trionojn de la dang^era vojo, kiam ili au^dis lian g^ojigan krion: "Knaboj, c^i tie estas vivantaj idoj!" "Kiaj?" "Mi ne scias - momenton -!" Li etendis manon en la malfermaj^on kaj post nelonge mirigitaj knaboj vidis grandan idon. "G^i estas juna aglo!" vokis Diego. "Kaj ili estas c^i tie du au^ tri!" "Francisko, metu g^in reen, por ke vi ne falu!" avertis denove Fernao. "Tuj! Mi nur rigardos, kiom da ili -" Francisko ne finparolis, Li ekau^dis multajn konfuzitajn ekkriojn. Kaj c^iujn superis akra voc^o de Fernao: "Francisko, rapide supren! " "Kial?" vokis surprizite Francisko. C^u mondo tion iam vidis, ke defendantoj favorigu atakantojn? Sed li ne estis devigata atendi, kiam la knaboj respondos al li. PIi frue, ol li povis fari unu pas^on supren, mallumig^is antau^ liaj okuloj; per flugiloj bategis lin kolerigita aglo, kiu alrapidis defendi siajn idojn. Francisko ne perdis au^dacon. Per libera mano li elingis la glaveton kaj komencis svingi per g^i kontrau^ la atakanta rabobirdo. Timegigitaj knaboj kuregis malsupren, sub la ruinon. Fernao restis sur la roko. "Knaboj, j^etu kontrau^ la aglo s^tonojn!" li kriis. "Sed atentu, ke vi ne trafu Franciskon!" Li mem ankau^ j^etis al la insisteganta rabobirdo grandajn s^tonojn, sed li ne sukcesis trafi g^in. Lukto dau^ris jam sufic^e longe. Francisko elc^erpig^is. Grandaj s^vitgutoj defluis sur lia vizag^o. Liaj batoj farig^is malpli rapidaj kaj malpli fortaj. Fernao rimarkis la senpovon de Francisko kaj antau^vidis, kiamaniere c^io finig^os. Kaj li mem devas observi c^i tiun senesperan lukton kiel apatia rigardanto, c^ar la aglo c^iujn s^tonojn lerte evitas. Subite li ekkriis: "Francisko, persistu ankorau^ momenton! Persistu!" Kaj tuj poste li vokis al knaboj sub la kastelo: "Diego, venu rapide supren! Sed rapide! Rapide!" Post kelkaj mallongaj - kaj tamen tiom longaj! - momentoj estis Diego apud la frato. "Donu al mi s^nuregon!" diris Fernao. "Jen g^i estas." Diego disvolvis s^nuregon, kiun li havis volvita c^irkau^ la talio, kaj donis g^in al Fernao. Tiu faris el g^i banton, firmigis g^in c^irkau^ granda s^tonego, la liberan s^nuron volvis c^irkau^ sia talio kaj ordonis al Diego: "Gardu la banton, ke g^i ne elglitu!" "Bone. Kaj kion -?" "Vi vidos!" Fernao malsuprenig^is. Kiam la aglo ekvidis lin, g^i flugis iomete for de la roko kaj momenton g^i s^ajnis mediti, kontrau^ kiu el la malamikoj j^eti sin. Fost du-tri sekundoj g^i kun nova rapideco ekatakis denove Franciskon. La malfortigita knabo svingis per mano por defendi sin, sed li tus^etis nur per la glaveto unu flugilon, c^ar lia mano jam estis tro malforta. Eta pus^o sufic^is - kaj la glaveto elmanig^is. La knaboj malsupre ekkriis pro teruro. La aglo triumfe grakis kaj faris lastan atakon. Nun g^i celdirektias al la kapo de la malfelic^a knabo. Francisko instinkte levis manon por s^irmi la verton. La aglo enhakis sian fortan bekegon en lian surtuton, sed g^i restis enigita. en leda borderaj^o de la maniko. G^i komencis fortege skui per la neatendita malhelaj^o - Sed jam estis c^i tie Fernao. En la momento, kiam la aglo liberig^is, li trafis g^in per mortiga bato en la bruston. La rabobirdo renversig^is kaj falis sub la ruinojn. G^i falis inter la knabojn, kiuj diskuris, kvazau^ iu pafus kontrau^ ili. Fernao trovis apogon por la piedoj, malfirmigis la s^nuregon kaj alligis sin al la talio de la malfortigita Francisko. "Kaj vi -?" demandis lacigite la savita knabo. "Mi suprengrimpos unue sola, sen s^nurego, kaj poste mi suprentiros vin. - Dieg^o, atentu!" "Jes!" Fernao grimpis supren. Franciskon jam forlasis lastaj fortoj. La mano, per kiu li firme tenis sin c^e la roko, sinkis. Lia senforta korpo libere balancis super la abismo. Post nelonge Fernao estis supre. Helpe de Diego li tiris Franciskon al si. Francisko estis elc^erpita per la lukto kaj ekscito. Kiam li iomete trankvilig^is, li rigardis Fernaon. Io profunda kus^is en liaj okuloj, kiam li diris: "Fernao. . . ni estu amikoj!" "Kion do! C^u vi opinias, ke mi ludus kun vi, se vi ne estus mia amiko?" Tiam eksonis el malsupre g^ojigaj krioj: "La aglo estas morta! G^i jam ne movig^as. Vivu Fernao!" Fernao klinig^is trans la randon de la roko demandante: "Kaj Francisko? C^u vi jam vidis iun batalataki tiom belege kiel li faris?" Kaj eh^o redonis gajajn kriojn: "Vivu Fernao! Vivu Francisko!" Ambau^ knaboj rigardis sin reciproke kaj ridetis. Poste unu prenis la manon de la alia kaj ili rapidis en la valon. II. E n p a g^ i a l e r n e j o Fernao Magalhaes sentis sin en pag^ia lernejo c^e la reg^a korto en Lisbono kiel malliberigita birdo en mallarg^a kag^o. Kie estis libereco inter liaj denaskaj montoj kaj arbaroj? Kien perdig^is gajaj ludoj kun vilag^aj kamaradoj? Kiamaniere vi povas c^i tie pruvi, ke en viaj vejnoj cirkulas kurag^a, au^daca sango? C^e la korto, estis c^io rigida, afekta, oficialeca. Preskau^ c^iu movo estis c^i tie ordigita per severaj reguloj. Oni preskau^ antau^fiksis c^iun frazon, kiun vi rajtas au^ ne rajtas diri. La pensoj de Fernao estis dau^re en lia hejmo, inter la denaska Sabrosa. Li rememoris patrinon, Diegon, Isabellon kaj Tereson. Ankau^ Ginebron li rememoris nun ofte kaj kun amo, malgrau^ tio, ke s^iaj energiaj manoj tiomfoje bridis lian troan viglecon. Ho, kiel malvolonte li forveturis el sia hejmo! Li sidis en la kales^o apud Francisko, kiu sensukcese klopodis veki lian intereson pri la regionoj, kiujn ili traveturis. Fernao komparis ilin kun la denaska regiono, kiu s^ajnis al li des pli bela, ju pli li malproks^imig^is de g^i. Sed poste aperis antau^ ili la maro. Fernao tuj vekig^is el sia letargio. Lia brusto ektremis de emocio, kian li ankorau^ neniam sentis. Li klinig^is el la kales^o kaj surprizege observis la vastan akvospegulon de Atlantika oceano, kiu s^ajnis bruli en la brilo de la subiranta suno. Li ne povis rekonsciig^i el sia ravig^o. Li jam ne rememoris Sabroson, ec^ ne au^dis la entuziasmajn kriojn de Francisko. Li nur rigardis kaj rigardis. Post kelktaga veturo ili ekvidis Lisbonon. G^i prezentis unu el la plej belaj pejzag^aspektoj, kiujn Fernao vidis dum la tuta vojag^o. Li povis lasi okulojn sur pitoreska miksaj^o de domoj, kies blankeco okulfrapante elstaris el kadro de verdaj g^ardenoj. Tiuj malsuprenig^is terasforme g^is 1a haveno, kie ankris multaj s^ipoj. La domojn superis temploturoj, monah^ejoj kaj palacoj. Sed tio estis ankau^ c^io, kio c^armis lin. De kiam li alveturis Lisbonon, atendis lin jam nur malagrablaj^oj. La simpla, segracia kaj iom embarasita vilag^a knabo malkas^is je c^iu pas^o mankojn, pri kiuj li mem g^is nun ne sciis. Kio estis natura en Sabrosa, tio estis grava eraro kontrau^ societaj reguloj en Lisbono. Kiu estis en Sabrosa la unua, tiu estis en Lisbono unu el la lastaj. Pro tio ju pli premis lin la rigidaj muroj de la reg^a palaco, des pli potence au^dig^is en li sopiro je libereco, kiun promesis la malproksimaj horizontoj de la vasta oceano. Iam li denove profundig^is en malgajan meditadon. Li ec^ ne rimarkis, ke la lerneja c^ambro malplenig^is. Li rigardis la belan urbon, sed li ne perceptis g^ian c^armon. Subite malfermig^is pordo kaj en la lernejan c^ambron rapide eniris Francisko. "Do mi tamen ne eraris!" li vokis spirmanke. "Mi serc^as vin en c^iuj anguloj - kaj vi estas netrovebla! Kaj kiam mi jam preskau^ malesperas, venas al mi ideo, ke vi estas eble denove c^i tie sola! Fernao, lasu jam rememorojn! Ni devos iri antau^en, c^iam supren, c^iam pli supren! Sed ne - tiamaniere!" "Ja...c^e vi estas c^io tiel alia," kontrau^diris Fernao enpense. "Mi dirus - pli facila." "Kion vi opinias per tio?" "Vi scipovas elegante movig^i, vi scipovas bele paroli, kun c^iu vi tuj amikig^as, c^iu konas vin - vi atingos c^e la kortego certe sukceson. Sed mi?" "Sensencaj^o!" diris abrupte Francisko. "Pardonu, ke mi tion diras tiel malmilde, sed mi ripetas: sensencaj^o!" "Kial?" "C^u vi opinias, ke mi restos c^i tie?" Fernao preskau^ mutig^is per surprizego. Nur post momento li demandis: "Kaj kion vi faros?" "La maro estas mia sopiro! "C^u vere?" "Jes. Mi intencis surprizi vin per tio nur pli poste, sed vidante kiel vi c^i tie tute sen kau^zo turmentas vin, mi diras tion al vi tuj. Kaj venu! Antau^ ni kus^as libera posttagmezo - ni iros al la haveno." La knaboj malsupreniris al la kajo. Kun intereso ili observis kolorabundan aron da s^ipoj. Unuj alveturis, aliaj fornag^is. La tuta haveno estis ununura tumulto de viglaj krioj, vera bildo de homa formikejo. Malgrau^ tio, ke atento de Fernao estis plenplene altirata al la belega spektaklo, tamen liaj pensoj senc^ese revenis al la interparolo kun Francisko. Fine li demandis: "Francisko, kiam vi decidig^is pri tio?" "Pri la maro? Ho, amiko, tion mi scias jam post du monatoj de restado c^i tie." "Kiel vi kaptis tiun ideon?" "C^u vi scias, kiu estas Pinto Zilhao?" "Certe. Li estas tiu altstatura buklohara knabo, kun kiu vi amikig^is!" "Li venis en Lisbonon du jarojn pli frue ol ni. Li jam konas c^ion c^i tie. Li diris al mi, ke c^e la korto valoras ion nur tiu, kiu havas influajn konatulojn. Alie vi restos en oficejo kaj g^i estas fino kun viaj revoj. Vi farig^os unu el tiuj sensignifaj figuretoj, da kiaj estas c^i tie centoj. Kaj tio ne allogas min." "Min ankau^ ne," diris Fernao. "Sed kiel realigi tion?" "Kiel? Unue ni devos instruig^i. Ni lernos hispanan kaj latinan lingvojn. Ni studos matematikon. Ni lernos priservi s^ipon kaj mezuraparatojn. Ni lernos koni astronomion kaj geografion. Kaj poste - poste en la mondon por realigi niajn revojn." Magalhaes rigardis al la amiko plena de admiro. Kiom li superas lin ankau^ en c^i tiu rilato! Li estas c^i tie ankau^ malkontenta, malgrau^ tio, ke li povus facile akomodig^i kaj farig^i sukcesplena kortegano. Li ankau^ sopiras malaperi de c^i tie. Sed kiom alie li agas ol Fernao! Kiom pli sag^e kaj pli g^uste! Nenia senutila revado kaj sopirado, sed celkonscia laboro! "Francisko, " li diris per plivigligita voc^o, "mi opinias, ke mi faros la samon." Ekde tiu tago komencis la knaboj obstine studi. Fremdaj lingvoj plifaciligos al ili kontakton kun anoj de aliaj popoloj, kiujn ili renkontos dum siaj vojag^oj. Matematiko, nau^tiko kaj geografio estos ilia alfabeto dum navigado en nekonataj maroj. Kono de astra c^ielo estos por ili la sekura direktilo. Fernao trankvilig^is. Penso, ke iam li forlasos c^i tiun atmosferon, helpis al li rompi pikilojn de c^iuj malagrablaj^oj, per kiuj estis la vivo c^e reg^a kortego superplenigita. La studado tiom ekinteresis lin, ke finante duan klason li estis lau^ prospero inter la plej bonaj lernantoj. Li superis ec^ Franciskon. Kiam ili havis liberan tempon, ambau^ amikoj celis al la haveno. Tie ili konstruis kurag^ajn revojn kaj faris planojn por estonto. En tiu tempo vekis grandan intereson ekspedicioj de Kristoforo Kolumbo. Li estis j^us reveninta el sia dua vojag^o kaj eh^o de lia famo trapenetris rapide el Hispanujo en Portugalujon. Kolumbo asertis ke li malkovris okcidentan vojon al Hindujo, la lando de fabela ric^eco, de multekostaj perloj kaj valorega spico. Sed baldau^ au^dig^is skeptikaj voc^oj, ke la nove malkovrita lando ne estas Hindujo. Reg^aj pag^ioj en Lisabono dupartig^is. Unuj diris, ke Kolumbo vere estis en Hindujo, aliaj neis tion. Inter c^i tiuj lastaj estis Fernao kaj ankau^ Francisko. En ilian konflikton intermetis sin ankau^ preceptoro Martin Behaim, unu el la plej famaj geografoj de tiama epoko. En dokta mondo li estis konata sub la latina nomo Martin Bohemus, tio signifas Martin C^eh^o (el Bohemio). Liaj gepatroj devenis nome el c^eh^a urbo Krumlov kaj translokig^is Nurnbergon. Tieaj log^antoj nomis Martinon germane "Behaim". Ric^ajn geografajn konojn li c^erpis ne nur el libroj, sed ankau^ el siaj propraj spertoj, kiujn li kolektis dum vojag^oj en malproksimajn landojn. En la jaro 1488 li partoprenis je portugala ekspedicio en Afrikon, kiun gvidis Diego Kao. C^i tiu ekspedicio atingis riveron Kongo. Sur la riverego g^i trapenetris en internan Afrikon. Tie Kao kaptis kelkajn negrojn, kiujn li alveturigis por portugala reg^o Johano II. Martin Behaim tre diferencig^is de aliaj preceptoroj en la pag^ia lernejo. Tiuj ordinare nur prelegis siajn lekciojn kaj ne toleris, ke la disc^iploj elparolu kontrau^dirojn au^ dubojn pri tio, kion ili estis au^dintaj. Kontraste al tio Martin Behaim ofte instigis la pag^iojn, ke ili demandu pri c^io, kion ili ne komprenas au^ pri kio ili opinias alie. Li kompleze respondis ec^ je tiuj demandoj, kiuj ne koncernis la instruatan temon. Iam post vespermang^o la pag^ioj komencis polemikon pri tio, kian formon havas la Tero. La klaso denove dugrupig^is. Unu gruoo certigis, ke la Tero estas ebena kiel tabulo, la dua, ke g^i estas kugloforma. Kiam el la diskuto farig^is disputo, intervenis Francisko: "Kial ni disputas pri la afero? Morgau^ ni estos instruataj en nau^tiko. Ni demandos majstron Behaim kaj li decidu!" Kaj Martin Behaim decidis. "Mi intencis prelegi ion alian." li komencis, kiam li estis au^dinta iliajn demandon kaj peton. "Sed c^i tiu temo estas tiom multsignifa, ke mi ne hezitas paroli pli volonte pri g^i. Bonvolu nur permesi, ke mi ne respondu rekte. Mi komencos per mallonga antau^parolo el historio, kiu mian eksplikon pli klarigos kaj apogos." Okuloj de la knaboj ekbrilis. La scienculo parolis pri tio, kiel la demando pri formo de Tero vekis intereson de homaro jam en malproksimaj tempoj. Homoj jam en antikva tempo supozis, ke 1a landoj tiam konataj - Eu^ropo, sudokcidenta Azio, kaj norda Afriko - estas nur parto de la tuta mondo. Sed ili vane klopodis diveni kiaj landoj kus^as orienten de Hindujo, kien trapenetris armeo de Aleksandro la Granda. Kie finig^as la oceano, en kiun oni s^ipveturas el Mediteranea maro apud kolonoj de Heraklo? Kaj kio trovig^as en suda direkto de nordafrika bordregiono? Kelkaj grekaj sciencistoj, ekzemple Eratosthenes, Pythagoras, Aristoteles kaj Ptolemaios, estis konvinkitaj, ke la Tero similas al kuglo. Ili kalkultrovis ec^ longecon de tera radio kaj de perimetro. Ili enkondukis sistemon de paraleloj kaj meridianoj, kieshelpe oni povas determini geografian pozicion de c^iu loko. En frua mezepoko, kiam sur la ruinoj de Romana imperio estis fondataj novaj s^tataj formacioj kun feu^dala organizo, la ideoj de antikvaj scienculoj estis forgesitaj. C^irkau^ la jaro 550 lau^ nia jarindiko publikigis aleksandria komercisto Kosmas popularan libron titolitan "La Kristana topografio". Lau^ tio, kio estas skribita en Biblio, li imagis la Teron kiel ebenaj^on. Super g^i estas firmamento kun steloj kaj super ili trovig^as c^ielo. Tiu c^i supozo regis poste dum multaj jarcentoj. "En dekunua g^is dektria jarcentoj estis organizataj krucekspedicioj kontrau^ Turkoj, " dau^rigis sian klarigon Martin Behaim, "Eu^ropanoj konatig^is kun novaj landoj, kun novaj popoloj, kun novaj produktoj. Ili kutimig^is al pipro, al cinamo, al kariofilburg^ono kaj al aliaj specoj de spico, kiuj estis importataj el Hindujo tra malnovaj karavanvojoj al Mediteraneo, de kie alveturigis ilin Venecianoj kaj G^enovanoj per siaj s^ipoj. En la jaro 1453 Turkoj militakiris Konstantinoplon. C^iuj komercaj vojoj, trovig^is en sfero de ilia hegemonio. Turkoj postulis de komercistoj altajn impostojn. La prezoj de importataj produktoj rapide plialtig^is. Pro tiu kau^zo Eu^ropanoj serc^is tian vojon, kiu ne kondukus tra teritorioj regataj de Turkoj. Tio estis la impulso al malkovraj navigadekspedicioj. En Portugalujo interesig^is pri la marvojag^oj precipe princo Henriko Naviganto, filo de reg^o Johano II. Li loksidig^is en kastelo en Sagrés, de kie li havis belan rigardon al la maro. Tie li fondis unuan portugalan astronomian observejon kaj geografian lernejon. Li invitis al si c^iun homon, kiu scipovis diri ion interesan pri la maro. Li studis kiun ajn vojag^priskribon. El libroj li eksciis, ke Fenikoj s^ipveturis c^irkau^ Afriko en la direkto de oriento. Li kredis, ke liaj maristoj sukcesos atingi la saman celon de okcidento. Li ne g^isvivis tion. Dum lia vivo estis malkovritaj nur Kapverd-insuloj, Azoroj kaj Madeiro. Esplornavigadon dau^rigis ankau^ reg^o Johano II. Oni efektivigis la ekspedicion de Kao al la rivero Kongo kaj kurag^an s^ipveturon de Bartolomeo Diaz, kiu atingis la plej sudan kabon de Afriko. La reg^o nomis g^in la kabo de Dona espero, c^ar li kredis, ke per c^i tiu direkto oni povas atingi Hindujon." "Kaj tion provas nun Vasko da Gama?" demandis Francisko. "Jes. Li elnag^os kun kvar s^ipoj al la kabo de Bona espero. Se li sukcesos g^in c^irkau^nag^i, antau^ li estos libera vojo en Hindujon." "C^u li povas esperi, ke li sukcesos en tio?" "Certe," respondis Behaim kaj pag^ioj estis surprizitaj per firmeco de lia voc^o. "Sed ni revenu al tio, kian formon havas nia Tero. El nuntempaj scienculoj eminentas precipe florenca kuracisto Faolo Toscanelli, kiu firme kredas, ke la Tero estas kugloforma. Lian ideon sekvis Kristoforo Kolumbo, kiu solvis enigmon de la Atlantika oceano." "Majstro Behaim," prenis la vorton Magalhaes, "c^u la lando, kiun Kolumbo malkovris, estas vere Hindujo?" "Lau^ mia firma konvinko g^i ne estas Hindujo," diris decide Behaim. "El la landoj, kiujn li malkovris, oni alportis en Eu^ropon nenion el tio, kion oni alportadis al ni el Hindujo: nek perlojn, nek spicon, nek eburon, nek multvaloran silkon. Eble ekzistas iaj grandaj insuloj, pri kiuj ni g^is nun nenion sciis. -Do, ni trairis en rapideco evoluon de opinioj pri formo de la Tero de la plej malnovaj tempoj g^is nunaj tagoj. Kaj hodiau^ -" La preceptoro silentis momenton kaj li s^ajnis penege pripensi ion. La au^skultantoj strec^e observis lin. Fine iu demandis. "Majstro Behaim, c^u vi povas diri al ni vian opinion pri formo de la Tero?" "Mi?" respondis enpensigita Behaim. "Eble g^i kau^zos al mi malagrablaj^ojn, sed mi ne volas kas^i antau^ vi mian opinion. Atendu momenton," li diris kaj rapide eliris el la lernejc^ambro. Fost nelonga tempo li revenis. Li alportis strangan kuglon kun la piedestalo. Li starigis g^in sur la tablon kaj nekutime rug^ig^inte li diris mallau^te: "Vi volis koni mian opinion pri la formo de la Tero. Do. - jen g^i estas." La disc^iploj rigardis la kuglon kaj la preceptoron miregigitaj, embarasitaj. Finfine iu el ili ekflustris: "C^u tio prezentas la Teron?" "Jes. Tiamaniere mi imagas g^in. Mi nomas tiun c^i kuglon la globuso. Kaj lau^ mia scio g^i estas la unua globuso, kiu estis g^is nun konstruita." La pag^ioj ekkomprenis, kial majstro Behaim menciis pri eventualaj malagrablaj^oj. Lia opinio ja staras en akra kontrasto al doktrino de eklezio. Lau^ c^i tiu doktrino Tero similas al ebenaj^o; g^i estas firma centro, c^irkau^ kiu rotacias astroc^ielaj korpoj - Suno, Luno kaj planedoj. Kaj la doktrino de la eklezio egalas al dogmo. Dogmo estas aserto, pri kiu oni ne rajtas dubi. Se iu provas negacii la dogmon, li malgravigas au^toritaton de eklezio. Per tio li skuus ankau^ fundamentojn de la tuta feu^dala sistemo en homa societo, kiujn eklezio strebas c^iuforte konservi. Homaro estas dividita en du tac^mentojn. En unu estas reg^oj, nobeloj kaj potencaj ekleziaj altranguloj - en la dua obeemaj, laboremaj kaj humilaj servutuloj. Kiu atakas la eklezian doktrinon pri Universo, tiu detruas ankau^ g^ian spritan instruon pri la arang^o de homa societo. Kaj pro tio la riskema kurag^ulo estu pelata antau^ la eklezian tribunalon, li estu proklamata kiel herezulo, li pentu pro sia kulpo en subteraj turmentejoj, li sufokig^u per la fumo kaj estu konsumata de flamoj sur bruls^tiparo. Martin Behaim venis al la firma konvinko, ke la Tero havas formon de la kuglo. En sia laborejo li donis al sia ideo ec^ palpeblan formon - kaj nun li montras al la pag^ioj rezulton de sia scienca serc^ado. Ege surprizitaj per au^dacu de la maljunig^anta scienculo, kortus^itaj per lia konfido kaj plenaj de scivolo junuloj rapide pas^is al la modelo. G^i estas la kuglo, kies diametro mezuris c^irkau^ duonmetron. G^i prezentis Teron lau^ imago de la granda geografo. Liajn au^skultantojn interestas precipe mondspacoj inter okcidenta marbordo de Eu^ropo kaj Afriko kaj inter la landoj, per kiuj finis la orienta parto de la mondo: Cathaya, India, Cipango. Tiujn spacojn plenigis senfinaj maroj - Oceanus Meridionalis, Oceanus Orientalis Indicus - kaj multaj insuloj: "Eble ili estas grandaj insuloj, pri kiuj ni g^is nun nenion sciis," ripetis Fernao senvole la frazon de Behaim, fikse rigardante aron da insuloj apud Cipango. "C^i tiu globuso pravigas opinion, ke Kolumbo ne estis en Hindujo. Dumvoje li tamen devus ekvidi almenau^ iun el ili." Samtempe li montris al la insuloj, kiuj trovig^is en triangulo farita per surskriboj Oceanus. Orientalis Indicus, Oceanus Indicus Superioris, Candy. "Sed en tiu kazo la lando, kiun malkovis Kolumbo, devus kus^i oriente de Cipango?" diris Francisko. "Vi pravas," kapjesis Behaim. "Mi opinias, ke mia globuso g^uste en c^i tiuj lokoj estos baldau^ funde kompletigita." Kiam ili c^ion detale trarigardis kaj Behaim donis al ili apartajn klarigojn, petis vorton denove Fernao Magalhaes: "Majstro Behaim, mi pensas, ke nun jam ni c^iuj konsentas kun via opinio pri formo de la Tero. Sed se iu postulus pruvojn pri kugla formo de la Tero ... c^u ekzistas tiuj pruvoj?" "Ekzistas nur hipotezoj," respondis la scienculo. "Vi certe jam rimarkis, ke observante sur horizonto s^ipon veturantan al ni, ni vidas unue mastojn kaj nur poste s^iptrunkon." "Jes, tion ni vidis jam ofte," jesis c^iuj vigle. "El tio sekvas, ke nia Tero havas kurban surfacon. Kaj - c^ar akvo estas elasta - c^i tiu kurbig^o povas havi nur la formon de la kuglo." "C^u ekzistas ankorau^ io, kio pruvus la kuglan formon de la Tero?" klopodis sciig^i pli Fernao. "Ombro, kiun j^etas Tero dum mallumig^o de la Luno, estas rondforma. Ankau^ el tio ni povas konkludi, ke g^i estas kugloforma." "Do. . . senpera pruvo ne ekzistas?" "Mi ripetas: ekzistas nur hipotezoj." "Kaj c^u estus eble doni ian senperan pruvon?" demandis Fernao kaj liaj vangoj brulis de emocio. "Jes, tio estus ebla," respondis malrapide scienculo, akcentante c^iun vorton. "La plej bona pruvo estus - s^ipveturo c^irkau^ la terglobon de Oriento al Okcidento, au^ de Okcidento orienten. Vi estas junaj, la vivo kus^as antau^ vi. Mi estus felic^a, se tion sukcesus fari iu el vi." En la klaso estis tombeja silento. Martin Behaim prenis singarde globuson - la unuan globuson en la mondo - kaj forlasis la lernejc^ambron. III. V a s c o d a G a m a La 18-an de septembro 1499 tuta Lisabono mug^is. En la haveno premig^is netravideblaj popolamasoj, kiuj alvenis bonvenigi Vaskon da Gama, la malkovrinton de marvojo en Hindujon. "Honorajn lokojn okupis reprezentantoj de Hispanujo, Italujo, Germanujo, Francujo kaj Nederlando. Tuj malantau^ ili trovig^is aroj da ric^aj komercistoj, kiuj antau^vidis profundajn s^ang^ojn en ekonomia vivo de la tuta Eu^ropo, kau^zitajn per c^i tiu fama malkovro. Reg^o de Portugalujo Manuelo la Granda venis kun c^iu pompo de sia kortego. Malgaru^ tio, ke li klopodis aspekti trankvila kaj dignoplena, li ne povis subpremi signojn de forta emocio. Li ja ekspedis Vaskon da Gama al malproksima vojo c^irkau^ Afriko, kiun realigi provis Portugaloj jam tutajn jardekojn! Ne nur Vasko da Gama, sed ankau^ li, Manuelo la Granda, estos enskribita en la historio kiel venkinto super la oceano! Apud la reg^a sekvantaro staris pag^ioj en modele ordigitaj vicoj. Inter ili estis ankau^ Fernao Magalhaes. Li estis jam deknau^jara. La kortega vivo ne s^ang^is lin. C^iam li estis serioza, malparolema, homevitema. C^iam li pensis nur pri studo kaj pri sia revo - veturi trans la maron kaj malkovri novajn landojn. Lia malserena izolemo malaperis nur tiam, kiam li kontaktis kun du homoj: kun Francisko Serrao kaj kun scienculo Martin Behaim. La sperta kaj sprita preceptoro baldau^ ekkonis, kial Fernao tiom interesig^as pri liaj prelegoj. Li konis el propra sperto la c^armon de tiuj strangaj momentoj, kiam homon kaptas sopiro fari ion grandan, ion senliman. Kiam oni s^atus vaste svingi la manon por katenkapti c^ion, kio de homo forkuras. Li bone konis la ardan flameton en la okuloj, kiu ekbrulig^as pro la sopiro kaj decidemo. Tian flameton li vidis en okuloj de Fernao ofte, kiam li rakontis pri la maro. Kaj Martin Behaim nutris sin, subtenis, stimulis: Fernao bone tion sentis kaj li estis pro tio tre dankema al sia instruisto. Kaj kun Francisko ligis lin la malnova amikeco. Ambau^ junuloj bone komprenis unu la alian kaj faris c^ion en harmonia konkordo. Ankau^ hodiau^ ili staris kune kaj malpacience rigardis al observa turo. Tuj matene alveturis rapida karavelo de komercisto Artur Rodriguez, kiu hazarde renkontis la s^ipojn de Vasko da Gama. Rodriguez alportis informon, ke la ekspedicio tagmeze atingos Lisabonon. Nun estis jam la dua posttagmeze kaj c^iuj komencis farig^i malpaciencaj. Finfine ektondris kanonoj. Observantoj ekvidis en malproksimo pintojn de s^ipoj kaj donis signon al la artileristoj. Tri kanonpafoj komunikis al Lisabono, ke la ekspedicio de Vasko da Gama alveturas. La arig^intaj popolamasoj nepriskribeble entuziasmig^is. Homoj bravokriis, ridis, ploris, c^irkau^brakis unu la alian, starigis sin sur la pintojn, saltetis alten - Malproksime sur la horizonto aperis malhelaj punktoj, kvazau^ el ondoj de oceano elgrimpus strangaj skaraboj. Ili alproksimig^is malrapide, tre malrapide, estis jam preskau^ vespero, kiam la s^ipoj albordig^is kaj j^etis ankrojn. En tiu momento eksonis c^iuj sonoriloj en Lisabono. En la g^ojkrion de la popolamasoj miksig^is surdigantaj pafoj de la bombkanonoj. Lisabono tremis sub pafado. Reg^o Manuelo la Granda sendis sian orumitan s^ipeton renkonte al la karavelo de la admiralo. Vasko da Gama malsupreniras en g^in per s^nurega s^tupetaro, li albordig^as, venas antau^ la reg^on kaj faras profundan komplimenton. Li volas ion diri, sed li ne povas. La kruda maristo, kiu regis s^ipojn, homojn kaj oceanojn, ne estas kapabla regi sian kortus^on. Ankau^ la amasoj farig^as senmovaj, senvortaj. Sed kiam la rego c^irkau^brakas Vaskon da Gama, ili vekig^as el sia ravig^silento kaj la haveno denove bruegas. Vasko da Gama turnas sin al siaj karaveloj. Li mansignas al la maristoj, kvazau^ li volus doni al la popolo signon, ke la meritoj pri c^i tiu granda venko de Portugalujo ne apartenas nur al li. Nova torento de g^ojego, novaj salvoj el bombkanonoj. Ankau^ la karaveloj tondrobruas. La artileristoj staras apud siaj kanonoj kaj pafegas. Ceteraj maristoj rigardas en mirego la neviditan aperaj^on. Ili ja antau^vidis, ke oni bonvenigos ilin glore. Sed c^i tiu pompo superis c^iujn iliajn imagojn. Kion signifas c^iuj suferoj de la senfina vojag^o? Ilian admiralon c^irkau^brakas mem la reg^o! Kaj c^i tiu c^irkau^brako apartenas ankau^ al ili! Sekvas ordono els^ipig^i kaj arang^i triumfan mars^on tra la urbo en la reg^an palacon al ric^a festena regalo. La stratoj, tra kiuj mars^as la maristoj, ondig^as per sennombraj aroj da homoj. Frontoj de domoj, fenestroj kaj tegmentoj estas plenplenigitaj de alrigardantoj, knaboj trapenetras inter maturaj homoj antau^en por pli bone vidi - Kaj oni povis ja ion vidi! En la frunto de la mars^tac^mento iris maristoj en strangaj vestaj^oj, kiujn ili akiris en malproksimaj fremdaj landoj. Iliaj vizag^oj, brunigitaj de sunradioj, sulkigitaj de marakvoj kaj ventegoj, maldikigitaj de suferado kaj malsato, rakontis sufic^e pri la travivitaj turmentoj. En la momento, kiam ili alpas^is la stratojn de Lisabono, iliaj animoj estis superplenaj ne nur per ekzalta g^ojo. Krom senfina felic^o kus^ig^is sur ilin peza vualo - rememoroj je dekoj da fidelaj kamaradoj, kiuj pereis dumvoje. Ili iras inter g^ojkriantaj popolamasoj, sed iliaj okuloj estas direktitaj ien en malproksimon. Ili vidas en c^i tiuj neforgeseblaj momentoj denove la kabon de Bona espero, Mozambikon, Melindon, Koh^inon kaj Kalikuton, ili luktas kun la ondoj de Hinda oceano, ili entombigas en ondojn siajn kamaradojn, kiuj ne estis kapablaj rezisti al teruraj malsanoj. Ili iras kaj pli volonte ne rigardas al entuziasmigitaj amasoj, sed malproksimen antau^en. Eble c^iu en la maro de kapoj ekvidus tiun plej karan, je kiu li sopiris plej multe, la kapon de sia patrino, de patro, de edzino, de infano - sed eble li ekvidus ankau^ larg^e malfermitajn kaj konsternitajn okulojn de tiuj, kiuj vane serc^is en la vicoj da maristoj sian familianon. Ja - ju pli proksimig^as la mars^tac^mento al la reg^a palaco, des pli ofte oni au^das inter la g^ojego malesperajn ekkriojn de tiuj, kiuj jam kun absoluta certeco konvinkig^is, ke ilia edzo, fianc^o, patro, filo au^ frato ne revenis... Aparta grupo de maristoj portis sur veluraj kusenoj multekostajn donacojn, kiujn sendis al portugala reg^o la regnestroj de malkovritaj landoj. La rigardantoj admiris ponardojn kun oraj manteniloj ornamitaj per briliantoj, orientajn sabrojn kaj glavojn, orajn juvelojn, gemojn kaj s^nurojn da perloj, artajn kestetojn el eburo, delikatajn s^tofojn, sed plej scivole ili observis Hindojn, kiujn alveturigis la maristoj en Eu^ropon kiel trofeon de la venko... Nur poste vidig^is Vasko da Gama. Li pas^is flanke de la reg^o, c^irkau^ita de noblaj korteganoj, altrangaj oficiroj, episkopoj kaj c^efepiskopoj. Li aspektis serioze kaj nepre ne ridetis. "Kial li estas tiom serioza?" oni au^dis mirigitajn voc^ojn. "Eble pro tio, ke al li mortis dumvoje tiom da maristoj." "Lau^dire ankau^ lia frato Paolo pereis." "Kiom da maristoj forlasis Lisabonon?" "Cent kvindek." "Kaj jen - terure! - mi kalkulis ilin - jen mars^as nur kvindek kvin da ili!" "Kvar s^ipoj forveturis kaj revenis nur du!" "Nova pruvo, ke la kajon de nia haveno ni ne nomas ,La kaj^o de larmoj kaj de la g^ojo' senkau^ze! . . . " Tuta Lisabono parolis nur pri la ekspedicio de Vasko da Gama. Eble plej vigla diskuto estis en pag^ia lernejo. C^iujn ravis la brila kaj impona bonvenigo. Preceptoroj vole nevole c^esis instrui kaj parolis pri la venkinta malkovrinto. Ili ne bezonis devigi sin al tio, c^ar ankau^ ili estis plenaj da sincera admiro al lia faro. Tiamaniere kreskis la fama marnaviganto en okuloj de entuziasmigita junularo al heroa modelo de perfekteco. En la pag^ia lernejo trovig^is en tiuj tagoj ne ec^ unu junulo, kiu ne sopirus fari ion g^uste tiel grandiozan kiel Vasko da Gama. Inter la plej entuziasmigitaj admirantoj estis Fernao kaj Francisko. Kelkajn tagojn post alveturo de Vasko da Gama diris majstro Behaim al la dinc^iploj: "Mi devas informi vin, ke morgau^ antau^tagmeze anstatau^ normala instruado oni arang^os por vi prelegon." "Pri kio?" ili demandis avide. "Pri la vojag^o en Hindujon." "Kaj kiu - kiu prelegos?" la junuloj preskau^ c^esis spiri." "Vasko da Gama." Estis felic^o, ke la lernejc^ambro trovig^is en konstruaj^o kun fortaj muroj, kiuj obtuzigis c^iujn sonojn. C^ar la junuloj post c^i tiu sciigo subite forgesis c^iujn regulojn de disciplinita konduto... La sekvantan tagon la junuloj arig^is en la plej granda lernejc^ambro. La katedro estis solene ornamita. Antau^e staris vico da brakseg^oj. Sur ilin sidig^is la reg^o kun korteganoj kaj preceptoroj. La junaj au^skultantoj salutis la reg^on kaj poste ilia intereso tute koncentrig^is al la fama marnaviganto. Li estis ankorau^ relative juna. C^iu lia movo malkas^is memkonfidan homon. Ec^ c^i tie, malantau^ la katedro, en la medio, kiu estis por li tute fremda li ne embarasig^is. Li faris profundan komplimenton al la reg^o kaj komencis prelegi: "Lia Mos^to reg^o Manuelo la Granda invitis min, ke mi rakontu al vi, junaj amikoj, ion pri mia vojag^o. Kompreneble mi ne estas Cicero nek Demosthenes kaj pli bone mi scipovas regi la oceanojn ol vortojn. Malgrau^ tio mi volonte plenumas la deziron de lia Reg^a Mos^to, al kiu mi tiom s^uldas por c^iu helpo. Estas antau^ c^io lia merito, ke mi sukcesis realigi la malnovan sopiron de nia popolo - c^irkau^veturon de Afriko." Post c^i tiu enkonduko ekparolis Vasko da Gama pri tio, kio okazis antau^ lia ekspedicio: subigo de surteraj vojoj al Hindujo de Turkoj, manko de orientaj varoj en Eu^ropo, serc^ado de nova vojo al Hindujo tra la maro. Provoj de Henriko Naviganto kaj de Johano la Dua, Vojag^o de Bartolomeo Diaz, kiu en la jaro 1486 atingis la plej sudan kabon de Afriko kaj revenis nur pro tiu kau^zo, ke liaj maristoj rifuzis s^ipveturi pluen. Novan vojon al Hindujo ne serc^is kompreneble nur Portugaloj, sed ankau^ Hispanoj. Dume Portugaloj celdirektis orienten, Hispanoj klopodis atingi Hindujon en direkto okcidenta. Inter ambau^ landoj ekestis konkurado. C^iu volis alveturi Hindujon kiel unua. C^iu volis konkeri komercon kun multekosta spico por si. C^i tiu konkurado s^ang^ig^is al malkas^a malamikeco. Hispanaj kaj portugalaj s^ipoj renkontig^anto nur la vasta maro senrespekte dronigi unu la alian. Tiam la papo dividis la mondon en du duonojn: okcidentan kaj orientan. C^iuj landoj en okcidenta parto, kiuj g^is nun ne estis regataj de kristanaj regnestroj, devis aparteni al Hispanujo. Portugalujo estis rajtigita okupi tiajn landojn en zono orienta. Limo inter ambau^ partoj direktis de nordo al sudo kaj trovig^is en distanco de 370 leguoj okcidenten de Kapverdaj insuloj. Dum c^i tiu stato oni arang^is ekspedicion de Vasko da Gama. Li gvidis kvar s^ipojn, kiuj estis ekipitaj kun granda zorgemo. Kiam li rakontis, kiuj personoj helpis al li efektivigi la grandan plenon, li dedic^is dankajn vortojn al Bartolomeo Diaz: "Por ke vi povu kompreni la grandecon de lia koro, vi devas konscii, kio okazis. Diaz s^ipveturis Hindujon. Li ja malkovris novajn landojn, sed la celon de sia vojag^o li ne atingis. Li estis pro tio certe c^agrenita. Kaj jen post jaroj - li eksciis, ke iu alia volas provi tion, en kio li malsukcesis. Diaz povis j^aluzi je la nova ekspedicio. Li povis deziri al g^i malsukceson. Li povis sekretigi c^ion kio al la nova ekspedicio helpus. Sed Bartolomeo Diaz? Apenau^ li eksciis pri mia vojag^o, li tuj vizitis min kaj prezentis al mi c^iujn siajn ric^ajn spertojn. Li atentigis min pri c^iuj malhelpaj^oj, kiujn mi devos venki. Li donis al mi konsilon, kiamaniere pliperfektigi konstruon de la s^ipoj, ke ili rezistu al c^iuj uraganoj. Li rekomendis al mi s^ipdirektilistojn, kiuj gvidus min sekure al la kabo de Bona espero. Mi scipovis tuj valorigi, kion signifas por mi la konsiloj de Diaz. Sed nur dumvoje mi ekkonis, kiel mi veturus sen ili. Ne estis ec^ unu tago, en kiu mi ne rememorus kum profunda dankemo tiun bravan marnaviganton kaj noblan homon. Kaj kiel Bartolomeo Diaz - tiel devas agi c^iu homo, kiu pensas pri prospero de c^iuj, ne nur pri propra profito. Tiel, mi esperas, agos en la vivo ankau^ vi. . . " C^irkau^veturinte la kabon de Bona espero, la ekspedicio ekveturis nordorienten. Vasko da Gama nomis lokojn, kiujn ili vizitis: Delago, Zambezi, Mozambik, Mombasa, Melinda. El Melinda ili nag^is ankorau^ dudek tagojn tra la Hinda oceano sub gvido de kristana s^ipdirektilisto. Finfine ili atingis Kalikuton - Ili trovig^is en Hindujo. Du monatojn ili komercis kun indig^enoj. Dum tiu tuta tempo Vasko da Gama pro singardo ne els^ipig^is. "Sed la tempo de nia restado proksimig^is al la fino. Mi komprenis, ke mi jam ne povas plu prokrasti nian viziton al la reg^o. Mi komunikis, kiam mi vizitos lin. La reg^o akceptis nin s^ajne amike. Li evidente intencis blindigi nin per sia lukso. Liaj vestaj^oj estis ornamitaj per multekostaj juveloj. Sur la manoj li havis braceletojn, sur kiuj brilis grandaj diamantoj. C^irkau^ la kolo li havis volvitan s^nuron da perloj. En liaj orelau^rikloj estis grandaj truoj, el kiuj pendis oraj orelringoj kun perlaj ornamaj^oj. Apud reg^o staris liaj pag^ioj, vestitaj en silko. Unu knabo tenis super la reg^o rug^an sunombrelon, kies firmaj partoj estis faritaj el oro kaj juveloj. Aliflanke staris pag^io tenanta ujon, kiu estis ankau^ el oro. La reg^o sputis en g^in. Li senc^ese mac^is ian verdan folion. La sukon li elsuc^is kaj reston elsputis. Per tiu mac^ado liaj dentoj kaj lipoj farig^is fajre rug^aj. Helpe de interpretisto mi parolis kun la reg^o sufic^e longan tempon. Poste ni adiau^is kaj volis forlasi palacon. Reg^aj servistoj kondukis nin tra komplikitaj koridoroj en apartan ejon, kie ili neatendite forlasis nin. Ilia malg^entileco mirigis nin, sed tro baldau^ ni estis instruitaj. Venis sendito de la reg^o kaj li diris al ni, ke ni estas kaptitoj. Mi postulis lin, ke li diru al Samorino - tiel nomig^is la reg^o - pri kio mi interkonsentis kun mia frato Paolo: se mi ne revenos en la termino, kiun mi antau^e fiksis, niaj karaveloj forveturos en Portugalujon kaj ili revenos kun grandega s^iparo, kiu terniveligos Kalikuton. La reg^on timigis la minaco kaj post kelkaj tagoj li ordonis al siaj armitoj, ke ili akompanu nin en plena sekureco al la bordo. Tuj poste ni forlasis Kalikuton kaj s^ipveturis reen. Dum la reveturo okazis nenio eksterordinara. Tiamaniere estis la unuan fojon c^irkau^veturita Afriko de portugalaj maristoj. La vojo al Hindujo estas konata. Nia komerco povos flori po senfinaj eblaj^oj. Kaj nun vi eble opinias, amikoj, ke c^iuj taskoj estas plenumitaj. G^i estus kompreneble granda eraro. Kion faris ni, tio estis nur komenco. La c^efaj laboroj nur atendas nin." Kaj c^i tie parolis Vasko da Gama pri tio, kiamaniere estas necese sekurigi la navigadon al Hindujo. Arabaj komercistoj, kiuj g^is nun peris la komercan trafikon inter Hindujo kaj mediteraneaj teritorioj, klopodos melebligi la portugalan penetradon en Azion. La indig^ena log^antaro ne estas favora al Portugaloj; g^i devos esti akirita vole nevole. Kaj multaj aliaj taskoj estas plenumotaj. "Mi estas felic^a," finis sian prelegon Vasko da Gama, "ke mi ricevis honoron paroli al reg^aj pag^ioj. En vi kus^as estonteco de nia popolo. Vi devos plenumi la taskojn, kiujn mi menciis. Se iu volas farig^i maristo, estas necese, ke li estu tuta viro. Li devas havi spinon pli firman ol estas masto, vidpovon pli akran ol falko kaj forton pli grandan ol leono. Li devas sukcese moki furiozon de la oceano, ne plendi, kiam ventego diss^iras velojn. Li devas scipovi kunpremi la dentojn kaj starig^i pli firme, kiam iu kamarado estas antau^ liaj okuloj malsuprenj^etita en embuskajn ondojn. Li devas scipovi suferi malsaton, soifon, lacig^on, varmegon kaj froston, skorbuton. Li devas sens^ancele kredi al sia komandanto ankau^ se s^ajne c^io estas perdita. Li devas dau^re nag^i al sia celo, ankau^ se lin teruras nekonataj malproksimoj kaj premas arda sopiro al la hejmo. Tion c^ion devas scipovi c^iu ordinara maristo. Sed c^i tiuj kvalitoj devas esti dekobligitaj en persono de tiu, kiu volas esti la kapitano, la admiralo. Kaj vi, junaj amikoj, farig^os iam la komandantoj." La okuloj de junuloj ekflamis de entuziasmo. Ektondris surdiga aplau^do. Ankau^ reg^o Manuel la Granda kontente ridetis. Bone tion diris Vasko da Gama al liaj pag^ioj. Estis necese entuziasmigi ilin por grandaj faroj, vipveki ilian aventuremon. C^iu venka batalo de portugalaj maristoj signifos ja subigon de nova lando por Lia Reg^a Mos^to. C^iu el c^i tiuj junaj vivoj, perdita en malproksimaj oceanoj kaj nekonataj kontinentoj, signifos pluan pliric^igon de portugala regno. Post la prelego iris Francisko kun Fernao al la haveno. Ili havis impreson, kvazau^ la spiro de malproksimaj landoj estus hodiau^ pli arda ol alifoje. Ili silentis. "Kredu al mi, Fernao," diris fine Francisko, "eble estus pli bone, se mi ne au^dus Vaskon da Gama." "Kial?" rigardis al li mirigite Fernao. "C^u ne estas sensenca flamigi la sopiron, kiu estas c^iam ne plenumita kaj provizore - kiel s^ajnas - ne plenumebla?" "Ni ne malesperu. Prelego de Vasko da Gama instruis min, ke ili bezonos nin." "Sed kiam venos nia vico? Estas c^i tie filoj de pli nobelaj hidalgoj, kaj ili estos preferataj. Ni povos c^e la kortego senutile pasigi nian tempon, sufoki niajn sopirojn. Kaj intertempe la s^ipoj alnag^as kaj fornag^as - ho, povi enpenetri iun el ili kaj veturi en malproksimojn!" "Ni devas atendi, Francisko. Eble unu jaron, eble kvin jarojn - " "Atendi, atendi - kaj c^iam nur atendi! Kaj dume estos c^io malkovrita kaj por ni restos nenio. Madeiro, Azoroj, Kapverdaj insuloj, vojag^oj de Kolumbo - kaj nun krom c^io ankorau^ Hindujo! C^u vi pensas, ke la mondo estas senfina?" "Ne timu, Francisko," diris Fernao kaj lia voc^o estis malmola kaj firma. "La mondo estas sufic^e granda, ankau^ por ni io restos." IV. L a k o n k e r a n t o j Post du jaroj gvidis Vasko da Gama duan ekspedicion en Hindujon. Li volis kromalie puni Samorinon kaj liajn subigitojn por sia kaptiteco dum la unua vizito en Kalikuto. Reg^o Manuel ordonis konstrui por c^i tiu ekspedicio dudek s^ipegojn, kiuj estis plenplenaj da portugalaj soldatoj ... Vasko da Gama veng^is sin per tiom malhoma maniero, ke lia pionira kaj fakte heroa malkovra faro estis neforvis^eble makulita. Pri la kruelaj^oj de Gama rakontis detale Gaspar Korrea (Correa), unu el la plej bonaj konantoj de lia vivo. Apenau^ ili als^ipig^is al la trankvila Kalikuto, Vasko da Gama ordonis bombardi la urbon. C^iuj portugalaj kanonoj pafegis tutan tagon kaj tutan nokton kaj dissemis en la kvieta hinda urbo detruon kaj morton. Parto da terurigita log^antaro, kiu ne scipovis defendi sin kontrau^ c^i tiu unua pereiga saluto de la eu^ropa civilizacio, fug^is en sovag^a konfuzo kaj nepriskribebla teruro en landinternon. Poste ordonis la senkompata veng^anto kapti kaj neniigi kelkajn s^ipojn, kiuj alveturis en la havenon. Lau^ ordono de Gama oni forhakis al la maristoj manojn, orelojn kaj nazojn kaj tiamaniere kripligitaj indig^enoj estis senditaj en velos^ipo al la bordo. La venkintoj de Hinda oceano kontente observis, kun kiaj terurego kaj ploro akceptis la Hindoj c^i tiun fantoman ekspedaj^on... Kaj same barbare kondutis Vasko da Gama al aliaj kaptitoj. Unujn li ordonis pendigi sur la mastojn kaj dispafi per la bombardiloj. Al aliaj li ordonis vers^i sur la hau^ton brulvarmegan oleon por devigi ilin malkas^i gravajn sciigojn. La neu^tralan mau^ran s^ipon li tute senkau^ze elrabis kaj ties maristojn li lasis droni en ondoj de oceano. Apenau^ Vasco da Gama forlasis Hindujon, en la subigitaj regionoj aperadis simptomoj de la ribelo. La indig^ena log^antaro bone antau^sentis, ke nun oni decidig^as pri g^ia libereco au^ sklaveco por tutaj jarcentoj. Pro tio g^i defendis sin kontrau^ portugala penetrado per c^iuj fortoj. Kiam Hindoj - dezirante liberigi sin - ruinigis unu el la fortikaj^oj, kiujn konstruis portugalaj konkerantoj sur la hinda kajo, reg^o Manuel arang^is novan ekspedicion. La volontuloj estis elektataj tre zorgeme. Kiu volas partopreni la ekspedicion, devas havi spertojn. Se li ne estas sperta, li devas esti almenau^ kurag^a. "Fernao, c^u ni veturos?" "Ni veturu, Frascisko!" Kiel estus eble ne veturi! Ili ja atendis jam pli ol sufic^e! El junuloj farig^is junaj viroj. Kiaj s^ang^oj okazis intertempe! Fernao vizitis kelkfoje sian hejmon, Sabroson. La fratinoj edzinig^is kaj forlasis la gepatran domon. Diego prizorgis la malgrandan bienon, la patrino tro frue maljunig^is. Kiam Fernao post la lasta vizito adiau^is s^in, li havis impreson, ke li jam neniam vidos s^in. Baldau^ post lia vizito s^i mortis. Tiam Fernao ekkomprenis, ke la hejmo estas patrino, c^ar post s^ia morto jam nenio tiris lin hejmen. En Lisabono li sentis sin c^iam pli kaj pli mallibera. La rigidig^inta kortego nau^zis lin. De jaro al jaro plikreskis lia sopiro je nekonataj malproksimoj. Kaj jen - vojag^o en Hindujon! Kiel estas eble ne alig^i! "Sed ni povos partopreni la ekspedicion nur kiel simplaj, senrangaj maristoj," diris iom trompite Francisko. "Ne gravas," respondis trankvile Fernao. "Almenau^ ni komprenos c^ion pli bone ol tiuj, kiuj veturos tuj kiel komandantoj." "Vi pravas, Fernao," ekridis Francisko, kiu scipovis kun c^io rapide konformig^i. Gvidanto de la ekspedicio estis admiralo Francisko de Almeida. Manuelo la Granda rangaltigis lin kiel vicreg^on de Hindujo. Per tio li malkas^is, ke li konsideras Hindujon jam dau^re por portugala kolonio. Magalhaes kaj Serrao estis servontaj sur la sama s^ipo. Kun sento de liberig^o ili staris sur ferdeko de forte armitae karavelo. Do - finfine! G^i estis la plej impona s^iparo el c^iuj, kiujn g^is tiu tempo Portugalujo sendis por konkeri: dudekdu karaveloj, kelkaj s^ipoj komercaj, mil kvin cent viroj. C^i tiu forto respondis al la konkeraj taskoj, plenumotaj de la vicreg^o. Li devis konstrui sur la orienta bordo de Afriko kaj en Hindujo novajn fortikaj^ojn, kiuj estus la bazoj por c^iuj venontaj ekspedicioj el Portugalujo, okupi gravajn markolojn, kiuj estis la arterioj de maraj komercvojoj. Li celis frakasi la potencon de arabaj komercistoj, pereigi mahometanajn urbojn en Afriko kaj en Hindujo kaj disvastigi en subigitaj landoj kristanecon. Ektondris la kanonoj - kaj longa vico da s^ipoj celdirektis al vesta Atlantiko. Fernao kaj Francisko ne turmentis sin pro tio, ke la realo estis alia ol junulaj reroj. Ili vidadis sin sur kapitana ponteto, de kie vastig^is iliaj ordonoj. Nun ili efektive frotlevis la ferdekon. Ili revis pri grandamplekas kajuto, kie kus^as sur la tablo kartoj de la maroj kaj ili kun oficiroj determinas pozicion de la s^ipo kaj direkto de la plua navigado. Nun efektive ili devis surgrimpi mastojn, kunvolvi kaj disvolvi velojn, g^is iliaj manoj sangis. Au^ ili opiniis, ke ili staros c^e la direktilo kaj gvidos kurson de la karavelo. Anstatau^ tio ili portadis lignerojn en la kuirejon kaj faris penigan laboron apud c^erpiloj. Tio c^io estis tolerebla. Sed kio vunddoloris, estis malkonfido de la maristoj. Tiuj ne povis kompreni, ke la filoj de hidalgoj faras la plej maldelikatajn laborojn. En tio certe estas io kas^ita! Ili estis tien senditaj eble de la reg^o por spioni, kion la maristoj parolas, kion ili diras pri siaj kapitanoj, pri la oficiroj, pri admiralo, pri la reg^o. Tial la maristoj estis tre singardaj kaj parolante kun ili, ili parolis nur mokeme au^ ofendeme. Same iliaj konatoj al pag^ia lernejo evitis ilin. C^i tiuj estis filoj de la pli noblaj hidalgoj, pro tio ili ricevis postenojn de la oficiroj. La normalajn maristojn, kiaj estis nun ankau^ Francisko kaj Fernao, ili malestimis. Ambau^ amikoj havis sur la s^ipo ununuran avantag^on; ili log^is en komuna kajuto. G^i estis malgranda c^ambreto, en kiu estis tre malfacile ec^ movig^i. Ofte tie estis tre sufoke. Sed ili trovig^is kune kaj povis plendi unu al la alia kaj reciproke kurag^igi sin, se io malagrabla okazis al ili. Cetere la malagrablaj^oj farig^is iom post iom pli maloftaj. Maristoj vidis, ke neniu el iliaj rimarkoj, diritaj antau^ Francisko kaj Fernao, estis perfidita tie, kie g^i povus kau^zi malutilon al ili. Ilia malkonfido malrapide perdig^is. Intertempe ili c^irkau^veturis Afrikon kaj atingis Mombason. Tie okazis unua batalo kun la araba s^iparo. G^i ne dau^ris unu tutan horon kaj Araboj malaperis. La kunpus^ig^o apud Mombasa estis komenco de multaj surmaraj bataloj, kiuj atendis la portugalan ekspedicion en Hinda oceano. Arabaj komercistoj kaj indig^enoj faris c^ion eblan por forigi la maloportunajn fremdlandanojn. La regionoj, kiuj vivis tutajn jarojn kviete, subite ekskuig^is per eksplodo de rezisto kontrau^ Portugaloj. La s^iparo de Almeida devis ofte dividig^i, se g^i volis sufic^i por c^iuj taskoj. Apenau^ estis subpremita revolucio en Kananoro, jam venis informo pri nova sur orienta bordo de Afriko. Tuj poste sekvis batalo apud hinda urbo Diu. Intertempe el maldikaj fadenetoj de la tagoj kunplektig^is semajnoj, el semajnoj monatoj, el monatoj jaroj. Iam alveturis Hindujon novaj portugalaj s^ipoj kun speciala destino. Ili devis dau^rigi veturon plua al oriento por atingi duoninsulon Malakka. Estro de c^i tiu eskadro bezonis spertajn maristojn kaj s^ipgvidantojn. Vicreg^o Almeida longe ne hezitis, kiun li rekomendu. Dum tiuj kelkaj jaroj, kiam oni batalis en c^iuj partoj de Hinda oceano, li havis sutic^e da okazoj bone ekkoni Franciskon kaj Fernaon. Ili scipovis taksi ilian pretecon. Li s^atis ilian au^dacon. Ambau^ amikoj veturis kun ekspedicio de kapitano Sekveira al Malakka, centojn kaj centojn da leguoj orientan. En Malakka ili vidis eksterordinare viglan komercon. Miloj da malgrandaj barkoj svarmis en la haveno kaj antau^ g^i. Kaj kia aspekto prezentig^is nur en la urbo! Komercistoj ofertis al ili tiajn kvantojn da spico, pri kiaj en Hindujo ne estis eble ec^ revi. La log^antaro estis miksaj^o de diversaj naciecoj. Tie vivis Malajoj, Hindoj, Araboj, Persoj, Siamanoj, C^inoj. Fernao iradis ofte sur la bordon kaj observis vivon de c^i tiu stranga lando. Iam li parolis sur la foirejo kun c^ina silkkomercisto. Lia nomo estis Siu Chung. La C^ino konis el sia propra sperto Hindujon kaj Afrikon kaj tio ambau^ virojn tre alproksimigis. Siu Chung havis en Malakka bele konstruitan domon. Li insultis Magalhaenon kaj prezentis lin al siaj familio kaj