Stanislav Kamarýt

Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

5.10. SOMERAJ KURSAROJ

Somera Esperanto-kolegio en DOKSY estis fondita en 1946 laŭ iniciato de Karel Šolc. Ĝi okazis ĉiujare dum du semajnoj en julio-aŭgusto. Ĝi konsistis el la kurso elementa (Cseh-metoda), kurso por progresantoj, konversacia kaj el la seminario por instruistoj. Ĉiutage antaŭtagmeze estis kvar horoj da lecionoj, posttagmeze kaj vespere kleriga kaj distra programoj. La kolegion gvidis ĝia komitato: D-ro A. Pitlík estis direktoro, V. Špúr administranto, K. Šolc zorgis pri la Cseh-metodo, A. Slanina pri klerigo kaj distro. La unua kursaro havis 60 kursanojn, la plej granda nombro estis 260: En 1953 ĝi ne okazis en Doksy, sed en KOST. En 1950 krom en Doksy ankaŭ en SVIT, en 1952 ankaŭ en POPRAD.

Similaj kursaroj okazis ankaŭ en KARLOVY VARY en 1949 (Supera kursaro) kaj en 1950 (tri sinsekvaj dusemajnaj kursoj). Ĝi estis entrepreno de la loka klubo.

Esperanto-kursaro en PŘÍBOR estis organizita en 1954 kaj 1956 de Antonín Sattek, sub la patroneco de la urba kleriga institucio Osvětová beseda.

Somera kursaro en ROŽNOV POD RADHOŠTĚM en 1919-1952 okazis ankaŭ sub la patroneco de la kleriga institucio Osvétová beseda. La ĉefaj organizantoj estis Vladimír Slaný, funkcianta kiel la Asocia regiona peranto en Ostrava, Drahomír Kočvara, Marie Skařupová - ĉiuj el Ostrava. La kursoj estis por komencantoj, progresintoj,1a konversacia kaj la kurso por adeptoj de instruado. Instruis d-ro S. Kamarýt, O. Ginz, J. Vondroušek, Inĝ. L. Krajíc k. a. La kursaro estis tre populara inter la junularo. Formiĝanta junulara organizo aranĝadis tie siajn jarkonferencojn. Venadis tien gejunuloj, kiuj formis la kernon de la estonta junulara gvidantaro, ekzemple Jan Neumann, Josef Forman, Vlastimil Vyhlídka, Marta Jonášová el Prago, Drahomír kaj Vlastimil Kočvara, Ladislav Kyselý, Milan Neuvirth, Věra Sukačová, Milada Strakošová, Lydie Klegová el Ostrava, Jaroslav Kuzník kaj Vlastimil Novobilský el Opava, Drahomíra Chlubnová el Brno, Jiří Pastor el Litvínov, Vladimír Novotný el České Budějovice, Milan Neubeler el Poprad, Jan Werner el Lanškroun k. a.

SOMERA ESPERANTO-TENDARO (SET), sub aŭspicio de

la Kultur-Domo en Opava, okazadis en arbaroj apud ŽIMROVICE, en la valo de la rivero Moravice, en 1952, 1953 kaj 1954. Ĝi estis entrepreno de nia junularo, ankaŭ kun

novaj, plejparte junaj instruantoj, aliaj ol en la ceteraj pli fruaj kursaroj.

SET-oj en Žimrovice ekde la jaro 1953 estis organizataj de la "junulara centrejo", same kiel la postaj: 1955 en Chvalatice, ĉe la bordo de la baraĵlago de la rivero Dyje (teknike organizita de la grupo en Třebíč), 1957 en Popelná apud Vimperk (organizita de la Esperanto-rondeto en Písek), 1958 en Županovice apud Příbram (organizita de la Esperanto-rondeto en Dobríš), 1958 en Žimrovice (la lasta tie), 1959 Červená nad Vltavou (tri dusemajnaj etapoj; organizita de la rondeto en Písek).

La tempa prioritato de la tendaroj apartenas al la grupo en Třebíč, kiu aranĝis sian unuan tendaron en Chvalatice en 1952, je tri semajnoj pli frue ol la Opava-grupo en Žimrovice.

Třebíč tenas rekordon: de 1952 ĝi aranĝas regule ĉiujare (kun la escepto en la jaro 1956) la somerajn tendarojn, en la lastaj jaroj kun internacia partopreno. En Vladislav (1955), Slavětice (1954), en 1955 la tutŝtata SET en Chvalatice, Koněšín (1957), kaj de 1958 seninterrompe en la jam internacie konata loko Lančov ĉe la baraĵlago Vranov. Ilia senlaca organizanto dum jam preskaŭ tridek jaroj estas Pavel Sittauer. La tendaroj en Žimrovice estas ligitaj kun simpatiaj junuloj el Opava: Josef Solnický, Jaroslav Kuzník, Vlastimil Novobilský k. a. La Bohemiaj SET-oj en la kvindekaj jaroj okazis danke al Karel Kraft kaj Libor Křivánek.

En la tendaroj vigle pulsis junulara vivo kaj estis tie solvataj ankaŭ organizaj kaj ideaj problemoj de la junulara esperantista movado. Komenco de la tendaroj estas en la tempo, kiam la landa Asocio devis likvidiĝi. Ili do fariĝis grava fenomeno en la landa movado entute, ĉar ili estis forumoj de nia junularo, kiu kuraĝe transprenis la torĉon. La tendaroj ja estis precipe stud-tendaroj, celantaj edukadon de juna esperantista generacio. La studnivelo estis relative alta. Ekzemple la ekzamenoj pri la historio kaj literaturo estis pli severaj ol ĉe la estintaj Asociaj ekzamenoj (spertis J. Mařík, tiama instruanto pri la historio en SET) kaj la ekzamenoj prilingvaj, precipe en D-kursoj, estis minimume same rigoraj (spertis J. Werner, tiama instruanto en superaj lingvaj kursoj en SE'T).

La tendaraj kursoj organizataj de la "junulara centrejo" ekde 1955 estis unuece konceptitaj, iniciate de Ladislav Kyselý el Ostrava. La porkomencanta kurso estis nomata A, por progresintoj estis B-kurso, la konversacia C-kurso kaj la kurso por eduki instruantojn de Esperanto estis D. Ĉiu ŝtupo havis tekste difinitan nivelon, por la frekventantoj ekzistis unuecaj ekzamenaj demandaroj. Estis starigita junulara ekzamena komisiono.

Por la celoj de SET estis verkitaj kaj eldonitaj "Skizo pri la Esperanta literaturo" fare de V. Novobilský [340], "Resuma historio de la Esperanto-movado" fare de J. Mařík [319] kaj "Junulara kantareto" de Josef Cink [75, 76]. - (A. d. l. red.)

5.11. OFICIALA INSTRUADO EN LERNEJOJ

En gimnazioj kaj teknikaj gimnazioj (ĉeĥa nomo por tiu ĉi speco de iama lernejo estas reálka. - N. d. l. red.) estis permesite instrui Esperanton kiel nedevigan objekton laŭ dekreto de la lerneja ministerio el la 27-a de marto 1921, n-ro 5545. En "Provizora instruplano por komercaj lernejoj" (ministeria dekreto el la 7-a de majo 1921 n-ro 34 000) estis Esperanto inter pluraj nedevigaj objektoj. En la definitiva instruplano ĝi estis ellasita (1931-05-05, n-ro 49 448). En urbanaj lernejoj (6-a ĝis 8-a instrujaro, en urboj) oni povis instrui laŭ aparta permeso, kiun donadis la ministerio por iu kazo laŭ propono de la direktoro. En industriaj lernejoj estis donata tia permeso en unuopaj kazoj, en aliaj unuopaj kazoj ĝi estis rifuzata. En la unuagradaj lernejoj estis tia permeso donata en kazoj maloftaj.

Por ke la instruado estu efektive oficiala kaj pagata, estis plenumotaj pluraj formalaĵoj ne tute facilaj. La direktoro devis tiun instruadon komencotan en septembro de estonta kalendara jaro meti en buĝeton prezentatan jam en februaro de antaŭa jaro. Tamen pro la cititaj dekretoj estis la instruado ebla kaj ĉiujare la eblon uzis 5 ĝis 20 lernejoj.

En la unuaj du instrujaroj 1921/2 kaj 1922/3 laŭ la cititaj dekretoj estis Esperanto oficiale instruata al 844 lernantoj en 18 lernejoj:

en 8 gimnazioj kaj teknikaj gimnazioj,

en 1 komerca lernejo, en 6 urbanaj lernejoj,

en 2 elementaj lernejoj,

en l industria lernejo.

Tiam ekzistis en la lernejoj t. n. klerigaj rondetoj. En ok inter ili estis instruata Esperanto al 350 lernantoj. Post kelkaj jaroj la lernejaj instancoj estis malpli favoraj kaj la proponojn ne aprobadis. Estis bezonaj pluraj intervenoj, kiuj ne ĉiam sukcesis. En la komerca lernejo en Bratislava instruis Esperanton profesoro Vladimír Jukl de post 1924. preskaŭ ĉiun jaron ĝis 1938 kaj post 1945 ĝis sia morto (1949). Ankaŭ en la komerca lernejo en Hradec Králové profesoro František Smeták instruis de post 1923 dum vico da sinsekvaj jaroj. En la teknika gimnazio en Bratislava instruis profesoro d-ro Stanislav Kamarýt de post 1921 dum kvin sinsekvaj jaroj. En Olomouc-Neředín la lernejestro Albín Neužil instruis ĉiujare dum du jardekoj en sia elementa lernejo. En Brno-Královo Pole Rudolf Fridrich, direktoro de gimnazio, instruis en sia lernejo kelkajn jarojn kaj provis kompari la rezulton en la franca kaj en Esperanto per mezurado de rezultoj. En la ĉeĥa gimnazio en Vieno (Komenský-lernejoj) instruis la tiea profesoro d-ro Hugo Jokl dum 1920-1938 ĉiujare en unu klaso.

Por uzo en lernejoj la lerneja ministerio aprobis kelkajn lernolibrojn de Esperanto. Por lernejoj urbanaj kaj mezaj estis aprobita la lernolibro de J. Šupichová [485] (1921-09-30) kaj por lernejoj kun germana instrulingvo la lernolibro de J. Süsser [455] (1921-07-26); krome por mezaj lernejoj la lernolibro de d-ro A. Šilha [465] (1925-11-23) kaj por germanlingvaj lernejoj tiu de d-ro A. Bischitzky [58] (1922-11-28); plu por uzo en urbanaj kaj mezaj lernejoj kun la instrulingvo germana la krestomatio de J. Taubmann [496] (1922-0l-26).

Pri Esperanto kaj ĝia signifo por lernejoj legu en la verko de J. Šupichová [472] el 1935.

Post la lerneja reformo en 1948 ĉesis la cititaj dekretoj validi, sed oni povis instrui Esperanton en t. n. interes-rondetoj de lernantoj gvidataj de instruisto. En la instrujaro 1948/9 estis tiel instruataj en 27 lernejoj sume 865 lernantoj:

en 13 duagradaj lernejoj sume 442 lernantoj,

en 14 triagradaj lernejoj sume 423 lernantoj.

Poste sekvis rapida malkresko. En la instrujaro 1950/1 estis en 8 lernejoj instruataj 147 lernantoj.

5.12. LEKTORATOJ DE ESPERANTO

En Ĉeĥa Teknika Alternejo (ČVUT) en Prago, ĉe la fakultato de specialaj sciencoj, ekzistis lektorato de Esperanto ekde 1920 ĝis 1951, kiam tiu fakultato estis nuligita. Kiel lektoro tie funkciis PhDr. A. Pitlík.

En Germana Teknika Alternejo en Prago funkciis kiel lektoro d-ro Emil Michal en 1929-1934.

119

En alta Lernejo Minista en Příbram lektoris d-ro A. Šilha en 1926-1931.

En Alta Komerca Lernejo en Bratislava lektoris P. Rosa en 1946-1951.

5.13. EKZAMENOJ

Ĉeĥaj esperantistoj baldaŭ sentis bezonon akiri konfirmon pri sia scio de Esperanto. Tial jam en 1908 ambaŭ tiamaj centroj, Unio kaj Asocio, starigis ekzamenajn komisionojn analoge al similaj komisionoj en pluraj aliaj naciaj societoj. Kiam en 1920 la organizaĵoj kunfandiĝis, ĈAE transprenis en la statuton paragrafon pri ekzamenoj, kreis ekzamenan komision, kiu ellaboris ekzamenan regularon por unua- kaj dua-grada ekzamenoj kaj publikigis broŝuron, pri Esperanto-ekzamenoj [341]. La broŝuro enhavis informojn ankaