LA ALASKA STAFETO kaj KAPTITOJ DE LA GLACIROKOJ Originale verkitaj en Esperanto de F. OMELKA 1952 THE ESPERANTO PUBLISHING COMPANY LTD. RICKMANSWORTH, ANGLUJO La manuskripton zorge korektis S-ro Mason Stuttard, al kiu mi esprimas mian plej koran dankon. F.O. Amba? rakontoj originale aperis en Esperanto, la revuo de Universala Esperanto-Asocio. Iom pri la a?toro Opiniante ke multaj legantoj volas iom scii pri la a?toro de la legata libro, ni petis biografajn informojn de S-ro Omelka. Plej bone ni citu el lia responda letero. Gottwaldov-Otrokovice, 27.X.1951. Mi naski?is en la jaro 1904 en Staré Město-Uherské Hradiště, ?e?oslovakujo. Post studoj en gimnazio mi fari?is instruisto. En tiu ?i okupo mi trovis plenan feli?on; kiam estis al mi donitaj pli altrangaj postenoj, mi post mallonga tempo revenis en la klason, ?ar laboro kun la vivanta materialo estas por mi la plej interesa. Dum libertempo mi verkas librojn. Plej multaj estas dedi?itaj al la infanoj. Mi preferas aventurajn motivojn, sed mi ?iam klopodas per aventuraj verkoj samtempe eduki al solidareco, kamaradeco, a?daco, sinoferemo kaj aliaj similaj ecoj. Mi uzas nur tiajn temojn, kiujn donas la vivo mem. La plej granda aventuro de mia propra vivo estis la tago, kiam mi eklernis Esperanton. Tio okazis en la jaro 1932. La bone konata Cseh-instruisto, Dolfa Barto?ik, gvidis la kurson, kiun mi vizitis. Tiam mi kompreneble ne povis scii, kiom pliri?igos mian vivon la internacia lingvo. Tuj en la unua jaro de mia Esperanti?o mi korespondis kun Lidia Zamenhof, petante ?in pri rajto traduki ?iajn Esperantlingvajn rakontojn Halinjo kaj Araneo en ?e?an lingvon. Balda? mi komencis verki en Esperanto. Kelkaj rakontoj en anta?milita Heroldo, Esperanto-prelegoj en ?e?oslovakaj radiostacioj, libreto por infanoj Aventuro de Antonio, k.t.p. Gvidanto de multaj Esperanto-kursoj, prezidanto de du kluboj mi fari?is. Sekvis vico da eksterlandaj gesamideanoj, kiuj vizitis mian patrujon (J. R. Scherer, geedzoj Seppik, Hadzi Mustafa Raden, s-ino Alamö el Svedulo kaj aliaj) - iliaj prelegoj estis ne nur por mi, sed anka? por vasta publiko la pruvo, ke Esperanto ne estas ia nebula fantomo a? ludilo, sed grava faktoro por interkompreni?o de la popoloj. Multajn bonajn amikojn donis al mi Esperanto. Kiel ne rememori ?i tie precipe du Kanadajn amikojn W. H. Fenton kaj Jack Scrivener, kiuj donis al mi tre valorajn informojn anta? ol mi komencis verki la Stafeton! Vi demandas anka? pri mia familio. Mia edzino lernis Esperanton samtempe kun mi. ?i estas ?iam la unua legantino de miaj manuskriptoj. ?iaj trafaj kritikoj ege helpas min. Mia filino studas - anka? ?i estas Esperantistino. Esperanton mi rigardas kiel tre ta?gan kaj valoran helpanton en batalo por la tutmonda paco. Malgra? ?iuj malfacila?oj de la nuna tempo mi firme kredas, ke la nobla ideo de L. L. Zamenhof fine efektivi?os. Pardonu afable, kara amiko Goldsmith, ke mi tiom babilis pri mi mem. Sed la kulpulo en tiu ?i afero estas vi. Sincere vin salutas via ?e?oslovaka amiko. F. Omelka. Enhavo I. Epidemio II. ?emantaj dratoj III. Propono IV. La volontuloj V. La stafeto VI. Leonard Seppala VII. Inter vivo kaj morto VIII. Gunnard Kasson IX. En la lasta momento X. La atingita celo XI. Fino Anta?parolo A L A S K O - malproksima lando en amerika nordo. Malmilda lando de kruelaj frostaj kaj ne?blovadoj. La lando de longa vintro kaj mallonga somero. La lando de senfinaj kaj dezertaj ebena?oj, de ?ielatingaj montoj kaj rabaj fluoj de riveroj. La lando, kiu en la fino de la pasinta jarcento fortege spiregis pro la alfluo de orministoj, kiujn tien allogis febraj fantomoj de oraj vejnoj kaj flave brilantaj montriveretoj. La lando, kiu - kiel neniu alia - estis la atestanto de kapturne rapida kresko de fieraj urboj kaj ilia mnlgaja bankroto. La lando preska? senhoma, ?ar por unu homo - blankulo, Eskimo a? Indiano - estas spaco da 25-kilometra kvadrato. . . . Kaj al tiu ?i malproksima angulo de nia terglobo estis direktataj anta? malmultaj jaroj la okuloj de la tuta mondo. Milionoj da koroj batis pli rapide ol kutime. Tio ne estis sciigo pri iaj novaj trova?oj de multekosta metalo, kio vigligis la lo?antojn de ?iuj regionoj, kien penetris la civilizo. Ne tio estis io alia. Delikataj koroj estis premataj de doloriga kompato pro la tragedio, per kiu estis trafita la urbo Nome. La tuta mondo klini?is en humila respekto kaj senlima admiro anta? la heroeco de viroj de la Nordo. En tiuj momentoj, kiam oni perdis la spiron pro eksciti?o, multaj homoj ekkonsciis kiel bele estas - esti homo. Kaj ?iuj atendis en angora stre?o, ?u atingos ?ustatempe sian celon - la alaska stafeto. La Alaska Stafeto ?apitro 1 Epidemio JANUARA vespero 1925. Malvarma norda vento blovis rekte de la poluso. ?i kuregis tra la stratoj de la urbeto Nome kiel furioza ?evalo. ?i fajfis, bruegis, ?emis. ?i kolere atakis dikajn fenestrotabulojn kaj penetris en varmigitajn lo?ejojn. Post la sesa horo la vento ankora? pliforti?is. ?i suprenlevis de sur la tero fre?an ne?on, portis ?in alten kaj pefis ?in anta? sin. El malproksimo a?di?is malserena bruado de grandegaj glaciblokoj, kiuj pu?is unu la alian, kuni?is kaj denove rompi?is, ?is la tero tremis. Malgra? la malbona vetero, ?irka? la sepa horo la pordoj de la domoj malfermi?is kaj en la ne?blovadon eliris gepatroj kun sial infanoj. Ili apena? transpa?is la sojlon de la domo, kiam la vento atakis ilin, ?i ekpikis iliajn viza?ojn kaj penetris ?is la ostoj. La irantoj ektremis pro la malvarmo, entiri?is en siajn peltajn mantelojn, patrinoj altiris al la infanoj ?alojn kaj iliajn ?apojn malsuprentiris ?is la okuloj, sed nenio helpis. La vento haltigis ilin, pikis, sufokis, pelis larmojn en la okulojn. "Terure !" ?emis plena?uloj kaj la infanoj singultis. Sed neniu revenis hejmen. ?iuj rapidis al la hotelo, kies hele lumigitaj fenestroj altiris ilin, kiel per magneta forto. En la vasta salono de la hotelo estis tre vigle. Anta?e apud la scenejo svarmis infanoj. Malanta?e sidis plena?uloj, kiuj ridante observis la svarmadon de siaj infanoj. "Mi diras al vi, ke fra?lino Elias devas havi nervojn kiel ?nurojn, por ebligi al ?i vivi kun ili tutajn tagojn," diris maljuna Davison al sia najbarino. "Mi opinias, ke ?i jam alkutimi?is," respondis la sinjorino. "Sed tamen. . . . Almena? por mi tio estus super la fortoj." "En la lernejo ili certe ne estas tiom sova?aj," defendis la infanojn alia sinjorino. "Sed hodia? - kiu ja mirus? Infana teatra?o! Nia Tommy jam tutan semajnon parolas pri nenio alia." "Vi pravas, sinjorino," konsentis Davison. "Nia Karlo lernis sian rolon en ?iu libera momento. Mi mem konas ?in jam parkere." "Kaj la teatra?o estas versimile tre interesa. El tio, kion mi a?dis de nia Mary, mi komprenis, ke la teatra?o prezentas la vivon en nia urbo de la unuaj tempoj de ?ia ekfloro," da?rigis la konversacion plua sinjorino. "Plej multe pla?is al mi tiu okazinta?o kun iu orministo," diris Davison. "Kiu ? Pri tio mi ne a?dis," devigis atenton maljuna sinjoro, kiu ?is tiu momento silentis. "La afero okazis jene," ekparolis lia komunikema najbarino. "En la fino de la pasinta jarcento venadis en Alaskon multaj aventuremaj homoj kaj tiuj, kiuj sopiris je oro. ?urnaloj skribis pri la riveroj plenaj de oro, pri la fabelaj or?tonoj, kiuj estas troveblaj je ?iu pa?o. ?u mirinde, ke la homoj alvenadis ?i tien amase? Nomoj kiaj Yukon, Klondike, Dawson City estis a?deblaj de la mateno ?is la nokto. ?iu sciis, ke tiuj nomoj signifas oron kaj ri?econ. Kaj post nelonge oni povis a?di nomon novan, kiun pli frue neniu a?dis. Nome, Nome a?di?is el ?iuj flankoj." "Kiamaniere estis tiu nomo kreita?" la maljuna sinjoro interrompis la rakontantan virinon. "Tion mi scias el la rolo de nia Karlo," klarigis kompleze sinjoro Davison. "Kiam oni eksciis pri la nova regiono plena de oro, ?iu orministo sciis, ke tiu ?i regiono trovi?as en la ekstrema okcidento de Alasko, proksime de Behring-markolo kaj do jam malproksime de la polusa cirklo. Sed se iu demandis, kiel la loko nomi?as, neniu tion sciis. Oni diris, ke la regiono estas sen nomo - no name.* La esprimon no name mallongigis la orministoj je Nome kaj tiu ?i nomo jam restas por nia urbo." "Tio estas tre interesa," kapjesis maljuna sinjoro. "Kaj kio okazis poste, sinjorino?" li turnis sin denove al sia najbarino. "En la urbon Nome venadis la orministoj amase. Plej multaj el ili ser?is la valoran metalon individue, sed post sia laboro ili kunvenadis kaj amuzi?is kune. Nur unu neniam vizitis iliajn rondojn. Li lo?is sola en ligna barako, li sola laboris, li sola sin nutris. Neniu sciis, kiel li fartas, kaj iorn post iom oni perdis intereson pri li. Atenton de la orministoj li vekis nur tiam, kiam li en kelkaj sinsekvaj tagoj ne estis videbla en sia laborloko. Kio *anglalingvaj vortoj = neniu nomo. okazis al Sam? - oni demandis unu la alian. Neniu sciis. Kiam li ne estis videbla anka? en la sekvantaj tagoj, orministoj eniris lian barakon. Kaj tie ili ekvidis malgajan spektaklon." "Kion?" "Sam ku?is en la lito, mortinta. Ili tuj divenis, ke li mortis el?erpita pro la malsato. La afero estis des pli tragika pro tio, ke apud li ku?is kelkaj saketoj kaj en ili la plej belaj orpecoj. . . ." "Do Sam estis ri?egulo?" "Li povus esti, se li estus sukcesinta forveturigi la oron en civilizitan mondon. ?i tie la tuta ri?a?o havis por li neniun valoron. Li mortis de malsato, kiel la plej malfeli?a malri?ulo." "?i estis vera tragedio," diris enpense juna ?urnalisto Hilton, kiu venis en Nome nur por scii, kiel aspektas arkta vintro. "Tiamaniere morti sur la sojlo de sia feli?o, tio estas iom kruela." "Jes," konsentis Davison. "Kaj oni rakontas ke similaj aferoj okazis ?i tie pli ofte. Sed tio estas jam pasinta historio. Hodia? -" "Hodia? ni a?skultas tion, kiel fabelon," rimarkigis sinjorino Hastings. "Kaj la infanoj, kiuj hodia? ludos a? rigardos la teatra?on, certe opinios, ke ?i estas fabela de la komenco ?is la fino." "Fra?lino Elias certe havis malfacilan laboron, kiam ?i verkis la teatra?on." "Ni havas lertan instruistinon. Estas ?ojo rigardi ?in, kiam ?i parolas kun la infanoj. ?iuj geknaboj estas en siajn rolojn enami?intaj." "Kaj kiom malfeli?aj estis tiuj, kiuj ne ludos!" "Mi volas vidi, kiel fieraj ili estos, se la hodia?a vespero sukcesos." "Kaj la publiko komencas jam esti malpacienca, rigardu!" Vere! En la salono a?di?is apla?do. Komence ?i estis nur malkura?a ja nur kelkaj plej kura?aj knaboj apla?dis kvaza? ili provus kion diros pri tio maturaj homoj. Sed kiam ili ekvidis nur indulgemajn ridetojn, en kiuj ku?is la sincera kompreno por infana malpacienco, la salono ektondris per plifortigita apla?do kaj la?taj krioj. Subite eksonis sonorilo. En tiu momento la malpaciencaj infanoj trankvili?is kaj stre?e rigardis al la scenejo. Sed la kurteno restis mallevita. Nur pli vigla vivo malanta? ?i malka?is, ke tie oni finas la lastajn preparojn por la granda debuto. ?us eniris la salonon kuracisto Welch kun sia dektrijara knabo Georgo. ?iuj ?entile salutis la estimatan viron, kies kapableco kaj lerteco estis bone konataj. La kuracisto kun afabla rideto respondis la salutojn kaj sidi?is kun la civitanoj. Georgo iris inter la geknabojn. "Ni jam timis, ke ni venos malfrue," diris la kuracisto. "Sed, kiel mi vidas, la komenco estas prokrastita." "La infanoj jam ribelas," sinjorino Hastings rigardis al la unuaj benkoj. "Kiu povus miri!" ridetis la kuracisto. "?u ni kondutis alie, kiam ni estis junaj?" Post nova tondra apla?do a?di?is la akra vo?o de sonorilo. Kaj en la trankvili?intan salonon penetris el la scenejo konfuzitaj ekkrioj: "Kie estas Roberto? Kio okazis al li? ?u vi ne vidis lin?" "Kaj kie restas Karlo?" koleris fra?lino Elias. "Ili faris tion belege! La publiko estas jam malpacienca kaj la aktoroj restas hejme!" "Sinjorino instruistino, mi venigos ilin!" proponis iu knabo. "La ventego vin forportus - ?u vi ne a?das, kiel ?i tondras? Sed. . . . ne gravas, infanoj! Kelkajn momentojn min atendu, mi mem venigos ilin." Kaj la instruistino rapide foriris. "Se tio estus iu alia. . . .!" koleretis ?arme vestita knabineto. "Sed ?uste Roberto, kiu ludas la ?efan rolon!" "Kaj sen Karlo ni anka? ne povas ludi," ali?is knaba vo?o. Dume la malpacienco ?iam kreskis. La infanoj sidantaj sur la unuaj benkoj eka?dis, ke Roberto kaj Karlo ne alvenis, kaj la neatendita sciigo rapide disvasti?is tra la tuta salono. "?u vi ne scias, kial ili ne alvenis? Kio retenis ilin? Eble ili forgesis, ke oni ludas hodia?!" Panikaj demandoj flugis la? la salono. Neniu scipovis respondi ilin. ?iuj akorde interkonsentis, ke ili estas malordemaj lernantoj kaj oni devus puni ilin. Kiam la koleri?o kontra? la malakurataj knaboj kulminis, anta? la kurteno aperis la instruistino. Momente ?iuj silenti?is kaj rigardis ?ian ekscititan viza?on. "Estimataj ?eestantoj! Kun granda beda?ro mi devas komuniki al vi, ke la teatroludon, pri kiu ni ?iuj tiom ?ojis, ni ne povas hodia? efektivigi." "Kial?" elspiris trompigite ?iuj infanoj. "?ar Roberto kaj Karlo, kiuj ludas ?efajn rolojn, subite ekmalsani?is," diris rapide la instruistino kaj estis feli?a, ke ?i jam plenumis sian malagrablan taskon. "La enirbiletojn bonvolu teni. Ni ludos la teatra?on, kiam amba? knaboj resani?os." Tio estis dirita klare, sed tamen neniu levi?is. ?iuj beda?ris, ke la afero tiel malfefi?e malsukcesis. La infanoj preska? ploris. Ili ja tiom ?ojis je la hodia?a tago! Fine ekparolis Davison: "Nu, kion fari! Almena? restos al ni ?ojo post kelkaj pluaj tagoj. Kaj ?u vi ne scias, sinjoro doktoro, kio okazis al ili?" li turnis sin al kuracisto Welch. "Mi ne scias. Neniu vizitis min. Eble ia malvarmumi?o. Infano elkuras el la varma hejmo malbone vestita-" Li ankora? ne finparolis, kiam aperis ?e la pordo la patrino de Karlo. "Mi petas vin, ?u estas ?i tie sinjoro doktoro Welch?" ?i ekscitite demandis kelkajn homojn, kiuj jam volis forlasi la salonon. "Jes, tie-," ili montris en la mezon de la salono. Doktoro Welch iris al ?i renkonte. "Kio okazis, sinjorino Brown?" "Mi venas rekte de via domo, sinjoro doktoro. Via edzino diris al mi, ke vi estas ?i tie. Nia Karlo subite malsani?is," ?i komunikis rapide, ekscitite. "Eble la malsano ne estas tre malbona. Kio okazis al li?" "Mi ne scias. Hiera? li kuradis kiel sova?ulo, kaj hodia? li nur brulas. Mi opiniis, ke pro la eksciti?o pri la hodia?a teatra?o. Li ja tiom ?ojis je tio - sed vespere li komencis vomi, li ekhavis febron kaj nun li plendas, ke li sentas dolorojn en la gor?o. Mi tiom timas, sinjoro doktoro!" "Mi tuj vizitos vin. Sed unue mi devas iri hejmen por la kofreto," diris la kuracisto kaj li rapidis al la elirejo. En la pordo li renkontis la patrinon de Roberto. "Sinjoro doktoro, mi petas vin, venu rigardi nian Roberton!" Denove la sama afero. Hiera? ?io estis en ordo, kaj hodia? vomado, febro, gor?o. Homoj, kiuj ?ion a?dis, maltrankvili?is. Kion tio signifas? Kio trafis la infanojn en Nome? La salono rapide malpleni?is. Neniu jam pensis pri la teatra?o. ?iuj pensoj estis direktitaj al la malsano, kiu tiom neatendite aperis. Doktoro Welch vizitis amba? pacientojn, funde trarigardis ilin, donis al ili injektojn kaj diris, ke morga? matene li venos denove. Je la demandoj, pri kiu malsano temas, li respondis elturni?eme. Kaj kiam li revenis hejmen, atendis lin tie ankora? du virinoj. Li estu tiel afabla kaj iru al iliaj infanoj. . . . Post la dudekdua horo li revenis. Sinjorino Welch atendis lin malpacience. "Kio okazis tiom subite?" ?i demandis. "Difterio," diris la kuracisto malrapide kaj peze li sidi?is en la fotelon. "?e ?iuj kvar?" "Jes. Kaj mi timas, ke ili ne restos solaj. Almena? oni diris al mi, ke en ankora? kelkaj domoj estas malsanaj infanoj." "?u vi havas sufi?e da kontra?-difteria sero?" "Jes, mi havas, sed. . . . sed mi timas-" "Kion?" "Mi timas, ke ?i estas jam tro malnova kaj efikos nur malforte." "Ho !" "Mi ne kulpas pri tio. Novan mendon mi faris somere, kiel mi faras ?iujare. Eble ?i survoje perdi?is, eble la ?ipo ne povis veturi pluen - kaj nun -" "Kion nun?" ripetis lian vorton la pali?inta sinjorino. "La seron mi devas havi je ?iu prezo!" "Sed kiamaniere vi povas ?in akiri? La plej proksima bakteriologia instituto estas en Seattle, tio signifas distancon de kvin mil kilometroj - kaj vi devas ?in havi tre balda?, tre rapide, ?u ne?" "Jes, tre rapide. ?ar se eksplodos epidemio ?i tie en la nordo, tiam ?i estas multe pli kruda ol en civilizitaj regionoj. Se estus somero, oni alveturigus la seron per aviadilo. Sed nun - en tiu ?i terura vintro-" En la ?ambro regis profunda silento. La kuracisto subite levi?is. "Kien vi volas iri?" demandis lin sinjorino Welch. "Al la po?toficejo. Mi faros ?ion, kio estos en miaj fortoj." Li surmetis pezan pelton kaj eliris en la bruantan ventegon. ?apitro 2 ?emantaj dratoj DOKTORO WELCH rapidis tra la senhomaj stratoj al la po?toficejo. La senkompata frosto penetris anka? sub lian dikan peltmantelon, sed la kuracisto malatentis tion. Li ja e? ne sentis ?in. ?iuj liaj pensoj estis fiksitaj al la unusola: havigi la seron kaj transportigi ?in kiel eble plej balda? al Nome. Fine li atingis la po?toficejon. Li frapegis la masivajn fenestrokovrilojn kaj a?sktultis. Momenton nenio movi?is. Sed poste knaris la ?tuparo, ?losilo grincis kaj la oficisto iom malfermis la pordon. "Hallo, kiu estas?" li ekvokis en la mallumon. "Welch," sonis la konciza respondo. "Ho, jen vi, sinjoro doktoro! Bonvolu eniri, ?ar la vento estas kapabla forporti la homon." "Sinjoro Smith, mi devas forsendi ekspres-telegramon al Seattle," diris la kuracisto. "Tre simpla afero, sinjoro doktoro!" La kuracisto eniris la oficejon kaj sidi?is sur la se?on. La po?toficisto preparis al si krajonon kaj paperon. "Nu - ni povas komenci!" Kaj doktoro Welch diktis: "Al bakteriologia instituto en Scattle. Nome, la 25-an de januaro. Difteri-epidemio, ni ne posedas fre?an seron. Sendu tuj. Doktoro Welch." La oficisto apena? finskribis, kiam li demandis timigite: "?u en nia urbo estas difterio?" "Beda?rinde." "Kiom da pacientoj?" "?is nun kvar. Sed mi timas, ke ili estos pli multaj." "Tio estas malbona. Tre malbona. ?ar alportigi la seron el Seattle en tiu ?i sezono - tio ja estus vera miraklo." "Mi scias. Sed se la infanoj devas vivi, tiu ?i miraklo devas okazi." Sinjoro Smith sidi?is al la telegraf-aparato kaj frapetis per ?losilo ?ajne sensignifajn, sed vere tiom gravajn streketojn kaj punktojn. "?i progresos rapide. ?iuj linioj estas malokupitaj," li diris post forsendo de la telegramo. "Mi dankas vin. Se la respondo venos ankora? nun dum la nokto, sendu ?in per iu, mi petas, al mia domo. Se venos nenio, matene mi vizitos vin." "Restu momenton por varmi?i ?e mi, sinjoro doktoro!" "Dankon! Mi estas maltrankvila. Kiu scias, ?u ne atendas min hejme denove iu malfeli?a patrino." Doktoro Welch revenis hejmen. Sinjorino Welch atendis lin. "?u vi sukcesis?" ?i demandis tuj en la pordo. "Jes. La telegramo estas jam forsendita. Nur ke en Seattle oni agu rapide. Sed kredu al mi-," li volis ankora? ion aldoni, sed subite li eksilentis kaj mediteme rigardis al la estingi?anta fajreto en la forno. "?u vi volis ion diri?" ekrigardis lin sinjorino Welch kaj ?ia kunsenta rigardo atestis, ke ?i travivas kun sia edzo ?iujn dubojn, luktojn kaj esperojn. "Jes. . . . efektive. . . . ?i ja estas malfacila afero, Silvio! Kiel ajn mi pripensas tion, mi tamen ne povas imagi al mi, ke ili estos kapablaj alveturigi la seron alimaniere ol per aeroplano. Kaj mi dubas, ?u aeroplano kura?us ?i tien nun, en la frostoj, kiajn ni jam longan tempon ne travivis." Sinjorino Welch ne respondis. Anka? ?i konkludis la samon, sed tamen ?i ne povis kaj ne volis kredi, ke la infanoj de Nome devos en la venontaj tagoj morti sen helpo. La geedzoj Welch ne povis pro turmentaj pensoj e? dormi. Ili amba? meditis kaj ?e ?iu brueto mildigis la spiradon, por ke ili a?du eventualan frapadon de iu patrino a? de la sendito el la po?toficejo. Fine anta? la tagi?o a?di?is energia frapado je la pordo. Doktoro Welch saltis el la lito kaj rapidis malfermi. "Jen la telegramo, sinjoro," donis al li folieton maljuna Jim. "Mi dankas vin, Jim," diris la kuracisto kaj iris kun la telegramo en la dormo?ambron. "?u nova paciento?" demandis sinjorino Welch. "Ne. Telegramo el Seattle." "Jam? Legu, mi petas vin!" "Al doktoro welch nome punkto seattle la dukdeksesan de januaro punkto ni forsendis la seron per aeroplano al anchorage punkto pluen la aeroplano ne povas riski pro la veteraj malhelpa?oj punkto la pluan alporton aran?u mem punkto doktoro jenkins.' Anchorage-Nome! Nur ?i tiuj vortoj traflugis la pensojn de la kuracisto, kiam li finlegis la telegramon. Du mallongaj vortoj, sed kio ku?as efektive inter ili! Kiom da glaciaj ebena?oj, ne?montoj kaj perfidaj abismoj! Kiom da ventegoj kaj frostoj! Kiom da senkonsola polusa mallumo, kaj kiom da sporadaj, grizaj radioj de taglumo! Sed la alvoko estis konciza kaj klara. La pluan alporton aran?u mem! Neniu demandas, kiaj transport-ebloj ekzistas en tiu ?i dezerta lando. Kaj ?u mirinde? Kiu ja devas ?i tie koni ?ion pli bone ol li, doktoro Welch, kiu vivas en Alasko pli ol dudek jarojn? Jes, doktoro Jenkins pravas. Seattle-Anchorage, tio estis lia devo. Sed Anchorage-Nome, tio estas afero de doktoro Welch. La zorg-el?erpita kuracisto malrapide rekti?is. Subite li sentis, kvaza? li liberigus sin de ?iu laci?o, senpovo kaj timo anta? la fantomo de la epidemio. Li apartenis al tiuj homoj, kiuj ne evitas respondecon. Kiuj ?ojas, se anta? ilin estas starigitaj tiaj taskoj, kiaj ?ajnas al la plimulto de la homoj nevenkeblaj. Li estis unu el tiuj, kiuj trovas la sencon de la vivo en la plenumo de siaj devoj. Rapide decidi?inte, li foriris al la po?toficejo. "Bonan tagon, sinjoro Smith! Do--vi jam scias. . . " "Jes, sinjoro doktoro. Sed kion ni faru nun?" "?u mi povas fari telefonan komunikon al Anchorage?" "Espereble. Almena? post noktomezo mi estis sciigita, ke ?iuj linioj estas nedifektitaj." "Bonege! Kontaktigu min kun la stacidoma oficejo!" La alvoko al la stacidoma oficejo en Anchorage flugis per zumantaj dratoj tra la dezertaj tundroj, frosti?intaj riveroj kaj vastaj praarbaroj pli rapide ol la plej sova?a uragano. Post nelonge ili estis en kontakto. Doktoro Welch prenis a?dilon. "Tie ?i Nome, doktoro Welch. Kiu estas ?e la aparato?" "Staciestro de Anchorage." "Sinjoro staciestro, hodia? estos al vi transdonata la sero-" "El Seattle por Nome, jes, mi scias pri la afero," interrompis lin la staciestro. "Ni atendas ?in anta? la vespero." "?u funkcias fervoja servo al Nenana?" "?is nun jes. Sur kelkaj lokoj esti?is ja iom grandaj ne?amasoj, sed ?i denove sukcesis liberigi la fervojon." "Bone! Post ricevo de la sero forsendu ?in per la plej proksima vagonaro al Nenana!" "Ili aran?os tion, sinjoro doktoro! Cetere - restu momenton ?e la aparato, mi parolos kun nia lokomotivejo." "Mi atendas." . Doktoro Welch tenis la a?dilon. Post nelonge a?di?is la staciestro denove. "Hallo - ?u vi estas ?e la aparato?" "Jes." "Sinjoro doktoro, la seron ni forsendos al Nenana per ekstra lokomotivo." "Bonege, sinjoro! Ili dankas vin!" "Kaj kiamaniere vi alveturigos ?in el Nenana?" Doktoro Welch embarasite eksilentis. Se li scius tion! Pli frue ol li povis respondi, enkuris en la po?toficejon ploranta virino. ?i estis Eskimino. "Sinjoro doktoro, mi petas vin venu tuj al ni! Nia Kudlago estas malsana, li estas tiom varmega, li malfacile