konatoj. Post c^i tiu unua renkonto Fernao jam dum c^iu vizito de la bordo iris al sia c^ina amiko. Kaj de tiu li au^dadis aferojn, kiuj forprenis al li spiron. Li sciig^is, ke Portugaloj estas c^ie malamataj pro siaj konkeremo kaj brutaleco. Sciigoj pri iliaj kruelaj^oj penetris Malakkon jam longe antau^ ilia alveno. Ofte li au^dis ankau^ avertojn, ke ili ne estu tiom senzorgaj, ke Mau^roj, C^inoj kaj Malajoj faras iajn sekretajn preparojn, Fernao meditis, c^u li atentigu komandanton Sekveira, c^u ne. Li konsilig^is pri la afero kun Francisko. "Vi rigardas tion tre nigre," respondis al li Fernao. "Se ni devus kredi c^ion, kion ni c^i tie au^das, ni ne povus forlasi la ferdekon ec^ por unu pas^o. C^inoj versimile intencas timigi nin por konservi la komercon al si. Komprenu la aferon: por ili malaperus unu konkuranto." "Eble vi pravas," aldonis hezite Fernao. "Sed mi opinias, ke Siu Chung parolas kun mi sincere." "Mi ne konfidas la indig^enojn," diris Francisko ruze. S^ajnis, ke Fernao timetis vere senkau^ze. La havenurbo bolis en viveco kaj nenio suspektinda estis rimarkebla. Post kelkaj tagoj venis Francisko kun radianta vizag^o. "Jen vidu, Fernao! C^iam ni ac^etadis nur de malgrandaj komercistoj - kaj nun ofertas al ni varojn mem raj^o!" "Vere stranga, ke li subite tiel s^ang^is sian decidon. Sehveira tamen proponis al li amikan kontrakton tuj post nia alveturo, sed li senc^ese nur singarde elturnig^is." "Nenio stranga en tio kus^as," dispelis liajn nubojn Francisko. "Morgau^ oni surs^ipigos la varojn kaj poste ni forveturos. Kaj imagu al vi, ke la spico kostos bagatelaj^on!" "C^u vere!" miro de Fernao kreskis. "Jes! Sekveira nur radias pro felic^o, kiel grandioze li ac^etis!" "Nu -!" murmuris Fernao kaj li denove ekmeditis. Premata de ia malserena antau^sento li tamen volis serc^i sian komandanton por averti lin. Sed antau^ kio li avertos lin? Antau^ la bone farita komerca kontrakto, kiu alportos ankau^ al Sekveira mem grandan profiton? C^u li ne farig^us ridinda? Jam ec^ Francisko komencas prirideti lin! Tadata de si mem kaj de la tuta mondo li foriris en urbon. Li vagis tra la stratoj kaj klopodis malkovri en konduto de indig^enoj ion eksterordinaran kaj misteran. Ion, al kio oni povus jug^i, ke proksimig^is tempesto. Sed la stratoj aspektis same kiel aliokaze. Komercistoj allogis per kriego preterirantojn kaj invitis ilin ac^eti oferatan varon. La ac^etantoj marc^andis. C^ie tumulto, homsvarmado, bruo, krio, rido, babilado - nur tio, kion li supozis, ne estis rimarkebla. Nenia suspekta konduto, nenia minaca rigardo. Do - tamen nur vanaj babilaj^oj? Jam li estis konvinkita, ke li konas sufic^a bone homajn karakterojn. Siu Chung s^ajnis esti homo, al kiu oni povas konfidi. Kaj -! Li decidig^is viziti lin. Eble Siu Chung scias ion pri la interesa oferto de radj^o. Li estis tre surprizita trovante la domon de Siu Chung s^losfermita kaj evidente malplena. Kion g^i signifas? Nekomprenante li skuis la kapon. J^us kiam li estis ekironta al la haveno, aperis antau^ li altstatura Malajo. "Pardonu," li diris, "c^u vi estas sinjoro Magalhaes?" "Jes," respondis surprizita Fernao. "Kion vi deziras!" "Mi estis sklavo de sinjoro Siu Chung," klarigis Malajo, "Mi laboris en lia magazeno. Antau^ unu horo mia sinjoro forvojag^is. Li ordonis al mi elserc^i vin, estu vi kie ajn. Mi devas komuniki al vi, ke mia sinjoro tre alte taksas vian amikecon. Kiel pruvon de sia estimo li sendas al vi sian sklavon." "Sklavon? C^u eble vin?" "Jes, sinjoro. Mia nomo estas Henriko. Mi naskig^is en Sumatra kaj mi estas kristano. De c^i tiu momento mi estas via sklavo." Magalhaes ekg^ojis. Jam preskau^ c^iu Portugalo havis sian sklavon. "Kaj kien forvojag^is via sinjoro?" "Mi ne scias. Versimile tre malproksimen. Li diris, ke post lia reveno vi jam ne estos c^i tie. Li sciigas vin, ke vi estu morgau^ kun viaj samlandanoj singardaj." Magalhaes ektremis. Morgau^! Do tamen! Tuj decidita li revenis sur la s^ipon. Li log^igis la sklavon kaj vizitis komandanton Sekveira. "Sinjoro kapitano, mi estis avertita. Ni devas esti singardaj." "Kiu avertis vin?" "Mia c^ina amiko el urbo." "C^u li diris ion pli precizan?" "Ne. Preciza estis nur la tago." "Nu?" "Morgau^." "Eh, morgau^ ni malplenigos magazenojn de radj^o. Li g^ojas pro bone farita komerco. Kaj se iu volus malhelpi nin dum la surs^ipigo de varo, la radj^o certe kapablus fari ordon." "Kaj se tiu, antau^ kiu ni estas avertitaj, estus mem radj^o?" "Kion vi diras! G^u vi scias ion certan?" "Ne." "Vi estas konscienca homo, sinjoro Magalhaes. Sed tiajn neprecizajn avertojn ni ne povas rigardi serioze. Morgau^ ni s^arg^os s^ipojn per spico." Duan tagon, kiam oni komencis surs^ipigi la varojn, estis sur la bordo proksimume tri kvinonoj da maristoj. Sur la s^ipoj restis nur patroloj, kuiristoj kaj la plej necesa nombro da viroj, kiuj preparis la magazenojn en subferdekoj. Oni laboris jam kelkajn horojn. La barkoj, s^arg^itaj per multekosta varo, alnag^is al karaveloj kaj revenadis al la kaj^o. Subite el golfo malantau^ la haveno elveturis multaj mallarg^aj malajaj barkoj. Sur c^iu sidis kelkaj viroj, kiuj trankvile remis. La barkoj celdirektis unue al la vasta maro, poste ili turnig^is kaj nag^is en la spacon inter la eskadro kaj bordo. Poste ili komencis dividig^i. Unuaj deflankis al la bordo, kie laboris Portugaloj, aliaj al duone malplenigita s^iparo. La manovro estis lerte preparita. Malgrau^ tio, ke malajaj barkoj estis kelke da centoj. Ilia c^eesto vekis neniun atenton. Haveno en Malakka estis c^iam la rodejo de plej diversaj barkoj malajaj, c^inaj kaj arabaj. Sed c^iam la vico da barkoj dividig^is en du direktojn, patroloj sur karaveloj atentig^is kaj trumpetis alarmon. Sekveira elkuris sur la ferdekon kaj li tuj komprenis la situacion. Li donis kelkajn ordonojn. La mug^a sono de signaltrumpeto tratranc^is aeron kaj atentigis Portugalojn laborantajn sur la bordo pri proksimig^anta dang^ero. Tuj poste sekvis kelkaj kanonsalvoj, kiuj disj^etegis la vicon de malajaj barkoj rapidegantaj al la karaveloj. La barkoj, kiuj ne estis trafitaj, revenis al la bordo. Tie komencis intertempe sovag^a batalo. En la momento, kiam la unuaj malajaj barkoj albordig^is, elkuregis el urbaj stratoj netravideblaj aroj da indig^enoj. Ilia militkrio kvazau^ esprimus c^iun malamon, kiun ili sentis al eu^ropaj konkerantoj. Ambau^ flankoj luktis kun eksterordinara au^daco. Portugaloj sciis, ke ili batalas pro sia vivo. Malaj^oj batalis pro sia libereco, c^ar libereco estas pli valora ol vivo mem, ilin timigis neniuj oferoj. Ekde unua momento oni ne povis dubi, kiu venkos. Portugaloj ne havis sur la bordo siajn kirasojn kaj pezajn glavojn kaj muskedojn, kiuj alportadis al ili tiel facile venkojn en pli fruaj bataloj kun indig^enoj de la plej diversaj landoj. Iliaj ekstermaj kanonoj trovig^is tro malproksime, ol ke ili povu helpi. Cetere ne estis eble doni ordonon al pafado, c^ar oni povis trafi ankau^ iliajn proprajn homojn. Grupoj de portugalaj maristoj rapide maldensig^is. Tiuj, kiuj trovig^is en la momento de la atako sur karaveloj, rigardis senpove al la bordo. Ankau^ Fernao Magalhaes fiksis sian rigardon al la borto. Li au^dis krakon de armiloj, li vidis senesperan batalon, sur lia frunto vidig^is vejnoj. Li estis ekscitita, c^ar timis. Li timis pri Francisko. Li sciis, ke lia plej bona amiko inspekciis sur la bordo c^e la surs^ipigo de varoj, Kio okazis kun li? Subite Fernao ekkriis pro teruro. Unu el portugalaj s^ipetoj j^etis sin kontrau^ tumulto da malajaj dj^unkoj, Inter batalantaj Portugaloj Fernao rekonis Franciskon. "Henriko, en la boaton!" Kaj jam ili impetis al la bordo. La boato de Fernao, garnita per dika tero, distranc^is aron da malajaj barkoj kiel fulmo. Estis jam ekstrema tempo. Francisko jam apenau^ povis stari, c^ar li sangis el kelkaj vundoj. Magalhaes kaj Henriko renversis kelkajn malajajn barkojn. Boato de Francisko eluzis h^aoson kaj trapus^is sin per aperturo, kiu estig^is inter atakantaj boatoj. Tiuj jam ne riskis persekuti la fug^intojn. Ili ja elpafis tutan nubon da sagoj, sed tiuj jam neniun trafis. Kiam la rifug^intoj alveturis al karaveloj, la batalo sur la bordo estis finita. Maristoj, kiuj tie restis, estis au^ mortigitaj au^ kaptitaj. Fernao tuj zorgis pri Francisko. Liaj vundoj estis ja dolorigaj, sed ne mortigaj. Kiam Fernao metis lin sur la liton, Francisko faris signon, ke lia amiko klinig^u super lin. Li volis ion diri. Sed li estis tiom malfortigita de la travivita batalo kaj kortus^ita per ofero kaj au^daco de Fernao, ke nek unu vorto sonis el lia bus^o. Senvorte li c^irkau^brakis amikon. Dume karaveloj levis ankrojn kaj^ forlasis Malakkon. V. Revoj kaj realeco La karaveloj trankvile balancis sur la ondoj de Hinda oceano. Favora vento pelis ilin al Hindujo. Fernao kun Francisko, kiu jam iomete resanig^is, staris sur antau^kilo de la s^ipo. Enpensig^itaj ili rigardis la bluetajn akvojn. Ili enspiris ties salan odoron kaj ravig^is per ties nemezurebla vasteco. Kaj ili revis. "Mi opinias, ke Sekveira post alveturo en Hindujon informos pri vi la vicreg^on," diris Francisko. "Kaj tiu - vi ja konas lin - scipovas puni, sed ankau^ rekompenci." "Eh^," refutis Magalhaes. "Sed por diri la veron ... mi ja volus esti kapitano. Jen. . . havi disciplinitan, au^dacan, obstinan s^ipanaron, bone konstruitan, firman s^ipon -" "Kaj Franciskon Serraon s^ipgvidiston - mi ja almenau^ esperas, ke vi akceptus min?" ridis Francisko. "Tute ne! Vi tamen estus kapitano sur alia s^ipo kaj ni veturus kune malkovri novajn landojn. Ekkoni novajn regionojn! Mondo estas ja tiom vastega! Sed kial paroli pri tio. G^is nun ni faris ankorau^ tro malmulte." "Vi estas c^iam la modesta Fernao el Traz-os-Montes. Vi vidos, ke post reveno en Hindujon oni rangaltigos vin. Vicreg^o Almeida ne apartenas al tiuj, kiuj malatentas grandajn farojn." Sed en Hindujo okazis dum ilia foresto grandaj s^ang^oj. Almeida estis kalumniita c^e la reg^a kortego kaj senigita de sia ofico. La vicreg^o farig^is duko Albukerk, homo malmilda, veng^ema kaj senrespekta. Fernao ne estis rangaltigita, ja ec^ lau^don li ne ricevis. La nova vicreg^o forigis c^iujn homojn, kiuj sub gvidado de Almeida montris sin bonaj kaj lertaj. Kaj tia montrig^is ankau^ Magalhaes. Pro tiu kau^zo li estis forsendita kun s^ipoj en Lisabonon. Ordono por forveturo venis tute neatendite. Francisko petis ankorau^ en lasta monento au^diencon c^e la vicreg^o. Li volis veturi kun Fernao, sed lia peto ne estis plenumita. Kaj tamen s^ajnis, ke Magalhaes restos en Hindujo. La s^ipo, sur kiu li veturis, enmarc^ig^is sur malprofundejo. Minacis dang^aro, ke g^i dronos kun la tuta s^ips^arg^o kaj kun la homoj. Al oficiroj tute na venis ideo komenci savlaborojn. Sehezite ili rapidegis al boatoj^ por lokigi sin tie la unuaj. Maristoj okupis alvenon al la boatoj kaj starig^is minace kontrau^ la egoistaj komandantoj. Magalhaes tuj ekkomprenis, ke konflikto sur la dronanta s^ipo signifus plenan katastrofon. Malatentante la terurigitajn oficirojn li alig^is - mem hidalgo - al la maristoj. "La s^ipo dronos nur post kelkaj horoj," li trankviligis s^ipanaron. "Ni lasu oficirojn forveturi al la bordo. Ili resendos al ni boatojn kaj ni tamen havos sufic^e da tempo por savig^i." Kaj jam sonis sur la ferdeko liaj koncizaj kaj precizaj ordonoj. El ili oni rekonis ne nur subigan energion, sed ankau^ trankviligan certecon kaj memkonfidon. Estis merito de Magalhaes, ke neniu dronis. Oni sukcesis ankau^ savi tutan s^ips^arg^on. Pli frue, ol g^i estis ekster dang^ero, ceteraj s^ipoj estis jam malaperintaj post la horizonto. En c^i tiuj dangeraj horoj montrig^is, kiom pli proksime staras Magalhaes al ordinaraj homoj ol al parvenua kasto de hidalgoj. Neniel li estimis c^i tiujn fieregajn homojn, kiu kun mals^ato rigardis "plebon". Li malrespektis la orumon de ilia g^entile cizelita parolo, eleganta konduto kaj entuta ekstera g^entileco, per kiu ili ofte kas^is internan povrecon, vantecon kaj mankon de memestimo. Nek por c^i tiu faro estis Magalhaes lau^dita. Vicreg^o ege s^atus forsendi lin denove Portugalujon, sed c^iujn restintajn s^ipojn li bezonis por novaj konkeroj. Li faris preparojn por batalo kontrau^ hinda urbo Goa. La tagon antau^ forveturo alkuris Francisko tute radianta: "Mi gratulav vin, Fernao!" "Pro kio?" "Pro via, nome ankau^ pro mia - mallonge dirite pro nia rangaltigo!" "C^u ni estas rangaltigitaj?" demandis malkonfide Magalhaes. "Jes!" g^ojis Francisko. "C^u vi rememoras, kion mi deziris al vi, kiam ni veturis el Malakka! Kaj jam g^i estas fakto! Vi estas kapitano kaj mi via unua oficiro!" Farnao ne kredis siajn orelojn. Kio okazis? C^u vicreg^o s^ang^is sian opinion? Au^ c^u tio estas unu el s^ercoj de eterne gaja Francisko? "Kiu diris tion al vi?" li demandis. "Legu!" haltigis lin anstatau^ respondo felic^a Francisko kaj disvolvis antau^ mirigita amiko pergamenrulaj^on subskribitan de vicreg^o. Fernao kaptis g^in avide. Francisko ne s^ercis. Magalhaes estas nomita la kapitano de s^ipo Salvador kaj Francisko Serrao estis lia unua oficiro. Amikoj c^irkau^brakis unu la alian. Sed ilia entuziasmo baldau^ malvarmig^is. Ankorau^ la saman vesperon ili eksciis, ke vicreg^o faris multe da tiaj rangaltigoj. Li ne faris tion kun intenco honorigi iun, sed nur pro tio, ke li ne havis sufic^e da spertaj kapitanoj kaj oficiroj por sia aventura entrepreno. En la batalo apud Goa Portugaloj venkis. Post kelkaj monatoj indig^enoj denove ribelis kontrau^ okupantoj. Tiam ankris la portugala s^iparo en mallarg^a kaj longa golfo. Akvo estis tie malprofunda, elveturo al la golfo estis sufic^e malfacila. C^i tiun cirkonstancon eluzis la indig^enoj. C^e alveturejo ili dronigis multajn boatojn s^arg^itajn per s^tonoj. Elveturo al vasta maro estis preskau^ neebla. S^ipoj de la konkerantoj estis kiel en kaptilo. La indig^enoj volis pereigi ilin per fajro. De sur ambau^ bordoj ili j^etegis al lignaj karaveloj nubojn da fajraj sagoj. Lau^ fluo de la rivero, kiu fluis en la golfon, ili sendis brulantajn pramboatojn. Portugaloj movig^is al elveturejo pas^on post pas^o. Nur post kelkaj semajnoj ili sukcesis elgliti el terura fau^ko de dang^ero. Vicreg^o Albukerk volis veng^i sin je la urbo. Por tiu celo li arigis portugalan s^iparon el tuta Hinda oceano en havenon de Coh^in, kie li amikig^is kun radj^o. Li kunvokis militan konferencon de kapitanoj kaj oficiroj. Li komunikis al ili sian decidon: oni tuj veturos al Goa. La urbo devas esti konkerota je c^iu prezo. Hindoj devas senti, ke portugala potenco estas nekadukigebla, malgrau^ unuopaj malsukcesoj. Li demandis kapitanojn. kion ili opinias pri la afero. La kapitanoj sciis. ke g^i estas entrepreno tre dang^era. La s^ipanaro estas elc^erpita kaj maltortigita pro travivintaj suferoj dum batalo en golfo. S^ipoj estas plenaj de vunditoj. Sed kiamaniere tion diri al la c^efkomandanto, se li ne toleras kontrau^dirojn? Vicreg^o estas ja kiel ciklono: li furiozig^os kaj neniigos c^iun, kiu starig^os sin en lian vojon. La demando, kion opinias pri la atero kapitanoj, estis prezentite nur por s^ajnigi g^entilecon. Albukerk c^irkau^rigardis la kunvenintajn virojn kaj sur lia vizag^o aperis kontenta rideto. Jes, tion li s^atis: blindan obeemon sen kontrau^diroj. Subite la c^eestantaro rigidig^is. C^iuj rigardis al la kurag^ulo, kiu anoncis sin por paroli. Kiu estas tiom kurag^a, tiom stulte kurag^a? Estis Fernao Magalhaes. Li ne scipovis subpremi sian opinion, se g^i estis alia ol tiu de la estro. Li ne scipovis kas^i sian konvinkon. C^u li parolis malmulte? Jes. Sed se li ion diris, c^iu sciis, ke malantau^ liaj vortoj staras firma kaj neskuebla konvinko da prudenta viro. "Kion vi deziras, kapitano?" mezuris lin per detruiga rigardo vicreg^o. "Mi ne povas konsenti pri via propono, sinjoro vicreg^o," diris malrapide kun akcento je c^iu vorto Magalhaes. La kapitanoj ektremig^is, atendante eksplodon. Albukerk rug^ig^is. "Pri kio vi ne povas konsenti?" li kriis furioze. "Pri la tuja atako kontrau^ Goa," diris trankvile Fernao. "Kau^zoj!" la voc^o de vicreg^o siblis kiel svingo de vipo. "La s^ipanaro bezonas pli longdau^ran ripozon." "C^u tio estas c^io?" "Jes!" "Kapitano," kriegis vicreg^o, "kaj c^u vi ne opinias, ke vi ion kas^is antau^ mi!" "Mi diris mian opinion. Mi ne scias, kion mi aldonu." "Kaj kial vi ne diras rekte, ke vi timas?" Post c^i tiuj vortoj Magalhaes rigardis sian komandanton, sed li ne vidis lin. Antau^ liaj okuloj subite revivig^is c^iuj bataloj, kiujn li partoprenis. La c^eestantoj scias, kiamaniere li kondutis en ili. Scias tion ankau^ la vicreg^o. C^u li rememorigu tion al li? Pro tio li silentis. En lia silento estis fiereco de brava homo kaj profunda malestimo pri eldirita arogantaj^o. Tio ekscitis la vicreg^on ankorau^ pli. Li sentis preskau^ elementan neceson faligi c^i tiun homon en polvon, humiligi lin, ridindigi, ofendi. En lia voc^o tremis senmezura malamo: "Cetere, en la batalo mi bezonos nur bravajn maristojn. Malkurag^uloj povas resti en Coh^in." Fernao iomete palig^is, sed li devigis sin resti trankvila: "Vi mem scias plej bone, ke inter niaj vicoj ne ekzistas malkurag^uloj. Ni havas nur multajn malfortigitajn kaj malsanajn maristojn." Post fino de konferenco venis kelkaj kapitanoj al Magalhaes kaj avertis lin antau^ similaj scenoj. Ili ankau^ ne konsentas kun la vicreg^o, sed kial inciti lin kontrau^ si, se li tamen faros, kion li volas? F'ernao silentis. Sed li sciis, ke ankau^ en estonteco li ne agos alimaniere. Kaj ili veturis al Goa. Albukerk pelis militistaron en batalon kun neau^dita brutaleco kaj - li venkis. Tuj poste li kondukis s^iparon al Malakka. G^i estis reveng^o por malvenko, kiun tie suferis Sekveira. Li malatentis superforton de malaja radj^o. Li j^etis sur la bordon siajn armitojn en kunpremitaj batallinioj. Oni batalis senkompate kaj longe. Ankau^ Malakka estis venkita per frakasiga sturmo de Portugaloj. Per c^i tiuj venkoj farig^is Albukerk la plej timata konkeranto de sudaziaj landoj. S^ajnis, ke meze de neau^data potenco kaj famo li forgesis Magalhaeson kaj lian kontrau^staron en Coh^in. Neniam li ec^ per unu vorto menciis la kapitanon, kiu kurag^us publike kontrau^stari lin. C^u eble sufic^is al li, ke batalo apud Goa pravigis lin? Au^ c^u li estis tiom grandanima? Sed la vicreg^o ne forgesis. Post kiam li ordigis cirkonstancojn en Malakka, li preparis grandan ekspedicion de komerca s^iparo kun donacoj por reg^o Manuelo. Kun g^i estis forveturontaj multaj homoj, kiuj estis por li salo en okuloj. Inter tiuj entis ankau^ Fernao Magalhaes. Vsnperon antau^ forveturo promenis Fernao kun Francisko sur la kaj^o. Ili parolis malmulte. Eble g^uste pro tio, ke ili volis diria al si tro multe. Ili antau^sentis, ke ilia disigo dau^ros tre longa. Jaroj de la fidela amikeco defilis en iliaj rememoroj. Sabrono, Lisabono, Hindujo, Malakko. Esperoj kaj disrevig^oj. Revoj kaj realo. La tuta vivo estis kiel tiuj ondoj, kiuj murmuretis en la haveno. G^i s^ang^ig^is, s^velis, rompig^is kaj ondetig^is. Estis la tagoj de la felic^o kaj ankau^ tiuj de la malespero. Kaj super c^io tirig^is arg^enta fadeno de ilia fidela amikeco. C^u g^i estos nun diss^irita per kruda tus^o de fremda mano? Ne, tio ne okazos. Ili estu malproksimigitaj kiom ajn, ili c^iam estos kune. Francisko s^atus diri al Fernao, ke li prezentis peton pro li al la vicreg^o. Sed kial tion diri, se li nenion sukcesis? "Ne zorgu pri fremdaj sortoj, kapitano Serrao," diris al li vicreg^o. "Mi ne estas kapitano, sinjoro admiralo," korektis lin Francisko. "Se mi diras 'kapitano', do vi estas kapitano," provis rideti Albukerk. "Hodiau^ mi subskribis dekreton, per kiu vi estas rangaltigita je kapitano. Kaj kio vian peton koncernas, mi ne povas plenumi g^in." "Sinjoro admiralo, de la infaneco ni estas la plej bonaj amikoj," insistis Francisko. "Vi farus por ni ambau^ grandan afablaj^on, se vi lasus Magalhaeson c^i tie." "Nepensebla! La pli altaj interesoj postulas, ke kapitano Magalhaes forveturu en Lisabonon. Lia Reg^a Mos^to jam scios, kiamaniere okupi lin, ke tio servu al prospero de la patrujo." Francisko foriris de la vicreg^o kun pikiga doloro en la animo. Dum aliaj cirkonatancoj li havus grandan g^ojon pro sia rangaltigo. Sed nun malserenigis lin Albukerk per la malafabla decido, kontrau^ kiu ne ekzistis ia kontrau^diro. Amikoj haltis apud la haveno, kie ankris komercaj s^ipoj. "Kion vi entreprenos en Lisabono, Fernao?" "Mi ankorau^ ne scias." "Sed apud la kortego vi ne restos?" "Francisko!" Kiel povus resti apud reg^a kortego tiu, kiu konatig^is kun libereco de vastaj spacoj! Kaj kiel povus tie resti Fernao, kies animo estis forbruligata da la sopiro ekkoni novajn regionojn, malkovri landojn, kien piedo de Eu^ropano g^is nun ne enpas^is! "Mi skribos al vi," diras denove post momento Francisko. "Kaj vi ankau^ skribu al mi! Kaj revenu c^i tien kiel eble plej baldau^!" "Mi revenos, Francisko. Ankorau^ mi ne scias, kiam c^i tio okazos, sed mi certe revenos. Vi mankos al mi c^e c^iu pas^o." Ili denove longe kaj senvorte rigardis malhelajn ondojn. C^iam ili sciis, kion signifas unu por la alia. Sed plene konsciig^is ili pri tio nur nun, en la momento de la adiau^o. El s^ipoj au^dig^is signalo, ke la s^ipanaro devas reveni. La amikoj c^irkau^brakis unu la alian, premis al si reciproke manojn kaj Fernao malsupreniris al la boato. "Adiau^, Francisko!" li vokis duonsufokite, kiam kelkaj remiloj tus^is la akonivelon. "Adiau^, Fernao! Kaj - g^is la revido!" Dum la matenkrepusko s^ipoj forlasis Malakkon. Fernao ne estis troige sentema. Li vidis kaj travivis tro multe. Sed tamen la adiau^o kun Francisko postlasis en lia animo impreson, kvazau^ iu kara mortus al li. Li sciis, ke tian amikon li jam ne trovos. Iam - j^us ili estis traveturintaj dang^erajn lokojn apud kabo de Bona espero - venis al li sur ferdeko ofkiro, kun kiu li log^is en komuna kabino. "Mi ricevis sciigon," li komencis, "ke la gvidanta kapitano sur flaga s^ipo portas de vicreg^o leterojn, kiuj estas destinitaj por la reg^o. Inter ili estas lau^dire ankau^ leteroj pri ni." "Pri kiu?" "Pri vi, pri mi, nu - ankorau^ pri kelkaj, kiujn li volis forigi. Unuaj opinias, ke pro g^oj^o el siaj venkoj li lau^das nin, aliaj timas, ke li nigrigis nin." "Nu, ni vidos. Baldau^ ni estos en Lisabono," diris Magalhaes trankvile. Tiu "baldau^" dau^ris ja semajnojn, sad fine ili tamen ekvidis la havenon, kiun Fernao forlasis antau^ sep jaroj. Kiom Lisabono intertempe s^ang^ig^is! Jam apud alveturejo en la havenon oni rimarkas, kial g^i pli kreskis kaj akomodig^is al la grava rolo, kiun g^i komencas ludi en eu^ropa kaj tutmonda historio de g^is nun malatentata Portugalujo. La s^iphaltejo estas plenplenigita de s^ipoj. Sed ili jam ne estas nur s^ipoj portugalaj, kiel tio estis antau^e. Sur unuj flirtas flagoj anglaj, sur aliaj germanaj, c^i tie vi vidas denove la holandajn. Jes, Eu^ropo migras en Lisabonon, dume Venecio nur timigite alrigardas c^i tiun ne atenditan kaj por g^i tiom pereigan s^ang^on. Kaj se vi eniras la urbon, ec^ via spiro preskau^ haltig^as kaj vi brilblindig^as rigardante grandegajn azenojn, kiuj estas plenigataj per alveturigata varo. Kaj kia varo g^i estas! La hindaj s^tofoj kaj silko, kotono, eburo, ora polvo, perloj, sukero, vino, sudaj fruktoj, salo - kaj super c^io spico, sakoj, aroj da sakoj plenaj de multekosta spico! C^u vi opinias, Fernao, ke Lisabono malfermas siajn brakojn por bonvenigi kaj c^irkau^braki unun el tiuj, kiuj per sia propra sango preparis g^ian ekfloron kaj kapturnig^e kreskantan famon? C^u vi opinias, ke la kanonsalvoj, kiuj tondras super la urbo kaj haveno, estas pafataj por honorigi tiujn, kiuj riskis siajn vivojn por Portugalujo? Vi stulta! Kion signifas por reg^o Manuelo kaj por enlandaj kaj eksterlandaj komercistoj la vivoj de maristoj? Por ili estas c^efa, ke karaveloj estas plenaj de multekosta varo kaj belegaj donacoj, kiujn sendas al Lia Reg^a Mos^to nobla kaj meritplena vicreg^o de Hindujo! Delegitojn kaj senditojn kun informoj pri la nove malkovritaj, konkeritaj kaj sklavigitaj landoj akceptas Manuelo la Granda kua malfermitaj brakoj. Sed vi, kapitano Magalhaes, atendu, g^is venos via vico. Lia majesto ja akceptas al au^dienco c^iun hidalgon, kiu revenas el malproksimaj vojag^oj, sed vi devas atendi kelkajn semajnojn, g^is vi estos invitata en reg^an salonon ... Vi ne estas c^i tie sola. Vi c^iuj staras en longa vico, unu kun peto, dua kun postulo, tiu por prezenti sin, alia por danki - Kaj jam proksimig^aa reg^o Manuelo la Granda al vi. Jen faru profundan komplimenton, nun la ceremoniestro lau^te vokas vian nomon - kapitano Fernao Magalhaes! - c^u vi au^das, kiel g^i sonas en la grandampleksa salono? Kaj kio okazos en sekvanta momento? Kion diros Lia Majesto? Strec^u orelojn kaj bone memoru, kion vi au^dos! G^i estas granda, grava, multsignifa momento, eble g^i decidos pri via tuta vivo! "Magalhaes!" ripetas la reg^o post ceremoniestro kaj sur lia vizag^o aperas ombro de indigno kaj esprimo de malrespekto. "Magalhaes? Jes, mi rememoras. La raporto de vicreg^o pri lia konduto estis tre klara. Li estas la kapitano, kiu c^iam montris malmulte da kurag^o kaj au^daco. Ni ne haltigu nin - dau^rigu!" Fernao ne sciis, kiamaniere li s^ancelforlasis la au^diencan salonon. Ruy Faleiro Tagoj, kiujn travivis Fernao post au^dienco antau^ reg^o. Estis amaraj-maldolc^aj kiel absinto. Li log^is kun Henriko en duonkas^ita flanko de la palaco en malgranda log^ejeto, kiu estis al li kompateme disponigita. En g^i li sidadis nenion farante kaj kun doloro en la koro li rememoris Franciskon kaj la gloron de la forflugintaj tagoj. Magalhaes ne apartenis al homoj, kiuj falas sub la unua sortobato. Malmilda vivo instruis lin toleri humiligon kaj maljustaj^ojn. Se estis necese, li scipovis doni por unu bato du, sed oni devis lukti honeste kaj malkas^e. Oni devis lukti rekte, sen intrigoj. Sed c^i tie? Kiam li revenis patrujon, li ne atendis multon el la raporto de Albukerk. Sed ke tiu j^etegus lin direkte en la polvon, tion li tamen ne supozis. Li vagadis tra Lisabono kiel ombro. Li ne plu estis tiu trankvila Fernao. Li farig^is malafabla, ekscitig^ema. Sen kau^zo li abrupte alparolis Henrikon, kiu ne komprenis la s^ang^on en konduto de sia sinjoro. Kun sento da malg^ojo li rigardosekvis en la haveno forveturantajn s^ipojn. Ofte li decidig^is, ke li ne plu iros tien. Sed li ne sukcesis tion por longe. La maro vokis lin, malproksimoj allogis. Iam li estis surprizita en urbo per g^ojkrio, kiu estis neniom malpli granda ol tiu dum la fama reveno de Vasko da Gama. Kio okazis? Multekostan spicon oni alveturigis en Eu^ropon el Hindujo. En Hindujon oni alveturigis g^in el Molukkoj. Sed kie trovig^as Molukkoj, la vera patrujo de spico? Kiom da marnavigantoj sensukcese klopodis trovi la vojon al ili! Kaj nun, nun fine ili estas malkovritaj! Malkovris ilin Portugaloj. Vivu la heroo, kiu penetris al mistera lando en ekstrema Oriento! Vivu - Francisko Serrao! Magalhaes ne kredis siajn orelojn. Francisko Serrao? C^u ekzistas du marnavigantoj, kiuj havas egalan nomon? Au^ c^u tio estas vere lia Francisko? Li ne estis longe en necerteco. Iun vesperon frapis al la pordo de lia c^ambreto nekonata maristo. "C^u vi estas kapitano Fernao Magalhaes, sinjoro?" "Jes. Ekskapitano," respondis Fernao kun amara rideto. "Do - finfine!" diris nespire la maristo. "Mi jam longe serc^as vin!" "Kion mi povas fari por vi?" "Mi estas el fregato, kiu revenis antau^ kelkaj tagoj el Hindujo. G^ia komandanto sendas al vi c^i tiun leteron." "Al mi? Komandanto de iu fregato?" "Bonvolu kompreni," dau^rigis la maristo klarigante sian mision, "g^in ne sendas al vi mia komandanto. LiI devis nur enmanigi g^in al vi." "Do kiu?" "De kapitano Serrao, la malkovrinto de Molukkoj." Fernao emociite ekprenis ampleksan rulaj^on. Francisko skribas! Supers^utita per lau^roj de sia malkovra gloro li ne forgesis sian kamaradon! Li dankis la mariston, donis al li kelkajn maravedojn kaj komencis avide legi. Francisko detale priskribis sian vivon post ilia disig^o. Kiom malgaje estis al li, kiel malfacile li alkutimig^is. Poste li estis sendita kiel kapitano de unu s^ipo por serc^i Molukkojn. Ili nag^is c^irkau^ Borneo kaj atingis embuskajn koralinsulojn. Apud unu el tiaj insuloj ilia s^ipo frakasig^is. Restinte sur nudaj rokoj ili estis minacataj de morto per malsato. Unu vesperon elveturis al la rokaj^o malaja boato. La s^ipruinig^intoj ruze ekposedis g^in kaj devigis Malajojn montri al ili la vojon al Molukkoj. Post longa veturo c^irkau^ Celebeso ili ekvidis fine la misteran grupon de insuloj, kie kreskis la multekosta spico. "Kara Fernao, se vi almenau^ povus imagi al vi, kiel bele c^i tie estas!" skribis Francisko. "Malakka plac^is al ni - c^u vi rememoras? Sed kion signifas Malakka kompare al c^i tiu c^arma lando! Kreskaj^o estas c^i tie abunda, aero ebriige odoras de kariofilo, makato, cinamo kaj vanilo. Sur branc^oj kveras turtoj, krias strangaj birdoj kun flava kvasto, balancas diverskoloraj papagoj. Homoj estas c^i tie afablaj kaj c^i tiea reg^o estas plej g^entila el c^iuj, kiujn mi dum miaj vojag^oj renkontis. En la nomo de portugala reg^o mi faris kun li kontrakton por eterna amikeco. Sed kial mi tion skribu al vi. La vortoj estas kompatinde ombro de la realeco. Plej bone, se vi veturos al mi. Estu vi en Lisabono, en Sabroso, sur maro: mi kredas, ke c^i tiu letero trovos vin. Kaj poste alveturu! Nenie en la mondo vidos tiom da beleco, kiom da g^i estas c^i tie. Nenie en la mondo vi estos akceptata kun tia amo, kun kia mi akceptos vin. Do - por longa vojag^o favoran venton en ls velojn! Francisko Serrao." Fernao finlegis. Lia mano mallevig^is, letero falis sur la plankon. En la kapo li sentis strangan bruon. Francisko absolute ne scias, kiel oni akceptis lian amikon en Lisabono! Li ne scias, ke tiu, kiu volis per agla flugo c^irkau^preni la mondon, havas forhakitajn ambau^ flugilojn! For el Lisabono! For el Portugalujo! For el c^i tiuj lokoj, kie rigardo al c^iu forfluganta s^ipo s^irvundas la koron kaj rememorigas mizeran, humiligan senpovon! En grizlumajn tagojn de senespero penetris liberiganta radio. Oni veturos Afrikon! Portugalaj kolonioj, fonditaj antau^ unu jarcento sur la norda bordo, komencas ribeli. Estas necese akiri multajn volontulojn. Alig^is ankau^ Fernao kaj li estis akceptita. Sed Afriko ne alportis al Magalhaes felic^on. En batalo li estis vundita je genuo kaj restis por c^iam lama. Krom tio li estis kulpigita pri tio, ke li sekrete vendis al indig^enoj parton de militakirita brutaro. Komencis longa jug^a esplorado. Lau^ fina verdikto li estis proklamita senkulpa kej plene purigita, sed la akra pinto de la malhonorigo tamen enig^is profunden en lian animon. Reveno el Afriko estis ankorau^ pli malg^ojiga kaj pli senespera ol la reveno el Hindujo. Tiam li povis almenau^ esperi, ke oni ankorau^ uzos liajn servojn. Sed nun? La reg^o emeritigis lin kun ridinde malgranda pensio. Kiu havus intereson pri la lama veterano? Li bezonis multe da fortoj por ne malesperi. Kiom da esperoj li jam havis kaj kiom da dispecigitaj revoj li entombigis! Denove li vagadis tra stratoj de Lisabono, precipe tra tiuj, kiuj kondukis el la haveno. Sed ankau^ c^i tiuj regulaj promenoj farig^is pli maloftaj. Li komencis dang^ere izolig^i. Li rekonsciig^is pri la s^arg^o de sia izoleco. Francisko estis malproksime kaj jam estis neniu espero, ke ili ankorau^ iam renkontig^os. C^e la reg^a kortego Fernao kelkfoje postulis, ke li estu denove akceptate al maristaj servoj, sed sensukcese. Kio restis? C^u malg^ojo? C^u senespero! Por malforta homo eble vere restus nur malgajaj pensoj. Sed Magalhaes estis persistema. Neniu abismo estis tiom profunda, ke li el g^ia fundo ne atingu la supraj^on. Ankau^ c^i tiun fojon li rekonsciig^is. Hodiau^ oni mals^atas liajn servojn. Sed c^u estas certe, ke oni jam neniam bezonos lin? Kaj c^u li devas g^is tiu tempo, kiam li estos revokata, turmentig^i per senpova kolero, ke li en nenio sukcesas? C^u li ne povus travivi tiun tempon pli utile? Kaj Fernao komencis studi. Subite lin ekposedis stranga kredo, ke ankorau^ venos momentoj, kiam vivi havos valoron. Li preparos sin por tiam. Malgranda c^ambreto komencis plenumig^i per libroj. Ili estis ampleksaj volumoj pri marnavigado, astronomio, pri femdaj landoj, pri matematiko. Vivo de Fernao serenig^is, g^i farig^is pli g^oja. Henriko kun mirego observis la admirindan paciencon de sia sinjoro, kiu sukcesis trasidi c^e misteraj libroj tutajn tagojn. Kiom foje li devis rememorigi lin, ke jam estas tempo por mang^i! Fernao kompletigis siajn ric^ajn spertojn, kiujn li akiris dum siaj vojag^oj en Hinda oceano kaj en Afriko. Kaj nur nun farig^is al li klaraj multaj aferoj, kiujn li pli frue ne komprenis. Kiam li legis intormojn pri fremdaj landoj, li zorgeme komparis ilin kun siaj spertoj. Per liniilo kaj cirkelo li mezuris la distancojn, kaj se io ne konsentis, li c^ion denove trakalkulis. Li faris al si elskribojn el la tralegitaj libroj por pli bone memori la plej gravajn indikojn. Fine lin plej multe interesigis problemo, kian formon havas Tero. Li rememorigis al si majstron Behaimon kaj lian globuson. Kio s^ang^ig^is de tiu tempo? Estis ja malkovritaj novaj landoj, sed pri formo de la Tero oni senc^ene sciis nenion. Ankorau^ c^iam ekzistis du opinioj: Tero estas au^ ebena tabulo - au^ kuglo. "C^u neniu trovos radion, kiu solvus c^i tiun enigmon! Fernao serc^is respondon en la libroj, sed vane. Krom tio, kion ili au^dis jam en pag^ia lernejo, li trovis nenion novan. Kaj tamen iam ankau^ c^i tiu problemo devos esti solvita! La Tero ne povas eterne rezisti al sopiro de homo - ekkoni! Kion ni konas? En plej malproksima oriento kus^as Molukkoj, tie estas Francisko. Plej malproksimen en okcidenta direkto alveturis Kolumbo. Hodiau^ oni jam scias, ke li ne estis en Hindujo. Li malkovris novan landon Terra Nova - oni komencas nomi g^in Ameriko lau^ itala maristo Amerigo Vespuc^i, kiu g^in tre interese kaj alloge priskribis. Sed kio estas malantau^ Molukkoj orienten! Kio estas malantau^ Ameriko okcidenten! "C^u ne estas inter Molukkoj kaj Ameriko nur mallarg^a strio de oceano? Kiu trapenetros c^i tiun spacon, tiu solvos la enigmon pri la formo de Tero! La kapo al Fernao ec^ turnig^is, kiam li konsciig^is pri grandiozeco de c^i tiu ideo. Li devas iomete promeni, por malvarmigi brulantan kapon. Henrikon li lasis hejme. Li volis esti sola kun siaj pensoj. Estis kvieta somera vespero. Steloj hele brilis super la tero kaj super la oceano. Tumulto en la haveno trankvilig^is. Fernao promenis sur la kajo. La maro milde murmuris. Li meditis. La ondoj de la oceano estas pli ric^aj ol homoj. Se ili povus rakonti pri tio, kion ili dum sia senfina vagado vidis, ni scius c^ion. La sekreto estus solvita. Li haltripozis kaj kelkajn momentojn li au^skultis la mildan murmuron de la maro. Subite li ektremig^is pro nokta malvarmo. Li revenis hejmen, al siaj libroj. La ondoj malkas^os al li nenion. La libroj - eble ankau^ jam nenion. Sed - kiu scias? Eble li j^us trovos en ili iun rimarkon, kiu almenau^ ion malkas^etos. Enpensig^inta li tute ne rimarkis, tra kie li iras. Nur iu akra voc^o, kiu elig^is tra malfermita fenestro de malgranda gastejo, vekis lian atenton. "Hodiau^ vi povas jam nag^i, kien vi volas, kaj tamen vi scias en c^iu momento, kie vi trovig^as," au^dis Fernao. "H^a-h^a-h^a-h^a!" eh^is mokeme kiel respondo. "Nur ridu, vi senbarbuloj!" koleris la parolanto. "Kion vi scias pri sekstanto!" "Pri kio?" "Pri sekstanto! Cetere - estas tre malfacile paroli kun vi! Tio aspektas kvazau^ homo parolus al arboj en la arbaro!" "Ho-ho-ho-ho!" eksonis gaje. "Tio estas vere amuziga! Gastejmastro, vers^u al li vinon, por ke li rakontu pri la seksano!" "Jen vidu, kio vi estas! Tiu instrumento nomig^as sekstanto, homo, sekstanto!" "Al mi estas tio tute egala, sekstanto au^ seksano!" ridis iu. "Mi s^atas nur au^skulti vin, kiel vi rakontas. Do, mi petas, rakontu! G^is vi fintrinkos, ni ordonos vers^i al vi denove!" "Do, ke vi sciu, kial maristoj pli frue ne povis veturi malproksimen de la firma tero," komencis denove tiu unua. "Por determini pozicion de la s^ipo ili uzis instrumenton, kiu nomig^as astrolabo." "Kiel!" "Astrolabo. Per g^i oni determinas pozicion de la steloj kaj helpe de kalkulo oni fiksas situon de la s^ipo. C^i tiu instrumento havas unu grandan malavantag^on; dum mezuro g^i devas esti lokigita nur firma tero. Pro tiu kau^zo pli frue neniu kurag^is veturi sur la vastan maron." "Kaj hodiau^?" "Hodiau^ oni uzas jam la sekstanton. Helpe de g^i oni determinas pozicion de la s^ipo ankau^ dum la veturo, tial vi povas nag^i kien ajn kaj vi ne bezonas timi, ke vi vojeraros -" Pluajn vortojn Fernao jam ne au^dis. Lia scivolo estis vekita al plej supra grado. Kiu ja prelegas c^i tie pri sciencaj aferoj al simplaj maristoj? Li eniris. Preskau^ c^iuj tabloj estis okupitaj. Maristoj trinkis kaj amuzig^is kun viro, kiu sidis apud bufedo. Li estis malgrasa maljunulo, nur ostoj kaj hau^to. Flirtanta, nekombita hartufo estis tute griza. Liaj okuloj estis akraj kaj plenaj de vigleco, la parolo malkas^is kulturitan homon. Magalhaes sidig^is al du maristoj kaj au^skultis plue la interesan prelegon de nekonata viro. Tiu parolis pri c^io ebla. De astrolabo kaj sekstanto li foriris al busolo, poste al Poluso kaj aliaj steloj. Li prelegis pri Suno, pri Luno kaj Tero. La au^skultantoj au^ ne komprenis, au^ ne kredis lin. Ilin simple g^ojigis la fakto, ke li ekscitig^is, se li konstatis iliajn nesciojn. Sed Magalhaes komprenis lin. Li havis impreson, kvazau^ malfermig^us iu el liaj ampleksaj libroj kaj c^i tiu homo legus el g^i. "Kiu li estas?" li demandis unun el maristoj. "Ia strangulo!" levis s^ultron la demandito. "Vi povas demandi lin pri kio ajn vi volas, c^ion li scipovas respondi." "Do scienculo?" "Jes. Sed li scipovas ec^ antau^diri estontecon! Vi diras al li daton de via naskig^o - kaj li tuj supers^utas vin per informoj: Kiel longe vi vivos, kiom da malsanoj vin turmentos, kie okazos al vi iu akcidento - mallonge dirite: strangulo." "Lau^ mia opinio li estas fireprezentanto de la infero," aldonis duonflustre la dua maristo. "Kun tia estas pli bone ne s^erci." "Kaj c^u li sidadas c^i tie ofte?" klopodis ekscii Fernao, kiun interesis la nekonata viro c^iam pli multe. "Ne. Hodiau^ li amuzig^as kun ni, morgau^ li estas inter hidalgoj, alifoje vi vidos lin en la haveno au^ sur la foirejo. Sed homoj c^ie s^atas au^skulti lin, c^ar c^iu volas ekscii ion pri sia estonteco." "Kaj vi?" "For de tiaj aferoj!" diris rapide la maristo. "Mi estas tre kontenta au^skultante lin, c^ar al mi plac^as, kiel li scipovas ekscitig^i kaj disputegi. Sed paroli kun li - Dio min gardu! Nur atentu liajn okulojn! Se li rigardas vin, kvazau^ iu pikvundus vin per tranc^ilo!" Fernao c^esis au^skulti la superstic^an mariston. Io alloge tiris lin al mistera viro. Post nelonge li levig^is kaj iris al lia tablo. Li mem ne sciis, kion li volas. Li sentis nur fortan sopiron inters^ang^i kun li almenau^ kelkajn vortojn. "Mi estas Fernao Magalhaes, eksmaristo," li prezentis sin. "C^u vi permesos, ke mi alsidig^u?" "Certe," faris ceremonielan komplimenton la scienculo. "Kaj c^ar al mi s^ajnas, ke vi estas c^i tie unusola homo, kiu scias, kio decas kaj necesas - ne ridu, vi malkleruloj! - ankau^ mi prezentos min al vi. Mi estas Ruy Faleiro, astronomo." Magalhaes ac^etis botelon da vino. Li tostis kun nova konato je sano. VII. T r i u m v i r a t o Ruy Faleiro kaj Fernao Magalhaes baldau^ levig^is kaj forlasis la bruantan gastejon. El kelkaj frazoj, kiujn ili inters^ang^is, ili ekkonis, ke estas multaj aferoj, kiuj ilin ambau^ interesas. Kaj la vivoplena gastejeto ne estis medio, kiu estus tau^ga por ilia konversacio. "Hodiau^ estas iom malvarme," diris Magalhaes, kiam ili eliris eksteren, "Se tio estos al vi agrabla, ni povas iri en mian log^ejon." "Tre volonte," konsentis la astronomo. "Nur se ne g^enos vin la fakto, ke estas jam tro malfrue." "Tute ne gravas. Mi estos tre g^ojigita per via vizito." Henriko kun mirego observis nekutiman noktan viziton. Kaj ankorau^ pli multe li miris pri subita s^ang^o, kiu okazis rilate al lia sinjoro. Fernao, alie tiom malparolema, parolis tre vigle. Li trovis homon, kiu lin komprenis, kiu pri c^io ege interesig^is, kiu scipovis instrui, sed ankau^ akcepti instruon. La temo de ilia debato ne estis nur astrolabo au^ sekstanto. Ili parolis pri orientig^o sur la vasta maro lau^ steloj. Ili studis stelan c^ielon sur norda kaj suda parto de la firmamento. Ili mezuris distancojn inter unuopaj landoj kaj komparis rezultojn kun tio, kio estis trovebla en libroj. Kio mankas al Faleiro je spertoj, tion kompletigis Magalhaes. Kion ne sciis Magalhaes, pri tio instruis lin Faleiro. Horo post horo forpasis, la nokton anstatau^is la tago, sed la viroj ne rimarkis tion. En c^iu horo kreskis ilia reciproka respekto. Faleiro g^is nun disdonadis siajn sciojn al publiko, kiu au^ priridis ilin, au^ konsideris ilin kiel infanajn stultaj^ojn. Magalhaes sidadis c^iam izolita en sia c^ambreto kaj studadis. Libroj scipovis instrui. Sed ili estis tamen nur trankvilaj kaj obeemaj amikoj. Se vi ne konsentas kun tio, pri kio vi legas, vi fermas simple la libron kaj la malamiko estas silentigita. Sed Faleiro? Nur provu silentigi c^i tiun akran voc^on, se vi diras ideon, kiun li konsideras malg^usta! Li ektondras kontrau^ vi kiel bruego de la tempesto, lia voc^o tremegas de ekscitig^o kaj pasia abrupteco, liaj okuloj brilas - c^u li ne trankvilig^os? Jes, li estos trankvila. Sed nur tiam, g^is vi sukcesos pruvi, ke vi pravas. Henriko kelkfoje timigita malfermis iom la pordon de c^ambro de sia sinjoro. Tumulto en la c^ambro rememorigis lin pri Malakko kaj Afriko. Eble li devos interveni por savi sian sinjoron. Sed kiam li vidis, ke ambau^ viroj sidas sur siaj lokoj kaj neniu montras signojn de atakemo, li ekskuis nekomprenante la kapon kaj fermis senbrue la pordon. "S^ajnas, ke jam estas mateno," diris Faleiro, kiam fluo de taglumo penetris en la c^ambron. "Tio estis bela nokto," ridetis Fernao. Kelkajn momentojn ili silentis. Subite Faleiro demandis: "Au^skultu, sinjoro Magalhaes - kaj kial vi cetere estas c^i tie? Kial vi ne estas sur la maro?" "C^ar ili ne bezonas min." "Kiu diris tion al vi?" eksaltis abrupte de sur la seg^o Faleiro. "Multaj el tiuj, kiuj povas tion diri. Ankau^ Lia Reg^a Mos^to." "Tion ili certe ne opiniis serioze!" "Bedau^rinde - jes." "Kaj c^u iu diris al ili, kion c^ion vi konas kaj scipova?" "Ili ricevis informon, ke mi estas kurag^ulo," amae ridetis Magalhaes. "Ho -!" "Mem vicreg^o tiel taksis miajn servojn. Sed tio jam ne gravas." El vizag^o de Fernao malaperis signo de amareco kaj aperis tie severa decidemo. "Tio jam ne gravas. Lasta batalo ankorau^ ne okazis. Kaj en g^i, mi esperas, mi sukcesos pruvi al Lia Majesto, ke malau^daco ne trovig^as en aro de miaj ecoj." "Kion vi entreprenos?" demandis vigle Faleiro. "Mi mem ankorau^ ne scias. Sed en c^iu kazo mi devos min purigi de la humiligo, kiun mi suferis. Kaj mi sukcesos en tio," diris firme Fernao kaj la astronomo preskau^ ektremis antau^ la nebridebla forto, per kiu g^i estis dirita. "Mi deziras al vi tutkore, ke vi atingu viajn celojn. Kaj mi tre volonte c^ian helpos al vi." "Dankon, sinjoro Faleiro. Sed nun estas jam tempo por matenmang^i, c^u ne?" Henriko preparia matenmang^on. De tiu renkonto ili kuvenadis preskau^ c^iutage. Ili entreprenis en la animo malproksimajn s^ipveturojn. Ili serc^adis kaj trovadis neatenditajn malhelpaj^ojn kaj per unuigitaj fortoj ilin forigadis. Ili ambau^ estis en sia medio. C^u revuloj! Eble. Sed iliaj revoj estis apogitaj per sciencaj konoj. Nur tie, kie ne sufic^is scienco, venis la vico al hipotezoj. Iam Fernao ekparolis pri Serrao, de kiu li ricevis jam duan leteron. "Li invitas min, ke mi sekvu lin al Molukkoj. Tia vojag^o jam havus signifon." "Mi ne opinias," diris Faleiro. "Kial?" "Se Molukkojn atingis Serrao, kion povus malkovri tie ankorau^ vi?" Magalhaes ridetis. "Mi opinias vojag^on c^irkau^ Afrikon, Hindujon kaj Malakkon, c^u ne? Sed ne, Francisko ne opinias tion - g^i vere estus nenio kromordinara." "Kiel do?" "Li skribas, ke Molukkoj ne povas situi malproksime de Ameriko. Do mi povus tion pruvi vojag^ante okcidenten." "C^irkau^ Ameriko?" "Eble. Au^ traveturi Amerikon. - Simple - malkovri tie ian traveturejon kaj per plua vojag^o okcidenten atingi Molukkojn." "C^u traveturejon? Traveturejon en Ameriko?" ripetis ekscitita Faleiro. "Traveturejo en Ameriko? Atendu - kie mi nur tion - -" Li premis kapon per manplatoj kaj penege rememoris. Subite li ekkriis: "Bonege! Mi jam scias!" Li rapide levig^is kaj kuris eksteren. "Sinjoro Faleiro!" vokis al li komfuzita Magalhaes. "Kio okazis al vi? Atendu tamen!" Sed la scienculo ne rigardis returnen. Li kuris tra la stratoj kiel knabo. Lia densa hartufo flirtis en la vento. "Strangulo!" grumblis Magalhaes. "Kio povis lin tiom emocii!" Tede li sidig^is al la tablo kaj rigardis el la fenestro. J^us hodiau^ li s^atus paroli kun li - kaj li forkuras. Li malfermis libron, sed la vortoj kaj numeroj dancis antau^ liaj okuloj. Li ne povis koncentrig^i. Liaj pensoj c^iam revenis al Faleiro. Subite au^dig^is rapidaj pas^oj. En la pordo staris astronomo kun radianta vizag^o. En la mano li tenis ian kunvolvaj^on. "Mi estas tre g^ojigita, ke mi rememoris pri tio," li diris rapidege. "Kiam vi faris mencion pri la traveturejo, tuj venis al mi ideo, ke mi vidis g^in ie - " Fernao observis la astronomon per esplora rigerdo. Kiel povus vidi la traveturejon en Ameriko Faleiro, kiu konis maron nur el libroj? Fernao maltrankvilig^is. Li malserenig^is. "Nome, bonvolu kompreni," klarigis rapide la astronomo,"mi ne vidis la traveturejon en realo -" Magalhaes kontente respiris. "-sed sur landkarto." Fernao denove malserenig^is. C^u Faleiro volas hodiau^ malkonvene s^erci? S^ajnas, ke jes. C^ar kiel povas esti la traveturejo sur la landkarto, se g^i ne estis malkovrita? Kaj se oni ec^ ne scias, c^u entute ia travetureblo en Ameriko ekzistas? "Jes, sur landkarto!" malatentis liajn dubojn la radianta scienculo. "Sed mi ne estis kapabla tuj remori, sur kiu landkarto g^i estis. Pro tio mi tiom ekg^ojis, kiam mi rememorig^is pri tio! Jen mi portas g^in!" Magalhaes estis c^iam malkonfida kaj kontuzita. Kian sensencan s^mirdesegnaj^on li ekvidos? Sed jam c^e unua rigardo li pliviglig^is. C^i tiujn konturojn de la landoj li jam ie vidis! Sed kie kaj kiam? "Kiu desegnis la landkarton? Kaj de kie vi havas g^in?" "G^i estas preciza kopio da la landkarto, kiun desegnis eminenta geografisto. La originalo perdig^is." En la pensoj de Magalhaes subite c^io evidentig^is. Li jam rememoras, kie li vidis c^i tiujn strangajn konturojn de la Tero - "Sinjoro Faleiro, c^u ne desegnis tion -" "Martin Behaim!" interrompis lin rapide la astronomo. Do tamen! Kompreneble, li jam scias tion tute precize. G^usto tian formon havis la landoj sur la globo, kiun montris el ili la fama scienculo en la pag^ia lernejo! Nur Ameriko ne estis tiam desegnita tiel precize kiel c^i tie. Martin Behaim! La ombro de la mortinta scienculo vivas plu! Ec^ el tombo g^i parolas al la vivantoj kaj instruas ilin. Kaj montras la vojon! "Permesu, sinjoro Faleiro ... ho, jen la travetureblo! Francisko, vi estas vere sperta homo! Via hipotezo tute konformig^as kun la imago de majstro Behaim! Molukkoj estas tute proksime malantau^ Ameriko! Ni navigados per traveturejo kaj post nelonga tempo ni trovig^os sur Molukkoj! Ni veturos, sinjoro Faleiro, ni veturos al Francisko!" La astronomo estis felic^a, ke li scipovis tiom emociigi la konsidereman Magalhaeson. Sed nun venis lia vico por reveni en realon. "Se ni volus veturi, por tiu celo ni bezonus s^ipojn kaj maristojn," li diris ridetante. "Vi pravas," Magalhaes subite ekhontis pro sia entuziasmo. "Kaj ... c^iun honoron al majstro Behaim, sed kiel li povis desegni la travetureblon, se li - nek iu alia - ne vidis g^in!" "Majstro Behaim ne vidis g^in, pri tio mi konsentas. Sed li estis estis scienculo tiom mondkonata, ke li ne estus desegninta la traveturejon, sa li ne havus c^iujn supozojn, ke tiu traveturejo efektive ekzistas, ke g^i devas ekzisti," defendis Behaimon Faleiro. "Eble tio estas g^usta," komencis forlasi siajn dubojn Magalhaes. "Majstro Behaim c^iam pravis. Sed g^is kien etendas sin la amerika kontinento okcidenten?" "Tion oni jam ankau^ scias," diris triumfe Faleiro. "C^u vere?" "Jes! C^u vi nenion au^dis pri malkovro de Balboa?" Magalhaes rapide senkulpigis sin: "En lasta tempo mi vivis izolece, kun neniu mi parolis -" "Sciigo pri lia vojag^o venig al ni nur antau^ nelonge." "Kaj kion li malkovris?" "Li transiris la amerikan kontinenton kaj ekvidis sudan maron." "Rakontu al mi pri tio, sinjoro Faleiro, mi petas vin -" "Ne koleru, sed