Sistemo de landnomoj en Esperanto

Jan Werner

          Nemultaj el ni scias, ke L. Zamenhof en la unua periodo de la movado por landnomoj praktikis sole la sufikson -uj, eĉ en la kazoj nenaturaj, ekz. Amerikujo, Brazilujo, Palestinujo. Tiu etapo daŭris ĝis la jaro 1895, kiam li mem konstatis, danke al siaj spertoj en korespondado, ke tiu sistemo estas neinternacia, artefarita. En Lingvaj Respondoj (1911) li sin esprimis: „Se mi dum longa tempo uzadis «Brazilujo», «Ĉilujo» ktp., mi konfesas nun, ke tio estis erara.“

          Esperanto estas bazita sur naturaj lingvoj, ĉio en ĝi devas esti maksimume natura. La sistemo de landnomoj finiĝantaj ĉiam per –ujo ne estas natura, eĉ se pro sia fundamenteco valida. Tamen apud ĝi ni devas havi sistemon naturan. La naturecon ni sekvu helpe de du ekzemploj donitaj far André Cherpillod en la verko Lingvaj Babilaĵoj (2005):

1.        Turkoj kaj Turkio. Dum multaj jarcentoj en centra Azio vivis nomadaj triboj, kiuj ne havis precizajn limojn de sia teritorio, sed kiuj jam havis nomon: ili nomis sin mem Türük, aŭ Türk. Poste, dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj, iom post iom, multaj el ili instaliĝis en Malgrand-Azion. Tiel naskiĝis la Otomana Imperio, kiu poste estis nomita pli simple, en ilia lingvo, Türkiye. Oni do konstatas, ke:

§          unue ekzistis gentonomo: turkoj,

§          nur poste ekzistis landnomo: Turkio.

Tio estas efektiva fakto: la simpla radiko turk’, sen ia sufikso, estas origine nomo de popolo, de gento. La nomo de la lando aperis nur poste: ĝi estas pluformaĵo necesiganta la uzon de sufikso. Turkio ne ekzistus sen la antaŭa ekzisto de turkoj.

2.        Venezuelo kaj venezuelanoj. Kiam Kristoforo Kolumbo albordiĝis al tiu lando, en 1498, la maristoj nomis la marbordon Venecieto, hispanlingve Venezuela, pro ia simileco de aspekto kun la itala Venecio. Poste, kiam oni fiksis la limojn de la koloniita lando, oni oficialigis tiun nomon. Ĝi havas do nenian rilaton al la triboj vivintaj en tiu regiono. Evidente oni nomis la loĝantojn (ĉiujn: praloĝantojn kaj koloniistojn) Venezolanos (hispanlingve). Oni do konstatas, ke:

§          unue ekzistis landnomo: Venezuelo,

§          nur poste ekzistis loĝantonomo: venezuelanoj.

Tio estas objektiva fakto: la simpla radiko Venezuel’, sen ia sufikso, estas origine nomo de lando. La nomo de la loĝantoj aperis nur poste: ĝi estas pluformaĵo necesiganta la uzon de sufikso. Venezuelanoj ne ekzistus, sen la antaŭa ekzisto de Venezuelo.

En la natura historio de l’homaro ekzistas la vortradikoj, kiuj origine difinas popolon. Ekzemploj (laŭ A. Cherpillod): anglo, arabo, belgo, bretono, ĉeĥo, dano, etiopo, finno, flandro, gaelo, germano, greko, helveto, hispano, italo, kelto, kimro, malagaso, numido, perso, ruso, sakso, tataro, trako, uzbeko ktp. El tiuj nomoj de landanoj oni sekve derivas nomojn de lando per la sufikso -ujo aŭ -io, en la kazo de oporuno per aldono de la vorto «lando» (ekz. Greklando = lando de grekoj).

Krom ili ekzistas la radikoj, kiuj origine difinas landon aŭ regionon. Ekzemploj: Alasko, Alzaco, Angolo, Argentino, Ĉilio, Irano, Islando, Kanado, Laoso, Nepalo, Peruo, Provenco, Sudano, Tibeto, Tirolo, Toskano, Usono, Zelando ktp. Homoj vivantaj en tiuj landoj estas nomataj per pluformita vorto provizita per la fundamenta sufikso -ano.

