Malkovrado de kosmo

 

Por homoj en la pratempo, en la antikva epoko kaj en la mezopoko estis nokta firmamento loko, kie loĝas dioj. Homoj delonge observas firmamenton. Ni haltu en la antikva epoko. Jam egiptianoj observis la firmamenton. Estas eble, ke laŭ pozicioj de steloj ili poste konstruis piramidojn. Kion faris romianoj kaj helenoj, tion mi ne scias, sed ankaŭ en fora Ĉinio ĉinoj observis la firmamenton. Ili ankaŭ havis problemojn kun eklipsoj de la suno. Ili kredis, ke terurega drako volas forvori la sunon. Ili poste tamburis sur tamburoj, ĉar ili ne volis, ke drako forvorus la sunon. Ĉiam ili sukcesis en tio.

   Ni haltu en la mezopoko. El la historio vi eble scias, ke la eklezio havis ideon, ke la Tero estas en la mezo de la kosmo. Absurda! Ĉia provo pruvi malon estis punita per pendumado. Ni rememoru je Nikolao Kopernik kaj je Galileo Galilei. Nikolao Kopernik vivis en Pollando kaj li ne ricevis punon. Sed Galileo Galilei povus esti brulmortigita, sed li revokis sian sciencon, sed li poste dirris: "Kaj tamen ĝi turniĝas." Ankaŭ Johaness Kepler observis la kosmon. Sed li havis feliĉon, ke li vivis en Renesanco.

    Nia lasta halto estos en la deknaŭa, en la dudeka kaj en la dudekunua jarcentoj. Mallonge pri la deknaŭa jarcento. Estis homoj, kiuj provis konstrui raketojn. Sed raketoj ne flugis alte. Nur en  la dudeka jarcento komencis raketoj flugi en la kosmon. En Germanio estis konata konstrukciisto de raketoj Wernher von Braun. Unuaj pasaĝeroj en la kosmo estis katoj, hundoj, simioj kaj tiel plu. Konkurado inter USSR kaj Usono komenciĝis. Mi pensas, ke USSR gajnis, ĉar la dekduan de aprilo de jaro milnaŭcentsesdekunu estis en la kosmo unua homo: Jurij Gagarin! En la sama jaro la kvinan de majo ankaŭ Usono sendis en kosmon sian homon: Alan Shepard. Konkurado, kiu estos la unua sur la luno komenciĝis. Fine gajnis Usono: la dudekan de julio en la jaro milnaŭcentsesdeknaŭ alluniĝis Apollo dek unu kun ŝipanoj: Neil Armstrong kaj Edwin Aldrin. Neil Armstrong estis unua homo sur la luno kaj diris faman frazon: "Ĝi estas malgranda paŝo por homo, sed grandega salto por homaro." Sur la luno estis ankaŭ homo kun ĉeĥa origino: Eugen Cernan. Poste Usono kaj USSR konstruis kosmajn staciojn, kiel Mir kaj nun estas konata internacia kosma stacio - ISS. Nun oni rezonas pri reveno sur la luno, kaj pri vojo sur Marso.

   Ankaŭ ĉinoj, japanoj kaj Eŭropo volas en la kosmon. En la estonteco oni volas esploradojn de lunoj de Jupitero kaj de Saturno. La homaro ne havas multajn informojn ankaŭ pri la planedo Pluto. Estas ankaŭ homoj, kiuj kredas en ekzisto de vivo sur aliaj planedoj. Nove ankaŭ jam du viroj flugis en kosmon kiel turistoj. Sed, malkovrado de planedoj estas malrapida, ĉar raketoj, sondoj kaj satelitoj ne estas rapidaj. Dankon por via atendo, fino.

 

Mirek Hruška, 6.4.2005