c^ifoje mi diros al vi nenion. Mi konas unu homon, kiu priskribos al vi c^ion pli bone kaj pli profunde ol mi." "C^u eble mem Balboon?" "Ne, tiu vivas ankorau^ en Ameriko. Mi konas iun alian." "C^u mariston?" "Lasu vin surprizi. Mi venigos lin. Kaj mi esperas, ke baldau^." Faleiro plenumis sian promeson. Post kelkaj tagoj li aperis antau^ Magalhaes akompanata de iu nekonata viro. "Mi venigis al vi mian amikon," li diris jam sur la sojlo de la pordo. Kaj li tuj prezentis: "Sinjoro Fernao Magalhaes, kapitano - sinjoro H^ristobal de Haro, nederlanda komercisto." Dio, kiun ankorau^ venigos Faleiro! Se tio estus maristo, instruita geografo au^ astronomo - sed komercisto? Kiel povas interesig^i pri malkovraj vojag^oj homo, kiu estas alforg^ita al butiko? La vizitanto ekrimarkis, ke li ne venas konvene. Li tuj klarigis: "Sinjoro Faleiro ne diris tion tute precize - parolante pri komercisto. Nome mi estas reprezentanto de holanda komerca asocio, kiu arang^as s^ip-ekspediciojn." "Ankau^ en Amerikon, c^u ne, sinjoro Haro?" interrompis lin Faleiro. "Jes, ankau^ en Amerikon." "Mi kaj sinjoro Magalhaes interesig^as pri vojag^oj en Amerikon, precipe pri tiuj lastaj," dau^rigis li astronomo. "C^u vi povas diri al ni ion pri Balboa kaj Solis? Precipe sinjoro Magalhaes s^atus tion au^di - mi jam au^dis vin en la domo de burg^o Coelho." "Tre volonte, kial ne? - Balboa, kiel vi eble scias, estis en Dario, tio estas en lokoj, kie estas Ameriko plej mallarg^a. Iam rakontis al li Indianoj, ke sur la dua parto de amerika kontinento trovig^as tiaj trezoroj da oro kaj perloj, pri kiuj Hispanoj ec^ ne revis. Kiam Balboa demandis pri pli detala situo da lando de la trezoroj, oni diris al li, ke g^i situas apud alia maro. C^i tiu sciigo emociis Balboon. Parte pro mencio pri la trezoroj, parte pro surpriziga komuniko pri alia maro. Ne hezitante li arang^is aventuroplenan vojag^on tra la amerika kontinento. Li havis 190 armitojn, Indianojn kiel portistojn kaj aron da sovag^aj hundoj. La hundoj estis helpantoj de Hispanoj en bataloj kontrau^ Indianoj. Ili estis g^is tia grado ekzercitaj, ke ofte ili ec^ mem kaptis malamikojn. Ili ekpremis Indianon je la mano kaj tiris lin kune kun si. Se li faris provon forkuri au^ defendi sin, ili tuj diss^iris lin. Ekspedicio de Balboa ekvojag^is la 1-an de septembro en jaro 1513. G^i baldau^ venis en montaron, kie etendis g^in grandaj malhelpaj^oj kaj suferoj: netolerebla varmego, tropikaj insektoj kaj sovag^a bestaro, abismoj, netrapenetreblaj praarbaroj, Indianoj. Iam alkuregis indig^enoj en grandega superforto. Ili estis armitaj per pafarkoj kaj bastonegoj al palma ligno, kiuj estis tiom pezaj, kvvzau^ ili estus faritaj al tero. Sed apenau^ au^dig^is unuaj pafoj, ekestis en vicoj de Indianoj nepriskribebla konfuzo. Pli frue ili neniam vidis pafilon kaj au^dis pafojn. Ili ne estis kapablaj klarigi al si, kial falas iliaj kunuloj teren, se ili ja estis da neniu batitaj. Ili kredis, ke kontrau^ ili batalas malbonaj fantomoj, pro tio ili komencis malespere forkuregi. Sur la batalkampo restis kus^i 600 mortaj Indianoj. Poste la ekspedicio dau^rigis sian vojag^on. La 21-an de septembro komencis la tropika praarbaro subite maldensig^i kaj antau^ okuloj de Hispanoj aperis nudaj pintoj. Indianaj akompanantoj informis Balboon, ke de sur c^i tiuj pintoj estas jam videbla maro, al kiu la ekspedicio celis. Balboa ordonis al c^iuj, ke ili restu c^e montopiedo. Li sola supreniris la pinton de la monto. Panoramo, kiu al li vidig^is, estis sufic^a rekompenco por c^iuj suferoj de la longa kaj peniga vojag^o. Sub li kus^is belaj arbaroj, sovag^aj rokoj, pas^tejoj dense kovritaj per altkreska herbo kaj en malproksimo, g^is kien la okuloj povis vidis etendis sin senfina oceano. Balboa estis profunde kortus^ita. Li surgenuig^is kaj dankis al Dio pro la favoro, ke li kiel unua Eu^ropano havis felic^on ekvidi c^i tiun ravan panoramon. Poste li venigis siajn homojn kaj klarigis al ili, kiel grava estas c^i tiu tago por la tuta homaro. Hispanoj c^irkau^brakis lin kaj kun larmoj en okuloj ili promesis, ke ili sekvos lin, li konduku ilin kien ajn. Dau^ris kelkajn tagojn, antau^ ol ili penetris al la maro. J^us estis malfluso kaj akvo estis en la distanco de duonmejlo de la bordo. Balboa lokigis sian akompanantaron en ombro de la arbaro. Li atendis fluson. Kiam post kelkaj momentoj la akvo alrapidegis, Balboa prenis flageton, sur s^ultrojn li pendigis s^ildon, elingigis glavon kaj pas^is en la akvon. Li haltis nur en la momento, kiam akvo atingis liajn genuojn. Poste li svingis per la flageto kaj proklamis, ke li okupas c^i tiujn regionojn kiel hispanajn - sed atendu momenton," interrompis subite sian rakonton komercisto Haro. "Mi havas c^i tie leteron, kiun sendis al mi unu el miaj kapitanoj. En g^i estas skribite lau^vorte, kion tiam Balboa diris." Faleiro kaj Magalhaes rigardis kun intereso dense skribitan volumeton da papero, kiun la komercisto transdonis al ili. Fernao disvolvis g^in legis proklamon de Balboa diritan c^e la Suda maro: "Longe vivu noblaj kaj potencaj geregnestroj. Don Ferdinando kaj Donna Juana, suverenaj regantoj de Kastilio, Leono kaj Aragonio, en kies nomo mi okupas por la reg^a krono de Kastilio vere, korpe kaj efektive c^i tiujn sudajn marojn, landojn, bordojn kaj havenojn kaj c^ion, kio estas kua ili kunligita; same la regnojn kaj regionojn, kiuj al ili apartenas au^ povus aparteni en tempoj pasintaj, estantaj kaj estontaj. Kaj se kiu ajn princo au^ reg^o - egale c^u kristano c^u pagano, apartenanta al kiu ajn leg^o, klaso au^ homa tavolo - pretendus povon super c^i tiuj landoj kaj maroj, mi estas preta kaj preparita zorgi pri ili kaj defendi ilin en la nomo de regnestroj de Kastilio, de tiuj nunaj kaj ankau^ estontaj, al kiuj apartenas regado super c^i tiuj Hindujoj, insuloj kaj kontinentoj suda kaj norda, kun c^iuj ties maroj c^irkau^ la norda kaj suda polusoj, ambau^flanka de ekvatoro, interne kaj eksterne de tropikoj de Kankro kaj de Kaprikorno, nun kaj por c^iam, g^is kiam la mondo ekzistos, g^is la lasta tago de la jug^o super tuta homaro." "Tre interesa," rimarkis Magalhaes, redonante la volumeton al Haro. "De kie prenis tion via kapitano?" "Li renkontis iun mariston, kiu partoprenis la ekspedicion de Balboa. La maristo konis tiun proklamon parkere. Li ankau^ rakontis al mia kapitano, ke Balboa alvokis c^iujn c^eestantojn, ke ili estu atestantoj de tiu subiga akto. Ili c^iuj per siaj subskriboj proklamis, ke ili estas preparitaj defendi la okupitajn landojn kiel fidelaj subigitoj de kastiliaj regnestroj. Poste Balboa kaj liaj kunuloj eltranc^is sur c^irkau^starantaj arboj multajn krucojn kiel signojn, ke c^i tiuj landoj estas okupitaj." "Kion vi diras al la fakto, sinjoro Magalhaes?" ridis triumfe Faleiro. "G^i estas pruvo, ke amerika kontinento estas en certaj lokoj tre mallarg^a," diris enpensita Fernao. "Sed tio ankorau^ ne signifas, ke g^i estas trahahita per iu markolo." "Certe," respondis Haro. "Balboa ne malkovris markolon. Sed la markolo ekzistas." Magalhaes rigardis lin kun mirego. Kion c^ion tiu homo scias? "C^u vi havas pruvojn?" li demandis. "Komenco de la traveturejo estis jam malkovrita." "De kiu?" miregis Magalhaes. "Kiam venis Hispanujon sciigo pri la malkovro de Balboa, estis ekspeditaj du s^ipoj sub gvido de Diaz de Solis, kiuj havis taskon provi traveturi amerikan kontinenton au^ c^irkau^veturi g^in. Solis nag^is lau^longe de sudamerikaj bordoj, g^is li atingis grandegan golfon. Unu s^ipon li lasis sur la vasta maro, kun la dua li veturis internen. Post kelka tempo vidig^is sur la bordo Indianoj. S^ajnis, ke ili havas amikajn intencojn. Ili alportis al la bordo diversajn objektojn kaj per mansignoj ili instigis maristojn, ke ili prenu c^ion. De Solis volis interkonatig^i kun c^i tiu indiana gento, tial li sidig^is kun kelkaj maristoj en la boaton kaj ili celdirektis al la bordo. Sed apenau^ ili surterig^is, Indianoj atakis kaj mortbatis ilin. Al kadavroj ili fortranc^is kapojn, manojn kaj krurojn, restaj^ojn de homaj korpoj ili bakis kaj formang^is. Hispanoj, kiuj restis sur la s^ipo en la golfo, observis la tutan scenon kaj ili estis tiom terurigitaj, ke ili jam ne havis kurag^on veturi plu. Pro tio la ekspedicio revenis Hispanujon." "Kaj la traveturejo?" demandis Magalhaes. "Lau^ mia konvinko de Solis estis en la traveturejo. Se la ekspedicio ne estus reveninta, la sekreto de amerika kontinento povus esti solvita." Magalhaes maltrankvile promenis tra la c^ambro. De ekscitig^o s^velia al li vejnoj sur la tempioj. Vetureblo tra Ameriko! Nova vojo al Molukkoj! Kaj pli mallonga, pli profitiga, ol estas tiu, kiun sekvis Francisko Serrao! Li havas spertojn, nun li konas ec^ vojon. Sed al li mankas la c^efa afero: s^ipoj kaj s^ipanaro. Li haltig^is apud la fenestro kaj rigardis eksteren. En c^i tiu urbo vivas homo, kiu povus disponigi al li c^ion, kion li bezonas. Sufic^us unu nura subskribo. Sed tiu homo opinias lin malkurag^ulo. "G^i estas senespera!" li diris duonlau^te. "Kion vi pripensas? " demandis tuj Haro, kiu strec^e observis c^iun movon de Magalhaes. "Ne havas sencon paroli pri tio," diria Fernao amare. "Rigardu, sinjoro Magalhaes," insistis la komercisto. "Via amiko Faleiro rakontis al mi multe pri vi. El liaj vortoj mi ekkonis, ke vi estus kapabla malkovri la traveturejon tra amerika kontinento." "Jes, mi estus kapabla tion fari!" vokis erupte Fernao. "Se aliaj malkovris Amerikon, c^irkau^veturis Afrikon, malkovris vojon al Hindujo, al Malakko, al Molukkoj - mi povus malkovri la traveturejon tra Ameriko, alnag^i el okcidenta direkto al Molukkoj kaj tiamaniere c^irkau^veturi la mondon! Jes, mi estus kapabla tion fari! Mi scias tion! Sed diru mem, kion mi povas malkovri kun malplenaj manoj? Kion mi povas entrepreni sen s^ipoj?" "Kaj se iu havigus ilin al vi?" interrompis lin rekte Haro. La demando efikis kiel fulmo. Fernao tuj ekkomprenis. Komercisto! Sed kia komercisto! Reprezentanto de la asocio, kiu arang^as ekspediciojn en malproksimajn marojn! Pro tio invitis lin Faleiro! Nur nun rigardis Fernao la vizitanton pli atente. Li estis viro mezatatura, iom dika, sed kromordinare movig^ema. Precipe liaj okuloj glitetis de sur unu objekto al alia, de Magalhaes al Faleiro. Li kondutis hejmece, kvazau^ li konus Fernaon de c^iam. Se li trovig^us en la propra domo, li ne povus konduti pli nature. Kaj komercisto Haro el Antverpeno estis vere c^ie kvazau^ hejme. Hodiau^ li estas en Portugalujo, en venonta monato li faros mendojn en Parizo. Post nelonge li estos vidita en Venecio, en G^enovo, en Hispanujo. Holanda mono komencis penetri en tutan sudokcidentan Eu^ropon. G^i pligrandigis pezon de kestoj kaj sakoj, sub kiuj g^emis havenportistoj en Lisabono. G^i pelis hispanajn velos^ipojn al malproksimaj kontinentoj. Ric^eco de asocio, kiun Haro reprezentis, malfermis al li pordojn de nobelaj salonoj kaj reg^aj palacoj. Li pruntedonis monon en Sicilio same kompleze kiel en Germanujo ... La internacia penetrado de kapitalo, kiu estis akumulita en la manoj de unuopuloj, farig^is en tiu tempo tute normala fakto. Ne malofte ric^aj komercistoj faris decidojn pri cirkonstancoj en propra lando kaj en fremdaj s^tatoj per tio, ke ili tien pruntis monon. Tiel ekzemple en la manoj de au^gsburgaj komercistoj Fuggeroj farig^is nobeluloj, korteganoj, ja ec^ mem reg^oj nuraj marionetoj. Pri memkonfido de Fuggaroj atestas eble plej bone letero, kiun sendis unu el ili al hispana reg^o Karolo antau^ ol li estis elektita kiel imperiestro germana: "Estas g^enerale konate, ke sen mia helpo Via imperiestra Mos^to ne povus akiri la imperiestran tronon. Mi povas tion pruvi per korespondaj^oj kun komisiitoj de Via imperiestra Mos^to." Sed c^ar la ric^uloj kondutis lau^ proverbo "mano lavas manon", ili scipovis esti rilate al siaj s^uldantoj en konvena momento ec^ grandanimaj. Imperiestro Karolo prunteprenis iam de Antonio Fuggar grandegan monsumon. Rekompence li rangaltigis sian kreditoron en la grafan klason. Kiam li poste traveturis Au^gsburgon, Fugger invitis lin en sian palacon. Meze de festeno la gastiganto subite levig^is de la tablo, iris al itala fajrujo kaj en g^i - kun aparta dozo da teatreco - bruligis ciaman lignon. Poste li montris al la imperiestro lian s^uldateston kaj kun la vortoj: Mi ne volus, ke Via imperisetra Mos^to s^arg^u la kapon per tiaj bagatelaj^oj - li j^etis g^in en la flamojn. La s^uldo estis likvidita. Imperiestro dankeme ridetis. Ankau^ Fuggar estis kontenta. Li sciis, ke tiu c^i "grandanimeco" centfoje plivalorig^os por li. En Hispanujo trovig^is senlima ric^eco de mineraloj kaj li jam de longe sopiris gajni iajn minejojn por sia familio ... Post vortoj de Haro la koro dd Fernao ekbategis. "Sinjoro Haro, c^u vi volas per tio diri, ke la s^ipojn por mi prizorgus vi?" "Jes, g^uste tion mi opinis," respondis la komercisto. "Vi lernus koni novajn landojn kaj farig^us la malkovrinto de vetureblo tra Ameriko, por mi tio estus profita entrepreno. Lia Mos^to reg^o Manuelo la Granda, sub kies flago ni nag^us, certe volonte pagus parton da elspezoj por la ekspedicio. Reg^a trezorejo ja ankau^ profitus per malkovro de pli mallonga vojo al Molukkoj." Vizag^o de Fernao kovrig^is per ombro. "Mia pozicio apud kortego estas malbona. Mi dubas, ke la reg^o nomigus min admiralo." "En tiu kazo mi traktus kun Hispanoj," diris Haro, al kiu estir egale, c^u li gajnas monon sub flago portugala au^ hispana. "Tion mi ne povus fari," diris Magalhaes firme. "Mi estas subulo de Lia Mos^to Manuelo la Granda, tial mi entreprenos c^iujn miajn marvojag^ojn nur en liaj servoj." Haro indulge ridis. "Ni komercistoj malatentas tiajn aferojn. Sed se vi volas - g^i estu. Mi jam zorgos pri tio, ke la reg^o nomigu vin gvidanto de la ekspedicio." "Mi dankas al vi, sinjoro Haro," Magalhaes premis dankeme lian manon. Poste li turnig^is al la astranomo kaj diris kortus^ite: "Ankau^ al vi, amiko." Faleiro ridis: "Lau^ mia opinio ni interkonsentig^is." "Jes," respondis Haro. "C^io cetera estas nur detaloj. Mi esperas, ke nia triumvirato ja kapablos fari ion rimarkindan. Kaj ni povus ien iri por festi tion - kion vi opinias?" Faleiro entuziasme konsentis. "Atentu - nur momenton!" retenis ilin Fernao. "Mi ankorau^ s^atus rigardi vian landkarton, sinjoro Faleiro - c^u vi permesos?" La astronomo turnig^is al la komercisto kaj signifoplene ridis. "Jen li!" li vokis. "Apenau^ vi starigas lin antau^ iun taskon, li tuj eklaboras kaj pensas pri pri alia!" "Tio estas g^usta," diris Haro. "Nur tiaj homoj kapablas ion fari." Magalhaes rigardis la strangan landkarton. Li travivas gravan momanton de sia vivo. Li atendis g^in de pag^iaj jaroj. G^i meritus esti iamaniere festata, kiel proponis Haro. Sed kion signifas por li festo c^e glaso da vino? C^u por li ne estas la plej bela festo en pensoj absolvi la vojon al malproksimigita Francisko? La vojon, kiun li traveturis jam tiomfoje navigante orienten kaj ankau^ okcidenten - en siaj revoj! Li rigardis Atlantikan oceanon, Amerikon, Molukkojn. Denove li mezuris distancojn. Subite li maltrankvilig^is. "Sinjoro Faleiro, c^u vi permesos, ke mi faru snr la landkarto signon?" "Kompreneble. Pri kio temas?" "Mi volas nur marki linion, kiu dividas mondon en parton hispanan kaj portugalan." "Kial do?" Magalhaes ne respondis. La mezurado tiom kaptis lian atenton kaj li estis tiom ekscitita, ke li ne au^dis la demandon. Ambau^ vizitantoj alpas^is al li kaj scivole observis, kion li faras. Subite elglitis al Magalhaes liniilo el la mano. Li rigardis konsternita la numerojn, kiujn li skizis sur paperon. C^u la tuta mondo konspiris kontrau^ li? "Kio okazas? Kion vi konstatis?" demandis senpacience liaj amikoj. La vizag^o de Farmeo estis cindre griza. C^iuj trajtoj estis strec^itaj pro ekscitig^o. "Sinjoroj, tiu - s^ipveturo - ne efektivig^os." "Nu, nu - kion tio signifas?" trankviligis lin Haro kun malplac^o, kiun li malfacile subpremis. "Farante planojn ni forgesis unu gravan aferon." "Kiun?" "La dividon de la mondo inter Hispanujon kaj Portugalujon." "Kiamaniere tio rilatas nian vojag^on?" "J^us mi konstatis per mezuro, ke lau^ c^i tiu landkarto Molukkoj trovig^as nur hispana duono de la tero." Kaj kiam la vizitantoj silentis. Magalhaes dau^rigis: "Hodiau^ regas Molukkojn Portugalujo. Se ni atingus ilin nag^inte en la direkto okcidenta kaj se ni mezurus la faritan vojon, tuta mondo ekkonus, ke Molukkoj trovig^as sur la hispana duonsfero. Ka g^i apartenas al Hispanoj." "Sed tio estas por nia s^ipveturo tute sensignifa," oponis Haro. "Vi tute superflue maltrankvilig^as per tio. Kaj se mi estu sincera, mi miras pri via emocio. Mi ne komprenas g^in." "Do ... vi ne komprenas?" provis rideti Magalhaes, sed lia rido estis amara. "Mi kredas al vi, c^ar vi estas fremdlandano. Sed mi ne povas tiun s^ipveturon efektivigi, c^ar mia patrujo perdus ric^ajn insulojn. Kaj tion mi ja ne faros. Mi esperas, sinjoroj, ke nun vi jam komprenas min." En la c^ambro de Magalhaes ekregis profunda silento. La unua, kiu rekonsciig^is, estis Haro. "Oni devas rigardi c^ion reale," li diris. "Por c^iuj maljustaj^oj, kiujn al vi faris la reg^o, vi ne bezonas senti al Portugalujo ian ajn respekton. Rigardu: vi estas juna, kapabla, instruita, sperta, vi scipovus realigi tion, en kiu malsukcesus centoj kaj centoj da maristoj kaj c^u vi pro tia bagatelaj^o preferus vegeti g^is la morto?" "Kaj ne temus nur pri la traveturojo au^ pri Molukkoj!" koleris Faleiro. "Sed vi mem scias, ke per vojo okcidenten vi pruvis tion, pri kio vi revis c^iam, kiam mi kune parolis: rondecon de la Tero!" Magalhaes klinis la kapon en manplatojn. Li travivis la plej malfacilan lukton de sia vivo. La sopiro koni luktis kun imago pri malric^igo de la patrujo. "Mi ne faros tion," li finis la interparolon kun peza respiro. "Domag^e," diris seke la komercisto. "G^i estas grandioza ideo kaj mi ne supozis, ke vi tiel facile forlasos g^in." "Sinjoro Magalhaes," diris preskau^ peteme la astronomo, "ne diru vian lastan vorton. Konsideru ankorau^, kio estas pli grava. C^u la demando, al kiu apartenas Molukkoj, au^ malkovro, kiu pliric^igus tutan mondon." Fernao fine promesis, ke li ankorau^ c^ion pripensos kaj post unu semajno diros al la amikoj, al kia decido li venis. G^i estis la plej malbona semajno de lia g^isnuna vivo. Dum tagoj li iradis al la haceno kaj rigardo al la forveturantaj s^ipoj rompadis lian reziston. Dum sensong^aj noktoj denove venkis ideo pri la devoj^ al la patrujo. Finfine li trovis solvon. La aferon decidu reg^o Manuelo la Granda. Li skribis sian biografion. Li prisjribis en g^i c^ion, kio povus havi ian signifon por lia reakcepto en servojm de la reg^o. Li notis. ke lia pensio estas tiom eta, ke li vegetas en mizeraj cirkonstancoj. Poste kun granda abnegacio li petis pri au^dienco, kiu devis redoni al li ekvilibron. Al li estis klare: se la reg^o plenumos lian deziron kaj ebligos al li dignan vivon, li oferos sian revon pri c^irkau^veturo de la Tero kaj en servoj de Manuelo li iros tien, kien la reg^o sendos lin. Febre emociigita li atendis apud au^dienca salono. Fine malfermig^is la pordo kaj li estis invitita. La reg^o staris meze de au^dienca salono kaj liaj rigidaj okuloj vagis de unu surmura pentraj^o al la alia. Magalhaes alpas^is kaj profunden klinig^is. "Kion vi deziras?" demandis la reg^o malvarme. "Mi petas vian Mos^ton pri permeso reveni sur la maron. Mi iros volonte ec^ kiel simpla maristo." "Sur la maro vi ne montrig^is tau^ga. Do mi ne povas sendi vin tien denove." Fernao c^esis preskau^ spiri. "En tiu kazo mi petas Viam Mos^ton pri permeso servi en surtera armeo." "Ne!" Fernao palig^is. Sed ankorau^ li rekolektis siajn fortojn al tria peto: "Via Mos^to, mi kurag^as peti almenau^ pri plialtigo de la pensio. Tio, kion mi ricevas, sufic^as al mi apenau^ por vivteni min." "Tute superflua peto," respondis malpacience la reg^o. "Pension ni plialtigas nur al homoj, kiuj havas meritojn pri la patrujo. Kaj viaj meritoj ne estas de tia speco, ke vi estu iel eksterordinare rekompencata." Brusto de Magalhaes kunpremig^is pro forta emocio. En unua momento li apenau^ povis elspiri. Esti trideksepjara, havi la kapon plenan da au^dacaj revoj, senti en c^iu nervo sopiron ion fari, scii, ke la mondo j^us en c^i tiu mireginda tempo bezonas c^iun kapablan homon - kaj esti kondamnita al iom-post-ioma mortado? Esti forigita el la vivo kaj kadukig^i kiel malnova, foruzita kaj al detruo destinita barko en kvieta kaj forgesita golfo? Ne! Se la reg^o ne bezonas liajn servojn, li foriros Hispanujon. Tiu lando akceptis Italon Kolumbon, g^i akceptos ankau^ Portugalon Magalhaeson. Kaj la traveturejo tra Ameriko estos malkovrita! La globuso de Martin Behaim c^esos esti la nura fantaziaj^o de la scienculo! Magalhaes levis klinitan kapon kaj kun firma decidemo rigardis al la reg^o: "Kaj c^u estos al mi permesite, ke mi turnu min en alian landon? Ke mi prezentu miajn fortojn je dispono tie, kie mi trovos pli da kompreno?" "Kun g^ojo!" respondis la reg^o kaj li faris signon, ke la au^dienco estas finita. Magalhaes senvorte klinig^is kaj forlasis au^diencsalonon. VIII En Hispanujo Reg^o Manuelo la Granda decidis. Magalhaes forlasis Portugalujon kaj foriris en Hispanujon. G^i estas ankau^ la lando de marnavigantoj kaj eble tie li povos realigi sian grandan revon. H^ristobal de Haro kaj Ruy Faleiro venos tien post li, nur kiam ili arang^os diversajn aferojn en Portugalujo. Komerca trafiko de Hispanujo koncentrig^is en domo de Hinda ofico en Sevillo. G^i estis potenca domo. C^iu, kiu interesig^is pri transmara komercado au^ pri marvojag^oj malproksimen, serc^is la vojon al g^i. Kapitanoj kaj admiraloj alportadis tien siajn informojn pri la plej novaj spertoj. Komercistoj faris en g^i kontraktojn. Reg^aj oficistoj inspektis, ke c^iu komerca entrepreno signifu profiton ankau^ por trezorejo de la reg^o. Kaj marnavigantoj, kiuj intencis malkovri novajn landojn, klopodis ravi la oficistojn de la Hinda oficko per siaj proponoj. Tiun matenon, kiun eniris Fernao en la Hindan oficion, kvazau^ s^irig^us la sako kun la malkovrintoj. Iliaj planoj estis plej parte fantaziaj kaj nerealigeblaj. Kiam Magalhaes diris, ke li venas ankau^ kun la malkovra ideo, oficisto klakfrapis manojn kaj malespere vokis: "Seňoro, mi petas, lasu nin jam trankvilaj kun tiaj fiaskproponoj!" Fernao estis afliktita, sed li ne intencis cedi. "Sed mia plano estas tute nova, sinjoro -" "Mi scias!" kriis la oficisto. "Tute nova, bela, facile realigebla! Vi malkovros novajn landojn. Hispamujo ege profitos, c^io mars^os glate, sen peno, neniu risko ekzistas! Nur doni al vi s^ipojn kaj s^ipanaron, vi jam arang^os c^ion - seňoro, tiel vi parolas c^iuj, precize tiel, unu kiel la alia! Lasu nin trankvilaj!" Magalhaes malserenig^is. Li ne intencis malkas^i sian tutan planon. Li volis nur sondi, kia sinteno ekzistas c^i tie rilate al la malkovraj nag^vojoj - sed c^i tiu bonvenigo malbonhumorigis kaj incitis lin. Tedigita li eliris. Se li povus penetri al la direktoro de la Hinda ofico! Tiu certe rigardus lian ideon tute alimaniere ol tia suboficisto en akcepta kancelario! Sed kiamanire ekinterrilati kun li? Fernao estas c^i tie fremda kaj nekonata, li ne havas influajn amikojn kaj neniun, kiu pripetus por li ... Li staris antau^ Hinda ofico profunde enpensita. Subite li au^dis g^ojan vokon: "Fernao!" Surprizita li levis kapon. Antau^ li staris altstatura, c^irkau^ kvindekjara viro kaj amike ridetis. Pensoj de Magalhaes haltig^is. Poste ili subite transsaltis kelkajn jarojn kaj milojn da mejloj kaj Fernao vidis sin en Hindujo. Li s^ipveturas el Malakka, por la unuan fojon kiel komandanto de la s^ipo. Li havas s^ipgvidiston, al kiu egalan oni ne trovas tiel facile. Fortstatura, rutina, preciza. En batalo evidentig^is, ke li estis ankau^ agpreta kaj kurag^a. Li estis Hispano kaj nomig^is Diego Barbosa. "Diego!" Malnovaj konatoj c^irkau^brakis sin reciproke. "De kie vi venas, amiko?" demandis mirigita Barbosa. "Mi jam kelkfoje demandis pri vi, sed vi kvazau^ malaperis de sur la tero!" "Mi havis ian traktadon c^e Hinda ofico," respondis Fernao eviteme. "Kaj c^u vi estas jam ie log^igita?" "Jes. En la gastejo Apud la ora cigno." "Nu, vi estas s^ercemulo! Vi havas c^i tie malnovan kamaradon el Hindujo kaj vi log^as en la gastejo. C^u por mi ne estus hontinde?" Kaj Diego amike manfrapis lin sur la s^ultron. "Kiel mi povis scii, ke vi jam ne estas en Hindujo? Kaj kiam vi fakte foriris?" "Baldau^ post vi. Dum la tempo, kiam nin komandis Almeida, mi trovig^is en mia medio. Sed kiam komencis komandi Albukerk, mi estis baldau^ sata de c^io." "Kaj nun?" "Mi estas administranto de la reg^a palaco." "Do el s^ipgvidisto la guvernero? Mi gratulas!" "Dankon, Fernao," ridetis kontenta Barbosa. "G^i estas bona posteno, komforta kaj profita. Sed venas momentoj, kiam mi plej volonte forlasus c^ion kaj forkurus al la maro. Se salaj vaporaj^oj de la oceanoj trapenetris la homon, li estas jam por c^iam perdita. Estas felic^o, ke almenau^ Duarto scipovas rakonti al mi pri Hindujo kaj pri tiuj landoj, kie ni vagadis." "Duarte?" "Li estas mia filo. Antau^ nelonge li revenis el pli longa vojag^o en Hinda oceano - sed kion mi c^i tie rakontos. De hodiau^ vi estas mia gasto. Ni transportos viajn valizojn kaj vi log^os c^e ni." "Sed kiel mi povus g^eni vin?" rezistis Fernao. "Kia g^eno? Vi ec^ ne scias, kiel felic^a mi estas, ke mi vin denove vidas! Ni almenau^ lau^plac^e debatos. Ni ja havas kion rememorigi, c^u ne?" Kaj ili rememoris ... Fernao tuj sentis sin en la domo de Barbona hejmece. Meriton pri tio havis Diego, kiu havis je Magalhaes la plej belajn rememorojn. Ankau^ Duarto klopodis atingi la samon, c^ar li jam antau^ longa tempo au^dis pri la au^daca kapitano. Sed plej granda merito pri tio apartenis al Beatrice, filino de Barbosa. S^ia zorgema mano scipovis elsorc^i admirinde mildan atmosferon, kian Fernao ne sentis de sia infanag^o. Vespere ili sidadis sur la teraso. Kiam estis jam malvarme, ili foriris en c^ambron kaj rakontis. Malnovaj amikoj revivigis komunajn marveturojn. Duarto kompletigis iliajn sciojn per plej novaj ekkonoj. Beatrice brodis kaj kun intereso au^skultis. S^ia rigardo ofte levig^is kaj g^i c^iam renkontis rigardon de Fernao. En familio da Barbosa baldau^ degelis singardo, kiun vidigis Magalhaes dum la unua renkonto kun Diego antau^ Hinda ofico. Unu vesperon, kiam humoro estis precipe kora kaj amika, Magalhaes komencis paroli pri sia plano. Kia estis lia g^ojo, kiam anstatau^ duboj kaj malkonfido lia ideo vekis veran entuziasmon! Tiam ili revenis c^iu en nian c^ambron en malfrua nokto. Antau^ adiau^o diris Diego! "Mi c^iam diris al vi, infanoj, ke Magalhaes estas brarulo. Hodiau^ vi vidas, ke mi ne troigis. Kaj mi garantias al vi, ke li efktivigos sian planon. Kun la Hinda ofico mi parolos." Barbosa plenumis sian promeson. Tuj sekvantan tagon li invitis al si Arandon, unu el plej influaj oficistoj en Hinda ofico. Magalhaes informis lin pri sia plano, kiun li jam bone pripensis kun c^iuj detaloj. Kiam li finis sian raporton, diris Arando trankvile: "C^i tiun planon mi jam konas." "De kie?" demandis rapide Magalhaes. "Al nia ofico prezentis g^in maristo Gomez." La sciigo konsternigis c^iujn. Nur post kelkaj momentoj Aranda aldonis: "Sed Gomez ne sukcesis kun g^i." "Kial?" demandis Fernao kun korpremo. "C^ar ni opinias, ke li ne tau^gas por g^ia efektivigo. Kaj ni ne kredas, ke lia plano meritus seriozan pripenson. C^io estas konstruita sur la sablo. Kaj ni arang^as nur tiajn entreprenojn, kiaj ne povas malsukcesi." "Do Gomezon vi rifuzis?" demandis Barbosa. "Jes. Sed li ne c^esis g^eni kun tio. Li havas c^e ni iajn konatojn kaj li c^iam esperas, ke li sukcesos efektivigi sian frenezan ideon." Magalhaes estis emociita. Lia plano entis minacata! Iu Gomez provas ricevis permeson por nag^vreturo! Sed Fernao ne cedos! Li bone konis siajn kapablojn. Li scipovis taksi, kion li rajtas kurag^i kaj kion li povas atingi. Li konis siajn necedemon, harditecon, persistemon kaj feran volon. Kaj tamen li mem estis surprizita per fanatike insista tono de sia parolo, kiam li komencis argumenti al Aranda, ke tiu tuta afero ne estas sensencaj^o, sed entrepreno realigebla. Ju pli longe li parolis, des pli multe li entuziasmig^is. Kvazau^ li antau^sentus, ke c^i tiuj momentoj povas decidi pri c^io. Li parolis ne nur per la bus^o, sed ankau^ per la manoj, per la okuloj, li parolis kaj konvinkigis per c^iuj muskoloj kaj nervoj de sia korpo. Li vidis, ke iu malproksima ekprenas lian ideon. Li luktegis kun li. La familio de Barbosa rigardis al Fernao kun sincera admiro. Ne, tian ili ankorau^ na vidis lin! Kia kredo kaj kiom da fortoj radias el lia tuta estaj^o! Kia vulkano estas kas^ita en lia koro, se g^i scipovas malkatenigi tian uraganon! Aranda oponis. Li eldiris novajn kaj novajn dubojn kaj ne kas^is sian malfidon. Sed Fernao saltia je c^iu kontrau^diro kiel leono kaj nuligis g^in pli frue, ol g^i estis tute eldirita. La altranga oficisto el Hinda ofico havis sufic^e da okazoj por ekkoni karakterojn de homoj. Lian oficejon trairis c^iujare centoj kaj centoj da homoj, kiuj havis plej diversajn okupojn, inklinojn, pasiojn kaj kapablojn. Dum longaj jaroj li akiris tiajn spertojn, ke al li sufic^is paroli kun fremda vizitanto nur kelkajn vortojn kaj li jam sciis, kiu staras antau^ li. Kiam li au^dis Fernaon, li ekkonis, ke c^i tiu viro scipovas iri sens^ancele al starigita celo. Kaj se li asertas, ke li atingos Molukkojn veturante okcidenten, li certe tion sukcesos. Malgrau^ tio li senc^ese donis demandojn plenajn de duboj kaj insidoj. Sed per tio li volis jam nur elprovi la memfidon de Fernao, lian firmecon kaj certecon. Neniu el c^eestantoj rimarkis la s^ang^on, kiu okazis kun Aranda en la dau^ro de vespero. Ekstere li estis c^iam dubema, malkonfidema, rifuzema. Pro tio des pli multe surprizis frazo, kiun li diris forirante: "Mi estos felic^a, seňoro Magalhaes, se vi sukcesos kun via plano. Kio min koncernas, mi faros c^ion, ke vi estu akceptita en au^dienco c^a Lia reg^a Mos^to." Intertempe alveturis en Sevillon Ruy Faleiro. Li vekis tie multe da atento per siaj instruiteco, antau^diro de estonteco kaj disputemo. Semajnoj pasis. Maltrankvilaj semajnoj, plenaj de malpacienca atendado je venontaj okazontaj^oj. Aranda agis. Ne estis facile prepari por nekonata homo el fremda lando la vojeton al la reg^o. Aranda parolis, konvinkigis. Li iradis de unu altrangulo al la alia. Ili c^irkau^is junan reg^on kiel severa gvardio. Ili volis scii detalojn pri Magalhaes. Kiam li foriris el Portugalujo? Kian postenon li tie okupis? Kial li foriris? Kiaj estas liaj planoj? Kiu garantias honestecon de liaj intencoj? "Mi kaj Diego Barbosa," respondis senhezite Aranda. C^i tiuj traktadoj okazis en Valladolido, kie j^us trovig^is la reg^a kortego. Kun Aranda alveturis tien ankau^ Magalhaes, Barbosa kaj Faleiro. Nur Haro mankis. C^u li rezignis partopreni la projektatan marveturon? Unu tagon Aranda venis kun radianta vizag^o kaj komunikis, ke morgau^ ili estos akceptitaj de Lia reg^a Mos^to Karolo. Fernao preskau^ ne dormis pro emocio kaj almenau^ krepuskig^is, li ellitig^is. Hodiau^ oni definitive decidos pri c^io! Portugalujo estas por li fermita. Se li ne sukcesos ankau^ en Hispanujo, li devos por c^iam adiau^i sian revon. Komercisto Haro ja menciis, ke lia merkatora asocio provus arang^i la ekspedicion sola, se estus necese. Sed kie estas Haro? Cetere ankau^ en tiu kazo, se li c^eestus, la afero estus nerealigebla. Hispanujo kaj Portugalujo estas du solaj potencoj, kiuj hodiau^ regas vastajn oceanojn. Kiamaniere povus entrudig^i inter ilin iu alia? C^iuj korvetoj estus mergig^itaj, apenau^ ili elnag^us sur vastan oceanon. Kia estos fino de c^i tiu au^dienco? C^u la reg^o Karolo estos pli konvinkebla ol Manuelo la Granda? Kun batantaj koroj eniris Fernao Magalhaes kaj Ruy Faleiro en halon de la kastelo. Tuj sur g^ia sojlo atendis ilin granda surprizo. "Kia g^ojo, ke vi fine venas!" bonvenigis ilin konata voc^o. Mi atendas vin minimume unu horon!" H^ristobalo de Haro! "Kiamaniera vi venis c^i tien?" demandis Farnao, kiam ili salutis unu la alian. "C^u vi eble ne kredis, ke mi lasos vin senhelpaj en la decida momento? Mi havas c^i tie konatojn, kiuj regule informis min, kiel progresis nia afero. Kiam s^ajnis al mi, ke c^io maturig^is, mi ekvojag^is." Ne estis tempo por longe interparoli. La ceremoniulo malfermis la pordon kaj per plialtigita voc^o komunikis, ke la reg^o atendas la gastojn. La unua pas^is Magalhaes. Liaj kunuloj tiamaniere malkas^is, ke li estas spirita kapo de la tuta entrepreno. Fernao vidis jam kelkfoje au^diencon c^e la reg^a kortego. Sed c^ifoje li restis tamen iomete en embarasoj. La akcepta salono estis plena da homoj. Plejparte ili estis anoj de la reg^a sekvantaro al Nederlando, kie estis la nuna regnestro de Hispanujo edukita. Regni en c^i tiu lando li komencis nur antau^ nelonge, tial li tute ne konas hispanan lingvon. Dum la au^dienco interpretos favorulo de Karlo H^evr; li tiom influas sian regnestron, ke li estas c^i tie g^enerale nomata "alter rex" (dua reg^o). Apud li staras edukisto de reg^o Hadriano, kiu estas nun episkopo en Tortosa. Kaj krom multaj aliaj nederlandaj konsilantoj trovig^as c^i tie ankau^ hispanaj korteganoj, scienculoj, fakuloj por maraj problemoj, altrangaj oficistoj. C^u antau^ c^iuj devos Magalhaes detale klarigi sian planon? Jes, Fernao, kaj ne nur detale klarigi! Vi devos lukti pri g^i! Se vi volas konvinki la reg^on kaj lian sekvantaron, vi devos superi vin mem. C^ar dume vi atendis en velladolida gastejo je akcepto apud kortego, via plano farig^is c^i tie objekto de akra luktado. G^i s^ang^is vivon en la kastelo en nevidatan torenton. Plejparte g^i estis rifuzata kiel stulta kaj nerealigebla. Nur kelkaj homoj aprobis g^in. Ili estis amikoj de Aranda. La reg^o ne estis decidita. Li nur ekinteresig^is. Kaj g^uste pro tiuj diferencoj en la opinioj oni invitis vin. Vi mem devos informi ilin pri via projekto. Vi devos konvinkigi ilin. C^u vi estas preparita por tio? C^u vi scipovos venki c^i tiun lastan, sed plej grandan malhelpaj^on? Fernao c^irkau^rigardis la c^eestantaron en la salono kaj komprenis c^ion. Li subpremis c^iujn embarasojn kaj per trankvila voc^o, el kiu spiris forto kaj certeco, parolis pri sia vojag^o el "traveturejo". Reg^o kaj lia sekvantaro atente au^skultis. "Se Via reg^a Mos^to disponigos al mi s^ipojn kaj s^ipanaron, mi malkovros vetureblon tra amerika kontinento kaj mi atingos Molukkojn veturante okcidenten. Hispanujo estus per c^i tiu vojag^o centfoje rekompencita, c^ar patrujo de spicoj kus^as sur via duono de la mondo," finis sian ampleksan parolon Fernao. La reg^o silentis. Sed lia sekvantaro supers^utis Magalhaeson per demandoj. Fernao respondis c^ion tuj, serioze, konvinkinflue. C^iun reziston li rompis per siaj argumentoj. La sekvantaro komencis favore rigardi lian projekton. Kaj la reg^o? La reg^o senc^ese silentis. Fernao, ankau^ se li respondis al la korteganoj kaj fakuloj, pensis pri la regnestro. Kion intencas c^i tiu juna, deksepjara reg^o? C^u li estas influata de sia sekvantaro g^is tiu grado, ke li ne kurag^as malkas^i sian opinion, eldiri la decidan vorton? Estas malfacile diri tion. Lia rigardo vagas de sur sekvantaro al triumvirato, de nur triumvirato al sekvantaro. Li silentas kaj - kalkulas. Li taksas altecon de elspezoj por tia ekspedicio en transmarajn landojn. G^i kostos milionojn da maravedoj. Sed kiomfoje ili povos esti al li redonataj, se Magalhaes sukcesos! Karolo bezonas monon pli urg^e ol salon. Lia regno estas la plej potenca el c^iuj eu^ropaj s^tatoj. Li regas Habsburgajn landojn en Germanujo, estas estro de duklando Burgunda, li heredis Nederlandon, Hispanujon, regnon de Neapolo kaj senfinajn teritoriojn an Ameriko. Ne senkau^ze oni diras, ke super lia regno la suno ne subiras. Sed por firme regi c^i tiujn mondspacojn, li bezonas oron. Multe da oro. G^is kiam mortos lia avo Maksmiliano I., Karolo intencas farig^i kandidato por la titolo de imperiestro. Se li volas sukcesi en tio, li devos subac^eti kurfirstojn. Alie ili povus elekti lian rivalon francan reg^on Franciskon I. La monon por subac^eto - kaj g^i kostos almenau^ cent milojn da maravedoj! - li devos pruntepreni de Fuggeroj, c^ar hispanaj kortesoj rifuzas pagi plialtigitajn impostojn. Pro tio estas inter ili kaj la reg^o sufokiga strec^o. Sed kiam venos lia momento, li repagos al la kortesoj! Ili ekkonos lian malmolan manpugnon! Li subigos ilin, disj^etos, pulvorigos! Li Kreos armeon - - - sed la dungitaj soldatoj kostas multe da mono. La reg^a trezorejo estas preskau^ malplena. La himnoj de Kristoforo Kolumbo pri trovlokoj de oro en malkovritaj landoj montrig^is trograndigitaj. Sed - c^u la spico ne estas same multekosta kiel oro? Kaj se Magalhaes malkovros la okcidentan vojon el Molukkoj kaj lia veturo pruvos, ke la patrujo de spicoj kus^as sur la hispana mondduono - c^u tio ne estos fonto de kapturnig^aj enspezoj? La reg^o pensas pri oro, spico kaj pri - kortesoj. Li konsideras, taksas, valorigas, kalkulas. Kaj li silentas. "Kaj se vi dumvoje erarveturus kaj trovig^us en portugalaj akvoj?" au^dig^is unu el korteganoj, kiu kun eksterordinara obstino senc^ese demandis por konfuzi Magalhaeson. "Portugaloj estus rajtigitaj subakvigi niajn s^ipojn - kaj ni absolute ne povus protesti." En tiu c^i momento intermetis sin Faleiro: "Nenio simila povas okazi al ni, sinjoroj," li diris memkonfide. "Vojerari sur la maro? Kaj krom tio en nekonataj akvoj?" vortatakis lin maljuna admiralo. "Seňoro, pardonu al mi mian sincerecon, sed c^i tion povas diri nur nefakulo! Kiomfoje perdis vojon ec^ la plej famaj marnavigantoj!" "Jes, ili perdis vojon!" ekflamis Faleiro, kiu jam sentis sin g^enata per tio, ke li devis tiel longe silenti. "Sed kial ili perdis vojon, sinjoroj? C^ar ili ne konis mian formulon!" "Kian?" "Matematikan!" "Parolu pli precize, sinjoro!" "G^i estas formulo, kiu ebligas al mi determini kiam ajn precizan pozicion de la s^ipo kaj per tio eviti la vojeraron. G^i estas mia eltrovo kaj provizore ankau^ sekreto," diris kun triumfa rido la astronomo. Korteganoj kaj fakuloj inters^ang^is signifoplenajn rigardojn. Se ili akceptus proponon de Magalhaes, ili akirus samtempe ankau^ eltrovon de la astronomo! Ili rigardis la junan reg^on. Kion diras al tio Lia Mos^to? Sed la reg^o lasis ilin paroli kaj silentis plu. Haro sentis, ke la sekvantaro eks^ancelis. Pro tio li tuj aldonis prete: "Se eble devus kau^zi iajn malhelpaj^ojn financaj problemoj, nia komerca asocio povus kontribui por granda komandito por kovri la elspezojn." En tiu momento ekparolis la reg^o. H^evr lerte tradukis. "Mi dankas vin, sinjoro Haro, pro via oferto. Mi kredas, ke g^i ne estos bezona." C^iuj retenis spiron pro strec^a etento. Haro momente perdis maskon de g^entila, oferema kaj neprofitema bonfaranto. Lia vizag^o subite palig^is, la trajtoj rigidig^is, lipoj dense kunfermig^is. La bonkora esprimo de liaj okuloj, per kiu li tiom majstre kas^is siajn profitemajn planojn, subite malaperis. Lia rigardo havis en si ion rabobestan. Kion signifas vortoj de la reg^o? C^u li akceptis proponon de Magalhaes kaj volas kovri c^iujn elspezojn el la s^tata trezorejo? Au^ c^u li decidig^is rifuzi la planon? "Mi dankas ankau^ vin, sinjoro Faleiro, pro la sciigo pri via eltrovaj^o. Mi estas konvinkita, ke kapitano Magalhaes ne vojerarus ec^ en tiu kazo, se via formulo ne ekzistus." La koro de Fernao ekbategis. C^u tio signifas antau^promeson? "Sed c^efe kaj plej multe mi dankas al vi, sinjoro Magalhaes. Mi dankas al vi pro tio, ke vi volas doni en miajn servojn c^iujn viajn spertojn, vian fidon, vian au^dacon, vian pionirecon. Via plano - " Fernao devis kolekti c^iujn siajn fortojn, por teni sin sur la piedoj. Senvole li kaptis sian gorg^on, c^ar io sufokis lin - Via plano plac^as al mi. Mi kredas, ke la ekspedicio atingos sian celon. Mi disponigos por vi sufic^an nombron da s^ipoj kaj vi ricevos tiom da maristoj, kiom da ili vi bezonos." Fernao senkonscie faris pas^on antau^en al la reg^o. "Via Mos^to - " li volis ion diri, sed la vortoj restis en la gorg^o. "Kapitanoj de ceteraj s^ipoj estos suordigitaj al vi," dau^rigis la reg^o. "Mi nomas vin admiralo de la ekspedicio." La salono ekmurmuris. C^iuj arig^is c^irkau^ Magalhaes por gratuli al li. Sed Fernao ne vidis kaj ne au^dis ilin. Kiel narkotita li rigardis la junan reg^on, la junulon, kiu en kelkaj sekundoj decidis pri lia revo. Li liberig^is el la rondo de gratulantoj kaj iris al la reg^o. Vivo instruis Fernaon esti hardita. Li scipovis kiel viro toleri maljustaj^ojn, humiligon, batojn kaj li ne sciis, kio estas larmoj. Sed c^i tie subite falis en lian vojon felic^o. Li estis konfuzita per g^ia senmezurebla kvanto. Liaj okuloj malsekig^is. "Via reg^a Mos^to," li denove provis esprimi iel dankemon, kiu plenigis lian internon. Sed li estis tiom kortus^ita, ke li diris nur kvar vortojn: "Mi dankas al vi." Poste li rapide klinig^is kaj kisis manon de la reg^o. IX. P r e p a r o j S^ajnis, ke au^dienco c^e reg^o signifis gravan s^ang^on en vivo de Magalhaes. La unua hela kaj varmiga radio estis kontrakto, "kiun faris Lia reg^a Mos^to kun Magalhaes kaj Faleiro pri malkovro de insuloj, sur kiuj kreskas spico". Haro ne estis en la kontrakto ec^ menciita. La reg^o volis kovri c^iujn elspezojn al hispana s^tata trezorejo, tial la nederlanda komercisto foriris el scenejo de la dramatika ludo kaj nur sekreta kaj kun intereso observis, kiamaniere la aferoj evoluos plu. Ambau^ amikojn li certigis per sia helppreteco, se ili eble iam bezonus g^in. Kopio de la kontrakto estis enmanigita al Magalhaes kaj Faleiro. Fernao komencis tuj legi. La liniojn, kiuj lin precipe interesigis, li legis kelkfoje: "... C^ar vi, Ruy Faleiro kaj Farnao Magalhaes, kavaliroj portugalaj, intencas eniri miajn servojn, mi ordonas al vi, ke vi en teritorioj, kiuj estas sub Nia suvereneco, en oceano serc^u insulojn, kontinenton, multekostan spicon kaj aliajn objektojn, el kiuj Ni kaj Nia lando profitus. ... Felic^e sur oceano nag^u kaj en limoj de Niaj teritorioj diligente malkovradu. C^ar estus maljusta, se aliaj vian vojon krucigus kaj Vi penus vane c^i tiun entreprenon efektivigi, estas Mia volo kaj Mi promesas, ke Mi al neniu en venontaj dek jaroj permesos per la sama vojo kaj en la samaj teritorioj arang^i esploran ekspedicion. . . . Por la servoj, kiujn Vi al Ni faros, por pligrandigo de la reg^a potenco, per penoj kaj dang^eroj, kiujn Vi travivos. Vi ricevos rekompence dudekonon da enspezoj kaj profitoj el c^iuj landoj kaj insuloj, kiujn Vi malkovros, kaj krom tio rangon de regentoj en c^i tiuj landoj kaj insuloj por Vi kaj por Viaj filoj kaj heredontoj por eternaj tempoj. . . . Kaj por ke Vi povu supre diritajn aferojn pli bone fari kaj por ke la entrepreno estu pli bone certigita. Ni diras al Vi, ke Ni disponigos al vi kvin s^ipojn: du po 130 tunoj, du po 90 kaj unu po 60 tunoj. La s^ipanaron, nutraj^ojn kaj kanonojn ekipitajn por du jaroj. 