spiras-" "Atendu patrino, tuj mi estos preta," li diris al ?i. Kaj klinite al la telefon-aparato, li vokis: "Hallo!?" "Jes!" "Komuniku al Nenana, ke la pluan alveturigon de la sero aran?os mi mem! Ili atendu miajn instrukciojn!" "Jes, mi sciigos ilin. Persistu!" "Dankon!" Doktoro Welch pendigis la a?dilon, adia?is al Smith kaj iris kun la Eskimino en ?ian lo?ejon. ?i estis kompatinda kabana?o, konstruita el miksa?o de ligno, argilo, musko kaj ?tonaro. En la angulo sur la ligna ku?breto, kovrita per senharigitaj feloj, ku?is dekjara knabo. Li eruptis konfuzajn, nekompreneblajn kriojn. Sur lia frunto ?vito perlis. La kuracisto eksciis tuj ?e la unua rigardo, ke li venas malfrue. "Kiam li ekmalsani?is?" li demandis la malfeli?an patrinon, kiu ne ?esis kor?ire plendi. "Anta?....du....tagoj," ?i singultis. "Jam anta? tri," a?di?is murmura vo?o el alia angulo de la malforte prilumita ?ambro. Doktoro Welch rigardis tien. Nur nun li ekrimarkis, ke tie ku?as amaseto da feloj, en ?i ia amaso da grasa?o, ostoj kaj malpureco, kiu kune reprezentis la malafablan kapon de la eskima familio. "Kaj kial vi ne alvokis min pli frue?" - "Kiu ja pensus, ke la malsano povas esti tiom malbona! Ho, sinjoro doktoro, savu lin!" per ploranta vo?o petegis la virino. "?i aspektas tre serioza. Sed eble ni sukcesos savi lin," diris la kuracisto. Per siaj vortoj li volis nur konsoli kaj plifortigi. Li sciis, ke ?i tie ?io estas jam senespera. El la eskima kabano li iris rekte al la ?erifo. Post nelonge la tuta urbo sciis, kio okazis. Estis malpermesite amase kunveni. Anka? hoteloj estis fermataj, ?ar epidemio ne limi?as nur je la infanoj. Dum la tago montri?is, ke malsani?is anka? kelkaj plenkreskaj personoj. Doktoro Welch havis la manojn plenaj de laboro. Li mern jam ne sciis, en kiom da domoj li vizitis la malsanulojn. Kaj ?iu injekto, kiun li donis, pikis lin pli multe ol la pacienton. Li ja konsciis, ke li povas nur malproksimigi la katastrofon, sed ke li ne povos ?in haltigi por ?iam. En la malfrua posttagmezo li ricevis la sciigon, ke Kudlago mortis. Kiam li fine vespere reiris al sia hejmo, li estis ?ismorte lacigita. Dum la tuta tago li ne man?is e? unu man?opeceton. Kaj la doloro de ?iuj pacientoj koncentri?is en lia animo. Li suferis kun ?iuj, kaj pro ?iuj. Anta? noktomezo iu ekfrapis je la pordo. Doktoro Welch iris malfermi. Sur la strato staris sendito el la po?toficejo. Li alportis telegrafan sciigon el Nenana: "Al doktoro Welch, Nome. La fervojstacio Anchorage sciigis nin, ke ?i forsendas la seron per ekstra lokomotivo. Sur la fervojo estas novaj ne?blova?oj, sed laboristoj jam forigas ilin. Tagmeze la sero povas esti en Nenana. Komuniku, kion pri ?i!" ?apitro 3 Propono DOKTORO WELCH iris al la fenestro kaj fikse rigardis en la malluman nokton. Liaj fingroj maltrankvile tamburetis sur la fenestrotabulon. El lia pala viza?o oni povis scii, kiel febre li ion pripensas. Komuniku, kion pri ?i. Kiel kruela ?i estas kaj kompatinda samtempe! Je distanco de kelkcent kilometroj ku?as la paketo, kiu por ilia urbo signifas vivon. Se oni ne alveturigos ?in ?ustatempe, dekoj da homoj - infanoj kaj plenkreskuloj senpove pereos. Kaj li vizitados unu pacienton post la alia, li rigardos en iliajn brilantajn okulojn, li donados al ili injektojn, kies efiko rapide malaperos, kaj je ?iuj demandoj li devos nur levi la ?ultrojn kaj per rompita vo?o respondi: "Sed jes. . . . estas sufi?e da sero. . . kompreneble. . . . ?i estas en Nenana. Kion pri ?i?" Por kio estas ?iuj eltrova?oj de la moderna tekniko, se ili ne povas helpi tie, kie temas pri savo de homaj vivoj? Por kio estas a?tomobiloj en tiu ?i terura lando? Por kio estas la aeroplanoj meze de polusa vintro? Kaj en liajn pensojn komencis ?teli?i io kiel amara ripro?o. Kial li lo?i?is en tiu ?i lando forgesita de Dio kaj homoj, en tiu ?i mizera urbo, kiu estas la lasta civilizita loko sur la amerika kontinento. Kiel facilan kaj komfortan vivon havas homoj vivantaj en la sudo! Tie sufi?us nur voki per la telefono kaj post kelkaj horoj estus la sero en la manoj de la kuracisto. Kaj ?i tie. . . . ? Sed subite li rekonscii?is. Li ekhontis pri tiu ?i momenta malforteco. Ne, ne - la vera viro ne parolas tiamaniere. Plendi povas nur malbravuloj. Ripro?i la sorton pro ?iaj malfavoro kaj malico povas nur homoj de etaj koroj. La vera viro ektimas neniun malhelpa?on. Kaj ju pli da ili li - renkontos survoje, des pli kura?e li ekmar?as, li batalas kaj venkas! Li forpa?is de la fenestro kaj lia rigardo glitis al la biblioteko. Li malfermis la tirkeston kun geografiaj libroj kaj momenton li ser?is ion en ?i, sed sensukcese. . "Silvio, ?u vi prenis de ?i tie landkartaron?" "Mi havas ?in, patro," diris Georgo. "Ho - vi ankora? maldormas? Iru jam dormi, kaj anka? vi, Silvio!" "Kaj kion vi respondos al ili?" demandis sinjorino Welch, kiu intertempe tralegis la telegramon kaj nun kune kun Georgo studis landkarton de Alasko. "Mi ankora? ne scias," respondis la kuracisto. "Sed mi devas solvi la problemon, kaj tuj. Permesu, Georgo!" Li ja konis detale la landkarton de Alasko, sed li tamen volis plivigligi la memoron per rigardo en la landkartaron. Momenton li atente rigardis la cirkletojn, kiuj indikis la urbojn kaj vila?ojn situantajn inter Nome kaj Nenana. Poste li prenis la cirkelon kaj liniilon kaj mezuris distancojn inter la unuopaj lokoj. Sed li ne povis solvi la problemon kiel ajn; sen?ese li skuis la kapon. "?u ne estus eble aran?i iun ekspedicion el Nome, kiu veturu tien?" ekhavis ideon sinjorino Welch. "Eble ni trovus kelkajn virojn, kiuj provus tion." "Neeble! Ke ni trovus tiajn virojn, pri tio mi ne dubas. Sed kiel longe da?rus la veturo? Kaj dume. . . . kiom da homoj mortus!" "A?. . . se oni forsendus el Nenana la motor-sledon!" ekbrilis la okuloj de Georgo. La kuracisto ekridis kaj karesis la filon per amplena rigardo. "Vi ja ankora? ne scias, Georgo, kio estas Alasko. Jes, se ?i estus bela ebena?o, sur kiu trovi?us neniu malhelpa?o - kial ne? La motor-sledo certe estus ?i tie plej balda?. Sed ?u vi povas imagi al vi, kio atendas la veturanton en tiuj ?i dezertaj kaj perfidaj regionoj? Se ne estas eble uzi la aeroplanon, tiam restas nur unu komunikilo. Kal tio estas-" "La hunda kunjunga?o!" interrompis lin Georgo. "Jes. Kaj tiu, kiu gvidos ?in, devos havi nervojn kiel el ?talo, okulojn viglajn kiel ?e falko, li devos esti elasta kiel ligno kaj rapidmova kiel cervo. Kaj li devos tre bone koni la regionon, ?ar alie li certe vojeraros kaj pereos." ?iuj eksilentis. En la ?ambro regis premanta silento. Nur la pendolo de la horlo?o en egalaj intervaloj forkalkulis la sekundojn, kiuj rapide ?an?i?is en minutojn, el kiuj ?iu rememorigis al ili la krudan realon. Georgo suprenlevis la kapon kaj rigardis al la patro. Li vidis lian zorgoplenan viza?on, lacajn okulojn - kaj subite li eksentis tiom da kompato pri la patro, ke li ne povis resti sur unu loko. Li levi?is kaj iris tra la ?ambro tren kaj reen. ?u estas vere nenia helpo? La malbenita paketo! ?i restos en Nenana - kaj poste iu ankora? povos ripro?i la patron, ke li ne scipovis aran?i la transporton! Pri la transporto entute e? ne temas. Ja ekspedicion, kiun proponis la patrino, oni povus forsendi rekte el Nenana - oni ja ?parus unu vojon. Sed grava estas rapideco kaj tempo! Kio helpus al la patro, se li ricevus la seron nur post unu monato! Nun estas necese agi rapide. Kun la paketo oni devas veturi kiel en vetveturo, kaj - se necese - transdonadi ?in unu al la alia, sen ia pa?zo, sen ia ripozo, tiel, kiel ili faris anta? nelonge en gimnastika horo - kaj tiumomente Georgo subite haltis. Li saltis al la patro, pendigis sin ?irka? lia kolo kaj ?oje ekkriis: "Pa?jo, mi jam scias. . . !" "Kion?" "Mi scias, kion ni faros kun la paketo! Bonege! Bonege! ?i certe sukcesos!" "Do - kion?" la patro ne komprenis. Anka? la patrino scivole rigardis la knabon, kies viza?o radiis pro ?ojo. "Ili aran?u stafeton!" ekkriis Georgo kaj triumfe rigardis la surprizitajn gepatrojn. "Stafeton? Kiel?" "Nu, rigardu!" Georgo montris la landkarton kaj vigle klarigis sian ideon: "Unu kunjunga?o veturos el Nenana, ?u ne. ?i alveturos al Tolovana kaj tie atendos alia viro kun nova kunjunga?o. La tria estos en Hot Springs, la kvara denove aliloke - mallonge dirite ?ie, kie survoje el Nenana kun ni ekzistas telefona komuniki?o. ?i estas stafet-veturo en granda mezuro - faru tion, pa?jo!" Doktoro Welch subite plivigli?is. ?iu laci?o estis for. Unue li ?etis longan rigardon al sia edzino. Poste li rapide levi?is, ?irka?brakis la filon kaj kisis lin. "Jen, Georgo... tion oni nomas - doni konsilon ?ustatempe. Do, stafeto... Ke mi ne ekhavis tuj la saman ideon! ?i ja estas vere la sola ebleco...." Li surmetis la peltmantelon. "Kien vi iros?" demandis sinjorino Welch. "Al la po?toficejo. Mi devas sciigi ilin pri mia decido." "Sed ?u ne estus eble fari tion morga? matene? Denove vi ne dormos." "Nenio alia restas. Morga? matene ?iuj lokoj devos esti sciigitaj, pri kio temas." "?u ?i sukcesos, pa?jo?" ?ojkriis Georgo. "Certe! Mi kredas, ke ni trovos la homojn, kiuj konas sian devon. Kaj se ?i sukcesos, ni estos savitaj!" La horlo?o jam anta? longe finbatis noktomezon, kiam la kuracisto ekiris al la po?to. Sed li iris facile, kvaza? li ne estus travivinta tagon plenan de tulmulto, laboro kaj zorgoj. Smith maldormis. "Mi supozis, ke vi venos ankora? dumnokte, sinjoro doktoro," li bonvenigis la malfruan vizitanton. "Nevolonte mi ?enas vin, sinjoro Smith, sed-" "Nenia ?eno! Mi faros kompleze ?ion por havi la seron ?i tie kiel eble plej balda?. Kompreneble, se tio estos nepre ebla." "?i sukcesos, sinjoro Smith, ?i certe sukcesos," diris la kuracisto ?ojplene. Kaj post duonhoro flugis en ?iujn pli grandajn lokojn inter Nome kaj Nenana la alarmanta alvoko: "Aran?u stafeton, kiu alveturigos la seron en minacitan Nome. La raporton pri la ali?intaj viroj sendu tuj al Nome kaj al Nenana. Doktoro Welch." Kiam la kuracisto forlasis la po?toficejon, ?irka?is lin la nepenetrebla mallumo. ?i estis la mallumo, el kiu grimacas la morto. Sed nun li jam ne timis ?in. ?u venkos la vivo? Vere, malfacile respondi, kiam la decida lukto ankora? ne komenci?is. Sed sufi?as, ke estis donita ordono al la atako. Jam en ?i estas la vivo kaj la forto. Kaj sur la viza?o de doktoro Welch aperis esprimo de firma decidemo. ?apitro 4 La volontuloj La malgranda hotelo en Unalaklik estis plenplena. Kaj ?iam ankora? venadis novaj viroj. Iuj staris ?irka? la ardigita forno, la aliaj sidis ?e la tabloj. Ili atendis, ?is venos la ?erifo, kaj vigle interparolis. "Mi estas vere scivola, kial li kunvokis nin," diris la ?asisto Finke. "Eble aperis nova dekreto pri la plialti?o de la impostoj," a?di?is la tajloro Stilding, la eta vireto, kiu estis ?usta malo de fortkorpulo Finke. "Ne ?enu min pri la irnpostoj," grumblis la gastejestro. "Jam nun ili estas tiom altaj, ke mi ne scias, kie staras mia kapo." "Nu nu, nur malrapide, Sam," incitetis lin la tajloro. "Kiu fartas vere malbone, tiu ordinare ne plendas." "Nur staru por unu duonjaro sur mia loko!" faris zorgoplenan mienon la gastejestro. "Poste vi parolus alimaniere." "Eh, ?iu el ni havas sufi?e da propraj turmentaj zorgoj," svingis per la mano Finke. "Kaj - ke mi ne forgesu - mia edzino alportis el vendejo ian panikan sciigon el Nome. ?u vi a?dis pri la afero?" "La?dire furiozas tie ia epidemio," informis kompleze la tajloro. "Kompreneble - mi ne scias, kio estas vero. Tio povas esti nur nova blufo. Vi ja scias. . . . ni ?iuj estas fermitaj inter kvar muroj, solidan laboron oni ne havas - kaj pro tio homoj fikcias diversajn sensaciajn informojn, por ke ni per ili amuzi?u." "Sed ne," neis per la kapo la gastejestro, "io estos vero. La po?testro e? diris, ke tie mankas medikamentoj - a? io simila." "Nu, tio estus malbona," diris pripenseme Finke. La tajloro Stilding volis ekparoli pri ?iuj malsanoj, kiujn li travivis, kiam malfermi?is la pordo kaj en la ejon venis la ?erifo de Unalaklik, brue salutata de la kunvenintaj viroj. Li ekstaris anta? la bufedo, kaj kiam ?iuj silentis, li komencis: "Viroj! Eble vi estas surprizitaj, ke mi kunvenigis vin tiom neatendite. Sed la afero estas tiom grava kaj ur?a, ke mi ne povas prokrasti ?in." La ?eestantoj fari?is pli atentemaj. "Eble vi jam a?dis, ke en Nome aperis difterio. Doktoro Welch bezonas kiel eble plej balda? fre?an seron. Li mendis ?in en Seattle. La aeroplano alportis ?in al Anchorage, sed pluen ?i ne povis flugi. En tiu ?i momento la paketo estas survoje al Nenana, klen ?i ver?ajne estos alportata hodia? tagmeze. Sed temas pri tio, kiamaniere transporti ?in el Nenana al Nome." La ?erifo rigardis la virojn, kvaza? li atendus ilian proponon. ?iuj silentis. Nur de la tablo, kiu estis ?e la forno, a?di?is malkura?a vo?o: "Malfacila afero!" "Doktoro Welch pripensis ?iujn cirkonstancojn," da?rigis la ?erifo. "Kaj fine li konstatis, ke estos necese aran?i stafet-veturon. Hodia? mi ricevis de li telegramon." Kiam li finlegis ?in, la salono silentis. Sed nur momenton. ?ar tuj poste a?di?is kelkaj ekkrioj: "Tio estas neebla!" "En tiu ?i vetero, kiam ni e? hundon ne elpelus - en Nome-n?" "Absoluta frenezeco!" "Oni facile diras: aran?u stafeton! Sed kiu veturos?" "Tio estus certa mortveturo!" La salono bruis kiel vespa nesto. La ?erifo staris ?e la bufedo kaj li observis per rigida rigardo la ?tormon de indigno, kiun vekis lia komuniko. Post kelkaj momentoj li tintigis la glasojn. La kunvenintoj denove trankvili?is. "Vi pravas, amikoj," kaj li elparolis la vorton, "amikoj" kun tiom malvarma akcento, ke ?iuj tuj divenis, kion la ?erifo sentas. "?i aspektas vere kvaza? absoluta frenezeco, kaj kiu partoprenos la stafetveturon, tiu devos esti preparita por ?io. Sed ?uste pro tio neniu estas devigata. La ali?oj estas memvolaj." "Feli?e!" respiris iu duonla?te. La ?erifo ne lasis sin ?eni kaj da?rigis: "Kaj tial mi demandis vin: kiu memvole ali?as por veturigi la paketon da sero el Unalaklik al Nome?" La silento, kiu ekregis post tiu ?i demando, ne estis interrompita e? per unu vorto. Kelkaj viroj klinis la kapon, ?ar ili volis eviti la esploran rigardon de la ?erifo. La aliaj scivole ?irka?rigardis tra la superplenigita salono. Sur kelkaj viza?oj aperis malrespektaj ridetoj. Kaj en tiu hontiga silento a?di?is de malanta?e la klara, kvaza? metala vo?o: "Mi!" ?iuj surprizite rigardis malanta?en. Kiel? ?u Gunnard Kasson? Tiu longstatura viro kun malgrasa viza?o kaj severe kuntiritaj trajtoj, kiu alvenis ?i tien kun edzino kaj du infanoj anta? kelkaj jaroj el Finnlando? Jes, estis li. Dum la tuta agado li ne parolis e? unu vorton. ?iujn rimarkojn li per unu orelo a?dis kaj per la dua ellasis. Li staris en la angulo neparolema kaj profunde meditanta. Li a?di?is nur tiam, kiam oni devis paroli koncize kaj reale. Ili atakis lin kvaza? vespoj. "Vi... ! ?u vi scias, kion tio signifas - veturi en tiu ?i vetero al Nome?" "Mi scias." "Kaj ?u vi scias, ke vi devos atendi pli facile morton, ol revenon hejmen?" "Jes." "Vi forgesas vian familion!" "Ne." "Kion faros ?i tie viaj infanoj sen vi? Videble, kiom vi amas ilin! La bona patro zorgas anta? ?io pri sia propra familio!" "Jes, kaj li pensas pri siaj infanoj!" insistegis alia. Sed tio estis jam anka? por la trankvileca Gunnard Kasson tro multe. Li pa?is anta?en kaj stari?is apud la ?erifo. En liaj okuloj ekbrulis stranga fajreto. "Vi memorigis min pri miaj infanoj. Nu, ?uste je ili mi pensis la tutan tempon kiam la ?erifo rakontis al ni pri la tragedio en Nome. Kaj se mi ali?as al la veturo, mi faras tion nur pro tio, ke mi amas miajn infanojn. Mi povas imagi al mi, kion ni ?iuj sentus, se la epidemio furiozus ?e ni, kaj se ni estus devigataj - same kiel nun la Nomeanoj - atendi la helpon de aliaj homoj. Tiam mi ?atus a?di viajn rimarkojn pri la bravaj viroj kiuj timante pri sia propra vivo pasive alrigardis, kiel dekoj da infanoj balanci?as inter la vivo kaj morto! Sed nun mi volas a?di jam nenion - kaj precipe ne pri mia familio. Mi ali?is kaj mi veturos." La ?eestantoj eksilentis. La viroj embarasite ?ifis siajn ?apojn. Ili klinis la kapojn kaj nekompreneble murmuris. Gunnard Kasson donis al ili fortan baton. Kaj denove ekparolis la ?erifo: "Kiu volas veturi kun Kasson?" Preska? ?iuj manoj levi?is alten. La ?erifo ridetis. Kaj el lia vo?o perdi?is ?ia malvarmo, kiam li da?rigis: "?i estis nur malgranda ruzo mia, amikoj, kaj vi certe pardonos min. Efektive - Kasson veturos sola. Mi volis nur konvinki?i, ?u anta? mi staras viroj a? malbravuloj. Mi ja en la animo jam decidi?is, ke mi rezignos mian oficon kaj mem veturos. ?ar ne estus tre granda honoro gvidi komunumon, kies viroj ne scias sian devon." Kaj sin turninte al Kasson, li aldonis: "Mi dankas vin, Kasson! Mi dankas vin nome de la infanoj el Nome. Kaj nome de la infanoj de la tuta mondo." Kiam li premis la manon de Kasson, en la salono eksonis apla?do. Fine ekestis preska? konflikto pri tio, kiu veturu. - Sed ?ar Kasson ali?is la unua, estis interkonsentite, ke li veturos. ?iuj ari?is ?irka? li kaj donis al li la manon. Ili ekhontis pro tio, ke ili havis tiom malmulte da kompreno pri la suferado de siaj proksimuloj. Ilin turmentis la ripro?oj de la konscienco pro la egoismo, kiu kaptis ilin dum kelkaj momentoj. Ili klopodis rebonigi sian eraron almena? per tio, ke ili konsilis al Kasson, kiamamere li devos prepari sin por la dan?era veturo. Intertempe la ?erifo rapidis al la po?toficejo. Kaj post kelkaj minutoj flugis al Nome la ?ojiga raporto. ?i estis ja konciza, sed en ?i ku?is la tuta beleco kaj fiereco de la homo: "Unalaklik preparita. Veturos Gunuard Kasson." La saman tagon akceptis Nome ankora? kvar telegrafajn depe?ojn: "Ruby - preta. Leonard Seppala." "Hot Springs - preparita. Emil Erikson." "Tolovana. Iras Wurd Kalland." "Nenana. La kontakto kun Tolovana funkcias. Veturas Will Shannon. Li ekvoja?is hodia? tagmeze." Doktoro Welch iris anta? vespero al la po?toficejo. Denove li travivis tagon de stre?a laboro. La epidemio disvasti?is per nekredebla rapideco. En ?iu horo estis anoncataj novaj kaj novaj malsanuloj. Krom Kudlago jam mortis ankora? du pacientoj. Li venis al la po?to en tiu momento kiam la oficisto Smith transskribis la lastajn signojn de la Mors-alfabeto. Doktoro Welch malpacience ekprenis la telegramon el Nenana kaj legis ?in. Post finlego ekbrilis en liaj okuloj varmegaj larmoj. La larmoj de admiro kaj dankemo. Ili jam veturas! Ili jam venigas la savon! Ili venigas la vivon por dekoj da minacataj infanoj! Ke ili alvenu ?ustatempe! Li rigardis al la urbo. Al li ?ajnis, kvaza? la nigra ombro de la morto fari?as pli hela pli malforta, kvaza? ?i levi?as super la tegmentojn de la domoj. Sed poste ?i restis staranta kaj kvaza? fiksita ?i pendis super la urbo. Doktoro Welch ektremis. Li konscii?is, ke la dan?ero estis plimalgrandigita, sed tute ne forigita. La sorto de la urbo Nome ku?as en la manoj de kelkaj kura?aj viroj. En la manoj de stafeto. ?u ?i alvenos? ?apitro 5 La stafeto DOKTORO WELCH ne estis la sola homo, kiu kelkfoje dum la tago vizitis la po?toficejon en Nome. La dua viro, kiu sen?ese forsendis la telegrafajn depe?ojn en la civilizitan mondon, estis la ?urnalisto Hilton. Jam de la unua interparolo kun la kuracisto estis al li klare, ke temas pri okazo tre grava, kaj li, kiel ?urnalisto, tuj decidi?is, ke li eluzos tion. Li apena? eksciis pri la epidemio, kiam li tuj forsendis al sia ?urnalo detalan raporton, en kiu li priskribis la malesperan situacion en la plej norda urbo de la amerika kontinento. La ?urnalo represis ?in en okulfrapa aran?o sur la fronta pa?o. Kaj ?ar la sciigon prete disvastigis anka? la radio, post nelonge sciis pri la afero la tuta kultura mondo. Nome kaj ?iaj trafitaj lo?antoj fari?is la centro de la universala atento. Ne estis homo, kiu ne interesi?is pri la dramo en la dezerta nordo. ?iu nova depe?o de Hilton estis sensacio. ?urnaloj presis apartajn eldonojn en centmilaj eldonkvantoj. La redakcioj estis super?utataj per demandoj. Ari?is sennombraj proponoj, kiamaniere oni povus transporti la seron el Nenana al Nome. Sed ?iuj estis destinitaj al pereo nur pro tiu simpla ka?zo, ke ili estis nerealigeblaj. La aviadistoj, kiuj vidis en transporto de la sero unuavice aferon de sia profesia honoro, super?utis per telefonaj demandoj la meteorologiajn staciojn. Inter ili estis anka? tiuj, kiuj volonte riskus e? sian vivon, nur ke ili povu helpi la malfeli?an urbon. Sed la informoj de la meteorologiaj stacioj estis tiom malfavoraj, ke ne estis eble doni permeson pri ekiro. Kaj kiel proksimi?is la paketo al Nenana, tiel kreskis la sufoka stre?o. Kio sekvos? En la laborejoj, en la vendejoj, sur la stratoj, en la vagonaroj, en la oficejoj, en la kafejoj, ja e? en la lernejoj oni parolis pri nenio alia ol pri Nome. ?u la paketo restos en Nenana? A? ?u okazos ia miraklo, kiu ebligos transporti la seron al la destinita loko? Tiuj estis momentoj, kiam la malfeli?o vekis en la homoj la plej noblajn sentojn: kompaton al la suferantoj kaj klopodon helpi ilin. ?efan vorton en la diskutoj havis kompreneble tiuj, kiuj konis Alaskon el propra sperto. Tiuj estis precipe la eks-orministoj, al kiuj prezenti?is la alloga okazo por plivigligi la rememorojn pri la malkvietaj jaroj de sia vivo. Ili rakontis pri kruelaj frostoj kaj teruraj ventegoj, pri la netraireblaj montpasejoj, el kiuj precipe la Chilcoota pereigis centojn da kura?aj aventuruloj, pri la krutaj glacirokoj kaj perfidaj abismoj, pri la bestaro, kiu en vintro fari?as tre dan?era - kaj per ?iuj rakontoj ili vekis grandan intereson ?e siaj a?skultantoj - sed ili ne scipovis per ili konsoli. Ju pli klare la homoj konstatis, ke en tiu ?i lukto kun la senkompata naturo la homo estas senpova, kaj al malsanaj infanoj restas nenio alia ol la morto, des pli granda korpremi?o kaptis ilin. Tiu ?i nubo de la sufoka stre?o estis subite distran?ita per blindiga fulmo: Veturos stafeto! Tiel, kiel en la naturo post ekflamo de la fulmo estas momento de tomba trankvilo, kiun en la sekvanta momento anstata?as surdiga tondrobruego - anka? la homoj legante la grandajn literojn pri la alaska stafeto restis kvaza? senkonsciigitaj. Sed poste ili ?ojegis kvaza? infanoj, kaj renkonti?ante, homoj ?irka?brakis nekonatojn, en la vagonaroj kaj ?ie, kie la homoj interrilatas, ekregis admirinda komplezo, komunikemo, ?entileco kaj afableco - ?ar ?iuj konscii?is, ke en tiuj ?i emociaj momentoj la homaro donis sian plej belan frukton. La stafeto fari?is la devizo de la tago. La infanoj aran?is stafetkurojn de la mateno ?is la vespero: en la gimnastikejo, survoje al la lernejo kaj de la lernejo, sur la glitejo kaj dum la glitkurado. La plenkreskuloj rigardis ilin - kaj strange! - nun tute ne ?enis ilin, ke la infanoj malhelpas ilian iron, ke ili krias kaj bruas. La plenkreskuloj rigardis ilin kun aprobaj ridetoj, ?ar ili ne vidis anta? si la ludantajn infanojn, sed kelkajn kura?ajn heroojn, kiuj ?us entreprenis neviditan vetveturon kun la morto. Will Shannon, Wurd Kalland, Emil Erikson, Leonard Seppala, Gunnard Kasson! La kvin nomoj, kiuj vigligis la mondon! La kvin nomoj, al kiuj estis fiksitaj esperoj ne nur de tiu unu milo da lo?antoj en Nome, sed esperoj de la centmiloj kaj milionoj da homoj en la tuta mondo! La kvin nomoj, kiuj vekis respekton kaj admiron, apena? ili estis elparolitaj. Io tamen bremsis la ?ojegon kaj entuziasmon. Tio estis la penso; kiel ili fartos dum