F. OMELKA Aventuroj de Antonio 1937 ELDONEJO DE MALKARAJ LIBROJ, BRNO II. ?e?oslovakujo. Presis A. Pražák, Jablonné n. O. Tiun ?i verketon mi dedi?as al DOLFA BARTOŠÍK, mia instruisto de esperanto. F. Omelka. FORVETURO. La tuta familio akompanis Antonion al la stacidomo. ?iuj silentis. La patrino sensukcese klopodis ka?i abundajn larmojn. E? liaj du pli a?aj fratinoj, kiuj ?iam nur ridis kaj kantis, iris apude: serioze, kvaza? ili akompanus lin en la militon, kie ?e ?iu pa?o atendas la morto. Nur Antonio iris fiere, plenigita de ?ojo kaj feli?o. Kaj kial li ne estus feli?a, se hodia? komencas plenumi?i lia malnova revo! Li veturos en la mondon! Ne en Brno-n a? Prago-n, sed en veran fremdlandon, en Afrikon! Kiom bele estas, ke la sorto efektivigas lian plej ardan revon! Lia tuta ?isnuna vivo traflugis liajn pensojn dum tiuj mallongaj momentoj anta? la forveturo de la vagonaro. Kiam li eksopiris voja?i? Ho, li bone memoras tiun belan vesperon, kiam li prenis en la manon la voja?priskribon el Meza Azio! Li jam ne plu scias, kiel ?i estis surskribita. Sed ?is nun li sentas tiun emocion, kiu ekkaptis lin, kiam li legis pri dan?era ekspedicio en la Himalajon, la plej altan montaron de la mondo. E? nun li vidas anta? la okuloj la tirbestojn, terenfalantajn pro laci?o, kaj homojn pereantajn pro frosto kaj nekutima klimato. Ankora? nun li admiras la energian komandanton de la ekspedicio, kiu iris anta?en malgra? malhelpoj, decidinte riski la vivon por atingi sian celon. Kiom bela, dan?era kaj heroa estis tio! Kaj Antonio rememoras, kiel li tiam ?esis legi kaj duonla?te li ekflustris: "Tia komandanto mi volus esti!" La patro eka?dis tion. Kio vi volus esti?" "Tia komandanto de ekspedicio, voja?anto, pri kia mi ?us legis." "Pri tio vi, fileto, ne pensu! Vi havas anta? vi aliajn aferojn," mallonge diris la patro kaj li da?rigis sian laboron. Jes, li havis anta? si aliajn aferojn. Li vizitis la unuan klason de la bur?a lernejo. Li devis studi historion, geografion, matematikon, naturhistorion ktp. Multe da lernado. Sed liaj pensoj revenadis al la bela libro. Li balda? prunteprenis alian voja?priskribon, ne malpli belan. Kaj poste li legis la librojn de la plej famaj voja?antoj, Hedin, Vraz kaj aliaj - kaj la sopiro al la fremdaj landoj kreskis kiel lavango. Li povis legi tutan posttagmezon kaj vesperon - ofte li enliti?is nur meznokte. Kiomfoje la patrino devis lin forpeli en la liton - super la libro li maldormus e? tutan nokton. Kaj malrapide el lia sopiro fari?is firma decido: li fari?os voja?anto! Kaj ?ar kiel voja?anto li devos koni multajn fremdajn lingvojn, li komencis studi germanan lingvon tiel fervore, ke li balda? atingis la unuan rangon en la klaso. Krom tio li studis francan lingvon. Lia instruisto estis juna homo, kiu tre ofte entuziasme parolis pri nova internacia lingvo, esperanto. Antonio a?etis anka? esperantan lernolibron - kaj kiam li forlasis la bur?an lernejon, li jam tiom konis ?i tiujn lingvojn, ke li ilin jam sufi?e bone parolis. Sed, se li opiniis, ke estos tiel facile fari?i voja?anto, li eraris. Kiam li komunikis al la patra siajn planojn, ?i tiu ekridis. "Kion vi pensas, knabeto-voja?anto! ?u vi pensas, ke estas facile fari?i voja?anto? Kiu volas veturadi en fremdajn landojn, bezonas monon, multe da mono! Vi ne povas e? imagi, kiom da mono kostas tia ekspedicio! Kaj vi bone scias, ke ni ne havas superfluan monon. Forigu tiajn pensojn! Vi lernos, vi fari?os bona komercisto kaj tio estos por vi pli utila ol ia vagado tra la mondo!" Oni facile diras: "Forgesu tion!" - sed kiamaniere li tion povus fari? Li ja okupis sin pri tio tutajn jarojn, li tion pripensis ?iam kaj ?iam! Li komencis la patron peti, persvadi, li klarigis, ke por tio tamen ne estas necese tiom da mono - sed sensukcese. La patro ne volis a?di pri liaj planoj. Antonio devas iri en la lernadon. Tial li decidis agi energie. Se li devos fari?i lernanto, bone. Sed tamen li estos en fremdlando. Lia onklo estis komercisto en Genovo. Li ja skribis al ili malofte, sed kun la letero li sendis ?iam grandan keston da sudaj fruktoj. Eble li - - - Antonio elser?is la adreson de la onklo kaj, ne dirante unu vorton al familianoj, li skribis al li. Li petegis la onklon, por ke li akceptu lin en la lernadon kaj en sia letero li promesis, ke li ?iam obeos. Kaj la onklo tuj respondis. Nun li ja ne bezonas lernanton, sed post unu jaro li akceptos Antonion. La patro ?ajne iomete koleris, ke Antonio al li nenion diris pri sia letero, sed efektive li ?ojis, ke "tiu bubo estas tiom energia," kaj ke li scipovas helpi al si mem. Tiun tagon, kiam li ricevis de la patro permeson iri en la lernadon al la onklo, Antonio saltis pro ?ojo ?is la plafono. Li tuj a?etis lernolibron de la itala lingvo kaj komencis lerni ?in. Komence tio estis malfacila, sed Antonio ne cedis. Kion ?ion homo kapablas, se li havas anta? la okuloj grandan celon! Post duonjaro de diligenta studado li komencis legi librojn en itala lingvo. Sed subite venis de la onklo sciigo, kiu efikis kiel fulmo. Nuntempe li ne povas akcepti Antonion, ?ar li ?us entreprenas grandan komercvoja?on en Afrikon. Unue li veturos en Trieston kaj poste rekte en Afrikon. La ekspedico voja?os anka? tra Saharo, tial tuta komercvoja?o da?ros proksimume duonjaron. Tuj post reveno de la onklo povos Antonio veturi al Genovo. Nun Antonio ridetante rememoras, kiom li devis klopodi, anta? ol li sukcesis persvadi siajn onklon kaj patron, sed precipe la patron, por ke li povu partopreni la ekspedicion de la onklo en Afrikon. Post longa pripensado la patro donis sian permeson, kaj hodia? - hodia? Antonio jam veturas en Trieston, kie lin la onklo jam atendas. Iomete fiere li rigardas la tutan mondon. Ho, kiom liaj kamaradoj miregos, kiam li rakontos al ili pri nekredeblaj aventuroj, kiujn li travivos en sova?a Afriko! Kiom miros sinjoro instruisto, kiam li reveninte alportos al li por kabineto multajn ekzotikajn stranga?ojn! Sed - jam ili atingis la stacidomon. En la malproksimo aperis la fumo - lia vagonaro alveturis. Kaj en fiu momento, kiam lin ?irka?is kaj lastfoje adia?is liaj gepatroj kaj fratinoj, premis la koron de Antonio granda beda?ro kaj li ekploris. kiel infano. Sed la vagonaro jam staris en la stacidomo. Rapide ili metis liajn paka?ojn en la vagonaron. La patro ankora? per malla?ta vo?o rememorigis lin, ke li bone gardu sian monon. En tiu momento ekspedoficisto donis signon - kaj la vagonaro ekflugis tra la fekunda ebena?o de la slovaka regiono . . . Tiun saman tagon vespere, kiam Antonio estis jam malproksime en A?strio, alkuris en la domon de sinjoro Ratajsky leterportisto kvaza? sen animo kaj tute konsternite li ekkriis: "Kio estas kun Antonio? ?u li jam forveturis?" "Jes - hodia? -," sinjorino Ratajsky volis ankora? ion diri, sed ?ia vo?o rompi?is en la gor?o, ?i anta?sentis ion malbonan. "?us alvenis por vi telegramo. . . de la onklo." La manoj de la patro tremegis, kiam li malfermis tiun malgrandan papereton. Kaj kiam li komencis legi, la vortoj ne volis elgor?i?i: "Neanta?videblaj cirkonstancoj devigis min forveturi jam hodia? tagmeze. Antonion ne forsendu. Jozefo Ratajsky." En la ?ambro ekregis minaca silento. Neniu ekparolis. Nur kvar paroj de konsternitaj okuloj estis fiksitaj al la malbona sciigo. EN TRIESTO Al Antonio pasis la tempo rapide. Komence li sentis angoron. Adia?o de la gepatroj kaj fratinoj