234 personojn, kapitanojn, s^ipgvidistojn kaj marajn objektojn, kiujn oni bezonos por ripari s^iparon, kaj homojn ankorau^ alie bezonajn. . . . Tion Ni promesas al Vi kaj donas Nian reg^an vorton, ke Ni Vin protektos lau^ tio, kio estis supre dirite, kaj kun tio Ni donas al Vi c^i tiun leteron en Valladolido la 22-an de marto 1518." Fernao kontente ridetis. Oni memoris c^ion: celon de la vojag^o, forigon da la eventualaj rivaloj, kunmetig^on de Ia ekspedicio. Ankau^ la rekompencon oni ne forgesis. La kontrakto garantias al Magalhaes kaj al liaj heredontoj ric^econ kaj belsonan titolon. Fernao scias, ke c^i tiu punkto de la kontrakto estas vualita per nebulo de la necerteco ankau^ en tiu kazo, ke li finigos la nag^on sukcese. C^u ne havis similan kontrakton kun regnestroj de Hispanujo ankau^ Kristoforo Kolumbo? Kaj c^u ne estas g^uste Valladolido, kiu estis atestanto de la mizera fino de lia vivo? La granda malkovrinto revenis el unu el siaj vojag^oj en katenoj, kiujn li pli poste pendigis sur la muron de sia malric^ega log^ejo. Li mortis en mizero, forpus^ita de reg^o Ferdinando kaj preskau^ forgesita de la mondo. Favoro de la reg^oj estas malcerta kaj s^ancelig^ema kaj g^i povas perdig^i kiel matena roso. La favoron de reg^oj oni ne povas rigardi kiel firme validan, ec^ se g^i estus centfoje enkorpigita en la kontrakton! Kaj tamen Fernao ridetis. La skribaj^o enhavas precizajn indikojn pri la ekspedicio - kaj c^i tiun certecon jam neniu nuligos! Magalhaes denove ekveturos sur la maron! Kiam estis kontrakto subskribita, alportis reg^a oficisto al Magalhaes sufic^e grandan monsumon. Tiu samtempe komunikis al Magalhaes, ke li ekde nun ricevados regule salajron de admiralo. La sciigo venis kiel vokita, c^ar Fernao estis lau^ financa flanko jam preskau^ elc^erpita. Baldau^ poste estis Magalhaes kaj Faleiro invititaj al Saragosa, kien translokig^is la reg^a kortego. "Kion ili volas de ni?" demandis Faleiro. "Eble temas ankorau^ pri ia aldono de la kontrakto," opiniis Magalhaes. Neniu aldono de la kontrakto nek io simila. La reg^o nur volis montri al hispana popolo, kiel firme li kredas la sukceson de la grandioza vojag^o. Kiom neskueble li konfidas al la viroj, kiujn li komisiis per c^i tiu tasko. C^u ili estas nekonataj fremdlandanoj? Ili ne estos tiaj! Kun nevidata pompo s^atis Magalhaes kaj Faleiro proklamitaj kiel hispanaj kavaliroj. Kavalirigis ilin mem reg^o. Kio mankis al Fernao por plena felic^o? Lia plano estis aprobita kaj akceptita. Materialaj zorgoj estis forigitaj. Sensignifa enmigrinto farig^is hispana kavaliro. Kaj tamen io mankis al li por plena felic^o: Beatrice. De tago al tago kreskis lia amo al s^i. Natura fiereco retenis lin g^is nun peti pri s^ia mano. Kion li povis alporti al s^i por pliagrabligo de s^ia vivo? Sed nun - kiel admiralo - Beatrice malatentis ric^econ kaj ankau^ titolon. Fernao gajnis s^iajn simpatiojn ekde la unua renkontig^o. Li estis tute alia ol s^iaj ceteraj konatoj. S^i estimis lin pro lia instruiteco. Al ni plac^is liaj modesteco kaj simpleco. S^i admiris lian persistemon. Pro tio s^i volonte farig^is lia edzino. Sed jam komencis aperi ankau^ malagrablaj^oj. Al hispana kortego venis ambasadoro el Portugalujo. Li baldau^ au^dis pri Magalhaes kaj li ne intencis pasive kaj senfare akcepti la fakton, ke Hispanujo volas pris^teli Portugalujon pri g^ia profitema komerco kun spicoj. Estis lerta kaj sperta ambasadoro. Li scipovis esti perfida, flatruza, mistera, minaca, dang^era. Li scipovis sekvi sian celon. C^u vi au^das, Fernao, kiel li kalumnias vin apud reg^a kortego? Kun kia troigo li disvastigas c^iujn klac^aj^ojn, kiuj cirkulis pri vi en Lisbono? Kiel li avertas altrangajn oficistojn antau^ la konfido, kiu estis al vi g^is nun dedic^ita? Agu rapide, Fernao! Vi estas plene c^irkau^ita de envio. C^u vi rememoras Gomezon? C^u vi rimarkas la rigardojn, per kiuj sekvas vin diversaj altranguloj? Jes, ankau^ la plej superaj oficistoj envias al vi gloron kaj ric^econ, kiujn garantias al vi la reg^a kontrakto! Agu rapide, Fernao, via ekspedicio povus esti malebligita per ia malhonesta perfido! Sed la reg^o jam plenumis unuan parton de sia promeso. Li sendis en la havenon de Sevilla tri karavelojn, kiuj estis riparotaj por ekspedicio de Magalhaes. Fernao kontrolis ilin kaj li konsternig^is pro ties mizera stato. Ili estis malnovaj kaj kadukaj s^ipetac^oj, kun kiuj povus veturi sur la maron nur homo ne respondeca au^ frenezulo. Li informis pri tio la reg^on. Respondo venis baldau^. La reg^a oficejo komunikis al li, ke nun oni ne povas ec^ pensi pri konstruo de novaj s^ipoj. Li riparu tion, kio estas al lia dispono. Hinda ofico dungis metiistojn, kiuj komencis ripari. Truoj estis zorgeme s^topataj, direktitaj kaj putrokadukaj lignotabuloj anstatau^igitaj per novaj, c^iuj s^ipoj solide pac^umataj. Laboroj rapide progresis. Magalhaes povis esti kontenta, c^ar li travivis tumulton, kiun li tiom s^atis. Jen nova malhelpaj^o. Lia kunulo Faleiro, kiu devis esti por li apoganto, konsilanto kaj helpanto, farig^is por li s^arg^o. Ekde tiu tempo, kiam ilia propono estis akceptita, farig^is kun li granda s^ang^o. C^ie li proklamis, ke komandanto de la ekspedicio estas li. Li intermetis sin en rajtojn de Magalhaes kaj komencis c^ie ordoni. G^is kiam lia memkonfido estis sendang^era kaj lia gloravideco limig^is je nuraj vortoj kaj je bagatela plialtig^o de propra persono, Fernao silentis. Sed kiam laborintoj lau^ ordonoj de Faleiro plenumis malbone kelkajn laborojn, li tuj intervenis. Akcente li rememorigis la astronomon, ke tio estas aferoj, kiujn li ne povas kompreni, tial li lasu agi Fernaon. "Neniam!" eruptis ofendite Faleiro. "Neniam mi submetig^os al vi! Tion mi scias: vi volus fors^ovi min flanken por enpos^igi c^iun profiton kaj gloron sola! Sed mi ne permesos, ke vi pris^telu min! La unua komandanto estas mi kaj vi faros, kion mi ordonos! " Magalhaes atente rigardis la astronomon. C^u estus iom da vero en la paroloj, kiujn li au^dis pri li en Lisabono? C^u li estus tamen iom perpleksigita? Faleiro ja estis c^e la au^dienco kaj au^dis, kiu estis komisiita per supera komando super la ekspedicio! Fernao kapablis kompreni malfelic^on de aliaj homoj. Kaj pro tio ankau^ nun, kiam al li s^ajnis, ke Faleiro ne estas tute en la ordo, li retenis akrajn vortojn, kiuj jam jam volis elsalti el lia bus^o. Anstatau^ tio li diris milde: "Ni ne disputos, sinjoro Faleiro. Vi prizorgos la c^ielon, mi la maron. Kaj kio la pris^telon koncernas - vi havas ja tion en la kontrakto skribita nigre sur la blanka tiel kiel mi." Sed Faleiro iradis plu inter laboristojn, diskreditigis au^toritecon de Fernao kaj pligrandigis siajn meritojn pri la tuta entrepreno. Magalhaes povis sendang^erigi lin. Li povis skribi al la reg^o, ke la astronomo estu revokata al la reg^a kortego au^ ien, nur ke li ne prokrastu la preparojn. Sed li ne volis g^eni la reg^on kaj tiamaniere malkas^i, ke inter projektantoj de la ekspedicio estas miskomprenoj. Cetere laboristoj baldau^ ekkomprenis, kiu estas vera komandanto. Kelkaj ordonoj de Faleiro sufic^is por konvinkigi laboristojn, ke tiel ordoni povas nur homo, kiu absolute ne komprenas konstruojn de la s^ipoj. Tial, se li denove ordonis ion fari, ili kompleze kapjesis, sed ili laboris lau^ deziro de Magalhaes. Tio estis la c^efa kau^zo, kial Magalhaes ne intervenis. Plej multe da zorgoj havis Magalhaes akceptante maristojn. Se li estus veturonta al Azoroj au^ ien en Afrikon, li havus baldau^ la bezonatan nombron. Sed kien veturos c^i tiu ekspedicio? Lau^dire al Molukkoj. Kiamaniere g^i volas atingi ilin, se Molukkoj estas okupataj de Portugaloj? Kaj kiel povas havi intereson pri ekfloro de Hispanujo fremdlandano? C^u liaj intencoj estas honestaj? C^u li ne volas nur ellogi la hispanajn s^ipojn kaj maristojn en fremdajn akvojn kaj tie transdoni ilin kiel oferojn al portugalaj milits^ipoj? Simillaj voc^oj de malkonfido au^dig^is ne nur en Sevilla, kie estis la s^ipoj riparataj, sed ankau^ en Hinda ofico, ja ec^ apud reg^a korto. Magalhaes mem ekau^dis multon en haveno, ceteron oni diris al li en familio de Barbosa. Malbonhumorigita, sed des pli necedema li dau^rigis preparajn laborojn. Dum dungado de maristoj aperis plua malfacilaj^o: inter petantoj estis multaj fremdlandanoj, precipe Portugaloj. Fernao estis c^e elekto tre severa. Li konsideris korpan hardecon kaj maristan spertecon. La naciecon li malatentis. Tiel okazis, ke krom Hispanoj trovig^is en la s^ipanaro Portugaloj, Italoj, Francoj, Holandanoj kaj aliaj. Tio kau^zis novan ondon da suspekto. Komandanto de 1a ekspedicio certe havas malpurajn inteccojn, se li akceptis tiom da siaj samlandanoj! Fernao sciis, ke nun traktas pri c^iio. Li estis decidita batali kaj venki. Kaj pro tio li estis lau^ neceso komandanto, oficisto, c^arpentisto. Unu vesperon, kiam li sidis en akcepta oficejo kaj kontrolis liston de maristoj, iu ekfrapis. "Pardonu, sinjoro Magalhaes, "au^dig^is la alveninto kaj dolc^ete ridetis. "Mi ne sciis, ke vi ankorau^ laboras. Alie mi ne kurag^us -" "Kion vi deziras?" interrompis lin Fernao. "Permesu, ke mi prezentu min al vi. Mi estas Alvarez, ambasadoro de la reg^o Manuelo la Granda. Kaj mi venas rilate certan aferon ... vi espereble antau^sentas, kion mi opinias." "Ne." "Temas pri via vojag^o, sinjoro Magalhaes." "Mi ne komprenas, kian intereson vi povus havi." "Ho, elementan intereson, kredu tion! Kaj ne nur mi, sed ankau^ Lia Mos^to - via reg^o Manuelo la Granda." "Mia reg^o?" rediris Magalhaes. " Tio estas eraro, sinjoro. Se vi havas nenion alian, ni povas finigi la debaton." "Pardonu - permesu nur momenton," ne lasis sin rifuzi la ambasadoro. "Vi certe scias, kian domag^on por Portugalujo kau^zus via sukcesa vojag^o. Kaj c^u vi almenau^ iomete ne bedau^ras la pris^telitan patrujon?" "Vi uzas tro fortajn vortojn, sinjoro ambasadoro. Do antau^ c^io: temas pri neniu s^telo -" "Nu bone," konsentis kompleze la ambasadoro. "Kaj poste?" "Kaj poste? Vi menciis la patrujon. Vi scias, ke mi g^in perdis. Kaj vi certe scias tre bone, dum kiaj cirkonstancoj tio okazis." "Jes, oni parolis pri tio. Sed, mi petas vin, eble vi ne volus el momenta kaprico de Lia Mos^to konkludi tiel gravegajn rezultojn?" "Tiu kaprico dau^ris jarojn." "C^ion oni povas rebonigi," aldonis vigle Alvarez. "Se vi rezignos c^i tie la komandon kaj revenos Portugalujon, Lia reg^a Mos^to jam trovos rimedojn, kiel rekompenci c^iujn viajn suferojn." "Mi havas sufic^e da fantazio por imagi al mi, kio atendus min en Portugalujo." "Ne estu tiom necedema kaj malkonfidema kontrau^ Lia Mos^to, kiu volonte bonvenigos vin en siaj servoj." "Portugala kortego preparis por mi jam tro multajn trompojn. Plua persvado estas superflua." Sed la ambasadoro estis bonega servulo de sia regnestro. Li faris mienon, kvazau^ li ne eatua au^dinta la frazon de Magalhaea, kaj komencis denove: "Mi zorgas nur pri via bono, sinjoro Magalhaes. Vi absolute ne scias, kiom minacota estas via ekspedicio. " - "Pro kio?" eruptis Fernao. "Pro c^io! Flanke de la naturo kaj ankau^ fare de homoj! Vi j^etas vin en entreprenon, kiu estas predestinata al pereo. Vi veturas en nekonaton, kie vin atendas multaj dang^eroj. Vi volas veturi plue, ol veturis Kristoforo Kolumbo. C^u vi forgesis liajn suferojn? Kaj kion signifis liaj suferoj kompare al tio, kio atendus vin!" Fernao silentis. La ambasodoro vidis en tio unuan pas^on al sia venko. Li fervore dau^rigis: "Kaj jen - kiajn s^ipojn oni donis al via dispono! Oni rakontas, ke ili tau^gas nepre al nenio! Kaj maristoj estas suspektemaj kontrau^ vi. Mi mem au^dis kelkajn debatojn, kiuj estus kapablaj timigi ec^ la plej kurag^an komandanton. Mi scis, ke vi estas au^daca. Sed komprenu: Kiom valoras au^daco kontrau^ perfido?" "Mi estas preparita al c^io. Kaj mi scipovas likvidi tion. " "Hm ... sed tamen ekzistas aferoj, kiujn vi ne sukcesos likvidi!" "Ekzemple?" "Ekzemple ... ni diru ... tia surpriza atako sur la maro -" "C^u tio signifas minacon?" "Gardu Dio!" forpelis suspekton Alvarez. "Tion mi diris nur tiel - simple - nu, venis ideo al mi!" "Ankau^ kun tio mi kalkulas, sinjoro ambasadoro," diris Fernao kaj li elbus^igis la vortojn malrapide, kun okulfrapanta akcento. "Vi povas komuniki, ke mi preparos min por c^io." "Sed kion mi komuniku? Al kiu?" mienis konsternite Alvarez. "Mi volis nur atentigi vin je c^iuj eventualaj^oj." "Koran dankon por via afablaj^o. 8ed nun vi certe pardonos min, mi devas ankorau^ dau^rigi mian-laboron." Alvarez ekkomprenis, ke antau^ li staras granita roko. Li kolere forlasis oficejon de Magalhaes kaj rapidis en la urbon. Malamikaj elementoj dau^rigis senlace. Paroloj pri perfidemaj intencoj de Magalhaes akiris komprenon. Preparaj laboroj progresis en sufokiga atmosfero. Kiam estis riparata flaga s^ipo, Magalhaes ordonis pentriston, ke li ornamu g^in per lia familia erbo kaj per hispana flago. Scivoluloj observis la arg^entan kampon kun tri rug^aj strioj kaj mirigite damandis: "Kion vi pentras, sinjoro?" "Vi ja vidas! Erbojn!" "Kiajn erbojn?" Neniu sciis. Ili komencis konjekti: "Tio estas versimile io el Portugalujo!" "Povas esti, ke ni oni vidis nenion similan." "G^i estas certe el Portugalujo! Vi ja scias, ke admiralo estas Portugalo!" "Tiu aroganteco! Li estas ankorau^ en Hispanujo, kaj jam li malkovras kartojn!" "For kun la entrudinto!" au^dig^is sibla voc^o. Magalhaes au^dis la emociitajn ekkriojn. Li rapidis al la s^ipo. "Kion vi deziras?" li ektondris. Kolerigita amaso por momento s^ancelig^is. Sed tujsekve eksonis el la aro da homoj: "For kun c^i tiuj erboj!" "Ili estas erboj de mia familio. Neniu rajtas ordoni al mi c^i tie!" "Jen rigardu lin, friponon! For kun li!" akre kriis denove tiu sibla voc^o. Magalhaes rug^ig^is. "Kiu estas fripono?" En tiu momento intervenis havenooficisto. "Sinjoro, forigu la erbojn!" li postulis. "Kiarajte vi kurag^as postuli de mi ion similan?" "Lau^ rajto de reg^a oficisto." "Tia estas ankau^ mi!" "Ne s^ajnas -!" "Sinjoro -!" "Superfluaj paroloj! Mi ordonas al vi, ke vi forigu la erbojn!" "Al mi ordonas nur la reg^o!" "Do vi ne obeos?" "Ne!" "Bone! Respondeca por sekvoj estas vi mem!" La oficisto fajfis. Alkuris helpantoj, kiuj volis plenumi ordonon de sia estro. Magalhaes kun parto da maristoj baris al ili vojon al s^ipo. Sed la aro da Hiapanoj j^etegis sin kontrau^ lia grupo kun sovag^aj krioj de kolero kaj malamego. "Senarmigu ilin!" kriis la oficisto. Plejmulto da maristoj lasis sin senreziste senarmigi. Nur kelkaj defendis sin. Unu estis grave vundita. Furiozaj atakantoj enpenetris la s^ipon kaj neniigis la erbojn. Ekscitita Magalhaes foriris en Hindan oficon. Tie jam oni sciis pri la incidento. Ili bonvenigis lin rigide kaj sindetene. "Tion vi ne devis fari, sinjoro!" "Mi rajtis," respondis en la sama tono Magalhaes. "Mi ne venis c^i tien por au^skulti viajn riproc^ojn. Mi skribos pri c^i tiu afero al Lia reg^a Mos^to mem. Sed mi venas por atentigi vin, ke dum tiaj cirkonstancoj ni devos la entreprenon plirapidigi." "Ni faras c^ion, kio estas en niaj fortoj. Kaj kio estas al ni ordonita." "Tio ne estas vero!" "Sinjoro, moderig^u!" "Al vi estis ordonite, ke vi ekspedu kvin s^ipojn - kaj mi havas nur tri!" "Certe, certe," ridetis altranga oficisto. "Tio estis al ni ordonita, vi pravas. Bedau^rinde ekzistas dekretoj kaj ordonoj, kiuj ne estas plenumeblaj." "Kaj c^u scias pri tio Lia Mos^to?" "Kompreneble! Sed en c^i tiu afero li ankau^ ne povas ion fari!" "Tion mi ne komprenas," diris embarasita Fernao. "Lau^ mia scio en c^iuj landoj ordonoj de la reg^o estas plenumataj fidele kaj konscie ... C^i tio, kion mi au^das, estas por mi novaj^o." "Ankau^ c^e ni oni plenumas la ordonojn de Lia reg^a Mos^to fidele kaj konscie, sinjoro," la rideto de oficisto farig^is netolerebla, "sed nur tiam, kiam estas - en la s^tata trezorejo mono." "Per aliaj vortoj - la pluaj s^ipoj ne estos al mi disponigitaj?" "Mi tre bedau^ras, sinjoro admiralo, sed vi divenis c^ion." La kapo de Fernao turnig^is. Do tiel aspektas la afero! Hispanujo jam ne posedas sufic^e da mono por povi realigi lian ekspedicion! Pro tiu kau^zo estis al li donitaj nur tri s^ipoj! Pro tiu kau^zo estas salajroj pagataj tiom malregule! Pro tiu kau^zo li devis tiom klopodi, se li volis ricevi permeson por c^iu pli granda riparo! C^u li falos antau^ la celo? Kun pezaj pensoj li forlasis la Hindan oficon. Apud la enirejo staris grupo da soldatoj. Ilia komandanto celdirektis al Magalhaes. Fernao rememorig^is pri Kolumbo kaj liaj katenoj. C^u la historio ripetig^as? C^u la soldatoj iras aresti ankau^ lin? La oficiro salutis Magalhaeson kaj diris: "Sinjoro admiralo, mi prezentas min kiel komandanto de via persona gardo." "C^u mia - persona gardo?" ne komprenis Magalhaes. "Jes. Lia Mos^to ordonis fari gardon, kiu garantios vian sekurecon." Sur la vizag^o de Fernao aperis stranga rideto. Se la reg^o estus jam informata pri la hodiau^a okazintaj^o, bone, li povus kompreni tion. Sed la reg^o estas en Barcelono - La oficiro vidis, ke li devos klarigi la aferon: "Lia reg^a Mos^to ricevis sciigon, ke vi estas - mortigota." "Mi? Kial? Kaj de kiu?" "Detalojn mi ne konas. Mi plenumas nur la ordonon." "Nu, bone ...," respondis malrapide Magalhaes. Ne estis por li malfacile diveni, kie povis naskig^i tiaj fiintencoj. Ekde tiu tago li aperis sur la strato c^iam en akompano de soldatoj. Komence li ne povis konformig^i kun tio. Sed poste li konsciig^is, ke la reg^o tiamaniere montras sian zorgon pri li. Do nur akompanu lin la gardo! Tiuj eternaj klac^emuloj almenau^ vidos, al kiu estas favora ilia regnestro! Sed kion fari kun neriparitaj s^ipoj? La malhelpaj^oj estis tiom grandaj, ke la entrepreno versimile ne sukcesus, se ne intervenus Haro. La holanda komercisto post au^dienco apud la reg^o malaperis sen postsignoj, sed ne entute. Li ne intencis lasi elmanigi al si grasan predon, kiun li antau^sentis en la ekspedicio de Magalhaes. La reg^o ja proklamis, ke Hispanujo pagos c^iujn elspezojn, sed tio ne erarigis Haron. Li konis la ekonomian situacion de Hispanujo kaj g^uste supozis, ke venos la tempo, kiam oni bezonos lin. En c^iuj signifaj urboj de Pirenea duoninsulo li havis komercagentojn, kiuj sendadis al li rapidajn kaj seriozajn informojn. Kun kreskanta intereso li atente sekvis financajn malfacilaj^ojn de juna hispana reg^o. Kaj ju pli grandaj ili estis, des pli g^ojigite Haro frotis al si la manojn, des pli fervore li kalkulis, kion li povos per la ekspedicio profiti. Li estis spekulaciema, se li scipovis ne entrudig^i. Kaj kiel plej grandan sian preferon li taksis tiun, ke li konis arton agi en la g^usta tempo. Li aperis apud reg^a kortego g^entile, kun hejmeca memkomprenebleco. Lau^dire li au^dis, ke riparo de s^ipoj destinitaj por la ekspedicio ne povas esti finita pro la neantau^vidata manko de mono. Li komprenas la situacion kaj volonte helpos. Holandaj dukatoj estas por la hispana regnestro je libera dispono. La helpo de Haro estis danke akceptita. Rapide estis havigitaj mankantaj karaveloj. La ekspedicio estis kunmetita jene: La flaga s^ipo, sur kiu veturos Magalhaes, ricevis nomon Trinidad. G^i ja ne estis plej granda, sed plej rapida. Ceteraj s^ipoj nomig^is San Antonio, Concepcion, Viktoria kaj Santiago. En la haveno ekregis denove vigla vivo. La s^ipoj estis provizitaj per nutraj^oj, ekipaj^oj kaj varoj destinitaj por inters^ang^ado. La c^efa nutraj^o konsistis el longdau^raj biskvitoj, da kiuj oni surs^ipigis preskau^ 300 tunojn. Da vino kunprenis la ekspedicio 417 sakojn, 253 barelojn kaj 508 botelojn. Krom tio estis deponitaj en la subferdeko 200 bareloj da sardeloj, pli ol 20 centkilogramoj da sekigitaj fis^oj, 57 centkilogramoj da saligita viando, pli ol 11 tunoj kilogramoj da fromag^o, 21 centkilogramoj da sukero, 20 tunoj da vinagro, 250 faskojn da ajlo, 100 faskojn da bulbo, 20 centkilogramoj da vinberaro, 54 centkilogramoj da mielo, 3 centkilogramoj da rizo, provizoj da faruno, da faboj, da pizo, da lento, da salo, da mustardo, da figoj kaj migdaloj. En unu s^ipon estis alportataj ec^ sep vivantaj bovinoj kaj tri porkoj. Krom tio kompreneble kupraj kaldronoj, potoj, tranc^iloj, 50 centkilogramoj da kandeloj, 89 lucernoj, 40 s^arg^veturiloj da ligno, marteloj, pends^losiloj, fero kaj s^talo, hakiloj, tenajloj, boriloj, hakfosiloj, landkartoj, medikamentoj, papero, matoj, dekkvin puraj libroj por enskriboj - Ric^e oni memoris ankau^ je milita ekipo. Provizoj da militista materiralo plej bone atestis pri la konkeremaj celoj de Hispanoj. La ekspedicio posedis pli ol 60 kanonojn, 50 centkilogramojn da pulvo, ferajn kaj s^tonajn kuglojn por kanonoj, 100 kirasojn kun helmoj, 100 surbrustajn kirasojn, 60 s^tonj^etilojn kaj 4 300 sagojn, 200 rondajn s^ildojn, 1 140 lancojn, 120 j^etlancojn, 1 000 halebardojn, 200 piklancojn, 50 kornojn, en kiujn oni donadis pulvon por kanonoj, 150 ulnojn da mec^o kaj katenojn por manoj kaj kruroj - Oni elspezis por la tuta ekspedicio preskau^ 9 milionojn da maravedoj. El c^i tiu sumo estis ac^etita por 1,600 000 maravedoj la varoj servontaj por intermang^o kun indig^enoj: montoj da kotons^tofoj en la plej okulfrapaj koloroj, tolaj^oj, c^apoj, tabako, vitraj kugletoj kun koraloj, speguletoj kaj kombiloj, sonoriletoj, fis^hokoj, tranc^iloj - Magalhaes otte ne sciis, kion fari pli frue. El la tempo, kiam li vivis sur la maro, li sciis, ke kiu ajn forgesita bagatelaj^o povus signifi minacigon de la ekspedicio. Li estis tro konscia kaj tro singarda ol komisii per kontrolo de deponataj provizoj iun alian. De la frua mateno g^is la nokto li estis en la haveno. Li kontrolis la ricevitajn varojn kun la listoj, denove kaj denove li sumigis kolorojn da ciferoj, hazardelekte li malfermis sakojn kaj pakaj^ojn, li esploris kvaliton, li gustumi - - - Ankau^ la s^ipanaro estis ankorau^ kompletigata. Iam alig^is por servi sur la s^ipoj du maristoj. La pli juna estis al Magalhaes iomete konata. Sed li povis peni kiel ajn, li ne estis kapabla rememorigi al si, kie li vidis lin. Fernao volis post malagrablaj spertoj malebligi la superfluajn kalumniojn kaj eternan suspektadon, pro tio li limigis nombron de fremdlandanoj al mininuma nombro. Tial lia unua demando estis: "C^u vi estas Hispano?" "Ne, Portagalo," respondis la pli juna. Denove Portugalo! Estas vero, ke ili estas la plej kapablaj maristoj kaj estas eble konfidi ilin. Sed li akceptis jam tridek da ili! C^u li ankorau^ pligrandigu nombron da ili? "Via nomo?" "Juan Serrao." Fernao rapide levig^is de sur la seg^o. "C^u vi estas eble - la frato - ?" "Jes, sinjoro admiralo," ridetis la maristo. "Francisko al ni ofte rakontis pri vi." "Ho! Tial vi s^ajnis al mi iel konata! Bonvolu sidig^i! Kaj rakontu! C^u vi scias ion novan pri Francisko?" "Li vivas ankorau^ c^iam sur Molukkoj kaj fartas tre bone. Mi estus tre felic^a, se mi sukcesus helpe de via ekspedicio viziti lin." "Tio estas memkomprenebla!" Juan Serrao estis ja juna, sed li havis grandajn maristajn spertojn. Sur la s^ipoj li estis oficiro. Magalhaes estis tre g^ojigita, ke li gajnis lin. Li havos almenau^ iun, kiun li povos senrezerve konfidi. Nur poste li turnig^is al la dua maristo. "Kaj vi, sinjoro?" "Oni nomas min Garcia, sinjoro admiralo," ektondris en malgranda oficejo respondo, dirita per forta baritono. C^iu vorto eksonis, kvazau^ en vasta kaj duonmalplena magazeno falus pezega kesto. "Mi estas Hispano kaj mi vivis surmare kun Juano. Mi ankau^ tre volonte alig^us." Magalhaes kritikeme rigardis lin. Garcia estis iomete pli maljuna ol Serrao kaj ankau^ je kapo superigis lin. Grandega, larg^a staturo, netrapenetrebla praarbaro da densaj haroj, bronze sunbrunigita vizag^o, anstatau^ okuloj ardaj kaj lumbrilantaj karbetoj, manoj kiel s^oveliloj. Kun c^i tiu ekstera bildo de kruda forto estis en akra kontrau^staro milda kaj bonkora, kvazau^ infana rido, kiu malkas^is du vicojn du sanaj kaj blanke brilantaj dentoj. "Kio vi estis sur la maro, sinjoro Garcia?" "Mi laboris en la magazeno. Transporti kaj ordigi la kestojn, tio ne kau^zas al mi malhelpaj^ojn." "Tion mi volonte kredas," ridetis Magalhaes kaj li denove rapide taksis ursan forton de Garcia. "Vi estas akceptita." Apenau^ Magalhaes adiau^is ambau^ novajn anojn de la ekspedicio, venis en la oficejon lia bofrato Duarte Barbosa. "Fernao, intervenu kontrau^ Faleiro pli frue, ol estos malfrue!" li vokis ekscitita. "Kial? C^u io okazis?" "Fernao, li sendube jam tute frenezig^is. Li sidas en la gastejo kun la maristoj kaj rakontas al ili, ke vi estas tute nekapabla kaj ke sen lia helpo la ekspedicio certe fiaskus. Li asertas, ke nur li konas la pozicion de vetureblo tra amerika kontinento kaj se li ne alkondukos vin tien, tuta s^ipanaro mizere pereos. Maristoj kredas lin kaj komencas timi pri la vojag^o. Se la afero progresos tiamaniere plue, almenau^ duono de la s^ipanaro rifuzos veturi." Magalhaes malserenig^is. Li sciis jam de longe, ke Faleiro farig^is lia mortinsida malamiko, ke la gloravido malheligis lian cerbon. C^u li ekvojag^u kun frenezulo, kiu povus demoraligi la s^ipanaron per siaj terurigaj profetaj^oj? C^u li minacigu la ekspedicion per sia netau^ga respektemo? Li energie decidig^is. Li skribis al la reg^o pri la diskreditema agado de Faleiro kaj postulis lin, ke al astronomo estu malpermesata partopreno en la ekspedicio. La reg^o tuj plenumis lian peton. En c^i tiujn tempestajn tagojn eklumis radio de milda felic^o. Al geedzoj de Magalhaes naskig^is filo Rodrigo. Fernao tre s^atus dedic^i sin pli multe al la famillo, sed tio ne estis ebla. En lian vojon starig^is novaj kaj novaj malhelpaj^oj, kiuj ne permesis ec^ momenton de trankvilo kaj ripozo. La Hinda ofico cedis al kalumnioj de la portugala ambasadoro, kiu nigrigis Magalhaeson, kie li nur povis. La malkonfido kaj suspekto farig^is pli forta. Ne, ne estas eble kredi tiun enmigrintan Portugalon! Estas necese c^irkau^igi lin per homoj fidindaj kaj sindonaj al la reg^o! Pro tio lau^ konsiloj de Hinda ofico la reg^o dekretis kapitanojn de la s^ipoj sen informi Magalhaeson. Ili estas hispanaj hidalgoj, kiuj ne amas admiralon. La kapitano de San Antonio estas Cartagena, de Concepcion Queseda, Mendoza gvidos Viktorion. Kiel oficiro de Antonio estas destinita Gomez, homo, kiu havis la saman planon kiel Magalhaes. La s^ipo Santiago restis dume sen la komandanto. Tiamaniere volis la Hinda ofico la ekspedicion kiel eble plej malproksimigi. Estas bona c^iu tago, kiun ili akiros. Eble Magalhaes faros ion senpripensitan kaj li estos senigita je la rango de admiralo! Jam estis fiksita la tago por forveturo, sed la kapitano ankorau^ ne estis nomita. Anstatau^ tio la Hinda ofico invitis Magalhaeson kaj supers^utis lin per riproc^oj. "Sinjoro Magalhaes, kial vi ne sekvis la ordonon de la reg^o?" vortatakis lin la oficisto. "Bonvolu paroli konkrete," respondis Magalhaes. "Kiun ordonon?" "Jen vi havas skribite klare, ke vi rajtas akcepti maksimume kvin eksterlandanojn, sed vi havas ilin okdek du! Kiel vi klarigos tion?" "Mi konsideris sukceson de la ekspedicio. Pro tio mi elektis nur bravajn maristojn, malatentante ties naciecon." "Strange, ke g^uste tiom da Portugaloj estis bravaj!" ridetis malice la oficisto. "Partugalujo estas lando de maristoj, sinjoro!" "Do lau^ via opinio Hispanujo ne estas surmara potenco?" rigardis lin la oficisto de sub duonfermitaj palpebroj kaj liaj mokemaj okuloj diris: Jam vi estas, friponeto, en la kaptilo! Sed Magalhaes ne lasis sin kolerig^i. Trankvile kaj decide li respondis: "Jam dum unua au^dienco apud la reg^o Karolo mi diris, ke mi volas servi per c^iuj miaj fortoj al Hispanujo. Mi kredas, ke tio estas sufic^a respondo je c^iuj viaj duboj. Lau^ mia opinio estas multe pli grava mia demando: C^u estas al Hinda ofico konate, ke ni estas morgau^ forveturontaj?" "Mirinda demando!" ekridis afekte la oficisto. "Hinda ofico ja mem fiksis la daton de la forveturo!" "Se estas la afero tia - do kial ne estis g^is nun nomita kapitano de la s^ipo Santiago?" "Hm ... g^i ne estas tiel simpla, sinjoro!" respondis la oficisto kaj en liaj okuloj denove ekbrulis flameto de malica moko. "Estas ec^ tre malfacile trovi fidindan kapitanon. Ni faras, kion ni povas, sed la aftero iel ne progresas ..." Fernao ekkomprenis. La Hinda ofico volas ankorau^ en la lasta momento malebligi la ekspedicion! Sed en c^i tiu rilato ili erarmiskalkulos! Magalhaes jam nenion demandis kaj el la Hinda ofico rapidis rekte en la havenon. Li ordonis tujan vicordig^on de la tuta s^ipanaro. En kelkaj minutoj estis la ordono plenumita. Magalhaes pas^is malrapide preter la vicoj. Meze li haltis. "Maristoj!" li alparolis la arig^intojn per forta voc^o. "Kiel vi scias, ankorau^ ne estis nomita komandanto de s^ipo Santiago. Tial oni komencis disau^digi, ke ni ankorau^ ne forveturos. Al tio mi proklamas : La forveturo estas fiksita je la morgau^a tago - kaj en tio nenio s^ang^ig^os!" "Bonege! Vivu admiralo Magalhaes!" vokis la maristoj. "Komandanto de Santiago estas kapitano Juan Serrao!" komunikis sian decidon Fermao. "Vivu kapitano Serrao!" au^dig^is la s^ipanaro de Santiago. "Kiel oficiron sur flaga s^ipo mi dekretas Duarte Barboson. Per tio c^iuj s^ipoj ricevis bezonatan gvidantaron. Morgau^ vi venos kun viaj kapitanoj al diservoj en la preg^ejo de Santa Maria." finis sian ordonon admiralo. Novaj vivukrioj. Disiro. Maristoj rapidis al siaj familioj, al konatoj. C^iu volis ankorau^ lastfoje g^ojig^i kun siaj karuloj. Morgau^ post diservoj oni iros rekte sur la s^ipojn. Ankau^ Magalhaes iris hejmen pli frue ol alifoje. Kaj jam vesperig^as. La lasta vespero en la familio ... C^e ric^e per mang^oj kovrita tablo sidas plejproksimuloj de Fernao: Beatrice, Diego kaj Duarte Barbosoj, Juan Serrao, Aranda. En lulilo kontente murmuretas malgranda Rodrigo. Estis invitita ankau^ Haro, sed li devis neatendite forvojag^i. Fernao kaj kun li c^iuj estas iomete angorigitaj. Super la kvieta domo s^vebas fantomo de la longa foresto. Oni parolas pri c^io ebla, nur ne pri la veturo. Neniu volas rememorigi doloran adiau^on. Fine komencas Aranda: "Sinjoro admiralo, vi devus esti -," sed subite li c^esas paroli, c^ar li konsciig^as pri la c^eesto de Beatrica. Edzino de Fernao elsentis, ke Aranda silentig^is pro s^i. "Sinjoro Aranda, vi povas paroli seng^ene," s^i trankviligas lin. "Egale mi scias, kion vi volas diri." "Se vi opinias ... Do, vi devus esti dumvoje singarda rilate al viaj homoj," eldiris sian averton Aranda. Magalhaes senvorte kapjesas. Li antau^sentis tion jam de longe. "Kaj c^efe rilate al kapitanoj," dau^rigas Aranda. "Antau^ nelonge ili lau^dire esprimig^is, ke ili mortigos vin, se vi agos tro suverene." "Estas bone, se oni konas dang^eron antau^e," opinias Magalhaes kaj sulkoj sur lia vizag^o ne estas pli akraj. "Vasko da Gama havis c^ion multe pli facilan," diras zorgeme Diego Barbosa. "Li staris nur kontrau^ nekonateco kaj oceanoj. La s^ipojn li havis senriproc^aj. Kaj la homojn li povis konfidi." La staturo de la portugala malkovrinto farig^as helkontura antau^ okuloj de Fernao. Ili estas en pag^ia lernejo. Vasko da Gama prelegas al ili. Kion li tiam diris?" ... Se iu volas farig^i la maristo, estas necese, ke li estu la tuta viro. Li devas havi spinon pli firman, ol estas masto, la vidpovon pli akran ol falko kaj forton pli grandan ol leono. Li devas scipovi moki furiozon de la oceano, ne plendi, kiam krevas stangoj kaj ventego diss^iregas velojn. Li devas scipovi kunpremi la dentojn kaj starig^i pli firme, kiam iu kamarado estas antau^ liaj okuloj malsuprenj^etita en embuskajn ondojn. Li devas scipovi suferi malsaton, soifon, lacig^on, varmegon kaj froston, skorbuton. Li devas sens^ancele kredi al sia komandanto, ankau^ se s^ajne c^io estas perdita. Li devas dau^re nag^i al sia celo, ankau^ se lin terurigas nekonataj malproksimoj kaj premas arda sopiro je la hejmo ... Tia viro Fernao c^iam estis. Tia li ankau^ estos. Li ne timas oceanojn, li ne timas perfidon. Sed la hejmo ... Beatrice ... Rodrigo ... Fernao perforte subpremis la deprimon. C^u la hejmo? Unu au^ du jaroj baldau^ forpasos. Poste li revenos. Rodrigo intertempe jam komencos kuradi kaj Beatrice kondukos lin al la haveno, s^i montros la s^ipojn kaj fiere diros: C^u vi scias, Rodrigo, kiu alveturas? Jen via pac^jo, knabeto. Vi ja rememoras, kiel mi rakontadis al vi pri li en tiuj senfinaj monatoj, kiam ni ne vidis lin! Vi plene malfermis al mi viajn nigrajn okulojn kaj vi tute ne komprenis, pri kio mi parolas kun vi. Kaj kiam mi klinig^is super vin kaj ia larmo elsaltis el mia okulo kaj glitis sur vian vangon, vi c^iam komencis ridi. Vi ec^ ne scias, kia medikamento estis por mi c^i tiu rido. G^i redonis al mi esperon kaj fidon, kiam mi malesperis kaj dubis pri la felic^a reveturo de via patro. Kaj jen - via rido pravis. C^io finig^is bone kaj pac^jo revenis. Kion li devis suferi! Cetere li rakontos al ni pri tio, nur g^is kiam li estos iomete ripozinta post la longa vojag^o, kiu faris el li faman malkovrinton. Nun bele bonvenigu lin: pendig^u sur lian kolon, kisu lin - kaj ne timu lian sovag^an barbon! - kaj ridetante diru: Mi tiom g^ojatendis vin - - -! Sed Rodrigo ne au^skultos, kion la patrino parolas. Liaj okuloj estos celdirektitaj al la maro. Kia tenereco kaj kiaj vortoj, se la kanonoj tondras kaj bombkanonoj bruegas! Kiel li estos brilblindigita rigardante al aroj da maristoj, vicig^antaj por triumfa mars^o en urbon! Kiel li saltetos, kiam eksonos gaja muziko kaj amasoj komencos vivukrii al tiuj, kiuj venkis la oceanojn! En liaj vejnoj jam s^au^mos la maltrankvilega sango de marnavigantoj... Fernao staras klinita super lulilo de sia filo. Iu prenis lian manon. Beatrice. "Fernao, estu tie singarda!" "Ne timu, mia karulino! Mi ja havas nun, por kiu mi vivu!" C^irkau^ duonnokto la gastoj disig^is. La sekvantan tagon estis la adiau^festo en la preg^ejo de Santa Maria. La diservojn partoprenis c^iuj maristoj, iliaj familioj, parencoj kaj konatoj. Multnombraj rigardantoj plenumis la preg^ejon g^is la lasta loko. Ili scivole observis la kurag^ulojn, kiuj entreprenas la dang^eran veturon. Kaj plej ofte ili rigardas al la viro, kiu genuas antau^ la altaro. C^u tio ne estas kiel en fabelo? Li venis c^i tien kiel sensignifa fremdlandano. Post nelonge li farig^is la hispana kavaliro kaj admiralo de la ekspedicio, da kiuj Hispanujo arang^is nur negrandan nombron. La fumo de incensujo disvastig^is tra la spacoj de templo. En tomba trankvilo diris Magalhaes la admiralan j^uron. C^u vi au^das bone, vi neplibonigeblaj dubemuloj? Li j^uras fidelon al via reg^o, al via lando, al via popolo! Li trovis en Hispanujo komprenon kaj li estas dankema al c^i tiu lando. Kaj vi devus lin koni kaj scii, ke la vortoj de lia j^uro estos plenumitaj! Poste iris al la altaro kapitanoj. Ankau^ ili j^uris, ke ili estos fidelaj al sia admiralo, ke ili obeos liajn ordonojn, ke ili forlasos lin en neniu dang^ero. C^u ankau^ ili plenumos sian j^uron? Sed nun jam fino kun la larmoj, kiuj defluas de sur la vizag^oj de virinoj, viroj, maljunuloj kaj infanoj! La momento venis. Kio estis nur fantomo kaj neatingebla revo, tio farig^is la realo. Fernao staras sur la admirala s^ipo kaj kontente observas la precize donitajn kaj plenumatajn ordonojn de siaj oficiroj. Nova komando. Oni hisas reg^an flagon. Apude flirtas flago de Magalhaes. Kanonpafoj anoncas komencon de la veturo. Lastaj mansvingoj por adiau^i. C^u vi komprenas la grandiozecon de la momento, vi c^iuj, kiuj malhelpadis c^i tiun homon je c^iu pas^o? Klinig^u antau^ lia persistemo, forto de la volo kaj antau^ lia au^daco! Klinig^u antau^ li en profunda estimo, Hispanujo! C^ar li - vilag^a knabo, pag^io, maristo, kapitano, kavaliro kaj admiralo - Fernao Magalhaes en viaj servoj veturas malkovri la mondon! T r a A t l a n t i k o Fernao Magalhaes staras sur la ferdeko de admirala s^ipo kaj atente sekvas regulan veturon de siaj karaveloj. Post Trinidado veturas Viktorio, Concepcion, San Antonio, Santiago. En kapo de Fernao kirlig^as miloj da pensoj kaj zorgoj kaj tamen li estas kontenta. Post jaroj de maljustaj^oj kaj batalado li fine denove enspiras puran kaj fres^an maraeron. Kun malproksimig^anta marbordo kvazau^ restus malproksime malantau^ li ankau^ fortaj impresoj de la lastaj semajnoj. Alvarez, Ruy Faleiro, oficistoj de Hinda ofico, Aranda, reg^o Karolo, Barbaroso, Beatrice kaj Rodrigo. . . Sed c^i tio apartenas jam al la pasinteco. La bordo jam tute malaperis el horizonto. La firmamento c^e c^iuj mondflankoj kunfandig^as kun la akvoj. Ie malproksime restis c^iuj malhelaj fortoj, kiuj klopodis malebligi la ekspedicion. C^i tie estas kvin s^ipoj kaj 265 maristoj. Iliaj vivoj dependas de kapabloj de Magalhaes, de lia arto gvidi la veturon tra nekonataj akvoj, de lia au^daco kaj persistemo. Fernao sentas, kiel granda estas la s^arg^o, kiun li surprenis. Sed li neniam timis antau^ la respondeco, g^i estu kiom ajn granda. Nek nun li timas g^in. Male - lia brusto fortege plilarg^ig^as de g^ojiga sento. Li pruvos al la maristoj kaj ankau^ al Hispanujo, ke oni ne donis al li fidon vane! Stranga forto trapenetris lian tutan estaj^on. La jaroj de la revoj kaj preparoj finig^is - nun li donos la pruvon, ke el grandaj revoj farig^as grandaj faroj. La pensojn de Magalhaes interrompis energiaj pas^oj. Li rigardis returnen. Antau^ li staris juna, sendube dudekokjara viro. Nigraj brilantaj okuloj estis fiksitaj al admiralo kun preskau^ knabeta scivolo. Bruna, sunbruligita vizag^o kaj viglaj movoj malkas^as Italon. Antonio Pigafetta! Magalhaes ridetis c^e subita rememoro . . . G^i okazis tuj antau^ la forveturo, kiam Pigafetta aperis apud li unuan fojon. "Vi estas sendube surprizita, sinjoro admiralo," diris li salutante. "Nur mi ne s^atus, ke g^i estu surprizo malagrabla." "Kion vi deziras!" demandis Magalhaes kaj subite, ne sciante kial, li sentis al la alveninto mirindan simpation. "Mi estas Kavaliro Antonio Pigafetta kaj devenas el itala Vicenzo," prezentis sin la vizitanto. "Mi akompanis papan legaton al Hispanujo. Kiam mi eksciis pri via admirinda ekspedicio, kaptis min sopiro veturi kun vi." "Kiel maristo?" "Kiel ... eble kiel maristo. Kiel kio ajn." "Kiel kio ajn?" Magalhaeson mirigis la stranga respondo. "Bonvolu kompreni, sinjoro admiralo. Min ne allogas ia profito, ia ric^eco - mi volas nur vidi parton de nova mondo kaj travivi kromordinarajn okazintaj^ojn." "Kaj se nia veturo estos tute malinteresa?" "Tion mi ne timas, sinjoro admiralo. Mi estas konvinkita, ke vi travivos pli multe ol mem Kolumbo!" "Nur ke vi ne trompig^u!" moderigis lian entuziasmon Magalhaes. "Nu - mi konsentas kun via prartopreno. Sed konsidere al tio, ke temus pri stranga pozicio sur la s^ipo, estas necese ricevi konsenton de Hinda ofico." "Pri tio vi ne bezonas zorgi, sinjoro admiralo," diris Pigafetta. Li elpos^igis ian paperon kaj donis g^in al Magalhaes. "C^i tiujn aferojn mi jam ordigis." Magalhaes legis leteron de la reg^o, kiu varmege rekomendis al li Italion. Intereso de Pigafetta pri longdau^ra vojag^o, lia entuziasmo, energio kaj prepariteco, kun kia li prizorgis la partoprenon en la ekspedicio - tio c^io al Magalhaes c^iam pli multe plac^is. "Vi diris ion pri la surprizo, sinjoro Pigafetta," li diris fine. "Mi estas vere surprizita. Kaj mi diros al vi rekte, ke g^i estas agrabla surprizo." Tiel kreskis la s^ipanaro de Magalhaes je unu ano, kun kiu komence neniu kalkulis. Je la homo, kiu ekvojag^is malproksimen sen iaj ajn profitemaj intencoj, kiu estis gvidata per ununura sopiro: multe vidi, multe travivi - kaj c^ion priskribi. . . Nun li staris apud la admiralo kaj demandis, kion opinias la gvidanto de la ekspedicio pri la vento. "G^i estas favora," respondis Magalhaes. "Se g^i dau^ros, post ses tagoj ni povos atingi Kanariajn insulojn." "C^u ni restos tie pli longan tempon?" "Sendube unu semajnon. Ni ens^ipigos provizojn da trinkakvo kaj fres^a viando, atendos la s^ipon el Hispanujo, kiu ankorau^ alveturigos al ni suplementojn da nutraj^oj - kaj poste ni jam celdirektos al la vasta oceano." "Unu aferon mi ne povas kompreni, sinjoro admiralo. Mi iomete konas navigacion kaj mi scias, ke karaveloj de diversa tonaj^o havas regule ankau^ diversan rapidecon. Estos certe granda arto kunteni la eskadron, kiu estas kunmetita el s^ipoj tiom malsimilaj, kiel estas viaj karaveloj. Dumtage vi signalizas viajn ordonojn, tion mi jam rimarkis. Sed kio okazos nokte?" "Por nokto ni havas interkonsentitajn signalojn. Kiam krepuskig^os, ni bruligos sur la postkilo de Trlnidad lignan torc^on, kiu estos por ceteraj s^ipoj videbla gvidilo." "Kaj kiamaniere vi scios, ke la ceteraj s^ipoj vere sekvas vin?" "Dum normalaj cirkonstancoj oni povas supozi tion. Sed se mi volos konvinkig^i pri tio, mi ordonos bruligi krom la torc^o ankorau^ unu lucernon - kaj c^iuj s^ipoj devos respondi al mi ankau^ per luma signo." "Tre interesa," ridetis Pigafetta kaj li tuj enskribis tion. "Sed se vi volus ekzemple plimalrapidigi la veturon de tuta eskadro - se minacus malprofundejoj au^ io simila - kiamaniere vi tion arang^us." "Ni estas interkonsentitaj, ke en tia kazo sur la postkilo de admirala s^ipo brulos du lumigiloj. La saman signalon mi uzos ankau^ tiam, se mi volos s^ang^i direkton de la veturo." Kaj Magalhaes detale informis la scivoleman Pigafetton pri pluaj misteroj de sia signalsistemo: tri lumigiloj atentigos, ke proksimig^as tempesto kaj estas necese kuntiri malsupren velon. Se aperos kvar lumoj, oni devas kunvolvi c^iujn velojn. Se la s^ipo atingos dang^erajn malprofundaj^ojn au^ se g^i alproksimig^os al la tero, au^dig^os kelkaj kanonpafoj. Por c^iu antau^vidata kazo estis alia signalo. La tutan komplikitan sistemon ellaboris Magalhaes kun fakuloj por navigacio el Hinda ofico kaj aprobis g^in reg^o. Dum Pigafetta c^ion zorgeme enskribis, krepuskig^is. Al admirala s^ipo alveturia Viktoria. Sur kapitana ponteto staris Mendoza kaj per voc^fortiga tubo li vokis: "Mi salutas vin, sinjoro admiralo! Sur Viktoria c^io en ordo. Kapitano Mendoza petas ordonojn por nokta patrolo." Magalhaes dankis por la saluto kaj mallonge rememorigis kelkajn instrukciojn por servo dum nokto. Poste alveturis Concepcion, San Antonio, Santiago. Ties kapitanoj salutis per simila maniero kiel Mendoza. "G^i estas kutimo c^e la hispana s^ipanaro," klarigis Magalhaes al Pigafetta. "Mi opinias tion prudenta, c^ar tiamaniere oni konservas unuecon de eskadro kaj plidisciplinigas c^iujn s^ipanarojn." Pigafetta adiau^is admiralon kaj foriris en sian kus^ejon. Li lumigis kandelon kaj g^is malfrua nokto li enskribis impresojn kaj ekkonojn el la unua tago de la veturo. Li sentis kulminon de sia felic^o. Kiam li vivis hejme, en Vicenzo, li tre s^atis legi priskribojn pri nove malkovritaj landoj. Precipe lin interesis la vojag^priskribo de Amerigo Vespucci, lia samlandano. Ho, ke li havu ankau^ la felic^on veni en landon. Kiu estus g^is tiu tempo nekonata al eu^ropaj popoloj! Kiel li g^uus c^iun g^ojon el tia ekkono! Kiel konscience li priskribus c^ion, kion li tie vidus kaj travivus! Kaj poste li venis Hispanujon, kie li au^dis pri la grandioza ekspedicio al Molukkoj . . . Do - la unua ric^a enskribo estas preta. C^u al li estos ebligite priskribi okazintaj^ojn de c^iu tago g^is la felic^a reveno? Pigafetta estis denaska reportero. Dum la tago li ec^ momenton ne sidis, li estis c^ie. Li laboris kun maristoj en magazeno, helpis al kuiristoj en kuirejo, kunvolvis velojn, observis s^ipgvidiston, amuzig^is kun astronomo Martin, partoprenis konsilajn kunvenojn de la oficistoj. Li estis plena de viveco, energio, gajeco. Koron li havis sinceran kaj senteman. Li scipovis entuziasmig^i kaj g^oji. Li kompleze helpis c^iun, kiu helpon bezonis. Pro tio c^iuj s^atis lin. - Post ses tagoj atingis la ekspedicio Kanariajn insulojn. Tie ili surs^ipigis provizojn da trinkakvo kaj fres^a viando. Mankoj sur s^ipoj, kiujn oni konstatis dum la navigado, estis forigitaj. La kvaran tagon post albordig^o alveturis s^ipo el Hispanujo, kiu alveturigis suplementojn de diversaj materialoj kaj nutraj^oj. Kaj ankorau^ ion alveturigis c^i tiu s^ipo: Lastajn salutojn el Hispanujo por partoprenantoj de la ekspedicio kaj precipe por la admiralo. Beatrice sendis lastajn kisojn siajn kaj tiujn de sia filo kaj rememorigis singardon. Barbosa denove avertis Magalhaeson antau^ la dang^ero, kiu atendos lin survoje. Post forveturo de la ekspedicio li au^dis multajn malagrablajn parolojn. Neniu kredas je felic^a fino de la veturo. Ili ec^ dubas, ke iu el maristoj revenos. C^iujn atendas miloj da dang^eroj. Kaj plej multe minacata estas la admiralo, c^ar li estas malamata de siaj kapitanoj. Tiuj lau^dire ricevis apartajn instrukciojn, lau^ kiuj ili estas devigataj atentobservi la admiralon . . . Magalhaes finlegis la leteron kaj enpensig^is. Li estas c^irkau^ata de la malkonfido. Krom kelkaj fideluloj, kiujn li povus kunkalkuli sur la fingroj de unu mano, li ne havas sindonajn maristojn. C^u ne estas frenezeco entrepreni tiom dang^eran veturon dum tiaj minacaj antau^signoj? Fernao rektig^is. Ne, lian decidon - atingi Molukkojn - nenio s^anceligos! Kaj estas bone, ke li scias, de kie li povas atendi subitan atakon. Li rigardas al c^iuj embuskoj rekte en la vizag^on. Li estas preparita. Kaj trankvile, egalanime li respondis Hispanujon, ke li obeos la kontrakton, kiun li faris kun la reg^o. Li konservos la j^uron, per kiu li promesis la fidelecon al Hispanujo. Neniu dang^ero estas tiom forta, ke g^i detenu lin de liaj intencoj. Li donis la leteron al kapitano de la hispana s^ipo. Kelkaj ordonoj por kunligi la velojn, por levi la ankrojn - kaj la tero malaperis al kurag^aj maristoj el la okuloj. Kelkajn tagojn veturis la eskadro sudokcidenten. La instrukcioj de Magalhaes kaj ordonoj de oficiroj estis precize plenumataj. La s^ipoj veturis en la rekta linio unu post la alia, la signala kontakto inter ili montrig^is tre tau^ga. La s^ipanaro estis disciplinita, al komando de la ekspedicio oni raportis neniun pli gravan delikton. Maro estis kvieta kaj blovis favora vento. Trankvilo. Bona vetero. Entuta harmonio. Kaj tamen admiralo skuig^is per duboj. La avertaj voc^oj el Hispanujo ne restis c^e li sen eh^o. C^u estas vero, ke la hispanaj kapitanoj intencas ataki sian komandanton sur la vasta maro? Kiam kaj dum kiaj cirkonstancoj ili tion faros? G^is nun ili faris nenion, kio subtenus antau^timon de Magalhaes. Sed c^u tio ne estas nura masko, per kiu ili klopodas kas^i siajn verajn intencojn? C^u ili ne volas nur luldormigi la admiralon, por ke ilia atako estu pli malatendata kaj pli efika? Veneno de malkonfido penetris en koron de Fernao kaj c^irkau^pakis g^in per malmola krusto. Kaj alia, pli malbona afero. Ankorau^ dum restado en Hispanujo disvastig^is sciigo, ke Portugaloj post malsukcesaj provoj malebligi vojag^on de Magalhaes entreprenos ion alian. Ili sendos sur la oceanon fortan eskadron, kiu havos ununuran celon: dronigi c^iujn s^ipojn de Magalhaes, neniigi karavelojn kaj ties s^ipanaron, ke restu neniu atestanto de la embuska atako. Magalhaes havis impreson, ke li estas grenero inter du muels^tonoj. Unu muels^tono - la hispanaj nobeluloj. Dua muels^tono - Manuelo kaj lia s^iparo. C^u li senvorte kaj rezigne atentu, g^is li ricevos unuan baton? Malkonfido. Antau^timoj. C^u estas eble veturi tiamaniere en nekonatecon? De kie minacas pli granda dang^ero? Kiu el ili estan pli proksima? Kiun muels^tonon forj^eti unuavice? Eskadro veturas sudokcidenten. En tiu direkto, kien regule veturadas la s^ipoj nag^antaj en Amerikon. Se Portugaloj efektive intencas ataki ilin, en tiu kazo ilia s^iparo krozados en c^i tiuj akvoj. Tiamaniere meditante Magalhaes faris subitan decidon: sen antau^a konsilo kun la kapitanoj li devojig^os de la origina direkto. Li gvidos siajn s^ipojn tien, kie la eskadro de Manuelo tute ne serc^us ilin! De sur admirala s^ipo vidig^is signaloj: "S^ang^i la direkton!" La flaga s^ipo turnig^is kaj veturis en direkto - sudorienta! En direkto al Afriko! En direkto al akvoj, kiujn suverene hegemoniis Portugaloj! La ceteraj karaveloj obeeme sekvis la flagan s^ipon. Sed jam aperis vicadmiralo Cartagena. Li starig^is antau^ admiralo rekta, svelta, je la kapo pli altkreska ol lia komandanto kaj je kelkaj jaroj pli juna, kun rigidaj trajtoj en la vizag^o. "Sinjoro admiralo, kion signifas c^i tiu s^ang^o en la direkto?" li demantis g^entile. Sed la tono de lia voc^o malkas^is, kiel li estas ofendita, ke admiralo tute ne konsilig^is kun li. Cartagena havis plenan rajton demandi pri la afero. Kaj eble c^iuj pli postaj okazintaj^oj evoluus tute alie, se Magalhaes en c^i tiu momento respondus trankvile kaj objektive. Sed Magalhaes estis tro premata per rigida cirklo de la malkonfido kaj li ne povis montri iom da afableco. "C^ion mi serioze pripensis, sekvu la flagan s^ipon!" sonis la respondo. Kaj g^i estis elparolita kun c^iu krudeco, kiun Magalhaes kapablis uzi. Post c^i tiuj vortoj la ofendita Cartagena revenis al San Antonio. Estis evidente, ke la konflikto inter admiralo kaj hispanaj nobeluloj eksplodis, ec^ se lau^ ekstero s^ajnis, ke c^io mars^as bone. La eskadro c^iam sekvis la flagan s^ipon, ordonoj de admiralo estis plenumataj ankau^ en sekvantaj tagoj. Kapitanoj de c^iuj karaveloj veturadis antau^ vesperig^o el Trinidad kaj salutis sian komandanton lau^ regula maniero. Kaj tamen io malbonsigne bruletis sur la ferdekoj kaj en kus^ejoj de la s^ipanaro. Kien do ni propre navigacias? Ni proksimig^as al Atriko - kaj g^in regas Portugaloj! C^u la admiralo ne volas peli la ekspedicion al bordo de Quineo kaj enmanigi hispanajn s^ipojn al siaj samlandanoj? Kaj ankorau^ pli rapide kaj pli embuske komencis bruli la dang^era flameto, kiam la ekspedicio atingis senventan trankvilejon, kie g^i estis devigata resti kelkajn semajnojn. Intertempe g^i celdirektis jam denove sudokcidenten kaj la bordon de Afriko g^i lasis malproksime malantau^ si - sed c^u ne estas la senmova trankvilo sur la vasta oceano pli malbona ol albordig^o c^e portugala teritorio? C^u tiu homo tau^gas esti la admiralo, se li ne estas kapabla atingi sen akcidento nure Brazilion, kien veturadas s^ipoj jam kvazau^ ili farus malgrandan ekskurson? C^u ne estus multe pli bona komandanto Cartagena, kiu intervenis tuj post la unua ordono pri la s^ang^o de la direkto kaj estis tiom malg^entile silentigita? La strec^o sur la s^ipoj farig^is ankorau^ pli sufoka, kiam la firmarmento kovrig^is per grizaj nuboj, kiuj pendis en la aero kiel muta minaco. Admiralo ordonis kunvolvi velojn. Apenau^ la ordono estis plenumita, fulmotondris kaj en sekvanta monento ferdekoj estis supers^utitaj per torentpluvo. Fulmoj krucig^is sur la malheligita firmamento, la ventego mug^is kaj la s^ipoj g^emis ankau^ en fundamentoj. Maristoj terurig^is. La forto de la s^tormo s^ajnis al ili kiel averto antau^ plua veturo. La naturo mem konfirmas tuj en la komenco iliajn plej nigrajn antau^timojn. Ili prefere reveturu hejmen, kiam estas ankorau^ konvena tempo por tio! La s^tormo c^esis kaj anstatau^ g^i venas trankvila pluveto. Pluvas unu tagon, du tagojn, tri tagojn - pluvas semajnon, du semajnojn - pluvas kviete. Kaj sen vento. La veloj estas malstrec^itaj kaj karaveloj staras preskau^ sur unu loko... Maristoj estas lacaj, malbonhumoraj, nekomplezaj, en iliaj okuloj kus^as malboneco kaj malamo, ili estas koleremaj, ili estas kapablaj fari kion ajn, nur ke ili povu reveturi hejmen. Malbonaj kaj minacaj paroloj disvastig^as sur la karaveloj. Fernao multon au^das mem dum siaj rondiroj, kiam li trarigardas patrolojn, kiam li iras kontroli provizojn en la magazeno kaj ordon en kus^ejoj de la s^ipanaro. Antau^ lia malserena rigardo ja vortoj frostig^as sur la lipoj kaj malamegaj fulmoj de la kolerig^intaj okuloj glitas sendang^ere al la planko, sed al li sufic^as ankau^ tio, kio restas ne dirita. La tuta ekspedicio s^ancelig^as en deprimiga kapteco de la tomba trankvilo, rigidig^inta senmoveco de la ne c^esanta pluvo kaj kas^ata malamo. La kumulita elektro devas esti iamaniere kvietigita. Cetere jam komencas sur la s^ipoj disputoj kaj konfliktoj inter la s^ipanaro, c^iam pli ofte estas necese puni gravajn deliktojn kontrau^ la disciplino. Sed c^i tio c^io ne sufic^as, la sufokecon oni devos forigi per ia subita, blindiga fulmo - Poste la fulmo ekfrapis. G^i okazis unufoje antau^ la vespero. La s^ipoj alveturis al Trinidad kaj unuopaj kapitanoj salutis admiralon. Jam alveturis c^iuj, nun proksimig^is San Antonio. La vualo de pluvgutoj estas trapenetrata per malrapida voc^krio: "Bonan vesperon, sinjoro ka-pi-ta-no! Sur San Antonio estas c^io en ordo. Kapitano Cartagena petas ordonojn!" Magalhaes restia stari kiel alfrostig^inta. Kion signifas c^i tiu malkas^a ofendo? Kial Cartagena ne alparolas lin per lia vera titolo? Kaj krome - tio ja ne estis la voc^o de Cartagena! Kaj la instrukcioj klare ordonas, ke la saluton devas diri c^iu komandanto persone! Fernao ne volis kredi siajn orelojn. "C^u tio estis kapitano Cartagena?" li demandis Henrikon, kiu staris apud la kapitana ponteto. "Ne estis li," respondia certe la sklavo. "Stranga afero," diris Pigafetta, kiu rapide proksimig^is. "Mi j^urus, ke hodiau^ salutis vin iu alia ol kapitano Gartagena. Kion g^i signifus?" Magalhaes silentis, sed liaj malserena vizag^o kaj malhela rigardo elparolis la saman demandon: Kion g^i signifus! C^u tio estas komenco de la ribelo? Pupiloj de okuloj de Fernao strange mallarg^ig^is. Du cent ses dek maristoj au^dis la vokon de sur San Antonio. Du cent sesdek maristoj estis la atestantoj de humiligo de sia admiralo. C^u li kviete alrigardu, kiamaniere la veneno de ribelo fluas en vicojn de la s^ipanaro? Li ordonis venigi la s^ipoficiron. "Vi veturos kun du viroj al kapitano Cartagena," li ordonis. "Vi diros al li, ke mi postulas klarigon de lia hodiau^a konduto. Kaj por venonte mi senkondic^e ordonas al li, ke li salutu min persone!" "Lau^ via ordono, sinjoro admiralo!" La oficiro surs^ipig^is. Kiam li revenis, li estis pala de ekscitig^o. Cartagena sciigis, ke li konas instrukciojn kaj ke li ne estas kompleza toleri similajn ordonojn. Hodiau^ li lasis saluti Magalhaeson per plej bona viro sur la s^ipo, estonte li komisios tion al la lasta marista lernanto. Fernao Magalhaes klinig^is antau^en, kvazau^ li volus saltlevig^i kaj per saltego forigi la distancon, kiu kus^is inter li kaj aroganta Cartagena. Sur lia frunto aperis akra sulko. Kion li faros! La horoj pasas, ili s^ang^ig^as en la tagojn ... Nenio okazas. Nur la pluvgutoj monotone plau^das sur mastojn. En subferdekoj, en kus^ejoj de la s^ipanaro komencas dang^era bolado. Lau^dira - admiralo! Kaj ni permesis, ke tia malkurag^ulo, kiu ec^ ne kurag^as interveni kontrau^ sia