ĉefpaĝo

 

   Kunlaboro Brno - Stuttgart

          http://www.brno.cz -  www.stuttgart.de

 

Inter la esperantistoj

Inter la urboj

 

 

Stuttgart (570 mil loĝantoj) - ĉefurbo de federacia lando Badenio-Vurtembergo,  situas ĉe la rivero Neckar en la baseno inter la langoj de la montaroj Schwarzwald kaj Schwäbische Alb, suda Gemanio proksime al la landlimoj kun Francio kaj Svislando. La unua skriba mencio pri Stuttgart devenas el la jaro 1160, la urbo fariĝis sidejo de la grafoj el Vurtembergo (Württemberg) kaj rezideja urbo de la duklando. La nomo "Stuttgart" (el "Stuotgarten") signifas „ĉevalĝardeno“ (ĉevalkorto, ĉevalparko) kaj la urbo ĝis nun havas la beston en sia emblemo. Stuttgart estas grava kultura, universitata, industria kaj komerca centro (sidejo de firmaoj Daimler-Benz, Porsche, IBM, Bosch...), en la urbo troviĝas foirejo kaj kongresejo. En la urbo kaj ĉirkaŭaĵo fontas multaj kuracaj mineralaj akvoj. Urba dominanto estas 217 m alta televida turo. Rimarkindaj estas la eksa reĝa palaco, Palaco de Princoj, Vilhelma Palaco. En Stuttgart kaj ĉirkaŭaĵo estas multaj vinberejoj.

 

Brno - (367 mil loĝantoj) - estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono. Ĝi situias ĉe la kunfluejo de riveroj Svratka kaj Svitava, en la sudoriento de Ĉeĥio. La urbo estas sidejo de la ĉeĥiaj ''Konstitucia kortumo'', la ''Supera kortumo'' kaj la ''Supera administra kortumo'', plue ankoraŭ de la ''Supera ŝtata reprezentejo'', la ''Ofico por protekto de konkurenco'' kaj la ''Ofico de la publika protektanto de rajtoj'' (ombudsmano). En la urbo estas produktataj ĉasfusiloj, skribmaŝinoj, tekstiliaj maŝinoj, lagroj, traktoroj k.a. En Brno troviĝas ses ŝtataj universitatoj: Masaryk-universitato, Janáček-Akademio de muzaj artoj, Teĥnika altlernejo, Agrikultura kaj Arbarista Universitato de Mendel, Bestokuracista kaj farmacia universitato, Universitato de Defendo. Krome ekzistas ankoraŭ kvar privataj universitatoj. Vidindaĵoj de Brno estas la Vilao Tugendhat de Ludwig MIES van der Rohe, Burgo Špilberk (1234, kiu estis uzata kiel ŝtata karcero 1621-1858, poste ankaŭ de la nazioj), Katedralo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, Gotika preĝejo de sankta Jakobo, Legoma placo kun fontano Parnaso de Fischer VON ERLACH, Malnova Urbodomo kun portalo de Antonín PILGRAM, Dominikana monaĥejo kun preĝejo de sankta Mikaelo, Mahen-teatro, Janáček-teatro, Teatro de fratoj MRŠTÍK, teatro Reduta, Moravia Landa Muzeo, Mendel-muzeo, Teĥnika muzeo, muzeo Antropos (pri prahistorio), Moravia galerio, Moravia landa biblioteko, Mahen-biblioteko, Internacia Foirejo.

 

Kunlaboro inter esperantistoj

 

* ĉeĥa reprezentanto vizitis la kulturan festivalon en Stuttgart (majo 1997)

* ĉeĥa reprezentanto vizitis Universalan Kongreson de Esperanto en Berlino (1999) danke al financa subteno de la stutgartaj esperantistoj, kun kies prezidanto li kunvenis

* stutgartaj reprezentanoj venis al Brno por partopreni solenon omaĝe al „Arĝenta duopo“ Josef Vondroušek kaj Vilibald Scheiber (2004)

* ĉeĥa reprezentanto vizitis Stutgarton okaze de la 100-jara jubileo de la esperantista klubo en Stutgarto

 

Kunlaboro inter la urboj

 

 

1989 subskribita kontrakto pri partnereco

 

Plano de kunlaboro 2006:

* projekto „Sociala doktrino“, semajna staĝo de metilernantoj el Stuttgart en lernejoj kaj institutoj de sociala zorgo en Brno, 2006

* regula partopreno en sportaj aranĝoj (ekz.. Stuttgarter Lauf, Internationales Stuttgarter Schwimmfest)