lasis en lia animo profundan impreson. Sed vico da novaj aferoj balda? forigis la malgajajn pensojn. Post duhora veturo li atingis A?strion. La voja?antoj parolis germane. Li a?skultis la fremdan lingvon kaj klopodis ekkompreni tion, pri kio oni parolis. Li estis sufi?e surprizita. Tiu germanlingvo aspektis iomete alie ol li ellernis ?in. Anstata? la ?usta esprimo "ich habe" li a?dis strangajn vortojn "i hob" ktp. Sed malgra? tio li kompremis sufi?e. Post kelka tempo li havis okazon paroli germane. Maljuna, parolema sinjoro demandis lin, ?u li veturas Vienon. Li respondis, ke li voja?as Afrikon. Tiam la sinjoro eksaltis for de sia loko, ekprenis sian nazumon, frotis ?in per naztuko, denove surnazigis ?in kaj fikse rigardis Antonion. En lia rigardo estis tiom da malkonfido, scivolemo, surprizo kaj mirego, ke tio estis preska? ridinda. Kaj kvaza? li ne kredus al siaj oreloj, li demandis ankora? unufoje: "Kien vi veturas?" "En Afrikon," memfide respondis Antonio. "Kaj ?u sola?" la fremdulo ankora? ne kredis. "Kun mia onklo. Li atendas min en Triesto." La maljuna sinjoro ?iam miris kaj miris. Dio bona, kiom kura?a estas la hodia?a junularo! Tiu bubo ne estas pli a?a ol dekkvinjara, kaj ekveturas sola Trieston kaj volas voja?i en Afrikon!" "Kaj kien: en Al?erion a? en Tunizion?" "En Tunizion." "Kaj poste reen?" "Ne, en Saharon." "Kion vi diras?" la sinjoro komencis iomete koleri?i. Li opiniis, ke tiu knabo mensoge babilas. "Kaj kion vi tie farus?" Antonio, kiel eble, klarigis al li la aferon. Li ?ojis, ke li povas paroli germane. Kaj li mem estis surprizita, kiom bone li en tio sukcesis. Anta? ol li finparolis, konduktoro komunikis, ke ili estas en Vieno. Dum la plua voja?o li ne povis de?iri siajn okulojn de la belega panoramo, kiun prezentis la Alpoj. Anka? en Moravia Slovakujo, kie li travivis sian infana?on, estas montoj, sed kio estas ekzemple tia Bu?lov kompare al ?i tiuj kolosaj grandeguloj? Malrapide alproksimi?is la nokto. Antonio beda?ris, ke li devas travoja?i tiom belan regionon dumnokte. Sed kion fari? Interrompi la voja?on kaj da?rigi ?in morga? - tio ne estas ebla. La onklo atendus lin kaj kiajn pensojn li havus, se li ne alveturus? Li certe ektimus, ke al Antonio okazis dumvoje io malbona. Li elpakigis libron kaj komencis legi. ?irka? noktmezo li i?is tre dormema. Li forte luktis kontra? la dormo, ?ar li timis, ke iu malbona homo povus ?teli lian monon. Sed la naturo estis pli forta ol la bona intenco. Post kelkaj momentoj lia kapo klini?is sur la bruston, liaj okuloj fermi?is kaj nur kvaza? el malproksimo li a?dis la kontra?frapojn de la vagonradoj: ta-ta-ta, ta-ta-ta, ta-ta-ta - - - Li ekdormis. La suno staris jam alte super la horizonto, kiam iu perforte skuis lin. Ektimigite li eksaltis. En la unua momento li ne povis rekonscii?i. Kie li trovi?as? Kion deziras tiu nekonata homo? Kaj per kia stranga lingvo li parolas ? Kion devas tio ?io signifi? Fine li ?ion rememorigis al si. Li ekkomprenis, ke tiu nekonata viro estas la konduktoro kaj postulas de li veturbileton. Sed - kiel tio estas ebla? Li ja montris ?in jam! Ho, li jam scias. . . li estas jam en Italujo! Li montris la veturbileton kaj komencis trarigardi siajn paka?ojn: ?io estis en ordo. Kiom li ?ojis, kiam li finfine alveturis en Trieston! Kiam la vagonaro haltis, Antonio elklini?is el la fenestro kaj svingis per la po?tuko. Ili tiel interkonsentis kun la onklo, por ke ili balda? trovu unu la alian. Ili ja certe ne ekkonus sin reciproke, ?ar la onklo vizitis lian familion lastfoje anta? dek jaroj. La okuloj de Antonio vagis tra la perono. Ho, kia granda amaso da homoj! La onklo estas vere sperta viro, ke li proponis tiun aferon kun la po?tuko. Kiamaniere estus eble trovi unu la alian en tiu ?i maro de homoj? Homoj elvagoni?is kaj rapidis en la urbon. La vagonaro rapide malpleni?as. Kie estas la onklo? Li sendube atendas, ?is tiuj mulfaj homoj foriros... Sed jam li povus esti ?i tie, ?ar Antonio estas en la tuta vagonaro preska? sola. Sed vidu, tie staras grupo da sinjoroj. . . kiu el ili estas eble la onklo? ?u tiu alta sinjoro en nigra vesto? Ne, li ne estas la onklo, ?ar la onklo estas pli malalta. . . tiu apudstaranta eble. . . anka? ne, ?ar ?us li bonvenigas sinjorinon. Ho, Antonio estas stultulo, eble ?i tie estas la kutimo, ke neniu, kiu ne intencas veturi, rajtas promeni sur la perono. Eble la onklo staras anta? la stacidomo kaj tie atendas lin ! Subite li eksentis grandan ?ojon. Iu viro kuris rekte al lia vagono kaj de malproksime li donis al li iun signon, sed li ne povis ekkompreni ?in. La onklo! Sed - la onklo tio ne estis. La viro alkuris ?is li kaj tre kolere li ion kriis. Embarasita Antonio komprenis nur unu vorton: "Eksteren! Eksteren!" Do li ekprenis siajn paka?ojn kaj malfacile elvagoni?is. Apena? li staris sur la tero, la vagonaro ekveturis. Nur nun li ekkomprenis, kial la viro koleri?is. Sed kie estas la onklo? Antonio forlasis la stacidomon. La onklo ne estis videbla. La sento de terura soleco ekkaptis lin. Ion similan li neniam anta?vidis. Kio povis okazi? Kion li nun faros en fremda urbo, sola kaj sola --- Cetere, kiaj plendoj! Eble la onklo ekmalsani?is a? dumvoje al la stacidomo io neanta?videbla okazis al li - ja kiom da plej etaj aferoj kaj hazardoj estas en la vivo, kiuj povas reteni nin! Kaj Antonio kura?e alpa?is policiston, kiu staris apud la stacidomo. En la notlibreto li havis adreson de la komerca firmo, ?e kiu estis la onklo dum sia restado en Triesto. "Sinjoro, mi petas vin, kie estas la domo de tiu ?i firmo?" La itala policisto tre kompleze klarigis al li, la? kiu vojo li iru por atingi la menciitan domon. Antonio a?skultis, a?skultis - sed kiam la policisto estis finparolinta, li diris malespere: "Mi ne komprenas." Kiel en A?strio, anka? ?i tie li eksciis, kia granda diferenco estas inter la literaturlingvo, per kiu oni verkas la librojn, kaj la dialektoj. La policisto kompatis la malgrandan knabon. Li pripensis, kiamaniere li povus helpi al li. En tiu momento preterpasis ilin unu el liaj konatoj. La policisto vokis lin kaj parolis kun li pri la afero. La viro kapjesis, ekprenis la kofron de Antonio kaj mallonge li diris: "Ni iru!" Li alvenigis Aatonion al grandega konstrua?o, sur kiu estis skribita per grandaj literoj la adreso, kiun havis Antonio. Li starigis la kofron al la pordo, amike ekridetis kaj foriris. Antonio eniris. Li haltigis la unuan homon, kiun li renkontis. Li forgesis, ke li estas en fremda, lando, kaj demandis ?e?e: "Pardonu afable, sinjoro, ?u vi ne scias, kie estas sinjoro Ratajsky?" La viro neis per la kapo, komprenigante Antonion, ke li ne komprenas. Antonio komencis germane. Tiam la viro ekkomprenis. "Ratajsky? Jes, mi scias. . . hiera? posttagmeze li forveturis per la ?ipo en Afrikon, en Tunizion. Antonio ekpali?is. Ho, li eble ne komprenis! Tiuj fremdaj lingvoj! "Mi petas ?" "Sinjoro Ratajsky forveturis hiera? posttagmeze per la ?ipo en Afrikon, en Tunizion!" la respondo estis klara kaj komprenebla, sed jam iomete malpacienca. "Tio ne estas ebla..." nur kiel por si diris Antonio. Tiam la viro forturni?is kaj rapidis al sia laboro, lasinte Antonion al liaj malgajaj meditoj. La sciigo konsternis lin. Li jam preska? atingis la celon de siaj klopodoj kaj nun - la forveturo de la onklo subite ?ion neniigis. Kial do la onklo tion faris ? ?u li volis liberigi sin. de li? ?u li diris al