la longa kaj dan?era veturo. Al ?iu el la kvin herooj, kies nomoj ?is tiu tempo nenie estis legeblaj, estis direktitaj la esperoj de la mondo egalgrade. ?ar ?iu estis la kolono, la pilastro, kiu devas ne krevi. ?iu estis la ?enero, kiu devas ne esti tra?irita. Sur ?iu el ili ku?is la sama kvanto de la respondeco. Se unu malsukcesos, la stafeto ne sukcesos. La tuta mondo tremetis pri la sukceso de la plej kura?a veturo, kiun la historio konis. Nur tiuj, kiuj estis la ?efaj personoj en tiu ?i grandioza lukto estis trankvilaj. Ili ne pensis pri tio, ke ili faras ion eksterordinaran. En la senkompata lukto pri la taga pano ili lernis simplecon. Pro tio la taskon, kiun ili surprenis, ili taksis kvaza? ion memkompreneblan. Ie en la dezerto mortas homoj kaj estas en ilia povo savi ilin. ?u ili mem pereos plenumante ilian taskon? Eble. Sed okazu kio ajn, ili faros ?ion, kio estos en iliaj fortoj. Ja, kiel ili povus ankora? unufoje en la vivo rigardi en la okulojn de homo, se ili dum tiaj cirkonstancoj restus hejme, en la komforto, en la varmo, apud la varmigita forno? ?u estas io pli simpla kaj pli komprenebla ol tio, ke ili veturas? Kaj se iu montrus al ili la sensaciajn artikolojn en la ?urnaloj, se iu dirus al ili, ke ili estas taksataj kiel la plej grandaj herooj de la nunaj tagoj, ili svingus per la manoj, kvaza? ili volus diri: "Eh, lasu nin trankvilaj. Tiaj bagateloj!" ?iu ja anka? erarus, kiu supozus, ke la stafeto ekveturis kun iaj ceremonioj. Will Shannon alvenis kun sia sledo kaj kunjunga?o de dek du hundoj al la stacidomo en Nenana; li anoncis sin ?e la staciestro kaj atendis la alveturon de la lokomotivo. Akompanis lin kelkaj amikoj, kiuj helpis al li kontroli la kunjunga?on kaj premligi la rimenojn. Kaj jam a?di?is la fajfo. La lokomotivo ruli?is al la stacidomo. La lokomotivestro rapide desaltis kaj transdonis al la staciestro malgrandan paketon. "Jen la sero," li diris. "Kaj ?u tio estas ?io?" miris la ?irka?starantoj pri la malgranda dimensio de la paketo, kiu pezis ne pli ol duonkilogramon. Ili he povis kompreni, ke la vivo de multaj homoj povas dependi de io tiom malgranda. "Jes," ridetis la lokomotivestro. "Kaj kiamaniere vi forsendos ?in pluen?" Ne estis necese klarigi tion al li. ?ar intertempe la staciestro transdonis la paketon al Shannon. Tiu metis ?in en dikan felon, ?irka?ligis ?in per fortikaj rimenoj kaj fiksis ?in al la sledo. Poste li adia?is per manpremo la lokomotivestron, la staciestron kaj amikojn, saltis sur la glitveturilon, eksvingis la vipon kaj - la stafeto ekveturis. "Sukceson!" kriis ?iuj. Sed la unua viro de la stafeto tion jam ne a?dis. Ne estis tempo por longa prokrasto. La konscio, ke ?iu horo, eble ?iu minuto povas signifi la savon de homa vivo, devigis rapidon. ?io estis tiom simpla kaj tamen en tiu simpleco ku?is tiom da vireco kaj hardeco, sed anka? tiom da delikateco kaj amo! La vojo al Tolovana kondukis tra la vasta arbaro sur la maldekstra bordo de Tanana, kiu enfluas en la plej grandan riveron Yukon. Sed ?i estis tiom ne?blovita, ke Will Shannon estis devigata veturi tra la vojo-nevojo. Kiam la stafeto forlasis Nenana, la barometro montris -35 °C. Sed blovis tiom forta vento, ke la frosto estis duoble sentata. Will Shannon surhavis pezan peltmantelon, peltan ?apon, altajn botojn kaj varmajn mufogantojn. Kaj li tamen veturinte kelkajn horojn frostotremis. De tempo al tempo li kuris apud la kunjunga?o por iomete plirapidigi la cirkuladon de la sango. Anta? la vespero la vento ?esis. Will Shannon eluzis la trankvilajn momentojn por nutri la hundojn. Kaj poste da?rigis la veturon. En la mallumo li progresis multe malpli rapide ol tage. La kunjunga?o kelkfoje renkontis altan ne?amason, la glitveturilo multfoje preska? renversi?is koliziinte kontra? falintan arbon. La hundoj el?erpi?is, kaj anka? Will Shannon sentis lacon en la tuta korpo. Sed e? ne unufoje li sentis tenton ripozi. Li bone konsciis, ke la savo de multaj homoj ku?as en liaj manoj kaj la? tio li agis. En Tolovana oni atendis lin jam en la vesperaj horoj. La satnutrita kunjunga?o de Wurd Kalland dormetis en la stacidomo. Wurd Kalland kun siaj amikoj malpacicnce rigardis la horlo?-montrileton. ?u Will Shannon alvenos? Li alvenis nur iom anta? noktomezo. Malgra? tio, ke li estis tre lacigita, li ridetis. "Feli?an voja?on!" li deziris al Kalland, transdonante al li la paketon da sero. Wurd Kalland metis la seron sur la sledon, svingis manon je saluto kaj ekveturis. Tuj poste flugis al Nenana, al Hot Springs kaj al Nome la telegrafa depe?o, ke Will Shannon feli?e alvenis kaj Wurd Kalland da?rigas la veturon. Wurd Kalland havis antan si ?irka? okdek kilometrojn da veturo. La plej dan?era estis la transveturo trans riveron Tanana. ?i estis frosti?inta unu metron kaj ankora? pli profunden, sed en la lokoj, kie estis rapidftuo, trovi?is nur maldika glacia tega?o. Sufi?us surveturi tian lokon kaj. . . . En la mateno la temperaturo okulfrape malalti?is. Sur la firmamento aperis nuboj, kiuj anoncis proksimi?antan ne?ventegon. Wurd Kalland instigis la hundojn al pli granda kaj ?iam pli granda rapideco. Kaj kiam li fine, duonfrosti?inta ekvidis la domojn de Hot Springs, aperis sur lia frostorigida viza?o kontenta rideto. Kaj denove la sama bildo kiel en Tolovana: nova kunjunga?o, nova viro kaj nova ?ojplena telegramo pri la venko de Kalland. Emil Erikson veturis el Hot Springs al Ruby. La distanco, inter tiuj ?i du lokoj, estis pligrandigita per tio, ke li devis dufoje traveturi la riveregon Yukon. Kiam li forlasis Hot Springs, la ?ielo estis malserena per pezaj nuboj kaj la vento e? ne blovetis. Emil Erikson konis tian trankvilon. Li sciis, ke post ?i kutime venas ventego, en kiun e? la plej kura?a nordulo ne kura?as iri. Kaj li tamen ekveturis. La malesperanta Nome atendis. La ventego ekfuriozis tuj post tagmezo. Samtempe kun ?i falegis el la plumba ?ielo tuta torento da ne?o. La ventego pelis ?in anta? sin, ?i mu?is, fajfegis, rompis la arbojn, blindigis la veturanton kaj hundojn. De tempo al tempo tiel mallumis, ke oni ne povis vidi e? unu pa?on anta?e. La hundoj jam nur sin trenis. Emil Erikson nur per stre?o de ?iuj fortoj ne falis. Sed la stafeto veturis. La posttagmezon, la tutan nokton kaj ankora? unu tutan tagon. Tridek tri horojn da seninterrompa veturo. Tridek tri horojn da superhoma sufero. La 29-an de januaro je la na?a vespere Emil Erikson atingis duonmorta sian celon - Ruby. Tie jam atendis lin viro, kiu estis traveturonta la plej longan kaj plej dan?eran parton de la tuta stafeta veturo - Leonard Seppala. ?apitro 6 Leonard Seppala NENiU alia povis entrepreni tiom dan?eran voja?on, kiom estis el Ruby al Unalaklik ol Leonard Seppala. Kiel Gunnard Kasson anka? li devenis de Finnlando. Jam de sia infana?o li vivis en malvarma klimato kaj tial alkutimi?is al la malmilda Alasko multe pli frue ol miloj da aliaj enmigrintoj. Lia staturo estis alta, li estis maldika. Li havis blondajn, ondajn harojn kaj bluajn okulojn, el kiuj elradiis infana ludemo kaj fera volo. Lia kunjunga?o estis la plej bela en la tuta Ruby. La terkulturistoj en aliaj landoj fieras pri la belaj ?evaloj. En Alasko la viroj fieras pri siaj hundoj. Precipe la gvidanta hundo Balto, kiu ricevis la nomon la? la Balta maro, ?ar Seppala volis havi da?ran kaj vivan rememorigon je sia malproksima patrujo, distingi?is per belega kresko, forto, kura?o kaj inteligento. ?i ja ne saltis la? ordono super bastonon, nek prezentis diversajn figuretojn, nek "petis". Sed sufi?is, ke ?ia sinjoro diris al ?i kelkajn vortojn kaj la hundo tuj komprenis, kion li postulas de ?i. De tempo al tempo okazis, ke aro da hundoj komencis interbatali. Unu signo de Seppala - kaj Balto trovi?is inter ili. Se la hundoj konkorde ?etus sin kontra? ?i, ili certe dis?irus ?in. Sed estis preska? mirinde, kiom la ?eesto de la fortstatura luphundo efikis al ?iuj. Sufi?is, ke ?i al unu a? du ribelantoj mordetu la orelon, ke ?i mallonge boju, ke ?i montru siajn dentojn kaj ?irka?rigardu kiel re?o - kaj jam estis trankvilo. La hundoj ekmurmuris kaj konfuzite retiri?is en siajn budojn, a? ili komencis flati al Balto. Komence Seppala veturis la? la fluo de Yukon. La vojo kondukis tra la arbaro, kiu iomete mildigis la akrecon de la ventego. Malgra? tio la kunjun?a?o iris nur tre malrapide anta?en, ?ar ofte trovi?is sur la vojo elradiki?inta arbo, kiun li devis ?irka?veturi. Matene li transveturis Yukon-on kaj balda? atingis la ebena?on. ?i tie la dan?ero kulminis. La ventego, nekatenita per la baro de la arbaro, ekfuriozis kvaza? freneza. La frosto pliforti?is tiom, ke Seppala povis mezuri 60°C sub nulo. Kaj krom tio li veturis sur tia surfaco de la tero, ke ?iu pa?o povus rezultigi teruran falon en la profundon. Seppala konis tiajn mar?ajn regionojn, kie nur la maldika surfaca tavolo estis frosti?inta. Tia loko facile rompi?us sub la pezo de unu hundo, tiom pli de la tuta kunjunga?o! Pro tio li veturis tre singarde, grandparte fidante la naturan instinkton de Balto. Horo post horo pasis kaj la monotona regiono da?ris. La hundoj estis el?erpitaj de laco kaj de malsato, ?ar sur la vasta ebena?o ne estis unu loketo ?irmita kontra? la ventego, kie Seppala povis nutri la kunjunga?on. Kiam li vidis, ke li vane atendas tian monteton, li decidi?is pri mallonga ripozo en la malferma regiono. Li haltigis la kunjunga?on kaj disdonis al la hundoj la frosti?intajn fi?ojn. La hundoj avide ?etis sin al ili. Pli frue, ol Seppala venis al Balto, la duopo ?e la glitveturilo jam pretis por pli kaj postulis per mallonga murmuro aldonon. Seppala ?etis al ili ankora? kelkajn fi?ojn kaj karesis ilin per la mano. Samtempe li rigardis al la ne?o, kie videblis kelkaj ru?aj makuloj. Li konsterni?is. De kio ili devenis? En tiu momento unu hundo levis la piedon kaj Seppala ekvidis sange ?irvunditan plandon. Kompato premis lian gor?on. Sed li tuj venkis ?in. En Nome mortas infanoj. Ili atendas savon. Ne konvenas ?emi kaj perdi tempon pro kelkaj ?irvundoj. Ankora? unufoje li mankaresis la hundojn kaj li klini?is por preni la konduk-rimenojn. La hundoj je la anta?o rigardis al li. Kiam li klini?is, ili ?ajne supozis, ke li volas doni al ili novan porcion da fi?o. Ili rapide ari?is ?irka? li. ?iu volis esti la unua. Kaj en tiu momento okazis io neatendita. Eksonis mallonga, seka krako. Seppala tuj divenis, kio okazis. Sed anta? ol li povis forsalti, la glacio sub li rompi?is kaj Seppala kun la glitveturilo trovi?is en la mar?a?o. La timigitaj hundoj saltis sur la firman glacion kaj volis forkuri. Sed Balto revenis per arka flankvojo por sia sinjoro. "Anta?en, Balto! Tiru!" kriis Seppala kaj klopodis suriri sur la firman glacion, sed tiu sub lia pezo ?iam rompi?is. La sa?a hundo komprenis. ?i kuregis denove al sia gvida loko kaj stre?is ?iujn fortojn. Tiamaniere la ceteraj hundoj estis devigataj kuntiri. Feli?e estis ke la kondukrimenoj estis faritaj el tre solida felo. Ili alie certe tra?iri?us, ?ar la sledo kojnumi?is kaj ne povis elgliti. Fine Seppala sukcesis ku?i?i sur la glacion. Li klini?is super la perfida mar?a?o, levetis iom la glitotrabojn kaj - la sledo ekflugis sur la firma glacio. "Balto, haltu!" kriis Seppala kaj li pene levis sin. Li ja havis peltan veston, kiu estis ta?gigita por tiaj akcidentoj, sed tamen kelkaj gutoj penetris sub ?in ?is la nuda korpo kaj nun senkompate malvarmigis. La kunjunga?o obee haltis. Seppala atingis la sledon kaj lia unua penso estis al la paketo da sero. La pelto, en kiu ?i estis envolvita, estis surface malsekigita, sed la interno estis absolute seka. Trankviligita li sursaltis la sledon kaj la kunjunga?o denove ekveturis. La ventego furiozis sen?ese. Seppala sentis, ke liaj kruroj komencas rigidi?i. Tuj kiam li konscii?is pri tio, li saltis de sur la sledo kaj kuris apude. Tio iomete helpis. La sango en la vejnoj komencis cirkuli pli rapide kaj lia dorso eksentis agrablan varmon. Sed samtempe kun ?i aperis tia laci?o, ke li devis vole nevole sursalti la sledon. Intertempe la regiono ek?an?i?is. Anstata? la vastaj ebena?oj aperis montetoj. Unue malaltaj, sed ?iam pli kaj pli altaj, ?is ili ?an?i?is al kontinuaj montar?enoj. Se la vojo tra la tundro estis dan?era, ?i tie ?i ne estis pli sekura, ?ar malanta? ?iu monteto povis neatendite trovi?i perfida abismo. Estis jam malfrua posttagmezo, kiam li traveturis longan valon. Amba?flanke etendi?is alten grandegaj montegoj, sur kiuj estis videbla neniu arbetaro. La ventego okulfrape malpliforti?is, kaj tial la kunjunga?o veturis pli rapide. Subite eksonis obtuza bruego, kvaza? en la malproksimo ektondrus. Seppala maltrankvile ?irka?rigardis. Kiam lia rigardo trafis sur la deklivon, kiu etendi?is je la dekstra flanko altegen, li ekkomprenis kaj pali?is. Lavango! La grandegaj amasoj da ne?o, kiuj liberi?is per la propra pezo, ruli?is en la mallar?an valon, kiun li traveturas! Kien forkuri? Per unu rigardo li konvinki?is, ke la lavango ruli?as je tia lar?eco, ke ne estas eble savi?i anta? ?i. Li rapide direktis sin al la kontra?a deklivo. Li svingis la vipon kaj per la?ta ekkrio instigis la hundojn al pli rapida kuro. Sed ne estis necese fari tion. La bestoj anta?sentis la dan?eron kaj stre?is ?iujn fortojn por forkuri anta? la pereiga elemento. Sed la lavango estis pli rapida. Balto apena? atingis la piedon de la kontra?a deklivo, kiam tremis la tuta valo per barelsona bruego. La ne?amasoj ruli?is en la valon kaj neatendite silentigis la ekkrion de Seppala kaj angorplenan bojadon de liaj hundoj. La stafeto estis entombigita! La valo trankvili?is. Finsonis la bruego de la lavango, ?esis la obstina lukto de la homo kun la naturo. Nur en la alto ekhurlis nova atako de la ventego. La senmovo da?ris unu sekundon, du sekundojn, poste jam kelkajn minutojn. Kaj subite la ne?o movi?is. Poste denove kaj denove. Kaj jen aperis super la ne?o la kapo de Balto. La hundo rigardis anta?en; poste ?i turnis sin. ?iaj okuloj estis plenaj de mirego. Kelkaj momentoj pasis anta? ol ?i komprenis. Sed poste ?i pu?is la piedojn en la ne?on kaj rastis kaj rastis. Post nelonge aperis la kapoj de la unua entombigita duopo. Tiumomente Balto ?oje ekbojis kaj komencis rasti ankora? pli obstine. La du liberigitaj hundoj skuis sin kaj tuj komencis helpi Balton. Ne?o forflugis dekstren kaj maldekstren kaj novaj kaj novaj duopoj de la hundoj estis liberigataj! Finfine aperis la sledo kaj apud ?i Seppala. Li estis trafita per la lavango tiom malfeli?e, ke li pu?egis per la kapo la sledon kaj senkonscii?is. La hundoj ari?is ?irka? li ?oje bojante, sed ili tuj silentis. Ilia sinjoro ne movi?is. La bestoj staris konfuzite. Neniu e? movi?is. Kaj eble la tuta kunjunga?o frosti?us en tiu pozicio, se ne ?eestus Balto. Kiu scias, kial ?i tion faris. Eble ?i volis esprimi la amon al sia sinjoro, eble veki?is en ?i la sama sento, kiun ?i havis por siaj suferantaj idoj, eble beda?ro kaj kompato devigis ?in al tio, ke ?i alproksimi?is ?is sia sinjoro kaj. . . . komencis ?irka?leki lian viza?on. Kaj tio helpis. La vundito palpebrumis kaj post momento li malfermis la okulojn. Balto ankora? kelkfoje lekis lin kaj poste ?oje ekbojis. Seppala ?irka?rigardis. La tuta kunjunga?o ku?is en la ne?o kvaza? en tombo. Dum Balto por atingi la surfacon devis tralukti nur kelkajn decimetrojn, ?irka? Seppala etendi?is la ne?amasoj pli alten ol du metrojn. E? se li ne estus vundita, el tiu ?i tombo li neniam liberigus sin per propraj fortoj. Li dankeme rigardis Balton kaj anka? la ceterajn hundojn. Li dankis la bestojn pro si, siaj edzino kaj infanoj, kiuj stre?e atendas lian revenon, kaj pro tiuj en Nome, kiuj sopire atendas la savan seron. La seron! ?i ja devis esti kiel eble plej balda? en Nome! Kaj li ku?as ?i tie en la ne?o, kvaza? li havus sufi?e da tempo- Li provis levi?i, sed ne sukcesis. Lia kapo zumis, liaj okuloj nubi?is. La tuta korpo estis kvaza? bruligata. Li ekkonsciis, kiel terura estas lia situacio. Li ku?as tie ?i sola en la dezerto, super li bruegas la ventego, kiu sen?ese ?utas novajn kaj novajn ne?tavolojn - kaj malproksime li estas atendata kun firma fido. Li trompos iliajn atendon kaj esperojn. La paketo, kiu jam veturis milojn da kilometroj, kiun tenis tiom da manoj de oferemaj homoj, haltos ?e li. Seppala ne alvenos. La turmentaj pensoj ka?zis al li pli grandajn dolorojn ol la vundita kaj frostigita korpo. Kaj nur la dolorigaj pikoj de tiuj pensoj devigis lin denove levi?i. Li ?anceli?is kaj falis denove en la ne?on. Tion li ripetis kelkfoje, ?is li fine sukcesis rampi sur la sledon. "Veturu, Balto!" li diris senenergie kaj senkonscii?is. Balto tiris la sledon el la tran?eo, kiun ?i kun la hundoj elfosis, kaj veturis sur la deklivo tiom longe, ?is ili preterveturis la falegintan lavangon. Poste ?i malsuprenveturis en la liberan valon kaj sur la ebena surfaco ili ekveturis pli rapide. De tempo al tempo li rigardis malanta?en por konvinki?i, ?u Seppala ku?as ankora? sur la sledo. La kuranta stafeto prezentis neesprimeble malgajan bildon. Seppala ku?is sur la sledo sen movi?o. La hundoj, kvaza? ili scius, ke ?i tie okazas io eksterordinara, veturis serioze kaj trankvile. Subite la sledo pu?i?is je ia malmola elstara?o. ?i suprensaltetis, ?anceli?is kaj tuj sekve Seppala ku?is sur la malmola ne?o. Falante li pu?i?is per la kapo al la tero tiom forte, ke la doloro vekis lin el la senkonscio. Li sidi?is sur la tero kaj konfuzite ?irka?rigardis. La sledo estis jam kelkajn metrojn anta? li kaj veturegis pluen. "Balto! Balto!" li vokis ekscitite. La hundo rigardis malanta?en kaj revenis al sia sinjoro. ?i kelkfoje ekbojis kaj komencis froti sin ?e la kruroj de Seppala. "Vi estas bonkora, Balto," karesis ?in Seppala. Kaj rigardinte la kompason li aldonis: "Vi kondukas nin bone." Dua nokto vualkovris la ne?blovitan regionon. Kaj la ventego ne ?esis. Seppala nutris la hundojn kaj da?rigis la veturon la tutan nokton. De tempo al tempo li veturis kun plena konscio, sed jen kaj jen li senpove dormetis. Kaj tiam la sekureco de la veturo restis nur ?e Balto. La duan tagon la stafeto jam nur treni?is. ?iuj hundoj havis la piedojn tiom ?irvunditaj, ke post la kunjunga?o restis strio de ru?a sango. La korpojn de la bestoj kaj de la el?erpita homo skuis febro. En kompatinda stato la stafeto atingis Unalaklik-on. ?i veturis pli ol 250 kilometrojn, estis survoje kvardek kvin horojn kaj travivis neesprimeblan suferadon. La Unalaklikanoj, kiuj vivis jam kelkajn horojn en atmosfero de timo kaj espero, veturis renkonten al Seppala. Ili volis premi lian manon, danki lin, doni al li refre?iga?on. Seppala ?irka?is ilin per malforta rigardo, senvorte montris al la paketo da sero kaj preska? nea?deble flustris: "Flegu la hundojn!" Poste li renversi?is kaj senkonscii?is. En tiu momento jam Gunnard Kasson alfiksis la paketon al sia sledo. Kaj dum oni forkondukis la hundojn kaj forportis la senmovan korpon de Seppala, por redoni al li la vivon, la lasta, la decida ero de la stafeto direktis sin al la maro. ?apitro 7 Inter vivo kaj morto JAM de tiu momento, kiam venis al Nome la sciigo, ke la stafeto ekveturis, la lo?antoj de la urbo respiris. Ili sciis, ke oni ankora? ne venkis. Ili sciis, ke la ?efa lukto kun la mortinsida malsano nur ekestas. Sed tamen la malespero cedis al la espero. Doktoro Welch maljuni?is en tiuj kelkaj tagoj almena? je dek jaroj. Ja ne estis facila tasko vizitadi la pacientojn, kiuj rigardis al li kun senfina fido, kaj ne povi doni al ili la efikan medikamenton. La po?tejo estis ?iutage sie?ata. La depe?ojn pri la proksimi?anta savo jam atendis kun malpacienco ne nur doktoro Welch kaj la ?urnalisto Hilton. La gepatroj de la malsanaj infanoj, anka? tiuj, en kies domo la malsano ankora? ne aperis, rapidis kelkfoje dum la tago al la po?tejo por demandi, kio estas nova. ?iu parto de la stafeto estis sekvata kun senspira stre?o. La nomojn de la veturantoj oni elparolis kun admiro kaj respekto. Kaj post ?iu depe?o sciiganta, ke ankora? unu viro ekveturis, granda ?tonego falis de sur la koro. Tiun tagon, kiam el Ruby ekveturis Seppala, la vivo en Nome estis neordinare vigla. Neniel gravis la malpermeso pri amas-kunvenado. La homoj estis tiom impresitaj per tiu granda sciigo kaj ili devis komuniki al iu siajn sentojn. "?u vi jam a?dis?" demandis unu la alian renkonti?inte. "Pri kio?" "Nu, pri Seppala!" "Ho, Seppala! Bonega homo. . . !" "Kaj kion vi opinias - ?u li sukcesos?" "Li sukcesos. Seppala alvenos. Certe!" "Sed la vojo estas tiom longa kaj -" "- kaj dan?era, mi scias. Sed iu diris, ke li konas Seppala-n. La?dire li estas viro kvaza? el ?talo. Kaj mi - mi mem ne scias, kial mi tiom fidas lin. Sed io sen?ese diras al mi, ke Seppala alvenos." "Nur ke . . . !" Ju pli longe la telegraf-oficejo en Unalaklik silentis, des pli multe kreskis la fido al Seppala. Neniu volis malesperi. Neniu havis sufi?e da forto por allasi la penson, ke Seppala povus perei en la dezerto. Ili vidis la teruran polusan ventegon, kiu e? en ilia lando estis supernormale akra. Ili sciis, ke la regiono, kiun traveturas Seppala, estas plena de dan?eroj. Ke tie trovi?as perfidaj mar?a?oj kaj montoj kun abismoj. Ke tie vivas malsata kaj dan?era bestaro. Kaj tamen ili kredis. Ili kredis kun tiu stranga kredo, kiun la homo kapablas havi nur tiam, kiam al li jam nenio alia restas. Ili krome ja bezonis ?in, ?ar nur tiamaniere ili povis forpeli la ombrojn de la malespero kaj dubo, kiuj en iu ka?ita anguleto de iliaj animoj neforpeleble nigris. Sed kiam venis la depe?o pri la alveno de Seppala en Unalaklik, kiam la tutan vesperon kaj longe tra la nokto estis a?debla neniu alia frazo ol "Seppala alvenis!", kiun ili elparolis kun malseki?intaj okuloj kaj tremantaj lipoj - nur tiam ili senvorte konfesis, kiom bazita sur espero estis ilia kredo. . . La ekscito kulminis, kiam Unalaklik komunikis, ke Gunnard Kasson estas survoje. Gunnard Kasson! Pri li pensis doktoro Welch tage kaj nokte. Kaj ne nur doktoro Welch. Anka? aliaj viroj en Nome kaj, sekve de la komunikoj de Hilton, en la tuta mondo. Kaj kompreneble precipe la patrinojn, kiuj kun rideto sur la viza?o, sed kun la koro sanganta, klini?is super malsanaj infanoj kaj ilin konsolis, ?ojigis kaj kura?igis la nuraj du vortoj: Gunnard Kasson. . . Jam la sono de la fiera nomo povis plifortigi. Ne estis necese koni Gunnard Kasson. Sufi?is elparoli lian nomon, malmolan kaj koncizan, kaj jam oni vidis anta? si la viron, kiu povis kura?e viza?