Stanislav Kamarýt
Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

KLARIGOJ

1) Omladina - konjekte landperfida societo de progtesema movado de studenta kaj laborista junularo en Prago, danĝera al la reganta Aŭstria-Hungaria monarĥio. La unuiĝo fariĝis preteksto por politika juĝproceso kontraŭ Omladina (1894) kun la celo distreti la timatan movadon. Inter ĝiaj 68 kondamnitoj estis ankaŭ la poeto Stanislav Kostka Neumann, posta kunfondinto de Esperantista Klubo en Praha (1902) kaj UNESCO-rememorigito (1975). - (N. d. 1. red.)

2) La tradukon elpetis Josef Škába, revoluciulo, redaktoro kaj parlamentano. - (N. d. I. red.)

3) Vidu ankaŭ la artikolon "Ĉe la lulilo de Esperanto en Ĉeĥoslovakio" _ de J. Mařík en "Starto", Praha, 1977, n-ro 4/5 (62-63). p. 9-10.

4) La detalojn pri la gazetoj Nájemník kaj Pražský deník mi prenas el la artikolo pri rememoroj de F. Barth en "La Progreso", 1927, p. 37.

5) Enciklopedio de Esperanto (p. 90) enhavas la 9-an de decembro 1902, ankaŭ el la plumo de Kamarýt. La Klubo solenas la fondiĝon en decembro. En gazetoj la indikoj ne estas unuecaj. El malnovaj mencioj ni notas: E. Kŭhnl havas decembron en la antaŭparolo por la 2-a eld. de sia lernolibro, en "Bohema revuo esperantista", 1907, p. 7, en la sama 1912, p. 11 kaj 129, sed novembron li havas en la unua adresaro de BUE. La plej grava estas la raporto pri fondo de la Klubo en "Revuo internacia" de Čejka, n-ro 3, p. 91, el januaro 1903, kie estas indikita la 9-a de novembro 1902. Konsiderante la tempan proksimecon de la okazaĵoj, t. e. de la fonda kunveno kaj de la gazet-apero, ni supozas la novembran daton multe pli verŝajna. Preskaŭ decidodona estas la artikolo de F. Barth en "La Progreso", 1927, n-ro 4/5, p. 37-39, titolita: Fondo de Esperantista Klubo en Praha. F. Barth estis la ĉefa konstruanto de la Klubo kaj ties unua sekretario. La artikolon li verkis cele por konservi informojn por la futuro, ĉar "la samtempuloj malrapide foriras". Laŭ li la fondodato estas la 9-a de novembro. Ni ankoraŭ rimarkigas, ke en la manuskripto de tiu ĉi verko la aŭtoro Kamarýt menciis la novembran daton, li do ŝanĝis sian pli fruan opinion. - Pri la klubo vidu ankaŭ 5.25.1. - (N. d. 1. red.)

5a) S. K. Neumann en sia ekstreme maldekstra gazeto Nový Kult en Prago tre akre polemikis - pri ideologiaj aferoj - kun K. Dostál Lutinov kaj lia katolika monatgazeto Nový Život en Nový Jičín. La menciitan polemikon pri Esperanto ni tamen ne trovis. Male, ambaŭ partioj rare unisonis koncerne Esperanton en siaj recenzoj de la lernolibro Čejka-Bilík-Holub [303]. Nový kult (4, 1901, p. 126- 127) post sia senrezerve pozitiva recenzo esperantlingve proponas interŝanĝon de informoj kaj objektoj en la sfero de arto kaj socialismo. Nový Život (6, 1901, p. 104) en sia same pozitiva recenzo prezentas specimenan tekston kaj lerte argumentas kontraŭ eblaj riproĉoj de artefariteco. Poste (p. 2,49-250) denove aperas alvoko al katolikoj eluzi la "mondan helpilon". "Kiam ĝin ekposedos anarkistoj kaj socialistoj, poste post dudek jaroj la niaj pene kuros post ili." (N. d. l. red.)

6) Tiam 3-k,lasa lernejo, kuIime en urboj, kiun lernantoj povis eniri sen ekzameno post 5-jara elementa lernejo. - (N. d. 1. red.)

7) Klarigo de la red. por eksterlandanoj: La tiama Ĉeĥa Reĝolando, sub hegemonio de la Habsburka Aŭstrio, konsistis el la landoj Bohemio (Čechy, pron. Ĉeĥi), Moravio (Morava) kaj Silezio (Slezsko).