si, ke dum dan?era ekspedicio Antonio estus por li nur granda malhelpo? ?u li en la lasta momento tiel decidis? Pripensante tion, Antonio preska? ekploris. Ankora? feli?e, ke la patro donis al li por ?iuj kazoj sufi?e da mono! Sed kio estus la ka?zo, ke la onklo devis decidi nur en la lasta momento? Certe okazis io stranga - cetere li konvinki?os. Li alpa?is oficiston kaj demandis lin, ?u li ne scias, kial sinjoro Ratajsky forveturis en Afrikon jam hiera?, "La ?ipo estis forveturonta nur morga?," sonis la respondo. "Sed subite la direktoro de nia kompanio, kies kompaniano estas anka? sinjoro Ratajsky, ?an?is la programon kaj ordonis, ke la ?ipo forveturu du tagojn pli frue." Kaj la oficisto da?rigis sian laboron, ?ar en tiel granda komerca domo ne estas tempo por longaj paroloj. Tiu ?i sciigo redonis al Antonio trankvilon kaj pripenson. Do la onklo ne volis liberigi sin de li kaj li forveturis nur pro tio, ke li obeis la pli superan ordonon! Ho, se la afero estas tia, kara onklo, ni kunvenos! Li energie ekprenis siajn pezajn paka?ojn kaj ekiris en homplenajn stratojn. Forgesita estis ?ia malkura?eco kaj malespero! Li atingos la onklon! Li partoprenos kun li la vo?a?on tra la Saharo! Li realigos siajn planojn, ?ar li bone scias, ke por dua fojo la patro certe ne donus permeson iri en la mondon! Post nelonga ser?ado li trovis "Transport-Oficejon." Tie li informi?is, kiam en plej proksima tempo veturos la ?ipo al Afriko. Je la tria posttagmeze. Li a?etis veturbileton por la tria klaso. Post la pago de la bileto restis al li nur kelkaj liroj. Tio ne gravas, En Tunizio li atingos la onklon kaj tiam li ne plu bezonos monon. Anta? ol li en?ipi?is, li a?etis bildkarton kaj skribis hejmen: "Karaj gepatroj kaj fratinoj! Kiam mi alvenis en Trieston, la onklo jam estis for. Li devis forveturi du tagojn pli frue. Mi sekvas lin. En Tunizio mi atingos lin. Mi fartas bonege. Kisas vin via Antonio," SUR LA MARO, La maro entuziasmigis Antonion. Apena? li estis deponinta siajn paka?ojn en malgranda kajuto en subferdeko, en kiu kunlo?is ankora? kvin voja?antoj, li iris sur ferdekon kaj ?uis la belegan maraspekton. La maro estis trankvila. Malforta venteto delikate movetis ?ian surfacon, kies horizonto perdi?is en senfina malproksimo: Nur nun li ekkonsciis, kion signifas la vortoj "senfina maro". Li rememoris pri la rivero Moravio. Anka? ?i de tempo al tempo disrompis la digojn kaj subakvigis vastajn herbejojn apud Uherské Hradiště. Tiam Antonio persistis e? kelkajn horojn stari sur la ponto kaj observi la malklaran akvon, kiu kun granda bruego ruli?is kaj sova?e pu?egis pontkolonojn. Li povis longe tiel stari plena de admiro kaj entuziasmo, kun lar?e mafermitaj okuloj, kaj unusola ideo turni?is en lia kapo: "Tiel sendube aspektas maro!" Sed kia diferenco estas inter tiu rivero kaj tio, kion li vidas ?i tie! Tie estis la akvo malpura, abomena - kontra?e la maro estis pura, helblua, kaj kio estis ?efa, nenie estis videblaj vila?oj kaj urboj, nenie estis arboj kaj krom kelkaj izolitaj birdoj, kiuj ?irka?flugante sekvis la ?ipon, sur tiu tuta grandega marsurfaco estis absolute neniu postsigno de la vivo. La suno majeste na?is tra la sennuba firmamento kaj ?iaj radioj, bani?antaj en ondoj, ?an?is la maron en disfanditan oron! Post vesperman?o li revenis sur la ferdekon. La nokto estis varma kaj trankvila. Sur la ferdeko muzikis marista kapelo. Al Antonio tre pla?is la kostumoj de la muzikistoj. Ili estis vestitaj en tolaj ?uoj, blankaj pantalonoj, bluaj surtutoj kaj ?apoj kun ora broda?o. Ili muzikis fremdajn kantojn. Antonio ne komprenis ilin, sed malgra? tio ili tre pla?is al li. Sed kia estis lia surprizo, kiam la muzikistoj verve komencis ?e?an kanton "Kial nune ni ne ?oju?" Li preska? forgesis, ke li trovi?as en fremdlando. Tiuj kelkaj karaj tonoj efikis, ke li subite sentis sin sur la ?ipo kiel hejme. Estis jam preska? duonnokto, kiam la pasa?eroj komencis forlasi la ferdekon. En tiu nokto li dormis maltrankvile. Lia kajuto estis en proksimo de ma?inejo kaj bruego de ma?inoj penetris en la kajuton, ?ar ties muroj estis tre maldikaj. Krom tio la ?ipo iomete ?anceli?is. La duan tagon posttagmeze li estis denove sur la ferdeko. Apogita je balustrado li observis la ludon de ondoj kaj profundan sulkon, kiun postlasis la rapidanta ?ipo. Malproksime de li staris knabineto, sendube dekdujara. Ceteraj voja?antoj kaj maristoj estis en tiu momento sur konfra?a parto de la vasta ferdeko. Anka? la knabineto rigardis la maron. Sed la balustrado malhelpis ?in en ?irka?rigardado kaj tial ?i stari?is sur la piedpintojn. ?ar e? tio ne sufi?is, ?i surgrimpis la balustradon kaj elklini?is. Subite ?i perdis ekvilibron - kaj pli frue ol Antonio povis alsalti kaj anta?iri la katastrofon, ?i falegis en dan?erajn ondojn. La tutan okazinta?on rimarkis nur Antonio. Li ne perdis sian spirit?eeston. Pli rapide ol vi povus diri unu-du, li jam estis sen surtuto kaj preti?is ?eti sin en la maron. Li povis bonege na?i, kiel ?iuj knaboj el lia vila?o. Lastmomente, kiam li jam staris sur la balustrado, li turnis sin al la maristoj kaj la?tege li ekkriis: "Helpu!" Post tio li kurage saltis de sur la alta ferdeko. Li mallevi?is profunden sub la surfacon. Kiam li reaperis, li ?irka?rigardis. La knabineto estis en distanco de kelkaj metroj de li. ?i malespere svingis per la manoj kaj tenis sin sur la surfaco nur kun la plej granda peno. La fortoj jam forlasis ?in. Antonio direktis sin al ?i. Li ekprenos ?in kaj na?os kun ?i al la ?ipo, se kompreneble ili eka?dis lian ekkrion. Sed la??ajne lia peno estos sensukcesa. Kiam li estis jam tute proksime de la malforti?inta knabineto, ?i malaperis sub la surfacon. Antonio atendis momenton, kiam reaperos ?iaj manoj, sed vane. Tial li profunde enspiris, ?etis sin sub la surfacon kaj palpis per la manoj ?iuflanken. Subite li ektu?is ?ian manon. Li fortege ekprenis ?in kaj na?is supren. En la lasta momento! La spiro jam ne sufi?is al li kaj kiam li estis tute proksime sub la surfaco, li ekglutis malbongustegan marakvon. La knabineto jam senkonscii?is. Tio estis por Antonio feli?o, ?ar alie ili amba? versimile dronus. Li ?irka?rigardis, kie estas la ?ipo. ?us oni demetis la savboaton kaj kvar maristoj rapide remis al la loko de la akcidento. Nur ke ili estu jam ?i tie!" ekpensis Antonio. "Mi jam ne eltenos longe." Kaj vere - liaj manoj jam treege laci?is. Se la boato alveturus kelkajn sekundojn pli poste, ?io estus finita. Oni tiris ilin feli?e en la savboaton, kiu rapidis al la ?ipo. Tie jam ?iuj estis alarmitaj. ?iuj voja?antoj estis sur la ferdeko, premi?ante ?irka? la balustrado. Sur iliaj vizagoj oni povis rimarki grandan eksciton. Precipe plendis iu sinjoro en sportvesto. Kiam oni transportis ilin sur la ferdekon, al la senkonscia knabineto alpa?is ?ipkuracisto. ?ajne ?i ne plu vivis. La kuracisto klini?is super ?in kaj atente a?skultis. ?iuj eksilentis en stre?a atento. La sinjoro en sportvesto - patro de la knabineto - estis pala kiel muro kaj fikse rigardis la kuraciston, kvaza? li atendus el lia bu?o verdikton pri sia propra vivo a? morto. La kuracisto rekti?is kaj skuis la kapon. Poste li ekprenis malgrandan speguleton kaj alproksimigis ?in al la bu?o de la knabino. Apena? rimarkeble ?i ekrosi?is. "?i vivas!" li proklamis mallonge kaj tuj eklaboris. Helpe de sia asistanto li komencis artefaritan spiradon. Post nelonge la