-al-viza?e starigi sin kontra? e? la plej granda dan?ero. Gunnard Kasson estas survoje. ?u li venkos? ?apitro 8 Gunnard Kasson GUNNARD KASSON povis elekti: li povis veturi a? sur la firma tero, a? sur la maro. La vojo sur la bordo estis ja pli sekura, sed tre longa. La rekta vojo tra la frostita golfo Norton estis tre malcerta, sed multe malpli longa. ?iu horo havis grandan valoron. En Unalaklik venis telegramo el Nome pri la unuaj viktimoj de la difterio. Pro tio Kasson decidis, ke li veturos sur la maro. Li sciis, ke la plej malfacila tasko sur la maro estos orientado. Se lumus steloj, li facile povus trovi la direkton de la veturo. Sed la ventego da?ris per neniel malpligrandigita forto. ?i malebligis anta?enrigardon kaj blindigis. Nenie estis videblaj firmaj punktoj, kiuj plifaciligus la orientadon. Tial li kunprenis perfektan fosforeskan kompason, la? kiu li povis tre precize konstati la direkton de la veturo. Nokte li estis devigata rigardi ?in preska? seninterrompe. Kiam ekkrepuskis la norda tago, la veturo estis jam pli bona. Sed ju pli - li malproksimi?is de la firma tero, des pli multal dan?eroj atendis lin survoje. Ne temis nur pri oftaj fendoj en la glacio, kiuj faris la veturon tiom dan?era. Tre ofte malhelpis la veturon glaciblokoj, kiuj tre alte elstaris. Iuj estis tiom altaj, ke li devis ?irka?veturi ilin. Sed se la glaci-monto estis tre alta kaj krom tio etendi?is tre malproksimen, tiel ke la ?irka?veturo da?rus tro longe, tiam Kasson pli volonte transveturis ?in. Tio estis tre malfacila, ?ar la anta?aj hundoj devis grimpi al la pinto, surrampi ?in, veturi sur la deklivo malsupren kaj tiri post si la restantajn hundojn kaj sledon. Kaj malgra? tio Kasson pli volonte elektis ?i tiun vojon, ?ar li ne volis senbezone perdi e? unu minuton. Kiam vesperi?is, la ventego ?esis. Kasson nutris la hundojn kaj post mallonga ripozo li da?rigis la veturon. Pasis trankvila nokto, en kiu nur de tempo al tempo bruis la maro per la krakado de la glacio. La sekvantan tagon la hundoj metis la krurojn anta?en nur kun la plej granda fortostre?o. Kiel la junga?o de Seppala - anka? ili sangis el multaj vundoj. Kasson supozis, ke li atingos Nome matene la 2-an de februaro. Sed kiam jam proksimi?is tagmezo kaj la firma tero ankora? ne estis videbla, li maltrankvili?is. ?u li eble tro deviis de la difinita direkto? ?u li ne erariris kaj nun veturas al la vasta Pacifika Oceano? Je tiu ?i penso li ektremis, ?ar tio signifus, ke liaj hundoj fari?us sova?aj pro malsato kaj ke li mortus; sed tio signifus anka? katastrofon por Nome kaj kia ironio de la sorto ku?us en tio, ke la stafeto trompis ?iujn esperojn nur en la lasta stadio! Li akre ?irka?rigardis. ?u ne videblas anta?e a? dekstre strio de firma tero? Sed ?ie, kien lia rigardo povis trapenetri, ku?is nur la frostinta maro, sur kelkaj lokoj ondigita per glacirokoj a? ne?montoj. Subite li ekvidis malproksime anta? si, iomete dekstre, kelkajn malhelajn punktojn, kiuj frape reliefi?is kontra? la blanka kovrilo de la maro. Lupoj! Kasson ne eksentis timon. Kontra?e, li estis preska? ?oja, ?ar kie estas lupoj, tie la firma tero ne povas esti tre malproksima! Kun novaj fortoj li instigis la hundojn. Nur ke la lupoj ne ekvidu ilin! Kasson ja estas preparita por ?io, li havas bonegan ripet-pafilon kaj sufi?an provizon da karto?oj - sed nun, kiam li estas jam tiel proksima de la celo, estus doma?e, se li estus retenita! Li veturis kun la jungita?o malanta? unu altan glaciblokon kaj tie ka?is sin. Poste li singarde ekrigardis sur la glacian ebena?on. Li ek?ojis. La lupoj kuris la? la malproksima horizonto kaj ili celis tiudirekten, de kie Kasson alveturis. Ili kuregis kiel la vento. Post kelkaj momentoj ili malaperis. Li libere respiris kaj kun novaj fortoj, kiujn al li donis la penso, ke la celo ne povas esti jam tro malproksima, li instigis la hundojn al pli rapida veturo. Ne longe ili veturis trankvile. Subite la hundoj maltrankvili?is. Sen tio, ke Kasson instigis ilin, ili plirapidigis la kuron tiel ke la sledo preska? flugis. Kion tio povas signifi? ?u la hundoj sentas novan aron da lupoj? A? ?u ekestas jam nova dan?ero en la formo de glaci-urso? Kasson maltrankvile ?irka?rigardis. Kiam li rigardis malanta?en, li tuj komprenis la eksciti?on de la hundoj. La junga?o estis persekutata de aro da lupoj. Ili estis la samaj, kiujn li ekvidis pli frue. Survoje ili ekvidis la fre?ajn postsignojn de la sledo de Kasson kaj nun sekvas ilin. Li svingis la vipon, ekkriis al la hundoj - kaj tiuj ekkuregis sur la ebena?o kiel rapida ventego. La timo anta? la malsataj lupoj donis al ili nekredeblajn fortojn. Gunnard Kasson renkontis lupojn jam kelkfoje dum sia vivo. Li konis ilin bone jam en Finnlando. Anka? ?i tie, en Alasko, li partoprenis kelkajn ekspediciojn kontra? tiuj ?i rabaj bestoj, kiam ili vintre fari?is pli atakemaj kaj minacis la sendan?erecon de la vila?o. Sed li neniam renkontis ilin en tiaj cirkonstancoj kiaj nun, kiam sur li ku?as la respondeco por la savado de tiom da vivoj! Kaj ?uste tio estis la ka?zo, pro kiu lia mano ektremis, kiam li celdirektis la pafilon al unu granda lupo, kiu anta?kuris la tutan aron je kelkaj metroj. Sed li tuj regis sin. Eksonis mallonga pafo. La lupo saltegis alten kaj restis ku?anta sur la loko. La ceteraj ?etis sin al la vundita kunulo. Tiu ?i momento sufi?is al Kasson por gajni grandan distancon. Sed jam proksimi?is la aro denove! Kaj ankora? pli rapide kaj pli rabe, ?ar la odoro de la fre?a sango pligrandigis ilian furiozon. Ankora? kelkfoje pafis Kasson. ?iufoje restis unu lupo sur la glacio kaj la aro englutis la neatenditan pecon. Malgra? tio la distanco inter la junga?o kaj lupoj sen?ese malpligrandi?is. Nur la rapideco de la hundoj ne ?an?i?is. Ili sentis la dan?eron tuj ?e la malanta?o, tial Kasson ne bezonis ilin instigi. Subite la sledo surveturis malgrandan glaciblokon. ?i saltetis pli alten, kaj anta? ol Kasson povis tion malebligi, falis el ?i la skatolo kun la karto?oj! Kasson ektremis. Nun li estas preska? senarma. En la pafilo li havas ja ankora? tri a? kvar karto?ojn, sed kio estas tio kontra? la malsata aro, en kiu trovi?as ankora? nun pli ol dudek lupoj! La unusola savo ku?as nun en la rapideco de la hundoj. Sed kiel longe povos da?ri tiu ?i freneza kurego? En la lasta momento Kasson ekhavis feli?an ideon. Li kaptis sakon kun la viando, kiun li havis kiel nutra?on por la hundoj. Li komencis ?eti pecon post peco al la lupoj. Komence ili haltis ?e ?iu peco, ili batalis pri ?i - kaj Kasson gajnis kelkajn valoregajn sekundojn. Sed kiam la afero plurfoje ripeti?is, la lupoj eksciis, ke la malgranda peceto ne sufi?os por ili ?iuj. Pro tio ili lasis la viandon al la unua, kiu ekmordis ?in, kaj kuregis pluen. Poste Kasson malfermis la tutan sakon kaj dismetis ?ian enhavon sur la teron. Tiun ?i fojon ?iuj lupoj haltis kaj dum kelkaj momentoj ili estis denove tenitaj. Kasson turnis sian tutan atenton al la junga?o kaj al la vojo anta?e. Kiel priskribi lian ektimon, kiam anstata? la firma tero, kies proksimecon li jam anta?vidis, li rimarkis anta? si altan glacimonton, etendi?antan longan distancon dekstren kaj maldekstren! Per unu rigardo li konvinki?is, ke surgrimpi ?in ne estas eble. Kaj ?irka?veturi ?in - por tio estis jam tro malfrue. . . Li ekkomprenis, ke tio signifas la finon. . . Li haltis ?e la glacimonto. Rapide li tratran?is la rimenojn, per kiuj la hundoj estis jungitaj. Unua li liberigis la gvidantan hundon Fulmon. "Fulmo, ek al ili!" li ekkriis. La hundo obeis. Kura?e ?i ekkuris kontra? la aro, kiu rapide proksimi?is. La ceteraj hundoj ekhezitis, kvaza? ili volus diskuri. Sed finfine ili tamen altiri?is per la kura?o de la gvidanto. Komenci?is malespera batalo. Kasson pafis per la restantaj karto?oj. Poste li alsaltis al la hundoj kaj helpis ilin per fortaj bategoj de sia pafilo. La lupoj momenton ?anceli?is. Sed nur momenton. Ilia superforto estis tro granda. Malgra? tio, ke la hundoj batalis kun admirinda kura?o, tamen ilia nombro malpligrandi?is. Subite la plej granda lupo ?etis sin sur Fulmon. Kasson ekvidis tion. Li alsaltis al la atakanto kaj volis doni al ?i mortigan baton. La lupo liberlasis Fulmon; ?i rapide flanki?is kaj ekmordegis la pafilon, kiu trafis la malmolan glacion. Per forta tirego ?i elmanigis al Kasson la pafilon kaj forkuris kun ?i kelkajn pa?ojn, kie ?i komencis bategi per ?i. Kasson forsaltis al la sledo. Li ser?is objekton, per kiu li povos defendi sin. Sed krom la paketo kun sero kaj kelkaj kovriloj la sledo estis malplena. . . Li rapide demetis la kovrilojn kaj levis la pezan sledon alten. Li svingos per ?i kaj defendos sin ?is la lasta spiro. La hundoj jam komencis retiri?i. Ili kuris al sia sinjoro, kvaza? ili ser?us ?e li defendon. ?apitro 9 En la lasta momento Tiun tagon vivis Nome kvaza? en febro. ?iumomente elkuradis homoj el siaj domoj por rigardi, ?u la savo jam alproksimi?as. La po?toficejo estis super?utata per telegrafaj demandoj el ?iuj partoj de la mondo: "?u Gunnard Kasson jam alvenis?" Kaj ?iam la sama frostiga respondo: "Li ankora? ne alvenis." Dum la tago pasis, kreskis la ekscito, ?ar la epidemio ne malforti?is. Doktoro Welch ne havis sufi?e da tempo por desinfekti la injektilon kaj plenigi ?in per la sero, kiu montri?is tiel neefika. . . . Li povis eniri kiun ajn domon; ?ie li a?dis la saman parolon, la saman nomon: Gunnard Kasson ! Anka? malsanuloj elparoladis ?in, kvankam multaj en alta febro e? ne sciis, pri kio temas. Sed la lignaj dometoj estis tiel plenplenigitaj per tiu ?i nomo, ke la vo?oj de la malsanuloj estis la nura e?o. "?u li ankora? ne alvenis, sinjoro doktoro?" bonvenigis lin. "Ankora? ne." "Kaj kion vi pensas. . . ?u li alvenos?" "Ni devas esperi, amikoj! Nur tio restas al ni." Anta? tagmezo la ?erifo vizitis la po?toficejon. "Sinjoro Smith, kontaktigu min kun Unalakliko!" "Volonte. . . tuj! - Preta!" La ?erifo enmanigis la a?dilon. "Halo, ?i tie ?erifo de Nome. ?u vi scias nenion pri Kasson? - Ne? Kaj vi diras, ke li devus esti ?i tie jam matene? - Ne, ni scias tute nenion. Jes, mi aran?os tion. Mi anka? havis similan ideon, pro tio mi vokis vin. Mi dankas - jes, dankon!" La ?erifo demetis la a?dilon kaj eliris sur la placon, kie staris kelkaj viroj en vigla debato. Kiam ili ekvidis lin, ili rapidis al li. "?erifo, ?us ni parolis pri tio, ke ni devus ion entrepreni. ." "Rilate Kasson?" "Jes." "Bonege, amikoj! Mi almena? ne estas devigata longe rakonti al vi, se vi mem venas kun tiu propono. Mi ?us interkonsentis kun Unalakliko, ke ni ser?os lin. Ni kaj anka? ili." "Tio estos la plej bona," kapjesis Davison. "Nia devo estas malebligi, ke la stafeto fiasku en la lasta momento." "Amikoj," diris la ?erifo, "disiru hejmen, preparu viajn sledojn kaj hundojn kaj post kvaronhoro ni forveturos." La viroj volonte diskuris hejmen. Post dek minutoj staris anta? la hotelo dek kvin veturantoj kun siaj junga?oj. "Kien vi veturos?" demandis ilin tiuj, kiuj hazarde preterpasis sur la strato. "Ser?i Kasson." La sciigo flugis de bu?o al bu?o kaj post nelonge la tuta urbo sciis, ke oni aran?as ekspedicion, kiu veturos ser?i Kasson. ?iu volis akompani la savontojn. ?iu volis ?an?i la horojn de doloriga atendo en energian faron. Estis ja malgranda espero, ke ili renkontos lin - la maro estas vasta kaj glaciblokoj malebligas ?irka?rigardon! - sed tio estis tamen miloble pli bona ol senfara irado sur la bordo kun la unusola penso: ?u li alvenos ? ?u li ne alvenos? Kaj tiamaniere la ekspedicio duobli?is. Tiuj, kiuj eksciis pri la afero poste, rapidege sekvis la forveturantojn. Sur la bordo de Norton-golfo ?iuj haltis. "Ni faros tri grupojn," diris la ?erifo. "Unu, sub la gvido de Davison, veturos la? la bordo. La duan gvidos Friman. Tiu veturos per granda arko dekstren. Kun la tria grupo veturos mi; ni veturos en la mezo. "Estos bone, se la grupoj etendos sin je unuopuloj, por ke ni ?ion vidu," proponis Friman. ?iuj konsentis. "Kaj ankora? ion," rememorigis Davison. "Se iu grupo trovos Kasson, ?i tuj donu signon al la ceteraj per trifoje ripetata pafo." "?uste," konsentis la ?erifo. "Multan sukceson!" kriis viroj kaj la tri grupoj ekveturis anta?en. ?urnalisto Hilton ali?is al la grupo de la ?erifo. Ili veturis ?irka? duonhoron, kiam la ?erifo donis signon por halto. "?u vi a?dis?" vokis li. "Jes." "Oni pafas tie!" "Kaj tio estas rekte anta? ni!" "Anta?en!" ordonis mallonge la ?erifo. Ho, kia veturo ?i estis! Kaj denove - a?du! Krak! Krak! Nenia dubo. Gunnard Kasson - kiu alia ?i povus esti? - estis en dan?ero! Kaj subite la pafoj ?esis. . . La viroj embarasite rigardis unu la alian. Kaj poste, kvaza? per komuna penso, instigis la hundojn. La sledoj ekveturis pli rapide. Post nelonge ili atingis la glaciblokon, kiu malebligis al ili la rigardon anta?en. La hundoj ekkuregis al la sova?a atako sur la pinton de la glacia malhelpa?o. La plej multaj glitis sensukcese returne. Sed kelkaj veturantoj sukcesis atingi la pinton je la unua fojo. Inter ?i tiuj estis anka? la ?erifo. Tio, kion ili ekvidis de la pinto de la glacibloko, plenigis ilin per teruro. Malsupre, ?uste sub ili, staris kun lar?e dismetitaj kruroj Kasson. En la manoj li tenis la sledon kaj plenforte svingis per ?i. Apud liaj kruroj ku?is kelkaj kadavroj, sed pluaj bestoj atakis ?iam pli sova?e. "Pafu!" ekkriis la ?erifo. "Sed atentu la hundojn!" Super la glacia ebena?o krakis pafoj. Kelkaj lupoj restis ku?antaj. Kaj nova pafaro duonigis la nombron de la atakantoj. La ceteraj lupoj unue bataleme ?irka?rigardis por konstati de kie venas la neatendita katastrofo kaj kiam ili ekvidis la homojn, ili forkuris. La surprizitaj hundoj komencis ilin persekuti, sed kiam vokis ilin Kasson, ili tuj obeeme revenis. El dek du hundoj restis vivantaj nur kvin. Kaj ?iuj estis malbele morditaj, plej multe Fulmo. Gunnard Kasson rigardis siajn liberigintojn kaj ridetis. Poste li demetis la vilan ?apon kaj vi?is sian ?vitplenan frunton. Nur nun li sentis, ke liaj fortoj estas ?e la fino. "Kasson -" alparolis lin la ?erifo, sed pluaj vortoj restis en la gor?o. Li estis kortu?ita, kiel neniam anta?e en sia tuta vivo. Anka? la ceteraj viroj silentis. Ili sentis la grandecon de tiu ?i momento kaj ne volis ?in rompi per vanaj vortoj. Ili dankeme rigardis la heroan viron, kiu riskis sian vivon por savi ilian urbon. "Mi scias," ekridis Kasson kaj sincere premis iliajn manojn. La ?erifo elpo?igis botelon, en kiu estis refre?iga trinka?o. Kasson longe trinkis. "Kaj - por la hundoj...vi havas ion?" li demandis. Kelkaj viroj kompleze malfermis valizojn kun viando. La vunditaj hundoj avide ekman?is. Nur nun Kasson rimarkis, kiel malbone ili aspektas. La viroj helpis al li flegi ilin kaj poste metis ilin sur siajn sledojn. Poste ?iuj rigardis en senvorta admiro la malgrandan paketon. Tiu ?i rigardo rememorigis ilin, kiel malpacience ili estas hejme atendataj. Al la sledo de Kasson ili jungis kelkajn el siaj hundoj - kaj trifoje ripetita pafo sciigis la ceterajn grupojn, ke la savita sero estas survoje al la urbo. ?apitro 10 Atingita celo TUTAN semajnon gepatroj retenis siajn infanojn hejme por ?irmi ilin kontra? la malsano. Sed hodia? ?iuj estis tiom ekscititaj, ke ili forgesis ?iun singardon. Knaboj tuj eluzis la eksciti?on de la maturaj homoj kaj elkuris eksteren. Plej volonte ili partoprenus la ekspedicion ser?antan Kasson, sed ili bone sciis, ke la matura?uloj ne permesus tion. Pro tio ili sekvis la forveturantajn virojn almena? per siaj rigardoj kaj post ilia forveturo ili pacience atendis sur la bordo de la maro. "Brr! Tio estas malvarmego! Ludu ni ion!" proponis Georgo Welch. "Kion?" "Ni aran?u stafeton!" "Hura! Bonega ideo!" La knaboj faris rondon kaj jam ili kuris. "Sed tio estas nenio - kuradi tiel en la rondo," malpla?is la afero al malgranda Eskimo. "Kiel vi tion volus?" "Ni faru tion kiel maturaj homoj, unu post la alia!" "Sed kien ni kuros?" "Eble en la urbon kaj poste denove reen." La nova propono pla?is al ?iuj. Ili tuj ekokupis siajn lokojn. La unua stari?is Georgo kaj tiuj sekvantaj ?iam post tricent metroj. La lasta estis la malgranda Eskimo. Li staris kelkajn metrojn anta? la unua domo de Nome. Kiam ?iuj estis sur siaj lokoj, la Eskimo levis po?tukon kiel signon, ke li estas preta. Apena? tion ekvidis la knabo, kiu staris anta? li, kiam li levis la sian. Tiamaniere progresis la signo ?is Georgo. En la momento, kiam Georgo volis ekkuri, li eka?dis strangan tumulton. Li rigardis al la maro kaj ne kredis al siaj okuloj. ?iuj grupoj reveturis. Kaj ili ne estis solaj! Inter ili estis Gunnard Kasson! Georgo pro eksciti?o forgesis svingi per sia po?tuko kaj ekkuris al la urbo. "Gunnard Kasson!" li kriis el la tuta gor?o al la plej proksima knabo. "Kio estas?" "Gunnard Kasson!" La knabo ekkomprenis. Li saltetis sur sia loko, kvaza? apud li iu pafegis. Kaj jam li kuregis pluen. Kaj tiel okazis, ke la sciigo pri la alveturanta Kasson atingis la urbon dum kelkaj minutoj. La lasta knabo kuris tra la stratetoj de la urbo kaj kriis la konatan, milfoje elparolitan nomon. Homoj forlasis siajn hejmojn kaj konfuzite ?irka?rigardis. Anka? la telegrafisto elkuris el sia oficejo. Kiam li eka?dis la krion de la knabo, li ekhavis ideon, ?u tio eble estas nur ?erco. ?i estus ja iom barbara kaj kruela ?erco sed! Sed malgra? tio li estis venkita per la ?enerala eksciti?o kaj kun multaj aliaj kuris al la maro. Li apena? forlasis la urbon, kiam li ekvidis alveturi longan vicon de viroj. El iliaj brilantaj viza?oj li facile legis la ?ojegan kaj tiom longe atenditan sciigon. Kvankam scivolemo pelis lin renkonten al la veturantoj, li tamen venkis ?in kaj rapidis al sia oficejo. Kaj post kelkaj momentoj li sidis ?e sia aparato kaj per tremanta mano li elfrapis la finan raporton: "Nome, la 2-an de februaro 1925. La stafeto alvenis!" Apena? li faris tion, li denove kuris eksteren. . . Doktoro Welch estis tiam ?e la tagman?o. Sed e? hejme li ne estis trankvila. Li pensis pri la malsanuloj kaj precipe pri Kasson. ?u li alvenos? ?iumomente li iris de la tablo al la fenestro. Li devus jam esti ?i tie. . . Kaj tamen kiam li eka?dis la liberigan ekkrion, li restis kiel frostigita. Li pali?is, liaj kruroj ?toni?as kaj li ne povis movi?i de la loko. "Silvio, ?u vi a?dis?" li flustris kaj lia vo?o tremis pro ekscito. "Dank' al Dio! Do - tamen. . . !" Kaj anka? ?ia emocio, kiun ?i ka?is en si tiom da tagoj kaj noktoj, esprimi?is per varmegaj larmoj. Doktoro Welch rapide venkis la fortan impreson, ?etis sur sin surtuton kaj rapidis eksteren. Li alkuris inter ?ojkriantan aron da homoj en ?usta tempo, por ke li povu bonvenigi la lastan anon de la stafeto. Li ?irka?brakis la malbonege aspektantan Kasson kaj forte manpremis lin. En tiu momento ?iuj okuloj malseki?is. Kaj en tiu ?i solena momento ekparolis la ?erifo. Per simplaj, sed koraj vortoj li dankis al Kasson pro la senekzempla sinoferemo. Kaj kiam Kasson rifuzis la dankon, menciante la aliajn partoprenantojn de la stafeto, la ?erifo da?rigis: "Jes, vi ?iuj havas egalajn meritojn, mi scias. Kaj per tio ?i mi dankas al ?iuj herooj, kiuj batalis por savi nian urbon. Via heroeco eterne vivos en la koroj de ni ?iuj kaj en la memoro de tiuj, kiuj venos post ni. Mi dankas vin." La homoj ari?is ?irka? Kasson. Pasis longa tempo anta? ol ili komencis disiri. Ili ne povis kredi al la miraklo, kiu fari?is fakto. Ili estas savitaj! Dume doktoro Welch rapidis kun paketo da sero en sian kabineton. Post kelkaj momentoj li komencos ?irka?viziti siajn malsanulojn. Hodia? li veturos longe, longe tra la nokto. . . Kaj ?ien, kien li enpa?os, li kunportos la helecon de la suno. Li kunportos la vivon. ?apitro 11 Fino PASIS unu jaro. Kaj denove fajfis malvarma norda vento de la poluso. Lo?antoj de la urbo Nome sidis en la varmigita salono de la hotelo kaj atendis komencon de la infana teatra?o. "Do, la infanoj tamen ?isatendis la aferon!" diris Davison. "Espereble ?i ne estos denove tiel malfeli?e prokrastata, kiel pasintjare!" diris kun ek?emo sinjorino Hastings. "Kredu al mi, mi ne volas e? rememori tion." "Ni ?iuj suferis sufi?e," kapjesis Davison. "Sed via situacio estis tamen la plej malbona, sinjoro doktoro!" li turnis sin al doktoro Welch. "Nu, tio estas jam for. . ." "Sed kiam venis la sero, la morto versimile tre ekkoleris kontra? ni," ?ercis la ?erifo. "Ja jam de tiu momento kiel en fabelo: fino de la mortado, fino de plua disvasti?ado de la difterio." "La tuta malfeli?o alportis tamen anka? ion bonan," diris maljuna sinjoro. "Ion bonan? Kiel do?" Ili ne komprenis kaj demande rigardis la homon, kiu diris tiom strangajn vortojn. "?u vi ne rimarkis, kiel la malfeli?o kunigis nin ?iujn? Kiel ni estas de tiu tempo iel aliformigitaj?" "Nu, tio estas vero. Dum la tuta jaro ?i tie ne estis e? unu konflikto. La advokato ?i tie balda? mortos pro malsato." "Mi opinias, ke krom la malsano, kunigis nin ankora? io alia," diris enpense Davison. "Kio?" "La stafeto." "Ho, la stafeto. . . ! E? hodia? homo preska? ?esas spiri pripensante la heroecon de tiuj kura?uloj!" "Mi beda?ras nur tion ke krom Kasson ni vidis neniun el ili. Rigardu, la afero estas vere stranga: kelkaj viroj batalegas, ili riskas sian vivon - kaj ni neniam e? ekscios, kiel ili aspektas." "Ni povus inviti ilin al Nome, sed, imagu, tia malproksimeco!" En tiu momento oni sonorigis la trian fojon kaj la prezento komenci?is. Infanoj prezentis la teatra?on, kiun ili konis jam anta? unu jaro. Kiam la epidemio estis forpelita, apena? restis sufi?e da tempo nur por la ekzamenoj, tial ili prokrastis ?ion ?is la vintro. ?iu akto estis rekompencita per meritita apla?do. Kiam la teatra?o estis finita, la ?erifo stari?is anta? la publiko kaj diris: "Karaj amikoj, restu ankora? momenton sur viaj lokoj. Mi havas por vi malgrandan surprizon." ?iuj denove sidi?is kaj scivoleme rigardis al la scenejo. La ?erifo mansignis al la knaboj, por ke ili montru ekranan tolon. Projekciisto foriris en sian kabaneton. La scivolemo de la vizitantoj kreskis duoble. La aparato ekzumis, lampoj estingi?is. Kaj sur la blanka tolo aperis la surskribo: La Alaska stafeto. En la salono ekmu?is, sed denove trankvili?is. Aperis stacidomo en Nenana. Tuj poste Will Shannon kun siaj hundoj. En tiu momento kvaza? iu donis signon, la vizitantoj stari?is sur siaj lokoj, apla?dis, ?ojkriis, premis reciproke la manojn, larmis. Kaj jam defilis la ceteraj herooj: Wurd Kalland, Emil Erikson, Leonard Seppala, Gunnard Kasson. ?iu kun sia kunjunga?o. Gunnard Kasson kun kvin hundoj. La salono subite pleni?is per brilo de blindiga lumo. Kaj kun tiu ?i lumo en la animoj disiris la Nomanoj en siajn hejmojn. . . Fino Kaptitoj de la Glacirokoj ?apitro 1 La Patrujo bilancas "Izvestija! Moskevská Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Italia! Paris Soir!" La vo?o de gazet-vendisto e? superis la bruon de la Roma strato. A?tomobiloj trumpetis, tramoj tintis, ?ar?a?tomobiloj peze ruli?is, hufoferoj de ?evaloj sonoris sur la malmola pavimo, surstrataj vendistoj de vinoj, legomoj, kaj cigaredoj kriis ne alie, ol se ili persekutus forkurantan ?teliston - sed la vigla knabo malatentis ?ion. Li haltigis sian veturileton, prenis en la manojn ?urnalojn kaj lia penetra vo?o denove venkis la surdigan inundon de la vo?oj: "Izvestija! Moskevská Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Itatia! Paris Soir!" Preterirantoj haltadis. Kiel plimalgrandi?is la nombro de la ?urnaloj en la manoj de la agema gazetvendisto tiel kreskis la aro da moneroj sur lia pladeto. "?u vi havas anka? Petit Parisien?" demandis viro proksimume tridekjara. Li diris tion en itala lingvo, sed la sa?a vendisto divenis la? la akcento, ke anta? li staras Franco. "Ne, sinjoro," li respondis france. "Petit Parisien mi intertempe ne havas. Sed mi certigas vin, ke en Paris Soir vi trovos ?ion. Anka? tion, kion vi sensukcese ser?us en Petit Parisien." La viro ridetis. Li prenis Paris Soir kaj donis al la vendisto bankbileton, kies valoro duoble superis la prezon de la a?etita ?urnalo. La knabo volis redoni al li monerojn, sed la a?etanto svingis per la mano kaj malrapide forpa?is. "Mi dankas vin, sinjoro!" vokis post li la vendisto. "Mi deziras al vi agrablan legadon - vi ekvidos, ke la Paris Soir vin ne trompos". Kaj ?ar dume la loko ?irka? lia veturilo denove iomete malpleni?is, li komencis ankora? pli atakeme: "Izvestija! Moskevská Pravda! Times....!" La viro, kiu a?etis francan ?urnalon, iris al la parko. Li ridetis. ?io estis tiom bela.... Blindige