8) En 1905 li translokiĝis en Moravion; la naturo en Bílovice nad Svitavou inspiris lin verki la konatan "Libron de arbaroj, akvoj kaj deklivoj". -- (N. d. l. red.)

9) Precipe la Kluban prezidanton Jaroslav Šustr, je kies honoro la biblioteko nun portas lian nomon. - (N. d. 1. red.)

10) La vorto "bohema" anstataŭ "ĉeĥa" estis uzata nur ĝis la fino de la unua mondmilito. De tiam ĝi estas arĥaismo ne plu uzinda. Tamen, pro historiaj kaŭzoj, daŭras la termino Bohemio [ne Bohemujo] por la okcidenta parto de Ĉeĥoslovakio, kun adjektivo "Bohemia" [malĝuste "bohema"). - (N. d. l. red.)

11) Pri nuligo de la honora membreco de T. Čejka en la Esperantista Klubo en Praha estas menciite en la redakcia artikolo "La blindiga esperantismo" en Časopis českých esperantistù, jarkolekto 1912; p. 9-11. - [N. d. l. red.]

12) Plena nomo: Centra Asocio Bohema Unio Esperantista.

13) En Naše doba, 16, 1909-07-20, n-ro 10, p. 796. La recenzinton subskribitan Kd. la verketo ne konvinkis pri ekskluziveco kaj supera perfekteco de E-o. Taksante ŝancon de la angla li diras: ". . en tiu rilato min la teksto de la libreto, alie simpatia, ne sciis konvinki pri totala neevitebleco de arta lingvo ĝenerale kaj de E-o speciale." Argumentante per Ido li aldonas: "Allasu la principon de arta lingvo kaj senfina estos la homa inventemo kaj - sopiro pri gloro." - (N. d. l. red.)

14) Gimnastika festivalo de la gimnastika societo Sokol (Falko).

15) R. Tagor ([Thakur) parolis Esperanton: Jan Zemek parolis kun li esperantlingve en Hindujo (1919) kaj poste en Prago, kiam R. Tagor estis gasto ĉe la prezidento Masaryk.

16) Protektorato Bohemio kaj Moravio, sub Hitlera regno 1939-1945. (N. d. 1. red.)

17) La brita Royal Air Force (Reĝa Aer-Forto). - (N. d. l. red.)

18) Nur 5000 ekz. povis esti distribuitaj danke al la iniciatinto de ĉi eldono, A. Váňa. - (N. d. l. red.)

19) La romanaj ciferoj interkrampe rilatas al la refereneoj fine de la ĉapitro 5.22.

20) YMCA - Young Men's Christian Association (Kristana Unuiĝo de Junaj Viroj).

21) st.- pli aĝa, senior (lat.), el la ĉeĥa starší.

22) Pluaj detaloj: V. Novobilský: Skizo pri la Esperanta literaturo (1955), p. 69-70, [340].

23) La jaron 1923 menciadis d-ro Pitlík mem, ĝi estas ankaŭ en la Enciklopedio de E-o sur la p. 95, sed sur la p. 460 estas indikita la dato 1924-01-31, same en "La Progreso" n-ro 3 el 1924. Ĝi estis la unua esperantlingva elsendo en la mondo. - (N. d. l. red.)

24) Radio-gazeto Náš rozhlas, 1948, n-ro 11, 1948-03-14, p. 5.

25) Radio-gazeto Náš rozhlas, 1948, n-ro 11, 1948-03-14, p. 5.

26) "Ligilo", Prostějov, 1939, n-ro 1, p. 16.

27) En la gazeto Kraj Jihlava, 1936-09-04.

28) En "Ligilo" estis uzita termino "Universala Sokol-Olimpiado".

29) Radio-gazeto Náš rozhlas, 1948, n-ro 11, p. 5.

30) Same kiel sub 29).

31) Esperantista, Prago, 1946, n-ro 10, p. 101,.

32) "Zpravodaj sekce mládeže ČSEV" n-ro 6/7 el 1967, n-ro 3/1968, kaj la semajna gazeto Neděle (Dimanĉo) en regula esperantista anguleto, 1968, n-ro 25.

33) "Bulteno de EK Praha" n-ro 63/63 mencias 15 elsendojn en 1962.

34) "Jaro a léto 1947 v Československém rozhlase - Programové porady v Karlových Varech", 1947-01-27/02-01, eld. Čs. Radio Praha, p. 26. ,

35) La sama fonto kiel 34), sed p. 34.