knabineto malfermis la okulojn. Nekomprene ?i ?irka?rigardis. ?i ekvidis multajn homojn, inter ili la neordinare palan patron kun larmoj en la okuloj. Subite ?i rememorigis ?ion al si. ?i rapide ekstaris kaj, kurante al la patro, ?i ekvokis: "Mein Vaterlein!" Al ?eestantoj ekrosi?is la okuloj. Kaj nur nun, kiam la dan?ero estis forigita kaj la ?ipo da?rigis sian pluan vojon, ili ekinteresi?is pri la malgranda savinto. Sed Antonio nenie estis videbla. Apena? li surgrimpis la ferdekon, li kuris en sian kajuton, por ke li vestu sin en sekan veston. Li decidis, ke li hodia? ne plu iros sur la ferdekon, por ke li evitu longajn dankparolojn. Sed balda? oni trovis lin tie. ?ipservisto en subferdeko montris al la ?ipestro lian kajuton. La ?ipestro kun la patro de la savita knabineto eniris la kajuton kaj kore dankis al li. Ili demandis lin pri la celo de lia voja?o. Ili amba? scipovis paroli germane - la patro estis naskita Germano - kaj invitis lin, por ke li iru kun ili sur la ferdekon. Antonio ne volis, sed fine li iris. Kaj tie la ?ipestro anta? ?iuj voja?antoj la?dis la senekzemplan kura?on de la dekkvinjara knabo, kiu povas esti la ekzemplo al multaj maturaj viroj. Kaj kiam li rakontis al ili pri liaj traviva?oj, admiro kaj la?do de la voja?antoj ne havis finon. Dum la plua voja?o al Afriko estis Antonio la centro de la ?enerala atento. ?iu klopodis iamaniere rekompenci lian vere heroan agon. La savita Gerto kaj ?ia patro, Karlo Meyer, germana komercisto, lo?anta en Tunizio, fari?is liaj nedisigeblaj gekunuloj. EN TUNIZIO Kiam ili fine alvenis en Tunizion, atendis tie Antonion nova surprizo. Sinjoro Meyer iris kun li en transportoficejon. Tie oni plej bone scios, kie la onklo nun trovi?as. La oficisto en la transportoficejo tre kompleze informis ilin: sinjoro Ratajsky foriris hiera? kun granda komerca karavano, kies voja?ocelo estis Timbuktu. Pri tio, ke ?i tien venos iu knabo, li diris nenion. Kompreneble. Kiel li povus paroli pri tio! Li ja estis konvinkita, ke Antonio estas hejme! Angoro ekkaptis Antonion. Kion fari? Li firme kredis, ke li certe atingos la onklon ?i tie. Nur pro tio a?etis por la lasta mono la ?ipveturbileton. Se li estus anta?sentinta, ke la onklo estos jam for, li estus a?etinta veturbileton de Triesto al sia hejmo. Nun li jam estus hejme! Sed kion li faru nun, sola en fremda urbo kaj krom tio e? sen mono? Sekvi la onklon de ?i tie li ne plu povas. Li certe mortus en senfina dezerto. Sed kiel li veturos hejmen sen mono? Li preska? ekbeda?ris, ke li komencis tiel longda?ran voja?on sola. Sed li beda?ris nur unu momenton. ?u li ne estas sana? ?u li ne akiros vivrimedojn per laboro de siaj manoj? ?u li ne estas kapabla perlabori en haveno almena? tiom da mono, kiom li bezonos por tie vivi ?is reveno de la onklo? A? . . . eble li povos ali?i al iu alia karavano, voja?anta anka? en Timbuktun, sub la kondi?o, ke li faros diversajn laborojn. Jes, li faros ion similan! Ne, vere, neniu kontra?o estis sufi?e forta por embarasi Antonion! Dum li tion pripensis, sinjoro Meyer staris apud li kaj trafoliumis iun gazeton, kvaza? li ser?us ian sciigon. Sed tion li faris nur ?ajne. Tiu ?i kura?a kaj entreprenema knabo pla?is al li. Kaj nun, kiam li estis en tiom neenviinda situacio, sinjoro Meyer estis scivola, kion li decidos entrepreni. Kiam Antonio per trankvila vo?o komunikis al li sian decidon, sinjoro Meyer kontente ekridetis. Jen la knabo, kiu en la mondo ne perdi?os. "Bone, Antonio! Pla?as al mi, ke vi ne plendas. Kaj rilate vian situacion estu trankvila! Mi diris al vi, ke mia familio lo?as ?i tie. Mi volas iel rekompenci, kion vi faris por ni. ?is la reveno do via onklo vi povos resti ?e ni. Vi promenados kun Gerto kaj nia Karlo. La tempo pasos al vi tre rapide, ?ar ?i tie estas multaj rimarkinda?oj, kiujn vi ankora? neniam kaj nenie vidis. Dume mi esfos for. Anka? mi ekspedas grandan karavanon, kiu voja?os en Timbuktun. Mi mem devos partopreni ?in. Eble mi renkontos. la karavanon de via onklo. Mi rakontos al li pri vi. Kaj nun ni iru al niaj!" Antonio estis tiom surprizita per la afabla invito, ke li e? forgesis danki. Sed survoje al la domo de sinjoro Meyer li estis tre silentema. En lia animo komencis kreski nova ideo, sed li timis komuniki ?in al sia bonfaranto. Kiam ili alvenis al ge-Meyeroj, la sinjorino dankis al Antonio kun larmoj en la okuloj. ?ia filo Karlo, sama?a kiel Antonio, ekpremis senvorte lian manon. Sed tiu manpremo diris, ke ili restos ?is la morto sinceraj amikoj. Kiam la sinjorino eka?dis de sia edzo, ke Antonio restos ?e ili ?is la reveno de sia onklo, ?i tre ek?ojis. ?i tuj kondukis lin en belan, komfortan ?ambreton kaj diris al li, ke tiu ?ambro estos nur por li. Samtempe ?i diris al li, ke li sentu sin ?e ili kiel hejme. Li povis esti feli?a. Kaj tamen li ne estis kontenta. La ideo, kiu ekkaptis lin posttagmeze, ku?is sen?ese sur lia koro. Fine anka? sinjoro Meyer rimarkis, ke li estas rimarkinde silentema. "?u okazis al vi io malagrabla? Se io vin ?enas, diru tion al m! Mi plenumos ?iun vian deziron". "Al mi tre pla?as ?e vi, sinjoro Meyer, sed. . ." Li eksilentis. "Nu, nur finparolu!" Antonio silentis, Sinjoro Meyer subite ekridis. Ho, ke li tuj ne divenis tion! "Mi jam scias, kio ?enas vin, Antonio! Kaj tio estas ja tiom memkomprenebla! Vi ?atus veturi hejmem, ?u ne? Se tio estas vere via deziro, mi plenumos ?in -" "Ne, ne, sinjoro Meyer", vigle interrompis lin Antonio. "Mi pripensas ion alian. Sed mi timas, ke mi kolerigos vin per mia peto -" "Nur diru tion! Se mi povos tion fari, mi cerfe plenumos tion al vi." "Mi ?atus partopreni vian ekspedicion en Timbuktun," hezite diris Antonio kaj angorplena li ekrigardis sinjoron Meyer. "Vivu Antonio!" ekkriis post liaj vortoj Karlo. "Patro, jam tutan monaton mi pripensas tiun saman aferon! Pa?jo, ni povos partopreni amba?, ?u ne?" La viza?o de sinjoro Meyer iomete ekmalheli?is. "Antonio, tio, pri kio vi petas min, estas tre malfacila. Vi ne povas e? imagi, kiom peniga estas mar?ado tra Saharo. Kaj cetere, kio la penon kaj suferon koncernas, ili estas venkeblaj - sed kiom da dan?eroj embuskas tie homon! Imagu, en kia situacio mi estus, se io okazus tie al vi!" "Sinjoro Meyer," malkura?e rezistis Antonio, "kun la onklo min atendus ja la samaj dan?eroj kaj tamen miaj gepatroj donis al mi permeson! Kaj mi tiom ?ojatendis tion!" Post longa pripensado donis sinjoro Meyer permeson, ke amba? knaboj partoprenu lian ekspedicion. Li estos ja kun ili kaj gardos ilin. La ?ojo de la knaboj estis senfina. Tuj oni komencis la preparojn por la ekspedicio. En grandega magazeno de sinjoro Meyer ekregis vigla vivo. Paka?oj kun e?ropaj varoj estis malpakataj, la varoj trarigardataj, malbonaj pecoj forigataj kaj anstata?igataj per varoj pli bonkvalitaj. La du knaboj ?ojatendis la interesan voja?on. Ili vidos Saharon, tiun teruran dezerton, pri kiu ili jam tiom a?dis kaj legis! Ili veturos sur kameloj kaj ?iu posedos pafilon! Tion a?etis por ili sinjoro Meyer. Li venigis ilin al pafilejo kaj tie li klarigis al ili, kiel oni manipulas la pafilon. Lia lerteco en pafado miregis ilin. Post kelktaga ekzercado ili manipulis la pafilojn sufi?e bone. Iutage sinjoro Meyer venis hejmen kun radianta viza?o. "Do, knaboj, post tri tagoj ni ekvoja?os! Mi ?an?is mian planon. Ni ne voja?os kiel kamelkaravano, sed kiel a?tomobil-ekspedicio, per ra?pradaj a?tomobiloj." "Hura!" ekkriis