blua firmamento de la itala ?ielo. Kapturna trafiko kaj vigla vivo de la Eterna Urbo: A?tomobiloj, tramoj, veturiloj, vendistoj. Anka? tiu gazetisto kaj Paris Soir. Paris Soir.. Estas vero, li ofte havis okazon legi francan ?urnalon. Sed tiuj ?urnaloj havis ?iam malnovan daton de anta? semajno, dek kvar tagoj, monato kaj ankora? pli. Tiu ?i Paris Soir estas tute fre?a, ankora? hiera? ?i estis en Parizo. En la parko estis trankvile. La tumulto de la strato alflugis ?i tien kiel el granda malproksimo. Sur la benketoj sidis kelkaj maljunaj homoj. Kelkaj legis libron a? gazeton, aliaj rigardis arbojn kaj arbeta?ojn kaj silentis. La viro eksidis sur la liberan benketon kaj komencis legi. Lia rigardo glitis sur grandaj surskriboj. Enkonduk-artikolo, sciigoj politikaj, kultura rubriko, sporto. . . . Kiom mirinda estas ?io! Li sidas en la parko, li legas ?urnalon, li a?skultas la kanton de la birdoj. Kaj li scias, ke ne ekzistas forto, kiu povus ?eni lin. Neniu sireno. Neniu alarmo. Neniu batalo, atako, retiri?o. Ja e? neniu ekzerco. Li estas libera. Li estas sinjoro de sia tempo. La leganto ridetis. Vere, nur nun homo fari?as denove -homo. "El la societo." Anonco pri edzi?festo, naski?o de filo, morto de iu maljuna sinjoro, avanco, gratulo al ora edzi?festo. . . . Nur kelkaj mallongaj jaroj, kaj kiom da penetraj ?an?oj! Kaj ?i tie "Ju?a halo". Tio estas certe denove tiuj ?iutagaj okazinta?oj de etaj homoj: ?telita kokino, elrabita lo?ejo vagabondeco, almozpetado, sed ne, ?i tie estas io alia, io pli grava. Jam tiu surskribo! La viro ?esis rideti. ?is tiu ?i momento li pli multe ?urigardis la francan tekston ol perceptis ?ian enhavon. Sed li jam koncentri?is kaj legis: "P a t r u j o b i l a n c a s ! En la proceso kontra? tiuj, kiuj kondukis Francujon en la jaro 1940 al la rando de la pereo, eksidis hodia? sur la benko de la akuzatoj me?anikisto Jean Daumal. Forta viro en la a?o de kvindek jaroj kun klaraj okuloj kaj grizi?antaj haroj li kondutas entute nature kaj trankvile. Iam kondutas tiamaniere homoj senkulpaj. Sed pli ofte ruzegaj friponoj, kiuj volas per sia trankvilo konfuzi la ju?istaron. Jean Daumal estis anta? la milito gvidanto de la laborejo en iu armila fabrikejo proksime de Parizo. Li estis sperta fakano se ni povas ju?i el liaj kelkaj patentoj por perfektigo kaj plirapidigo de fabrikado de pafiloj. Anta? la eksplodo de la milito Jean Daumal sendis al la aviadministerio sian novan proponon por fabriki specialajn a?tomat-pafilojn por aeroplanoj. Lia propono estis trastudita, rifuzita kaj resendita. Per tio la tuta afero ?ajne estis finita. Kiam oni komencis je la dua fronto, anglo-amerikanaj armeoj kaptis en Normandujo nedifektitajn germanajn aeroplanojn. Militaferaj fakanoj trastudis ilin kaj ?iuj estis mirigitaj de la unika konstruo de la ferdekaj a?tomatpafiloj. Post fino de la milito estis trovitaj en unu aviadil-fabrikejo en Germanujo planoj por fabrikado de tiuj ?i efikaj armiloj. La planoj estis fotografe multkopiitaj. Subskribo de la eltrovinto estis tute legebla - Jean Daumal. La akuzo kulpigas Jean Daumal pri perfido de la patrujo. La afero estas tute klara: ofendita eltrovinto ser?is novajn vojojn. Kaj li trovis la plej malbonan. Estas memkompreneble, ke Jean Daumal defendas sin. Tion ja faras ?iuj kunlaborintoj kaj perfiduloj. Je la demando, kion li povos diri pri sia eltrova?o, li respondis: "La planojn mi forbruligis." "Kiam?" "La tagon anta? la alveno de la Germanoj". "Kial vi ilin forbruligis?" "Por ke ili ne falu en la manojn de la Germanoj." "Kaj kial vi tion faris tiom malfrue?" "Neniu povis atendi, ke la Germanoj venos tiom balda?." "Nu, tio estas vero. . ." konsentas ju?isto. Sed tuj li demandis denove: "Kaj kial vi ilin pli volonte ne ka?is? Vi ja povis ilin ie enterigi." "Neniun ka?ejon mi opiniis sufi?e sekura," klarigas la akuzato. "Cetere, por Francujo la planoj estis tute senvaloraj, se ili estis rifuzitaj de la ministerio." "Pro tio vi transdonis ilin tien, kie ili povis havi ian valoron." "Sinjoro prezidanto, mi protestas kontra? tia agado!" "Mi scias. . . . ," prezidanto de la ju?istaro svingas per la mano. "Viaspecaj homoj ?enerale volas protesti. Neniun ili perfidis, neniun ili malutilis, pri nenio ili scias - eble vi volas, ke ni kredu la fabelon pri forbruligo de la planoj? Kiamaniere vi povus - kiel la eltrovinto - detrui la verkon, pri kiu vi certe laboris tre longan tempon? Tio ja kontra?staras al ?iuj aksiomoj de la sana racio. ?u vi povas tion klarigi?" "Jes." "Kiamaniere?" "Mi ne volis malutili Francujon, se la planoj falus en la malamikajn manojn." "Kaj ?u ne per tio, ke vi ilin bruligus, ?u ne per tio vi ?in ja malutilus?" "Ne. Mi konis la tutan procedon parkere." "?u. . . Supozante, ke ni kredus je la vero de via aserto: ?u vi povus pruvi, ke vi forbruligis vian projekton?" "Ne." "Nu, rigardu. Do vi ne havas atestanton?" "Ne. Efektive-" ?i tie Daumal eksilentis, sed la prezidanto lin tuj kura?igis: "Da?rigu, mi petas! Efektive -?" "Mi havis atestanton, sed li jam ne vivas." "Memkompreneble," rimarkis glacie la prezidanto. "Gravaj atestantoj ofte ne vivas." "Mi havis atestanton," persistis aserti Jean Daumal. "Mi forbruligis la paperojn post konferenco kun li. Li estis mia kunlaboranto, in?eniero Marcel Payen." "Kia estis lia nomo?" "Marcel Payen. Nobla homo. Honesta, pura karaktero-" "La ju?istaro ne havas intereson pri viaj personaj impresoj," interrompas Daumal-on la prezidanto. "Vi diris, ke la sola atestanto de via faro jam ne vivas. ?u vi povas diri al ni, kio okazis al li?" "Kiam ni kuris el Parizo, li estis mortpafita." "De kiu?" "De la germanaj aviadistoj." "Kiu diris tion al vi?" "Mi mem tion vidis." La prezidanto demandis la protokolistojn, ?u ili ?ion notis. Poste li interrompis la kunsidon, en kiu oni da?rigos morga?. La tuta proceso, en kiun estas miksitaj ankora? kelkaj personoj, da?ros ?irka? ok tagojn. Ni ne volas anta?kuri la okazanta?ojn, sed ?io atestas pri tio, ke Daumal vere perfidis la patrujon. Ni ne dubas, ke la ju?istaro anka? en tiu ?i kazo progresos kun ?iu necesa severeco. Pro tia perfido de la patrujo ekzistas nur unu speco de puno - la puno de morto. Nur per ekzempla malmoleco ni atingos tion, ke la katastrofo el la jaro 1940, kiam la "kvina kolono" ka?zis kapitulacon de Francujo, neniam ripeti?u. Liberigita patrujo anta?metas siajn fakturojn. Kaj estas la tasko de niaj ju?istaroj, klopodi ke tiuj ?i fakturoj estu pagataj ?is la lasta cendo."- Tuj ?e la unuaj linioj malaperis la senzorga rideto de sur la viza?o de la leganta viro. Kaj kiam li finlegis li suprensaltis, la ?ifitan ?urnalon li ?ovis en la po?on kaj komencis maltrankvile mar?i tra la parko. Sur lia frunto trovi?is akraj sulkoj. De sur liaj lipoj deglitis duonla?taj vortoj: "Tio ne estas ebla! Tio ja ne estas ebla!" Maljunaj homoj, sidantaj sur benketoj, kun intereso observis lian konduton. Ili ne komprenis, kio okazis ?e tiu juna viro, kiu venis tien anta? momento kun ridetanta viza?o. Ili e? ne povis tion kompreni. Ili ja ne sciis, ke anta? ili promenas - Marcel Payen. ?apitro 2 La atestanto "TIO ne estas ebla!" ripetis denove kaj denove Marcel Payen. "Jean Daumal, modelo de la neprofitema patrioto - kaj perfidulo de la patrujo! Kiom malhonorige, humilige, ofende!" La rememoroj pri la malfeli?a jaro 1940 en li dolore revivi?is. . . . Estis sufoka somera anta?vespero. Payen kaj Daumal sidis en la oficejo. En tiu momento ili ne volonte parolis. La sciigoj el la batalkampoj pikis per sia krudeco. Malvenko de Francujo ?ajnis neevitebla. "Oni lasis nin hejme kiel gravajn por industrio," interrompis la silenton Daumal. "Sed kredu, Payen, centoble pli volonte mi estus sur la fronto." "Mi komprenas vin, Daumal. Sed ni devas kredi, ke ankora? ne estas la fino." "Mi scias. Sed ?u estis necese, ke ni falu tiom profunden? Jam de Mun?eno ni falegas en la abismon. Ni falegas kaj kuntiras anka? aliajn. Rememoru nur pri ?e?oslovakujo! Kiel konfide ?i rigardis nin - kaj kiel ni ?in trompis! ?u estas eble, ke honesta Franco ne ru?i?u pro honto?" Payen levis la ?ultrojn. Estis pli bone ne pensi, ne rememori. En tiu momento eksonoris telefono. Daumal levis la a?dilon. Estis a?deblaj kelkaj ra?kaj vortoj. "Kion vi diras. . . ?" Daumal ne povis kredi. "Kvindek kilometrojn anta? Parizo? Tio ja estas - allo! allo!" Li vokis vane. La vo?o en la telefono silentis. Payen demande rigardis sian pli maljunan kunulon. "?io estas finita," diris Daumal. "La Germanoj rapidegas al Parizo. Niaj armeoj estas frakasitaj." Mortiga silento denove inundis la oficejon. "Ni devas tre rapidi, por ke ni povu forkuri," rimarkis Payen. "Mi iros e? ne unu pa?on!" eksplodis Daumal. "Kaj viaj planoj?" "Mi forbruligos ilin!" "Daumal. . . !" "Mi konas ilin parkere, estu senzorga! Se la patrujo ankora? iam bezonos ilin, facile mi ?ion skribos." Flamoj avide englutis la valorajn paperojn. Daumal restis senmova, malgra? tio, ke li ?etis en la fajron laboron de multaj senfinaj noktoj. "Nun ili venu. La forkuro egale neniel helpos nin." Sed la duan tagon matene, kiam la tondrado de la kanonoj alproksimi?is, amba? viroj kuni?is kun la forkurantaj popolamasoj. ?u ne povas okazi miraklo kaj la fronto ekhaltos? ?u ne estus eble organizi ie en la sudo novajn formaciojn kaj denove efike ekbatali? La vojo, la? kiu ili forkuris, estis la vojo de la morto. A?tomobiloj kaj veturiloj rapidegis anta?en en egoista, senrespekta vetveturo. Patrinoj veturigis en kale?etoj kusenojn kaj vivrimedojn; malgrandajn infanojn ili havis sur la dorso a? en la manoj. La plej malgrandaj infanoj ploris. Anka? maljunuloj larmis. Certe anka? pro sia propra mizero, sed ?efe, ?efe pro la mizero de Francujo. Daumal kun Payen iris ioman tempon kune, sed post nelonge ili estis disigitaj. Payen restis kelkajn dekojn da metroj malanta?e kaj malgra? siaj klopodoj ne povis atingi sian kunulon. El la konfuzo sur la strato fari?is tuta ?aoso, kiam en la malproksimo ektondris kelkaj aviadil-motoroj. "?u niaj?" "Ne! Bo?oj!" Bo?oj! Bo?oj! Bo?oj! Timego kaj teruro. Iu oficiro anta?e klopodis regi la malesperantajn popolamasojn. "Liberigu la vojon! En la fosa?ojn, sur la kampojn! Al la tero!" Kelkaj disciplinitaj unuopuloj obeis. Sed la aro ruli?is anta?en kun la okuloj pligrandigitaj, kun la gor?oj premitaj, kun unu vorto sur sekaj lipoj: Bo?oj! Oni diris pri ili, ke ili mortpafis anka? la civilajn personojn. Eble tio estis nur mensogo. Eble ili mem faris tian propagandon, por ke la moralo de la malamika lando estu ruinigita. Estas ja le?oj. Ne nur tiuj internaciaj, de ?iuj rekonataj kaj por ?iuj devigaj, sed anka? tiuj aliaj, ne skribitaj - la le?oj de humaneco. Ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-. . . . ! Novaj kaj novaj dozoj. Mallongaj kaj pli longaj. Kaj anka? plenaj. Germanaj aeroplanoj flugis preska? super la kapoj de la forkurantoj. Dekoj da mortintoj kaj vunditoj falis sur la teron. Kelkaj manovroj en la aero kaj - nova flugatako! Ankora? pli profunda, ankora? pli efika. Ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-. . . . ! Post ?iu dozo la popolamaso levi?is kaj en blinda teruro kuregis pluen. Kelkaj ?etis sin en la fosa?ojn, aliaj kuris sur la kampojn, kiel eble plej malproksimen de la ?oseo. Tie ili premis sin al la humo, enboris siajn kapojn en la argilon kaj per kunigitaj manoj ?irmis al si la vertojn. Sed tio neniel helpis. Jam venis denove la germanaj aeroplanoj kaj la aviadistoj klopodis neniigi ?ion, kio povus humanecon e? nur rememorigi. Kien oni povis ?eti sian rigardon, tie ku?is mortintoj kaj vunditoj: sur la ?o?eo, en la fosa?oj, sur la kampoj. ?e la lasta atakondo Daumal rigardis returne. Li volis scii, kio okazis al Payen. Tiu el malproksimo svingis la manon, donante signon, ke ?io estas en ordo. En tiu momento krakis germana a?tomat-pafilo. Payen renversi?is. Dum la falo li kontra?frapis per la kapo akson de la kale?o, kiun li ?us preterpa?is. Li restis ku?anta sur la loko senkonscia. La aviadiloj apena? malaperis en la malproksimo, kiam la terurigitaj homoj amasi?is denove sur la ?oseo. Oni da?rigis la forkuregon. Ankora? pli rapide, pli sova?e, pli egoiste, pli malespere. Daumal returnis sin kontra? la torenton de la homoj. Li volis rigardi, kio estas al Payen. Forkurantoj malrespekte kaj malamege tu?egis lin, sed Daumal malatentis tion. Subite li a?dis akran krion: "Allo - vi tie! Turnu vin!" Sur la rando de la ?oseo rajdis oficiro. Unu el tiuj, kiuj provis savi kio estis ankora? savebla. "Mi ne povas! Tie falis mia amiko!" "Tiun prizorgos ambulancgrupo! Returne!" "Mi devas lin vidi!" "Kaj per via kulpo estos piedpremataj dudek novaj viktimoj! Returne!" Daumal eksplodis. "Mi ne povas!" La oficiro, kiu ?is tiu momento estis ru?a de ekscito, subite pali?is. ?i estas ja nehoma, nenatura, kaj tamen li povis fari nenion alian: li elujigis pistolon kaj ekkriis: "Returne - alie mi pafos!" Daumal faris grandajn okulojn. ?u eble? Franco kontra? Franco? Sed li rapide ekkomprenis. Kion signifas unuopulo por oficiro, kiu klopodas savi la popolamasojn? Cetere, e? se Daumal ne komprenus tion, por Payen li jam nenion povus fari. La vicoj de forkurantoj kuntiri?is tiamaniere, ke ne estis eble progresi kontra? ilia lavango e? unu pa?on. Payen kompreneble ne sciis, kion lia amiko volis fari por lia savo. ?is la krepusko li ku?is senmove sur la vojeto apud la ?oseo, kien lin lokis savgrupo, kiu opiniis lin mortinta viktimo de la flugatako. Efektive li tute ne estis trafita per la kuglo. Lia piedo hazarde glitis je la disko de la dika drato, kiu falis el iu veturilo. Falante li forte frapegis sin sur la kapon. Kiam li malfermis la okulojn, kelkajn momentojn li ne povis rekonscii?i. La amasoj de forkurintoj jam malaperis kaj la Germanoj ankora? ne venis. La regiono fari?is dum mallonga tempo nenies tereno. Payen levi?is. La kapo doloris, sed pli multe turmentis soifo. Li ?irka?rigardis. Sur la maldekstra flanko de la ?oseo estis malgranda civila flugejo. Li direktis siajn pa?ojn tien. Akvon li balda? trovis, sed de homoj restis neniu postsigno. Sur la flugejo ku?is kelkaj aeroplanoj, neniigitaj per bombardado. En la magazeno li vidis benzinbarelojn, kiujn oni jam ne povis forveturigi dum la neorganizebla evakuo. Payen momenton pripensis. Kion fari? ?u li sekvu la forkuriutojn? A? ?u li ka?u sin ie kaj aperu nur post alveno de la malamiko? En tiu momento li a?dis bruon de aviadilmotoro. Ankora? unu! La manoj de Payen minace pugni?is. Ke li havu ?i tie kontra?aviadilan a?tomatpafilon, por ke li povu repagi la Germanojn pro ilia barbareco kontra? la malpli fortaj kaj senhelpaj! Sed - kion tio signifas? La aeroplano ?irka?flugas super la flugejo, ?i glitas al la tero, ?i alteri?as. Payen saltas en ejon. Se la Germanoj forlasos la aviadilon nur dum kelkaj momentoj, Payen scias, kion li devas fari. Kia estis lia surprizo, kiam el la aeroplano elsaltis du - anglaj aviadistoj! Payen ne povis kredi al siaj okuloj. Li forlasis la ka?ejon kaj kuris renkonten al la soldatoj. Unu celdirektis al li pafilon kaj ekkriis: "Haltu! Manojn supren!" "Mi estas Franco," respondis Payen angle. "Via amiko." Malgra? tio la aviadistoj ne fidis al li. Estis ja tiom da Francoj, pri kiuj oni ne povis diri, ke ili estas amikoj de la Angloj! Nur kiam li mallonge rakontis al ili pri siaj okazinta?oj, ili fari?is pli komunikemaj. Ilia aeroplano estis sendita el Anglujo por ia esplora tasko en Francujon. Post plenumo de la tasko ?i flugis reen. Dum la transflugo de la fronto ?i estis atakita per pafado kaj unu kuglo traboris la benzinujon. Anta? ol ili rimarkis tion kaj povis ?topi la malgrandan truon, la benzino plejparte elfluis. Ili estis devigitaj alteri?i. "Se ni ne havigos al ni benzinon," diris la piloto, "la aviadilo estos perdita." "Estu trankvilaj," diris Payen. "?i tie estas sufi?e da benzino." Per komunaj fortoj ili alrulis grandan barelon da valora fluido al la aeroplano. Me?anikisto preparis fekseblan tubon kaj kontaktigis ?erpan pumpilon. "Kia estas la situacio sur la fronto?" demandis Payen. Li sciis la respondon jam anta?e, sed li tamen devis demandi. Espero estas la lasta, kio homon forlasas. "Katastrofa," diris piloto. La tri viroj rigardis sin senvorte. La ?erpa pumpilo malla?te zumis. La horizonto sur la norda parto estis ru?a. Sude minacis teruriga mallumo. "?u vi opinias, ke Francujo estos venkita?" "Ni vidis la germanan inundon kaj neimageblan teruron sur la ?oseo. Tuta Francujo forkuras. Kien? Armeo estas malorganizita. La Maginot- linion, la fieron de via strategio, la Germanoj evitis. Mi tre beda?ras devi tion diri al vi, sed niaj sentoj ne povas ?an?i la realon: Francujo jam estas venkita. Post kelkaj tagoj, eble post kelkaj horoj, ?i kapitulacos." Payen silentis. Tio ja estis super la fortoj de viro, kiu amas sian patrujon. "Ni faris eraron," provis lin konsoli la me?anikisto, "ni Angloj kaj anka? vi Francoj. Ni suferas pro tio, ke ni ne sufi?e taksis nian malamikon. Nu, ni bezonis. . . ian skuon. Ruini?o de Francujo estas la lasta batego. Ni rekonscii?is. Ni havas pruvon, ke temas pri ?io. Ni rekti?os. Ni ekbategos." La pumpilo eksilentis. La me?anikisto rigardis la mezur-aparaton. "Preta!" li diris. Piloto donis al Payen la manon. "Ni dankas vin, sinjoro. Kaj kio estos nun - pri vi?" "Pri mi?" elspiris pene Payen. "Do... vi opinias, ke ?i tie ?io estas finita?" "Tio estas tiom certa, kiom ke mi estas Anglo." "Tiuokaze mi kompreneble... plej volus... flugi - kun vi." Mallonga konsulto de la britaj aviadistoj. Estas ja vero, ke la tasko de esplor-aviadilo ne estas kolekti izolitajn, forlasitajn homojn. Sed eksterordinaraj cirkonstancoj povas influi anka? severajn ordonojn. Kaj krom tio - tiu ?i Franco eble savis por la brita aviado unu aeroplanon kaj tre valoran materialon pri situacioj sur batalkampoj, kelkajn filmojn kun dokumentaj fotografa?oj. Tiun saman vesperon Marcel Payen estis en Anglujo. Sekvis milit-odiseo tra norda Afriko en Azion. Kiam alproksimi?is la fino de la milito, li estis kapitano en Sirio. Li malmobilizi?is tie, ?ar li volis returnvoje ekkoni Italujon kaj Svisujon. Hejmen li ne rapidis. Gepatrojn li perdis kiel infano kaj edzigita li ne estis. Gefratojn li ne havis. Kaj por renkonti la malnovan kunlaboranton Jean Daumal restis sufi?e da tempo. Cetere, kiu scias, kio okazis al li? Payen skribis al li tuj post la fino de la milito ankora? el Sirio, sed respondo ne venis. Eble li mortis dum la forkuro. Eble li estis arestita de la Germanoj kaj turment-mortigita en koncentrejo kiel miloj da aliaj patriotaj Francoj. Kaj eble li estas ie en la eksterlanda armeo. Kiom da plej strangaj sortoj kreis la milito! Payen estis jam dek kvar tagojn en Romo. Li vizitadis muzeojn kaj ekkonis la vivon de la urbo, kiu lin jam de studentaj jaroj allogis pro sia ri?a historio. Kaj hodia?. . . . . Sciigo pri Daumal super?utis la sunhelan tagon per pezaj nuboj. Marcel Payen malrapide trankvili?is. Li direktis la pa?ojn al la hotelo, en kiu li lo?is. "Lasu transporti miajn paka?ojn sur la flugejon," li diris al la pordisto. "Tre volonte, sinjoro Payen." "Komuniku al la hotel-direktoro, ke mi petas la fakturon." "?u vi jam volas nin forlasi?" miris la pordisto, "Vi ja volis resti ?e ni ankora? dek kvar tagojn." "Jes, mi volis. Sed neatendita sciigo plirapidigis mian forveturon." La pordisto nenion pli demandis. Tiaj aferoj ofte okazas. Marcel Payen iris al la flugejo. ?u estos malfacile ricevi lokon en aeroplano? Jes certe. Kaj tamen li ricevos ?in. Li devas ?in ricevi. Li devas iri sin prezenti kiel eble plej rapide ?e la franca ju?istaro. La? Paris Soir oni povas ju?i, ke la proceso ver?ajne da?ros ok tagojn. La ?urnalo havis hiera?an daton. La hodia?a tago estas la dua. Restas do ankora? ses tagoj. Verdikton de la morto oni kutime plenumas tuj post ?ia eldiro. Marcel Payen plirapidigis siajn pa?ojn. Jam li estu sur la flugejo! Jam li estu en Francujo! Jam li povu paroli kun la defendanto de Daumal! Li ja estas la unusola atestanto, kiu povas savi senkulpan homon! ?apitro 3 Super la Alpoj KIAM Marcel Payen alveturis al la flugejo, estis la dekunua horo. En la flugstacio la vivo viglis. Voja?antoj alvenadis kaj foriradis, reciproke sin bonvenigis kaj adia?is. Oni parolis tie itale, angle, france, hispane, ruse, pole kaj la dio scias per kiom da lingvoj krome. Payen iris al la gi?eto, super kiu pendis granda, okulfrapa surskribo: Air France. "?u vi havas linion Romo-Parizo?" li demandis oficiston. "Jes, sinjoro." "Kiam forflugos la plej proksima aeroplano?" "Jen la aeroplano. ?iutage je la dekdua. En Parizo ni estas je la deksepa." "Mi petas unu flugbileton." "Por kiu tago?" "Por hodia?." "?iuj sidlokoj estas rezervitaj." "Do, por morga?." "Mi beda?ras, sinjoro, sed ?iuj lokoj estas rezervitaj jam por kvin tagoj. Hodia? estas la deksepa de Novembro, tial vi ne povas havi bileton por dato ?is la dudekdua de Novembro." "Neeble! Mi devas flugi jam hodia?. Temas pri grava afero." "Mi tre beda?ras, sinjoro, sed tiurilate mi vere povas nenion fari por vi." La viza?o de Payen malheli?is. Li komprenis, ke ?iu voja?anto havas pretendon pri transporto nur se li havas pagitan flugbileton. Sed ?u oni povus fari escepton! ?u li ne povus persvadi iun? "?u mi povus paroli kun la direktoro de via asocio?" "Certe, sinjoro. La Direktorejo estas tuj apud la kasejo." ?i ja estis franca asocio, la direktoro certe komprenos ?ion. Kaj eble oni povos aran?i la aferon tiel, ke la paka?oj, kiuj ne estas tre gravaj, restos ?i tie. La Direktoro havis viziton de iu angla generalo. "Kion vi deziras, sinjoro?" li demandis post pardonpeto al la generalo. Marcel Payen prezentis sin kaj demandis, ?u li povus jam hodia? flugi al Parizo. La direktoro rigardis la anglan generalon. Amba? ekridetis. "Vi havas feli?on, sinjoro Payen. Jen sinjoro generalo. . . " "Gibson," prezentis sin la anglo. "Sinjoro generalo Gibson mendis tri lokojn por la hodia?a flugo. En la lasta momento li sciigas nin, ke li bezonos nur du biletojn, ?ar lia filino devas resti en Romo. Li do flugos nur kun sia edzino. Novan voja?anton - jam estas duono anta? la dekdua - ni en tiuj malmultaj minutoj malfacile akirus. Pro tio sinjoro generalo estus devigata pagi la flugbileton, kiu ne estus uzata." "Bonege!" kriis Payen. "Mi dankas vin, sinjoro generalo!" "Nedankinde," ridetis Gibson. "Efektive, mi devus danki vin ?ar vi savis al mi kelkmilojn da liroj. Vi komprenas. . . . kiam homo havas filinon. . . . " Ankora? feli?e estis, ke Payen ?e malmobilizo ricevis de sia regimento konfirmon, kiu lin rajtigis al libera traveturo en ?iuj landoj de la aliancanoj. Se li devus prizorgi la vizon, tio certe okupus kelkajn tagojn. Anta? la flugstacio staris grandega kvarmotora aviadilo de la tipo Amiot. ?iuj voja?antoj jam sidis sur siaj lokoj, krom Payen kaj Generalo Gibson kun la edzino. Post kiam ili sidigis sin, la piloto rigardis horlo?on. Ankora? kelkajn minutojn. Fine aperis oficisto el la flugoficejo. Li donis signon kaj la kvar motoroj ektondris. Kiam la aviadilo flugis alten la voja?antoj rigardis malsupren. Ili vidis ravan panoramon de tuta Romo. ?iu elser?is konatajn historiajn lokojn kaj adia?is al ili. Oni flugis la?longe de la marbordo. Maldekstre brilis la Tirhena marebena?o, dekstre trovi?is la Apeninoj. Sendube post unuhora flugo, kiam ili estos sataj de la bela panoramo, komenci?os en la aeroplano vigla konversacio. La kajuto por voja?antoj estis tiel bone izolita, ke la motoroj ne faris surdigan bruon, kiel en aliaj tipoj de aviadilo. Marcel Payen ekobservis la ceterajn voja?antojn. Krom Generalo Gibson, lia edzino kaj stevardino,* estis tie tri usonaj soldatoj kaj tri civiluloj. Anta? li sidis nederlanda vendisto, kiu jam diris, ke lia nomo estas Bakker. "Mi amas la aeroplanojn," li ?us diris al siaj najbaroj, "sed samtempe mi timas ilin." "Kial, sinjoro Bakker?" demandis la stevardino, ridetante. "Tiu rapideco; ?u vi scias, ke tio estas fabeleca," respondis la Nederlandano vigle. "Imagu al vi la jenon: tagmeze en Romo, vespere en Parizo. La duan tagon en Amsterdam. Poste Praha, Beograd, Kahira, Kalkuto, Batavio, Tokio, San Francisco, New York! Kie restas la kompatinda Jules Verne kun sia Voja?o ?irka? la mondon en 80 tagoj? Sed kiam mi pensas, ke mi povus falegi de tiu alteco, brrr!" "Ne timigu nin," haltigis la torenton de liaj timigaj vortoj la stevardino. "Cetere, vi devus tiaokaze pensi pri malfeli?o ?tufoje, kiam vi eniras vagonaron." "Jes, anka? tion mi faras," li kapjesis fervore. "Pro tio mi ?iam sidas apud la pordo." "Por ke vi povu elsalti, ?u?" ridis soldato, kaj gaje tu?egis lin. "Jes. Elsalto estas la sola afero, pri kiu mi ?iam kalkulas." "?u anka? en aeroplano?" "Kompreneble. Kaj mi diru al vi: se mi ne ricevas lokon apud la pordo, mi ne flugas. Tion mi faris jam kelkfoje." Li efektive sidis ?e la pordo. "Kaj kion pri para?uto?" incitis la soldato. "Tion mi havas preparita," diris Bakker kaj levi?is por ke oni vidu, ke li vere havas para?uton fiksitan al la korpo. La voja?antoj ridis, sed la viza?o de du a? tri ombreti?is. La stevardino rimarkis tion. "Vi provas timigi nin, sinjoro Bakker," ?i interdiris. "Ni preferas a?skulti pri viaj voja?oj." "Ho jes, pri tiuj mi volonte rakontos," li konsentis kompleze. "Kompreneble, se tio ne maloportunos al la ceteraj." Kaj li rakontis. Li estis unu el tiuj globtrotuloj, al kiuj la mondo ?ajnas tro malgranda kaj kiuj sentas sin tute hejme ?ie. Li vidis kaj travivis multon. Li sciis akre observi, kompari, taksi, kaj tial la tuta societo kun intereso sekvis lian parolon pri la postmilitaj cirkonstancoj en diversaj landoj. Payen nur duone a?skultis. Jen kaj jen li elpo?igis la Paris Soir kaj legis la artikolon pri Daumal. Kia feli?o, ke li a?etis tiun ?urnalon! Jam hodia? vespere li elser?os la defendanton de Daumal kaj klarigos al li ?ion. Ili alproksimi?is al Svisujo. "Nun ni flugos pli alten," atentigis la stevardino. "Preparu vin kontra? malvarmeto." En la malproksimo staris alpa montegaro kontra? la firmamento kiel murego. "Je kia alto ni trovi?as fra?lino?" demandis Bakker. "Je dumil kvincent metroj, sinjoro," ?i respondis senhezite. "Post nelonge ni atingos kvarmil kvincent." Payen estis kontenta, ke li povos rigardi la maron de montegoj en ilia pompa grandiozo, sed li estis seniluziigata. La Alpoj estis ka?itaj de densa kovra?o de nebulo. La aeroplano flugis ?iam pli alten. "Doma?e," diris S-ino Gibson kaj rigardis sian edzon. Tiu senvorte levis la ?ultrojn. Nur post momento li diris: "Tio ofte okazas super la Alpoj. Cetere, la nebulnuboj povos ankora? disi?i." Ili ne disi?is. Tute male. Ili levi?is alten kaj ?irka?is la aeroplanon. Oni povis rigardi maldekstren, dekstren, anta?en a? malanta?en; nenion oni povis vidi, krom blanko-grizo. "Kiel en tunelo," diris soldato, kiu sidis apud la Nederlandano. "Kaj jam komencis e? ne?i!" kapjesis ?agrene la komercisto. "Ke ni ne travivu ne?oblovegon!" "La meteorologiaj informoj estis favoraj," konsolis ilin la stevardino. "?i tiu ne?bloveto ver?ajne havas nur lokan karakteron, kaj certe ne da?ros longe ?is ni havos ?in malanta? ni." Por forigi la enuon ?i ekfunkciigis la radioaparaton, el kiu eksonis melodia muziko. Estis ja stranga sento esti forportata je rapido de 300 kilometroj en horo kaj vidi nenion krom rigidaj viza?oj. . . . "Kiom alte ni nun estas?" denove demandis Bakker. La stevardino rigardis tra vitra pordeto en la kajuton de la piloto kaj radiotelegrafisto. "Kvarmil metrojn. Kaj ni ?iam flugas pli alten." "Oni ja povas tion senti," diris S-ino Gibson dum ?i plialtiris sian voja?mantelon. Dum kelka tempo ili flugis senparole. Nur la muziko malla?te sonis en la regula mu?ado de la motoroj. "En tia nebulo mi flugis jam dufoje," komencis denove la Nederlandano, "kaj amba?foje mi diris al mi, ke neniam plu..." Li ne finparolis. La aeroplano forte ?anceli?is kaj la voja?antoj estis el?etitaj el siaj lokoj, kiel dum kunpu?i?o de vagonaro. La kajuto pleni?is per doloraj kaj teruraj ekkrioj. La nederlanda komercisto malfermis la, pordon kaj elsaltis. Sed neniu atentis lin. Nova pu?ego, ankora? pli granda skuo, kvaza? iu de malsupre frapegis per grandega martelo, kaj la aeroplano restis senmova. . . . ?apitro 4 La akcidento KELKAJN sekundojn regis en la kajuto silento. Neniu movi?is. ?iuj aspektis, kvaza? ili atendas ankora? unu, la lastan frapegon. Sinjorino Gibson rekonscii?is la unua. ?i tu?is per la mano siajn viza?on kaj harojn, rigardis la manplatojn kaj kiam ?i konstatis, ke nenio estas sanga, rektigis siajn membrojn. Tio ne estis facila. ?e la pu?ego ?i tu?egis la manojn kaj piedojn; kofro batis ?in forte sur la dorson kaj per la kapo ?i frapis la plafonon de la malalta kajuto. Rigardo al la ceteraj voja?antoj konvinkis ?in, ke ?ia sufero estis evidente la plej negrava. Interne de la aeroplano oni povis vidi bildon de absoluta ruini?o. La homoj, ?etitaj el siaj sidlokoj, ku?is sur la se?oj kaj sur la planko en la plej diversaj pozicioj. Kaj jam estis a?deblaj la unuaj ?emoj de la vunditoj. Sinjorino Gibson rigardis tra la fenestro de la kajuto. Kie ili trovi?as? Kio okazis al ili? La duonblanka, malsimpatia grizo donis neniun respondon. Tra la malfermita pordeto blovis en la kajuton penetre malvarma vento, kiu ?etis internen aron da ne?eroj. ?i sukcesis atingi la pordon kaj fermis ?in. En tiu momento levis sin de la planko anka? la stevardino. ?ia ?iam ridetanta viza?o estis kuntirita per doloraj sulketoj. "Kio okazis al vi, fra?lino?" Sinjorino Gibson klinis sin al ?i. "Mi ne scias, S-ino Gibson," diris la brava knabino, venkante la doloron en ?ia tuta korpo. "Mi esperas, ke estas nenio grava, nur ekfrapo. Sed kiel fartas la ceteraj?" Generalo Gibson jam sidis. Po?tukon, ru?an je sango, li tenis al la nazo. "Kio estas al vi, Roberto?" ektimis lia edzino. "Nur bateto ?e la nazo. . . eksangis. Ne atentu pri mi, zorgu pri la ceteraj." Li estis soldato per korpo kaj animo. Kial teruri la virinojn per la sciigo, ke lia nazosto estas rompita? La takso pri la akcidento estis timiga. Sen pli gravaj vundoj restis nur kvar personoj: S-ino Gibson, la stevardino, la radiotelegrafisto kaj Marcel Payen. Tiu lasta ja ku?is senkonscia duonhoron, ?ar li pu?egis per la frunto kontra? metalan apogilon, sed alie li ne estis vundita. ?iuj ceteraj estis vunditaj. Kelkaj ?irvundoj sur la viza?oj kaj sur la kapoj, tri rompitaj a? manoj a? piedoj. Unu voja?anto plendis pri doloro en la ?ultra osto. Plejmulte suferis sendube la piloto. Liaj premitaj lipoj ne ellasis e? la plej etan ?emon, sed oni bone konstatis, kiom li suferas. Li ver?ajne havis gravan internan vundon, ?ar ?e la pu?ego li estis ?etita sur la gvidilon de la aeroplano. Sinjorino Gibson kaj la stevardino kaj la du sanaj viroj havis multe da laboro ?is kiam ili prizorgis ?iujn vunditojn. Nur poste ili komencis interesi?i pri la ?irka?a?o. Marcel Payen malfermis la pordeton de la kajuto. Denove penetris internen frostiga ventblovo. "Malvarmege!" kunfrapis la dentojn la voja?anto kun la rompita piedo. Payen rapide fermis. La virinoj kovris la vunditon per du kovriloj. "?u vi vidis ion?" demandis la generalo al Payen. "Nur ne?on kaj nebulon." "Jen bela situacio. Ni estas kiel pereintoj ?e la norda poluso." Eble ankora? pli malbone, pensis Payen. "Sed kio okazis al S-ro Bakker?" rimarkigis la stevardino. "Pli estis konvinkita, ke pri tiuj pordo kaj para?uto li nur fanfaronis, sed jen. . . . " "Ni esperu, ke li savis sin," diris konsole S-ino Gibson. La ceteraj silentis. ?iu havis proprajn dolorojn, ili estis dankaj al la oferema virino pro tio, ke ?i klopodis konsoli ilin. Sed ili kredis, ke la nederlanda komercisto pereis en la ventego. "Kaj nun," diris post kelkaj momentoj la radiotelegrafisto, "ni provu, kion ni povos fari. Mi trarigardu la ?irka?a?on de la aeroplano por konstati, ?u ni povos orienti nin. Poste mi esploros la elsendaparaton. Se ?i estos en ordo mi komunikos, kio okazis. ?u vi bonvolos akompani min, S-ro Payen?" "Kompreneble!" "Anka? mi iros," proponis sin la stevardino. "Vi devas resti kun la vunditoj, fra?lino,"diris Payen. "Oni bezonos vin ?i tie sen?ese." La du viroj bone vestis sin kaj eliris en la furiozantan ventegon. Ekstere ili falis en la ne?on ?is la zono. Ili ?anreli?is kiam la vento blovegis kontra? ilin. Akraj ne?eroj pikis ilian viza?on kaj blindigis ilin. "?u vi vidas ion?" kriis la radiotelegrafisto al Payen, kiu ?irka?iris la aeroplanon kaj staris ?e la kontra?a flanko. "Nebulon kaj ne?on! Ne dek pa?ojn for oni povas vidi!" Ili kunvenis anta? la aviadilo. "Per ?i ni ne plu flugos," diris Bernier. "La helicoj estas frakasitaj, la malsupra?o rompita kaj la flugiloj derompitaj." "Ni iru esplori la terenon," diris Payen, "alie ni frosti?os ?i tie." Ili faris ?irka? tridek pa?ojn. "?u vi rimarkas ion strangan?" ekkriis Payen en la ventegon. "Sub la ne?o estas glata glacio!" "Tio signifas, ke ni trovi?as sur la glaciroko!" "Ni povas esti feli?aj, ke ne?as. La ne?o almena? mildigis nian kunpu?i?on. Alie la aeroplano estus tute frakasita." "Kaj ni kun ?i!" Post kelkaj pa?oj ili haltis. Ili rerigardis. La aeroplano malaperis en blanka maro. "Ni reiru," decidis Payen. "En tia ne?ventego nenio estas videbla." "Kaj ni facile povus ien falegi. La tereno abrupte deklivas." Ili reiris la? siaj postsignoj al la aeroplano. Subite ili haltis kaj rigardis unu la alian. "?u vi a?dis?" demandis Payen. "Jes, a?skultu!" Ili a?skultis. Denove ili a?dis malfortan vokadon, kiu venis de la direkto de la aeroplano. "Helpon!" "Ni rapidu! Io okazis tie!" Ili klopodis iri tra la altaj ne?blova?oj kiel eble plej rapide. Fine ili atingis la celon. Payen malfermis la pordeton kaj amba? rapidÉ englitis internen. "Kio okazis?" ili demandis kvaza? per unu bu?o. Amba? virinoj kaj anka? la pacientoj rigardis ilin kun surprizo. "Kial?" nekomprene diris S-ino Gibson. "Kiu vokis ?i tie pri helpo?" "Neniu." "Dum la tempo, kiam vi forestis, neniu e? ?emetis," komunikis la stevardino. "?u vi a?dis ion?" "Jes, iu dufoje vokis helpon." "En la aeroplano vokis neniu," diris S-ino Gibson. "Do tio povas esti nur. .. " "S-ro Bakker!" ekkomprenis Payen. "Ni a?dis la alvokon tre klare." Ili denove eliris en la ne?ventegon. Momenton ili a?skultis. "Heeelpooon!" a?di?is denove. Nun jam pli malla?te, pli longe, pli malespere. Ili sekvis la direkton de la vo?o. De tempo al tempo ili haltis kaj a?skultis. La vokado ne ?esis. Fine ili trovis lin. Li ku?is en ne?blova?o, en kiun li penetris ?is la kolo. La manoj plekti?is malanta? la dorso. Li tiregis per ili, ?iris, movegis sin, sed sensukcese. Li jam estis preska? blua pro la malvarmo. Liaj malfermegitaj okuloj estis elokventaj atestantoj de la terurego, kiun li travivis. Nur en la aeroplano li plerte rekonscii?is. ". . . ?iam mi diris al mi, ke mi neniam denove flugos super nebulitan montaron," li da?rigis sian nefinparolitan frazon. "Sed nun mi volas tion ?uri!" "Do, kio okazis al vi, S-ro Bakker?" demandis la stevardino. "Mi kredis, ke ni estas sufi?e altaj. Mi saltis. Mi volis delasi la para?uton, kaj en tiu momento mi konstatis, ke mi ku?is en la ne?o. Bele, dorsflanke, enborite ?is la ?ultroj, manojn sub la dorso kaj plektitajn kun la ?nuregoj. Mi ?iris per la tuta korpo, mi eni?is ?iam pli profunden, la ne?o jam atingis mian mentonon, kaj tiam mi komencis vokadi. Por diri la veron, mi ne esperis, ke iu a?dos min. Mi supozis, ke vi a? da?rigis la flugon, a? estis ie frakasitaj." "Nu, vi travivis pli ol sufi?e," diris S-ino Gibson. "Kiel anka? ni." Payen kaj la radiisto donis raporton pri la rezulto de sia esploro. Ili decidis esplori la aparatojn, fiksi la geografian pozicion kaj provi elsendi. "Pri ?iu kulpas la mezurilo de alteco," diris mallante la piloto. "?i trompis min je kvincent ?is mil metroj. ?i montris kvarmil kvincent." La radiisto kalkulis ion dum kelkaj momentoj ?e la kompaso. Poste li iris al la piloto kaj diris: "La? mia kalkulo ni trovi?as sur la kvardeksesa grado norde kaj kvina rado oriente. ?u tio akordas kun via kombino?" La piloto enpensi?is. "La? la flugtempo ni devus esti jam pli malproksimen, Sed.... tiu nebulo kaj vento. .. estas ja vere malfacile fari precizajn konkludojn. Tio povas esti." "?u mi do elsendu tion?" "Nenio alia restas al ni. Ni ja konvinki?is, ke ni jam ne povas fidi niajn aparatojn, sed kion alian ni povas fari?" Dum la radiisto notis sur la paperon raporton por sia elsendo, generalo Gibson dismetis sur la sidlokon detalan landkarton de Svisujo. ?iuj, kiuj povis movi sin, ari?is ?irka? lin. "Do, kie ni trovi?as, sinjoro generalo?" "Se S-ro Bernier bone taksis la situacion, ni estas sur iu glaciroko inter montoj Combin kaj Collon en la Penin-Alpoj." Dume la radiisto jam klopodis kontakti?i kun la mondo. "MAYDAY el aviadilo F-AKCS!" "MAYDAY el aviadilo F-AKCS!" "Mi petas, estu silentaj!" S-ino Gibson admonis la aron ?irka? sia edzo. "Oni jam elsendas!" Radiisto Berniers a?skultis. Post nelonge a?di?is malla?te: "F-AKCS, flugejo en Berno!" "F-AKCS, flugejo en Berno!" "Oni a?dis nin !" kriis entuziasme Bakker. "Ni venkis, ?ar . . . " Suprenlevita fingro de S-ino Gibson ?esigis pliajn esprimojn de entuziasmo. En profunda silento Berniers elsendis: "MAYDAY! MAYDAY! MAYDAY! La aviadilo F-ACKS, kiu ekflugis je la dekdua horo en Romo por Parizo frakasi?is je la dektria horo kvardek kvin minutoj en nebulo super la Alpoj. El la tuta nombro de dek du personoj, ok estas vunditaj. Aviadilo frakasita. Ni trovi?as sur glaciroko kovrita de dika ne?tavolo. Geografia pozicio proksimume kvardeksesa grado norda latitudo, kvina grado orienta longitudo. Mi komutas!" ?iuj rigardis la ru?an lumon, preska? nespirante. "ANSWERING! ROGER MAYDAY!" Danke al Dio! Berno konfirmis, ke ili a?dis la vokon pri helpo. "Ankora? ?i tion!" S-ino Gibson donis al la radiisto papereton kun rapide skribita aldono: "Provizoj de nutra?oj por nur du tagoj!" Kaj jam venis anka? Payen kun plia sciigo. Li transdonis al Bernier kelkajn frazojn: "Sendu al redakcio de Paris Soir! Marcel Payen, atestanto en proceso pri Jean Daumal, revenas Parizon. Haltigu la proceson. Marcel Payen." La radiisto vokis trian fojon. "F-AKCS! Sendu al redakcio. . . ." En tiu momento estingi?is la ru?a lumo en la sendaparato. Bernier eksilentis. "Kial vi ne elsendas?" elspiras Payen. La radiisto ne respondis. Momenton li esploris la aparaton. Poste li peze suprenlevis sin kaj per ra?ka vo?o komunikis: "Nia izoli?o de la cetera mondo estas perfekta. ?iuj baterioj estas eluzitaj." Payen devis ekpreni la apogilon, por ke li ne falu. ?apitro 5 Sur la glaciroko S-INO GIBSON agis kiel lerta kuracisto. ?i neniam supozis, ke ?i uzos la spertojn, akiritajn dum la kelkaj unua-helpaj kursoj, en tiom eksterordinaraj cirkonstancoj. Anka? la konoj, kiujn ?i akiris kiel flegistino dum la milito, estis al ?i tre utilaj. Tutan nokton ?i ne fermis la okulojn. La stevardino tre kompleze helpis ?in. Ili amba? havis la manojn plenaj de laboro. Jen ili devis ree purigi la vundojn, jen doni novan banda?on, jen denove kuiri teon. ?iuj vunditoj kondutis brave. Malgra? tio, ke ili suferis de netolereblaj doloroj, multaj bezonis kvietigajn injektojn, kaj ?iuj fartus pli bone se ili povus komforte etendi siajn membrojn sur libera lito, sed ?i tie ili estis devigataj ka?ri sur primitivaj ku?ejoj, kunmetitaj el sidtabuloj - tamen neniu e? plendetis. Amba? donis al la pacientoj ?iun eblan flegon. Kun an?ela pacienco ili trairadis la malgrandan spacon inter la du vicoj de ku?ejoj. Al ?io ili respondis kun afabla rideto kaj neniel montris, ke anka? ili estas lacaj. "Vi devas dormeti, S-ino Gibson," diris la stevardino je la matena krepusko, kiam ?ajnis, ke la malsanuloj jam iomete kvieti?is. "Vi tion bezonas pli, fra?lino," ridetis la maljuna sinjorino. "En mia a?o dormo jam ne estas tiom altvalora." Kaj malgra? tio, ke la stevardino defendis sin, S-ino Gibson devigis ?in iri dormi. Se oni povus nomi dormo la sidadon en malkomforta pozicio, kun la kapo plena de teruraj bildoj kaj maltrankviligaj son?oj. . . . S-ino Gibson estis ne nur la kuracistino de la tuta ekspedicio, ?i estis anka? mastrumistino. Tuj anta? vespero ?i detale kontrolis ?iujn nutra?ojn en la aeroplano. Ili ja estis malesperige malmultaj; kelkaj panbuletoj, iom da salmo, paste?-konservoj, ?irka? du kilogramoj da ?okolado, sukero kaj teo. Oni neniel povis miri, ?ar neniu volis kunpreni provizon da nutra?oj por tiom mallonbeda?ra flugo, precipe se por ?iu paketo oni devis pagi altan pagon. Sed kiom ajn ?i klopodis, ?i ne povis fari alian konkludon ol tiun, kiun ?i lasis elsendi en la eteron: provizojn da nutra?oj por nur du tagoj. Por du tagoj! Kaj poste. . .? Denove kaj denove ?i pripensis la tutan provizplanon. Sed ?i apena? konsoli?is per la esperiga penso, ke al sanuloj estos eble iom rezigni pri porcioj, kiam ?i denove konsteri?is. Estas ja ?uste, ke la sanaj estu pli modestaj; sed tion, kion ?i tiamaniere gajnos, ?i devos ja doni al la malsanaj! Tio ?i, espero kaj duboj, fido kaj malespero, interluktis nur interne. Ekstere S-ino Gibson estis nur kompleza, servema, preta helpi, afabla. ?i kovradis la malsanulojn, kiam ili tremis de malvarmo, ordigis al ili la kusenojn, konsoladis ilin per afablaj, patrinaj vortoj kaj kura?igaj ridetoj. Tutan nokton tondris la sova?a ventego. ?i plenforte pu?egis la aviadilon, kiu krakis, ?emis kaj tremegis. La ne?o, pelate je neimagebla rapido, frapegis la tegmenton de la aeroplano kaj glui?is sur la fenestroj de la kajuto. Payen kun la radiisto kaj Bakker premi?is en la pilotkajuto. Se S-ino Gibson bezonis ilin por iu malfacila tasko, ekzemple se estis necese turni malsanulon aliflanken, ili volonte helpis. Sed alie ili ne miksis sin en ?ian laboron. Ili sidis senvorte kaj senmove rigardis en la densan mallumon. E? Bakker, kiu alitempe estis tiom parolema, gaja kaj vivoplena, ne inklinis paroli. Li ne pensis pri la komerc-profitoj, kiujn li perdos, se li ne estos en Parizo. Li estis skuita pro la proksimo de la Morto, kies viza?on li posttagmeze de proksime rigardis kaj kiu, eble, ?irka?iras la areton da malfeli?uloj. Marcel Payen ne povis rekonscii?i de la granda bato, kiun li ricevis dum la elsendo. Kiom malmulte mankis, por ke la sciigo por la redakcio de Paris Soir estu elsendata kaj transdonata! Kaj Daumal, lia fidela kunulo Daumal, povu esti savata! Li estus povinta senigi sin de la turmentaj imagoj kaj angoro, kiuj lin certe en la nunaj tagoj kaj noktoj obsedas. Kio ja konspiris kontra? li? Sed tamen eble ili estos savataj. Sed ?u oni trovos ilin ?ustatempe? Amaraj ripro?oj pikis lin. Kial li ne forsendis telegramon el Romo? Li havis sufi?e da tempo. Sufi?us nur kelkaj minutoj, dum li estis en la flughaveno. La oficisto certe volonte aran?us la aferon. . . . Li ne povis anta?vidi pereon. Cedate. Sed tio ne estis senkulpigo. Prudenta homo devas pensi pri ?io; li devas anta?vidi anka? tion, kio ?ajnas never?ajna. . . "Sinjoro Payen," eltiris lin el la mal?ojigaj pensoj la radiisto. "Ektagi?as. ?u ni denove iru iom promeni en la ?irka?a?o?" Ili tamen revenis post nur kelkaj pa?oj. La ventego furiozis ankora? pli sova?e kaj pli ?torme ol hiera?. Sekvis longa, senfine longa tago. La tuta konversacio turni?is ?irka? unusola penso: ?u oni sendos aviadilon por ser?i ilin! "En ?i tia vetero, certe ne," diris Generalo Gibson, ne suprenlevante la kapon de la landkarto, kiun li ankora? kun intereso studis. "?is la ventego ?esos kaj la nebulo suprenlevi?os, ni ne povos esperi, ke oni povus trovi nin." "Kiel longe tio povos da?ri?" Bakker demandis la radiiston. "Unu, du a? plurajn tagojn." "La duan, jam estos en ordo," provis rideti S-ino Gibson. "Ni esperu, ke la naturo faros al ni komplezon." ?iu uzis la tempon la? sia povo. Iuj legis jam kelkajn fojojn la malnovajn sciigojn en ?urnaloj, aliaj ludis kartojn, S-ro Bakker fine ?esis esti melankolia kaj rakontis novajn historietojn. Generalo Gibson estis ?iam klinita super la detala landkarto de Svislando kaj ion mezuris kaj kalkulis. Payen kun la radiisto provis ankora? kelkfoje trairi la ?irka?an regionon, sed la ventego ?iufoje repelis ilin. La dua nokto en la aeroplano estis ankora? pli malfacila, ol la unua. S-ino Gibson pali?is, ?iaj okuloj perdis sian brilon kaj ili kvaza? iomete enkapi?is, sed la ridetoj, per kiuj ?i kuracis pli efike ol per banda?oj, estis ?iam la samaj; plenaj de kura?igo kaj kredo, ke ?io fini?os bone. Matene la ventego subite ?esis. La nebuloj suprenlevi?is kaj al la mirigitaj okuloj de la perditoj prezentis sin ?arma, sed malkonsola panoramo. Kien ajn la okulo rigardis, ?ie trovi?is glacirokoj a? elstaris kruta?oj de la montegoj. Nenie e? signo de la valoj kun dornetoj de la svisaj montanoj a? signo de vila?eto a? urbo. La perditoj anta?e konsolis sin, ke ili eble trovi?as sur unu el tiuj glacirokoj, kiuj jam proksimis de la valoj, ke ili ekvidos, e? se en malproksimo, homan lo?ejon; ke sufi?os doni nokte lumsignalon kaj ili estos savitaj. . . Nenio tia. Nur ondeca maro de la montegaj pintoj kaj glacirokoj. Kelkaj ankora? estis ka?itaj de la nebulo kaj malpeze fluganta ne?o; aliaj jam brilis en la matena suno. ?i estis panoramo, kiu turiston ravus. La perditojn ?i plenigis per teruro kaj malespero. Marcel Payen kaj la radiisto, armitaj per ?talaj stangoj, fine eliris por rigardi la ?irka?a?on. "S-ro Bernier, ?u mi rajtas rigardi viajn mezuraparatojn?" vokis Generalo Gibson al la foriranta radiisto. "Kompreneble, sinjoro Generalo." Payen kaj Bernier supreniris sur neabrupta deklivo. Ili konstatis, ke la vojo estas libera ?is tiu loko, kie eksuprenlevi?as la kruta, nuda kaj neatingebla pinto. Tie ili haltis. Ili ?irka?rigardis. Klifoj, glacirokoj, ne?o. Ili malsupreniris al la aeroplano. "?u vi vidis ion?" bonvenigis ilin la ceteraj. "Nenion," diris Bernier. "Ni nun rigardu malsupren. Eble tie. . . " diris Payen. Kiam ili iris sur la deklivo malsupren, ilia perspektivo estis malebligita per la alta ne?blova?o. Preteririnte ?in, ili ekkriis de mirego. Ili staris sur la rando de kruta rokmuro, kiu falis vertikale en la profundon de minimume dek kvin metroj. Malsupre ?i ?an?i?is en novan neabruptan deklivon, kiu subite kondukis maldekstren malanta? ankora? unu rokmuron. Kio trovi?is malanta? ?i? Certe ankora? novaj kruta?oj, deklivoj, ?is tie en la malproksimo estas malsuprenira vojo en la valon. . . . Amba? viroj senparole rigardis sin. Malanta? ili staris krutaj klifoj; anta? ili vertikala rokmuro. Estis certe, ke per propraj fortoj ili neniarn foriros de sur la glaciroko. La pasa?eroj akceptis la raporton de la du viroj kvaza? tute trankvile. Neniu malka?is, kiom malgrandi?is la flameto de espero en la koro. Sian tutan restantan fidon ili direktis al la blua firmamento. Nur de tie povas veni la savo. Ili decidis, ke sanaj viroj alternos tage kaj vespere en patrolado. Se ili ekvidos tage aviadilon, ili elpafos kolorajn raketojn. En la mallumo ili bruligos benzinon, kiun ili tiucele lokis je sekura distanco de la aviadilo. La tria tago pasis en febra stre?o. Ankora? nenio. La ?ielo estis pura kaj silenta. La vento jam tute ?esis. ?io estis bela, sed mal?ojiga. Kiam vesperi?is, la radiisto Bernier, kiu ?us de?oris, komunikis, ke al li ?ajnis, ke li a?das bruon de motoro. Kiu povis, kuris eksteren. Vere! Ili vidis nenion, sed tute klare distingis la regulan mu?adon de la motoroj. Bernier pafis ru?an raketon. Poste la duan, trian, kvaran, kvinan... La mu?ado malpliforti?is, ?is ?i tute silentis. La perditoj, palaj pro eksciti?o, preska? ne spiris. Nur post momento Bakker diris: "Doma?e. ?i certe estis aeroplano ser?ante nin." "Mi ne samopinias," diris Generalo Gibson. "Kial, sinjoro Generalo?" "?ar.. " la generalo eksilentis. Nur poste li da?rigis: "Mi ne intencis diri tion al vi. Sed cetere estas pli bone koni la realon, e? se ?i estas kruda." ?iuj stre?e rigardis lin. "Mi konstatis, ke la kunpu?i?o difektis anka? la aparatojn por mezuri geografian pozicion. Tio, kion elsendis S-ro Bernier, ege diferencas de la realo. Pro tio, oni ne ser?as nin ?i tie." "Kaj kie do ni trovi?as?" "Minimume cent kilometrojn nordoriente de la loko, kiun ni komunikis al la Berna stacio!" ?apitro 6 La ser?o LA viro, de?oranta en la Berna radiostacio sur la flugejo, havis multe da laboro, kiel ?iam. Komunikoj el ?iuj direktoj kruci?is rapidege. Subite li a?dis la vokon MAYDAY. ?iuj sendstacioj eksilentis anta? la grava komuniko. "MAYDAY el aviadilo F-AKCS. . . .!" La radiisto rapide notis la raporton de Bernier. Poste dua komuniko, pri la nutra?oj. Kaj aldono: "Sendu al redakcio. . . . " Fino. "Da?rigu!" vokis la radiisto. "Ni a?dis bone, da?rigu!" Nenio a?di?is. "Flugejo en Berno!" Li ne volis cedi. "Elsendu konstante, ni atentigos ?iujn staciojn!" Li vokis vane. Li jam sciis, ke oni ne a?das lin, sed li tamen ne ?esis. Nur kiam li estis certa, ke la kontakto estis tute rompita, li komunikis la sciigon al ?iuj svisaj radiostacioj. Post horo sciis pri la frakasi?o anka? ?irka?aj landoj: Francujo, Italujo, A?strujo, Germanujo. La komuniko rapide disvasti?is okcidenten kaj orienten, norden kaj suden, kaj vespere la deksepan de Novembro raportis preska? ?iuj e?ropaj sendstacioj: "En la Alpoj frakasi?is aeroplano de tipo Amiot F-AKCS dum flugo de Romo al Parizo. El la tuta nombro de dek du personoj, estas ok vunditaj. Pri savaj laboroj oni ankora? ne povas komenci, ?ar en la Alpoj furiozas ne?ventegoj." La savajn laborojn oni ankora? ne entreprenis, sed ili estis jam preparitaj. En Svisujo, Italujo, Francujo kaj Anglujo interkonsili?is pilotoj. Kaj ne nur pilotoj. Anka? aviadsekcioj de la kuni?intaj staboj konstruis planojn por savi la perditojn. En oficejo tio aspektis kiel anta? la komenco de ofensivo. Militaj fakanoj estis klinitaj super detalaj landkartoj de la Alpa montar-masivo; ili mezuris distancojn, notis altojn de la montoj kaj klopodis diveni, sur kiu glaciroko la tragedio povis okazi. Al ?iuj estis klare, ke la helpo devos veni plej eble rapide, se la viktimoj de la katastrofo ne devos perei de frosto, malsato kaj manko de kuraciloj. ?urnaloj en okulfrapa aran?o alportis la sciigon pri la malfeli?o. Denove oni pridebatis la demandon, kiom dan?era estas voja?ado en aeroplano. Al iuj skribista?oj, kiuj dum la tuta vivo e? ne proksimi?is al aeroplano, ?ar ili sentis preska? prahistorian teruron pri la bluetaj altoj, la alpa tragedio estis akvo por ilia muelilo. Ili memorigis ?iujn grandajn katastrofojn, kiuj okazis en la historio de la aviado. Ili klopodis pruvi, ke la voja?ado per la vagonaro estas multe pli sekura, kaj avertis kontra? uzado de la aeroplano. Sed kontra? ili elsvarmis la armeo de la bravaj agloj. Ili estis tiuj, kiuj sentis sin kiel hejme en la aero, amikoj kaj sindonaj adorantoj de la aera sporto. Trankvile, sen vana kriado, ili arigis senfinajn vicojn de ciferoj, kiuj mem parolis. Ili citis per nefanfarona parolo la faktojn. Objektivaj legantoj konkludis, ke la nombro de viktimoj rilate al la nombro de faritaj flugoj estas neniel malpli bona ol ?e aliaj transportiloj. Estu kiel ajn, ?i tiu polemiko vekis tiom grandan intereson pri la viktimoj en la Alpoj, ke el ?iuj mondpartoj venis proponoj, kiel savi ilin. ?ar ?iuj artikoloj - egale, ?u la skribintoj estis por la aviado a? kontra? ?i - fini?is per tiu sama konkludo: Sur la glaciroko en la Alpoj pereas dek du malfeli?uloj. Savu ilin! ?i sonis el ?iuj landoj kiel petego kaj samtempe kiel severa ordono. ?i estis anka? pruvo, ke la homaro ne lasis sin finbati?i de la kelkjara regado de mallumo. Ke homo restis homo malgra? ?iuj teruraj scenoj en koncentrejoj, ke homo ne ?esis ami la homon kaj ne perdis intereson pri la vivo de sia proksimulo malgra? sciigoj pri hekatomboj de mortintoj en gaskameroj, sur batalkampoj, en bombarditaj urboj, sur ekzekutejoj. ?i sonis kiel kanto, per kiu la homaro volis sonigi ?iun sian ardan kredon, ke en la mondo estas ne nur kolero kaj malamo, seg anka? la amo. Ekheli?is la dua tago kaj Svislando elsendis la saman komunikon: "La ne?ventego furiozas egalforte. Alpoj ka?itaj de nebulo, la flugado neebla." Des pli fervore oni da?rigis la preparojn por savaj laboroj. ?u estos eble alteri?i al la glaciroko? Kaj se ne, kiamaniere oni savos ilin? Oni malsupren?etu al ili nutra?ojn. Bone, sed kio poste? Kaj jen oni sendis jenan proponon. Alveturigu el Anglujo la usonajn helikopterojn, tiujn aviadilojn de admirinda konstruo, kiuj povas alteri?i kaj suprenlevi?i en kiu ajn loko, vertikale malsupren kaj vertikale supren, sen kiu ajn veturiga surfaco. Per tio oni savu perditojn, e? se ili estu tuj sub krutega montfaco! Samtempe sin anoncis grandega legio de volontuloj el la vicoj de la svisaj montgrimpuloj, kunigitaj en Savsindikato de la svisaj alpistoj. Tiuj ?i viroj ne inklinis multe paroli. ?iu esploris sian ekipa?on - ?nuregon, montgrimpajn botojn, stangojn, krampojn, hakileton dorsosakon - kaj rigardis la ?ielon. Kaj la viza?o malheli?is, kiam li vidis la montegojn nebulitaj kaj poste reiris en la kabanon. Ili ku?igis sin sur lignan liton tiaj, kiaj ili estis: vestitaj, kun botoj pretaj por en kiu ajn momento eliri al la frostaj pintoj. Dekoj da tiaj savgrupoj atendis en turistaj kabanoj en la Alpoj la komandon. Fine heli?is. La Alpoj ektondris per mu?ado de motoroj. Aviadiloj de la plej diversaj tipoj, aviadiloj svisaj, francaj, anglaj, usonaj kaj italaj flugis super la suda parto de la Alpoj kaj ser?is la perditojn. Ne ekzistis unu granda glaciroko en lar?a cirklo ?irka? la montoj Collon kaj Combin, kiu ne estis zorgeme esplorita. ?ar la aviadistoj ?uste supozis, ke la aeroplano estos super?utita de ne?o kaj pro tio malmulte videbla, ili flugis en dan?era proksimo de la tero por ke ili nenion malatentu. Sed ?iuj grupoj de la savaj aeroplanoj reflugis al siaj flugejoj kaj la pilotoj raportis per la mallonga parolo de aviadistoj: Nenion! Iiaj simile fartis anka? la svisaj montgrimpuloj, kiuj faris verajn miraklojn de bravo. Ili malatentis tion, ke la fre?e falinta ne?o komencis rulfali en la abismojn en la formo de lavango, kiu povus ilin en ?iu momento super?uti. Ili silentis dum dan?era suprengrimpado, ili ne parolis dum malsuprenirado. Nur post reveno en la kabanon ili raportis al sia centro: Ankora? nenion! Io sufoka penetris en la kabanojn, en kiuj sidis la pilotoj kaj observistoj. ?i penetris en la oficejojn, kie oni organizis novajn kaj ankora? novajn flugojn. ?i ?vebis interne de la muroj de la turistaj kabanoj. La perditoj komunikis, ke ili havas nutra?ojn por du tagoj. De ilia elsendo jam pasis la tria tago. Kiom longe ankora?....? En ?i tiun malbonan humoron ?etis kelkajn sunradiojn la komuniko de la franca parto. Montanoj en alte situanta vila?o asertis, ke ili en tiu fatala tago a?dis tre klare la krakon, kiu povis deveni nur de aviadil-frakasi?o. Oni alidirektis la ?efan ondon de la ser?ado okcidenten. Nu, kial ne la radiotelegrafisto el Amiot F-AKCS sciigis, ke li fiksis la geografian pozicion nur proksimume. Sed la dudeka de Novembro proksimi?is al la fino kaj raportoj de ?iuj ekspedicioj sonis konsente: ?iam ankora? nenion! Tiun saman vesperon vibris telefondratoj en ?iuj turistaj kabanoj la? la tuta longo kaj lar?o de la Alpoj. La Savsindikato de la svisaj alpistoj eldonis ?i tiun ordonon: "Al ?iuj savgrupoj! Disvastigu la ser?on tra la tuta Alpregiono! Uzu ?iujn rezervojn!" Tio estis la lasta, kiun povis ?i tiu nobla asocio fari por savi la perditojn. ?apitro 7 La decido de Payen VESPERO venis sur la glaciroko. Jam la trian vesperon, kiun travivis la malfeli?uloj kiel kaptitoj de la montegaro. ?i estis trankvila sed senkonsola. Neniu en la aeroplano inklinis paroli. La sciigo de Generalo Gibson, kies veron la radiisto facile atestis, kreis humoron paralelan nur al la grado de frosto. Centoj kaj centoj da novaj pensoj naski?is en la kapoj de la trafrosti?intaj malfeli?uloj. Eble oni sendos aviadilojn traser?i la tutajn Alpojn, sen atento pri la ricevita komuniko? Eble atingos la glacirokon iuj montgrimpuloj, persistemaj kaj harditaj alpistoj? Ke ?ie estas amasegoj de la falinta ne?o, la bravaj homoj ne timas! Ju pli granda la dan?ero, des pli kura?e ili volas venki! Eble. . . . Sed ?i tiuj pensoj naski?is nur pro tio, ke ili sentis, ke en la sekvontaj minutoj ili mortos. Neniu ja fosis la tombon por ili memvole kaj la?te. Sed apena? ili per nova ideo ek?ojis, varmi?is, tuj ili komencis ?in senvorte analizi. Ili estis al si reciproke plenaj de respekto kaj atento, precipe la sanaj al la malsanaj. Ili ne volis vundi unu la alian. Ili ne volis inciti la vundojn kaj starigi anta? la okulojn la abomenan spegulon de la realo. . Almena? la ceteraj kredu, ke tiu a? alia revo estas realigebla. . . . Kaj ?ar ?iuj pensis same, regis tie humoro kiel post enterigo. Krome komencis turmenti ilin malsato. S-ino Gibson disdonis kun la lastaj porcioj la kura?igajn ridetojn. ?i ja sciis ke tio estis la sola, pri kio ?i ne estis devigata ?pari. Feran provizon ?i lasis por la morga?o. Kaj poste . . . ? La vunditoj kondutis tre brave. La vundoj ja doloris, pikis, jukis, sed neniu plendis. Kiam la posttagmeza suno komencis varmegi oni elportis la pacientojn eksteren. Iiaj denove estis la brava kaj senlaca S-ino Gibson, kiu kontrolis la transportadon de ?iu vundito kaj zorgeme atentis, ke la vundo per la movi?o ne suferu, ke la portantoj en la mallar?a pordeto ne tu?u ion. Dum ?i tiuj kelkaj tagoj ?i fari?is por ili patrino. La stevardino ?iel helpis ?in, sed malgra? tio, ke ?i estis komplezema, la malsanuloj turnis sin kun siaj suferoj al S-ino Gibson. "Mi nenion valoras ?i tie", koleretis la juna knabino, kiam ?i denove volis servi unu pacienton kaj tiu vokis S-inon Gibson. "Ne koleru, fra?lino," li kvietigis ?in. "Al mi ?ajnas, ke anstata? S-ino Gibson, flegas min mia panjo." "Nu, mi scias. . . . sed mi tiom volas helpi ?in. ?i ja tion. . . . " ?i volis diri "ne eltenos", sed subite ?i silentis. Kial rememorigi la malsanulojn, ke S-ino Gibson proksimi?as al la fino? "Ne estu tiom modesta, fra?lino," trankviligis ?in la sinjoro. "Vi helpas min super viaj fortoj. Mi ne scias, kion mi farus ?i tie sen vi." Malfrue vespere ili endormi?is. ?u ili dormis? Ili apena? fermis okulojn, kiam ili son?e vidis aeroplanon, kiu zorge malsuprenlevi?as al la glaciroko. Piloto salutas ilin kaj postulas de ili signon, kie li povas plej bone alteri?i. Ili elkuras sur la glacion, montras, svingas, ?irka?brakas unu la alian, apla?das, ridas, ploras, saltetas kiel malgrandaj infanoj... En tiu momento pu?o de malmola apogilo, akra doloro en la piedo a? en la mano, malfermitaj okuloj, mallumo, maltrankvila spirado de la kunsuferantoj. . . . kaj tie anta?e, klinita apud tremanta flamo de estingi?anta kandelo super malfermita libro, sidas S-ino Gibson, kiu demandas per malla?ta vo?o: "?u vi deziras ion?" "Ne, mi dankas, S-ino Gibson. Mi fartas bone." Poste tio estis ia sava ekspedicio. ?i alveturegas sur skioj kiel aro de fantomoj. ?i kunportas nutra?ojn, varman lakton, varmegan teon, dikajn lanajn kovrilojn, komfortajn portilojn. Ili veturas de sur la glaciroko, returnas sin por lastan fojon vidi la lokon, kiu facile povus fari?i tombo, kaj oni jam rapidegas malsupren en la valon, renkonten al la homoj, renkonten al nova vivo.... Subite la glaciroko malmilde klini?as, la portilo sur la skioj ekveturas, la savantoj vane klopodas reteni ?in.... oni falegas ?iam pli rapide pli plenforte, pli sova?e .... antane trovi?as terura abismo kun nevidebla fundo ... angorplena krio... .mortiga falo. . . . Mallumo kaj S-ino Gibson. "?u al vi doloras?" "Nenio, S-ino Gibson. ... " Kaj poste la situacio estas alia. Bakker sidas en la rondo de sia familio. Vesperman?o estas finita. En la forno agrable krakas la brulligno. Ekstere fajfas la ventego kaj li rakontas. La familio estas kvaza? en ekstazo. Anka? la konatoj venis por rigardi lin. Ili premas lian manon kaj ne povas kredi, ke li vere revenis. Scivolaj demandoj. Kiam tio okazis? Kiom da personoj flugis? Kiu trovis vin? Kiel vi malsupreniris? Kio okazis al la ceteraj? Bakker ridetas; li havas ?ojon pro tiu intereso kaj nur nun li konstatas, ke li travivis ion eksterordinaran. Li faras gravan mienon kaj rakontas per sia kutima humoro, gaje kaj simple, ?ion kiel heroo en kortu?a tragedio. Li finas. Familianoj kaj amikoj ?irka?brakas lin. Ili ?etas lin alten pro la ?ojo, ke li estas savita, poste ili balancigas lin iom pli, Bakker flugas alten, pu?ego kontra? la plafonon - a?! - "?u vi batis vin?" karesas lin la silka vo?o de sinjorino Gibson. "Momenton, mi ordigos al vi la kusenon." - Payen alteri?as en Parizo. ?e la elirejo el la flugejo staras policisto. Li observas la voja?antojn kaj ka?e komparas ilin kun la fotografa?o, kiun li havas en la maldekstra manplato. "?u sinjoro Payen?" li demandas. - "Jes." - "Mi arestas vin en la nomo de la le?o." - "Pardonu. . . . tio estas miskompreno." - "La miskompreno ne estas ebla." - "Sed - kial?" "Tion vi ekscios ?e la ju?istaro. Cetere, tion ja scias la tuta Francujo. . . . kial mi ne diru tion al vi? Daumal estis kondamnita al la morto. Li estis ekzekutita hiera?. Anta? sia morto li konfesis ?ion: li vendis siajn planojn al la Germanoj kaj vi helpis lin." "Permesu. . . . !" - "Kiaj paroloj! Ni iru!" - Li pa?as flanke de la policisto kaj ekkrioj de gazetvendisto penetras en liajn orelojn: "Paris Soir! Paris Soir! Ankora? unu fakturo pagita! La perfidulo Daumal ekzekutita, pri lia kunulo Payen eldonita la arestordono! Paris Soir! Paris Soir. . . . !" La bubo krias el la tuta gor?o, kvaza? oni minacas lin per tran?iloj. Payen ?topas siajn orelojn, sed la vo?o estas ?iam pli akra, pli tondra, el la vortoj "perfidulo" kaj "Payen" fari?as la ardi?intaj ?taldratoj, kiuj pikas la oreltimpanojn, la bruado en la kapo ?an?i?as al la fulmotondro, Payen ?anceliras, altaj domoj ?ancelegi?as, poste ia krako kaj terura, surdiga frapego - Payen elsaltis. Samtempe kun li ekstaris ?iuj sanuloj. La pacientoj, kiuj povis, levis sin sur siaj ku?ejoj. Malfermegitaj okuloj estis direktataj al sinjorino Gibson. "Kio okazis?" "Mi ne scias," ?i respondis necerte. "Lavango!" opiniis Bakker. "Mi konas la bruadon de la lavangoj," neis per la kapo sinjorino Gibson. "?i estus ja pli longa, ni a?dus ?in ankora? nun. Tio estis frapego. Nur la frapego, nenio plu." "Silentu!" vokis vundita civilulo. "?u ne ?irka?flugas super ni iu aviadilo? Eble ili pafis por atentigi nin, ke ni devas doni signon al ili, kie ni estas?" Payen kaj la stevardino eliris el la aeroplano kaj atente a?skultis. Silento. "Kio ?i povis esti?" demandis denove la maltrankviligitaj pasa?eroj. "Se tio ne estis lavango - kaj tio ne estis -" diris malrapide Generalo Gibson, "tio povis esti nur -" En tiu momento rigardis lin sinjorino Gibson. ?i estis nur mallonga, fulma rigardo - sed kiom signifas tia rigardo ?e homoj, kiuj vivis kune preska? kvardek jarojn! Kiom ?i povas sciigi! Generalo Gibson ekkomprenis. Li silentis kaj rapide ordetigis la banda?on sur la vundita nazo. "Kio do povus ?i esti?" instigis lin ?iuj. "Nu. . ," li ne povis tuj elembarasi?i. "Tio povus esti nur fantomo. . ." "Neeble! Ni ja ?iuj estis per tio vekitaj." "Kompreneble. . . . anka? mi ne kredas nuran fantomon. Sufi?us ekzemple, ke pro la frosto kraku iu muro de la aeroplano. Malforta frapo ?i tie bruas kiel tondro, precipe se homo dormas." "Sed sinjorino Gibson maldormis!" "Mi iomete dormetis, amikoj. Mi opinias, ke ni ?iuj faris la samon." Ankora? longe ili parolis pri la stranga okazinta?o. Nur preska? je mateno ili denove endormi?is. Generalo Gibson kaj lia edzino iris dum kelkaj momentoj eksteren. Ili foriris kelkajn pa?ojn de la aviadilo. "?u vi opinias, ke ?i estis la glaciroko?" demandis Generalo Gibson. "Mi scias tion. Mi maldormis." "?u nia glaciroko?" "Jes. La tuta aeroplano ektremis." "Tio ja estus tre malbona...." "Pro tio mi avertis vin." "Dankon. Mi volas ?ion solvi tuj, soldatmaniere, kaj mi forgesas, ke ?i tie... ." "Estos pli bone, se ni pri tio silentos. Egale ni povas nenion fari kontra? tio." "Beda?rinde." La frosto tremigis ilin. Ili reiris. Sed ankora? unu homo sciis, ke ?i estis la glaciroko. Marcel Payen. Kiel studento li vizitis kelkfoje en kristnaskaj libertagoj Savoj-Alpojn por montgrimpi. Li konis tiun strangan krakon, kiu sonas kiel kanonpafo. Krom tio li vidis la avertan rigardon de sinjorino Gibson, post kiu la Generalo tuj silentis. Matene, kiam iomete plivarmi?is, li iris promeni. Sola. Atente li observis la glacirokon, sed li nenion trovis. Fine li atingis la okcidentan randon de la glaciroko, kie malegale ondigitaj ne?blova?oj malebligis la anta?enrigardon. Li supreniris al unu el la plej altaj pintoj kaj staris kvaza? frostigita. Anta? li etendi?is la?longe de la glaciroko profunda kreva?o. Li staris kiel ensor?ita. "Kion vi diras pri tio, sinjoro Payen?" a?di?is malanta? li. Al la pli alta loko proksimi?is sinjorino Gibson. De la loko, kie ?i ?us trovi?is, ?i ankora? ne povis vidi la kreva?on. "Pri kio, sinjorino Gibson?" li faris nekomprenan mienon kaj rapide malsupreniris, por delogi ?ian atenton. "Nu, pri tiu truo! Restu tie!" La rigardo de Payen estis plena de admiro. Kiom da braveco montris ?i tiu edzino de la Generalo! "?u vi scias pri tio?" "Kompreneble, tuj hiera?. Mi vidis ?in posttagmeze, kiam mi iris dum kelkaj momentoj por spiri." "Kaj vi diris pri tio al neniu!" La frazo enhavis ripro?on kaj anka? rekonon. "Estus ja sensence atentigi pri la dan?ero, kontra? kiu ni povas nenion fari. Ho- !" ?i supreniris la pinton kaj vidis la truon. "Tion mi timis," ?i diris pene. ?ia kutime trankvila viza?o montris ?ian malserenon. "La truo plilongi?is certe kvindek metrojn. Kiel vi vidas, ?i estas rekta kiel ?nuro. Kaj ?i celas rekte al la aeroplano." "Tio signifas -" "Tio signifas, ke sufi?as nur kelkaj tiaj frapoj, kian ni a?dis nokte - kaj ni devos translo?i?i sur la glacirokon. Movi la enborintan aeroplanon, pri tio ni ne povas e? pensi. Kaj e? se ni sukcesus movi ?in, kiu garantius al ni, ke la fendo ne turni?os ?uste al tiu loko, kien ni translokus la aeroplanon?" Ili observis senvorte la minacan cikatron de la glaciroko. "Anta? la malsanuloj mi ne parolos pri la afero, sinjoro Payen," komencis post momento sinjorino Gibson. "Sed al vi mi tion diros: nia situacio estas senespera. Temas ne nur pri la truo. Minacas anka? la malsato. La hiera?a deserto, kiun mi disdonis, ja estis nenia man?a?o. Por hodia? ni havas nur po unu biskvito kaj peceto da ?okolado, sed nur por la pacientoj. Ni, sanaj, devos ankora? resti sen man?a?o." "Ni devas esperi," li povis konsoli ?in. ?i ridetis. Sed ?i estis alia rideto ol tiu, kiun kutimis vidi la malsanuloj. "Esperi? Mi anka? esperis. Sed en tiu momento, en kiu mi eksciis, ke la mondo ne scias la lokon de nia alteri?o, mi perdis la esperon. Ne temas pri ni. Ni e? sen man?a?oj povus elteni tri, eble kvar tagojn. Kompreneble, se ni estus devigataj forlasi la aeroplanon, dumnokte ni certe frosti?us. Sed temas pri la vunditoj." "Tiujn vi flegis tiom zorge, ke vi ne bezonas timi." "La flegado ne sufi?as. Ili bezonas kuracilojn. Mi timas, sinjoro Payen," ?ia vo?o rompi?is, "mi ege timas. . . . " "?io estos denove bona," li konsolis ?in. "Do mi diros tion al vi malka?e. . . . " ?i decidi?is subite. "Mi jam ne povas sole porti tiun respondecon. Du rompa?oj komencas kunpusi?i. La piloto tute ne pla?as al mi. Li estas heroo, li e? ne ?emetas - sed tio min ne trompas. Kaj mia edzo-" "Kio estas al la sinjoro Generalo?" "Li estis ?iam tiel malmola," ?i flustris. "Komprenu, malmola al si. Anka? ?ifoje li ne permesis, ke mi zorgu pri lia vundo tiom, kiom ?i meritis. ?iam li diras, ke tio estas nenio-" "Li ja diras, ke la vundo bele resani?as." "Resani?as, resani?as. . . . Anka? al mi li tion diras, malfeli?ulo. Kaj dume - li ricevis la sangveneni?on." "Ho -!" "Se tiuj plej gravaj pacientoj ne ricevos helpon de la kuracisto en kvardek ok horoj, ili estos perditaj." Payen senvole pugnigis la manojn. Kvaza? li volus kontra? iun ?eti sin kaj lukti kun li. Kiom hontige, humilige, malinde al sana viro ?i estas! Senpove rigardi, kiel la maljuna virino heroe batalas kontra? la malsanoj kaj kontra? la proksimi?anta morto! Vidi, kiel la homoj pereas, kaj ne povi e? fingron movi pro ili! Scii, ke ie en la malproksimo estas fidela kamarado, kiu angorplene kalkulas la horojn, kiuj mezuras la distancon inter li kaj la eldiro de la verdikto! La? Paris Soir oni povis facile diveni, kio Daumalon atendas. Kaj neniel mirigas, ?ar pri la perfiduloj kaj koruptuloj oni devas vere severe agi. Daumal - kaj perfidulo! Kaj sufi?us kelkaj vortoj, kelkaj vortoj de Payen.... La montegaro kunpremis lin per glacia roko, de kiu li neniel povis fori?i. Jes, batali, lukti, interbatali kaj venki! Eble anka? malvenkita fali, nur ne tiel malfare- Naiva homo! Batali, lukti, interbatali! Nu, interbatalu, stultulo, interbatulu, se vi havas kontra?ulon! La kontra?ulo estas ja nur glaciroko - Se necese, anka? kun la glaciroko! "?e la frakasi?o ni havis feli?on," finis siajn pensojn sinjorino Gibson. "Sed ni savi?is nur por ke ni nun....mortu. Se ne okazos miraklo, ?io estos finita." Se necese, anka? kun la glaciroko! Subita ideo, a?daca, kura?a.... "Ne estos sinjorino Gibson!" li vokis memkonfide. "Ni faros ?ion, por savi niajn kunulojn!" ?i rigardis lin malkomprene. "Kaj ?u ni ankora? ne faris?" "Vi faris ?ion, pardonu," li senkulpigis ?in. "Sed ni, nome mi, ankora? ne." "Kion vi povus fari, sinjoro Payen," ?i diris mal?oje. "Mi opinias, ke al ni restas jam nenio." "Ankora? io," diris firme Payen. "Mi ne komprenas." "Al ni restas la lasta." "Tio estas?" "Provi la malsupreniron en la valon." ?apitro 8 La malsupreniro LA sciigo pri la decido de Payen estis akceptata kun malfido. La perditoj ne kredis, ke tiom kolrompa entrepreno povus sukcesi. "Unue la vertikala rokmuro, pri kiu vi rakontis al ni," diris la voja?anto kun rompita piedo. "Mi mem ja ne estas montgrimpulo, sed mi havas amikon, kiu komprenas tiujn aferojn. Mi scias, kiom multe estas necesa por tia malsupreniro. Kaj kion ni havas ?i tie? Vi ja ne havas e? la fundamentan objekton, sen kiu tia malsupreniro estas tute neebla." "Pri kio vi pensas?" "?nurego!" Ili rigardis Payen plenaj de stre?a atento. "Tion mi ne havas," li respondis trankvile, "sed mi havos ?in. La ideo trafis min anta? momento. Se ?i tiu ideo venus en mian kapon hiera?, nun mi jam estus malsupre. ?u vi memoras, sinjoro Bernier, kiel malfacile ni liberigis sinjoron Bakker de la para?ut?nuroj, kiam ni trovis lin en la ne?blova?o?" "Tre bone." "Nu, ni pretigos la ?nuregon el la para?uto." "Tiu ne tenos vin!" "Vi falos en la abismon!" El tio, kiel ili persvadis lin kaj avertis, estis videble kaj senteble, kiom amikaj ili dum tiuj kelkaj tagoj fari?is. "Ni faros ?in tiom firma, ke ?i eltenos -- ?u ne, fra?lino?" li turnis sin al la stevardino, kiu prenis la para?uton kaj esplore ?in palpis. "Mi opinias, ke ?i estos sufi?e forta," ?i respondis. "Ni faros tion zorge." "Sed se vi sukcesus malsuprengrimpi tiun rokmuron," avertis plua vundito, "vi vojerarus en la montaro. Precipe se mallevi?us la nebulo. En nebulitaj montoj estas fremdulo e? sperta montgrimpulo, kiu alitempe sentas sin tie kiel hejme. La montoj estas tiom ?an?itaj, ke ili aspektas tute alie ol normale. Kaj se tio trafus ?uste vin?" "Tio ja estus malbona," konsentis Payen. "Sed ?ajnas, ke bela vetero ankora? da?ros." Ili provis persvadi lin, ke li restu sur la glaciroko. En ?iu momento povas aperi la sava aeroplano a? grupo de montgrimpuloj - kaj en tiu kazo kial peni a? e? oferi sin? Sed Payen persistis ?e sia decido. Kiam ili ekkomprenis, ke lin nenio detenos, ili proponis sin al li kiel kunulojn. La radiotelegrafisto, Bakker, la stevardino. Kaj fine ali?is anka? la maljuna, vundita Generalo Gibson. "Ne," rifuzis ilin energie Payen. "Vi ?iuj devas resti ?i tie. Fra?lino kiel helpantino de sinjorino Gibson, la ceteraj pro la vunditoj. Ni ja ne povas lasi la pacientojn ?i tie sen protekto." Ili protestis, ke por tio sufi?as unu viro. Payen restis necedema. Dume la stevardino kaj sinjorino Gibson ekpreparis la para?uta?on kaj komencis kunplekti la ?nuregon. La laboro rapide progresis. Kelkfoje ili havis la impreson, ke ili a?das bruon de aeroplano. Ili lasis ?ion kaj esplorrigardis la firmamenton. Vane. "A? ni estas jam tiom incititaj," rimarkis ?agrene la Generalo, "ke ni a?das tion, kio ne ekzistas - a? ni malsukcesadas." Li estis prava pri amba?. Ili estis jam efektive incititaj per da?ra stre?o; sed ili anka? malsukcesis. La bruo, kiun ili a?dis, ne estis nura fantomo. La esploraviadiloj kelkfoje dum sia ser?ado alflugis tiom proksime de la perditoj, ke ili vere ilin a?dis. Malfrue posttagmeze la ?nurego estis preta. ?i mezuris dek ok metrojn. Payen maltrankvili?is. "Mi iros provi ?in," li diris. Kiu povis movi?i, iris kun li. Sur la rando de la abismo li ?etis ?in, kunmetitan en du partoj. La ?nurego atingis apena? duonon de la rokmuro. "Kion nun?" demandis Bakker. "?i tie ?i ne malhelpos," diris Payen kvaza? al si mem kaj lia rigardo vagis sur la ne?kampoj, kiuj etendi?is sur la deklivo apud la vertikala rokmuro. "Vi tenos unu finon de la ?nurego ?i tie, a? ni ligos ?in per la krampo, kaj poste, kiam mi estos malsupre, vi ?etos ?in al mi. Per tio, ke mi uzos ?in unuoble sed ne duoble, kiel mi devus fari, la ?nurego atingos ?is la fundo. Sed en aliaj lokoj -?" Cetere ?ajnis, ke malsupre tiaj krudaj, vertikalaj rokmuroj ne ekzistas. Ili ja vidas ?ion nur de malproksimo kaj el alto, kaj de tie la blanka maro ?ajnis unu kontinua surfaco. Sed kio atendas la bravulon post lia malsupreniro? "Nur ke la ?nurego ne ?irdifekti?u, estante nur unuopa," diris la radiotelegrafisto. Ili faris kelkajn pezo-provojn. La ?nurego ne difekti?is. Poste ili forbalais la ne?on kaj iom malproksime de la rando englaciigis la ?talstangon. Tie ili morga? matene alligos la ?nuregon.... Ili revenis al la aeroplano. La dorsosakon pretigis al li amba? virinoj el la valizo, en kiu la radiotelegrafisto havis diversajn ilojn. Krom tio li preparis al si martelon, hakileton, kelkajn ?talajn stangojn, alumetojn, banda?ojn.... Fine ?io estis preta. Ree kaj ree ili konsili?is, ?u ili nenion forgesis. Neniu pensis pri dormo. Malsato komencis ilin ege turmenti. La sanaj pasa?eroj ne man?is jam de la hiera?a vespero. Dum la tuta tempo ili trinkis nur iom da varmega teo. Sed ?uste pro tio, ke ?iuj pensis pri la man?a?o, neniu pri ?i parolis. Payen devis al ili denove rakonti la tutan historion pri Daumal. Pri tiu li pensis pli multe ol pri la vojo, kiu lin atendas. "Do kiom da tagoj restas ?is la fino de la proceso?" demandis sinjorino Gibson. "Se la anta?diro de Paris Soir estas ?usta," respondis Payen," la verdikto estos dirita post tri tagoj." Frosto trakuris iliajn dorsojn. Pri ili eble jam estis dirita la verdikto. Diris ?in senkompataj rnontegoj. Kaj ilia morto estos oble pli malbona ol tiu de Daumal. Pli malbona, ?ar pli longeda?ra. Sed tio estis alia afero. Ili flugis, ili frakasi?is. Akcidento, malfeli?o. Tragedio. Sed tie.... tie temas pri terura eraro. Kaj ?i estas pli ol nura eraro. ?i estas ja perforto, kiun faros homoj al homo. Kaj plej malbone estas, ke oni faras tion ne pro malbona volo.... ?io estis tiom stranga.... La malsataj pasa?eroj sciis, kio atendas ilin, se ili ne estos trovitaj ?ustatempe. Kiel longe ili tiel eltenos? Eble ?uste ?is tiu momento, kiam Daumal estos ekzekutata. Ili mortos unu post la alia, turmentataj de la malsato, de la doloroj en vunditaj membroj, de la frosto - sed precipe de la malsato, kies fantomo jam ?irka?flugas super ili. Ili povis imagi al si, kion signifas tia mortado. Kiomfoje ili jam legis pri la blanka morto en priskriboj pri polus-ekspedicioj! Kaj tamen - afero stranga kaj kortu?e homa - tiun vesperon ili ne pensis pri tio, kio atendas ilin. Ili ne pensis pri tio, ke sukceso de la malsupreniro de Payen signifos liberigon, savon kaj vivon por ili. ?iuj iliaj pensoj estis direktataj al la malfeli?a Daumal. ?u venos Payen ?ustatempe? Kaj ?u li fakte venos? Ili denove pensis pri tio, kiel mizere li estas preparita por sia vojo. Kun ekipo, kiun ?iu montgrimpulo sincere priridus. Kun malsata stomako. Kiamaniere kutimas tion fari la montgrimpuloj? Matene abundan matenman?on, en la dorsosako pecojn de lardo kaj pano, krom tio paketon da ?okolado. Kaj ?io tio post la dormo, kiu fortigis la korpon por eksterordinaraj agoj. Payen estas malfortigita. Ja kiaj estis noktoj sur la glaciroko! "Ni dormu, amikoj," diris sinjorino Gibson. "Sinjoro Payen iomete ripozu." La "bonan nokton", kiu sonis ?ore post ?iaj vortoj, estis pli varma kaj pli mola ol iam. La sola, kion povis al ili la kruela naturo en tiu nokto prezenti, estis trankvilo. Anka? ?i estis al ili rifuzita. Dufoje ili estis vekataj de malhelaj frapoj. Ili veki?is tuj je la krepusko. Scivole ili elrigardis. Kian seniluzii?on preparis al ili denove la montegoj? Ho - ili tamen scipovas anka? karesi! La suno levi?is super la horizonton kaj inundis per sia oro la blankajn pintojn. Kia panoramo ?i estus dum aliaj cirkonstancoj! Payen rapide preparis sin. Li ne volis perdi e? unu minuton. La tago, kiu eble decidos pri ?io, komenci?as. Kiel ?i fini?os? Li adia?is la malsanulojn. Neniu multe parolis. Palaj viza?oj provis rideti, sed ne sukcesis. Nur la okuloj parolis. Al la loko de malsupreniro iris kun li ?iuj sanaj kaj Generalo Gibson. Li tenis per la mano la banda?on sur la nazo kaj kura?e vadis tra la ne?o kun la aliaj. Sinjorino Gibson lin vane persvadis, ke li restu en la aviadilo. La lasta manpremo. ?u ili havis preparitaj kura?igajn vortojn por la viro, kiu veturos sur la maron en la barko? Ili ne estis kapablaj eldiri ilin. ?i estis tro granda momento en ilia vivo. Ili provis la stangon. ?i e? ne movi?is. Poste ili alligis al ?i la ?nuregon, kiu jam atingis ?is la fundo. Marcel Payen lokis ?in sub la maldekstran kruron, liberan parton li super?etis trans la ?ultron kaj tie li ?in prenis per la dekstra mano. Per la maldekstra mano li tenis la stre?itan parton, kiu pendis de la stango ?is lia kruro. Poste li komencis malsuprenlevi sin. La dekstran manon li ?ovis iomete malsupren, per tio la ?nurego liberi?is kaj la korpo per sia pezo glitis iom pli malsupren. En la sekvanta momento li liberigis la maldekstran manon - kaj tiamaniere ?i progresis sen?ese. Li konis tiun manieron de la malsuprenirado el la junaj jaroj. Li sciis, ke se li sin malsuprenlevus libere pendante, li bruletigus al si la manojn. Post kelkaj minutoj li estis malsupre. "Kia estas la ne?o tie?" ili demandis lin, singarde klini?ante super la randon. "Tute bona!" Ili ?etis al li la ?nuregon. La lasta ligilo inter Payen kaj la ceteraj pasa?eroj estis rompita. "Feli?an voja?on!" ili vokis al li. "Kaj ?is la revido!" "?is la revido!" a?di?is malla?te el la profundo. Ili sekvis lian iron pa?on post pa?o. Ili vidis, ke li vadis sur kelkaj lokoj ?is la zono, sed li progresis. La milda deklivo plifaciligis al li la iron. Jam li pa?is proksimume tricent metrojn. En tiu momento vokis Generalo Gibson: "Sinjoro Payen!" Payen haltis. "Mi volas nur diri al vi, ke en la po?o de la dorsosako vi havas unu biskviton!" "Sinjoro Generalo -!" "?i restis al mi de la hiera?a tago, ?i ne estas ?telita, estu trankvila! Feli?an voja?on!" Kiel delikate dirite: ?i restis. . . . ! Por reveni li ne povis e? pensi. En la afero estis io nobla. Payen jam silentis. Li svingis per la stango kaj da?rigis la iradon. Post ?irka? horo li venis al la loko, kie la deklivo turni?is maldekstren. Li turnis sin. Liaj amikoj staris ankora? apud la rando de la abismo kaj svingis por adia?i. Anka? Payen svingis. Poste ankora? kelkajn pa?ojn - kaj li estis sola. Anta? li etendi?is senfina deklivo. Ie en kapturna malproksimo, profunde sub la loko, sur kiu li staris, etendi?is la valo. Tie certe ku?as vila?eto a? urbo. A? almena? turista kabano. Singarde li malsupreniris. La stango faris al li bonegajn servojn. Kiam li iris al la lokoj, kie la ne?tavolo estis tre maldika, li devis esti ankora? pli singarda. Liaj piedoj ofte forglitis, li ?anceli?is, kelkfoje li falis - kaj unufole li falegis sur la deklivo almena? du cent metrojn kiel sur glitrelvojo. Kelkajn tiajn lokojn kaj mi estus tuj malsupre li pensis kontentige, kiam li konstatis, ke li estas sendifekta kaj nenion perdis. Poste lin haltigis neatendita malhelpo. En la glaciroko estis profunda kaj sufi?e lar?a kreva?o. ?i etendi?is dekstren kaj maldekstren, kiom la okulo povis vidi. Li ne longe pripensis. El la dorsosako li eltiris ?talan krampon, englaciigis ?in, pendigis sur ?in la ?nuregon kaj sin malsuprenlevis. ?i sukcesis multe pli facile ol la anta?a malsuprenlevi?o, ?ar la muroj de la kreva?o estis oblikvaj. Pli malbona estis la vojo supren. Li devis ser?i elstara?ojn, sur kiuj li povus reteni sin. La elstara?oj estis glataj kaj kelkfoje li preska? falegis malsupren denove. Fine li respiris. La dan?era loko ku?is malanta? li. Li pa?is jam ?irka? tri horojn. La suno komencis agrable varmigi. Malgra? tio, ke li estis jam tre laca, li ne kura?is dum momento halti kaj ripozi. ?is tie malsupre. Li iris jam sufi?e senzorge. ?ajnis, ke la deklivo formis ?i tie seninterrompan ne?kampon. Preska? senpense li pikis per la stango en la ne?on anta? si. Subite li haltis. La stango trapenetris la ne?tavolon kaj poste ?i glitis malsupren tute libere, kvaza? ?i penetris en la malplenan spacon! Li rapide retiri?is. Kion tio signifas? Li ?irka?rigardis. La ne?kampo estis ondigita. La vojon de Payen krucigis profunda?eto, je la unua rigardo apena? videbla. Kelkajn pa?ojn li foriris dekstren kaj singarde proksimi?is al la profunda?eto. La stango ?iam tu?is firman fundon. Kaj poste ?i ree penetris en la malplenan spacon sub la surfaco! Li provis tion ankora? kelkfoje sur aliaj lokoj. . La rezulto estis ?iam la sama. ?io estis al li klara. Li atingis kreva?on, kies surfaco estis superblovita per la ne?o kaj tiamaniere esti?is tiel nomata ponteto. Unu el la plej grandaj dan?eroj, kiuj atendas la montgrimpulon! Kiu malatentas la mildan profunda?eton kaj ekpa?as sur la ponteton per la tuto de sia korpo, tiu trafalas malsupren, en nekonatan profunda?on. . . . Payen jam transiradis tiajn pontetojn. Sed tio okazis ?iam nur en pli granda societo, kiun gvidis sperta gvidanto. Hodia? li estas ?i tie sola. . . . Li iris sufi?e longe la? la kreva?o. Eble li malka?os ?ian finon. Sensukcese. Restis nenio alia, ol provi transiri la kreva?on sur la malcerta ponteto. Li enpikis la stangon ree kaj ree. Li provis, en kiuj lokoj la ponteto estas plej dika. Fine li havis la impreson, ke li trovis la plej firman lokon. Unue li certigis sin. Li forgratis ne?on kaj en la firman fundon li batis krampon, al kiu li alligis la ?nuregon. ?ian liberan finon li alligis al la korpo. Se li trafalus, li povus suprengrimpi helpe de la ?nurego. Poste li ku?igis sin sur la ventron, dismetis manojn kaj krurojn, kaj malrapide, tre malrapide li rampis anta?en. Li sciis, ke tiamaniere la pezo de lia korpo estas dividita sur la lar?a surfaco. Se li irus per normala maniero, la pezo koncentri?us sur du plandoj kaj estus multe pli granda dan?ero, ke li trafalos. Retenante la spiron, decimetron post decimetro li klopodis venki la plej grandan malhelpa?on. Li transrampis jam trionon, duonon, tri kvaronojn - jam restis nur peceto - Ekkrio, svingo per la manoj, falo kaj poste nur bruo de la falanta ne?o. . . . Marcel Payen ku?is sur la fundo de la kreva?o, kies plafonon li ?us trarompis. En la dekstra piedo ?e la maleolo li sentis teruran doloron, en la kapo estis sova?a turni?o. Post mallonga tempo li rekonscii?is. Dekstre kaj maldekstre de li ku?is densa mallumo, kiu nur en iuj lokoj ?an?i?is en duonkrepuskon. Tra la granda truo super li la taglumo penetris en la kava?on. Fluga rigardo konvinkis lin, ke ne estos facile suprengrimpi. La kreva?o havis formon de kru?o. Supre kaj malsupre ?i estis plej mallar?a, meze plej lar?a tiel, ke la supraj partoj de la muroj estis tute superpendaj. Kia feli?o, ke li certigis sin per la ?nurego! Li liberigis sin el amaso da malmola ne?o, kiu sur kelkaj lokoj ru?i?is per lia sango. Payen ektimis. ?u li estas vundita? Li tu?is per la mano la viza?on - la tuta manplato estis ru?a. Dank' al Dio! Ili estas nur supra?aj difektoj! Li stre?is la ?nuregon kaj rigardis la murojn. Li ne sukcesos alie, ol per grimpo rekte supren, sen apogo per la piedoj! Kelkfoje li forte tiris por konvinki?i, ?u la ?nurego estas bone fiksita. Poste li saltis kaj volis fari la unuan grimpon. Sed en la sekvanta momento li alteri?is kaj ?emis. Akra doloro en la maleolo faligis lin al la tero. ?u ?i estas rompa?o? ?u nur elartiki?o? Estu kiel ajn, li devos eksteren. ?i tie estas pika frosto, liaj manoj komencas rigidi?i - Denove li kro?is sin al la ?nuro kaj metis en la ma?on siajn piedojn. Kaj denove tordi?is lia viza?o pro la doloro kaj li falis. Bone, li provos tion sen helpo de la piedoj. Li ja ofte grimpis tiamaniere en la gimnastikejo! Li prenis la ?nuregon nur per la manoj. La krurojn li lasis libere pendi. Unu, du - kaj sufi?e. Li restis pendanta kaj ne povis pluen. Li stre?is ?iujn fortojn kaj progresis ankora? dudek centimetrojn supren. Poste li falis malsupren. La korpo, malfortigite de la malbonfarto de la lastaj tagoj, de la malsato kaj nova vundi?o, ?esis servi. Marcel Payen pali?is. ?u tiamaniere devas fini?i lia sava vojo? Iomete li ripozis. Li man?is la biskviton de la generalo kaj klopodis varmigi la frostigitajn manojn per la spirado. Li ?etis sin sur la ?nuregon, kunpremis la dentojn kaj flugis supren. Per superhoma klopodo li grimpis preska? ?is la duono. Tie lin forlasis la fortoj. Li povis fari kion ajn, sed pli alten li ne povis progresi. Li provis meti la piedojn en ma?on kaj reteni?i supre. Iomete li respiros kaj poste - Doloro akra kiel razilo penetris denove la maleolon. La senpova korpo falegis malsupren. . . . Malvigle li rigardis momenton en la mallumon. ?u la fino? Kaj kion pri Daumal? Kaj kion pri la forlasitoj? Ne, li ne cedos! Ree kaj ree li ?etis sin sur la ?nuregon. Sensukcese. Li sentis, ke la fortoj lin forlasas, ke li komencas tremi de malvarmo - "Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon!" Tiel instruis lin la spertaj montgrimpuloj. Se oni vojeraras en la montoj, a? se oni ku?as ie vundita kaj ne povas sin movi de la loko, donu kiun ajn signon sesfoje dum unu minuto, en egalaj tempintervaloj. Sesfoje dum unu minuto. Li ridis. Kia freneza?o - kredi, ke iu povos lin a?di ?i tie! En la regiono, en kies ?irka?a?o estas nenio alia ol glacio kaj ne?o, ne?o kaj glacio, glacio kaj ne?o. Kaj silento. ?u freneza?o? Eble. Ne, tute certe. Sed kio alia restas - li jam sentas, kiel li frosti?as - "Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon!" Sesfoje dum unu minuto. En regulaj tempintervaloj. Ankora?foje li volis provi grimpi, sed li nur pene stari?is kaj tuj refalegis. Li turnis la kapon al la truo. La firmamento estis pura, sen unusola nubo. Suno, la bruliga montar-suno, disdonas al la homoj ridetojn. Al la homoj? Kie estas la homoj? Tie, sur la glaciroko. Kaj plue.... tie en la malproksimo.... en Parizo.... en la karcero - Kia kruelo! Kaj poste li nur malla?te, malla?te ?emis: "Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon!" Sesfoje dum unu minuto, atentu kamarado, por ke vi ne eraru! Sesfoje- Firmamento! Suno! Daumal! En la truo de la kreva?o aperis barbokovrita viza?o de viro. Li rigardis internen kaj per tondra vo?o vokis: "Do kial vi ne a?digas vin, homo? Ni vokis vin, kaj vi -" Sed tio jam estis super la fortoj de Payen. Li fermis la okulojn kaj senkonscii?is. ?apitro 9 La verdikto LA blanka ?ambro de la malsanulejo en Interlaken dronis en inundo de sunradioj. Kelkaj pacientoj legis ?urnalojn, aliaj kune duonla?te interbabilis. La kuracisto staris apud la lito, super kiu pendis tabuleto kun la surskribo: MARCEL PAYEN, 33-jara. "?u li ankora? ne rekonscii?is?" li demandis la flegistinon. "Ne, sinjoro Doktoro." "?is li veki?os, li devos havi absolutan kvieton." "Jes, sinjoro doktoro." Kiam vesperi?is, li fine malfermis la okulojn. Li ku?is en la malsanulejo jam la trian tagon. Elartikigita maleolo, cerbo-skuo, el?erpi?o. Vundo en la viza?o. Flegistino donis al li teon. Li trinkis avide, senvorte. Poste li fermis la okulojn kaj dormis denove tutan nokton. Li matene veki?is la unua el la pacientoj en la ?ambro. Kie li estas? Kio okazis al li? Li rememoris. En la kapo estis morta silento. Silento kaj malpleno. Li sidi?is sur la lito. Li rigardis sian tabuleton. Marcel Payen? Li frotis la okulojn. Do kio estas? ?u li vivas? Poste li turni?is. "Sinjoro Payen!" a?di?is apud li. La banda?ita nazo, ar?entaj haroj, ridema viza?o. "Sinjoro generalo!" "Silentu! Ne tiom la?te!" admonis lin generalo Gibson. "La flegistino koleros!" Kaj jam estis ?i tie la ceteraj pasa?eroj, kiuj povis piediri. Ili ?irka?staris Payen, premis al li la manojn. "Kiamaniere vi ?i tien.... kaj precipe, kiamaniere mi venis en la malsanulejon?" General Gibson al li ?ion mallonge klarigis. La grupo de "Sav-sindikato de svisaj alpinistoj", kiu konsistis el dudek viroj, havis la taskon ser?i la perditojn en la Bern-Alpoj en la ?irka?a?o de Interlaken. Survoje ?i a?dis help-vokon. ?i iris la? la vo?o, ekvidis la truon kaj trovis tie Payen. Pu?batitan, sangantan, duonfrostigitan. Ili eltiris lin sur la surfacon kaj dividi?is. Kvar viroj transportis Payen en Interlaken-on, la resto iris la? liaj fre?aj postsignoj. Kun la ekspedicio iris anka? la kuracisto. Li flegis sur la loko la vunditojn kaj tuj oni ekvoja?is reen. Ili devis mar?i anka? dumnokte, ?ar la vundoj de iuj pacientoj bezonis tujan intervenon. "Se oni venus nur unu tagon pli malfrue, kelkaj el ni jam ne vivus," finis sian klarigon Generalo Gibson. "Almena? tute certe ne mi. Mi jam ricevis tiom da injektoj!" Dum lia rakontado Marcel Payen tute rekonscii?is. Subite li rapide levi?is: "Amikoj.... kiun daton ni havas hodia??" "Dudekkvaran de novembro." Payen renversi?is sur la kusenon kaj senvorte rigardis al la plafono. "Sinjoro Payen, kio okazis al vi?" ili demandis kompate. "Daumal....!" li elspiris peze. "Trankvili?u," diris Generalo Gibson. "Jen mi havas la hiera?an Paris Soir. ?i tie estas anka? la artikolo pri la proceso kun sinjoro Daumal. Mi tralegos ?in al vi." "Ne, ne, dankon.... mi mem!" Payen prenis la ?urnalon kaj legis: "Aparta komuniko de Paris Soir! SENSACIA TURNI?O EN LA PROCESO KUN DAUMAL! La atestanto Marcel Payen vivas! La proceso prokrastita ?is alveno de la ?efatestanto!" Marcel Payen apena? finlegis tiun ?i komunikon kaj fermis la okulojn. Li ne povis legi pro emocio. Nur post kelkaj momentoj li demandis: "Kaj kiamaniere ili eksciis tion, sinjoro Generalo?" "Ni aran?is la aferon tuj post alveno en la malsanulejo." "Mi dankas vin, amikoj. Kaj vin, sinjoro Generalo, mi devas danki aparte.... pro tiu biskvito." "Nu.... vi al mi pro la biskvito, mi al vi pro la vivo. Mi opinias, ke vi malgajnas, Payen!" * * * La elartikigita maleolo estis jam en ordo. La laci?o iom post iom malaperis. "Post kelkaj tagoj ni liberlasos vin," diris la kuracisto dum la vizito. "Kaj vi ceteraj povas esti anka? kontentaj." "Kaj la piloto?" ili demandis. "Liaj vundoj estas pli gravaj," respondis la kuracisto, "sed dan?ero jam ne estas." Alproksimi?is la tempo de la vizitoj. Sinjorino Gibson, la stevardino, Bakker, la radiotelegrafisto Bernier. Bukedoj kaj ridetoj. . . . "Mi adoras la aviadilojn kaj - mi ne timas ilin!" komencis gaje la nederlanda komercisto. "Kiel tio estas ebla, sinjoro Bakker?" ridis Payen. "Mi pensas tute logike," interrompis lin Bakker. "Post tia frakasi?o ni povus atendi, ke ni estos absolute pereigitaj. Sed ni restas tutaj. El tio ni povas fari nur konkludon: ke la plej grandan malbonon ni jam travivis." "Kaj kion vi diras al la - morto?" "Oni diras, ke la morto mem ne estas tiom malbona. La plej malbona estas la?dire la mortado - kaj tion ni jam travivis. Brrr! Kiam mi rememoras, kiel mi balanci?is en tu ne?blova?o!" Post kelkaj tagoj ili disveturis. Ili inter?an?is reciproke adresojn kaj promesis al si, ke ili korespondos kune. Tiuj kelkaj tagoj sur la glaciroko neniam malaperos el ilia memoro ---. * * * Kiam venis Marcel Payen al la ju?istaro kiel atestanto, la ju?halo estis plenplenigita. Dum lia eldiro la homoj preska? ne spiris. ?iuj sciis, kion li faris por savi amikon. "Tio ja estas eldiro tiom grava," diris la prezidanto de la ju?istaro "ke la proceson kontra? la akuzito ni povas tuj fini. Sed permesu al mi ankora? unu demandon. Se vi forbruligis la originalon, poste estas klare, ke iu faris fotografajn kopiojn. Kiu?" "?i tiun demandon povas respondi mi," anoncis la defendanto de Daumal. "Nome la nova atestanto, kies allason mi petas." La ju?istaro plenumis lian peton. La defendanto mansignis al ju?eja servisto. Tiu malfermis pordon kaj en la ju?halon venis germana oficiro. Ia kaptito. "?u vi scias, kial vi estas vokita?" "Jes, sinjoro prezidanto," a?di?is pura franca lingvo. La oficiro estis ano de spion-servo apud la germana general-stabo. Kiam la planoj de Daumal estis ?e la ministerio, li sukcesis suba?eti influan oficiston, kiu ebligis al li fotografi ilin.... Liberiga verdikto estis eldirita la saman posttagmezon. Unu horon poste kuris tra la stratoj gazetvendistoj kaj kriis: "Paris Soir! La proceso kontra? Jean Daumal finita! Ju?halo ?ojkrias post eldiro de la verdikto! La atestanto Marcel Payen salutata de la publiko! Paris Soir! Paris Soir!" La ?urnalo alportis fotografa?on de Jean Daumal kaj Marcel Payen, kiam ili forlasis la ju?halon. Kvankam estis tiom da aferoj, pri kiuj oni povus paroli, amba? amikoj silentis. * speco de kelnerino, servistino, kun ?eneralaj devoj.