La du kategoriojn kreis la historio mem, ili kune prezentas la plej naturan duoblan sistemon, kiu estas internacia kaj uzinda en Esperanto. Ne kreis ĝin Zamenhof, nek esperantistoj.

Por racie pensanta homo la vortoj: „turkoj vivas en Turkio (Turkujo) kaj venezuelanoj en Venezuelo“, sonas tute nature. Supozeble neniu konsentus kun la formo: „turkanoj vivas en Turko kaj venezueloj en Venezuelujo (Venezuelio).

Tamen estas bezone noti, ke naciaj lingvoj inter si ne harmonias plene, ke ekzistas lingvoj malsame klasantaj landnomojn, ekzistas eĉ lingvoj kun tri kategorioj de gento- kaj landnomoj. En Esperanto oni devas sekvi maksimuman internaciecon kaj samtempe obei laŭeble ĉiam al naturo, t.e. al la etimologio. En tia juĝado oni ne zorgas, ĉu lando apartenas al antikva, al mezepoka aŭ moderna mondo. En la mondhistorio estas dekomence troveblaj nomoj de ambaŭ kategorioj.

La nomo de germano (german) ekzistis longe antaŭ ol oni fiksis la landlimojn de Germanio. El la historio de mezepoka Eŭropo ni konas la ĝermanan etnaron frankan (frank), sed en la tempo de franka imperio, teritorie neklare limigita, ni ne povas vidi la landon nun nomatan Francio.

Male la loĝantoj de Nederlando ne nomis sian landon laŭ sia batava gento, Batavio aŭ Batavujo, sed preferis insisti pri malalteco (neder) de sia lando.

Tamen estas kazoj, kiam oni obeas la ĝisnunan komunan uzadon anstataŭ obei la teorian logikon. La radikoj aŭstr’, portugal’, ĉin’, japan’ estas origine nomoj de lando. Ĉar ĉiuj movadanoj dekomence kutimiĝis al la radikoj kiel gentonomoj kaj por ties landoj uzadi la formojn Aŭstrio, Portugalio, Ĉinio, Japanio, ne estas nun imagebla ties nocia inversigo. Ni estas devigataj konstati, ke la eraro iĝis de ĉiuj akceptata, ke plu ĝi ne estas eraro. Ne estas imagebla la frazo: „vizitinte Japanon mi renkontiĝis kun multaj japananoj.“

La sufukso -i por la senco „lando“ estis de Zamenhof kelkfoje uzita jam komence de la 20-a jarcento, ekde 1918 ĝi komencis aperadi en la revuo de UEA kaj en la gazetoj Esperanto Triumfonta kaj Sennaciulo. Ĝia uzado plu vastiĝis, tamen dum la tuta intermilita tempo ĝi estis objekto de kvereloj kaj miskomprenoj. Kelkaj misuzis ĝin absurde eĉ post la radikoj de originaj landonomoj: Islandio, Kanadio, Kubio ktp.

Oni konsciu, ke la sufikso -i estas ekvivalenta al -uj ĉe landnomoj derivitaj de gentonomo. Sed ĝi estas aplikata ankaŭ al geografiaĵoj, ekzemple al lago Ĉado – Ĉadio estas la lando de la lago Ĉado, al rivero Moravo – Moravio estas la lando de la rivero Moravo, same Jordano kaj Jordanio, Senegalo kaj Senegalio, al monto Kameruno – Kamerunio estas la lando de la monto Kameruno, al dezerto Namibo – Namibio estas la lando de la dezerto Namibo, al maro (oceano) – Oceanio estas la kvina mondparto inkluzivanta Aŭstralion kaj la proksimajn insulojn. La sufikso -io estas uzata ankaŭ ĉe neprecize difinitaj nocioj kiel ekzemple Sovetio, patrio (patrujo), Esperantio (Esperantujo).

Krome -i aperas ĉe multaj landnomoj, kie ĝi ne funkcias kiel sufikso, kie ĝi estas parto de vortradiko. Iam ĝi estas nomata kiel ŝajna sufikso aŭ pseŭdosufikso. Ekzemploj: Asirio, Aŭstralio, Azio, Bolivio, Burundio, Cilicio, Ĉilio, Emilio, Fiĝio, Gambio, Indioj, Indonezio, Kapadocio, Karintio, Kastilio, Kolombio, Liberio, Libio, Malajzio, Malavio, Malio, Maŭritanio, Melanezio, Mezopotamio, Mikronezio, Nubio, Polinezio, Samario, Siberio, Sirio, Somalio, Tanzanio, Zambio ktp. Al tiu grupo apartenas ankaŭ al ni proksima Silezio.

En la jaro 1975 la Akademio de Esperanto nuligis la malrekomendon uzi la sufikson -i laŭ la deklaro de Lingva Komitato el la jaro 1922, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo. La Akademio „lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.“

Estas ĝenerale konate, ke en landnomoj estas uzata ankaŭ la substantivo -lando. Ĝi ne estas sufikso kaj povas esti uzata tute regule, en la jaro 1902 tiel esprimis sin Zamenhof. Pro bonsoneco tiu maniero estas uzata precipe post unusilabaj radikoj: Danlando, Greklando, Pollando, Rejnlando, Ruslando, Skotlando, Svislando, Tajlando. Avantaĝo de la alnomo «lando» estas, ke oni per ĝi povas esprimi civitanecon apud nacieco (etno), ekzemple: „mi ne estas polo, sed ĉeĥo, tamen kelkan tempon mi estis pollandano“ (t.e. mi vivis en Pollando).

Ankoraŭ pri unu evento ni estu konsciaj, nome pri la pseŭdosufikso -(i)stan. Oni ne uzu ĝin libere, krome oni diferencu, ĉu la unua parto de landnomo estas vere gentonomo:

§          oni konsideru -istan kiel internacian prefikson ĉe landnomoj, kiuj estas sinonimoj de samgentaj nomoj kun la sufikso -i. Ekzemploj: afganoj vivas en Afganio aŭ Afgan/istano; kazaĥoj vivas en Kazaĥio aŭ Kazaĥ/istano; simile kirgizoj en Kirgizio aŭ Kirgiz/istano; kurdoj en Kurd/istano; taĝikoj en Taĝik/istano; turkmenoj en Turkmen/istano; uzbekoj en Uzbek/istano; beluĉoj en Beluĉ/istano;

§          diference de la unua grupo ekzistas landoj kun ŝajna sufikso –(i)stan, kiu ne estas sufikso, sed parto de esperanta vortradiko. La vortopartoj «istan» kaj «stan» en tjurkaj lingvoj signifas „lando“. En la turka lingvo Arabistan estas Arabio, Bulgaristan estas Bulgario ktp. La sufikso -(i)stan en tiu grupo de esperantaj landnomoj estas ŝajna, la landoj ne estas loĝataj ekzemple de dageoj en Dagestano aŭ de pakoj en Pakistano. La ŝajna sufikso estas parto de vortradiko (Dagestano, Hindustano, Pakistano, Raĝastano, Turkestano).

Antaŭ ol fermi la temon, estas necese kritiki la novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), kiu konfliktas kun la rekomendoj de la Akademio el la jaro 1992 kaj ankaŭ kun la origina PIV el la jaro 1967, la vortoj Koreo, Panĝabo, Ukraino Vjetnamo tie havas ŝanĝitan signifon:

          Koreo. „Ekzistas monda internacieco por la landnomo Kore’: ĝi koncernas ne nur la latinidajn, ĝermanidajn kaj slavajn lingvojn, sed ankaŭ la sanskritidajn kaj la iranajn, ankaŭ la afrikajn kaj aziajn lingvojn,“ – konstatas la Akademio. En 1992 ĝi decidis por Koreo kiel landnomo. Malgraŭ tio la nova PIV erare registris koreo (loĝanto) kaj Koreio (lando).

          Panĝabo. Kiel lando ĝi estas difinita en la unua PIV, en la vortaroj de G. Waringhien, E. D. Krause, C. Minnaja, en la Poŝatlaso de la Mondo (J. Kavka) k.a. El la vidpunkto de internacieco Panĝabo estas lando. Tute sola la nova PIV erare prezentas: Panĝabio kaj panĝabanoj. La enlanda nomo „panĝab“ signifas «lando de kvin riveroj» (temas pri flankriveroj de Induso: Bias, Chenab, Jhelum, Ravi kaj Sutlej). Cetere, «landano de kvin riveroj» estus nocio absurda. Prave A. Albault deklaris la formon Panĝabujo (Panĝabio) absurda.