* turismo: reciproka partopreno en foiroj CR Regiontour Brno kaj CMT Stuttgart

* interŝanĝo de „know-how“ en la sfero de memorindaĵoj

* strategia kunlaboro en la sfero de trafika infrastrukturo (Stuttgart 21, Europoint Brno)

* en Stuttgart: ekspozicio pri la vilao Tugendhat, fama memorindaĵo de Brno

* realigo de la projekto "Interkompreniĝo kaj repaciĝo kun la orient-eŭropaj partneraj urboj“ (2001-2006)

* kunlaboro kun la fondaĵoj, kies sidejo estas en Stuttgart (Heinrich Böll Stiftung, Robert Bosch Stiftung)

 

 

La plej gravaj komunaj  projektoj ĝis 2005:

* la kunlaboro evoluis ekde oficialaj vizitoj de gravaj eventoj, trans sportaj kaj kulturaj interŝanĝoj ĝis la sistema kunlaboro inkluzive de kunlaboro en la sfero de urba administrado (laboro kun junularo, koncepto de trafiko, turismo, arĥitekturo, kulturo),

* ĉeĥa-germana junulara renkontiĝo en Brno kaj en Stuttgart (1998),

* laboro kun junularo: labora renkontiĝo de multiplikatoroj en Brno (1999),

* lerneja edukado: regula partopreno de instruistoj de la germana lingvo el Brno ĉe la Akademio de Plua Kleriĝado aranĝata  de Volkshochschule Stuttgart, labortraktado de reprezentantoj de la urboj Brno kaj Stuttgart kaj de reprezentantoj de la Sudmoravia regiono kaj de Federacia lando Badenio-Vertembergo pri la kunlaboro en la sfero de lerneja edukado en la jaroj 2002-2003 (Stuttgart, septembro 2001),

* turismo: prezentado de Stuttgart ĉe la foiro Regiontour 1999, 2000, 2001, 2002, 2003), prezentado de Brno en Stuttgart - i-centrum (1998), de Brno ĉe la foiro CMT 2002, 2003

* partopreno en la stutgartaj forumoj pri la urba sekureco (1999, 2000),

* engaĝigo de Stuttgart en la internacian aranĝon "Pontoj inter urboj " - prezentiĝo de stutgarta kantĥoro,

* ĉeĥaj-germanaj rilatoj: ekspozicio "Ŝanĝostacio Brno" en Stuttgart - helpo de Ĉeĥoslovakio al germanaj kaj aŭstriaj elmigrintoj en la jaroj 1933-1939 (aŭtuno 1999),

* Donaco de la urbo Stuttgart al la urbo Brno en la sumo de 255.646,- € enkadre de la projekto "Interkompreniĝo kaj repaciĝo kun la orient-eŭropaj partneraj urboj“,

* trafiko kaj teritoria planado: kunlaboro pri la solvo de rekonstruo de la fervoja nodo en Brno - Projekto Stuttgart 21 (internacia seminario, daŭra kunlaboro de ekspertoj),

* sporto: vico da interŝanĝoj, partopreno en la Tago de la Sana Vivstilo en Brno kaj en Kuro tra Stuttgart,

* Gendero: vorkŝopo en Brno pri la temo "Egaleco de ŝancoj por viroj kaj virinoj je nivelo de loka administrado kaj memadministrado", Stabstelle Stuttgart (2002),

* daŭra kunlaboro de asocio de samseksemuloj IHS Stuttgart kaj STUD Brno,

* ligo de kontaktoj inter urbopartoj de ambaŭ urboj (Brno - Žabovøesky kaj Stuttgart - Feuerbach),

* kunlaboro de arĥitektoj de Stuttgart kaj Brno - partopreno en la konferenco "De la moderno al la eŭropa urbo " en Stuttgart,

* kulturo: prezentado de la urbo Brno kaj spektaklo de la infana foklora ensemblo Javorníèek en la 3-a festivalo „KulturMarkt 2001“(septembro 2001), prezentado de la urbo Brno kaj spektaklo de la infana foklora ensemblo Brnìnský Valášek en la 4-a „KulturMarkt“ (septembro 2002),

* partopreno en la knabina kultura festivalo "Mädiale", kiu estas samtempe restado por studado (2003)

* vorkŝopo "Sistemo de kunlaboro de gimnazioj Brno-Stuttgart", 14. - 17. 3. 2002 en Stuttgart, vorkŝopo "Sistemo de kunlaboro de specialaj lernejoj Brno-Stuttgart", 22. - 26. 4. 2002 en Brno, Forumo de lerneja kunlaboro en Stuttgart,