36) Almanako de Ĉs. Radio [523], p. 47.

37) Laŭ la ĵurnalo Právo lidu el 1930-11-01.

RIMARKIGOJ

(Plejparte por eksterlandaj legantoj)

Numeroj en krampoj [ ] ĉiam referencas al koncerna literaturaĵo en la bibliografia indekso.

La indeksoj sekvas internacian literordon. Tial la ĉeĥan kaj slovakan "ch" (ĥ) oni serĉu sub "c". La specialaj ĉeĥaj kaj slovakaj literoj č, š, ž kaj la ĉeĥa ř estas vicigitaj laŭ la ĉeĥa maniero, t, e. post la nesupersignitaj c, r, s, z.

Prononcado en la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj estas preskaŭ fonetika, la akcento estas ĉiam sur la unua silabo.

La literoj supersignitaj per " " estu elparolataj jene: č = ĉ; š = ŝ; ž = ĵ; proksimuna elparolo en kazo de ď = dj; ň = nj (kiel la franca gn); la ĉeĥa ř = rĵ, rŝ; ť = tj.

La digramo ch estu elparolata ĥ.

La vokalo ě moligas la tutan silabon (ekz.: bě = bje;pě = pje; vě = vje), resp.la antaŭan konsonanton: estu elparolata proks. dje; ně = nje; tě = tje; mě = mnje.

La slovakan molan oni elparolu proks. lj.

La oblikva streko super vokaloj (á, é, t, ó, ú, ý kaj ankaŭ ù en la ĉeĥa) faras tiujn ĉi longaj, ĝi ne signifas akcenton.

Inter i kaj y, resp. í kaj ý, ne estas diferenco en la prononcado.

Tamen, la silaboj di, ti, ni estas elparolataj mole (krom en la fremdaj vortoj: proks. dji, tji, nji.

La slovakaj silaboj de, te, ne = (proks.) dje, tje, nje.

La slovaka ä = e (larĝa).

Alinaciaj familiaj nomoj aperas en Ĉeĥoslovakio ne malofte, precipe germanaj, sed ankaŭ polaj kaj hungaraj. Tiuj estu elparolataj proksimume laŭ reguloj de koncerna devena lingvo.

Familiaj nomoj de virinoj havas la finaĵon -ová, en nemultaj kazoj (formo de adjektivo).

Mallongigoj estas en la verko nemultaj, ĉiuj en kutima formo, ekz.: d-ro (doktoro), prof. (profesoro), proks. (proksimume), t. e. (tio estas) kaj aliaj. Ni konsideras nenecesa prezenti ties supervidon.

Mallongigoj de superaj rangaj titoloj, ĉu malnovaj, ĉu nun en Ĉeĥoslovakio praktikataj, estas uzitaj laŭ la oficiala ĉeĥoslovaka maniero: CSc. - kandidato de sciencoj (post la nomo), (el la lat. candidatus scientiarum),

Inĝ. - diplomita inĝeniero (Ing. el la franca ingénieur),

JUDr. - doktoro pri juro (el la lat.. juris utriusque doctor),

MUDr. - medicina doktoro (medicinae universae doctor),

PhDr. - doktoro pri filozofio (philosophiae doctor),

PhMr. - magistro pri farmacio (pharmaciae magister),

RNDr. - doktoro pri natursciencoj (rerum naturalium doctor),

ThDr. - doktoro pri teologio (theologiae doctor),

Th. Lic. - licenciulo pri teologio (theologiae licentiatus).

GLOSOJ

datumo - unu informo pri realaĵo; esprimo pri realaĵo konvena por ĝia prilaboro, transigo k. s.

digramo - grupo de du literoj uzataj por prezenti unu solan sonon. La Fundamento rajtigas uzi la digramojn ch, gh, hh, jh, sh anstataŭ ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ.

diverĝo - (metaforo) disiĝo de io origine koncentrita, ekz. homogena rakontado pri la movado disiĝas al pluraj specialigitaj temoj.

faceto - (metaforo) unu el aro da karakterizaj aspektoj de subjekto, ekz. de la movado.

gnozo - (filozofia termino) proceso de sensa kaj racia ekkonado, sciiĝado, en la plej larĝa senco.

BIBLOGRAFIA INDEKSO

La bibliografia indekso listigas laŭ internacia alfabeto presitan aŭ multobligitajn publicaĵojn neperiodajn, t. e. librojn, broŝurojn kaj etampleksaĵojn, ekz. eĉ unupaĝajn informfoliojn, kiuj

a) estas priparolitaj aŭ menciitaj en la verko,

b) estas ligitaj al la temaro kaj aperis en la pritraktita tempo,

c) estas ligitaj al personoj pritraktitaj aŭ menciitaj en la verko.