          Ukraino. En la esperanta movado en la nomo de tiu lando regas longtempa kaj plena ĥaoso (Ukraino, Ukrajno, Ukrajnio, Ukrainio, Ukrainujo). En la old-slava lingvo la nomo signifas „apudliman regionon“, do landon, neniu el la enkrampaj nomoj povas do nomi loĝanton. Ankaŭ el la internacia vidpunkto venkas la lando. Malgraŭ tio la nova PIV erare prezentas ukrainon kiel loĝanton kaj Ukrainion kiel nomon por la lando.

          Vjetnamo. Multaj esperantaj dokumentoj uzas la nomon „vjetnamo“ por loĝanto de la lando. Tamen pluraj gravaj verkoj (la unua PIV, PAG, verkoj de G. Waringhien, M. C. Butler, C. Minnaja, T. Sekelj) uzas la nomon por lando. Laŭ internacieco la nomo klare difineblas por lando, ankaŭ la ĉeĥa. Laŭ la nova PIV la loĝantoj estas vjetnamoj kaj la lando Vjetnamio.

          La reviziadon de la unua eldono de PIV gvidis Michel Duc Goninaz, franco, emerita docento, akademiano, certe klera homo. Se vivus Gustav Waringhien, iniciatinto kaj la ĉefa aŭtoro de la unua PIV, supozeble li ne permesus la ŝanĝojn puŝantajn la lingvon al ĥaoso anstataŭ al pli konscia sistemeco. Bedaŭrinde.

          Resumo

          Mi koncize prezentis al vi la historion de landnomoj en Esperanto kaj ankaŭ iom priskribis la nunan staton kaj principojn, kiel orientiĝi en la problemo. Estas ja vere dezirinde, ke al ĉiu esperantisto estu klare, kiel landnomojn juĝi kaj uzadi.

Ekzistas du kategorioj: la unua deriviĝas de la gentonomo per la sufiksoj -ujo, -io aŭ per la aldono de la elemento -lando. En la dua kategorio de landnomoj ne ekzistas iu sufikso, la nomoj estis formitaj sen ligo al etneco de loĝantoj de la koncerna lando. Tiukaze la nomo de loĝanto esprimiĝas per la sufikso -an.

En la kazo de dubo estas utile direkti sin ne sole laŭ vortaroj, ne ĉiam kredindaj, sed laŭ jenaj kvar reguloj de André Cherpillod, uzeblaj laŭ hierarkia ordo: oni apliku la duan nur,se la unua ne estas aplikebla; la trian nur, se la unua kaj dua ne estas aplikeblaj; la kvaran nur, se la unuaj tri ne stas aplikeblaj.

Unua regulo: Fundamento. Se la koncernata radiko troviĝas en la Fundamento, oni uzu ĝin kun la senco, kiun ĝi hava en la Fundamento, sen plia diskuto.

Dua regulo: ĝenerala uzado. Se la koncernata radiko estas delonge uzata de la esperantistaro kun unu konstanta signifo, oni uzu ĝin kun tiu sama signifo.

Tria regulo: internacieco. Se la koncernata radiko estas uzata en la tuto, aŭ almenaŭ en la plimulto de la grandaj kulturlingvoj de la mondo, oni uzu ĝin laŭ la formo kaj kun la signifo, kiujn ĝi havas en tiuj lingvoj.

Kvara regulo: etnolingva uzado. Se neniu el la tri ĉi-antaŭaj reguloj estas aplikebla (malofta kazo), oni konsideru la etnolingvan uzadon de la koncernata radiko.

La kvar regulojn formulis André Cherpillod, sed li mem pri ili diris: la redakto de la kvar reguloj estas mia, sed la enteno de la reguloj estas centprocente Zamenhofa.

Referenca literaturo

André Cherpillod: Lingvaj Babilaĵoj. Courgenard (FR), eld. La Blanchetière, 2005; p. 77-91.

Brno 2007-05-16