* lerneja edukado: kursoj pro instruistoj de la germana lingvo el Brno aranĝataj de la stutgarta Volkshochschule,

* partopreno en la konferenco "De la moderno al la eŭropa urbo " en Stuttgart 2002

* kulturo: labortraktado inter reprezentantoj de Stuttgart kaj Brno (septembro, decembro 2002),

* ekonomio: laborpartopreno de Stuttgart en la konferenco "Prosperado de la regiono meze de Eŭropo" (2003)

* En 2003 ricevis la urboj Brno kaj Stuttgart la 1-an premion inter grandurboj en konkurso proklamita de la koordina konsilio de Ĉeĝa-Germana Diskuta Forumo pri la plej bona kunlaboro inter la ĉeĥaj kaj germanaj urboj

* turismo: prezentado de Stuttgart en Brno en la foiro Regiontour, partopreno de la urbo Brno en la foiro de turismo CMT en Stuttgart, reciproka publikigado de informoj pri la plej gravaj kulturaj kaj aliaj aranĝoj en la magistrata gazeto,

* sistema kunlaboro de lernejoj je niveloj urbo + regiono + lando - starigo de bazo por ripetataj projektoj,

* fakaj staĝoj en la sfero de translima kaj projekta kunlaboro,

* partopreno en seminarioj pri "eŭropa problemaro" en Stuttgart,

* sporto: regula partopreno de sportistoj el Brno ĉe signifaj sport-aranĝoj organizataj de Stuttgart,

* trafiko kaj teritoria planado: kunlaboro pri la solvo de rekonstruo de la fervoja nodo en Brno, IDS (integrovaný dopravní systém = integrita trafik-sistemo),

* subteno de komunaj ĉeĥaj-germanaj aranĝoj de samseksamaj kaj malsamseksamaj civitanoj,

* kunlaboro de kulturaj ensembloj (Státní filharmonie Brno, CzechVirtuosi, Stuttgarter Oratorienchor),

* kunlaboro de profesiaj kultur-institucioj,

* realigo de projekto por senioroj kaj por sociala sfero en Brno kun la donaco de 255.646,- € de Stuttgart kaj de ĝia ekonomia sfero (2002 - 2005),

* kunlaboro en la sfero de egalaj ŝancoj por viroj kaj virinoj, konferenco "Akordigeblo de profesio kaj familio" - bazaj dokumentoj Stuttgart, Brno 2004

* kunlaboro en la sfero de zorgo pri memorindaĵoj,

* kunlaboro en la afero de resanigo kaj utiligo de malnovaj konstruaĵoj,

* migranta ekspozicio okaze de la 15-a datreveno de partnera kontrakto Brno-Stuttgart,

* solena inaŭguro de rekonstruitaj partoj de DPD Foltýnova enkadre de la projekto "Interkompreniĝo kaj repaciĝo kun la orient-eŭropaj partneraj urboj“ kun ĉeesto de la urbestro de Stuttgart W. Schuster kaj reprezentantoj de Stuttgart (marto 2004),

* solena inaŭguro de la parko kun "Fontano de amikeco Brno-Stuttgart" kun ĉeesto de vic-urbestrino de Stuttgart Gabriele Müller-Trimbusch (junio 2004),

* vizito de reprezentantoj de civitanoj el Brno, kiuj dum la milito estis senditaj al Germanio por devigaj laboroj (Stuttgart, septembro 2004)

* kunlaboro de muzikaj grupoj amatoraj kaj profesiaj (Stuttgarter Spielkreis, Schwaben Bräu, Mädchenkantorei St. Eberhardt, Collegium Iuvenum ktp.)

* projekto de partnereco de lernejoj Brno-Stuttgart

* planada kunsido de lernejaj reprezentantoj Brno-Stuttgart, Badenio-Vurtembergo – Sudmoravia regiono, Stuttgart 2005

* semajna staĝo de studentoj kaj pedagogoj de Evangelia Faklernejo por la sociala pedagogio en  Brno, 2005

* konferenco „Lerneja edukado Brno-Stuttgart“, Brno 2005

* partopreno de Stuttgart en la laborgrupo (workshop) pri problemaro „junularo sur la strato“ Ratolest Brno, Obèanské sdružení, Brno 2005

* partopreno de politika reprezentanto de Stuttgart en ekspozicio pri la civitanoj senditaj devige labori por la Tria Regno, Brno 2005

* partopreno de politika reprezentanto de Stuttgart en la solena re-inaŭguro de la teatro Reduta, Brno 2005