subalternulo, gvidu niajn vivojn? Ni faris eraron, fatalan eraregon! Cartagena estus tute alia admiralo! Magalhaes aspektia kvazau^ li ne au^dus. Kvazau^ li ne sentus centojn da rigardoj. kiuj lin trapikis per malamo, malestimo. Li lamiris sur la ferdeko, li staris sur la kapitana ponteto, li donia ordonojn al la s^ipgvidisto - sed alie li estis silentema. La eskadron de Manuelo li evitis. C^u lin j^etegis teren c^i tiu unua bato de hispanaj hidalgoj? C^u li ne rimarkis, kiel alten elkreskis dume la aroganteco kaj fiereco de lia vicadmiralo? Tiu ja c^esis jam entute saluti! Dume ceteraj s^ipoj regule alproksimig^is al Trinidad lau^ malnova kutimo kaj ties kapitanoj normale honorigis la admiralon. San Antonio balancig^is sur la ondoj kaj ties kapitano obstine silentis. Unua tago, dua tago, tria tago. Kaj Cartagena silentas... Magalhaes scipovis atendi. Li neniam trorapidis, kaj dum tiaspeca ekspedicio la komandanto devas esti speciale prudenta. Li devas serc^i tion, kio kunligas homojn. Kaj li devas havi komprenon por iliaj mankoj. La vojag^o dau^ras longe. Oni facile perdas nervojn kaj poste la homo bedau^ras tion. Eble ankau^ Cartagena rekonnciig^os. Sed kiam forpasis tri tagoj, Fernao komencis agi. "Komuniku, ke mi kunvokas sur la flagan s^ipon konsilon de c^iuj kapitanoj," li diris al signalisto. Pri la ordono de admiralo sciis tuj la tuta eskadro. "Ni komprenas!" respondis la flagoj de unuopaj s^ipoj. Fernao staris sur la ponteto kaj fiksrigarde observis San Antonion. C^u g^i respondos? Au^ c^u g^i dau^rigos sian spitecon? "Ni komprenas!" respondis ankau^ flago de Cartagena. Post duonhoro estis c^iuj kapitanoj sur ferdeko de Trinidad. La s^ipoficiro kondukis ilin en kabinon de la admiralo. Magalhaes sidis c^e la tablo kaj kontrolis iajn listojn. Kiam eniris la kapitanoj, li salutis ilin per kapklino. Cartagenan li tro ne atentis. Sed ankau^ preterfluga rigardo instruis lin, ke la obstinega kapitano perdis nenion de sia fiereco. "Mi kunvokis vin en la afero iomete hontiga, sinjoroj," komencis rekte Magalhaes. "Mi volas nome rememorigi vin, ke en la intereso de la disciplino vi devas plenumi c^iujn instrukciojn." Serrao rigardis rekte en la okulojn de Magalhaes. Ceteraj estis iomete embarasitaj. Nur Cartagena malrespekte ridetis. "Estas certaj reguloj, kiujn vi devas konservi interrilatante kun via admiralo," dau^rigis Fernao. "Vi plenumas ilin entute bone kaj mi ne bezonas plendi je via konduto. Nur en lastaj tagoj okazia io, kio surprizis min. Kapitano Cartagena forgesis saluti min." En la kabino estis sufokiga atmosfero. Cartagena spite levis la kapon. "Surprizas min, ke li kiel nobelulo, kiu devus havi la g^entilecon en la sango -," dau^rigis admiralo kaj liaj okuloj enpikig^is en tiujn de Cartagena. "Mi malpermesas, ke vi tiamaniere parolu kun mi!" interrompis lin rapide la vicadmiralo. "Mi estas nobelulo kaj mi scias, kion mi devas fari!" "Jes, vi estas nobelulo!" Magalhaes subite levig^is de sur la brakseg^o kaj rimarkis Cartagenan per neniiga rigardo. "Sed se mi jug^as lau^ via konduto, Hispanujo devus honti pri vi!" "Vi ofendas min! Kaj se g^is nun neniu diris al vi, kion signifas ofendi veran hidalgon, mi diros tion al vi!" kriis Cartagena rug^igita de kolero kaj ekprenis glavon. En la kabino ekestis tumulto kaj bruo. Konsternitaj kapitanoj volis reteni la ekscititan kamaradon. Magalhaes per du saltpas^oj trovig^is c^e Cartagena. Li elmanigis al li la glavon kaj skuis lin kiel knabeton. "Jen ni rigardu la sinjoron hidalgon!" lia voc^o rau^kis de ekscitig^o. "Do ne nur manko de g^entileco, sed ankau^ ribelo kontrau^ sia komandanto! Bonege, sinjoro Cartagena, tion vi faris brilege! Vi estas arestita!" Energie li malfermis la pordon. "Patrolo!" Alkuris oficiro kun kelkaj viroj. "Kion vi ordonas, sinjoro admiralo?" "Kapitano Cartagena estas arestita! Katenu lin - kaj en malliberejon kun li!" "Mi protestas!" erupte vokis pala Cartagena. Li rigardis kapitanojn kaj kriis: "Amikoj, rekonsciig^u! Defendu min! Eble vi ne lasos tiamaniere malhonorigi min!" Sed li vokis vane. Kapitanoj estis konsternitaj per rapida atako de admiralo. Al neniu venis ideo batalprepari armilojn. Nur Mendoza pas^is antau^ Magalhaeson kaj per g^entila, humila voc^o diris: "Sinjoro admiralo, ni diras nenion kontrau^ via ordono. Sed nur pri unu mi petas vin: Ne donu al sinjoro Cartagena katenojn. Li ja estas nobelulo. Konsideru, kiamaniere tio efikus je la s^ipanaro. Donu lin eble en malliberejon sur mian s^ipon kaj mi garantias per mia hidalga honoro, ke mi alkondukos lin al vi en c^iu momento, kiam vi deziros tion." Magalhaes, jam denove trankvila kaj rigida, konsentis. Poste li turnig^is al ceteraj kapitanoj, kiuj staris kiel senmovaj kolonoj: "Sinjoro Cartagena estas senigita pri sia rango. La kapitano sur San Antonio estos de c^i tiu momento Coca, unua oficiro el Trinidad." Senmezure konfuzitaj rigardis kapitanoj sian komandanton. Nur okuloj de Serrao brilis de entuziasmo. C^iuj silentis. "La kunveno estas finita," diris Magalhaes kaj donis signon por disiro. Cartagena estis forveturigita en malliberejon sur la s^ipon de Mendoza. Kaj kio estos nun, Fernao? Vi lampas^as sur la ferdeko, en subferdeko, vi staras sur la kapitana ponteto, vi donas ordonojn al s^ipgvidistoj. Centoj da okuloj diligente atento-sekvas vin. C^u en ili kus^as ankorau^ malamo, malestimo? Se vi vidus tiujn okulojn el proksimo, kion vi malkovrus en ili? Vi ekkonus, kiel rapide povas s^ang^i opinio de homoj. Kiam estis la kunveno de kapitanoj, c^iuj atente rigardis al Trinidad. Maristoj sciis, ke tie okazos duelo, kiu eble decidos pri la tuta ekspedicio. Se venkos Cartagena, oni veturos hejmen. Tiamaniere estos plenumita deziro de la plejmulto de maristoj. La g^ojo pro reveturo ekregos sur c^iuj s^ipoj. Strangaj estas homaj koroj kaj ties sentoj estas nediveneblaj. La venko apartenas al vi, Fernao. Ilia sopiro pri reveturo ne plenumig^is. Kaj tamen ili ne sentas sin seniluziigitaj. La sciigo pri via energia kaj admirinda interveno disvastig^is fulmrapide sur c^iuj s^ipoj. La maldelikataj maristoj amas forton. Vi donis pruvon al ili, ke vi scipovas rompi ec^ feron. Per via faro vi konvinkis ilin, ke vi estas kapabla rezisti ne nur al ventegoj, sed ankau^ al homoj. Ili nun scias, ke vi havas manon firman kaj koron de la viro. C^u ili observas g^in? Jes. Ili atente observas c^iun vian pas^on. Sed tio jam ne estas rigardoj, por kiuj ili estus trapiki vin. Ili volas koni vin, Fernao. C^esas pluvi, la veloj malrapide blovs^velig^as. La suno ridas kaj karaveloj gaje ekveturas. Kaj unu decembran tagon - post la marveturo, dau^ranta dekunu semajnojn - au^dig^as de sur Trinidad g^ojekkrio: "Tero!" C^iuj ferdekoj subite pliviglig^is. En malproksimo montrig^is blueta strio, malhela kaj malklara, kvazau^ g^i estus nura nubo, pendanta tus^apude super la horizonto. La ekspedicio estis en Brazilio. XI Lau^longe de amerikaj bordoj Alveturo en Brazilion s^ang^is subite c^ion. Anstatau^ la ploranta oceano bonvenigis maristojn ridetanta tero supers^utata de sunradioj. Anstatau^ s^ancelinta ferdeko ili sentis sub la piedoj denove firman teron. Anstatau^ malvasta spaco en malgrandaj kus^ejoj ili havis antau^ si vastan liberan regionon. Kaj krom tio: anstatau^ precize mezuritaj kvantoj de mang^aj^oj ili povis mang^i kaj trinki, kiom ili volis. Ili fritis kokidojn, bakis anserojn kaj bongustan viandon de tapiroj - kiu pensus nun pri tio, kion ili travivis, au^ kio ankorau^ atendas ilin? Braziliaj Indianoj akceptis ekspedicion kun malfermitaj brakoj. Jam longan tempon en ilia regiono ne pluvis. Apenau^ aperis sur la maro ne vidataj s^ipegoj, komencis abunde pluvi. La indig^enoj kredis, ke la pluvon alportis al ili la blankuloj. Pro tio ili kompleze ofertis al alvenintoj por ac^eti c^ion, per kio abundis ilia tero: ananasojn, terpomojn, sukerkanon, anserojn, kokidojn, tapirojn. La kajo baldau^ s^ang^ig^is en bruantan foirejon. Sur la karaveloj restadis nur la plej necesaj patroloj. La cetera s^ipanaro c^iutage rapidis eksteren por g^ui la bonvenigatan pau^zon en 1a veturo. Magalhaes iradis sur la bordo kaj kun kontento li observis bruoric^an vivon. Li permesis al s^ipanaro multe da libereco, por rekompenci ties penojn de g^isnuna navigado. Nur ke ili c^iuj kiel eble plej multe fortigu sin al plua veturo! Kun indig^enoj li faris kontrakton pri ric^aj liveroj de nutraj^oj. Kiu scias ja, kiam ili havos denove tian okazon por kompletigi siajn provizojn! C^iutage li renkontis Pigafetton. La juna Italo estis en sia elemento. C^ion li volis scii, pri c^io au^di, c^ion ekkoni. Li atente rigardis homojn, iliajn log^ejojn, vivmanieron. Li observis naturon, ties fruktojn, bestaron. C^iu nova ekkono entuziasmigis lin. Iam vidis lin Magalhaes meze de grupo da Indianoj, kun kiuj Pigafetta interkomprenig^is. Kaj g^i estis interkomprenig^o, kiu estis vidinda! Pigafetta esprimis siajn pensojn per la manoj, per la kruroj, per la okuloj, per la tuta vizag^o, li rastis en la sablo, li kalkulis striojn kaj desegnis strangajn formojn, nur ke la indig^enoj komprenu, kion oni postulas de ili. C^i tie li povis uzi c^iun sian viglecon kaj inventemon. Li ridis kaj radiis, kiam la indig^enoj komprenis lin, li farig^is rug^a, malserenig^is kaj maltrankvile baraktis, kiam ili ne komprenis. Apenau^ li ekvidis Magalhaeson, li kuris al li. Lau^ radianta rido sur la vizag^o li j^us fartis eksterordinare bone. "Sinjoro admiralo!" li vokis jam el malproksimo. "Tiuj Indianoj estas fabelaj!" "Lau^ kio vi jug^as tiel?" ridetis Fernao. "Nur imagu al vi! Mi ofertis al ili kombilon, tute malgrandan, normalan kombilon - kaj c^u vi kredas, ke mi ricevis por g^i du anserojn?" "Vi ac^etis vere malkare!" "Kaj ne nur tio!" vokis pluen Pigafetta. "Por pos^tranc^ilo ili donis al mi kvin kokidojn! Au^ - rigardu, sinjoro admiralo," li elpos^igis ludkartojn, "c^i tiuj bildetoj sorc^influas ilin! Vi eble ne kredos al mi, sed mi diras nur veron: por kora reg^o mi ac^etis ses kokidojn!" "Sed vi devis sendube multe marc^andi?" "Tute ne! Estas la plej bela afero, ke Indianoj estas kontentaj same kiel ni!" Kaj g^ojig^inta Pigafetta rakontis al Magalhaes pri aliaj inters^ang^oj, kiujn li vidis: por eta fis^kaptilo ricevis maristoj ses kokidojn, por malgranda speguleto dek belege kolorajn papagojn. Kiam oni ofertis al indig^enoj tondilon, ili alportis tiom da fis^oj, ke oni povis satigi per la kvanto dekdu virojn. Por malgranda sonorileto - infana ludilo - ili alportis grandegan korbon da belegaj fruktoj. Magalhaes ridetis. Li trovis plac^on en c^i tiu vigla viro, kiu pri c^io ne lacig^eme interesig^is. Plej multe plac^is al li, ke Pigafetta neniam perdis bonan humoron. Ja ec^ tiam, kiam sur Atlantika oceano tedis ilin dau^raj pluvoj, kiam c^iuj iradis preter si kiel ekscititaj krabroj. Pigafetta havis por c^iu sendang^eran spritaj^on, gajan rakonton, edifan vorton, afablan ridon. Suna homo! ekpensis Magalhaes kaj li denove rememorigis al si Franciskon. Ankau^ li estis tia gaja, g^oja, optimista ... Francisko! Kiam li vidos lin? Kaj dum kiaj cirkonstancoj? Ili forlasu la brazilajn bordojn, malgrau^ tio, ke ili vivas c^i tie kiel en paradizo! G^i ne estis nur sopiro je Francisko, kio plirapidigis la forveturon el Brazilio. Post kelkaj tagoj de restado en la c^arma lando Magalhaes rimarkis, ke disciplino sur la s^ipoj farig^is tro libera. Per superfluo farig^is maristoj komfortemaj. La senzorga vivo tiom plac^is al ili, ke ili nur tro malvolonte faris pli malfacilajn laborojn sur la s^ipoj. Ankau^ kiel patroloj ili dej^oris maldiligente kaj kun evidenta mals^ato. La incidento kun kapitano Coca estis la lasta guto, kiu superplenigis ujon de pacienco de Magalhaes. Iam alkuris Henriko evidente ege kolerita. "Sinjoro admiralo, vi devos interveni!" li diris rapide, ekscitite. "Kial? Kio okazis?" "La maristoj, kiuj surs^ipigas la nutraj^ojn, ne volas obei." "Kiun?" "La kapitanon Coca!" Ombro de indigno aperis sur vizag^o de Magalhaes. Coca! Denove tiu Coca! Kiom da malagrablaj^oj li jam kau^zis dum tiu mallonga tempo! Estas vero, tuj kiam Fernao nomis lin kapitano sur San Antonio anstatau^ ribelema Cartagena, li sentis ian antau^timon. Li sciis, ke la kapabloj de Coca ne estas tiaj, kiajn oni postulas de komandanto de la s^ipo. Sed ke li estus tiom nekapabla, kiel montrig^is post lia nomigo, tion li tamen ne supozis. Coca apartenis al tiuj homoj, kiuj scipovas nur obei. Kiam li ricevis ordonon kaj oni montris al li, kiamaniere plenumi g^in, li faris sian devon bone. Sed kiam li farig^is komandanto kaj havis taskon uzi sian ordonpovon, li montrig^is tute nekapabla. Magalhaes toleris lin kiel kapitanon nur pro tio, ke mankis aliaj tau^gaj personoj. Li ne volis, ke la personoj en postenoj de komandantoj ofte s^ang^ig^u. En tiu kazo la s^ipanaro c^esas konfidi al iliaj kapablecoj, c^ar c^iu marista lernanto facile divenas, ke s^ipkomandanto ne forlasas sian lokon sen grava kau^zo. Do - sur la maro Coca ne montris kvalitojn de bona komandanto. Kaj nun denove io? Magalhaes kaj Henriko rapidis al amaso da provizoj, kiuj estis transportataj per s^alupoj de sur la bordo al karaveloj. Maristoj sidis sur la kestoj. Kapitano Coca, rug^a de kolero kaj ekscitig^o, kriis kaj senpove svingis per la manoj. Li ordonis, petis, insultis, j^urpetis. Lastan frazon, diritan per preskau^ plorema voc^o, au^dis ankau^ Magalhas. "Homoj, mi petas vin, ne sidu c^i tie! Tiun amason da varoj ni devos surs^ipigi antau^ vespero! Komencu labori, kion diros al ni admiralo!" Maristoj ne movig^is. Iuj malserenig^is, aliaj ridis. "Kion tio signifas?" demandis akre Magalhaes, kiam li venis pli proksimen. En lia voc^o tremis subpremata kolero. Coca, kiu sidis g^is nun tiamaniere, ke li ne povis vidi la alvenantan komandanton, timigite turnig^is. Li rapide salutis kaj konfuze balbutis: "Sinjoro admiralo - ili - ili ne volas labori!" Rigardo de Magalhaes glitis al maristoj. Ili staris respekte kaj trankvile observis sian plej supran komandanton. Post vortoj de Coca unu maristo pas^is antau^en. "Kapitano Coca ne diris c^ion, sinjoro admiralo. Li forgesis aldoni, ke ni ne volas labori nur sub lia komando." "Kiel mi komprenu tion?" demandis rapide Magalhaes. "Kapitano Coca ne scias, kion li volas!" "Kiel vi kurag^as diri tion?" atakis lin la kulpigito. "Nur lasu lin, sinjoro - kapitano," intervenis Magalhaes kaj el akcento, kiun li donis sur la vorton "kapitano", ne estis malfacile senti lian malestimon. "Mi volas au^di opinion de ambau^ frakcioj. Dau^rigu, Eloriago!" li turnis sin al la maristo. "Kapitano Coca ne scias, kion li volas," ripetis Eloriago. "Tuj li ordonas fari la aferon tiamaniere, tuj alimaniere, tute kontrau^e. Kiam la s^alupo estis jam duons^arg^ita, li decidig^is por io alia kaj c^esigis la laborojn. Ni devis forporti c^iujn kestojn sur la bordon, por ke la s^alupo - kiel li diris - ne renversig^u. Kaj tio ripetig^as de la mateno. Post nelonge estos tagmezo, kaj ni preskau^ nenion faris. Anstatau^ tiamaniere labori, prefere ni faras nenion." La parolinta maristo rigardis al la ceteraj. C^u 1i tion diris bone? C^iuj kontente kapjesis. "Jen vi vidas!" aldonis Eloriago kaj rigardis venkoplene al ruinigita kapitano. "C^u vi povas klarigi tion al mi?" demandis Magalhaes al Coca. "Mi, nome - - - tio okazis jene - - - mi origine volis - nu, kiel mi tion diru - tie. . . malsupre devis esti pli grandaj kestoj, sed poste mi diris al mi, ke estus pli bone, se tie trovig^us la pli pezaj, ec^ se ili estas pli malgrandaj - " "Kaj vi ordonis retransporti ilin?" "Jea!" diris rapide Coca, kiu opiniis, ke Magalhaes konsentas kun li. "Kaj vi perdis per tio duontagon!" "Mi - nome - jes, sed g^i ne dau^ris tutan duontagon! Mi opinias, ke tio ne dau^ris pli ol kvar horojn!" "Vi iros kun mi," diris rapide Magalhaes. "Kaj vi," li turnig^is al la Maristoj, "eklaboru! Anstatau^ kapitano Coca inspektos c^i tie sinjoro Alvar Masquita. Li montros al vi, kiamaniere oni devas arang^i la kestojn." Alvar Mesquita estis oficiro sur Trinidad. Magalhaes kun Coca foriris. Dumvoje la kapitano klopodis kulpigi kelkajn maristojn. "Silentu!" interrompis lin Magalhaes. "Estas aferoj, kiujn ne estas eble pardoni. Kaj se la komandanto donas nepripensitan ordonon, li ne povas esti komandanto." Tiun saman tagon antau^ la vespero vicordig^is la s^ipanaro sur la bordo. C^iuj estis scivolaj, kio okazis. Magalhaes komunikis, ke kapitano Coca estas senigita pri sia rango kaj lian postenon okupos Alvar Mesquita. C^iujn laborojn oni devos finigi en du tagoj. La trian tagon matene karaveloj dau^rigos sian pluan veturon. La unua komuniko ne surprizis tro, c^ar jam posttagmeze sciis tuta ekspedicio, kio okazis inter Coca kaj maristoj. Sed la sciigo pri neatendita forveturo efikis kiel fulmo. Ili jam tiom alkutimig^is al novaj belegaj vivcirkonstancoj, ke ili tute ne pripensis la demandon de plua navigado. La neatendita ordono kolerigis ilin. La kunigitajn vicojn traflugis malkontenta murmuro, sed energio de Magalhaes efikis tiom, ke disiro kaj reveno sur s^ipojn okazis en absoluta ordo. Nur kiam la maristoj restis solaj sur ferdekoj kaj en magazenoj, ili komencis denove murmuri. "Kien kondukas nin admiralo? Kial li ne estas kontenta pri tio, ke ni atingis Brazilion?" "Pli bone estus, se ni ac^etus varojn kaj revenus hejmen!" "Kiu scias, kio atendas nin ie en nekonata medio?" Eloriago au^skultis la plendojn, poste li subite ekparolis: "Hontu, virac^oj!" li tondris. "La vera maristo volas vidi c^iutage ion novan, kaj ne navigadi tien, kien povas veturi jam preskau^ c^iu marista lernanto. Kaj nia admiralo havas certe grandan planon. Atingi Molukkojn de oriento - c^u vi scias, kion tio signifas? Ni devus esti fieraj, ke li elektis g^uste nin al tia vojag^o! C^u vi ne scias, kiom da maristoj li malakceptis? Kaj nin li kunprenis. Kial? C^ar li kredis, ke ni helpos al li. Kaj vi - tiamaniere? Apenau^ vi faris kelkajn pas^ojn el nia patrujo, jam vi g^emsopiras je jupoj de viaj patrinoj. Mi ripetas - hontu!" "Atingi Molukkojn de oriento! Kiu ja au^dis tion iam? Ni alveturos al la fino de la mondo kaj falegos en abismon," murmuris fortstatura, c^irkau^ kvardekjara maristo. Lia nomo estis Poveda. "Jen fabeloj!" trankviligis lin Eloriago. "Kaj - ec^ se ekzistus ie tia abismo, nia admiralo jam scipovus eviti g^in. Li scias, kion li faras - pri tio mi estas jam delonge firme konvinkita." "Nu - mi ja ne diras, ke li estas malbona," cedis Poveda. "Al mi plac^as, ke li estas justa," alig^is al Eloriago alia maristo. "Ezemple kun tiu Coca. Alia admiralo favorus la kapitanon, ec^ se tiu estus plej malbona. Sed li? Ni ja vidis tion!" "Mi konas kapitanojn," diris bronze sunigita maristo, pri kiu c^iuj sciis, ke li estis partopreninta multajn ekspediciojn transmaren en servoj hispanaj kaj portugalaj. "Iuj el ili havas por normala maristo nur insulton au^ piedbaton. Sed nia admiralo? Se oficiro estas kulpa, li riproc^as lin. Se faras ion bonan simpla maristo, li lau^das lin. Por li ni c^iuj estas egalaj homoj. Kaj tio estas bela." Simile oni parolis ankau^ sur aliaj s^ipoj, kaj sur c^iu trovig^is iu Eloriago, kiu scipovis ekkompreni Magalhaeson kaj konsentigi la ceterajn. Kaj tiamaniere okazis, ke la sekvantan tagon maristoj komencis fervore s^arg^igi la s^ipojn per varoj kaj ili komencis ec^ g^oji pro la plua navigado. Kiam alproksimig^is la tago de forveturo kaj karaveloj forlasis la gastigeman landon. Fernao Magalhaes staris sur la ponteto de la komandanto kaj rigardis al la kontinento. Li rememoris Beatricon kaj malgrandan Rodrigon. Li denove malproksimig^as de ili. C^u malproksimig^as? Jes. Sed samtempe alproksimig^as. Li proksimig^as ankau^ al Francisko Serrao. Li proksimig^as al Molukkoj, misteraj insuloj de spicoj. Li proksimig^as al la solvo de grava demando: Kian formon havas la Tero? Kion signifas c^iuj malhelpaj^oj kompare al c^i tiu alta celo! Li venkos ilin - ankau^ se ili postulos c^iun lian energion. Li rememoras, kiel li kelkfoje renkontis Gomezon sur la brazila bordo. C^u Gomez pacig^is kun tio, ke Magalhaes realigas la planon, kiun realigi intencis li? C^u li rekonas superecon de sia pli felic^a rivalo? C^iujn ordonojn li plenumas sen murmuro kaj konscience. Sed kelkaj rigardoj en okulojn de Gomez konvinkis Magalhaeson, ke tiu ne pacig^is. Lia rigardo estis tro necerta kaj vagema. Tiamaniere ne rigardas tiu, kiu havas puran konsciencon. Kion li sendube intencas? Kian nigran planon forg^as lia ofendita honoravido? Nek tromemfidaj kapitanoj, hispanaj hidalgoj, pacig^is kun la fakto, ke ili estas subordigitaj al Magalhaes. Admiralo sentas je c^iu pas^o, kiel malfacile ili toleras lian komandon. Ili ja ne kurag^as rompi la disciplinon, sed Magalhaes bone konas iliajn pensojn. La incidento kun Cartagena estis instruo kaj averto. Ankau^ inter la s^ipanaro estas multaj malkontentuloj. La Hispanoj kaj ili estas en granda plimulto - malkonfidas lin. Multaj c^iam ankorau^ suspektas lin, ke li kiel Portugalo havas perfidajn intencojn. La malkonfido de la maristoj g^enis lin. Sed li gardis sin malkas^i tion. Kiam li au^dis ian avertan rimarkon de Henriko au^ Serrao - krom Pigafetta, Barbosa, c^efs^ipisto Spinoza kaj astronomo Martino - ili estis kunuloj, kiujn li povis plej multe fidi - tiam li pli volonte kunpremis lipojn kaj li farig^is des pli izolita. Kaj unu el malplej atendotaj malhelpaj^oj estis disrevig^o pri la formulo de Faleiro, per kiu ili intencis determini geografian pozicion. La astronomo Martino jam dumvoje sur la maro kelkfoje provis determini pozicion de la s^ipo helpe de eltrovaj^o de Faleiro. Sensukcese. Li esperis, ke almenau^ sur la firma tero, g^is li havos pli favorajn kondic^ojn por laboro, li solvos la aferon. Kaj li solvis g^in. Li konstatis, ke Faleiro jam en la tempo, kiam li kreis la formulon, estis duonfreneza. Lia eltrovaj^o tau^gis por nenio. Magalhaes, malgrau^ tio, ke li adiau^is Faleiron en disharmonio kaj jam antau^ longa tempo sekvis liajn sciencajn ekzegezojn tre kritike, tamen kredis, ke la formulo estas g^usta kaj ke g^i donos al ilia veturo necesan certecon, senton de sekureco. Des pli vundiga bato estis por li la sciigo de Martino. Do ili devas determini pozicion de lokoj per malnova maniero, kiu estas longdau^ra kaj malpreciza. Ununura felic^o, ke Martino estas sperta astronomo kaj sian aferon tre bone komprenas. Estis multaj malhelpaj^oj. Kaj ili estis grandaj. Estis tiom da ili, ke plej multaj homoj starante sur la loko de Magalhaes jam antau^ longe perdus la fidon je sukceso de tiel necerta entrepreno. Sed Magalhaes ne cedis. Karaveloj veturis malrapide, sed dau^re. Ili balancis sur la ondoj kaj glitis lau^longe de amerikaj bordoj. Horon post horo, tagon post tago ili veturis antau^en, senc^eae antau^en, senc^ese al sudo, al la serc^ata markolo. Kelkfoje jam s^ajnis, ke la kontinento esperige malfermig^as, kvazau^ la markolo estus jam jam atingebla. Sed c^iam montrig^is, ke g^i estas nur enfluo de iu rivero. Kiam ni atingos la traveturejon? - demandis terurigitaj okuloj de la maristoj, el kiuj multaj timis g^uste kiel Poveda, ke ili alveturos al la fino de la tero. Tie embuskas ilin grimacanta abismo, en kiun ili falegos ... Kiam ni atingos la trapasejon? - demandis mokemaj grimacoj de oficiroj kaj kapitanoj, kiuj komencis antau^vidi, ke Magalhaes scias nenion certan pri ties situo. "Kiam ni atingos la trapasejon?" demandis rekte unu tagon Pigafetta, kiu jam sopiris skribi en sian taglibron ion signifan. "Espereble jam baldau^," respondis malragide, kun s^ajnigata trankvilo Magalhaes. Sed poste li jam ne scipovis bridi sian emocion kaj rapide aldonis: "Eble pli frue, ol ni supozas, sinjoro Pigafetta." Li nome ekvidis en tiu momento senfinan akvoebenaj^on, kiu tratranc^is amerikan kontinenton kaj etendig^is al vidneatingebla malproksimo. Magalhaes kromordinare pliviglig^is. Li rapide trapas^is ferdekon kaj en la aero siblis liaj ordonoj. La eskadro ankros c^e la bordo! Poste g^i dividig^os - tri s^ipoj veturos en la markolon esplori g^in - kaj admiralo intertempe mezuros ties larg^econ! La ferdekoj transformig^is en homan formikejon. C^iu volis rigardi komencon de tiom longe serc^ata trapasejo. Kaj vere, g^i valoris la rigardon. G^is kien okuloj povis vidi, akvo kaj akvo. Vi rigardas suden - akvo. Vi rigardas norden - akvo. Kaj se vi rigardas al la okcidento, nenie vi vidas ec^ peceton de firma tero. Finfine c^e la markolo! La esploraj s^ipoj ekveturis g^ojigite okcidenten. Ili trahakos kontinenton, malkovros oceanon, kiun ekvidis Balboa, ili revenos kun ebriiga sciigo al admiralo - kaj poste antau^en al Molukkoj! Intertempe Magalhaes mezuris larg^econ de la malkovrita enfluo. C^io atestis pri tio, ke ili atingis trapasejon. Forpasis multaj tagoj, sed la elsenditaj s^ipoj ne revenis. Nur post du semajnoj ili aperis sur la horizonto. Magalhaes staris sur Trinidado kiel statuo kaj per fiksa rigardo li klopodis diveni ec^ el malproksimo, kian sciigon ili alportas. C^u tio estas vere la serc^ata markolo? C^u ili atingis oceanon de Balboa? Kial ne bruegas kanonpafiloj? Kial ne estas sur mastoj la flagoj anoncantaj venkon? La koro de Fernao batas kiel sonorilo. La trajtoj de lia vizag^o estas rigidaj kiel s^tono. Kial -? "Sinjoro admiralo," komunikas Mesquita en tomba trankvilo, "de la certa loko bordoj de la golfo mallarg^ig^as. Kiam ni post kelktaga veturo gustumis la akvon, ni konstatis, ke g^i estas dolc^a. G^i ne estas traveturejo, sed granda rivero." Fernao, ekprenu firme barieron de la kapitana ponteto! Kunpremu firme lipojn, por ke el ili ne forglitu senespera g^emo, kiu malkas^us la senmezuran grandecon de via trompig^o! Kelkfoje rapide kaj forte palpebrumu, por ke vi forpelu larmojn, kiuj entrudig^as en viajn okulojn! Rigardoj de c^iuj maristoj estis en tiu momento fiksitaj al Trinidado, al admiralo, al lia barbokovrita, senmova, rigidita vizag^o. C^iuj okuloj sekvis strec^e lian rigardon, kiu de sur vizag^o de Mesquita malrapide, malrapide deglitis al akvoj de perfida riverego. C^u finfine au^dig^os nun, post tiom frakasiga malvenko, post tiel klara pruvo, ke c^i tiu tuta veturo estas konstruita sur nuraj hipotezoj, post tia s^oko, kiu malkovris malfirmecon de supozoj de Magalhaes - c^u nun finfine au^dig^os la liberiga ordono "Strec^u velojn! Ek al Hispanujo!"-? Magalhaes staras kiel roko, en lia vizag^o movig^as nek unu muskolo. Li sentas, ke vicoj de maristoj estas preparitaj au^ voki al li "Vivat!", se li ordonos reveturi, au^ supers^uti lin per frostiga torento de mallau^taj kaj obtuzataj malbenoj, se li volos dau^rigi la veturon. Li rapide decidig^as. C^u ne ekzistas la trapasejo? C^u eraris Behaim kaj Haro kaj Faleiro kaj au^toroj de strangaj landkartoj, kiujn li vidis kaj trastudis? Jes, ili eraris fiksante la situon de la traveturejo, tion Fernao jam scias hodiau^. Sed kiu povas garantii, ke la traveturejo ne trovig^as je du, je tri, je kvin gradoj de geografia larg^eco pli suden? Malkredemuloj! C^u perdas kurag^on tiu, kiu kredas per la tuta koro? "Strec^u velojn! " sonas metala ordono el Trinidad. "Direkto - sud-sudokcidenten!" Sur s^ipoj mirego kaj konsternig^o. Kien ili estas ankorau^ veturontaj? Du cent sesdek rigardoj malamege pikig^as en vizag^o de la admiralo. Ili esperis revidi la sunan Brazilion, malfermitan c^irkau^brakon de siaj patrolandoj. Sed tio -? Kaj tamen la veloj strec^ig^as kaj karaveloj malproksimig^as mejlon post mejlo, leguon post leguo de allogaj hejmoj. Ili veturas renkonten al frostaj ventoj, al neg^aj ventegoj, al furiozantaj uraganoj. Tagon post tago estas c^io pli malmilda, en malvarma ventego la veloj diss^irig^as, s^nuregoj volvekovrig^as per tavolo da glacio, la frostorigidig^antaj manoj rug^ig^as kaj hau^to sur ili krevas, la bordo jam antau^ longe perdis sian gajan tropikan aspekton kaj c^ie estas nur nudaj rokoj au^ dezertaj sablaj^oj au^ pigmeecaj arbaroj, iun beston au^ homan log^ejon vi c^i tie tute ne vidas, nur malvarmo, rigido, ventego kaj frosto. Jam estis marto, komenco de la vintro sur la suda duonglobo. Magalhaes devis konfesi al si, ke la vintro estis pli rapida ol li. Dum ilin retenadis ventoj sur Atlantika oceano, dum ili g^uis g^ojigan restadon en Brazilio, dum ili vane serc^is trapasejon apud rivero La Plata - belaj tagoj de la someraj kaj au^tunaj monatoj forflugis kaj kun ili perdig^is ankau^ ebleco traveturi la sudamerikan kontinenton en bela vetero. . . Kun obstina necedemo li atente rigardis la bordon de sur ferdeko de Trinidad. Li malatentis frostan venton, kiu penetris g^is al ostoj. Li malatentis pikajn neg^flokojn, kiuj vundis frostig^intan vizag^on. Kvazau^ hipnotita li rigardis al la bordo. Kiam li fine ekvidos la trapasejon? Kaj denove kelkfoje s^ajnis, ke la felic^o ridas je li. Aperis nova granda entranc^o en la kontinento kaj ne estis eble vidi g^ian finon. Esplori g^in! Unu au^ du esplors^ipoj veturos en la golfon, la ceteraj restos dume sur la oceano. . . Denove nur trompig^o. Amara, vundiga. Poste duan fojon, trian fojon, kvaran fojon. . . La frosta vento penetris ankau^ en la animojn. Ili veturas, veturas - kaj kien ili veturas? Kion ili ankorau^ sekvas? Nun ja estas nediskuteble pruvita, ke admiralo scias pri la trapasejo nenion, ke li nur blindpalpas kaj serc^as! Li kredas je iu hazardo! "Mi diras al vi, ke li scias nenion!" au^dig^is lau^te el subferdeko. "Li estas normala mensogulo! Li avidas nur sian gloron, ric^econ!" "Kaj nin li volas pereigi!" "Nutraj^ojn li c^iam limigas, kvazau^ ni devus navigacii ankorau^ du jarojn!" "Nia kulpo! Kial ni lasas komandon al li?" La voc^oj penetris al Fernao. Li kuntiris ankorau^ pli firme sian mantelon kaj denove li fikse rigardis al la bordo. Li staris sur la ferdeko de la admirala s^ipo kiel fantomo. La sarkasmaj rimarkoj kaj ne kas^ataj mokridoj pikis lin. Kion fari, se c^io estas tiom komplikata? Se li faros konfeson, ke li farig^is la viktimo de eraro, en tiu momento la sorto de la ekspedicio estos decidita: La hispanaj hidalgoj transprenos komandon, ordonos direkton returnen kaj la problemo de la trapasejo estos por la tuta estonteco de Magalhaes fors^ovita. Kaj kio atendas lin en Hispanujo? Ne, por li ne ekzistas alia vojo, krom tiu, kiun li sekvas: antau^en, antau^en, antau^en! Li estis turmentata de necerteco, duboj, malespero, terura izoleco. Nur rilate al ununura afero li estis kvazau^ el granito: Okazu kio ajn, la maristoj sopiru reveni minimume en Brazilion, tie travivi tiujn kelkajn malmildajn monatojn de la antarktida vintro kaj poste eble denove ekveturi en suda direkto - por li estas ununura g^usta devizo: Antau^en! Iam antau^ vespero - estis jam fino de marto - aperis en oriento malhelaj nuboj. La spertaj maristoj sciis, ke post kelkaj horoj alrapidegos sovag^a ventego. Ili povis elekti. Au^ forveturi malproksimen de la bordo, ke ili ne estu j^etitaj al rokaro, au^ kuntirig^i en iun golfon, kie ili estus almenau^ iomete s^irmitaj antau^ ondegofrapado. Magalhaes maltrankvile observis la bordon. Li ekvidis iun golfon, sed en krepusko li ne estis kapabla taksi, c^u g^i estos por ili sendang^era rifug^ejo. C^u g^i estas sufic^e vasta? C^u la fundo estas sufic^e profunda? Li sendis tien s^alupon el San Antonio. La maristoj esploros c^ion kaj la ekspedicio arang^os c^ion lau^ iliaj informoj. Sed la ventego alrapidegis pli frue, ol la maristoj revenis. Por sovag^aj ventoatakoj mastoj ekg^emis, ferdekoj ekkrevis, karaveloj nur per iu miraklo ne renversig^is. Altegaj ondoj transsaltis ferdekojn kaj kunbalais en la maron c^ion, kio ne estis alligita. La ventego mug^is, siblis, la g^emaj sonoj surdigis, la fajraj fulmoj blindigis. Terurigitaj maristoj falis sur genuojn, ili preg^is au^ ploregis. Tondrobruego kaj bategoj de la ondoj frakasig^antaj en furiozaj ekfrapoj kontrau^ la bordo estis tiom surdigaj, ke ne estis eble doni ordonojn. Ec^ la plej forta voc^o malaperis sensone. Tial donis Magalhaes ordonon al ceteraj karaveloj per lumsignalo: "Sur la maron!" Eskadro disfalis. G^i c^esis ekzisti kiel unuo. C^iu karavelo batalis por sia propra savig^o. C^iu havis nur unu celon - transvivi la ventegon. Post kiam la dang^ero malaperos, ili eble retrovos unu la alian kaj poste oni povos dau^rigi la vojag^on. Unu s^ipo post alia celdirektis al maro, renkonten al grandegaj akvomontoj. Estis malmulte da espero, ke la karaveloj povus savig^i sur la furiozanta oceano. Kaj ili tamen direktis tien, c^ar apud la bordo atendis ilin terura certeco: la frakasig^o. Magalhaes firme premis la maston, por ke ondoj ne debalau lin, kaj li fikse rigardis en mallumon. Li tremis pri la sorto de maristoj, kiuj veturis esplori la golfon. Li pensis pri Antonio, Concepcion, Santiago kaj Viktoria, kiuj malaperis en mallumo kaj pri kies ekzistado atestis nur sporadaj radioj de lucernoj, aperantaj de tempo al tempo inter akvomasoj. Subite iu tiris lin je la maniko. En blindiga brilo de la fulmo li vidis ekscititan Pigafetton. Akvo fluis en torentoj de sur lia vizag^o. Liaj haroj estis algluitaj sur la frunto kaj sur la kranioj. Okuloj malkas^is emocion kaj strec^on, sed en ili trovig^is nek konsternig^o nek timo. Magalhaes pli bone antau^sentis ol au^dis la vortojn de Pigafetta: "Sinjoro admiralo, rigardu!" La strec^ita brako de itala kronikisto montris al la bordo, en direkto al la golfo. Magalhaes rigardis tien kaj konsternig^is. Flagretanta flamo de lucerno komunikis al admiralo kaj liaj kunuloj, ke la s^alupo frakasig^is kaj vokas helpon. La admiralo donas al la bus^o voc^portan tubon kaj provas superbrui la furiozantajn elementojn: "Maristoj, al admirala ponteto!" Samtempe forkuras en subferdekon Pigafetta, por alkonduki kelkajn virojn. Maristoj tras^ovig^as al sia komandanto. Iliaj piedoj forglitas, fluegoj de la akvo blindigas ilin. Ili falas, ili tenas sin je la s^nuregoj kaj relingo, kun peno ili relevig^as. "Tie -!" tondras admiralo kaj montras al la golfo. "Ilia boato frakasig^is! Ni devas savi ilin!" La maristoj konsternig^as. C^u la admiralo perdis c^iun prudenton? C^u estas eble sendi sur la maron etan savboaton, se la ondoj j^etas la pezan karavelon kiel s^elon? Admiralo sentas iliajn pensojn, sed li ne s^ancelig^as en sia decido ec^ unu sekundon. Li fikse rigardas la maristojn kaj diras firme: "Kiu proklamas sin preta propradecide?" La aretoj da maristoj staras senmove. Akvo fluas de sur iliaj vestoj en densaj fluoj, ili estas frostig^intaj, malfortigitaj, malesperaj. Iliaj kamaradoj restis ie sur la rokaro kaj eble post kelkaj momentoj ili estos forbalaitaj en la ondojn kaj englutitaj de la maro. Sed c^u havas sencon iri renkonten al simila sorto? Savs^alupo ja renversig^us, apenau^ g^i forlasus Trinidadon! La aretoj de maristoj staras c^irkau^ sia admiralo kaj ili mallevas okulojn. Pli volonte ne vidi, ne pensi, ne senti. Nek unu mano levig^as. Magalhaes rigardas al sia s^ipanaro. Do - neniu! Sed tamen! "Ni provos tion!" superbruis ventegon la forta baritono de Garcia. La miregigitaj maristoj turnig^as lau^ la voc^o. C^u ankau^ Garcia frenezig^is? Sed jam lamtrenig^as Pigafetta el subferdeko. Li proksimig^as al admirala ponteto, li vidas grupojn de embarasitaj maristoj, li au^das du vortojn de Garcia kaj li tuj divenas, pri kio temas. "Mi ankau^ iros!" li vokas simple. "Mi ankau^!" alig^as Spinoza kaj lian decidon sekvas kvin pluaj. Post nelonge estas la s^alupo lanc^ita. Trinidad restas en proksimo de la bordo spite al dang^ero, ke g^i estos frakasita de fortega ondofrapado. Gigantaj muskoloj de Garcia strec^ig^as g^is la krevo, Pigafetta faras c^ion, kio estas en liaj fortoj, c^iuj maristoj enigas remilojn en s^ancelantajn ondojn. La s^alupo dancas sur la pintoj de ondoj kiel infana ludilo kaj abrupte falegas en profundajn abismojn, de tempo al tempo g^i estas superakvigita, granda forto elj^etas remilojn el spasme kunpremitaj manoj - kaj tamen ree kaj ree tondras la voc^o de Garcia! "Antau^en! Antau^en! Antau^en!" De tempo al tempo ili vidas flagretantan lumeton de la lucerno, per kiu la s^aluprompig^uloj donas signalojn. Tio donas al la savantoj novajn kaj novajn fortojn. Post kelkaj horoj ili atingas la dezertan rokon. Ili estas bonvenataj per kelkaj g^ojkrioj de tiuj, kiuj jam tute c^esis esperi sian savig^on. La reveturo el golfo estas ankorau^ pli peniga. Oni bezonas preskau^ superhoman forton por trapus^i sin sur vastan oceanon. Garcia svingas per lumigita lucerno. Sinjoro admiralo, ni veturas al Trinidad! Kaj ili alveturis. Magalhaes senvorte premas la manojn de savintoj kaj savitoj. Antau^ la mateno ventego trankvilig^is. G^emado de la vento c^esis. Nur la ondoj rulig^is sur senlinaj spacoj de la oceano kun ne malpligrandigita fortego. Kiam fine la maro farig^is tute kvieta kaj karaveloj denove renkontig^is. Magalhaes konsternig^is pro la domag^oj, kiuj estis kau^zitaj de la tempesto. La s^nuregoj tras^iritaj, veloj c^ifonitaj, mastoj difektitaj. En subferdekojn fluis akvo per grandaj truoj. Kun c^i tiuj s^ipruinoj ne estis eble dau^rigi la veturon. Pro tio admiralo decidis, ke ili en iu plej proksima tau^ga golfo trapasos vintron. Ili riparos la s^ipojn, ripozos iomete kaj nur poste ili veturos plue al sudo. Post nelonge ili malkovris tian golfon. Ili nomigis g^in San Juliano. G^i estis sufic^e vasta por sendang^ere kas^i c^iujn karavelojn. Al g^i alfluis montaraj fluetoj, do la trinhakvo estas prizorgita. Krom tio ili baldau^ konstatis, ke en la golfo estas sufic^e da fis^oj. La 31-an de marto 1520 donis admiralo ordonon por vintra restado. La s^ipanaro konsternig^is. C^i tie, en tia dezerto, kie la suno radias nur kelkajn horojn en la tago, se g^i ne estas vualita per pezaj nuboj - c^i tie ili devos travivi kelkajn monatojn? En la regiono, kiu jam c^e unua rigardo aspektas senesperige dezerta, malfekunda, senprodukta, malviva, kie kvazau^ c^iu vivo malaperus? En mizeraj lignaj kabanoj, kiujn la ekspedicio devos antau^e konstrui? Kaj c^ion tion ili devas fari sciante, ke estus eble tute facile eviti la teruraj^ojn de la vintro per forveturo en Brazilion? Apenau^ la s^ipanaro surterig^is kaj rekognoskis la tristan lokon de la venonta travintrado, jen nova ordono de admiralo: "La c^iutagaj kvantoj de la nutraj^oj kaj vino estos tuj limigitaj!" Kiel! La ambau^ vivrimedojn ricevadis maristoj jam longan tempon en tro modesta kvanto kaj nun denove plua limigo? Ne, sinjoro admiralo! Ni jam sufic^e suferis per via kulpo! Vi evidente forgesis, ke estas certaj limoj, kiujn oni ne rajtas malatenti! Je la pordo de kajuto de Magalhaes ekfrapis Henriko. "Sinjoro admiralo, venis maristoj." "Kiuj?" "Reprezentantoj de c^iuj s^ipoj, krom tiuj de Trinidad. Ili estas gvidataj de s^ipoficiro." "Ili eniru!" diris admiralo. La deputacio eniris. Rigardoj de maristoj por momento maltrankvilig^is, kiam ili renkontig^is kun okuloj de Magalhaes. Ili preskau^ perdis la memkonfidon, kun kiu ili eniris al sia supera komandanto. Sed tio dau^ris nur momenton. Ilin fortigis la ideo, ke du cent maristoj volas la samon kiel ili. "Kion vi deziras?" demandis Magalhaes. "Sinjoro admiralo," komencis la oficiro, "ni venas kiel senditoj de oficiroj kaj s^ipanaro. Ni devas informi vin, ke ni c^iuj havas ununuran kaj la saman deziron: reveturi en Hispanujon." Magalhaes ec^ ne palpebrumis. "Sidig^u," li diris trankvile. Nur kiam ili sidig^is, li demandis: "Kaj kio estas la kau^zo de via deziro?" "Ni estas lacaj, sinjoro admiralo," respondis konfideme la oficiro, surprizita per afableco de la supera komandanto. "La s^ipanaro estas elc^erpita kaj nun oni intencis kvantojn de la nutraj^oj ankorau^ plimalgrandigi. Ni timas, ke pluajn suferojn ni ne plu sukcesus toleri." "En kies nomo vi parolas?" demandis mallonge admiralo. "En la nomo de c^iuj oficiroj kaj de la tuta s^ipanaro. Nu, parolu vi mem," la oficiro turnig^is al maristoj. Tiuj vigle konfirmis veron de liaj vortoj. Magalhaes silentis, pripensis, meditis. "Kaj c^u tio vin tute ne c^agrenus - reveturi, kiam ni jam estas atingintaj tiom malproksimajn landojn?" "Nenio okazus, sinjoro admiralo," dau^rigis vigle la oficiro. "Post reveno en Hispanujon oni arang^us novan ekspedicion. G^i jam ne bezonus traserc^i c^iun golfon, kiel ni devis tion fari. G^i celdirektus rekte al golfo San Julian kaj de c^i tie g^i komencus pluan esploradon." "Rigardu," diris admirinde milde Magalhaes, "via vidpunkto ne estas g^usta. Mi mem scias plej bone, kiom da penado oni bezonis por arang^o de c^i tiu ekspedicio. Kiu garantias al ni, ke oni vere forsendus novan ekspedicion? kaj - ec^ se tio okazus - kiom da jaroj estus perditaj!" "La perditaj jaroj signifas nenion en tiu kazo, se temas pri vivo de homoj," oponis energie la oficiro. "Kion vi volas per tio diri?" "Vi mem scias, sinjoro admiralo, kiom da viroj jam mortis kau^ze de suferoj. Kaj vi povas imagi al vi, kio atendus nin dum plua veturo." "Mi scias tion. Kaj j^us pro tio mi ordonis la dumvintran restadon. C^i tie ni pasigos la plej malbonajn monatojn, kaj g^is venos pli varma vetero, ni veturoa antau^en." "Tio ne estas ebla, sinjoro admiralo," rezistis la oficiro. "Ni venas por peti vin, ke vi ordonu reveturon." Magalhaes kun peno superregis sin. "Cetere," au^dig^is unu el la maristoj, "ni alveturis tiom malproksimen, kien ankorau^ neniu Hispano sukcesis alveni. Via merito estos de Lia Reg^a Mos^to certe juste rekompencita." "Ne temas pri rekompenco," admiralo estis c^iam ankorau^ s^ajne trankvila, "sed pri atingo de la starigita celo. Mi j^uris al la reg^o, ke mi faros c^ion por malkovri novan vojon al Molukkoj. Vi j^uris kun mi. Diru mem: c^u ni faris c^ion, kio estis en niaj fortoj?" La maristoj embarasig^is, sed oficiro diris rapide: "Nian devon ni plenumis. Sed vi devigas nin plenumi tiajn aferojn, kiuj ne estas plenumeblaj." Magalhaes sulkigis brovojn. "Kaj kiam ni estis dungataj," aldonis al vortoj de la oficiro plua maristo kaj li sentime rigardis en okulojn de Magalhaes, "oni diris al ni, ke ni veturos en varmajn regionojn, sed ne al glaciaj maroj." Fernao peze levig^is. "Mi esperis, ke mi trovos c^e miaj maristoj pli da kurag^o kaj au^daco por venki la malfacilaj^ojn. Nu ... Diru al tiuj, kiuj sendis vin, ke mi prefere mortus, ol ordoni la reveturon. La instrukcioj, kiujn mi donis, tute ne s^ang^ig^os: Ni dumvintre restos c^i tie kaj poste ni veturos plue al sudo, g^is tiu tempo, kiam ni malkovros la trapasejon. Poste ni ekvojag^os al Molukkoj." La deputacio rapide foriris. Magalhaes profunde enpensig^is. C^i tiu delegitaro, c^i tiu deputacio - g^i estas certe la faro de hispanaj hidalgoj. Kaj precipe de Cartagena. Li faris malbone allasinte, ke vicadmiralo vivu kun Mendoza sur la sama s^ipo. Henriko jam kelkfoje atentigis lin, ke Viktoria estas komandata propre de Cartagena, malgrau^ tio, ke li devas tie vivi kiel arestito. El pensoj de Fernao naskig^is energia decido. Post kelkaj momentoj veturis de Trinidad al Victoria s^alupo kun ordono de admiralo: "La arestiton Cartagenan tuj translokigi al Concepcion, al kapitano Queseda!" Queseda ja estas ankau^ Hispano, sed per subita translokig^o de Cartagena al Victoria la hidalgoj estos almenau^ tre akcente atentigitaj, ke admiralo ne intencas pasive toleri iliajn intrigojn. C^iuj s^ipanaroj transportis sur la bordon platojn, trabojn, hakilojn, rabotilojn kaj aliajn instrumentojn. Post nelonge staris sur la kajo kelkaj lignaj kabanoj, en kiujn estis transportataj provizoj da nutraj^oj por sekura vintra depono. Magalhaes zorgeme kontrolis c^iun laboron. Apud la magazeno devas stari fidela, sindona patrolo. Kiu alia povus esti ties komandanto ol Serrao? Malgrau^ tio, ke Sernao havis multajn zorgojn, kien kaj kiamaniere c^ion lokigi, liaj pensoj c^iam revenadis al deputacio de s^ipanaro kaj oficiroj. Kiel li povos efektivigi la veturon, kiu dau^ros certe ankorau^ longan tempon, kun la s^ipanaro malkontenta, pensanta nur pri la reveturo? Kiu kulpas pri tio, ke li ne scipovis entuziasmigi la partoprenantojn de la ekspedicio por sia grandioza plano? C^u li ne kulpas pri tio mem pro sia izolemo? C^u li agis g^uste malrespektante kapitanojn de la ceteraj s^ipoj? Eble ili havis iajn malhelajn planojn tuj kiam li forlasis Hispanujon. Sed c^u ili ne s^ang^ig^us vidante, ke admiralo kondutas al ili tiamaniere, kiel oni devas konduti al kapitanoj? Se li informus ilin detale pri la celo kaj antau^vidata procedo de la veturo - se kompreneble oni povus ion antau^vidi? Se li antau^ c^iu grava decido konsilig^us kun ili? Tro multe da malkonfido estis semita en koron de Magalhaes antau^ forveturo sur vastan oceanon. Kaj kion li faris por liberigi sin de g^i? Li fermig^is en sian izolecon kiel en firman konkon. Sola, sola, sola. . . C^u tio estis g^usta? Vermo de duboj boris en pensoj de Fernao. Cetere - c^u estas jam malfrue por c^io? Kun Cartagena estas fino, tio estas vero. La vicadmiralo neniam pardonos al li pro tio, ke li estis arestita. Sed krom Cartagena estas c^i tie Queseda, Mendoza kaj finfine ankau^ degradita Cota. C^u vere estas malfrue? Kaj kio okazus, se -? Subita ideo heligis vizag^on de Fernao. Jes, li faros tion! Nova sciigo al c^iuj s^ipoj: "Morgau^ - la Paskan Dimanc^on - oni celebros sur la bordo solenan meson. Poste sekvos revizia parado, kiun partoprenos c^iuj maristoj, oficiroj kaj kapitanoj." Kaj krom tio aparta sendito al komandantoj: "Admiralo invitas kapitanojn al solena tagmang^o post finita revizia parado." Tiun vesperon enlitig^is Magalhaes kun stranga paco en la koro. Jes, tiel estos c^io en ordo. Ili ja vivos kune ankorau^ longan tempon. Ilin atendas ankorau^ momentoj de novaj kaj novaj suferadoj. Kaj c^ion oni pli facile toleros, se ili kondutos unu al la alia pli konfideme, pli malkas^e, pli sincere kaj pli afable. Li, admiralo de la ekspedicio, etendas al hidalgoj manon por amikig^o. C^io sekvonta dependos jam de ili. Kaj jam alproksimig^is mateno de la unua aprilo 1520. . . Sur la bordo estis konstruita simpla ligna altaro, c^e kiu la pastro celebris meson. Maristoj kaj oficiroj surmetis siajn plej bonajn vestojn. Post la celebra ceremonio ili vicig^is kaj admiralo faris revizian paradon. Jam longe li ne vidis ilin tiel kune. Estu kiel estu, ili estas bravuloj, se ili tiel parade vestas sin, li ne bezonus honti pro ili ec^ apud la reg^a kortego. Li pas^is malrapide lau^ longa vico. Maristoj staris kiel statuoj. Li rigardis iliajn vizag^ojn, kvazau^ li volus trapenetri en iliajn animojn. Ili travivis kune jam multajn momentojn, el kiuj nur malmultaj estis g^ojigaj. Hierau^ ili sendis la deputacion, hodiau^ ili disciplinite obeis ordonon de sia admiralo. Ne, c^i tie ne estas necese malesperi. Kun tiaj maristoj oni jam povas veturi! La fluso j^etis sur la bordon ondojn kaj frakasis ilin kun malhela bruo. Krom tio estis trankvile. La birdo ne ekkantis, la arbo ne ekmovig^is, c^ar c^i tie ne estis arboj, kaj ankau^ homoj silentis. Magalhaes finis la revizian paradon. Jam li venis al la loko, kie estis envicigitaj oficiroj kaj kapitanoj. Kapitanoj? Kie ili estas? En la vico staras nur Serrao kaj Mesquita! Frosta tremig^o trakuris korpon de Magalhaes. "Kapitano Serrao, kie estas la ceteraj komandantoj?" "Sur la s^ipoj, sinjoro admiralo!" "Kial ili ne venis?" "Mi ne scias." "C^u ili estas informitaj pri mia ordono?" "Jes, sinjoro admiralo." "C^u ili senkulpigis sin?" "Ne." "Jen. . . !" La vorteto "Jen!" estis elparolita kun nuanco de amareco. Sed Fernao Magalhaes estis forg^ita el malmola s^talo. Apenau^ li konsciig^is pri la monstra grandeco de nova disrevig^o, li tuj farig^is la estinta Fernao. Malmola, decidema, necedema. Li tuj rekonsciig^is, kaj tiel okazis, ke la vorto "Jen!" sonis kvazau^ malhela minaco. La kapitanoj rifuzis obei. Ili rifuzis tion dum tiaj cirkonstancoj, ke ne estas eble dubi pri iliaj intencoj. Al s^ipanaroj estis hierau^ komunikita la ordono de admiralo pri la deviga partopreno c^e diservoj. C^iuj s^ipanoj vidas, ke tri komandantoj ne obeis. C^u ribelo? Estu! Eble estas pli bone tiel, se oni batalas kun malfermita viziero. G^i ja kus^is sur la ekspedicio kiel premeganta inkubo tuj de la komenco - de la kolerigitaj homamasoj en Sevilla g^is la hierau^a deputacio. Estos bone, se c^io klarig^os. "Ordonu disiron!" Magalhaes turnig^is al kapitano Serrao. "Vi mem restu sur la bordo kaj gardu provizojn!" "Lau^ ordono, sinjoro admiralo!" Fernao pas^is al sia s^alupo, kiu forveturigis lin al Trinidad. Spirito de la ribelo pendis en la aero. Kaj ribelo en c^i tiu dezerto povas finig^i per neniigo kaj ruinigo de la tuta ekspedicio. XII. Ribelo La golfo de San Julian estis vualita en nokta mallumo. En kajuto de admiralo sur Trinidad sidis Fernao Magalhaes kun kapitano Alvar Mesquita. Lokoj por ceteraj gastoj restis ne okupitaj. Magalhaes esperis g^is lasta momento, ke la hispanaj hidalgoj prudentig^os kaj akceptos lian inviton. Sed kiam vesperig^is kaj la kapitanoj ne alvenis, li diris al Henriko, ke li alportu mang^aj^ojn. "Nur se ni scius, kion