gaja Karlo. "?u nun povas iu diri, ke nia patro ne estas la plej bona el ?iuj patroj en la mondo?" Anka? Antonio estis entuziasmigita per la nova plano, sed li kondutis iomete pli malla?te ol Karlo. "Mi opinias, Antonio, ke ni balda? atingos vian onklon, ?ar la distancon, kiun faras karavano dum unu semajno, ni faros dum unu tago." La sekvintan tagon estis finitaj la lastaj preparoj. La varoj estis metitaj sur a?tomobilojn, kiuj staris sur la korto kvaza? ses gigantaj monstroj. TRA SAHARO Sinjoro Meyer ne estis novulo en voja?ado tra la dezerto - vojagon tra Saharo li faris jam trifoje - sed hodia? li forlasas la ekstremajn pintojn de la civilizita mondo kun sia filo kaj fremda knabo, por kiu li fakte estas nun anka? patro. Kaj krom tio - kia granda diferenco estas inter la anta?aj karavanekspedicioj kaj la nuna a?tomobilekspedicio! En karavano estis kompaniigitaj multaj komercistoj, sed nun li entreprenas la ekspedicion sola! ?e la karavano oni precize sciis, kiom persistos kameloj, kiam oni atingos tiun a? tiun oazon - sed rilate a?tomobiloj li ne havas e? la plej malgrandajn spertojn. Kaj tamen li provos tion, ?ar en favora kazo tio signifos grandan sukceson kaj profiton por liaj komercaferoj. La vojo, kiu da?ris alifoje tutajn monatojn, estos finita dum unu monato. Sinjoro Meyer donis signon kaj ?iuj ena?ti?is. Sinjoro Meyer kun Karlo, Antonio kaj me?anikistoj sidi?is en lastan a?tomobilon. Karlo kaj Antonio ekinteresi?is pri la me?anismo de a?tomobiloj. Me?anikisto donis al ili mallongan klarigon. Nun, dum veturo sur malmola vojo, la aspekto de la a?tomobiloj neniel diferencas de la normalaj a?toj. Sed kiam ili alveturos en la dezerton kaj precipe sur la lokojn kovritajn de mola sablo, en kiun la radoj penetri?us, pro kio la veturo estus malebligata, tiam helpe de aparta me?anismo oni metos sur la radojn grandajn zonojn, sur kiuj estas malgrandaj elstara?oj - aspektantaj kiel mallongaj ?oveliloj - kaj tiuj zonoj kunigos la anta?ajn kaj malanta?ajn radojn. La elstara?oj eni?os en la sablon kaj tial la zonoj ne povos gliti, la rapideco de la a?tomobiloj per tio memkopreneble iom malpligrandi?os. Antonio demandis: "Kaj kio okazus, sinjoro Meyer, se nia a?tomobilo difekti?us? Ja la a?tomobilo, kiu estas anta? ni, estas en distanco almena? de duonkilometro de ni. ?u ?i veturus plu kun la ceteraj a?tomobiloj?" "Ne, kara Antonio. La distanco inter la a?tomobiloj estas pro tio tiel granda, ke ?iu a?tomobilo postlasas grandajn nubojn. de polvo. La afero estas aran?ita jene: en ?iu a?tomobilo sidas krom aliaj viroj unu homo, kiu sen?ese observas sekvantan a?tomobilon. Se li rimarkas, ke ?i haltas, li devas tuj atentigi sian ?oforon, kaj tiu tuj haltigas. Tiamaniere en kelkaj sekundoj ekhalti?os ?iuj a?tomobiloj." "Ankora? ion mi ne komprenas. Karlo diris, ke en Saharo ne estas signitaj vojoj. Kiel estas eble, ke ni ne erariros?" "Se vi estus nia kondukanto, Antonio, ni certe erarirus. Kaj ni certe erarirus anka? tiam, se mi estus gvidanto de la ekspedicio, malgra? tio, ke mi travoja?is Saharon jam trifoje. Vi certe rimarkis, ke, parolante kun nia kondukanto, mi parolas arabe. Li naski?is ?i tie. Kaj tiu ?i senfina dezerto estas al li tiel konata kiel al vi Uherské Hradiště kaj al mi Tunizio a? Berlino. Tia Arabo havas eksterordinare akran vidpovon. Liaj okuloj rigardas jam de la infaneco en grandajn malproksimojn. Se li ne volis devoji?i dum sia ekskurso el sia hejmo - el oazo - li devis atente observi e? la plej etajn signojn en la naturo. Li ne povis fidi, ke li, sekvante la postsignojn de sia kamelo, revenos hejmen. Apena? li forveturis kelkajn metrojn, la postsignoj malaperis. Vento glatigis ilin per sablo. Pro tio li bonege fiksis en la memoron iun malgrandan rokpinton, arbeta?on, apena? videblan monteton - kaj la? tiuj signoj, kiujn ni tute ne rimarkas, li trovis reirvojon. Per ekzercado li sukcesis enmemorigi la signojn sur tuta vojo, kiun ni traveturos. Li fari?is kondukanto de karavanoj kaj tiun ?i vojon li faris jam multfoje. Li akiras per tio sufi?e da mono. En karavano, kies migrado dependas de lia kapableco, li ?uas grandan respekton. Nia nuna gvidanto estas unu el la plej bonaj. Mi mem faris sub lia gvidado du voja?ojn kaj mi devas konfesi, ke li gvidis nin bonege." Dume la varmego fari?is netolerebla. Sinjoro Meyer elpo?igis po?horlo?on. "Post kvin minutoj ni haltos," li diris. "?u nia a?tomobilo?" demandis Karlo. "Ne nur nia a?to, sed ?iuj." "Kaj kiamaniere vi komunikos tion al ili, patro?" "Ili tion scias." Anka? Antonio elpo?igis po?horlo?on kaj ri?ardis anta?en. Vere! Precize post kvin minutoj haltis la unua a?tomobilo. La dua alveturis al ?i, la tria al la dua ktp. Fine ?iuj a?tomobiloj staris en unu grupo. ?oforoj kaj aliaj viroj ela?ti?is kaj amasi?is ?irka? sinjoro Meyer. Ili komunikis al li siajn impresojn kaj ekkonojn. La motoroj funkciis nedifektite, la a?tomobiloj veturis tre bele. Dum la kvar horoj ili faris sufi?e grandan parton de la vojo sen e? unu difekto. Dum tagmezo ili ripozis. En la a?tomobiloj estis sufi?e da loko. ?iu grupo dismetis super sia a?to grandan tukon, por ke ?i ?irmu ilin kontra? la varmegaj sunradioj. Posttagmeze ili atingis la dezerton. La varmego estis terura. La tagmezajn pa?zojn oni devis ?iam plilongigi. Dumtage la varmego estis netolerebla. Homoj ekmalfre?i?is, neniu volis e? paroli. ?iu ku?is senmove en la ombro de la tuko. Ili da?rigis la voja?on ?is vespere, kiam la varmego iomete ?esis, Kaj kio Antonion plej multe mirigis, tio estis la saharaj noktoj. Apena? la suno subiris, la temperaturo rapide ?an?i?is. Unue ekestis agrabla malvarmeto, kiu estis bonvenigata refre?igo post tuttagaj suferoj. Sed la malvarmeto fari?is pli kaj pli sentebla, ?is ?i ?an?i?is en malmildan malvarmon. Nur nun Antonio ekkomprenis, kial sinjoro Meyer anta? forveturo kelkfoje demandis, ?u en la a?tomobiloj estas pakitaj anka? la kovriloj. Iun tagon, post matenveturo, ili haltis apud ne tro granda rokaro. Man?inte, kelkaj restis en la a?tomobiloj, aliaj iris trarigardi la rokojn. Inter ?i tiuj trovi?is anka? Antonio. Li promenis sola preska? unu horon. Kiam li estis jam tre lacigita, li ku?i?is en la ombron de roko kaj ekdormis. Vekis lin obtuzaj vo?oj de du viroj. Ili sidis en ombro de alia roko, tre proksime de Antonio. Antonio volis stari?i kaj algrupi?i al ili, sed tio, kion li eka?dis, alfrostigis lin al la tero. Ili parolis germane. Antonio komprenis preska? ?iun vorton. "Mi diras al vi: hodia? a? - neniam!" "Tion mi ne kredas." "Kial vi estas tiom obstina? Estas ja preska? certe, ke plej malfrue morga? vespere ni atin?os oazon. Kaj tiam estus jam malfrue!" La dua silentis. "Rigardu, Eriko!" denove komencis la unua. ?e tiuj vortoj Antonio nur per ia miraklo ne ekkriis - tiom li estis mirigita. Li komencis timi, ke ?i tie temas pri io malbona. Kaj ?u li a?dis bone - "Eriko?" Ke volus fari ion malbonan Eriko, unu el plej malnovaj servistoj de sinjoro Meyer? Sed pluaj vortoj ?esigis liajn meditojn. "Hodia? nokte mi gardos 'benzina?ton'. ?irka? la deka horo vi irus kelkajn pa?ojn de via a?tomobilo kaj vi ekpafus en la mallumon. ?iuj saltos el la a?tomobiloj kaj rapidos al vi. Neniu pensos pri la a?tomobiloj. Vi rakontus al ili fabelon pri homsilueto, kiu subite al vi aperis kaj poste mistere malaperis. Kaj tiun ?i momenton mi eluzos. Mi alproksimigos brulantan alumeton al la