La bibliografia priskribo respondas esence al tiurilataj normoj aŭ almenaŭ principoj. Indiko pri formato (alto oble larĝo) en centimetroj sekvas la paĝ-indikon. Pluraj verkoj ne estis je nia dispono; ĉe tiuj kelkaj indikoj mankas, ĉar la priskribo estis farita el aliaj fontoj. Jen la mallongigoj de la fontoj:

- Čas. čes. Esp-istù Časopis českých esperantistù. Bohema revuo esperantista

- Čes. Esp-ista Český esperantista. Bohema esperantisto

- Davidov 1911 Bibliografio. 1. Katalogo de la biblioteko (1888-1911) de Georg Davidov - Saratov. Wolfenbüttel. Heckners Verl. 1911

- Esp-ista Esperantista

- Esp-isto slov. Esperantisto slovaka

- Esp. Zprav. Esperantský zpravodaj

- Steier 1923 v. n-on 435

- Šupichová 1935 v. n-on 472 ,

- Šupichová 1939 v. n-on 492

- Takács v. n-on 494.

 

Kelkaj publicaĵoj, bedaŭrinde, entute ne estis trovitaj kaj priskribitaj. Tial ĉiun kompletigon tiurilate la redakcio bonvenigos.

UZITAJ SIGNOJ:

- haltostreko: enkondukas aldona(j)n noto(j)n pri la publicaĵo, kiuj precizigas ĝian identecon aŭ karakterizas ĝin; indiko pri presejo estas ĉiam citaĵo.

- signo de egaleco: enkondukas nomon de eldonserio aŭ indikon pri eldonmaniero.

[ ] rektaj krampoj: enhavas indikojn ĉerpitajn ne el la priskribata publicaĵo kaj ne montritajn en ĝi.

Uzitaj priskribaj mallongigoj:

almet. almetaĵo příloha

bind. bindita vázaný

ĉ. ĉirkaŭ, proksimume kolem, asi, přibližně

č., čís. numero číslo

čs. ĉeĥoslovaka československý

des. desegnaĵo kresba, náčrtek

dopln. kompletigita (eldono) doplněné (vydání)

eld. eldono vydání

enhavp. enhavpaĝo obsah

f. folio list

fald. faldita skládaný, složený

fol. folio list

fot. fotografaĵo, foto fotografie

gaz. gazeto časopis

il. ilustraĵo, ilustris ilustrace, ilustroval

indikp. indikpaĝo tiráž

inf. informo (en), informas informace, informuje

k kaj a

kajer. kajerita, kajera sešitový

kol. kolora barevný

kovrilp. kovrilpaĝo strana obálky

kp. komparu srovnej

nákl. eldone de náklad(em)

n-o, nro, n-ro numero číslo

opr. korektita (eldono) opravené (vydání)

orig. originala titolo pùvodní název

p. paĝo(j) strana

paĝnum. paĝnumerado stránkovaní

preprac. reverkita (eldono) přepracované (vydání)

pres. presejo, presis tiskárna, tiskl

príl., příl. almetaĵo príloha, příloha

rec. recenzo recenze

roč. jarkolekto ročník

rozš. pliigita (eldono) rozšířené (vydání)

s. e. sen (indiko pri) eldoninto bez vydavatele

s. j. sen (indiko pri eldon)jaro bez roku (vydání)

s.l. sen (indiko pri eldon)loko bez místa (vydání)

sv. volumo svazek

tab. tabelo(j) tabulka

trad. traduko, tradukis překlad, přeložil

v. vidu viz

v. a. vidu ankaŭ viz též

vl. n. propra eldono vlastním nákladem

vol. volumo svazek

vyd. eldono vydání

zvl.ot. aparta represaĵo zvláštní otisk

Germanlingvaj nomoj de lokoj en Ĉeĥoslovakio kaj iliaj oficialaj ĉeĥlingvaj ekvivalentoj

Brünn Brno

Eger Cheb

Franzensbad Františkovy Lázně

Haida Nov Bor

Karlsbad Karlovy Vary

Landskron Lanškroun

Prag Praha

Saaz Žatec

Schönhengst (regiono) Hřebečsko, Třebovsko

Eldonitaj verkoj