ili intencas," esprimis lau^te siajn pensojn Mesquita. "C^i tiu necerteco estas pli malbona ol malkas^a atako." "G^i ne dau^ros longe. Morgau^ c^io solvig^os." Kaj denove estis en kajuto malafabla silento. Mesquita pensis pri sia s^ipanaro sur San Antonio. Li ja estis kapitano nur ekde la restado en Brazilio, sed dum tiu tempo li lernis koni sian s^ipanaron g^is tia grado, ke li povu taksi, kiun li povas konfidi, kiun li devas malkonfidi. La plej sindona estas certe Eloriago. La malmilda maristo, kiu plenumas c^iujn taskojn kun modela konscienco. Se ceteraj murmuras pro io, li c^iam scipovas trankviligi ilin. Kaj ne per longaj paroloj. Iam li nur svingas per la mano kaj eklaboras, aliokaze li diras trafan spritaj^on - maristoj ekridas kaj sekvas lin. Estas tie kelkaj viroj, kiujn li povus konfidi en kazo de eventuala konflikto. Sed la plejmulto? Magalhaes reviziis en la animo tutan eskadron. Unu s^ipo post la alia defilis antau^ liaj okuloj kun c^iuj apartenaj^oj: kun bombardiloj, kun provizoj, kun maristoj, kun oficiroj, kun kapitano. . . Victorion komandas Mendoza. Li tro submetig^is al influo de Cartagena. Per tio, ke li ne partoprenis la revizian paradon, li malkas^is c^ion. Kaj tamen - la situacio en lia s^ipo ne estas la plej malbona. Maristoj apartenas plejparte al portugala nacieco kaj Magalhaes scias, ke portugaloj estas sindonaj al li. Multe pli dang^era estas Concepcion. G^i estas propra centro de la ribelo. Tie trovig^as Queseda kaj Cartagena. G^i estas granda. firme konstruita s^ipo, kun plej granda nombro da kanonoj kaj provizoj da nutraj^oj. Do, c^i tio estus unu parto, meditas Fernao. La duan parton faras lia Trinidad. Santiago de Serrao kaj San Antonio de Mesquita. Tri kontrau^ du, finas sian revizion admiralo. Ec^ se Santiago kaj San Antonio estas pli malgrandaj karaveloj, finfine c^i tie decidas la nombro, la kapableco de pli movig^ema manovrado. Do situacio ne aspektas iel senesperige. Eble ec^ nenio okazos. Povas esti, ke la hidalgoj en dormo forgesos sian malpravig^on kaj matene venos por peti senkulpigon. Antau^ duonnokto akompanis admiralo Mesquitan al relingo, kie li kore adiau^is lin. Momenton li au^skultis, kiel remiloj de la forveturanta s^alupo monotone plau^dtus^is akvonivelon de la trankvila golfo. Li atentrigardis la noktan mallumon, c^u li ne ekvidos ion suspektan. Sed karaveloj staris senmove. Profunda trankvilo estis ankau^ sur la bordo, kie gardis la deponitajn proziciojn fidela Serrao. Magalhaes ne eraris, kiam li en siaj meditoj indikis centron de la ribelo al Concepcion. Apeneu^ estis tien transportita Cartagena el Victoria, li tuj interkonsentig^is kun Queseda. Ili jam ne toleros plu la ordoneman konduton de admiralo. La maristoj estas lacaj per longa navigado kaj sopiras reveturi hejmen. La ordono de Magalhaes pri limigo de la nutraj^oj kaj trinkaj^oj ribeligis ilin. Eskadro similas al barelo da pulvo. Sufic^as fajrero. Kaj restado en golfo de San Julian estas kiel kreita por bruligi la ribelon. La s^ipanaroj c^iutage kontaktig^os dum laboroj sur la bordo - kiom da okazoj gajni c^iujn maristojn en kontrau^admiralan tendaron! Kaj kun tiuj, kiuj malgrau^ c^io restos fidelaj al Magalhaes, ili jam scipovos fari mallongan procedon! La neatendita ordono al surbordig^o kaj invito al komuna tagmang^o estis la fajrero, kiu bruligis la ribelon. "Nun, kiam li ne scias, kion fari, li estas subite respektplena kaj afabla!" bruegis Cartagena. "Tiamaniere vi ne ac^etos nin, sinjoro admiralo!" "Ni devus honti, se ni akceptus la inviton!" konsentis kun vicadmiralo Queseda. "Nun - post tiom da monatoj de ignorado!" "Kaj ne nur al regalo!" decidis energie Cartagena. "Ec^ la paradon vi ne partoprenos! Vi nek Mendoza!" "Sed tio signifos malobeon de la ordono, per aliaj vortoj - malkas^an ribelon!" "Jes! Ni jam nenion prokrastos. La admiralo mem decidis pri sia sorto!" S^alupo de Concepcion veturis al Victoria. Queseda informis Mendozon, pri kio li interkonsentig^is kun vicadmiralo Cartagena. Mendoza senhezite alig^is al ili. Post reveno el revizia parado kunvokis Queseda sian s^ipanaron en subferdekon. "Bravaj maristoj! " li alparolis ilin flate. "Mi volas danki al vi por c^iu laboro, kiun vi g^is nun faris en servoj de la reg^o, kaj ankau^ por c^iuj penoj, kiujn vi suferis. Veturante suden vi atingis tiel malproksimajn landojn, kiujn atingi sukcesis neniu hispana s^ipo. G^is ni revenos hejmen, la reg^o certe lau^ merito rekompencos viajn heroajn farojn. Vi faris jam pli ol vian devon kaj nun venis tempo por reveturi hejmen." La maristoj nekompreneme rigardis unu la alian. C^u tio estas ebla? Hejmen? Tio, pri kio ili revis, kion ili sopiris kaj postulegis - c^u tio nun efektivig^u? Post c^i tiuj frostoj kaj veterac^oj denove lasi sin sunbrunig^i de arda suno de Hispanujo? Kunfalditaj trajtoj de la vizag^oj, kiuj rigidig^is dum la parado sur malvarma kajo de golfo San Julian, malrapide molig^is. Sed ankorau^ estis c^i tie duboj: Kion diros pri la afero la admiralo? Au^ - c^u tio estas lia deziro? "La admiralo volas veturi plue al la sudo," dau^rigis Queseda, kvazau^ li legus iliajn pensojn, "sed ni, kapitanoj, jam ne submetig^os al liaj humoroj. Ni decidis reveturi Hispanujon - kaj tio okazos tuj!" "Huraaa!" sonegis la subferdeko de g^ojiga perspektivo. Sed c^iuj maristoj ne g^ojkriis. Sur la maldekstra flanko au^dig^is akra voc^o: "Kiuj kapitanoj interkonsentig^is tiel, sinjoro Queseda?" La voc^o apartenis al dua s^ipoficiro Lopez, kiu klare komprenis, pri kio c^i tie temas. "Mi, vicadmiralo Cartagena kaj kapitano Mendoza!" sonis glacia respondo, en kiu kus^is malhela minaco. Queseda tute ne dubis, ke li sukcesos loginstigi la s^ipanaron kontrau^ la admiralo. Pro tio li rektig^is ankorau^ pli multe kaj kun batala provokemo li elpas^is al maldekstra flanko. "Kaj kial vi demandas, Lopez?" "C^ar vi loginstigas nin al ribelo!" respondis kurag^e Lopez. "Vi volas, ke ni perfidu admiralon - sed tion ni neniam faros!" Kelkaj portugalaj maristoj per malhela bruo malkas^is sian konsenton kun Lopez. Queseda sentis, ke li devos agi rapide. "Neniu devigas vin, Lopez," li komencis s^ajne bonkore, sed kun ne kas^ata moko, "nek vin nek tiujn, kiuj konsentus kun vi. Se vi ne volas reveni en Hispanujon, bonvolu resti c^i tie kun admiralo en tendaro sur la bordo, frostu tie en lignaj kabanoj, mang^u vermajn biskvitojn kaj trinku el malplenaj vinbareloj, tromang^igu vin per c^iam malpligrandigataj nutraj^dozoj - kaj poste, g^is la vintro finig^os, veturu plue en dezertajn regionojn, kiuj estas absolute senvivaj, kiel ni rimarkas tion jam nun. Ne, ne, ne timu - neniu devigos vin, ke vi revenu kun ni en florantan Brazilion kaj poste en patrujon." "Mi ja ec^ ne permesus, ke iu devigu min," diris energie Lopez. En okuloj de Queseda ekfulmis malbonsigna flamo, sed la kapitano superregis sin. "Ne au^skultu lin!" li diris al ceteraj maristoj. "Tro baldau^ li konos, kiel li eraris. Mi sciigas al vi, ke en plena konfido je felic^a reveturo mi permesas hodiau^ al la tuta s^ipanaro formang^i tiom da nutraj^oj kaj eltririki tiom da vino, kiom al c^iu plac^as!" "Huraaa! Vivat kapitano Queseda!" Plejmulto da maristoj subig^is al allogoj de sia komandanto. Ili estis lacaj per longa navigado. Ili sentis dolore foreston de varmega suno. Ili suferis per limigitaj kvantoj da nutraj^oj kaj trinkaj^oj kaj timis la perspektivon, ke iliaj suferoj estas ankorau^ pligrandigotaj. Fantomo de rapida finig^o kun c^iu suferado ravis ilin. Avertoj de Lopez perdig^is en g^enerala g^ojkrio sen eh^o. Cetere Queseda observis c^i tiun grupon tre singarde. Kiam vesperig^is, li ordonis al kelkaj plej fidelaj maristoj, ke ili Lopezon kaj liajn amikojn katenu kaj arestu. La surprizita atako estis tiel neatendita, embuska, ke malgranda areto da honestuloj ne havis ec^ tempon por defendi sin. Similaj scenoj okazis ankau^ sur s^ipo de Mendoza. Patroloj el ambau^ karaveloj de ribelantoj - el Concepcion kaj Victoria - zorgeme atentrigardis s^ipojn de admiralo. Sed krom reveno de kapitano Mesquita al San Antonio ili rimarkis nenion strangan. C^iuhore ili donis raporton al bonhumorigitaj kapitanoj. Post duonnokto ekveturis de Concepcion s^alupo, kiu estis plenplena de ribelantoj. En frunto de tridek maristoj estis Cartagena, Queseda kaj degradita Coca. Ili veturis ataki San Antonion, s^ipon de Mesquita. Queseda ja konsilis al vicadmiralo, ke li restu sur Concepcion, sed Cartagena rifuzis: "Atakon ni devos fari en absoluta trankvilo, por ke oni sur Trinidad nenion rimarku, kaj mi konas sur la s^ipo c^iun s^tupeton, c^iun pordon - g^i ja estas mia s^ipo!" "Mi povas tie ankau^ orientig^i!" brulis batalavide Coca. "Mi kredas, ke mi estos c^e tiu amuzo ankau^ iomete utila." Pli frue, ol patrolo sur San Antonio povis fari alarmon, g^i estis silentigita. Poste la konspirantoj sen malhelpaj^oj penetris en subferdekon. Cartagena kaj Coca atakis dormantan Mesquiton. Ankau^ ceteraj maristoj, kiujn Coca indikis nefidindaj, estis facile katenitaj. Plejmulto da s^ipanaro alig^is al ribelantoj. La tuta atako okazis rapide kaj senbrue. Ununura, kiu volis defendi sin, estis Eloriago. Piedfrapado kaj brueto en subferdeko vekis lin. En flagranta lumo de laterno li ekvidis Quesedon, malantau^ lin Cocan kaj areton da armitaj maristoj el Concepcion. Li tuj divenis, kio okazas. Per rau^ka voc^o li kriis: "Kion vi serc^as c^i tie?" "Silentu!" siblis Queseda. Per du saltoj li trovig^is c^e duondormanta maristo kaj per ponardo li mortigis lin. Cartagena ordonis arig^i tutan s^ipanaron kaj per obtuza voc^o li komunikis, kio okazis hodiau^ en San Julian. Morgau^ oni informos admiralon, ke c^iuj estas jam sataj de c^i tiu sensenca veturo. Samtempe li diris, ke la kapitano de San Antonio estas ekde c^i tiu momento Elcano. Elcano estis simpla maristo, sed navigadarton li komprenis kiel sperta kapitano. Li estis energia, c^iam preta, senrespekta. C^iu dormemo de maristoj, vekitaj per tia stranga maniero, subite malaperis. La imago, ke ili baldau^ adiau^os la malafablan regionon kaj revenos hejmen, plenigis ilin per ebriiga g^ojo. Kaj ilia entuziasmo kulminis, kiam lau^ ordono de Cartagena ankau^ al ili estis malfermita magazeno kaj c^iu povis preni kion ajn lau^plac^e. "Kapitano Elcano," adiau^is vicadmiralo, "ni konfidas vian kurag^on. Se estos necese, ni ekbatalos kontrau^ la admiralo." "Kiel mi konas lin," respondis Elcano, "li ne rezignos sen batalo. Lau^ mia opinio estus pli bone ne atendi, sed komenci tuj." "En c^i tiu momento estas admiralo egale jam senpova," ridis Cartagena. "Ni superas lin. Kaj Magalhaes estas tro sperta, ol entrepreni ion dum tiaj cirkonstancoj." G^uste tiel senbrue, kiel ili alveturis, revenis la ribelantoj al Concepcion. Ili estis pli multe ol nur kontentaj. Netuta horo s^ang^igis subite situacion por ilia prospero. Komencis malserena, nebula mateno. Magalhaes staris ekde la unua krepusko sur ferdeko de Trinidad kaj klopodis penetri per sia rigardo tra la grizlumo al c^iuj s^ipoj. Nenie okazis io okulfrapanta. La karaveloj staris sur siaj lokoj senmove, same kiel hierau^. Kaj tamen! San Antonio ankras multe pli proksime al Concepcion! Kial faris tion Mesquita? J^us li volis sendi s^alupon al San Antonio, kiam de Concepcion forveturis boato kun kelkaj maristoj. G^i celdirektis al Trinidad. Magalhaes strec^e atendis la proksimig^antajn senditojn. "Sinjoro admiralo," diris komandanto de la patrolo, "ni portas al vi leteron de vicadmiralo." "Venu supren!" instigis ilin Magalhaes. La viroj en boato necerte rigardis unu la alian, momenton ili flustre parolis, ned poste ili grimpis helpe de malsuprenj^etita s^tupetaro sur la ferdekon de Trinidad. Ili transdonis leteron al admiralo kaj volis foriri. "Atendu," postulis ilin Fernao. "Mi tralegos g^in kaj mi tuj donos respondon al vi." La letero estis skribita per mano de Queseda. Ribelantaj kapitanoj komunikis al admiralo, pri kio ili decidig^is kaj kio dumnokte okazis. Kio kapitanon Mesquita koncermas, li povas esti senzorga, c^ar tiu estas bone sekurita. La admiralo povos resti en sia rango, sed venonte li devos agi lau^ deziro de plejmulto da oficiroj kaj kapitanoj. La decido de s^ipanaro estas firma: reveno hejmen. La supereco de kapitanoj estas tiom granda, ke estus tute sensenca komensi fratomurdan batalon, kapitanoj esperas, ke admiralo komprenos iliajn farojn kaj agos lau^ ilia deziro. Magalhaes tralegis la leteron kaj turnig^is al la enmaniginto: "Kiu gvidis la noktan atakon?" "Kapitanoj Queseda, Coca kaj vicadmiralo." "C^u iu perdis vivon?" "Eloriago." "Kiel okazis tio?" La sendito priskribis atakon kontrau^ San Antonio. "Do - tiel aspektas la afero!" diris kvazau^ por si Magalhaes, "Nu - jen la malkas^a ribelo." Li donis signon al Spinoza kaj kelkaj maristoj, kiuj c^eestis lian intertraktadon kun la delegitaro. "C^i tiujn virojn sekurigu," li diris. "Kaj ilian boaton alligu al Trinidad." La ordono estia tuj plenumita. Poste li invitis Spinozon, Barboson kaj kelkajn oficirojn al konsilo en sian kajuton. Li parolis kun ili longan tempon. Kiam ili fine levig^is, diris Spinoza firme: "G^i estas kurag^a ideo, sinjoro admiralo. Sed ni realigos g^in." Magalhaes skribis leteron por kapitano Mendoza kaj donis g^in al Spinoza, kiu akompanata de kvin maristoj enboatig^is kaj veturis al Victoria. "Sinjoro kapitano, jen letero de la admiralo," komunikis Spinoza, kiam ili estis alproksimig^antaj al Victoria. "Sendu g^in supren!" respondis Mendoza, kiu ne sopiris renkontig^i kun s^ipgvidisto de admiralo. "Mi devas enmanigi g^in persone. Mi devas interkonsentig^i kun vi pri kelkaj detalaj^oj." "Do venu! Sed sola!" Finaj^o de s^nurega s^tupetaro falis en la boaton. Spinoza lerte grimpis supren. Samtempe li kas^eme rigardis al la bordo. Neniu atentrigardis s^alupon el Trinidad, plene okupitan de maristoj sub komando de Barbosa, kiu proksimig^is al Victoria. Kaj jam estis Spinoza sur la ferdeko. Li transdonis letron de admiralo al Mendoza, kiu tuj komencis legi. La admiralo invitis lin sur Trinidadon al konsilo. Lau^skribe li kunvokis c^iujn kapitanojn kaj tie ili interkomprenig^os. Subite la s^ipgvidisto de Magalhaes eligis ponardon, kiun li havis zorgeme kasitan en la maniko, kaj per unu pikbato li mortigis Mendozon. Sur la ferdeko trovig^is grupo da maristoj. Kiam ili vidis falantan kapitanon, ili restis kvazau^ rigidaj. Iliaj vizag^oj cindrig^is de ektimo. Iliaj membroj kvazau^ lignig^is. Nur kiam ili ekvidis akompanantojn de Spinoza, kiuj surgrimpis sekvante sian komandanton, ili batalpreparis armilojn. Sed en tiu momento jam kuregis el kontrau^a flanko sur la ferdekon Barbosa kun siaj armitoj. "Submetig^u!" li tondris al terurigitaj maristoj. Ankau^ c^i tiu dua atako estis tiom neatendita, ke la maristoj tuj perdis c^iun kurag^on. Ili rapide forj^etis armilojn kaj falis sur genuojn. Post kelkaj momentoj ili estis katenitaj. En sekvanta momento bruegis super la golfo tondra g^ojkrio de tiuj, kiuj restis fidelaj al admiralo. La flagetoj heroldantaj venkon estis suprentirataj. La ankro estis levita kaj Victoria celdirektis al Trinidad. Admiralo ordonis siajn fidelajn s^ipojn forveturi al fino de golfo kaj tiamaniere malebligi forkuron de Concepcion kaj San Antonio. Sed la s^ipoj de ribelantoj faras nek plej etan movon. La kapitanoj kaj ceteraj maristoj, kiuj jam vidis admiralon sur genuoj, estas mortpalaj. Lia nekredebla au^daco, kiun li montris atakinte dum hela tago, plenumis ilin per konsternig^o. Senmove kiel statuoj ili observis lertan manovradon de admiralaj s^ipoj. Konfuzita Cartagena forsendis Quesedon sur San Antonion, ke li tie helpu al Elcano gvidi la batalon. La ribelantoj ne estis kapablaj kontrau^batali ec^ en tiu momento, kiam Magalhaes donis ordonon al rekta atako kontrau^ San Antonio. Nur kiam Trinidad kaj Victoria kunpremis la s^ipon de Elcano kvazau^ en prenilon kaj admiralo en frunto de siaj maristoj transsaltis sur ferdekon de San Antonio. Queseda rekonsciig^is. Li els^ovis glavon kaj instigis maristojn, ke ili defendu sin. Areto da plej fidelaj heziteme prenis armilojn. Sed la plejmulto rigardegis la laman admiralon kun senlima mirego. Kiam li elpus^egis glavon al Queseda kaj ordonis kateni lin, la ribelanta s^iganaro j^etis sin sur genuojn kaj kun kunmetitaj manoj g^i petis pardonon. La lasta s^ipo de ribelintoj jam tute ne defendis sin. Cartagena estis militkaptita kaj Mesquita liberigita. Poste sekvis la jug^o. Tri kapitanoj kaj kvindek maristoj, kiuj subig^is al iliaj allogoj, atendis en katenoj verdikton. Ili sciis, ke g^i estos senkomapata. La leg^oj de oceanoj, kie interrilatoj de homoj estas multe pli respondecaj ol tiuj sur la kontinento, estas malmildaj. La ribelon sur la maro oni punis per la morto - tion sciis c^iu marista lernanto. C^u admiralo ordonos senkapigi c^iujn ribelintojn, tio signifas kvinonon de la ekspedicio? La procesa debato dau^ris kelkajn tagojn. Magalhaes ordonis enskribi c^iujn okazintaj^ojn, kiuj estis decidaj por eldiro de la verdikto. Kaj denove estis donita ordono ekmars^i sur la teron. Tiun tagon - la 7-an de aprilo 1520 - prezentis golfo de San Julian malg^ojigan bildon. La ribelintoj mars^is kun c^enoj sur la manoj kaj sur la piedoj. En frunto Cartagena, Queseda, Coca kaj pastro, kiu - kiel oni konstatis dum demandesplorado - sisteme instigis la s^ipanaron al la ribelo. Ceteraj maristoj estis vicigitaj tiamaniere, ke c^iu bone vidu la liberan lokon, kie oni verdiktojn tralegos kaj plenumos. Queseda estis kondamnita al puno de la morto kaj tuj ekzekutita. Kadavro de Mendoza estis kvarontranc^ita. Cartagena kaj la ribelinta pastro estis punitaj plej kruele. G^is finig^os la dumvintra restado kaj ekspedicio estas preparita por forveturi, ili estos transportitaj sur la bordon kaj lasitaj en la dezerta regiono por malrapide morti. Maristoj estis punitaj malpli severe. Admiralo rigardis ilin kiel delogitajn viktimojn. Dum tiu tempo, kiam la ekspedicio restos en la haveno, ili laboros en la c^enoj. La katenoj estos al ili demetitaj nur tiam, kiam la ekspedicio dau^rigos pluan veturon. XIII. Trapasejo Kiam la ribelo estis subpremita, c^iuj s^ipanaroj eklaboris. Estis multe da laboro. S^ipoj estis post longdau^ra veturo tiom difektitaj, ke estis necese tiri ilin sur la bordon kaj tie fari la riparojn. La putrig^intaj lignotabuloj estis anstatau^igataj per novaj. Truoj, tra kiuj penetris internen akvo, estis s^topataj per stupo. Malfirmigitaj hokoj estis firmigataj. Tra la tuta golfo au^dig^is batoj de marteloj, grincado de segiloj, frapoj de hakiloj. Tiaspeca g^enerala s^ipriparo estas peniga laboro, ankau^ se oni faras g^in en normalaj s^ipkonstruejoj, kiuj estas ekipitaj per c^iu necesa ilaro. Des pli peniga g^i estis por ekspedicio de Magalhaes, kiu faris g^in en libera naturo, sen s^ipkonstruejoj, nur per la plej necesa ilaro. Kaj g^i estis des pli peniga pro la kruelaj frostoj kaj sovag^aj neg^blovadoj. Al viroj frostis la manoj dun la laboro. Akraj glacipingloj pikis ilin en vizag^on. Grandaj neg^flokoj blindigis iliajn okulojn. Magalhaes kontrolis la riparojn. Li denove aplikis siajn ric^ajn spertojn, kiujn li akiris sur la maro en pasintaj jaroj. Nenio restis kas^ita al lia akra vidpovo. Al li sufic^is ununura esplorema rigardo kaj li tuj malkovris mankon, kiun ne rimarkis oficiroj nek kapitanoj. C^i tie, en sudamerika golfo de San Julian, la s^ipanaro vidis bone, ke en frunto de ekspedicio staras viro, kiu estas eminenta spertulo sur la maro kaj pri c^io, kio koncernas la vivon sur g^i. Homoj sur Trinidad sciis tion jam longe. Sed ceteraj maristoj komencis valorigi liajn kapablecojn nur nun, kiam ili havis eblon vidi lin c^iutage laboranta. Neniu ordono de admiralo devis esti pli poste s^ang^ata au^ revokata. C^iu estis klara, fiksa kaj preciza, kvazau^ li pripensus g^in duontagon, kaj tamen li donadis ilin tuj sur la loko, lau^ la bezono. Tiel la s^ipanaro malrapide konvinkig^is, ke admiralo estas la komandanto de la ekspedicio meritite. Ne nur pro tio, ke lin dekretis la reg^o, sed ankau^ pro liaj fakaj konoj, scioj kaj kapabloj. Kaj de c^i tiu ekkono estis jam nur malgranda pas^eto al au^toritato kaj estimo. Kaj ankorau^ alia afero vekis ilian admiron: la justeco de la admiralo. Ili bone memoris tiun malhelan tagon, kiam ili staris sur la bordo de golfo kaj timegante atendis jug^on de Magalhaes. G^i estis malmilda kaj severa - sed c^iuj sentis, ke g^i estas justa. Sur la maro ili ne estis novuloj. C^iuj kvindek ribelintoj, kiuj estis indikitaj kiel c^efaj partianoj de hispanaj hidalgoj, atendis morton. Anstatau^ ekzekuto ili ricevis pardonon - escepte inspirantoj de la ribelo. Ke ili devas nun labori en katenoj? Estas vero, la c^enoj tintas kaj bruegas c^e c^iu movo, katenoj pezigas kaj tiras al la tero, malhelpas dum iro. Malfacila vivo. Sed tamen - vivo! Vi povas spiri, movig^i de loko al loko, mang^i kaj trinki, vi povas esperi kaj kredi, ke iam c^i tiu mizero finig^os, ke oni fartos denove pli bone, vi povas en fantazio pentri bildojn de la felic^a reveno el c^i tiu senfina kaj dang^era navigado. Kaj la mizero de nunaj momentoj estas des pli tolerebla, ke admiralo jam je neniu nubmienas. La ribelintojn li rigardas per la samaj okuloj kiel la fidelajn. C^u ili ribelis? Ili estis punitaj kaj al ili certe jam ne venos ideo je similaj aventuroj. G^is ili forpentos la punon, c^io estos forgesita. Ili ja ricevadas ec^ egalajn porciojn da nutraj^oj! Jes, la admiralo estas justa. C^u tio gravas, ke li estas neparolema? Cetere, se estas necese, li scipovas paroli. Li diras nur kelkajn vortojn, sed c^iu penetros en vian cerbon kiel ardigita pinglo. De tago al tago plifrostig^is. Maristoj bruligis sur la bordo fajrojn, ke ili povu labori. Magalhaes iradis inter ili, konsilis, edifis, kaj li pensis pri trapasejo. Se nur jam finig^us la vintra restado! G^i estas detenig^o, kiun li ne enkalkulis en sian veturplanon. Kie ili povis jam intertempe esti! Kiom da aliaj golfoj ili povis jam esplori! La tagoj forflugas, jam ses semajnojn ili estas en la golfo ... Subita decido maturig^is en Fernao. C^u estas necese, ke la tuta ekspedicio restu en kaptiteco? C^u almenau^ unu s^ipo ne povus veturi plue? Dume la cetaraj atendos en San Julian venon de printempo, tiu s^ipo esploros c^iujn golfojn kus^antajn en suda direkto de c^i tie - kaj kiam veturos la tuta eskadro, g^i ne estos devigata detenig^i per trarigardo de lokoj, kiuj estas sensignifaj. Por c^i tiu veturo estis destinita Serrao kun sia s^ipo Santiago. Magalhaes konfidis lin plej multe el c^iuj kapitanoj. "Vi veturos c^iam suden, Juano," li donis al li lastajn instrukciojn. "Se vi dum dekkvar tagoj malkovros nenion, vi revenos. Komence de junio mi atendas vin." "Lau^ ordono, sinjoro admiralo!" Al Fernao kvazau^ falus s^tono de sur la koro. Finig^u la ekspedicio de Serrao kiel ajn, g^i estas tamen pas^o antau^en. Baldau^ post forveturo de Serrao neatendita okazintaj^o vekis grandan intereson en la vintra tendaro. La c^irkau^aj^o de golfo estis dezerta, negastema. Tie ne estis arboj nek bestaro nek homoj. Nur malaltaj embuskoj tirig^is en senfinan malproksimon. Maristoj kelkfoje provis penetri en tiun dezerton. Eble ili malkovros tie iajn bestojn au^ indig^enojn. Sed ili c^iam revenis ne sukcesinte. Fine ili komencis kredi, ke c^i tiuj regionoj estas ne log^eblaj. Iun tagon alvenis Pigafetta al admiralo tute emociita. "Sinjoro admiralo, okazia io ... io ... nu, mallonge dirite io grandioza!" "Kio do?" ridetis Magalhaes. "Maristoj malkovris postsignojn!" "Kie?" "Proksime c^e la haveno!" "C^u homajn postsignojn?" "Jes!" "Tio estas stranga," skuis per kapo admiralo. "Kiomfoje ni jam serc^is indig^enojn, sed c^iun fojon sen sukceso. C^u la maristoj ne eraris? C^u g^i ne estas postsigno de iu el niaj homoj, kiu tien erariris?" "Nepenseble, sinjoro admiralo!" "Lau^ kio vi opinias tiel?" "G^i propre ne estas postsigno de iu normala homo, li devas esti ia giganto." "Sinjoro Pigafetta!" bridis lian fantazion admiralo. "Eble vi fine diros, ke c^i tie vivas supernaturaj estaj^oj?" "Mi preskau^ kredus tion. La postsigno estas nome minimume dufoje pli granda ol postsignoj de aliaj homoj. Cetere, venu rigardi! Ni c^iuj estas kiel en ekstazo." "Mi estas vere scivola," diria Magalhaes kaj iris kun Pigafetta rigardi la interesan postsignon. Li ne dubis, ke entuziasmema Italo c^ion pligrandigis. Sed kiam li venis al la loko, li c^esis ridi. La postsigno estis vere tiom granda, ke similan li ankorau^ neniam vidis. "Kion vi diras, sinjoro admiralo?" kun g^uo observis lian miregon Pigafetta. "Estas vere abnormala longeco de piedo," diris medite admiralo. "Mi s^atus vidi tiun viregon. Kaj pli da postsignoj vi ne trovis?" "Ne," respondis h^ore maristoj, kiuj intertempe c^i tie arig^is. Sed jam la sekvantan tagon ili malkovris pluajn postsignojn. Kaj c^iuj estis tiel abnormalaj, grandegaj. "Ili estas iuj patagonianoj*," babtis ilin memvole admiralo. "Versimile ili timas nin, pro tio ili kas^as sin." (* patagonio - longpieda) Baldau^ poste la tuta tendaro estis sur la piedoj. Maristoj, oficistoj, kapitanoj, admiralo - c^iuj rigardis miregante strangan estaj^on, kiu saltetis sur malproksima loko. Patagono! Li dancis sur la loko kaj samtempe li supers^utis siajn harojn per la sablo. Magalhaes ekkomprenis, ke la indig^eno montras tiamaniere sian deziron interkonatig^i kun maristoj. "Garcia, iru al li kaj faru la samajn movojn kiel li," li diris. "Tiel li scios, ke vi venas kiel amiko." Garcia ne lasis sin dufoje instigi. Li malgracie saltetis kaj per fortega baritono li kantis ian kanteton. La maristoj ridis pri liaj groteskaj movoj g^is ili larmis. Patagono komprenis. Kaj Garcia ne bezonis tro peni por alkonduki lin en la havenon. Tie arig^is c^irkau^ la timema sovag^ulo preskau^ c^iuj maristoj. Ili observrigardis lin de c^iuj flankoj. Li estis vere grandegulo, li superigis ilin pli ol je la kapo - sed Pigafetta tamen skuis la kapon. "Mi imagis lin al mi multe pli grandan," li grumblis trompite. "Se mi konkludas lau^ la postsignoj, li devus esti almenau^ dufoje pli granda ol ni!" Li alproksimig^is al la Patagoniano kaj rigardis liajn piedojn. Kaj momente eksonis lia gaja rido. "Sinjoro admiralo, rigardu!" li vokis. "Ja tiu homo havas sur la piedoj tutajn boatojn! Nun mi jam komprenas!" Patagoniano havis piedojn en dikaj feloj, kiuj postlasis la enigmajn grandegajn postsignojn ... "Do ni nomig^is lin Patagoniano maljuste," diris Magalhaes. "Sed povas esti, ke la nomo estas tute bela kaj al ni restos almenau^ la rememoro je c^i tieaj homoj kaj regiono." "Jes, la rememoro je - Pategonio!" vokis vigle Pigafetta. "Mi tuj notos tion!" La alveno de la Patagoniano estis por monotona vivo en la tendaro multsignita okazintaj^o. Maristoj miregante rigardobservis lian grandegan staturon. Ili montris al 1i diversajn ludilojn kaj g^ojis pro liaj entuziasmaj ekkrioj. Kiam Spinoza metis antau^ liajn okulojn speguleton. Patagoniano rigardante sian vizag^on terurege ektimis. Li saltis malantau^en tiom fortege, ke li faligis teren kvar maristojn starantajn en lia proksimo. Kaj la ridantaj marnavigantoj devis multe penegi, ol ili sukcesis konvinki sian gaston, ke la speguleto estas nepre sendang^era, ja male tre utila objekto. Ilia mirego pligrandig^is, kiam Patagoniano komencis mang^i kaj trinki. Per unu trinko - kiel rimarkas Pigafetta - li trinkis duonsitelon da akvo kaj dum unu mang^o en li malaperis duonkorbo da biskvitoj. Sed la plej granda surprizo nur atendis ilin. Mang^inte la indig^eno sidig^is sur benketon antau^ la magazeno kaj li kontente c^irkau^rigardis. Subite li ekvidis raton, kiu flugaperis inter la pordo. Li rapidege elsaltis kaj en momento li tenis g^in en sia granda manplato. Li ekpremis g^ian kapon, kaj malgrau^ tio, ke g^i ankorau^ movig^is, li formang^is g^in en natura stato - kun hau^to kaj hararo. Poste duan, trian kaj kvaran ... Kiam ili adiau^is lin, admiralo donis al li kelkajn sonoriletojn kaj montrosciigis lin, ke li alkonduku ankau^ niajn kunulojn. La sekvantan tagon ili alvenis kaj kondutis tute amike. Sed inters^ang^o da varoj estis preskau^ senvalora, c^ar krom hejmaj bestoj, kiujn ili nomis guanakoj, ili havis por vendo preskau^ nenion. Poste venadis indig^enoj c^iutage en la tendaron kaj rigardis laborojn de maristoj. Ili alkondukis guanakojn kaj forportis diversajn ludilojn. C^i tiu bona humoro estis subite interrompita per sciigo, kiu efikis kiel batego de la tondro. La s^ipo de Serrao forveturis antau^ tri semajnoj. Fernao komencis pensi pri g^i c^iam pli ofte. C^u ili malkovros ion? Au^ c^u ili revenos denove malsukcesinte? Li staris c^iutage sur Trinidad kaj iomete maltrankviligita li rigardis al la sudo. Li sciis, ke li ne bezonas maltranhvilig^i. Li ja diris al Serrao malimplicitite, ke li veturu suden dekkvar tagojn. Dekkvar tagojn tien, dekkvar tagojn reen - do ankorau^ restas unu semajno. Kaj tamen io faris lin maltrankvila. Sed la informo pri Santiago ne venis de sur la maro. Iun tagon rimarkis patrolo du staturojn, kiuj trenig^is sur la bordo. Ili pas^is malrapide, malrapidege al la golfo. C^iumomente ili haltig^is. Kiuj povas ili esti? Patagonianoj tio ne estas - kaj de kie venus en c^i tiun forgesitan landon aliaj homoj? Gvardio vokis admiralon. Kun li venis kelkaj maristoj. Magalhaes rigardis la proksimig^antajn homojn. Lia vizag^o subite plilongig^is de mirego. "Estas ja la niaj el Santiago!" li vokis per duonsufokita voc^o. "Iru renkonten al ili!" Sed li mem tuj rapidis al la venantaj maristoj. Kaj jam ili estis tiom proksime, ke li distingis ilin: la dua s^ipoficiro Lopez kaj s^ipgvidisto Barnolas. Magalhaes kaj grupo da maristoj svingis manojn por saluti ilin. La viroj volis respondi, sed ili estis tiom elc^erpitaj, ke ili nur suprenlevis la manojn kaj lasis ilin senpove sinki. Poste Lopez ruinigis en neg^amason kaj restis kus^i senmova. Barnolas volis levi lin, sed liaj fortoj jam ne sufic^is por tio. Kaj jam alrapidegis Magalhaes. "Barnolas, kio okazis? Kaj kie estas la ceteraj?" "Nia s^ipo averiis, sinjoro admiralo," diris per malforta voc^o Barnolas. "Kaj maristoj?" "Savitaj." "C^u c^iuj?" "Jes." "Dank' al dio!" respiris admiralo, kiu jam komencis timi la plej malbonon. Du maristoj prenis Lopezon kaj portis lin en la tendaron. Lia kunulo mars^is ankorau^ mem. Nur kiam ili plifortig^is, Barnolas dau^rigis siajn informojn. "Ni veturis lau^longe de la bordo kaj trarigardis golfojn," li diris. "Post kelktaga veturo atakis nin tempesto. G^i des^iregis al ni direktilon kaj ni estis j^etitaj kontrau^ la roko. La fundo estis felic^e malprofunda. Alie ni estus mortintaj. Kiam la tempesto c^esis, ni eltiris la s^ipruinojn sur la bordon. Ni savis preskau^ c^iujn provizojn. La kapitano ordonis al ni iri al vi." "Kiel longe vi iris?" "Dekunu tagojn." Dekunu tagojn! Dekunu tagojn tra la dezerta kaj neprilog^ata regiono! Dekunu senfinajn noktojn en frostaj neg^amasoj! Magalhaes levig^is kaj senvorte premis manojn de ambau^ viroj. C^iuj sciis, ke c^i tiu rekono signifas pli multe ol la plej entuziasmaj dank-vortoj. "Kaj golfoj?" demandis post momento admiralo. "Ni esploris multajn," respondis Barnolas hezite. Kaj -?" "C^iuj estis fermitaj." Nek muskuleto movig^is en la vizag^o de Fernao. Cetere, kial li demandis? Se ili estus ion trovintaj, ili certe dirus tion al li kiel unuan informon! Jam sekvantan tagon estis sendita al Serrao multnombra grupo da maristoj. Ili devis helpi la averiintojn dum forportado de provizoj kaj gravaj partoj de Santiago en la tendaron. Estis tiom da provizoj, ke ili devis ilin transportadi preskau^ du monatojn. Serrao kun parto de s^ipanaro restadis apud averiinta s^ipo por gardi c^ion, la ceteraj maristoj transportadis. G^i estis superhoma peno, c^ar frostoj kaj ventegoj malfaciligis iradon. Kaj transporto surmara estis tute neebla. Fine estis c^io tranaportita. Kun lasta ekapedicio revenis kapitano Serrao. Li estis malgrasig^inta. maldikega. sed el liaj okuloj radiia gojo. ke li denove vidas kamaradojn kaj la admiralon. Magalhaes rapide repacig^is kun perdo de Santiago. La s^ipanaro estas savita, provizoj ankau^, la priservado de restantaj s^ipoj estos pli facila - kaj la tuta eskadro estos almenau^ pli movig^ema. En au^gusto la vintro malaperis. Blovegoj c^esis, la neg^o degelis. Nur antau^ la mateno estis ankorau^ malfortaj frostetoj. Plej suprema tempo, ke ili jam ekveturu! La superstic^a s^ipanaro vidis en frakasig^o de Santiago malbonan antau^signon. C^u g^i ne estas lasta admono, ke ili turnig^u kaj veturu hejmen? Kaj io ankorau^ pli malbona - kelkaj maristoj ekmalsanig^is. Kau^ze de manko de legomo iliaj dentoj komencis s^ancelig^i, iliaj dentkarnoj kaj tutaj bus^oj s^velis. Mang^ado signifis por ili neimageblajn suferojn. Kelkaj maristoj jam mortis. Fernao bone sentis, kia lacig^o kaptas la s^ipanarojn. Nur ke li jam povu ekveturi! Eble ili ie malkovros marbordon, kie estos bestaro kaj fruktoj. S^ipanaroj rekonsciig^os kaj forgesos la travivintajn suferojn. Iam alkuris Henriko forte spiregante. En mano li tenis ampleksan pakaj^on. "Sinjoro admiralo, c^i tion mi malkovris sur la kajo!" Li disvolvis hau^ton, en kiu estis io enpakigita. Admiralo ekvidis kelkajn faskojn da sagoj. "Kie ili kus^is?" "En densaj^o malantau^ la tendaro. La pintoj estas venenigitaj." "Al mi ankau^ s^ajnas," rimarkis Magalhaes. "C^io estis klara. Patagonianoj preparas sin ataki la tendaron. La ekspedicio ja estas sufic^e forta por repus^i ilin. Sed c^u admiralo allasu, ke tute superflue mortu kelkaj maristoj? Ne, li intencis egale jam baldau^ forveturi, c^i tio estas la lasta instigo. Sed li tamen devos renkonti la Patagonianojn ankorau^ unufoje. Li estas promesinta, ke li alveturigos Hispanujon ne nur produktojn el nove malkovritaj landoj, sed ankau^ homojn. C^i tiujn indig^enojn li kompreneble ne kunprenos multajn, c^ar ilia abnormala apetito signifus novan, jam ne tolereblan limigon de nutraj^oj. Tial li kaptos almenau^ unu au^ du. Sed la maristoj ne kurag^is kateni tiajn grandegulojn. Pro tiu kau^zo ili kaptis Patagonianojn per fia ruzo. Ili allogis du indig^enojn al la kabano, kie estis deponitaj provizoj. Tie ili komencis ilin pridonaci. La indig^enoj ricevis tiom da ludiloj, ke ili havis plenajn manbrakojn da ili. Iliaj okuloj radiis kaj blankaj dentoj brilis de felic^aj ridoj. Poste la maristoj montris al ili brilajn katenojn, du larg^ajn ringojn kunligitaj per tintsona c^eneto. La indig^enoj avide rigardis la novan ludilon. C^u vi s^atus havi tion? demandis la maristoj per mansignoj. Kompreneble! kapjesis Patagonianoj. Sed kien doni ilin, se ni havas plenajn manojn? Nu, kaj c^u ni provu doni ilin c^i tien, sur la piedojn? montris embuske la maristoj. Jes! Jes! ridis felic^e grandeguloj. Du maristoj singarde proksimig^is kun katenoj al siaj viktimoj. Unu klako, la dua - kaj la konfidemaj infanoj de la naturo estis katenitaj. Nun jam havas ekspedicio c^ion, kion g^i bezonis: printempan veteron, riparitajn s^ipojn, sudamerikajn indig^enojn. Sur Trinidad oni faris konsilon. C^irkau^ Magalhaes sidis Serrao, Barbosa kaj Mesquita. "Post c^iuj okazintaj^oj, kiujn ni travivis en golfo de San Julian," diris admiralo, "ni devos alie arang^i la komandon de la s^ipoj. Kapitano Serrao komandos Concepcion, Barbosa Victorion kaj Mesquita San Antonion. Ni ekveturas al decida parto de nia navigado, kie mi bezonos virojn fidelajn kaj hardajn. Kun via helpo mi venkos." La kapitanoj disiris al siaj s^ipoj kun mienoj seriozaj, malserenaj. Ili bone konsciis, kia tasko ilin atendas. La 24-an de au^gusto ekveturis la malgrandigita eskadro suden. La saman tagon estis ribelintoj liberigitaj de katenoj kaj ribelemaj Cartagena kaj pastro postlasitaj sur la bordo. Neniu jam plu vidis ilin ... Komence ili ne retenis sin per esplorado de la bordo, c^ar tion faris jam Serrao dum sia malfelic^a veturo kun Santiago. Sed ju pli ili proksimig^is al la sudo, des pli maltrankvila estis admiralo. C^u tiu c^i kontinento estas senfina? Ili povis veturi en kiun ajn golfon, c^ie ili vidis novan bordon, kiu starig^is en ilian vojon kaj baris liberan ekveturon en oceanon, je kiu Fernao tiom sopiris. Karaveloj s^ovig^is suden malrapide, sed persiste. C^u nenie aperos regiono, kiu promesus almenau^ iomete da refres^ig^o? C^ie nur nuda bordo, rokoj kaj dezertoj! Io peza faladis sur la karavelojn. Ombro de la morto, kiu ne c^esis falc^i la mizerigitajn maristojn, timigis kaj terurigis. La malespero kus^is en iliaj okuloj, en iliaj movoj, en iliaj vortoj. Magalhaes denove farig^is malparolema kaj malserena. Li kapablis stari sur la ferdeko tutajn horojn kaj necedeme observi la rokan bordon. Kiomfoje jam trompis lin golfoj? Jam forpasis du monatoj de tiu tempo, kiam ili forlasis vintran tendaron. Antau^ ili nun tre alten levig^as rokoj, kiuj iomete elkuras en la maron. Kio estas malantau^ ili? C^u malgranda golfo? C^u pli vasta golfo? C^u ili devas allasi, ke ili estu denove trompitaj, kiel jam tiomfoje? C^u ne estus pli bone veturi pluen kaj ne sin deteni c^i tie? Ja c^i tie estas nur rokoj, nuraj rokoj, pri ia golfo evidente oni ne povas paroli - "En la golfon!" komandas al g^enerala surprizo admiralo kaj rigardas la rokaron. "Ni ankros." Levilaj radoj sur la ferdekoj bruegas, c^enoj grincas, ankroj mallevig^as sub la akvonivelon. La levitaj radoj rotacias plue, la c^enoj estas jam plene strec^itaj - kaj c^iam ankorau^ ne au^dig^is la knara sono, kiu donas signon, ke ankro mallevig^is g^is la fundo. Ili estas tute proksime de la bordo - kaj la ankroj flugpendas en la akvoj tute libere! Maristoj estas devigataj salti sur la bordon kaj tie la ankrojn alfiksi. Concepcion kaj San Antonio ricevas ordonon esplori la golfon. Ne estas necese tiri tien tutan eskadron, se por tio sufic^as nur du s^ipoj. Tiamaniere ili kutimis tion fari, ke pli vastan golfon esploris unu au^ du karaveloj, dume la ceteraj atendis ilin apud la elveturejo. Apenau ili ekveturis antau^en, komencis sovag^a tempesto. Tridek ses horojn krucig^is la fulmoj kaj tondro bruegis en la rokaro per milfoja eh^o. La s^ipoj dancis sur la ondoj kiel pajleroj. Ne estis eble gvidi la direkton de la navigado. C^iuj klopodoj devis celdirekti nur al tio, ke la ondoj ne renversu s^ipojn au^ ke ili ne j^etu ilin sur la rokojn. Fine la tempesto c^esis. Concepcion kaj San Antonio volis veturi lau^ sia plano. Subite ekblovis ventego, kuntiris ambau^ s^ipojn, pelis ilin antau^en, rabe, nereteneble. Kaj rekte kontrau^ rokojn! Maristoj faris c^ion eblan por haltigi la rapide veturantajn s^ipegojn. Almenau^ malrapidigi ilian sovag^an flugon kaj mildigi pus^egon, kiu estas jam neevitebla! Vane! La konsternitaj homoj j^etig^is sur genuojn. Ili adiau^is la vivon. Serrao staris sur la ferdeko de Concepcion kaj konsternite rigardis antau^en. Li estis iomete palig^inta, sed trankvila, kvieta. Li ne apartenis al homoj, kiujn dang^ero povas skui. C^u ili pereos? Li faris c^ion, kio kus^is el liaj fortoj, por savi la s^ipon. Admiralo malg^ojos pro liaj servoj. Unue Santiago, nun Concepcion. Kio Santiago koncernas, tie li savis almenau^ s^ipanaron kaj provizojn. C^i tie li jam ne sukcesos la samon. La rokoj elstaras vertikale el profundaj akvoj, ili suprenlevig^as en vidneatingeblan altecon. Pus^ego - kaj estos fino. Kun malvarma decidemo li rigardis renkonten al la certa pereo. Sed subite - c^u tio ne estas iluzio? Serrao ektremis kaj akre kriis: "Lopez - atenton!" Post averio de Santiago estis Lopez la s^ipgvidisto sur Concepcion. Ne estis necese admoni lin. Ankau^ li jam ekvidis la trairejon, kiu tiel neatendite, kiel per miraklo malfermig^is inter du rokoj! Li rapide direktis la s^ipgvidilon kaj traveturis la mallarg^an interkrutejon. San Antonio enveturis g^in jam tute sendang^ere. Ambau^ s^ipoj trovig^is en nova golfo. G^i estis ankau^ c^irkau^ita de grandegaj rokoj. La suba fluo c^esis kaj kontrau^ ilin ekblovis forta vento. C^u vento? La golfo estas tamen s^irmata de rokoj, kiuj sekure enfermas g^in! De kie venas tiu vento? Antauen! Serrao subig^is al febra strec^o. Ambau^ s^ipoj trapus^is sin al kontrau^a flanko de golfo nur pas^on post pas^o. Kiam ili estis en duono de la vojo, maristoj ekvidis novan interkrutejon, kiu versimile kondukos ilin en novan golfon! Ili ne trompis sin. Baldau^ ili vidis golfon trian, kvaran kaj kvinan. Serrao haltigis sian s^ipon kaj atendis San Antonion. "Kion vi opinias pri la afero, sinjoro Mesquita?" "Mi kredas, ke ni estas en la trapasejo," respondis la emociita kapitano. "Al mi s^ajnas la samo. Do - reen al admiralo!" Bombardiloj tondras, flagoj flirtas, s^ipanaro jubilas ... Magalhaes akceptas ambau^ kapitanojn, li strec^e au^skultas ilian sciigon kaj poste la tuta eskadro veturas en la golfon. Ili veturas tage kaj nokte. Post nelonge ili atingas lokon, kie la golfo dividig^as en du partojn. Unu direktas dekstren al sudokcidento, dua maldekstren al sudoriento. Kien do nun? Kiu el ili estas la trapasejo? Nova ordono. Concepcion kaj San Antonio esploros la sudorientan kanalon. Admiralo atendos ilin apud komenco de la sudokcidenta kanalo. Antau^ la forveturo de ambau^ s^ipoj Magalhaes kunvokis kapitanojn kaj oficirojn por konsilig^i sur Trinidad. Li volis au^di iliajn raportojn pri stato de provizoj kaj li ankau^ s^atus au^di, kion ili opinias pri la plua veturo. "La provizoj konsiderinde malgrandig^is," diris Mesquita. "En la plej bona kazo ni eltenos tri monatojn." La informoj el aliaj s^ipoj estis neniel pli g^ojigaj. "La afero estas pli malbona, ol ni povis supozi en komenco de la veturo," konsentis admiralo. "Atendas nin ankorau^ grandaj malhelpaj^oj kaj ni devos venki multajn dang^erojn. Ni povas elekti: au^ reveni hejmen jam nun, au^ navigadi g^is al Molukkoj, kiel mi promesis al la reg^o. Al mi estas c^io klara. Kaj kia estas via opinio?" Kapitanoj kaj oficiroj silentis. Nur Gomez energie diris: "Dum nunaj cirkonstancoj estos pli bone, se ni revenos. La trapasejo estas malkovrita. S^ipoj estas kadukaj, s^ipanaro malsatigita, malfortigita, laca. Se ni revenos, ni arang^os novan ekspedicion. Se ni ne revenos, ni enveturos oceanon, kies distancojn neniu konas. Se la veturo dau^ros longe, ni pereos!" Admiralo rigardis la ceterajn. Ili silentis, sed ne estis malfacile diveni, ke la plejmulto konsentas kun Gomez. La vizag^o de Magalhaes farig^is iomete pli malserena kaj malmola, kiam li diris: "Mi volis au^di vian opinion, sinjoroj, kaj estas bone, ke mi konas g^in. Kio min koncernas, mi ne intencas nuligi la promeson, kiun mi donis. Mi scias, ke ni devos multe moderigi nin. Sed ankau^ se mi scius, ke mi devos nutrig^i per hau^toj, per kiuj estas c^irkau^volvitaj velstangoj, mi rigardas tion mia devo veturi g^is al Molukkoj. Informu la s^ipanarojn, ke post atingo de oceano ni dau^rigos la veturon!" Kiam kapitanoj revenis sur s^ipojn, Concepcion kaj San Antonio entreprenis la esplorveturon. Ili jam estis du tagojn for. Admiralon konsumis malpacienco. Ho, se li havus flugilojn de aglo kaj povus traflugi ambau^ markolojn kiel birdo por trapenetri iliajn misterojn kaj sekretojn! Kaj - c^u ne estas ebla intertempe, ol revenos ambau^ esplors^ipoj, elsendi en sudokcidentan markolon rapidan s^alupon? Maristoj sidig^as en la s^alupon, strec^as malgrandan velon, premas remilojn. Post nelonge malaperas la s^alupo inter la rokoj. Kelkajn tagojn atendis admiralo kun Trinidad kaj Victoria revenon de esplors^ipoj. Fine reveturas Concepcion. Serrao salutas admiralon, lia vizag^o aspektas serioze, pale. "Sinjoro admiralo, la sudorienta golfo post unutaga veturo turnig^as al okcidento, poste denove al nordo. Mi konstatis, ke g^i kunig^as kun la sudokcidenta golfo." "Dankon, Serrao, mi estas felic^a, ke ni povis tion konstati. Ni atendos San Antonion kaj ekveturos." "San Antonio, sinjoro admiralo -" "Kio okazis kun g^i?" "San Antonio jam sendube ne revenos." "C^u ili averiis?" "Mi timas, ke okazis io pli malbona. Tuj la unuan tagon restis la s^ipo malantau^e. Baldau^ g^i perdig^is al niaj okuloj - kaj ekde tiu tempo ni ne vidis g^in." "Sed - Mesquita tamen ...!" diris peze Magalhaes. "Jes. Meaquita estas konfidinda. Sed sur la s^ipo estis ankau^ aliaj. Tie estis ankau^ Gomez." Magalhaes devis kolekti c^iujn fortojn por resti trankvila. Gomez! C^u estas eble kredi, ke li estus kapabla fari tian abomenindaj^on kaj perfidi admiralon? Kaj j^us en tiu momento, kiam estis necese kolekti penadon de c^iuj por malkovri depratempajn sekretojn de la tero? Magalhaes ordonis traserc^i c^iujn apudajn golfetojn. Sensukcese. San Antonio malaperis. Kaj jam revenis la s^alupo, kiu estis forveturinta esplori sudokcidentan markolon. Kiel mienas la maristoj? Ili salutsvingas - sed tio nenion signisas. Maristoj ofte salutsvingas, kiam ili adiau^as au^ revenas. Nun ili jam trankvilig^as. Kaj en la silenton au^dig^as la voc^o de oficiro, kiu tremas de emocio: "Sinjoro admiralo, ni veturis c^iam okcidenten. Ni esploris c^iun branc^eton de c^i tiu golfo. La vojo estas c^ie libera. Ni veturis tiom longe, g^is ni ekvidis vastan oceanon." Fernao, kion signifas c^iuj batoj, per kiuj la vivo tiom ric^ege donacigis vin, kompare kun raviga beleco de c^i tiu momento? C^io estas subite forgesita. La vivo fine ric^e rekompencis vian fidon, vian au^dacon, vian persistemon. Kial do miri, ke vi ne kapablas ekparoli? Au^ c^u kapo de unu homo estis iam supers^utita per tiom da tristo kaj felic^o, kiom da ili travivas vi? Ne hontu, Fernao, pro la larmoj, kiuj fluas de sur via vizag^o, vipita de ventoj kaj sulkigita! Rigardu viajn maristojn! Ili estas maldelikataj viroj - kaj ili tamen staras kiel alforg^itaj. Ili tre s^atus voki al vi "Vivat!", sed ili ne povas. Ja ankau^ ili antau^sentas, kion vi scias: ke vi travivas grandan momenton en historio de la tuta homaro. XIV. Trans Pacifikon La regiono c^irkau^ la golfo prezentis mirbelan, sed samtempe tristan aspekton. C^irkau^ en rondo levig^is c^ielatingaj rokoj, kies pintoj estis kovritaj per neg^o. Sur deklivoj de la montoj gluglis riveretoj kaj g^i estis ununura sono, kiu vivigis la regionon. Nenie postsigno pri homaj log^ejoj. Larg^eco de traveturejo estis tre malsama. C^e marbordoj distanco g^is tridek kilometroj, alie ili alproksimig^is je kvar kilometroj. En mallarg^igitaj lokoj j^etis abruptaj rokmuroj malhelajn ombrojn, tiel ke la ekspedicio veturis en deprimanta duonkrepusko. Strangan fenomenon vidis maristoj dumnokte. Sur malproksimaj montoj flamis fajroj, kies devenon ili komence ne sciis klarigi al si. Nur pli poste ili ekkonis, ke la regiono c^irkau^ trapasejo ne estas nelog^ata. Tie vivis primitivaj indig^enoj, kiuj konservadis ankorau^ eternan fajron. Magalhaes nomigis c^i tiun regionon Fajrolando. La veturo tra la trapasejo estis peniga kaj longdau^ra. Profundo de la akvo estis sur iuj lokoj tiom granda, ke ne estis eble atingi fundon ec^ per plumbilo alligita per plej longa pendos^nuro, alie estis embuska rokaro kas^ita tuj sub akvonivelo. Tie au^ tie elstaris insuletoj. Pro tio Magalhaes ordonis, ke oni antau^e esploru c^iun pas^eton de la vojo, kiun la eskadro sekvos. Grupo da maristoj en s^alupo mezuris c^iam profundon de la fundo sur certa vojparto kaj nur poste karaveloj iom antau^enveturis. Malgrau^ tio, ke admiralo estis konsumata de malpacienco kaj sopiro ekvidi kiel eble plej baldau^ oceanon, pri kiu li tiom da jaroj revis, li restis dum la tuta tempo de la veturo en trapasejo tre singarda. La s^ipoj progresis antau^en tre marapide, pas^on post pas^o. Malgrau^ tio, ke oni veturis tage kaj nokte, ili faris en dudek kvar horoj vojon de nuraj dudek kilometroj. Detenis ilin ankau^ la vento, kiu blovis dau^re kontrau^ direkto de ilia veturo. Unu tagon ankris la ekspedicio apud riverenfluo. Maristoj surbordig^is. Post nelonge au^dig^is en la golfeto iliaj g^ojkrioj. La rivero svarmis per fis^oj, kiuj estis similaj al sardinoj. "Rivero de sardinoj!" vokis maristoj kaptante fis^ojn per la manoj, c^apoj kaj bastonoj. "Sardinrivero!" Post momento estis sur la bordo kelkaj fajroj. Maristoj ne atendis, g^is la s^ipkuiristo pretigos al ili mang^aj^on. Ili konstruis rostpikilojn kaj jam oni rostis bongustajn fis^ojn. "Nur ankorau^ spici tion per io!" vokis frandeme Garcia, kun g^uo mang^ante rostaj^on. "Provu c^i tion!" lia kamarado prezentis al li ian radiketon. La kreskaj^o estis tre simila al celerio. La maristoj mang^is g^in kiel la plej bonan frandaj^on. Kaj kial miri? Ja de tiu tempo, kiam ili forlasis Brazilion, ili havis en bus^o nek peceton da fres^a legomo. Jen la kau^zo de malsanoj! Iu komencis hispanan popolan kanton. Ceteraj alig^is kaj jam au^dig^is en la trapasejo gajaj melodioj. Maristoj kaptis multegajn sardinojn por havi provizon, s^irkolektis "celeriojn" kaj tre refres^igitaj dau^rigis vojon en malafabla kaj senfina trapasejo. Iun vesperon, kiam Fernao sidis en sia kabino klinita super landkartoj, frapis je la pordo Henriko. "Sinjoro admiralo," li