brul?nuro kaj fulmrapide mi perdi?os en la noktmallumo. La benzino ekbrulos kaj eksplodos. La provizoj, kiuj estas en rezervujoj, ne sufi?os e? por unu duontago. La fajro estos videbla tre malproksime. Dume mi alkuros al niaj kaj mi sciigos ilin, kiam ili devos ataki la malfortan tendaron. En niaj manoj trovi?os ri?a raba?o kaj imagu, preska? senpene!" "Hm, tute senpene tio ne estos," kontra?diris Eriko. "Eh, vi estas malnova senta?gulo. Al vi ?iam io ne pla?as. Do, mi volas a?di la lastan vorton: ?u vi konsentas?" Eriko hezitis., "Rapide, la tempo ne atendas!" "Do, mi konsentas. Sed tion mi diras al vi Othrnan: kiam la raba?o estos disdividata, mi volas ricevi mian parton -" "Ne cerbumu! Kaj nun ni iru, por ke ne estu okulfrapante, ke ni estis ?i tie tiel longe!" La friponoj levi?is. Antonio timerne alka?ri?is al la varmega roko. Ho, kio okazus, se ili hazarde renkontus lin! Li fermis la okulojn. Se ili trovos lin, ?ajnigos, ke li dormas. Kiel li ek?ojis, kiam li eka?dis malproksimi?antajn pa?ojn! Ho, tiuj friponoj! Tiamaniere ili volas rekompenci al sinjoro Meyer, ke li traktas ilin kiel siajn kolegojn, ke li ne vidas en ili siajn servistojn, sed siajn amikojn! Al ili ne sufi?as iliaj salajroj, kiuj kompare al salajroj ?e aliaj labordonantoj estas preska? re?aj! Kaj per kia diabla maniero ili intencas neniigi la ekspedicion! Ili volas eksplodigi la "benzina?ton", la a?tomobilon, en kiu estas konservata tio plej valora, sen kio ili estus perditaj en la sova?a dezerfo - la benzinprovizoj! Kaj poste ili kunvokos rabajn indi?enojn, atakos la ekspedicion kaj - mortigos ?iujn ties partoprenantojn! Sed ne, nenio simila okazos! La sorto mem aran?is la aferon tiel, ke Antonio a?dis tutan interparolon de perfiduloj. Li jam scias, kion fari. Li singarde levi?is kaj klinita iris ?irka? la rokaro. Li eliris en kontra?a flanko. Post kelkaj minutoj li alproksimi?is al la a?tomobiloj. Karlo jam ser?is lin. "Kie vi estis? Mi ser?is vin jam anta? unu horo, sed vi estis nenie trovebla." Antonio ekridetis. "Mi ekdormis en tiuj rokoj. Kie estas sinjoro Meyer?" "Li ku?as en a?tomobilo. Mi pensas, ke li dormas." "Ni iru al li! Mi volas diri al li ion tre gravan." "?u vi trovis en la dezerto iun leonon?" "Ion multe pli gravan." Karlo ekrigardis Antonion, ?u li ne ?ercas. Sed kiam li vidis, ke tiu aspektas tute serioze, li eksilentis. Sinjoro Meyer estis sola en la a?tomobilo. Ili vekis lin. "Patro, Antonio volas diri ion al vi. Kaj li diras, ke tio estas tre grava." "Mi estas vere scivola. Do, rakontu, Antonio, vi almena? forpelos mian dormemon!" diris ?erce sinjoro Meyer. Sed la milda rido, kiu estis nedisigebla kunulo de sinjoro Meyer, malaperis for de lia viza?o tuj ?e la unuaj vortoj de Antonio, Kaj ju pli parolis Antonio, des pli severe rigardis sinjoro Meyer. Kiam Antonio finis, sinjoro Meyer ekprenis lian dekstran manon kaj amike ekpremis ?in. "Tio estas jam duafoje, ke vi faras por mi netakseblajn servojn," li diris malla?te kun videbla kortu?o. "Mi neniam forgesos tion. Kaj nun ni faros preparojn por tiuj friponoj. Venigu ?i tien Knopp, Keller, amba? me?anikistojn kaj nian kondukanton! Sed faru tion nerimarkate! Sendu ilin ?i tien unu post la alia." La knaboj foriris. Post nelonga tempo estis ?iuj ?e sinjoro Meyer. Li koncize sciigis ilin pri tio, kion rakontis al li Antonio. Kaj fine li diris: "Antonio kaj Karlo, iru eksteren kaj tie amuzi?u. Se iu irus preter nian a?tomobilon, enrigardu internen. Mi devas komuniki al ?i tiuj sinjoroj ion tre gravan kaj mi ne ?atus, ke iu el niaj malamikoj a?du nin." Kaj per malla?ta vo?o, preska? flustre, li donis al ?iu unuopulo instrukciojn, kio estos lia tasko hodia? vespere. . . Kaj poste la motoroj ekmu?is kaj la karavano da?rigis sian vojon. VESPERO Post la vesperman?o sinjoro Meyer inspektis, kiel kutime, la dislokon de la gardistoj. Tiun ?i Iaboron faris kondukanto. Kiam li estis preta, sinjoro Meyer turnis sin al Othman: "Othman, vi ?e la benzina?to estu eksterordinare singarda, Ni esias en dan?era regiono, kie jam ofte karavanoj estis atakataj, iliaj varoj rabataj, partoprenantoj kelkfoje e? mortigitaj. Se ili sukcesus neniigi nian benzina?ton, ni estus perditaj." "Mi certigas vin pri mia singardemo, sinjoro Meyer," ?entile respondis Othman. Iomete li ekmaltrankvili?is. Kion tio signifas? Sed kiam li vidis, ke sinjoro Meyer donas la saman instrukcion anka? al aliaj gardistoj, li denove ektrankvili?is. La gardistoj disiris al siaj postenoj, la ceteraj ekku?is por dormi. Ne pasis e? dek minutoj, kiam sinjoro Meyer ordonis, ke ?iuj viroj kolekti?u apud lia a?tomobilo. Anka? gardistoj venu. Dum ?iuj scivolplenaj rapidis al la destinita loko, amba? me?anikistoj kun kondukanto foriris nerimarkeble al benzina?to kaj ka?i?is sub ?i tiel, ke ili ne estis videblaj. Malhela nokto faciligis tion al ili. "?u vi a?dis nenion?" demandis sinjoro Meyer la kolekti?intajn virojn. "Ne!" respondis ?iuj kaj mirigitaj rigardis unu la alian. Kion li -? "Al mi ?ajnis, ke mi eka?dis strangan fajfadon. Kvaza? iuj homoj en la dezerto interkompreni?us. ?u vi vere a?dis nenion similan?" "Ne vere!" Ce la taglumo sinjoro Meyer ekvidus sur multaj vangoj strangan ekrideton. "Do, tio estis nur fantomo. Tio ne gravas. Gardistoj, estu tre singardaj! Bonan nokton!" Li sciis, ke dum ?i tiuj momentoj liaj kunhelpantoj estas jam ka?itaj. "Bonan nokton!" respondis la kolektaro kaj multaj disiris kun strangaj sentoj. Kiuj ne sciis, pri kio temas, opiniis, ke kun sinjoro Meyer ne ?io estas en ordo. Othman rapide revenis al la benzina?to. Li preparis la brul?nuron kaj afendis panikon, kiun ka?zos Eriko. La viroj sub la a?tomobilo preska? ne spiris. Eriko komencis efektivigi sian planon. Li ekprenis pafilon kaj forlasis sian a?tomobilon. Sed tiun ?i perfidulon gardis Knapp kaj Keller. Apena? li faris dek pa?ojn, Knapp ekkriis la?te: "Kien tiel malfrue, Eriko?" Eriko ekembarasi?is. "Eh - nur ?i tien -" "Kaj kion vi volas fari per la pafilo?" insistis Keller. "Mi iras - promeri -" konfuzite respondis Eriko. "Eriko ne povas dormi! Nokte li irados promenadi!" malice kriis Knopp kaj li kun Keller sekvis Erikon. "Tio estas mia afero!" kolere diris Eriko. "Kaj lasu min trankvila! Se tio vin ?enas, iru en la liton!" "Ni iros, amiko, ni iros tuj," Knopp kaj Keller jam staris apud li, "sed vi iros kun ni!" Kaj pli frue, ol Eriko povis defendi sin, ili ?etis sin sur lin, elmanigis al li pafilon kaj rapide katenis lin. Preska? en tiu sama momento okazis sova?a lukto apud la benzina?to. Othman a?dis la rimarkojn de Knop kaj Keller kaj anka? la kolerajn respondojn de Eriko. Li ekkomprenis, ke ilia plano komencas detrui?i. Kaj tamen - nun jam ne estas eble for?eti ?in! La benzino devos eksplodi, estu kiel estu! Li ekbruligos kaj malaperos en malhela nokto. . . Li elpo?igis alumetojn kaj intencis ekbruligi. Sed en tiu momento, kiam la alumeto ekflami?is, okazis io neatendita. Anta? li, preska? ?e liaj piedoj, rekti?is ia malhela korpo kaj en sekvanta sekundo li eksentis sur la dekstra mano, en kiu li tenis la brulantan alumeton, fortan frapon. Oni frapis lin unu sekundon pli frue ol povis esti efektivigita la krima plano. Othman vidis, ke oni perfidis ilin. Li plenforte frapegis nekonatan atakanton en la bruston kaj volis forkuri. Sed tion malebligis al li du novaj staturoj, kaj kvar manoj ekprenis lin kiel per prenilo. Oni alkondukis amba? friponojn al la a?tomobilo de sinjoro Meyer. Tie jam estis kolekti?intaj ?iuj viroj, ekscititaj per la eksterordinaraj okazinta?oj de tiu vespero. Sinjoro Meyer klarigis ?ion al ili: "Tiuj du senta?guloj, estos transportataj en Timbuktu-n kiel kaptitoj en katenoj. Tie oni starigos ilin anta? la oficialan ju?istaron kaj ili estos la?merite punitaj. La reston de la voja?o unu viro ?iam gardos ilin." Kaj fine li diris, kies merito tio estas. Al Antonio flugis dankaj rigardoj de la tuta ekspedicio. ?iuj komprenis, el kia dan?ero li savis ilin. Anka? Eriko kaj Othman rigardis Antonion. Sed se ili povus el?eti tiom da sagoj, kiom ili elsendis da malamikaj rigardoj, sur lia korpo ne restus e? unu nevundita loketo. Tiun nokton neniu plu dormis. Tenante pafilon en la manoj, ?iuj atendis, ?u alvenos malamikoj. Sed dum la tuta nokto nenio okazis. Frumatene ili forlasis tiun lokon, kiu povis esti la komenco de ilia pereo. LA SAMUMO La tago estis eksterordinare varmega. El la dezerto spiris infera varmego. Posttagmeze la tuta tendaro subite ekvigli?is. ?iuj rigardis en la sama direkto. Anka? Antonio ekrigardis tien kaj ekkriis pro entuziasmo. Sur la dezerto kuris granda struto. ?u ?i kuris a? flugis? Antonio ne povus diri. Li vidis nur, ke kruroj de la birdo movi?as fulmrapide. Li vidis rapidecon, kiu miregigis lin. La struto malaperis malanta? proksima monteto. Antonio rekonscii?is el sia mirego. Ho, kiel bela estus tio, se li povus alporti en ilian lernejon la strutplumojn kaj doni ilin al sinjoro instruisto, dirante: "Sinjoro instruisto, kiam mi voja?is tra Saharo, mi pafmortigis la struton. Mi alportis al vi ?iajn plumojn." Kaj pli frue, ol iu povis malhelpi lin, li ekprenis pafilon, saltis el la a?tomobilo kaj ekkuris al la monteto, malanta? kiu malaperis la rapida birdo. Sinjoro Meyer ekvokis: "Antonio, revenu! Ne kuru malproksimen!" Sed Antonio ne a?dis. Jam li estis sur la monteto. La viroj de sur la a?tomobiloj observis lin. Li ?irka?rigardis kaj ekvidis la struton sufi?e proksime. ?i staris kun rektigita kapo, kvaza? ?i pripensus, en kiun direkton ?i ekkuru. Antonio denove ekkuris al ?i. Sed post unu momento la struto ekda?rigis sian kuradon. Pli frue estis la rapideco de la birdo tre granda. Sed nun ?i estis fabela. La birdo fari?is pli kaj pli malgranda, ?is ?i ?an?i?is en la eta punkto sur horizonto. Anka? tiu fine malaperis. Antonio decidis reiri. La afero iomete malkontentigis lin. Li ?ojis, ke li alveturigos iun memora?on de sia voja?o tra Saharo - kaj tio tiel trompis lin. Cetere, ankora? ne estas finitaj ?iuj tagoj. Subite li ekrimarkis tre videblan ?an?i?on en la naturo. La aero fari?is nespirebla, ?i estis trosatigita de malpeza sablo. La videbleco malpligrandi?is. Miliardoj da sableroj eklevi?is kaj komencis ka?zi neimiteblan sonon, altan kaj sen?ese sonantan tonon. Li ekiris pli rapide. En tiu momento nigra nubo kovris la sunon kaj terure rapide ruli?is al li. Ekestis mallumo, Antonio ekpali?is. Sinjoro Meyer bone klarigis al li, kion signifas tiaj ?an?i?oj en la naturo. Proksimi?as la samumo! Terura sabloventego, kiun timegas ?iuj karavanoj en Saharo! Li volis ekkuregi. Sed ankora? li ne atingis la monteton, kiam la samumo atingis lin! Li rapide demetis sian malpezan surtuteton, volvis per ?i sian tutan kapon kaj ?etis sin teren. Estis ja anka? jam tempo! Se li ne farus tion, la forta ektu?ego de la uragano faligus lin teren. Kaj la momentoj, kiuj sekvis, estis la plej teruraj el lia tuta vivo. La ventego siblis, la varmega sablo penetris tra la surtuto en la okulojn, en la nazon, inter forte fermitaj lipoj en la bu?on kaj senspirigis lin. Antonio sentis, kiel la sablo sur lia korpo amasi?as! Li rememoris tiujn malfeli?ulojn, kiuj estis de samumo entombigitaj kaj pereis per sufoki?o. Rapidmove li senigis sian korpon de la ?iam kreskanta tavolo de sablo kaj denove li alpremi?is teren, por ?irmi sin kontra? la ventego. De momento al momento la forto de la ventego ?ajne ?esis. Sed tuj alflugis nova ondo, pli terura ol tiuj jam malaperintaj, kaj per sova?aj ekfrapoj ?i vipis la teron. Fine - post kelkaj horoj - la uragano ?esis. Antonio ne faris e? unu movon. Li timis ekmovi?i. Li timis konvinki sin, ?u li estas super?utita a? ne. Fine li ekkura?i?is kaj levis sin. Li liberigis sin de la sufi?e granda sablotavolo kaj malfermis la okulojn. Sed en tiu momento ekkaptis lin terura ektimo. Dum furiozis la ventego, ekestis la nokto! La tuta ?irka?a?o ku?is en profunda mallumo. Antonio volis ekkrii, sed lia gor?o estis tro seka. Li volis ekkuri, sed liaj rigidi?intaj kruroj estis kvaza? el plumbo. Post kelkaj momentoj li tamen ekiris. Fine li e? ekkuris. Ho, kiel bone, ke li almena? memoras la direkton al la loko, kie staras la a?tomobiloj! Tiel li kuris kelkajn momentojn. Poste li ekvokis: "Sinjoro Meyer!" Silento. ?u li devoji?is? Ho, certe, li devos deflanki?i iomete dekstren! Do li ekkuris dekstren kaj post ?iu pa?o li senespere vokis sinjoron Meyer. Sed la dezerto estis muta kiel tombo. Antonio ?an?is la direkton de sia kurado en ?iu momento. Tuj ?ajnis al li, ke li devos iri maldekstren, tuj dekstren, tuj li revenis - kaj tiel li rapide kuris ?uste en mala direkto ol staris a?tomobiloj. . . Lia vo?o plimalforti?is, liaj kruroj mallevi?is pro laci?o. Kaj la senkompata dezerto avide englutis liajn kavajn, kordis?irajn ekkriojn, kiuj fine ?an?i?is en kortu?antan ?emadon: "Sinjoro Meyer! Sinjoro Meyer!" FATAMORGANO Fine li el?erpita falis teren, Kaj nur nun li eksentis, kia malvarmo estas. La maldika vesto tute ne ?irmis lin. Li komencis tiom tremi pro la malvarmo, ke li denove ekstaris kaj kun la lastaj rezervoj de la fortoj li ekiris plu. Kien? Li ne sciis. Sed li iris, li klopodis varmigi sin. Sensukcese. Poste li falis teren ankora? unufoje kaj ne plu levigis. Li sentis, kiel la frosto penetras lian korpon, sed li ne plu havis forton fari e? la plej malgrandan movon. Li fari?is indiferenta al ?io. . . I.i dankis al Dio, kiam li ekvidis la unuajn sunradiojn. La aero tuj ekvarmi?is. En la tuta ?irka?a?o estis nur sablo kaj ?tonoj. La a?tomobiloj estis nenie videblaj! Li estas sola en senfina dezerto. Li a?e pereos ?i tie! Pro la varmego, malvarmo, malsato kaj soifo. . . Li ku?i?is sur la varman sablon. Kiel agrabla tio estis post frosta nokto! Sed post unu momento li devis ekstari. La sablo komencis trovarmigi. Per laci?intaj okuloj li rigardis anta? sin en la ekvarmi?intan dezerton. Li jam tute perdis la esperon, ke li povos savi sin. Sed subite ekkaptis lin granda ?ojo. ?u lin ne trompas vidsento? ?u ?i estas fantomo de la el?erpitaj nervoj? Ne, li vidas ja tion tute klare, kaj ?i estas tiel proksime! Li vidas oazon, altajn palmojn, domojn kaj homojn! Lividas - kion li vidas? La vivon, la savi?on, la sanon! Li vidas akvon, agrablan ombron! Kaj Antonio ekkuris ?ojigita pro sia savi?o. Sed - kion tio signifas? Li kuras, li kuras ja sufi?e rapide - kio estas kun tiu oazo? Kial ?i cedas anta? li? Sed kiel tio estus ebla? A? li ?u jam tute frenezi?is? ?ajnas, ke tiuj suferoj senraciigis lin . . . Kaj kiam li ekrigardis ankora? unufoje, la oazo estis for. En tiu momento li ekrememoris, kion li lernis iam en la lernejo . . . ke sur la dezertoj la rompi?o de lumradioj ka?zas fantomon - fatamorganon - kaj tiu ?i fantomo nun anka? al li alportis por unu momento la bildon de la terparadizo . . . Li klopodis iri plu, sed