diris, "venis ses maristoj. Ili volas paroli kun vi." "Kion ili deziras?" "Mi ne scias," respondis Henriko kaj iel misteroplene li ridis. "Ili eniru!" Henriko malfermis pordon kaj maristoj pas^is internen. Magalhaes atente rigardis ilin. Li konis jam c^iujn virojn de sia ekspedicio persone. Pri c^iu li sciis, sur kiu s^ipo li laboras. Li tuj konsciig^is, ke el c^iu karavelo venas du. Kaj inter ili trovig^as ankau^ homoj el Trinidad! Ankau^ la fidela Garcia! Tio aspektas kiel deputacio. C^u ili venas por plendi? Au^ peti pri io? Li rememorigis al si la deputacion en San Julian kaj eksentis malagrablan frostotremon tra la dorso. Garcia pas^is antau^en. Li c^ifis c^apon en la manoj kaj staris alterne levante piedojn kaj embarasite ektusis. "Do, Garcia, kion vi deziras?" klopodis forigi liajn embarasojn Magalhaes. "Sinjoro admiralo, ni estas delegitoj de s^ipanaro ..." "Al mi?" demandis lakone admiralo. "Jes, al vi, sinjoro admiralo. Ni devas informi vin, ke ni jam interkonsentig^is. " Fernao malkurbig^is kaj fikse rigardis la mariston. "Nome ... ke vi sciu, pri kio temas, sinjoro admiralo," Giarcia jam tute venkis la komencajn embarasojn, "ni diros tion al vi lau^vice. Ni sur c^iuj s^ipoj jam ekde hierau^ kverelas!" "Kial?" demandis Magalhaes kaj en lia demando kus^is minacanta tono. "Ni ne scias - nome ni ne scias, kiamaniere ni nomigus c^i tiun trapasejon," dau^rigis vigle Garcia. Fernao ekridis. Lau^te, sincere, el la koro. Tiel vidis lin maristoj ankorau^ neniam. Kaj kiel li ne g^ojradiu! Li atendis novan ribelon au^ minimume novajn plendojn, ke ili reveturu hejmen - kaj liaj maristoj polemikas pri nomo de la trapasejo! Nur nun li komprenis la misteroplenan ridon sur la vizag^o de Henriko! "Do vi ne povas trovi tau^gan nomon?" demandis jam gaje la admiralo. "Nu - ni havis sufic^e da nomoj ..." "Ekzemple?" "Trinidadanoj proponis 'Suda trapasejo', en Victoria 'Amerika trapasejo', tiuj el Concepcion havis ec^ du nomojn: 'Trapasejo de Virgulinoj' kaj 'Kanalo de c^iuj sanktuloj'. Al sinjoro Pigafetta plac^is nomo 'Patagonia trapasejo' -" "Kaj nun vi venas al mi, ke mi decidu la aferon, c^u ne?" "Ne, sinjoro admiralo. Ni jam interkonsentig^is. C^iuj. Maristoj, oficiroj kaj ankau^ kapitanoj." Magalhaes demande rigardis lin. "Ni ec^ ne scias, kiu havis tiun ideon," dau^rigis Garcia. "Sed la nomo ekplac^is al ni tiom, ke por unufojo c^esis c^iuj disputoj. Ni venas por sciigi al vi tion." "Do?" "C^i tiu markolo nomig^as ekde hodiau^a tago - trapasejo de Magalhaes." "Ho!" vokis surprizite admiralo. C^io estis tiom neatendita, ke li embarasite silentig^is. Nur post momento li diris mole: "Mi dankas al vi, amikoj. Vi eble tro rapidis. Sed se la nomo estis kapabla unuigi vin, g^i estu, mi akceptas vian honorigon." La tutan nokton - Magalhaes tiam preskau^ ne dormadis - li pensis pri la maristoj. Ili estas maturaj viroj, malmolaj, maldelikataj, iam preskau^ brutmoraj, sed ili kapablas s^ang^i humorojn kiel infanoj. En San Julian ili estus pretaj neniigi vin, en trapasejo ili honorigas vin ... Kvar longajn semajnojn dau^ris navigado en trapasejo. Dum tiu tempo eskadro faris vojon de ses cent kilometroj. Poste ankorau^ lasta kabo - ili nomigis g^in Eldezirata - kaj antau^ ili malfermig^is senfina oceano. Kanonsalvo de sur Trinidad. Flagojn supren! Estu salutata oceano misteroplena, enigma, ne esplorita, senfina! Estu salutata, oceano, kiun ne vidis krom Balboa kaj ties akompanantoj ec^ unu Eu^ropano! Vi kondukos nin al Molukkoj, de kie estas jam nur salteto al Molukko, en Hindujon kaj Eu^ropon! Fino de c^iuj hipotezoj, preceptoro Behaim, doktaj majstroj en universitatoj, kosmografoj, geografoj, astronomoj! La homa spirito ekflugos libere kaj ne katenita tra c^iuj spacoj de la mondo, ekipita per solidaj scioj! Kanonoj tondras ankau^ sur Concepcion, flagetoj g^oje flirtas. Estu salutata, maro de malproksimaj horizontoj, maro de mil kurag^aj esperoj! Jam post nelonge ni atingos ric^ajn landojn, kiuj abundos per c^io - per bongustaj mang^aj^oj, fres^a akvo, refres^igaj trinkaj^oj kaj spicoj kaj oro! Jes, ni atingos ilin baldau^, admiralo ja diris jam tiomfoje, ke sur la alia flanko de trapasejo ni atingos la insulojn de multekostaj spicoj, kiujn ni promesis malkovri navigante okcidenten! Pro kanonsalvoj forte tremas ankau^ Victoria, kiu fermas la eskadron. Venkaj flagoj ridetas ankau^ sur g^iaj mastoj. Adiau^, trapasejo! Adiau^, dang^eraj rokoj! Adiau^, embuskaj akvoturnig^oj kaj vojerarigaj golfetoj! Adiau^, trista malgajeco de senesperaj semajnoj! Estu salutata, libereco de vastaj spacoj, kie estas eble g^oje elspiri, g^oji pri heleco de tago, g^ui de la frua mateno g^is la malfrua nokto orajn sunradiojn! Kaj antau^ c^io estu salutata vi, homa au^daco! Nur vi venkas malhelpaj^ojn, kiuj estas lau^ rigida pensado nevenkeblaj! Fernao staris sur ferdeko de Trinidad forte kortus^ita. Li pensis je Francisko kaj iliajn komunajn revojn. Li pensis pri liaj amike varmaj leteroj, per kiuj li invitis Fernaon al si. C^u Francisko atendas lin? Certe! Eble li staras c^iutage sur bordo de la insulo kaj rigardas orienten. Do, flugu al li, kvietaj ondetoj de la Suda maro! Diru al li, ke Fernao alveturas! Ke li malkovris trapasejon kaj nun vojag^as al Molukkoj. Sed Magalhaes ne estis nur revulo. Li havis tro evoluintan sencon por realeco, ol ke li ne pripensu c^iujn eblojn. Ekde forveturo el golfo de San Julian la s^ipoj estis denove tre difektitaj. En trapasejo ne estis eble ripari ilin. Provizoj de mang^aj^oj post perfido de Gomez malgrandig^is tiom, ke ili sufic^os apenau^ por du monatoj. La s^ipanaro estas nun jam denove lacigita de longa veturo, precipe de elc^erpiga navigado en trapasejo, kie ili c^iuj trovig^is en senc^esa strec^o kaj ne povis trankvile dormi. Kaj la nombro de pacientoj c^iam kreskis ... Tial en lian g^ojon miksig^is ankau^ malgaja sento de necerteco. Se la markartoj ne mensogas, la ekspedicio atingos Molukkojn tre baldau^. Sed Magalhaes jam c^esis kredi landkartojn. Ili estis desegnitaj el fantazio, el hipotezoj. C^u ili ne trompis lin jam kun lokigo de la trapasejo? S^ipoj celdirektis lau^longe de sudamerikaj bordoj al nordokcidento. Post kelkaj tagoj ili deflankig^is sur la vastan maron. Blovis favora vento kaj tiel la kontinento baldau^ malaperis en malproksimo. Unu tago similis al dua kiel ovo al ovo. Matene elsaltis super horizonton fajra suno. G^i inundis oceanon per ora, blindiga brilo. Poste g^i komencis brulradii. Tago estas longa, monotona, senfina. Kaj s^ipoj veturas kaj veturas. C^u ili veturas? Se vi rigardas al horizonto, vi havas impreson, ke ili staras. Mankas ia firma punkto, lau^ kiu vi povus sekvi movon de karavelo. Horizonto estas c^iam egala. Nur se vi rigardas malsupren, vi vidas, ke etaj ondoj restas malantau^e. Do oni tamen veturas! Semajnon, du semajnojn, tri semajnojn. Monaton! Magalhaes vidas, ke landkartoj ankau^ nun ruztrompis lin. Se ili dirua veron. ili jam estua atingintaj Molukkojn l Nutraj^oj rapide malaperas. C^u estas eble ankorau^ limigi porciojn, kiuj jam de longe ne sufic^as por satigi, apenau^ vivtenante homon? G^i estas kruela, sed nenio alia restas. Nun neniu kverelas. C^iuj komprenas, ke la limigo povas signifi savon. Neniu lando sur horizonto! Nek pruvsigno, ke ili al firma tero proksimig^us! Kaj tamen! Unu tagon vokis patrolo en s^ipkorbo, ke li vidas insulon. C^iuj rapidegis sur la ferdekojn. Fres^a akvo, mang^aj^oj, ripozo sur firma tero ... G^i estis unu el koralinsuloj, kiuj kreskas super la nivelon de oceano kaj restas nuraj rokoj. Sen kreskaj^oj, sen bestoj, sen homoj. Kaj sen akvo. Maristoj havis impreson, kvazau^ ili falus en abismon. La trompig^o ankorau^ pligrandigis ilian sopiron je tio, kio mankis al ili. La sopiro jam antau^ longe s^ang^ig^is en insistan bezonon. Skorbuto furiozis c^iam pli sovag^e. Dentkarnoj s^velis, dentoj malfirmig^is, s^ancelig^is kaj elfalis. Palatoj en bus^oj s^velis. Tri mortintajn maristojn jam englutis profundaj^oj de oceano. Mortis ankau^ Patagonianoj. Kaj nova g^ojo, nova espero - nova insulo! Kaj nova, c^i tiun fojon ankorau^ pli granda trompig^o. Nek homoj, nek nutraj^oj, nek gluteto de trinkakvo! "Insuloj de malfelic^o," diris amare admiralo. Kaj tiel ili ankau^ nomigis la insulojn. Post du monatoj estis provizoj de viando elc^erpitaj. Restis nur biskvitoj. Sed kiaj biskvitoj ili estis! Malbonodorantaj, maldolc^aj, traboritaj de vermoj! C^u ili malbonodoras? Se oni nur havus ilin! Oni ricevas malgrandan manplaton da ili, g^i sufic^as por dufoje trifoje en la bus^on - c^u ne estus eble pligrandigi c^i tiun ridindan porcion? Ili miksis en biskvitojn lignerojn kaj tiamaniere trompis siajn malsatajn stomakojn. La trinkakvo en bareloj jam putrig^is. G^i tiom malbonodoris, ke ili trinkante s^topis al si nazojn, ke ili sukcesu g^in engluti. Dek semajnoj! La ekspedicio s^ang^ig^as al lazareto, kaj la oceano, kiun ili tiel solene bonvenigis, farig^as tombejo. Preskau^ c^iuj estas malsanaj. Helpkuracistoj havas multege da laboro, ili faras c^ion, kion ili kapablas, sed en tiu c^efa punkto ili estas senpovaj. Cetere, ili apenau^ tenas sin sur la piedoj. Tiuj, kiuj ne malsanig^is grave, ne fartas multe pli bone. Vizag^oj malgrasig^intaj, okuloj profunde en okulkavaj^oj, korpo nur ostoj kaj hau^to. Kaj fortoj estas for. Ili sidadas sur ferdekoj, kus^adas en subferdekoj por eviti brulantajn sunradiojn. Ili estas nerazitaj kaj similas al ombroj. Jam dek maristoj mortis dumvoje de la trapasejo. Kaj kelkaj pluaj s^ancelig^as inter vivo kaj morto. Kaj admiralo? Li estas sana. G^i aspektas, kvazau^ li estus pli forta ol la naturo. Li mang^as la saman nutraj^on kiel s^ipanaro, kaj tamen li estas c^ie, kie j^us oni bezonaa lian helpon. Se li vidas, ke elc^erpita maristo sensukcese kaj pene strec^as la s^nuregon, per kiu li devas altiri velon, li alsaltas kaj strec^as la s^nuregon sola. Nun li trovig^as denove en kuirejo. C^u li eble volas preni al si ion pli bonan? Ne. Li gustumas la supon kaj konsilas al kuiristoj, kiamaniere fari g^in pli bongusta. Li kontrolas kabinojn, kie kus^as malsanuloj. Maristo kus^as en doloroj, la premkontuzita korpo brulas kaj flamas. Kie estas helpkuracisto? En apuda kabino - li jam ne sufic^as fari c^iun laboron. Admiralo klinig^as al la malsanulo kaj delikate levas lin. La malsanulo ne parolas, lia bus^o estas duonfermita de doloro, sed lia dankema rigardo diras c^ion. Alia mortas pro soifo. Admiralo ne hezitas kaj donas al li trinkgluton el sia botelo. Maristo rigardas al Magalhaes - kaj subite lia vizag^o kurbig^as kaj li ploras. "Ho, kio admiralon koncernas!" li au^das debaton el komuna kabino por s^ipanaro. "Tiaj homoj estas malmultaj!" Magalhaes volis rapide foriri. Li estus malfelic^a, se iu hazarde malfermus la pordon kaj opinius, ke li spionau^skultas. Sed tiu voc^o alfrostigis lin al planko. C^u estas eble, ke tiamaniere parolu -? Jes, g^i estis li! Elcano, unu el 1a plej grandaj ribelantoj en San Julian! "Mi diras al vi, ke tiaj admiraloj ne estas multaj! Mi jam lernis koni kelkajn komandantojn, sed neniu el ili estis tiom oferema kiel li. Ja tiu homo zorgas pri ni kiel patro! Li kiel unua ellitig^as - dormi li iras la lasta - mi ne komprenas, kiel li povas tion sukcesi! Li estas vere - granda admiralo!" La veturo ne havis finon. Ili estis sur la maro jam tri monatojn. Frovizoj estis elc^erpitaj. Oni finmang^is la reston de la biskvitoj. Sur la karaveloj furiozis malsato. En kabino de maristoj regis silento. Homoj kus^is sur la kus^bretoj kiel kadavroj. La paroloj lacigas, pli bone silenti. Kaj tamen! En angulo de kabino obtuze parolas du maristoj. "Venu kun mi en kuirejon!" "G^i ne havas sencon." "Se vi ne volas iri, bone. Sed vi bedau^ros." "Eble vi tie havas bakitan anseron?" "Ansero g^i ne estas, sed la bakaj^o jes." Maristo kun peno levig^is kaj malfermigis enfalintajn okulojn: "C^u bakaj^o?" "Mi jam diris." "Do ne strec^u min kaj diru, kion vi havas!" La dua maristo klinig^is al li kaj klarigis: "Mi kaptis apud la magazeno du ratojn. Kuiristo promesis, ke li bakos ilin por mi. Unu raton mi kompreneble devis donaci al li." "Ratoj!" ekg^emis la najbaro kaj peze falegis sur la kus^breton. "Ratoj! Ne! Pli volonte morti!" "Kiel vi volas!" viro levis la s^ultron kaj foriris en kuirejon. Kuiristo plenumis la donitan vorton. Li prezentis al maristo bakitan raton kaj tiu komencis avide mang^i. Apenau^ li formang^is kelkajn pecetojn, la pordo malfermig^is. Li rapide s^ovis bakaj^on sub la tablon. S^ipreguloj ne permesis, ke maristoj restadu en kuirejo. Sed g^i estis nur la malsanulo, kiu antau^ kelkaj momentoj rifuzis la inviton. "Mi decidig^is alie," li diris kvazau^ li senkulpigus sin. "C^u vi povas doni al mi peceton, kamarado?" "Kompreneble. G^i estas tute bongusta. Apud magazeno mi jam preparis kaptilon. Kiam mi kaptos ion, mi bakos denove." La bonodoro de bakita viando penetris en subferdekon. Post nelonge sciis c^iuj s^ipanaroj, per kio estas ebla almenau^ por momento forigi teruran malsaton. Je s^ipratoj estis arang^ita sovag^a c^asado. Post nelonge estis ratoj preskau^ ekstermitaj. Ju pli malmultaj, des pli multekostaj ili estis. Se iu havis pli grandan sukceson, li vendis ilin. Por unu rato oni ricevis ec^ hispanan dukaton. Kiam ili estis survoje tra Suda maro dum cent tagoj, plimalfortig^is ec^ sanaj maristoj tiagrade, ke ili ne estis kapablaj priservi la s^ipojn. Tiuj veturis sur kvietaj ondoj de la oceano solaj, sen homa helpo. La malsato s^ang^ig^is al furiozo. Sur la s^ipoj trovig^is jam nenio, kion oni povus mang^i. Nenio? Sed tamen -! Per kio estas c^irkau^volvitaj mastoj, ke sur ili ne trafrostig^u s^nuregoj? G^i estas ja hau^to - c^u ni estis trafitaj per blindeco, ke ni iradis tiom longe preter ili kun dolorantaj stomakoj? La hau^to, kiun ni dismac^os, kaj se ni iom fermetos la okulojn, ni imagos al ni ec^ bovinon, au^ ne, pli volonte junan bovideton, bovidan rostaj^on - Ili j^etis sin al la malkovraj^o kun novaj esperoj. Sed kiel povus mordi iliaj malsanaj, s^ancelig^antaj dentoj la malnovan hau^ton, kiu s^ang^ig^is dum la jaroj al fera kiraso? Ankau^ c^i tie ili trovis elirvojon. Ili donis hau^ton en akvon, lasis g^in tiel kelkajn tagojn kaj poste bakis g^in en arda cindro. Jam ili estis en Suda maro tri monatojn kaj dudek tagojn! Admiralo staris sur kapitana ponteto kaj trarigardis ruinojn de sia s^ipanaro. Fakte, nun ili estis nuraj ruinoj. Kiam ili elveturis el Hispanujo, ili estis du cent sesdek kvin. Kau^ze de perfido de Gomez kaj mortoj en trapasejo malpligrandig^is la nombro al cent sepdek. Kaj nun, dumvoje de la trapasejo, pereis denove deknau^ kamaradoj. Ruinoj. Sur fingroj vi povus kalkuli tiujn, kiuj restis sanaj. Kaj c^u estas nepre eble diri pri iu, ke li estas sana? C^iuj pretermovig^as sur la ferdeko kiel h^imeraj ombroj. Ja ili jam ec^ ne pretermovig^as, sed indiferente, apatie sidas kaj kus^as. Iuj havas fermitajn okulojn, aliaj en malespera rezigno fikse rigardas antau^en. Fernao faris c^ion, kio estis en lia povo. Sed plua veturo superas jam homajn fortojn. La s^ipmagazenoj estas kiel elbalaitaj. La ratoj estas ekstermitaj. La hau^to de sur mastoj malaperis. Sur la s^ipoj estas jam nur ligno - kaj malsanaj, malsataj homoj. Kiu estas ankorau^ tiel forta, ke li trenas sin el subferdeko supren? Pigafetta! Unu el tiuj malmultaj felic^uloj, kiuj rezistis al c^iuj malsanoj. Li iris al admiralo. "Do, sinjoro Pigafetta, c^u vi ankorau^ skribas vian tagolibron?" bonvenigis lin Magalhaes. "Jes, sinjoro admiralo. Mi ja ne scias, se iu legos g^in, sed mi notas c^ion." "Ni esperu," diris admiralo. Ili silentig^is. Varmego faris ferdekon simila al infera fajrujo. "G^i estis grandioza veturo, sinjoro admiralo," ekparolis post momento denove Pigafetta. "Dum cent dek tagoj nek unu ventego! G^i estas vere neau^dita!" "G^i estis ankau^ nia felic^o. Se venus ec^ la plej eta tempesto, g^i neniigus nin c^iujn. Balboa nomigis c^i tiujn akvojn la Suda maro. Sed ni donis al ili nomon, kiu rememorigos homojn pri nia navigado." "Kia estos la nomo?" "Pacifiko." "Bonege, sinjoro admiralo - Pacifiko! Trankvila oceano! Mi tuj enskribos tion. Brilega ideo! Cent dek tagoj, neniu tempesto - kiel memkomprenebla: Pacifiko! Pardonu, sinjoro admiralo, mi iros en kajuton enakribi g^in kaj revenos sur la ferdekon." Magalhaes ridetis. Admirinda homo estas tiu Pigafetta! Post unu du tagoj povas esti la ekspedicio unu grandega tombejo - kaj li volas skribi en sian taglibron! Sed apenau^ faris Pigafetta kelkajn pas^ojn, li haltis kaj rigardis la admiralon. Liaj okuloj estis malfermigitaj pro nepriskribebla mirego. C^u li au^dis ion? Au^ c^u g^i estis nura trompig^o de la sentoj? Ankau^ Magalhaes havis senton, kvazau^ lin kaptus abrupta kapturnig^o. Lia koro ekbategis. C^u g^i estos grako de iu nevidebla birdo? Kaj denove tiu rau^ka, knara voc^o. Dio - c^u vere ekkriis la patrolo sur la masto? Ili ambau^ rigardis supren. La maristo elklinig^is el s^ipkorbo. Li estis pala kiel kreto. Liaj okuloj estis malfermigitaj. Li svingis per manoj, montris al okcidento kaj vokis ree kaj ree: "Tierra! Tierra! Tierra!" La ferdekoj subite viglig^is. Maristoj klopodis levig^i. Iuj sukcesis tion fari, aliaj renversig^is kaj restis kus^i senmovaj. Kiu povis, tiu celis al rando de la ferdeko. C^u estus ebla, ke ekzistu ankorau^ io alia ol akvo? Ili ne trompig^as! En malproksimo videblas blueta strio. Ili konas tian bildon. Tiamaniere c^iam ilin bonvenigis firma tero, kiam ili reveturis el malproksimaj landoj! "Tierra!" tondris la ferdekoj "Tierra!" barelsonis la subferdekoj. "Tierra!" g^emis la malsanuloj. Tierra! Tierra! Tierra! C^iuj movig^is sur la ferdekon. Ili apogis sin je relingoj kaj rigardis antau^en. Ili vidis la c^arman strion de la tero. Ne, ne, tio ne estas fantomo! - Poste ili singulte ekploris kaj c^irkau^brakis unu alian. XV. Inter indig^enoj La tero malrapide proksimig^is. Maristoj komencis distingi kolorojn kaj formojn. Jen aperis sur la bordo unu homo. Poste dua, tria, deka. Jam vidig^as tie cent, du cent, kvin cent homoj - kaj c^iam alkuras novaj. Ili vigle gestas, poste saltas en malgrandajn boatojn kaj post nelonge tuta c^irkau^aj^o de karaveloj svarmas per la alveturintoj. Ho ve, se ili venas kiel malamikoj! Malfortigitaj s^ipanaroj estos venkitaj dum unua atako! Sed en okuloj de indig^enoj oni ne vidas koleron. En ili estas nur surprizo, mirego kaj scivolo. "Levpontetojn, s^tupetarojn kaj s^nuregojn malsupren!" tondras voc^o de la admiralo de sur Trinidad. Post nelonge la karaveloj similas al formikejo. Indig^enoj kuretas sur la ferdekoj de unu objekto al alia, c^ion ili palptus^as. c^ion esploras kaj samtempe entuziasme g^ojkrias. Iuj kuras en subferdekojn, penetras en kabinojn de s^ipanaro kaj oficiroj, en kuirejon, en magazenojn. Ili prenas c^ion, kion ili vidas: c^apojn, surtutojn, lampojn, hakilojn, tranc^ilojn, potojn, martelojn, kolors^tofojn - kaj tion ili faras kun absoluta memkompreneblo, malkas^e, antau^ okuloj de konsternitaj maristoj! La marnavigantoj rigardas la vizitantojn kiel fantomojn. Ili tute ne komprenas, kion devas signifi tiu stranga konduto. La indig^enoj venas tamen kiel amikoj, pri tio atestas almenau^ iliaj ridantaj, g^ojantaj vizag^oj. Estas vero, ke ili havas iajn primitivajn armilojn - lignajn stangojn finitajn per fis^ostoj - sed ili neniun g^enas. Sed ili s^telas! Ili forprenas c^ion, kio ne estas alfiksita! Kiam iliaj manoj estas jam plenaj, ili j^etas la objektojn sur la s^ultrojn, pendigas ilin c^irkau^ la kolojn, enplektas ilin en densajn hararojn ... La ekspedicio tute ne scias, ke g^i atingis insulon, kies log^antoj g^is tiu tempo ne vidis aliajn homojn. Ili vivis kaj mortis sur sia insulo de pratempo firme kredante, ke ili estas unusolaj estaj^oj en la tuta mondo. La tuta mondo - tio estia ilia insulo kaj kelkaj pli malgrandaj insuletoj en ties proksimo. La tuta mondo - tio estis palmoj kaj kabanoj kaj sabla bordo kaj plue jam nur akvo kaj akvo kaj akvo. Fajra suno super la kapoj, varma klimato, malavara naturo. Abundeco kaj superfluo. Kion vi vidas, c^ion vi povas preni. Al neniu vi kau^zos malutilon, c^ar c^iu vivas en bonfarto. Kaj jen subite aperas apud ilia insulo tri miraklaj kaj nekompreneble grandaj s^ipegoj. Kiu ja alveturas en ili? Li estu kiu ajn, li certe alportas novan g^ojon al ili. Tial ili rapidegas sur la ferdekojn sen ec^ plej eta esprimo de timo kaj kun infana g^ojo ili prenas c^ion, kion ili vidas. La Eu^ropanoj rigardas ilian konduton senmove. C^u ili estos prirabitaj pri c^io? La indig^enoj penetris jam ec^ en kabinon de admiralo kaj forportas landkartojn kaj mezuraparatojn! Kion diras al la afero la komandanto? Magalhaes staras sur kapitana ponteto kaj indignite observas la konduton de la indig^enoj. Jam kelkfoje li intencis voki al maristoj, ke ili defendu sin, sed li c^iam rekonsciig^is. La rigardo al s^ancelirantaj viroj, kiuj estis tute senpovaj, se la indig^enoj ec^ nur pus^etis ilin, estis por li sufic^e klara averto. Se c^i tiu vizito s^ang^ig^us al batalo, g^i signifus finon de la ekspedicio. Dum li meditis, alkuris Henriko. "Sinjoro admiralo, ili s^telis nian s^alupon!" li komunikis kolerigita. Magalhaes rigardis al postkilo de Trinidad. Savboato, la lasta rifug^ejo en kazo, ke la s^ipo averius, estis jam detranc^ita de Trinidad kaj indig^enoj en g^i gaje veturis al la bordo! "Levi ankrojn, altiri velojn!" vokis admiralo. La c^enoj ektintis, ankroj flugis alten. Karaveloj ekmovig^is. En indig^enojn kvazau^ oni pafus. Ili rapidkuris al s^tupoj kaj s^nuregoj. Tie ekestis paniko, c^ar c^iuj volis esti tuj malsupre. Ili forj^etis s^telitajn objektojn kaj j^etig^is en la maron. Post nelonge la ferdekoj estis liberigitaj. Eskadro forveturis al vasta maro. Magalhaes kunvokis konsilan kunvenon de kapitanoj. Estis interkonsentite, ke ili arang^os dumnokte ekspedicion al la insulo por ree ekposedi la fors^telitan boaton kaj havigi al si akvon kaj nutraj^ojn. "Kiu sentas sin sufic^e forta por teni en la mano muskedon au^ glavon?" demandis admiralo. "Mi, sinjoro admiralo! Mi! Mi! Mi!" eksonis batalavide el c^iuj flankoj. Ankau^ kelkaj malsanuloj levig^is sur la kus^ejoj. Iliaj vizag^oj kuntirig^as de doloro, la fingroj konvulsie fermig^as, sed iliaj okuloj flagras en stranga febro kaj tra la s^velitaj bus^oj trapus^ig^as dolora g^emo: "Mi, mi -!" Magalhaes elektis nur la plej kapablajn. Antau^ la mateno ili alveturis en du s^alupoj al la insulo. En malgranda golfo ili vidis la savboaton de Trinidad. Silente ili surbordig^is kaj kus^ig^is en herbon. Magalhaes donis signon al Spinoza, ke tiu singarde proksimig^u al li. "Elektu kelkajn virojn," sonis la flustre donita ordono. "Dume ni atakos la vilag^on, malatentu la batalon, sed zorgu, kiel havigi por ni iajn provizojn. Alportu ilin en s^alupon kaj forveturu al Trinidad!" "Lau^ ordono, sinjoro admiralo!" Ne rimarkitaj ili penetris en vilag^on. Komencis tagig^i. Akra sono de trumpeto kaj tondraj krioj de maristoj estis signaloj por komenci la atakon. Surprizitaj kaj terurigitaj indig^enoj elkuris el la kabanoj. Ili au^dis pafojn de muskedoj. Ili vidis kelkajn kamaradojn, kiuj estis trafitaj kaj kau^rig^is en doloroj. Ili arig^is en grupojn kaj kuris en mezon de la vilag^o. "Bruligu kabanojn!" ordonis admiralo. Li konis c^i tiun batalrimedon ankorau^ el la tempo, kiam li servis sub Albukerk. Se trompis c^iuj rimedoj, tiam helpis la brulantaj kabanoj. Tiel ankau^ nun. Apenau^ ekflagris sur kelkaj flankoj la flamoj, indig^enoj diskuris. En la vilag^o restis kus^antaj ok mortintoj - la unua imposto de la insulo post interkonatig^o kun eu^ropa civilizacio. Magalhaes donia ordonon al reveno. Dumvoje ili kolektis en rapideco c^ion, kion oni povis mang^i: korbojn kun kokosoj, bananojn, kortbirdaron. Kiam ili alkuris al la bordo, s^alupo sub gvido de Spinoza j^us debordig^is. G^i estis s^arg^ita per amasoj da nutraj^oj. Kelkaj sakoj estis plenigitaj per trinkakvo. Kaj inter c^io, firme kunpremata de du viroj, baraktis senpove kaptita - belega porko! Ili ens^alupig^is kaj rapide veturis al karaveloj. Apenau^ ili grimpante atingis la ferdekojn kaj suprenlevis la s^alupojn, au^dig^is de la insulo sovag^aj krioj. Samtempe debordig^is multaj malgrandaj boatoj. La indignitaj indig^enoj alveturis kiel uragano. Iuj j^etis sur la ferdekojn s^tonojn, aliaj pus^egis s^ipmurojn. "Strec^i c^iujn velojn!" ordonis admiralo. La vento ekblovis, karaveloj ekveturis. Post mallonga tempo restis la boatoj tre malproksime. La malkovritajn insulojn nomigis admiralo 'Ladrones' - S^telistaj insuloj. Kaj denove komencig^is veturo, kiu farig^is la turmento. La provizoj estis rapide konsumitaj kaj revenis malsato. Nur post dekkvartaga veturo ili vidis denove grandan insulon. Jam el malproksimo g^i allogis al ripozo. Kokospalmoj promesis ric^ajn fruktojn. La insulo estis s^ajne nelog^ata. Nenie estis videblaj homaj kabanoj nek indig^enoj. Post alterig^o maristoj forlasis la karavelojn. C^iuj rapidis sur bordon. Jen ili trovis unuajn allogajn kokosojn. La maristoj ridis kiel infanoj. Gustumu, sinjoro admiralo, ili estas bonegaj! C^u vi ne povas? Kien vi denove rapidas? C^u vi ne ripozos ec^ momenton? Ho, vi rapidas al malsanuloj, kompreneble, vi estas nia admiralo, pastro kaj kuracisto, c^ion vi vidas, c^ion vi memoras - - Subite aperis indig^enoj. Kelkaj boatoj veturis en la golfon, kiu trovig^is malproksime de karaveloj. Magalhaes donis signon al maristoj, ke ili kas^u sin en densaj^oj. Poste akompanate de Pigafetta li iris al ili renkonten. Kun kiaj intencoj ili venas? La ekspedicio havis felic^on. La alveturintoj estis kvietaj fis^kaptistoj, kiuj veturis por c^asi fis^ojn. Admiralo invitis ilin sur la s^ipon. Ili interkomprenig^is per gestoj. Pigafetta estis ankau^ c^ifoje tre inventema. Oni trovis nek unu ideon, kiun li ne kapablus esprimi. Lerte li desegnis bildon de porko. Li montris g^in al la indig^enoj. C^u vi havas tiajn bestetojn? Tiuj observas miregante c^iun tiron de lia mano. La sorc^isto! C^u ni havas porkojn? Iliaj vizag^oj radias. Kompreneble! Kaj kiajn porkojn! Ili estas grasaj, ili apenau^ povas teni sin sur la kruroj, ili iras rigardi, tiamaniere - kaj unu indig^eno iras sur la kvar, li groteske balancas, la ceteraj ridas - estas sufic^e da porkoj, nur venu rigardi - Pigafetta kokerikas. C^u vi havas ankau^ kokojn? La indig^enoj estas ravitaj de lia kapableco. Ili kapjesas - jes, c^i tion c^ion ni havas, ankau^ rizo estas en niaj hejmoj, nur venu kaj vi vidos! C^u viaj kabanoj estas malproksime? Tute ne! Jen vi vidas palman arbareton, vi trairos g^in, poste vi vidos valon trafluatan de rivero, tiun vi travados - kaj jam vi estos en la vilag^o. Se ni jam iros tien, c^u vi vendus al ni ion por mang^i? Nuksojn ni havas c^i tie en sufic^a kvanto, sed ion de la viando, c^u vi komprenas? Se vi donos al ni porkojn kaj kortbirdaron, jen c^io estos via! Kaj Pigafetta montras tukojn, c^apojn, s^tofojn, tranc^ilojn, ludkartojn. La fis^kaptistoj haltigas spiron, iliaj okuloj estas preskau^ elkavigitaj. Ni donos al vi c^ion en sufic^a kvanto, amikoj, nur venu kaj kunprenu tiujn sorc^ajn objektojn, niaj virinoj estos entuziasmigitaj ... Admiralo estas kontenta. Poste li kondukas la gastojn en la magazenon. Tie li havas belaspektajn s^ranketojn, en kiuj estas specimenoj de multekostaj spicoj: zingibro, cipro, kariofilburg^onoj - C^u vi havas ankau^ tiajn aj^ojn? Magalhaes kaj Pigafetta observas la indig^enojn tre strec^e. Ja se estos la respondo jesa, tio signifos, ke ili trovig^as sur Molukkoj! Ne, nenio simila kreskas sur nia insulo, respondas la alvenintoj. Tuj poste ili aldonas: Sed ni konas sufic^e da homoj. kiuj negocas kun tio. De tempo al tempo ili venas ankau^ al ni. Reciproke ili ac^etas de ni aliajn varojn. De kie ili venas al vi? demandas Magalhaes kaj li estas pala de emocio. La indig^enoj montras al la okcidento! Fernao sentas sekecon en la bus^o, en lia kapo bruas sovag^a torento. Pigafetta fartas neniom pli bone. Ni venos al vi, ili adiau^as, jes, ankau^ la objektojn ni alportos. Ili diras tion kun forestantaj animoj, c^ar en c^i tiu momento ili ne pensas pri la komercaj aferoj, ili ne pensas pri kokoj, porkoj, rizo kaj aliaj gravaj nutraj^oj, sed pri io tute, tute alia. Ili volas esti solaj, por ke ili reciproke asertu unu la alian pri ideo, kiu ebriigis ilin. "Do - de okcidento!" elspiras Pigafetta. "Jes, de okcidento. . . . " ripetas mallau^te admiralo kaj la sovag^a akvofalo en lia kapo farig^as c^iam pli brua. "Versimile C^inoj," flustras Pigafetta. "Ili de okcidento, ni de oriento. Sinjoro admiralo, mi gratulas vin!" Magalhaes premas manon de fidela kunulo kaj sindona amiko. Fine, finfine apud la celo! Kia konfuzo naskig^os inter sciencistoj! Kiel g^ojos tiuj, kiuj kredis, ke la Tero havas formon de kuglo! Kiel furiozos la malprogresemuloj, kiuj kredis, ke Tero estas ebena kiel tabulo! Sed ili faru kion ajn, la fakton ili ne s^ang^os. C^u estis tempestoj? C^u mug^is ventegoj? C^u furiozis frostoj? C^u mortigis malsato? C^u brulis flamoj de ribelo? C^u terenfaligis malespero? Tio c^io devis okazi, ke venu la hodiau^a tago! Magalhaes kredis, ke g^i venos, per tuta forto de sia koro. Certecon li ne havis, c^ar li nur veturis malkovri g^in, sed li havis firman fidon. Kiomfoje borig^is en liajn pensojn la vermo de duboj, malkonfido, senau^daco! Se g^i estis apud orientaj bordoj de Suda Ameriko, kie miloj da golfoj mokis lian revon pri la trapasejo, se g^i estis sur senmezuraj akvoj de Pacifiko, kie senfinaj semajnoj kaj monatoj ruinigis en cindron c^iujn liajn kalkulojn kaj hipotezojn pri pozicio de Molukkoj - c^iam tio estis lia neskuebla fido, kiu venkis c^ion! Fernao staris sur la ferdeko kaj en liaj rememoroj defilis homoj, kiuj eblig^is alvenon de c^i tiu neforgesebla momento: preceptoro Behaim, Francisko, komercisto Haro, freneza astronomo Faleiro, reg^o Karolo, Aranda, maljuna Barbosa, edzino Beatrice - kaj precipe kompreneble liaj maristoj, kiuj nun ludetas sur la sablo kiel infanoj. El ili farig^is homaj ruinoj. Ili similas pli multe al skeletoj ol al homoj. Sed en la fabela lando, kiun ili nun atingis, ili baldau^ resanig^os. Ili forgesos c^ion, kion ili devis travivi. Poste ili farig^os historiaj personoj. Iliaj nomoj estos eble forgesitaj, sed ilia faro restos en memoro de la homaro por eterne. Fernao Magalahes la unuan fojon post dek nau^ monatoj, kiuj forpasis de lia forveturo el Hispanujo, elspiris facile, sen premo, libere. Nun jam nenio angorigis lin. Li plenumis c^ion, kion li volis plenumi. Li malkovris trapasejon kaj pruvis, ke la Tero estas kugloforma. Molukkoj estas proksime - Ridetante li iris kun Pigafetta sur la kajon. Malavara naturo abundis per ric^aj donacoj. La indig^enoj jam alportis unuajn bestojn por vendi ilin. C^ie estis multe da suno, c^io ridetis. Tie ili ripozis unu semajnon. Dum tiu tempo ili sufic^e refres^ig^is. La pacientoj, kiuj estis malsanaj nur ne grave, komencis jam promeni. Nur kelkaj gravaj pacientoj kus^is sur siaj kus^bretoj senmove kaj triste ridetante ili au^skultis gajan rakontadon de siaj pli felic^aj kamaradoj. Iliaj malfortigitaj stomakoj jam ne toleris nutraj^ojn. C^iuj sentis, ke proksimig^as neevitebla fino. Kaj tio estis ununura peza ombro, kiu pendis super la ekspedicio. Post unu semajno admiralo ordonis forveturon. Ili veturos al pluaj insuloj. Pigafetta staris c^e relingo tenante en la mano longan fis^kaptilstangon. Li kaptis fis^ojn. La s^ipo j^us preterveturis vastan golfon. Li sentis subite pus^egon. Karavelo surveturis koralajn rifojn, kiuj kus^is sub la akvonivelo. Pigafetta perdis ekvilibron. La fis^kaptilo falis el lia mano. Li volis g^in rekapti, lia piedo forglitis - kaj malfelic^a Italo falis en la maron. Kiam li elnag^is al akvonivelo kaj c^irkau^rigardis, li ekvidis aron da s^arkoj, kiuj proksime de li kruele luktis. Ili batalis pri grasa viandopeco, kiu falis en la maron de sur la s^ipo. La akvo forte ondig^is, nag^iloj c^iumomente aperis super la akvonivelo. Pigafetta malespere rigardis al Trinidad. La s^ipo veturetis iomete malantau^e. Pigafettan neniu rimarkis. Ili ne povis vidi lin, c^ar li estis j^us c^e la malantau^a kilo. "Helpon!" au^dig^is super la golfo. Sur la ferdeko regis h^aoso. C^iuj maristoj estis okupataj per liberigo de la s^ipo. La c^enoj tintis, levilaj radoj bruegis, kaj en c^i tiu tumulto neniu au^dis vokon de la malfelic^ulo. Pigafetta palptus^is flankojn de la s^ipo, li serc^is iajn truetojn. en kiujn li povus bori siajn fingrojn, grimpi iamaniere supren, almenau^ super la akvon, c^ar - jen! - la lukto de s^arkoj farig^as c^iam pli furioza, akvo jam farbig^as de ilia sango! - sed vane. "Helpon! Helpon!" li vokis g^eminsiste. Sed la ferdeko tondris de sennombraj pas^oj kaj de laborbruo. Fine oni sukcesis dank' al komuna peno de tuta s^ipanaro liberigi la minacatan s^ipon. G^i malrapide ekveturia. . . "Helpon! Helpon! Helpon!" g^emis Pigafetta. La s^ipo jam veturis pli rapide, ol li nag^is. G^i antau^veturis lin. Kaj jam li restis kelkajn metrojn malantau^e! Li c^esis nag^i por enspiri al lasta krio: "Hel -!" Meze de la vorto io frapia lian vizag^on. Kio okazis? C^u la s^arkoj rimarkis jam novan kaptaj^on kaj persekutas lin? C^u g^i estis eble nag^ilo de iu el tiuj rabfis^oj de oceano? Ne. Malantau^ la s^ipo trenig^is la vels^nurego. G^ia libera finaj^o tug^is vizag^on de Pigafetta, flugaperis antau^ liaj okuloj - kaj jam g^i saltetis sur la ondoj antau^ li. Pigafetta suprenj^etig^is kiel fluganta fis^o. Li atendis la brakon - kaj en sekvanta momento li konvulsie kunpremis la lastan eblon de la savig^o! Dume karavelo ekveturis sufic^e rapide. Korpo de Pigafetta kus^is sur la ondoj preskau^ akvonivele. De tempo al tempo li kriis, sed neniu au^dis lin. Nur kiam maristo iris kunvolvi la s^nuregon, li ekvidis en la akvo elc^erpitan Italon. Ili rapide mallevis savboaton. Post nelonge Pigafetta trovig^is sur la ferdeko. Li estis iomete pala - la rememoro pri s^arkoj estis teruriga - sed baldau^ revenis lia bonhumoro. "Cetere min tedis, ke mi estis devigata skribi en mian taglibron nur pri okazintaj^oj de aliaj homoj," li finis sian rakonton al arig^intaj maristoj. "Nun fine mi povos skribi ankau^ ion pri mi." Post kelkaj tagoj ili atingis novan insulon. G^ia nomo estis Massava. Sur la bordo staris sennombraj amasoj da indig^enoj. Mallarg^a s^ipeto kun kelkaj log^antoj de la insulo veturis renkonten al ili. "Nun, sinjoro Pigafetta," diris admiralo signifoplene, "ni faros punkton post niaj hipotezoj. Ni atestos ilin." "Kiamaniere, sinjoro admiralo?" "Henriko devenas el Sumatro. Se ni fakte c^irkau^veturis la Teron, Sumatro ne povas esti malproksime de c^i tie. El tio sekvas, ke c^itieaj indig^enoj devas paroli au^ per la sama au^ almenau^ per tre simila lingvo, per kiu oni parolas en patrujo de Henriko." "En tiu kazo. . . Henriko devus kompreni ilin?" "Kompreneble." Admiralo vokis la serviston kaj instruis lin pri lia venonta tasko. Pigafetta zorgis pri tio, ke c^iuj s^ipanaroj sciu, pri kio temas. C^iuj strec^e atendis la rezulton. Kiam la s^ipeto kun indig^enoj alveturis al Trinidad, Henriko vokis malaje: "Kion vi deziras?" La demando sonia kiel pafo, post kiu sekvis trankvilo. C^u ili ne komprenis? Sed post momento flugis supren la respondo: "Reg^o Kolambu, sinjoro de c^i tiu insulo, demandas, c^u vi venas kiel amikoj au^ malamikoj." Henriko donis manon al oreloj, ke li pli bone au^du. Okuloj de la tuta s^ipanaro estis fiksitaj al li. Henriko havas en la vizag^o strange koncentritan, strec^an esprimon. Sed lia koncentrig^o subite malaperas kaj liaj okuloj g^oje brilas. Li komprenis! Per balbuta, interrompata voc^o li tradukis al admiralo demandon de indig^enoj. Sur Trinidad eksonis g^ojkrioj. Plenaj da admiro rigardis c^iuj la ridetantan Magalhaeson. "Diru al ili, ke ni alportas mision de paco kaj amikeco de la hispana reg^o, kiu estas plej potenca el c^iuj regnestroj en la mondo." La indig^enoj estis evidente kontentaj. Kiel pruvon de amikeco Magalhaes sendis al reg^o kelkajn donacojn: tranc^iletojn, koraletojn, kombilojn, c^apojn. Kaj li komisiis la delegitojn inviti la reg^on al admirala s^ipo. Sur Trinidad oni faris fervorajn preparojn por bonvenigo de gastoj. Kaj apenau^ estis c^io preta, la reg^o alveturis. Kiam Henriko transdonis al admiralo donacojn de la reg^o - rizon kaj fis^ojn -, Kolambu esprimis g^ojon pri propono de admiralo fari kontrakton. Li jam de longe sopiras havi fortan aliancanon. "Vi neniam bedau^ros tion," certigis lin Magalhaes. "La hispanan reg^on obeas ankau^ regnestroj, kies lando estas kelkfoje pli granda ol tuta Massava." La reg^o s^atus scii, kiamaniere eskadro atingis ilian landon. Henriko tradukis rakonton de Magalhaes pri la veturo al trapasejo, tra markolo de Magalhaes, tra Pacifiko. "Sed kiel estas ebla veturi tiom da monatoj kaj ne vojerari, se c^ie oni vidas nur akvon?" miris la reg^o. Magalhaes kondukis reg^on kaj lian akompanantaron en sian kabinon. Tie li montris al ili markartojn, kompasojn, astronomajn instrumentojn kaj klarigis, kiel oni uzas ilin. Poste li invitis ilin en magazenon. Dumvoje ili renkontis maristojn. Jen unu, jen du, baldau^ tutan grupon, el unu kabino sonig^is lau^tega debato minimume de dudek viroj, tie denove novaj kaj novaj. La reg^o miregis. Li ne sciis, ke multaj el maristoj montrig^is al li kelkfoje. En magazenoj kus^is en longaj vicoj kestoj kun la varoj. Tie estis amasoj da koloritaj s^tofoj, koraletoj, speguletoj, vitraj ornamaj^oj, ludkartoj, tranc^iloj, hakiloj, segiloj - Magalhaes donacis al la reg^o kelkajn objektojn, kiujn li ac^etis en Eu^ropo ridinde malmultekoste. La indig^ena reg^o radiis. Admiralo tamen volis montri ne nur ric^econ, sed ankau^ forton de la hispana reg^o kaj ties delegitoj. Li kondukis la gastojn en armilejon. Dumvoje nur kvazau^ senintence li instigis Spinozon, ke sur la ferdekon alvenu armitoj. La armilejo blindigis reg^on ankorau^ pli multe ol magazeno. Sur longaj etaj^eroj estis apogitaj muskedoj, malantau^ ili pendis ponardoj, rapiroj, pezaj glavoj, kurbigitaj sabroj, plue estis tie kestoj kun kanonkugloj, bareloj kun pulvo, feraj helmoj. Poste ili revenis sur la ferdekon. Tie staris en modelaj vidoj tridek armitaj maristoj. Sur la kapoj ili havis metalajn helmojn, brustojn kaj dorsojn kovris kirasoj, c^iu havis en la mano s^ildon garnitan per fero, en dekstraj manoj ili havis pezajn glavojn. En subiranta suno c^io brilis kvazau^ en la fajro kaj elvokis impreson de teruraj batalantoj el regno de demonoj. Magalhaes informis sian gaston, ke li intencas montri al li, kiel oni luktas en lia patrujo. Post ordono kaj signalo - Antauen! - alkuris grupo da maristoj, kiuj g^is tiu momento staris sur alia flanko de la ferdeko. Fulmrapide ili els^ovis ponardojn kaj mallongajn glavetojn kaj metis sin kontrau^ la armitoj. Ili furioze pikis kontrau^ iliaj brustoj, dorsoj, ili celdirektis al la kapoj, sed la armiloj forpus^ig^is kaj deglitis farinte neniun domag^on. La armitoj staris kiel roko, ili ne movis ec^ per muskuleto en la vizag^oj - kion ili ja saman posttagmezon prov-ekzerciis! La reg^o ne povis kompreni tion. Admiralo kondukis lin al la armitoj, li denove klarigis, instruis. Fine li prezentis al la reg^o aian rapiron. "Por kiu celo?" demandis la indig^eno. "La maristoj ekatakos ankorau^ unufoje. Se vi deziras, vi povas ataki ankau^." La reg^o kuregis kun ceteraj atakantoj, li pikis per c^iuj siaj fortoj, sed la kirasoj estis netrapenetreblaj. Li redonis rapiron kaj diris rekone: "Tia armito valoras kiel cent aliaj soldatoj." "Ankorau^ pli multe," diris serioze Magalhaes. "Kaj kiom da ili vi havas?" "Sur c^iu s^ipo du cent," respondis admiralo, kiu volis akiri respekton por la ekspedicio. La indig^eno rapide kalkulis. Tri s^ipegoj, sur c^iu du cent - g^i povas esti, ja en subferdeko ili s^ajnis abundegaj - Nova energia ordono - la armitoj faris kelkajn ekzercaj^ojn kun armiloj. C^iufoje g^i eksonis kiel malhela tamburbatego. Lasta numero estis kulmina punkto de la tuta teatraj^o. Magalhaes iris kun la reg^o kaj ties sekvantaro al kapitana ponteto. Post kelkaj pas^oj, li donis apenau^ rimarkeblan mansignon. En tiu momento la tuta karavelo skuig^is de tondra bruego. El c^iuj kanonoj oni pafis samtempe. El pafiltuboj rulig^is fumo - Reg^o kaj lia sekvantaro ege terurig^is. Sed Magalhaes trankviligis ilin dirante, ke g^i apartenis nur al montro de la lukto. La hispana reg^o elkreskis en okuloj de indig^ena regnestro en supernaturan estaj^on. Bone, ke li sekurigis por si favoron de tiaj homoj! La sekvantan tagon estis fermita alianco kun reg^o de Massava. Kaj denove komencis por maristoj vivo, kiu superis c^iujn iliajn revojn. La indig^enoj kondutis afable kaj amike kaj la naturo abundis pri ric^eco de fruktoj. La sekvoj de grandegaj suferoj sur Pacifiko malrapide malaperis. Sed estis c^iam ankorau^ sufic^e da maristoj, kiuj ne povis movig^i. Al tiuj volis Magalhaes doni kiel eble plej multe da kvieto, komforto kaj senriproc^a flegado. Tial li prokrastis la forveturon, malgrau^ tio, ke Molukkoj tiris lin. Kaj ankorau^ pro unu kau^zo li ne rapidis kun forveturo. Li volis esti certa, ke la okupado de Massava por Hispanujo ne estos renversita per iu okazintaj^o post forveturo de lia ekspedicio. Tial li volis firmigi la reg^on Kolambu kaj regnestrojn de apudaj insuloj en konvinko, ke ilia alianco kun Hispanujo estas fermita por eterne. Ili c^iutage konvinkig^u, kia avantag^o por ili kus^as en tio, ke ili kunligis sian sorton kun tiu de la hispana regno." Sed forveturo de la ekspedicio estis plirapidigita pro neatendita okazintaj^o. El najbara insulo alveturis kiel vizitantoj tieaj log^antoj. Maristoj interkomprenig^is kun ili. Ili volis inters^ang^i varojn. Kia estis ilia mirego, kiam ili ekvidis c^e indig^enoj oron! Kiel ekbrilis iliaj okuloj, kiam ili vidis la flavan metalon, pri kiu ili tiom revis! Por normala speguleto vi ricevas tiom da oro, ke vi hejme povos ac^eti milojn da tiaj ludiloj! Por kuireja tranc^ilo au^ rapiro vi ricevas tutan bulon da oro! Por hakilo tiom da oro, kiom g^i mem pezas! Ili perdis intereson pri c^io, kio ne estis kunligita kun la oro. Fantomo de la brila metalo difektis al ili c^iun prudenton. Ili amase vendadis armilojn kaj vestaj^ojn. Por kio servas al ili armiloj? Se la admiralo alkondukis ilin g^is c^i tien, li alkondukos ilin facile ankau^ hejmen, kaj vestaj^oj kaj tolaj^oj, kiujn ili havis kiel feran provizon? Ho, c^io estos denove bona - ili alveturos en landojn, kie floras komercado, tie ili ac^etos novajn kaj pli bonajn aj^ojn! C^i tie valoras ununura intereso, ununura sopiro: Oro! Oro! Oro! Dang^era febro ekkaptis la eskadron. Maristoj vivis kiel en song^oj. Ankau^ oficiroj kaj kapitanoj. Nur admiralo staris super c^i tiu frenezado kun sana prudento. Li antau^sentis grandecon de la dang^ero, kiu penetris en karavelojn. Se la afero tiamaniere progresos, maristoj havos ja amasojn da oro, sed dum plua veturo eble c^ifonitajn vestaj^ojn, senarmitajn manojn kaj malplenajn stomakojn. Au^ ankorau^ pli malbone: li ne sukcesos devigi ilin al forveturo, c^ar ili s^ang^ig^os en avarulojn. Jam nun kelkaj el ili kondutas kiel senraciaj. La admonan rigardon ili malatentas, la avertan vorton kvazau^ ili ne au^dus. C^u ili pro tio arang^is c^i tiun veturon, ke ili c^i tie senespere finig^u? Li kunvokis konsilon de kapitanoj. "Ni devos c^esigi tiun frenezadon," li diris. "Kial?" miris la kapitanoj. Admiralo komunikis al ili, kion li timas. Ili ne konsentis. La avideco je oro kaptis ankau^ ilin. Magalhaes vidis, ke nepre devos interveni li mem. Li malpermesis vendadi al indig^enoj objektojn por oro. Kiu agus kontrau^ tiu ordono, tiu estos ekzekutita. Baldau^ poste la eskadro forlasis Massavon. Reg^o Kolambu ja ne konis vojon al insuloj de multekostaj spicoj, sed komercistoj rakontadis al li pri g^i. Oni veturas al insulo Zebu - kaj de tie jam rekte al Molukkoj!. La s^ipgvidanto dumvoje al Zebu farig^is Kolambu mem. Ili alveturis tien post tri tagoj de kvieta vojag^o. En Zebu ili estis akceptitaj kun rigida sindeteno. Ties regnestro Humabon havis evidente pli klarajn imagojn pri eu^ropaj 'aliancanoj' ol reg^o de Massava. Ankau^ merkaton li komprenis. Li postulis, ke Hispanoj pagu al li doganon por la varoj, kiujn ili ac^etos. Nur kiam Henriko kaj Kolambu klarigis al li forton de la eskadro, li revokis sian postulon pri la dogano. Kiam Magalhaes konstatis, ke c^iu insulo havas sian propran reg^on, li decidig^is, ke li nomigos unun el ili la plej supera regnestro. La ceteraj reg^oj devos rekoni ties hegemonion. Kolambu bone tau^gus al c^i tiu rango, sed Massava estas tro malproksima. Tial li faros pli bone, se li komisios tiun rangon al Humabon. Magalhaes ordonis servi celebran meson. G^in partoprenis c^iuj indig^enoj ankau^ kun sia reg^o. Regnestroj de c^irkau^aj insuloj estis postulataj, ke ili ankau^ venu. En c^eesto de nesupervideblaj amasoj pasis la reg^oj unu post alia antau^ sian samlandanon, kiu hegemonios ilin post forveturo de Hispanoj. Kun longaj ceremonioj ili promesis al li fidelecon. Kiel pruvon de sia sindono ili kisis liajn manojn. Poste la eminentigita indig^eno en profunda trankvilo j^uris fidelon al hispana reg^o. Magalhaes kontente observis realigon de sia ideo. Nun li jam povas trankvile forveturi. Zebu kaj ceteraj insuloj restos por c^iam la hispanaj kolonioj ... Sur karaveloj oni faris lastajn preparojn por forveturo. Ac^etitaj nutraj^oj estis forveturigataj el surborda magazeno en internon de la s^ipoj. Sed iun tagon alveturis al Trinidad reg^a s^ipeto. Admiralo afable bonvenigis reg^on Humabonon. Li vidis, ke tiu estas iom ekscitita. "Zilapulapu sciigis min, ke li min ne obeos!" gestis kolere per la manoj la vizitanto. "Zilapulapu? Kiu estas 1i?" demandis Magalhaes kun sulkigitaj brovoj. "Reg^o de Maktano." Maktano estis malgranda najbara insulo. Malhela rigardo de admiralo traflugis markolon, per kiu estis ambau^ insuloj dividitaj. "Kion fari?" insistis Humabon. "Ni reordigos la aferon," trankviligis lin Magalhaes. "Mi sendos al Maktano miajn armitojn." "Ni helpos vin," proponis la reg^o. "Mi sendos en batalon milon da soldatoj." "Ne, dankon. G^i ne estos necesa," rifuzia memkonfide admiralo. "Niaj armitoj estas nevenkeblaj. Zilapulapu konvinkig^os pri tio." "Kiam vi ekveturos, sinjoro admiralo?" "Hodiau^ post duonnokto." "C^u ni povus rigardi la batalon almenau^ el malproksimo, se vi rifuzas nian helpon?" "Memkompreneble!" konsentis volonte Magalhaes. "Viaj homoj almenau^ vidos, kion scipovas Hispanoj." XVI. Batalo sur Maktano Post adiau^o kun reg^o Humabon restis la admiralo peze enpensig^inta sur la ferdeko. En kian aferon li denove implikig^is? Francisko sur Molukkoj atendas, por forveturo estas c^io jam preparita - kaj li tute superflue arang^as militekspedicion. Ankau^ se liaj maristoj venkos - pri tio li estis neskueble konvinkita - kelkaj estos certe vunditaj. Iuj eble ec^ mortaj. Kaj c^u li rajtas oferi vivojn de la homoj, kiuj helpis al li realigi revon de lia tuta vivo? C^u li rajtas minacigi vivon ec^ de unu el tiuj, kiuj de San Julian g^is Zebu travivis tiom da superhomaj suferoj? Superflua, superflua batalo! Jam li ekbedau^ris sian decidon. Sian devon li tamen faris. Li malkovris novajn insulojn, li okupis ilin por Hispanujo. Li alveturos en Hispanujon, montros landkartojn kun nove tien desegnitaj insuloj kaj diros: Jen estas S^telistaj insuloj, tie ni longe ne restis - c^i tie estas Massava kun fidela reg^o Kolambu - jen trovig^as Zebu, kie vivas reg^o Humabon, la supera regnestro de najbaraj insuloj - apude ni vidas Maktanon . . . Kion li diros pri Maktano? C^u li ne malkas^os la lastan epizodon kun reg^o Zilapulapu? Ili ja demandos lin, kiamaniere li estis tie akceptita, kiel rigardas aliancon kun Hispanujo la reg^o de Maktano - Nova maltrankvilig^o. C^u malkas^i ion? Li konas sin mem tre bone. Pri nenio li silentos. Do kion li diros? Ke Zilapulapu c^esis obei ankorau^ dum la c^eesto de ekspedicio? Vi estas stranga konkistadoro, sinjoro admiralo! Tiel ni ne imagis al ni viajn servojn! Ne, ne, c^i tie oni ne povas heziti! La kontrakto estas tute klara: subigi - kaj por c^iam! Cetere - batalo. Kia batalo? Malgranda interbataleto, kaj c^io estos en ordo. Kelkaj dekoj da armitoj sur s^alupoj - la s^ipegoj restos sur siaj lokoj - kelkaj muskedpafoj, por pli granda surprizo ili kunprenos ankau^ du tri kanonojn, kaj c^io estos finita. La indig^enoj diskuros kaj Zilapulapu kapitulacos. Firme decidita li kunvokis konsilon de kapitanoj. Li klarigis al ili sian planon. "C^u vi volas aldoni ion?" li demandis finante la konsilon. "Plej bone estus," au^dig^is Serrao, "se ni senprokraste ekveturus al Molukkoj." Admiralo ridetis. "Mi komprenas vian sopiron je via frato, Juano. Mi sentas la samon. Sed per ekspedicio al Maktano ni perdos nur du tagojn." "Tiamaniere mi ne opiniis tion," defendis