post kelkaj pa?oj li eksidis sur la varmegan teron. Lia kapo klini?is en la manplatojn. En liaj okuloj ekbrilis beda?raj larmoj. Li pereos ?i tie sola, neniu ekscios pri lia terura suferado . . . . Almena? se estus al li ebligita lastfoje adia?i kun la gepatroj kaj fratinoj. . . kaj danki al sinjoro Meyer pro lia afableco. . . Sed ?u vere estas ?io perdita? ?u li devas ?i tie perei? Li suprenlevis la kapon. Al li proksimi?is nova apera?o. Nun tio ne estis la trompa fatamorgano, sed araba virino. Li ekkuris al ?i. "Donu al mi akvon!" li petis per ?iuj lingvoj, kiujn li konis. ?i ne komprenis. ?i montris anta? sin kaj komprenigis lin, ke li sekvu ?in. Li iris ?e ?ia flanko. Kiam li falis teren, ?i levis lin, ekprenis lian manon kaj preska? portis lin. Post kelkaj momentoj, kiuj estis por Antonio la tuta eterneco, en la valeto anta? ili aperis la oazo. Apena? ili eniris ?in, Antonio ekprenis akvujon kaj komencis avide trinki. Poste li svenis. Kiam li rekonscii?is, la virino alportis al li daktilojn. Man?inte li tuj profunde ekdormis. OTHMAN Vespere oni vekis lin. La virino, kiu venigis lin en la oazon, preparis por li ku?ejon sur la tero en sia kabano. Apena? li iom man?is, li da?rigis la dol?an dormon. Kiam li veki?is, estis hela tago. Post matenman?o li eliris por trarigardi la oazon. Li ja ne povos resti ?i tie. Li devos havigi al si informojn, kion oni povas fari en tiu ?i situacio. ?us kiam li forlasis la kabanon, alveturis en la oazon longa procesio de armitaj viroj. Virinoj, infanoj kaj maljunuloj ?ojkriante kuris renkonte al ili. Sed kiam la armeestro diris al ili kelkajn vortojn, iliaj ?ojkrioj ?an?i?is en kortu?an ploradon. Viroj saltis de sur siaj kameloj kaj eksidis kun la ceteraj oazanoj. Unusola estro restis staranta. Antonio tuj ekkomprenis, ke ili estas la rajdantoj, ?us revenintaj el rabekspedicio. La malhelaj viza?oj de la viroj kaj mal?ojigaj ekkrioj de la virinoj, de la maljunuloj kaj infanoj estis la evidenta pruvo, ke la ekspedicio malsukcesis. La estro parolis versimile pri la procedo de la ekspedicio. Li akompanis sian parolon per vigla gestado kaj tiel Antonio, malgra? tio, ke li ne komprenis, povis imagi en la fantazio la tutan ekspedicion. Kaj ju plu parolis la estro, des pli certe ekkomprenis Antonio, ke li falis en leonkavon. Ke li trovi?as en la oazo de tiuj rabistoj, kiuj intencis ataki ilian ekspedicion - kion malebligis al ili nur li. La estro ?us parolis pri la sorto de Othman. Kiu scias, kiamaniere li eksciis tion, sed estas vere, ke li priskribis lian aresti?on tre fidele. Post tiu ?i sciigo ?iuj ?eestantoj komencis eldiri la nomon de Othman kaj la?te plori. Antonio jam pripensis, kiameniere li povus forkuri. Li timis, ke ili ekscios, ke li estas tiu perfidulo, kiu ka?zis ilian tutan malfeli?on. La estro ankora? ne finis sian parolon, kiam maljunulo subite ekstaris kaj montrante per la mano al la suda enirejo en la oazon, ?oje li ekkriis: "Othman!" ?iuj malkonfide ekrigardis tien. Vere! Proksimi?is Othman! Dum la terura samumo, kiam ?iu havis sufi?e da laboro kun si mem, Othman dis?iris la rimenojn, per kiuj li estis katenita, kaj forkuris. Antonio vidis, ke fulmotondro proksimi?as. Dum la atento de la tuta vila?o estis fiksita al la revenanta Othman, Antonio surgrimpis kamelon kaj galope li ekrajdis en la vastan dezerton. Anta? ol ili ekrimarkis lin, li estis en distanco de unu kilometro. Unuamomente ili ne komprenis, kion tio signifas. Sed Othman, kiu havis tre akran vidsenton, ekkonis lin, "Ni persekutu lin!" li ekkriis rabie. "Ni ekkaptu lin, e? se la kameloj devus perei! Li estas tiu, kiu perfidis min!" Komencis furioza persekuto, Antonio ja estis sufi?e malproksime, sed li rajdis sur la kamelo unuafoje, dum liaj persekutantoj estis eminentaj rajdantoj. Antonion pelis la timo anta? la a?a morto, liajn malamikojn la ven?osopiro. Kiu venkos? La??ajne la Araboj. Ili flugas sur siaj kameloj ventrapide. Ili faras grandegan cirklon, kies mezpunkto estas Antonio. La duoncirklo mallar?i?as. Tio ne povos da?ri longe, kiam Antonio estos kaptita. Sed - kio aperis ?e la horizonto? Kia stranga procesio? Kameloj, a?tomobiloj - Antonio ek?ojegis! Sinjoro Meyer fine atingis la ekspedicion de la onklo kaj nun ili kune tendaras! Kaj jam ili ekvidis lin kaj rapidas renkonte al li! ?u ili alveturos ?ustatempe? Antonion forlasas la fortoj, kaj liaj malamikoj estas jam tute proksime. Ili jam ekkomencis pafi! Ho, la onklo kaj sinjoro Meyer kun siaj viroj venos tro malfrue! Ankora? du-tri minutojn - kaj li estus savita! Anta? li aperis granda abismo. Tiom lar?a, ke li ne povus transsalti ?in. Tiom profunda, ke li trovus sur ?ia fundo la morton. Kio restis? A? morti en la manoj de la Araboj, a? ?eti sin en la abismon kaj tie perei. . . Li ne povis longe pripensi. Antonio instigis la kamelon, kiu per granda arko suprensaltis kaj poste rapide mallevi?is al la fundo. . . La abismo malice grimacis . . . KONKLUDO Sed ?isfunde li tamen ne falis. El la kontra?a rokmuro de la profunda abismo elstaris granda roka?o. Antonio ekkapti?is sur ?i, sed per la forta ekpu?ego li senkonscii?is. . . Kiam li malfermis la okulojn, klinigis super li du viroj: sinjoro Meyer kaj la onklo. "Dank al Dio!" ili ekflustris samtempe. "Savita!" Antonio iom post iom rememoris pri ?io. "Kaj kie estas la persekutantoj?" li demandis per malforfa vo?o. "Kiarn ili ekvidis, ke vi falas en la abismon, ili forkuris," respondis sinjoro Meyer. Kaj nur nun Antonio vere ek?ojis pro tio, ke li revidis sian onklon. Li rapide reforti?is. Tiam ?isnokte ili rakontis al si reciproke pri siaj traviva?oj. La onklo estis fiera je Antonio, ?ar tio, kion rakontis pri li sinjoro Meyer, esperigis, ke li fari?os perfekta viro. Antonio restis ?e la ekspedicio de la onklo. Anta? la adia?o kun sinjoro Meyer li devis promesi al li, ke li dum la revoja?o vizitos lian familion en Tunizio. Dum plua voja?o li eksciis, kiamaniere oni voja?as en karavano. Ofte, kiam la dezerto estis varmega kiel brulvarmigita forno kaj en terura varmego la kameloj iris anta?en nur tre malrapide, pa?on post pa?o - li eksopiris denove voja?i en komfortaj a?tomobiloj. Sed balda? li tamen alkutimi?is al tio, precipe kiam la onklo promesis al li, ke - kiam li estos fininta sian lernadon - ili entreprenados longajn komercvoja?ojn en diversajn regionojn. La restvoja?o pasis sen eksterordinaraj okazinta?oj. Tuj post reveno la onklo anoncis Antonion kiel la lernanton. ?i tiu fari?is lerta, entreprenema komercisto. Li faris ofte diversajn komercvoja?ojn, komence kune kun la onklo, pli poste tute memstare. Liaj sopiroj plenumi?is. Li ja ne fari?is voja?anto, sed anka? kiel komercisto li ekvidis multajn novajn landojn, li ekkonis diversajn popolojn kaj anka? aventurojn li travivis. Sed neniam plu li travivis tiom da aventuraj okazinta?oj, kiom dum sia unua voja?o, kiam li ser?is sian onklon. F. Omelka: AVENTUROJ DE ANTONIO. Ilustris E. Burian. Kovrilon projektis Dolfa Bartošík. Presis Antonín Pražák, Jablonné n. Orlicí, ?e?oslovakujo. Eldonis en septembro 1937 La eldonejo de malkaraj libroj en Brno. * La manuskripton zorgeme korektis s-ro S. S. de Jong, gvidanto de la Frisa Esperanto-Instituto en Huizum - Nederlando. Tie ?i mi esprimas al li mian plej koran dankon! F. O. * Eventualaj tradukrajtoj por naciaj lingvoj estas haveblaj sole ?e la a?toro F. Omelka, fakinstruisto en Hluk - ?e?oslovakujo.