sin Serrao. "Kion signifas du tagoj, se ni vojag^as jam pli ol jaron kaj duonon. Sed mi rigardas c^i tiun batalon tute superflua." Magalhaes senvole ektremis. Superflua batalo! Ankau^ Serrao opinias g^in superflua! C^u la meditoj de Fernao estis tamen g^ustaj? "Mi konsentas kun kapitano Serrao," diris Barbosa. "Kial detenig^i?" Nur kiam admiralo rememorigis ilin pri la reg^a kontrakto kaj devoj, kiuj sekvis el g^i, ili rekonis, kvankam nevole, liajn argumentojn. "Kiu gvidos la ekspedicion?" demandis objektive Spinoza. "Mi," respondis Magalhaes. C^iuj saltis de sur siaj lokoj. "Neniam, sinjoro admiralo!" vokis flame Serrao. "Tion ni ne permesos!" au^dig^is ankau^ serioza astronomo Marteno. "Sur S^telistaj insuloj ni silentis, kiam vi starig^is en frunton de la ekspedicio," diris unua oficiro Carvalho. "Sed tiam c^io aspektis tute alie. Vi estis unusola sana komandanto. Sed hodiau^?" "Sinjoro admiralo, ne forgesu pri la reg^aj instrukcioj," diris Pigafetta. "Tiuj tute klare ordonas, ke en kazo de batalo vi ne rajtas forlasi karavelojn." Magalhaes ridetis. La zorgemo de lia komandantaro g^ojigis lin. "Mi estimas la inatrukciojn de la reg^o. Sed mi scias, ke ili estas kunmetitaj en komforta oficejo. La oficejo kaj oceano - ili estas iomete antitezaj aferoj, c^u vi ne opinias?" "Mi petas, ke vi komisiu la komandon al mi," insistis Spinoza. "La prerogativon havas mi!" defendis sin Serrao. "Mi estus malbona komandanto, se mi ne trovig^us en vicoj de miaj maristoj en momento de la dang^ero," finis konsilon admiralo. "Do - mi komandos. Ceteraj taskoj estos dividitaj jene ..." Kapitanoj kaj oficiroj silentig^is kaj atente sekvis pluajn instrukciojn. Antau^ duonnokto regis sur karaveloj vigla vivo. Sesdek maristoj ens^alupig^is. C^iu kunprenis la plej bonajn armilojn. La ekspedicio kunveturigis ankau^ kelkajn kanonojn. Antau^ forveturo alproksimig^is al karaveloj c^irkau^ kvindek boatoj, en kiuj sidis batalantoj de reg^o Humabon. "Mi tamen kunprenus ilin en la batalon," konsilis Serrao al admiralo. "Malgrau^ tio, ke iliaj armiloj estas preskau^ senvaloraj, ili tamen helpus nin per sia nombro." "Ne. Kun tac^mento de miaj maristoj mi ne timas ec^ tutan armeon de indig^enoj," respondis Magalhaes. En lasta momento alveturis reg^o Humabon. Li kondukis al admiralo araban komerciston. "Li konas lingvon de log^antoj de Maktano. Eble li povos esti al vi iamaniere utila." La komercisto sidig^is en s^alupon de Magalhaes. En nokta kvieto au^dig^is mallongaj ordonoj. La ekspedicio ekveturis. Fernao sidis apud Serrao. Proksime de ili estis Henriko. Pigafetta amuzig^is kun maristoj. Varmeta nokto trankvile spiris. La maro estis kvieta. Remiloj egaltempe plau^dis je la akvonivelo. "Mi havas impreson, kvazau^ ni tute ne veturus por batali," Magalhaes klinig^is al Serrao. "Estas vere belega nokto," diris Serrao. "Kaj g^i forte rememorigas min pri tiu nokto en Malakka, kiam ni estis kun Francisko lastfoje. Ho, kiom da jaroj forpasis jam de tiu tempo!" Ili silentig^is, pensante pri Francisko. Kiel strange, ke lia veturo donis impulson al ekspedicio de Magalhaes! Fine aperis sur malhela horizonto siluetoj de malalta insulo. Maktano! Subite la s^alupo ekkrakis. C^u ili pus^ig^is je la fundo? Ili ja trovig^as ankorau^ tiom malproksime de la insulo! "Malfavora okazintaj^o, sinjoro admiralo," diris Serrao. "G^uste en c^i tiuj lokoj estas la maro tre malprofunda." "Kaj estas c^i tie koralaj rifoj," aldonis trompite Henriko. Kion fari? Salti en akvon kaj vadi al la bordo? Ili ja ne povas atendi fluson kelkajn horojn kaj farig^i la objekto de mokado de indig^enoj! En matena krepusko maristoj rigardas la admiralon. Ili atendas lian ordonon, energian, mallongan, kiel kutime - Sed stranga afero - admiralo silentas. Li hezitas. Li rigardas siajn maristojn, poste Maktanon. Li ne povas decidig^i. Li, kiu neniam hezitis, estas subite konfuzita. Denove li konsciig^as pri la sensenco de c^i tiu batalo. Kial invadi insulon de trankvilaj homoj, kiuj neniel domag^is al Hispanoj? Kial tiel superflue vers^i sangon de la maristoj, kun kiuj li kunkreskis kaj kiujn li alkondukis tra la vojoj bonaj kaj ankau^ dornoplenaj g^is c^i tien, al Maktano? Kaj la granda admiralo subite decidig^as al la faro, kiu c^iujn miregas. Li vokas al si la araban komerciston. "Iru sur la insulon," li instigas tiun. "Diru al la reg^o, ke mi donas al li ankorau^ eblecon c^ion plibonigi kaj ordigi. Se li estos kompleza publike diri, ke li rekonas Humabonon kiel sian plej superan estron, ni ne kurbigos al li ec^ hareton sur la kapo. Alie li memkompreneble lernos koni hardecon de niaj armiloj." "Jes, sinjoro," diras kompleze la sendito. Li saltas en akvon, kiu atingas lian talion, li vadas al la insulo kaj malaperas en surbordaj densaj^oj .... Post unu horo li revenas. Lia vizag^o estas pala de emocio. "Indig^enoj estas preparitaj, ili atendas vin," li informas per tremanta voc^o la admiralon. "Kaj mia komuniko?" "Mi devas sciigi al vi, ke ili regis sur c^i tiu insulo c^iam mem kaj ili neniam obeos la reg^on de insulo Zebu. Kaj se vi volas veni kun pafiloj, ili bonvenigos vin per sagoj kaj j^etlancoj, kiuj estas ankau^ kapablaj mortigi homon." "Do - jen klaraj vortoj," diras la admiralo kaj li rektig^as. "Kaj ankorau^ ion, sinjoro admiralo. Apud la bordo estas multaj kavaj^oj superkovritaj per branc^oj." "Por ke ni falu malsupren kaj poste trapikig^u," diris Serrao. "Ne, tiun g^ojon ni ne faros al ili." "C^u ili estas multaj?" demandis ankorau^ la admiralo. "Malfacile diri tion," respondis la komercisto. "Mi mem vidis nur kelkajn grupojn. Sed mi havis impreson, kvazau^ movig^us c^iuj densaj^oj." Admiralo donis ordonojn. "Bombardiloj devas resti sur la s^alupoj. Sur c^iu s^alupo estos du viroj." "Domag^e!" g^emetis Serrao. "Nia malgranda nombro estos per tio ankorau^ plimalgrandigita kaj ni restos sen la kanonoj, kiuj devis esti la plej granda surprizo." "Ni devos helpi al ni ankau^ sen ili," respondis admiralo kaj kiel unua li saltis en marondojn. Ili progresis antau^en nur malrapide. El sabla profundaj^o elstaris glitaj s^tonegoj kaj akraj rifoj. La maristoj pas^is singarde. Ili devis zorgi pri tio, ke ili ne malsekigu pulvon kaj muskedojn. La reg^o de la insulo Zebu restis kun siaj batalantoj malproksime sur la maro. Pigafetta priskribis la batalon sur Maktano jene: "Ni saltis en akvon, kiu atingis g^is niaj talioj, kaj ni devis vadi al bordo certe tiom malproksimen, g^is kien oni povus pafi el pafarko, dume niaj s^alupoj ne povis sekvi nin, c^ar tie estis koralaj rifoj. Sur la bordo ni trovis mil kvin cent indig^enojn, kiuj estis dividitaj en tri grupoj. Terure kriante ili ekatakis nin. Du grupoj atakis el flankoj, unu grupo el antau^e. Nia admiralo dividis s^ipanaron en du grupojn. Muskedistoj kaj sagpafistoj pafis de sur boatoj duonhoron, sed senrezulte, c^ar iliaj kugloj kaj sagoj kaj j^etlancoj j^etataj el tia distanco jam ne estis kapablaj trapenetri la lignajn s^ildojn kaj maksimume ili vundis brakojn de la malamikoj. La admiralo donis lau^tvoc^e ordonon, ke ili jam c^esu pafi (versimile por s^pari municion al lastaj momentoj de la batalo, sed ili ne obeis lin. Kiam insulanoj vidis, ke niaj pafaj^oj kau^zas al ili nur etan au^ tute nenian domag^on, ili cedis nek unu pas^eton. Ili nur c^iam pli lau^te batalkriis, transsaltante de unu flanko al alia, por eviti la pafaj^ojn. Samtempe ili senc^ese alproksimig^is, s^irmante sin per siaj s^ildoj. Ili j^etis al ni sagojn kaj lancojn en fajro harditajn, lignajn j^etlancojn, s^tonaron kaj marc^on, tiel ke ni nur malfacile defendis nin. Iuj el ili j^etis al nia admiralo ec^ lancojn ekipitajn per metalaj pintoj. Volante fortimigi ilin, sendis admiralo kelkajn niajn homojn por bruligi log^ejojn de la insulanoj. Sed tio kolerigis ilin ankorau^ pli multe. Iuj el ili forkuris al la fajro, kiu konsumis dudek au^ tridek kabanojn, kaj mortigis tie du el niaj homoj. La restantaj ekatakis nin des pli furioze. Kaj kiam ili ekrimarkis, ke niaj kruroj ne estas s^irmataj per la s^ildoj, ili celdirektis precipe al ili. Al admiralo traboris dekstran kruron venenigita sago, post kio li ordonis, ke ni pas^on post pas^o cedu. Sed preskau^ c^iuj niaj homoj komencis en tiu momento senpripense forkuri, tiel ke el ni restis kun li apenau^ ses au^ ok (kaj li, estante jam jarojn lama, evidente plimalrapidigis la cedon). Tiam rulig^is al ni el c^iuj flankoj sagoj kaj s^tonoj, kiujn la malamiko j^etis al ni, kaj ni ne estis kapablaj rezisti. La bombardiloj, kiujn ni havis en boatoj, ne povis helpi al ni, c^ar malprofunda akvo detenis ilin en troa malproksimo. Tiel ni cedis g^is la maro. Ni klopodis cedi kiel eble plej malproksimen de la bordo. Senc^ese batalante ni cedis pas^on post pas^o kaj ni jam estis je pafdistanco de la bordo kaj akvo atingis niajn genuojn. Sed la insulanoj persekutis nin tro obstine kaj ili c^asis c^iam la j^etlancojn, kiujn ili j^etis al ni antau^e, tiel ke ili povis uzi la saman j^etlancon kvinfoje au^ sesfoje. Kaj c^ar ili distingis la admiralon, ili pafcelis precipe al li: ili jam dufoje batfaligis al li helmon de sur la kapo. Sed li persistis kun kelkaj malmultaj el ni kiel brava kavaliro sur la loko, ne provante cedi plu. Tiel ni batalis pli longe ol unu horon, ol unu el insulanoj sukcesis j^eti en vizag^on de la admiralo pafaj^on el kano. En sekvanta momento la kolerig^inta admiralo trapus^is bruston de la atakinto per sia propra lanco, sed g^i restis fiksita en korpo de la mortigito. Kiam nun admiralo provis elingi glavon, li sukcesis tion fari nur duone, c^ar bato de la j^etlanco lamigis lian dekstran brakon. Kiam la malamikoj observis tion, ili j^etis sin kune kontrau^ li. Unu el ili donis al li per sabro tian baton en maldekstran kruron, ke li sinkis kaj falis sur la vizag^on. Ili tuj j^etig^is al li kaj trapikis lin per lancoj kaj per c^iuj arrniloj, kiujn ili havis. Tiel ili senvivigis nian spegulon, nian lumon, nian konsolon, nian fidelan estron." XVII. Victoria Maristoj sur la s^alupoj rigardis al la bordo kaj ne povis kredi tion, kio okazis. C^u estas eble, ke ilia admiralo estu morta? Ke li forlasu ilin en la momento, kiam li kondukis ilin tra la plej malbona parto de la grandioza vojo? Teruregig^inte ili rigardis la lokon, kie li malaperis. Eble tio estas nur malbona song^o. Eble la admiralo elstaros el kvietaj ondoj, kiuj forlavos al li postsignojn de la akceptitaj vundoj. Kiu ja kondukus la ekspedicion al Molukkoj kaj hejmen, en Hispanujon? Sed la oceano estis trankvila kaj ondetoj senkulpe balancig^is, kvazau^ en ilia sino ne trovig^us homo, sur kies s^ultro kus^is grandeg^a s^arg^o de la plej au^daca kaj plej fama ekspedicio de c^iuj tempoj kaj de c^iuj popoloj. . . Kaj ili tamen ankorau^ unufoje ekvidis lin. La insulanoj tiras el akvo kadavron de la admiralo, ili portas g^in sur la bordon, ili g^ojkrias, dancas, j^etas lancojn alten. Malfortigitaj, sangomakulitaj maristoj prenas siajn armilojn. Ili liberigos almenau^ kadavron de la admiralo. C^iuj rigardas Serraon. Ili atendas lian ordonon. Serrao komprenas ilin. Ankau^ li s^atus doni sian vivon por tio, ke la korpo de lia komandanto ne estu malestimita. Sed la prudento venkas. Admiralo mortis, sed ni devas finigi lian verkon. La vojo hejmen estas ankorau^ longa kaj tie embuskas nin centoj da dang^eroj. Oni bezonos c^iun viron. La okuloj de la maristoj pendas sur Serrao. "C^u ni ekatakos?" demandas iuj malpacience. "Ne," respondas Serrao. Ili rigardas lin ne komprenante. "Ni sendos tien tradukiston. Ni ofertos al ili varojn au^ armilojn, ke ili redonu al ni korpon de la admiralo." C^iuj sekvas per okuloj la komerciston-tradukanton retenante spiradon. Sed la kolero de la venkintaj batalantoj por libereco estis pli granda ol ilia avideco je armiloj. Ili respondis, ke ili ne redonos la kadavron de sia plej granda malamiko ec^ por c^iuj trezoroj de la mondo. Serrao kun peza koro donis ordonon por reveturo al karaveloj. Tie ekregis konsternig^o. Neniu atendis tian malvenkon. Neniu povis kredi, ke admiralo estas morta. Ruinigita Pigafetta foriras en sian kajuton kaj tie li skribas en sian taglibron: ". . . Tiel ili senvivigis nian spegulon, nian lumon, nian konsolon, nian fidelan estron. Kiam ili vundis lin, li turnig^is ankorau^ kelkfoje al ni por vidi, c^u ni c^iuj atingis la boatojn. Lia c^efa virto estis memkonfido kaj persistemo ec^ en la plej malbonaj momentoj de la vivo. Ekzemple malsaton li toleris pli bone ol ni c^iuj kune. Bonege li konis legi marmapojn kaj li scipovis gvidi s^ipojn pli majstre ol c^iuj liaj s^ipgvidistoj. La plej bona pruvo, kiajn kapablojn havis c^i tiu viro, estas fakto, ke li c^irkau^veturis Teron - c^ar en la momento, kiam li mortis, g^i estis kvazau^ c^irkau^veturita malgrau^ tio, ke li ne havis en tio iun antau^ulon." Kaj dume ferdekoj de s^ipoj de Magalhaes tremegas de kolero, bedau^ro kaj antau^timo. Kio sekvos? Kiu gvidos la ekspedicion dum plua navigado? Post interkonsilo estis elektita kiel komandanto Duarte Barbosa, bofrato de Magalhaes. La restado sur insulo Zebu farig^is dang^era. Indig^enoj malkas^is multajn signojn, ke Eu^ropanoj estas ne bonvenataj gastoj. Pro tio la ekspedicio faris rapide preparojn por forveturo. C^iuj laboris en febra rapideco. Nur malsanuloj alrigardis la plilongan labortempon nenion farante. Ili estis multaj, preskau^ c^iuj partoprenintoj de la ekspedicio al Maktano, inter ili ankau^ Pigafetta. Sago trafis lin rekte en la frunton. G^i estis pafita el granda distanco, tiel ke Pigafetta estis nur malgrave gratvundita. Sed c^ar la sago estis venenigita, minacis dang^ero, ke la veneno penetros en tutan korpon. Ankau^ Henriko estis vundita. Li kus^is apud admirala estra ponteto kaj malgaje rigardis al la firmamento. La morto de admiralo dolorigis lin pli multe ol propra vundo. Li luktis c^e flanko de sia sinjoro kiel leono. Vane. Lia sinjoro kaj komandanto ne vivas plu. Kia sinjoro li estis! Li kondutis al sia sklavo c^iam afable, neniam batis lin neniam tro s^arg^is lin per laboro. Kaj dumvoje sur Pacifiko li promesis al Henriko, ke reveninte hejmen, li nuligos lian sklavecon. Henriko estos denove libera kaj nekatenita, kiel en sia infanag^o. Se li volos, li povos resti en familio de Magalhaes, sed se estos lia sopiro, li povos reveni en sian patrujon. Kaj nun - la morto de Magalhaes ruinigis c^ion. Kiu ja kredas lin, ke oni promesis al li liberecon? Suno brulegis. La vundo en flanko doloregis. En cerbo de Henriko estis ununura demando: "Kio nun estos kun mi?" Sur la ferdeko pas^is Barbosa. Nova rango ebriigis lin. C^ie li estis videbla kaj au^debla. C^ien disvastig^is liaj arogantaj ordonoj. Kiam li vidis la kus^antan sklavon, li kriis: "Kial vi c^i tie kus^ripozas?" "Mi estas vundita, sinjoro kapitano," respondis Henriko. "Vundita! Vundita!" kriegis Barbosa. "Niaj homoj povus morti de la laboro, kaj vi kus^ripozos! Eble vi opinias, ke post morto de la admiralo vi jam ne bezonos labori?" "Ne, sinjoro kapitano." "C^esu kun tiu kapitano, vi ja devas jam scii, ke mi estas vicadmiralo!" "Al mi forfluis multe da sango, sinjoro vicadmiralo." "Jam estu en magazeno, vi maldiligentulo!" "Mi vere ne povas, sinjoro vicadmiralo!" "Vi mallaboremulo!" ekkriis Barbosa kaj saltis al li. "Do vi vere opinias, ke vi ne obeos? Sed pri tio ne eraru, vi hundo!" La korpo de Henriko ektremis de la piedbato, kiun donis al li Barbosa por akcenti siajn vortojn. La vundita sklavo kun granda peno levig^is. Li trenig^is al la relingo. Poste li sidig^is en s^alupon, kiu veturis al la bordo por varoj. Li volis rektig^i, sed li ekg^emis. Doloris lin la vundo el batalo kaj ankau^ piedbato de Barbosa. Tiu bruligis la korpon, sed ankorau^ pli multe la animon. La piedbaton por c^io, kion li faris por la admiralo. Kompatinda admiralo! Se li scius, kio okazis kun lia sklavo! Li jam scipovus bridi la sovag^an Barbosan! Sed nun? Kiu defendos la sklavon, kiu ne havas sinjoron? C^iuj ordonos lin, c^iuj donos al li laboron, c^iuj batos lin. Plena da kontuzmakuloj kaj malfermitaj vundoj li veturos kun ili en Hispanujon renkonten al la plej malhela estonteco. Ne! Li ne veturos kun ili! La admiralo estas morta, c^u koncernas lin iu alia? Li saltos sur la bordon, malaperos en la densaj^oj, atendos g^is forveturo de la karaveloj kaj poste li prezentos sin antau^ reg^o de Zebu. Iun tempon li vivos sur la insulo kaj poste li jam iamaniere atingos Sumatron. Sed la piedbato brulis kaj flamigis en la animo dang^eran fajron. La vicadmiralo devos penti pro sia brutaleco! Henriko elboatig^is kaj iris en log^ejon de la reg^o. Tie ili interkonsentig^is pri la plano, kiamaniere veng^i sin je la Hispanoj. Sekvantan tagon li aperis apud la vicadmiralo. "Kion vi volas c^i tie denove?" malamike ektraktis lin Barbosa. "Mi ordonis al vi labori en la magazeno!" "Jes, sinjoro vicadmiralo," respondis humile la sklavo. "Mi laboras tie. Sed mi alportas al vi sciigon de la reg^o." "Kion li volas ankorau^?" "Li sciigas al vi, ke li sendos al hispana reg^o ric^ajn donacojn. Bonvolu veni por ili sur la insulon. La reg^o preparis por c^iuj sinjoroj kapitanoj kaj oficiroj solenan tagmang^on por adiau^o." "Kiam?" "Hodiau^." Duarte Barbosa kontente ridis. Bone komencig^as lia kariero. Apenau^ li farig^is la vicadmiralo, jam li kolektas ric^aj^ojn! "Sciigu la reg^on, ke ni dankas pro lia invito. A1 la tagmang^o ni venos." Henriko faris profundan komplimenton kaj malaperis. Dum konsilo de oficiroj au^dig^is voc^oj de malkonfido. Estas strange, ke la reg^o invitas c^iujn oficirojn. Ankau^ Serrao ne konsentis kun la propono viziti la reg^on. Sed kiam Barbosa kulpigis lin pro la malkurag^o, li c^esis protesti. Dudek nau^ oficiroj ens^alupig^is. Ili iris tiamaniere, kiel oni kutimis iradi al festenaj regaloj. En festaj vestoj, sen armiloj. Kelkaj havis malpezajn spadetojn. En frunto de la procesio iris Serrao kun Barbosa. Malantau^ ili ceteraj oficiroj. La procesion fermis Spinoza kaj Carvalho. Kelkajn momentojn ili iris tra stratoj de la urbo ne rimarkinte ion okulfrapantan. Sed subite vivig^is c^iuj kabanoj, dometoj, stratoj, el c^iuj flankoj kuregis al malgranda procesio indig^enoj kun armiloj en la manoj. La ekatako estis tiom rapida, ke Hispanoj ne havis tempon por forkuri, kaj por defendo ili havis neniujn armilojn. La komandantaro de la ekspedicio de Magalhaes estis falc^ata kiel herbo. Nur du viroj sukcesis kursavi sin. Ili estis Carvalho kaj Spinoza, kiuj detenig^is per alligo de la s^alupo. Kiam ili ekvidis la armitajn indig^enojn, ili forkuris, surs^alupig^is kaj felic^e atingis karavelojn. Carvalho transprenis komandon sur la s^ipoj. Karaveloj proksimig^is al firma tero kaj bombardistoj komencis pafegi sur la bordon. La kanonpafaj^oj konfuzigis vicojn da insulanoj. Ilia kriego plifortig^is. Kelkaj kabanoj ruinig^is. "Fajron!" komandis ree kaj ree Carvalho. Novaj bategoj, nova kriego. Subite c^io silentig^is. Sur la bordo aperis procesio de indig^enoj. Ili kondukis unu oficiron. La maristoj el karaveloj vidis, ke lia blanka vesto estas tute makulita de sango. "Jen Serrao!" vokis Pigafetta, kiu ne povis partopreni la viziton de la urbo pro sia vundig^o. Estis li. "Ne pafu!" li vokis per malforta voc^o. Sur karaveloj neniu ec^ spiris. "Carvalho, savu min! Se vi donos al ili bombardilojn, ili forlasos min libera!" "Kio okazis kun la ceteraj?" "Ili estas mortaj!" En c^i tiu momento Carvalho konsciig^is, ke post murdig^o de la oficiroj li povos farig^i la admiralo. Rapide decidita li respondis: "Kun la sovag^uloj ni jam ne povas trakti! Ni ne kredas al ili!" "Carvalho, eble vi ne lasos min c^i tie perei!" ekg^emis vundita Serrao. "Mi bedau^ras, sed mi ne povas helpi vin," respondis kun senkompata apatio Carvalho. Kaj turnig^inte al la maristoj li komandis: "Strec^u velojn!" Neniu movig^is. "C^u vi ne komprenis?" kriegis Carvalho kaj li tute rug^ig^is. Elcano starig^is antau^ li. Li rigardis rigide la novan komandanton. Lia rigardo estis plena de malestimo, kiam li diris: "Sed tion vi ne opinias serioze, sinjoro Carvalho?" "Kial ne? Eble vi volas, ke mi j^etu en pereon tutan ekspedicion pro unu homo?" "Admiralo Magalhaes agus sur via loko tute alie," respondis Elcano. "Se vi mem ne estas sufic^e kurag^a, ni batalos ec^ sen vi - c^u vi komprenas?" "Bonege!" grimacis Carvalho. "Se iu post Maktano kaj post hodiau^a murdig^o havas inklinon perei, mi tute ne kontrau^ataras!" "Kiu iros memvole kun mi?" demandis Elcano kaj lia rigardo hardig^is de au^daco kaj decido. "Mi!" diris senhezite Pigafetta. "Mi!" decidig^is ankau^ Spinoza. "Mi!" ekg^emis Garcia, venkante grandan doloron en la tuta korpo. En batalo sur Maktano li ricevis kelkajn gravajn vundojn. Li estis unu el tiuj, kiuj defendis la cedon de Magalhaes g^is la lasta momento. Nun skuegis lin altgrada febro. Tio estis c^io. Tri viroj. La ceteraj estis terurigitaj kaj silentis. Ili klinis kapojn, ne volante renkonti rigardojn de la bravaj kunuloj. "Hontu!" vokis indigne Elcano. "Mi ja diris tion al vi!" g^ojis pro sia venko Carvalho. "Strec^u velojn!" La maristoj malrapide disiris. Veloj strec^ig^is. La karaveloj forveturis. De la bordo ili au^dis senesperegan krion. Jen forlasita kaj perfidita Serrao falis sub la batoj de kolerigitaj indig^enoj. G^i estis malgaja veturo de insulo Zebu. C^iuj maristoj estis kvazau^ lamigitaj. Ili sentis, ke jam ne estas c^i tie forta mano, kiu tiom majstre gvidis ilin. Novan admiralon ili malestimis. Ili malamegis lin pro lia fieco, kiun li montris al Serrao. Ili hontis antau^ si mem. Ili ja devis iri en malegalan batalon. Pli volonte morti en batalo, ol vivi tiamaniere. Baldau^ montrig^is, ke la nombro de maristoj ne sufic^as por priservi tri s^ipojn. Ili ja restis jam nur cent ok. Inter ili estis multaj vunditoj. Ili decidig^is neniigi unu s^ipon. Kiun? Concepcion estis la plej kaduka. Ili transportis provizojn kaj c^ion, kio iel valoris, en du restantajn karavelojn. Concepcion ili forbruligis. El la tuta ekspedicio restis jam nur Victoria kaj Trinidad... Ili veturis - kien ili veturis? Kiu sciis, kien ili veturas? Jen ili veturas okcidenten, jen suden, tuj denove orienten. Konsternig^o kaj teruro falis sur la karavelojn. Ili baraktig^as en c^i tiuj malproksimaj maroj senpove, ili similas al du sableroj en la dezerto, denove aperas tiu minaca fantomo el Pacifiko - malsato - malsanoj - - - Konsternig^o kaj teruro falis sur la karavelojn. Do tiaj estos finoj de la ekspedicio, kiu ekveturis kun tiom da esperoj? Kiam s^ajnis, ke jam estas c^io perdita, ili veturis al Borneo. Ili estis akceptitaj de la indig^ena log^antaro afable kaj amike. Tie ili restis sufic^e longan tempon. Ili ac^etis nutraj^ojn kaj riparis s^ipojn. Precipe Trinidad estis jam kaduka. Iam ili vidis grandan nombron de indig^enaj boatoj, kiuj veturis el la haveno. Carvalho, terurigita jam per batalo sur Maktano kaj malkonfida per atako en Zebu, kredis, ke boatoj intencas ataki la karavelojn. Por malebligi tion, li mem donis ordonon al atako. Hispanoj sukcesis atingi la vastan maron. Nur de la kaptitoj ili estis informitaj, ke la batalo estis superflua, c^ar indig^enoj ne havis militistajn planojn. En tiu batalo pereis kelkaj Hispanoj - inter ili ankau^ Carvalho. Kiu nun gvidos la ekspedicion? Kiu alia ol Elcano, kiu montris plej multe da au^daco kaj energio el c^iuj maristoj kaj estas ankau^ plej sperta! Kaj plie - jen homo, kiu eliris el vicoj de s^ipanaro, li certe komprenos la g^eneralan sopiron reveni kiel eble plej baldau^ en Hispanujon. C^iuj jam volis hejmen. Ili sopiris je tio pli akre kaj pli elemente ol en San Julian kaj en la trapasejo. Tiam ili nur antau^sentis la dang^eron, al kiu ili iras renkonten. Sed nun ili jam sciis, kion ili povos atendi, kaj tial for, for de c^i tiuj lokoj, kie c^e c^iu pas^o embuskas la morto! Sopirante reveni c^iuj estis pretaj forgesi la originan planon de la veturo de Magalhaes. C^iuj - nur ununura ne. Elcano! Li kunvokis la maristojn. "Kamaradoj," li diris, "mi konas vian sopiron. Ankau^ mi jam s^atus esti en Hispanujo. Sed vi ne rajtas forgesi, kion intencis nia granda admiralo: atingi Molukkojn. C^u ni perfidu liajn planojn? C^u ni malkurag^e rezignu pri tio, je kio li tiom sopiris - kiam ni venkis jam tiom da malhelpaj^oj?" La maristoj embarasite silentis. Elcano dau^rigis: "La granda admiralo oferis por sia ideo vivon. C^u vi ne opinias, ke estas nia devo dau^rigi lian verkon, finigi g^in? Ni ofte agis maljuste kontrau^ li. Ankau^ mi estis inter la erarig^intoj, kiuj ne komprenis lin. Mi bedau^ras tion. Ni devos reg^ustigi la maljustaj^ojn, kiujn ni faris kontrau^ li dum lia vivo. Rememoru, kiel li kondutis al ni dumvoje sur Pacifiko! Rememoru Maktanon! Li ja povis resti en Trinidad kaj sendi en la batalon nur nin! Kaj kia estis la fakto! C^u vi rememoras, kiel au^dace li batalis? Kiel li s^irmis nian cedon, vidante, ke la batalo estas jam perdita?" La partoprenintoj de la ekspedicio al Maktano kapjesis. La staturo de admiralo subite aperis antau^ ili. - Elcano entuziasmig^is: "Kamaradoj, granda admiralo vivis kaj batalis kune kun ni g^is lasta spiro. Li oferis vivon por sia ideo kaj por ni. Do - fidelecon por fideleco! Mi proklamas al vi, ke mi dedic^os c^iujn miajn fortojn al ununura celo: plenumi testamenton de la admiralo. C^i tiu testamneto signifas - veturon al Molukkoj kaj poste hejmen, en Hispanujon!" Elcano sukcesis gajni c^iujn maristojn por plenumo de la testamento de Magalhaes. Sed - kie trovig^as Molukkoj? C^i tie estas tia miksaj^o da insuloj, ke du karaveloj veturas inter ili kiel du vaglumoj. Neniu konas la vojon al Molukkoj. Post kelkmonata vaga veturo ili atingis malgrandan insuleton. Areto da Hispanoj sub gvido de Elcano penetris en apudmaran vilag^on. Malajoj forkuris, sed du kaptitoj estis tamen alkondukitaj sur la s^ipon. Elcano alparolis ilin rekte: "Kie estas Molukkoj?" La kaptitoj silentis. C^u ili ne komprenis? Elcano ripetis la demandon ankorau^ pli akcente. Subite unu indig^eno pliviglig^s: "Moloko?" "Jes. Moloko!" ripetis Elcano g^ojigite. La indig^eno montris al la sudo kaj promesis, ke li alkondukos tien la ekspedicion. Ili navigadis unu semajnon, sed Molukkoj c^iam ne aperis. Nur la sepan tagon ili ekvidis kelkajn kanusformajn insulojn. "Moloko!" ekkriis Malajo. Molukkoj, la celo de ilia veturo! Sopiro de Magalhaes! Lando de Francisko Serrao! Kiamaniere bonvenigos ilin la amiko de admiralo? Kaj kiel li estos sendube ruinigita, g^is ili diros al li pri morto de la granda admiralo kaj de Juano Serrao! Sed Francisko Serrao ne bonvenigis ilin. Li jam estis unu duonjaron - morta! Li mortis kiel viktimo de rivaleco kaj ekspansio de Portugalujo kaj Hispanujo. Portugaloj volis malebligi la ekspedicion de Magalhaes tuj de la komenco. Unue ili intervenis pere de sia ambasadoro Alvarez, poste ili sendis sur la maron sian s^iparon, antau^ kiu la ekspedicio forflugis sendube nur pro tio, ke Magalhaes gvidis la karavelojn el vasta oceano al Afriko. Forpasis monatoj kaj pri heroaj marnavigantoj estis nenio au^debla. Poste alveturis en Hispanujon perfida Gomez kun San Antonio. Li ja ne ricevis rekompencon, kiun li atendis, male li estis arestita, sed la nomon de Magalhaes li tamen makulis per fiaj kalumnioj. Ambasadoroj de Manuelo tiel eksciis, ke la ekspedicio jam atingis sudan promontoron de Ameriko, kaj nun g^i certe veturas rekte al Molukkoj! C^u Portugalujo permesu s^telon de la insuloj, kie kreskas multekostaj spicoj? Novan milits^iparon al Molukkoj! Sensukcese. Pri karaveloj de Magalhaes absolute neniu postsigno. . . Sed ili certe baldau^ alveturos. Kaj Serrao konatigos Magalhaeson, sian amikon de infaneco, kun c^iuj komercaj sekretoj. Tion oni devas malebligi! Al Molukkoj alveturis portugala ambasadoro. Li vizitis Franciskon Serraon kaj dum la traktado li vers^is en trinkaj^on de nenion antau^vidanta malkovrinto de Molukkoj fortefikan venenon. . . Tiel pereis Francisko Serrao. G^i okazis en la sama tempo, kiam Magalhaes trovig^is sur la insulo Zebu. Molukkoj ravis maristojn per sia beleco kaj precipe per malkareco de multekosta spico. Por bagatelaj^o vi ac^etas c^i tie centkilogramon da kariofilo, hejme vi vendos g^in kaj vi farig^os ric^ulo. Vere. Molukkoj estis indaj de tiel longa veturo! Ili restis sur la insuloj c^irkau^ ses semajnojn. Dum la tuta tempo ili inters^ang^is s^tofojn kaj aliajn varojn por multekosta spico. Kiam ili volis finfine en decembro 1521 ekveturi, ili konstatis, ke s^ipo Trinidad havas en suba parto grandan truon, per kiu penetris en g^in senc^ese akvo. Estis necese fari g^eneralan riparon. Elcano insistis reveturi hejmen. C^iumomente povis aperi apud Molukkoj portugalaj s^ipoj, kiuj havus kun hispanaj konkurantoj neniun kompaton. Tial estis decidite, ke ili veturos en du direktojn: Elcano kun Victoria dau^rigos la veturon okcidenten, Spinoza kun Trinidad elektos pli mallongan vojon al meza parto de Ameriko, al tiuj lokoj, kiujn atingis Balboa kun siaj homoj. Tie li ekrilatos kun aliaj hispanaj s^ipoj, kiuj estas en orienta parto de Dario, li sendos al ili varojn trans terkolon de Dario kaj mem sen s^arg^o li c^irkau^veturos Sudan Amerikon. Maristoj estis dividitaj egalnombre al ambau^ s^ipoj. C^iuj estis profunde kortus^itaj, kiam Victoria strec^is velojn kaj ekveturis okcidenten. La karavelo Trinidad post finig^o de riparoj celdirektis orienten. Sed g^i ne havis felic^on. Distanco al meza parto de amerika kontinento estis multe pli granda, ol la kapitanoj supozis. La provizoj malaperis. La veloj diss^irig^is. S^nuregoj tras^irig^is. La maristoj estis turmentataj de skorbuto. Multaj el ili mortis de malsato. Spinoza vidis, ke li ne atingos celon. Tial li decidig^is veturi returnen al Molukkoj. Li alveturis tien en la tempo, kiam apud la insuloj ankris portugala s^ipanaro. Pezaj militkrozos^ipoj rapidegis al Trinidad, por ke la karavelo ne malaperu al ili. Sed la kaduka s^ipo jam dronig^is. Apenau^ Portugaloj forportis g^ian valoran s^arg^on, g^i subakvig^is. La s^ipanaro de Trinidad estis kaptita kaj arestita. Hispana registaro intervenis pli poste en Lisabono, ke ili estu liberigitaj. La intertraktado dau^ris kelkajn jarojn. Dume multaj el la kaptitaj maristoj mortis en malliberejo sekve de neau^dataj suferoj. Kiam ili estis firifine en la jaro 1527 liberigitaj, restis vivantaj nur tri viroj. Unu el ili estis komandanto de la malfelic^a s^ipo Spinoza, la dua maristo Garcia, kies forta korpo rezistis c^iujn suferojn. El kvin s^ipoj de Magalhaes restis unusola: Victoria. C^u g^i sukcesos plenumi testamenton de Magalhaes? C^u g^i atingos sian celon? Elcano tion firme intencis. La vojo de Molukkoj estis al li jam konata. Li sciis, ke li devos veturi c^iam okcidenten, eventuale sudokcidenten. G^is li atingos Afrikon, tiam li sentos sin kiel hejme. Do iun vojeraron li ne timis. Sed Victorion kaj ties s^ipanaron embuskis alia dang^ero: Portugaloj. La s^ipo veturis tra la duonmondo, kiu lau^ divido de papo apartenis al Portugaloj. Ve al Victoria, se g^in vidos iu malamika s^ipo! Elcano devis veturi tra vasta Hinda oceano, eviti la portugalajn s^ipojn kaj koloniojn, veturi sen albordig^o, c^iam antau^en - Pli longe ol kvaronjaron dau^ris c^i tiu heroa veturo de Molukkoj al kabo de Bona espero. Sur la s^ipo denove furiozis malsato, venis malsanoj. Apud kabo de Bona espero trafis ilin akra tempesto. Trans la ferdekon rulig^is tiom grandaj ondoj, ke maristoj devis esti alligitaj per s^nuregoj, por ne esti forprenitaj en la maron. La s^ipo krevis, g^emis, jam estis rompita ec^ la masto, maristoj malesperig^is, sed Elcano ne rezignis. Kiel facila estus reveturi iomete returnen, viziti iun havenon kaj ac^eti nutraj^ojn kaj medikamentojn, kies manko estis tiom urg^a! Sed Elcano ne volis j^eti la s^ipon kun maristoj en ankorau^ pli malbonan dang^eron, ol estis tempestoj kaj rokaro. Ja en la haveno ili renkontus Portugalojn kaj tio signifus finon por Victoria, por la s^ipanaro, por la multekosta s^arg^o de spicoj, por c^iuj ferdeklibroj, kiujn tiom zorgeme skribas Francisko Albo, por la taglibro, en kiu tiom interese priskribas c^iun tagon de la veturo Pigafetta - tio signifus finon por testamento de admiralo. Kaj tial elteni - antau^en en Hispanion! Du monatojn ili luktis apud kabo de Bona espero. Poste la maro kompatis ilin. Nepriskribeble suferante ili veturis norden lau^longe de Afriko. Ili formang^is provizojn da rizo. Fine Elcano vidis, ke ili ne g^isveturos. Maristoj estis nuraj ostoj kaj hau^toj. La morto s^vebis en la aero. C^u jam ekzistas neniu ebleco por savi nin? Post nelonge ili veturos c^irkau^ Kapverdinsuloj. C^i tiuj insuloj apartenas ja al Portugaloj - sed c^u ne estus eble akiri nutraj^ojn per ia ruzo? Elcano decidig^is al dang^era entrepreno. Kelkaj ordonoj kaj Victoria s^ang^is direkton. G^i veturis al Santiago. Ili ankris antau^ la haveno. Elcano kunvokis c^iujn sanajn virojn; "Ni ne devas malkas^i nin," li diris al ili. "Se ili demandos vin, de kie ni veturas, diru, ke ni veturis al Ameriko, tempesto rompis nian c^efstabon, tial ni revenas hejmen. Neniu malkas^u, ke ni estas resto de ekspedicio de Magalhaes!" La boato de Victoria veturis en la havenon, kie ankris portugalaj krozos^ipoj. Inter maristoj estis ankau^ Pigafetta. Hispanoj rakontis, pri kio instruis ilin Elcano. La Portugaloj kredis tion ... Kaj jam oni veturigis al Victoria necesajn provizojn, rizon, viandon, fres^an akvon. Pigafetta parolis kun oficisto. Dum la parolo li eksciis, ke estas j^au^do. "Eble vi eraras, sinjoro," diris Pigafetta ridetante". Hodiau^ estas merkredo." "Ne mi, sed vi eraras, sinjoro. Hodiau^ estas j^au^do." "Tio ne estas ebla!" ne povis kompreni la aferon Pigafetta. Li ja c^iutage skribis en sian taglibron kaj scias certe, ke estas merkredo. "Jen vi dormoforgesis unu tagon," ekridis la oficisto. "Demandu kiun ajn vi volas. C^u diros al vi, ke estas jau^do." Pigafetta ne povis klarigi al si c^i tiun enigmon. Elcano estis kun ac^eto kontenta. Li gaje rigardis la maristojn. Iliaj okuloj brilis, sed la movoj estis malrapidaj, senvivaj. Kiajn ruinojn li alveturigos en Hispanujon! Kaj kiom ili devos ankorau^ labori, antau^ ol ili atingos sian hejmon! Victoria bezonas g^eneralajn riparojn. Tra multaj truoj fluas en g^in akvo. Kelkaj maristoj devas seninterrompe, tage kaj nokte, stari apud c^erpiloj por elc^erpi akvon! Rigardo al ruinigaj maristoj vekis en Elcano novan ideon. Se ili tiom bone sukcesis ac^eti nutraj^ojn, c^u ne estus eble ac^eti ankau^ kelkajn sklavojn? Li ja ne havas sufic^e da mono, sed c^u ili ne havas superflue da pagiloj en varoj? S^alupo kun dek tri maristoj veturis denove en la havenon. "C^u vi deziras ankorau^ ion, sinjoroj?" bonvenigis ilin oficisto kun afabla rido. Li estis g^ojigita, ke li faris kun Hispanoj bonegan komercaj^on. "C^u vi povas vendi al ni kelkajn sklavojn? En nian s^ipon fluas akvo, ni jam estas malfortigitaj de senc^esa c^erpado." "Volonte, sinjoroj!" ridetis kompleze la oficisto. "Ni havas fortajn negrojn. La prezoj estas kompreneble iomete pli altaj ol via hejmlando." "Ni pagos bone." La oficisto venigis kelkajn negrojn. Prezo estis baldau^ interkonsentita. Hispanoj ne marc^andis. "Eble ne g^enos vin," diris la maristo, kiu estis komisiita fari ac^eton, "se ni pagos per varoj." "Tute ne. La varoj estas egalvaloraj kiel mono. Kaj kion vi havas?" "Venu kun ni al la s^alupo!" "Volonte, sinjoroj." Ili venis al la s^alupo. Sur g^ia fundo kus^is tri sakoj da kariofilo kaj muskataj nuksoj. La oficisto palpis en la sakon, eltiris manplaton da kariofilo, alflaris g^in - kaj malfermegis okulojn. Jen la plej bela varo, kiun alveturigas portugalaj s^ipoj el Molukkoj! Li apenau^ regis sin. "Pardonu, sinjoroj, mi venos tuj." Li diris rapide kaj malaperis en gvardia dometo. "Oni s^ajnas, ke li ion antau^sentas," ektimis unu el la maristoj. "G^i aspektas tiel!" " Ni forkuru!" Ili ens^alupig^is. Sed jam estis malfrue. El la dometo kuregis patrolo. Hispanoj estis tuj kaptitaj. Kelkaj soldatoj kuris al krozos^ipoj. La gvidanta oficisto rapidis al la loko, kie ankris Victoria. "Mi instigas vin en la nomo de Portugalujo pri eldono de via s^ipo!" li vokis al Elcano. Tiu jam kelkajn momentojn maltrankvile observis, kio okazas sur la bordo. Kiam li vidis strangan malkvieton, li ordonis prepari velojn. "C^u mi rajtas demandi, kial?" "C^ar vi alveturas el portugalaj kolonioj kaj veturigas spicojn!" Elcano vidis, ke c^io estas malkas^ita. Li turnig^is al la oficisto per dorso kaj ordonis: "Strec^u velojn! Antau^en!" La maristojn sur la insulo li jam devas oferi. Cetere hispana registaro insistos pri ties liberigo. C^io dependis nun de la rapideco. En strec^itajn velojn ekblovis vento. Victoria ekveturis. Kaj jam komencis persekuti g^in pezaj krozos^ipoj. Komencis sovag^a vetveturo. C^u Victoria estos venkita? C^u g^i farig^os kaptaj^o de Portugaloj? Au^ c^u g^i estos dronigita? Maristoj sciis, pri kio temas. Ili subite perdis c^iun lacecon, senfortecon. C^iu laboris per c^iuj siaj fortoj. Victoria flugis kiel grandega birdo. Eble ankorau^ neniam g^i veturis tiom rapide. Distanco inter g^i kaj krozos^ipoj c^iam pligrandig^is. Victoria forkuras kaj - kursavas sin! G^i perdig^as sur bluetaj akvoj de Atlantika oceano kiel malgranda punkto. G^i malaperas el vidatingo de senpovaj Portugaloj - "Tio estis veturo, c^u, sinjoro kapitano?" diris Pigafetta kaj vis^is sian s^vitintan frunton. "Vi pravas," ridetis felic^a Elcano. "Ili ja pellacigis nin rimarkinde, sed c^efa afero, ke ni tamen forkuris. Nun, mi esperas, ni jam venkis." "Kiel ili povis diveni, ke ni ne veturas el Ameriko?" "Versimile lau^ la spicoj. G^i estis malsingardemo - nu, kion fari. Domag^e pri niaj knaboj! Ili estas arestitaj kaj ni devos labori ankorau^ pli multe. Ili silentig^is. Post momento diris Pigafetta: "Sed unu aferon mi ne povas kompreni, sinjoro kapitano. Tiuj homoj sur Kapverdoj asertis, ke estas j^au^do!" "Kaj?" "Lau^ miaj enskriboj devus esti merkredo." "Unu tago - nu, oni povas facile erari. Eble vi iun tagon ne enskribis." "Mi scias tute precize, ke mi skribis en taglibron c^iutage!" "En tiu kazo mi ne komrerenas tion." "Mi ankau^ ne," miris Pigafetta kaj foriris en subferdekon. Li volis reordigi siajn enskribojn. Sed li povis reordigi ilin kiel ajn li volis, diferenco de unu tago restis c^iam. Pigafetta ne konis gravan fakton, kiu klarigus al li defirencon en la dato. La Tero rotacias c^irkau^ sia akso en direkto de okcidento al oriento. C^i tiun movon g^i faras dum unu tago, tio estas dum 24 horoj. Se iu s^ipo c^irkau^veturas terglobon en direkto de g^ia movo, tio signifas de okcidento al oriento, g^i rotacias c^irkau^ la terakso unuoble pli ol la Tero mem. Kiam g^i atingas lokojn, el kiuj g^i, iam forveturis, g^i konstatas, ke g^i estas je unu tago antau^e: g^ia s^ipanaro havas ekzemple dimanc^on, sed ceteraj log^antoj nur sabaton. Se la s^ipo veturas en kontrau^a direkto, ol la Tero rotacias, tio estas de oriento al okcidento - kaj tio okazis al ekspedicio de Magalhaes - g^i turnig^as c^irkau^ la terakso unuoble malpli ol la Tero. Post alveturo al elirloko g^i konstatas, ke g^i estas je unu tago malantau^e: sur Kapverdaj insuloj oni havis j^au^don, Pigafetta havis merkredon. Por eviti c^i tiun diferencon en la datoj, estas fiksita tiel nomata limo de la dato. G^i estas idea linio, kiu tirig^as proksimume lau^long^e de 180-a meridiano. S^ipoj, kiuj transveturas c^i tiun linion, s^ang^as sian daton je unu tago. Tiuj, kiuj veturas de oriento al okcidento, unu tagon ellasas kaj havas ekzemple post dimanc^o tuj mardon. Kiuj veturas de okcidento al oriento, havas dufoje la saman tagon: post dimanc^o ili havas ankorau^ unufoje dimanc^on. Victoria rapidegis al hispanaj bordoj. Elcano instigis maristojn al c^iam pli granda rapideco. Iliaj suferoj tute ne estis finitaj. Ec^ se ili havis nutraj^ojn, ilia nombro estis tro malgranda por fari c^iujn laborojn, precipe por c^erpi akvon el interno de Victoria. Ili sentis tre urg^e mankon de dektri homoj, kiujn ili devis postlasi sur Kapverdaj insuloj. Fine ili atingis - post dumonata veturo - la hejman teron. La 6-an de septembro 1522 ili enveturis Sanlucaron. Du tagojn pli poste Sevillon, de kie ili forveturis antau^ tri jaroj. Ilia vojag^o superis c^ion, kio g^is tiu tempo estis farita rilate al malkovraj navigadveturoj. C^u Bartolomeo Diaz atingis kabon de Bona espero? C^u Kristoforo Kolumbo malkovris Amerikon? C^u Vasco da Gama c^irkau^veturis Afrikon kaj nag^ante sur maro atingis Hindujon? C^u Balboa vidis Sudan maron? C^u Francisko Serrao trovis Molukkojn? Jes, ili atingis, malkovris, vidis, trovis. Sed la ekspedicio de Magalhaes c^irkau^veturis tutan terglobon! G^i alportis nediskuteblan pruvon, ke la Tero estas kugloforma! G^i forigis c^iujn fabelojn, ke la Tero estas ebena tabulo, sur kies fino estas eble falegi en abismon! G^i kurag^igis marnavigantojn al pluaj malkovroj! G^i kau^zis neantau^vidatan ekfloradon de geografio! La ekspedicio atingis c^ion, kion Fernao Magalhaes atendis de g^i. Tuj post alveturo de Victoria en Senlucaron flugis la venka sciigo tra tuta Hispanujo. Homamasoj rapidis en Sevilon, kien estis la ekspedicio alveturonta. Kie estas la kvin s^ipoj, kiuj forveturis de c^i tie antau^ tri jaroj? Santiago estas frakasita apud la bordoj de Suda Ameriko. Antonio sekrete forkuris de trapasejo de Magalhaes. Concepcion ili devis bruligi post batalo sur Maktano kaj perfido en Zebu. Trinidad ripozas c^e bordoj de c^arma lando de multekostaj spicoj. Unusola Victoria veturas en la havenon. Kaj kie estas la 265 maristoj, kiuj forveturis de c^i tie antau^ tri jaroj kun tiom kurag^aj esperoj? La tuta vojo c^irkau^ la mondon estas borderita per ili: ili estas en Brazilio, en San Julian, en Pacifiko, sur Maktano, en Zebu, sur Borneo; sur Molukkoj en Hinda oceano, apud kabo de Bona espero, en Atlantika oceano. Kelkaj estas ankorau^ nun arestitaj sur Molukkoj kaj sur Kapverdaj insuloj. Kaj c^i tiu grupeto - jen c^iuj, kiuj revenis? Jes, c^i tiuj dek ok mizeruloj, palaj, malfortigitaj, elc^erpitaj, malsanaj, kiuj iras en la preg^ejon nudpiedaj, en la c^emizoj, kun longaj kandeloj en la manoj - jen tuta restaj^o de la ekapedicio! Kaj jam venas senditoj de la reg^o. Kapitano Elcano iru tuj al la kortego - Lia Reg^a Mos^to atendas lin. La reg^o Karolo - intertempe li farig^is la imperiestro de Germanujo - au^skultis raporton de Elcano kaj kontente skuis la kapon. Vere, jen sukceso! La tuta mondo parolas kaj longe parolos pri hispanaj marnavigantoj. Scienculoj estos devigataj klini la kapojn antau^ homoj, kiuj realigis c^i tiun s^ipveturon. Por multekostaj spicoj, kiujn alveturigis Victoria, oni enspezos tiom da mono, ke per g^i estos kovritaj c^iuj elspezoj kau^zitaj de la ekspedicio, sinjoro Haro ricevos c^ion, kio apartenas al li, kaj krom tio ankorau^ grandega monsumo farig^os la havaj^o de la reg^a trezorejo. Molukkoj kus^as sur nia parto de la terglobo. Portugaloj havas kau^zon por plendi. Cetere, se ili volos, ni vendos Molukkojn al ili, ni ricevos de ili grandan kompenspagon kaj ili veturadu tien ankau^ estonte. Kapitano Elcano, vi faris por nia lando kaj por nia reg^a trezorejo netakseblajn servojn, do vi meritas ankau^ rekompencon! Kaj felic^a Elcano estis supers^utata per honoroj de c^iuj flankoj. Li farig^is la hispana hidalgo. Lia nobela blazono portis oran s^losilon en rug^a kampo, sub g^i signojn de la spicoj: muskatajn nuksojn, kariofilon kaj cinamon. Sur la blazono serpentumis rubando kun surskribo: Vi unua c^irkau^veturis min. - Krom tio li ricevis grandan dumvivan renton. Ankau^ ceteraj maristoj kaj familioj de postvivantoj estis ric^e rekompecitaj. Portugalujo lasis por si hegemonion super Molukkoj, sed c^ar ili kus^is sur tiu parto de la terglobo, kiu lau^ divido de papo apartenis al Hispanoj, ili devis pagi al hispana reg^o multajn milionojn da kronoj. Pli poste oni konstatis, ke tiu mono estis pagita malprave: sciencistoj nome elkalkulis, ke Molukkoj kus^as sur la parto portugala! C^ie regis g^ojo, emocio, entuziasmo. C^ien trapenetris la nekredebla sciigo, ke la Tero estis c^irkau^veturita. C^ie oni devis ekkredi, ke la Tero havas formon de kuglo. C^ie oni lau^dis kurag^on, au^dacon kaj persistemon de tiuj, kiuj realigis tiel miregindan ekspedicion. Kaj meze de tiu g^enerala gloro nur unu nomon preskau^ neniu rememorigis. Nur unu nomo kvazau^ ne ekzistus: Fernao Magalhaes. XVIII La faro de Magalhaes Sed la historio estas justa. Por mallonga tempo estis eble forgesi la meritojn de la granda malkovrinto. Estis eble malpurigi rememoron pri li. Estis eble ofende trakti lian vidvinig^antan edzinon kaj malgrandan Rodrigon, gardi ilin kiel krimulojn kaj fine lasi ilin morti en malhonesto kaj humiligo. Sed kiam aperis presita tagolibro de Pigafetta - "La unua vojag^o c^irkau^ la terglobo" - g^i malfermis okulojn al tuta kultura mondo. Nur tiam montrig^is, ke admiron meritas ne nur Elcano, reg^o Karolo kaj aliaj, kiuj rikoltis la gloron por la historia s^ipveturo, sed precipe kaj antau^ c^io Fernao Magalhaes kaj centoj da maristoj, kiuj oferis siajn vivojn por realigi la grandiozan ideon. Kaj tiam estis donita al granda admiralo la loko, kiu plenrajte apartenas al li en la s^torma epoko de renversig^o en historio de la homaro. La faro de Magalhaes farig^is unu el fundamentaj pilastroj, pri kiuj apogis sin nova epoko, la epoko de neantau^vidata progreso en homa scio. G^i estis epoko, super kiu pli gloran ni malfacile serc^us en la pasinta historio de la homaro. Post la epoko dau^ranta pli ol unu miljaron, kiam la sole rekonataj au^toritatoj en scienco estis verkoj de greka filozofo Aristotelo kaj la Biblio, kiam plej multaj universitatoj papage ripetis g^is tedig^o doktrinojn, kiuj jam antau^ longe malnovig^is - post c^i tiu epoko la homa spirito ekrezistis kontrau^ la subpremado kaj serc^is novajn, progresajn, revoluciajn vojojn. La grandioza eltrovo de Gutenberg kunligis homajn spiritojn sen atento pri distancoj de spaco kaj tempo. Pola astronomo Nikolao Kopernik, samtempulo de Magalhaes, venis kun sia revolucia doktrino, ke la Tero ne estas centro de la Universo, sed ke g^i turnig^as c^irkau^ Suno kune kun aliaj planedoj. Lian renversitan doktrinon defendis kaj pliric^igis germana astronomo Johano Kepler. Por la sama ideo au^dace batalis Giordano Bruno, itala filozofo. Scion pri Universo senmezure pliric^igis Italo Galileo Galilei, kiu per sia teleskopo malkovris kvar satelitojn de Jupitero. Inter c^i tiujn pionirojn apartenas ankau^ la universalulo Leonardo da Vinci, plue malkovrinto de la leg^o pri graviteco Isak Newton kaj aliaj kaj aliaj, kiuj bruligis kaj alte portis torc^on de la lumo, de la scio kaj progreso kaj kondukis homaron el mucidaj mezepokaj c^eloj al la suno. Same kiel Fernao Magalhaes, ankau^ c^i tiuj famaj sciencistoj devis multe suferi dum sia vojo al ekkono. La eklezio malpermesadis disvastigadon de la novaj ideoj kaj persekutis ties au^torojn. G^i timis, ke g^ia au^toriteco malgrandig^os, se ne plu validos ideoj, kiujn g^i proklamis kaj defendis longajn jarcentojn. G^i defendis sin kontrau^ progreso c^iamaniere. G^iaj reprezentantoj ec^ rifuzis inviton de Galilei, ke ili rigardu la firmamenton per la teleskopo kaj tiamaniere je propraj okuloj konvinkig^u pri g^usteco de lia doktrino. Ili oferlasis la kadukan maljunulon al terura eklezia tribunalo - inkvizicio - kaj devigis lin sub minaco de turmentego kaj morto, ke li dementu sian doktrinon pri la stela c^ielo. Giordanon Brunon ili brulmortigis nur pro tio, ke li ne volis dementi sian ideon pri turnig^ado de la Tero c^irkau^ la Suno. Kaj la herooj de la scienco tamen persistis. Fine c^iam venkas tio, kio estas g^usta kaj vera, kio alportas efektivan progreson. Pro tiu kau^zo ankau^ tiam - en la dekkvina deksesa kaj deksepa jarcentoj - venkis ideoj de la homoj, kiuj volis ekkoni kaj la sciojn komunikadis al tuta homa societo. Kian lokon okupas Fernao Magalhaes inter tiuj progresemaj homoj? Se ni volas konstrui domon, plej frue ni devas konstrui fundamentojn. Se ni volas esti kapablaj legi, unue ni devas ekkoni literojn. Kaj se iu volas ekkoni Universon, unuavice li devas havi firman bazon sub la piedoj - li devas koni Teron, sur kiu li vivas. Li devas havi certecon. Meritoj pri tiu certeco apartenas al senmezuraj vicoj de tiuj homoj, kiuj de praaj tempoj akiradis kaj disvastigadis konojn pri la Tero pas^on post pas^o. Kaj lastan punkton malantau^ c^iuj hipotezoj kaj malcertecoj pri formo de la Tero signifis la nemortebla faro de Fernao Magalhaes kaj ties kamaradoj - la unua vojag^o c^irkau^ la mondon. Enhavo 1. Amikoj 2. En pag^ia lernejo 3. Vasko da Gama 4. La konkerantoj 5. Revoj kaj realeco 6. Ruy Faleiro 7. Triumvirato 8. En Hispanujo 9. Preparoj 10. Tra Atlantiko 11. Lau^longe de amerikaj bordoj 12. Ribelo 13. Trapasejo 14. Trans Pacifikon 15. Inter indig^enoj 16. Batalo sur Maktano 17. Victoria 18. La faro de Magalhaes x x x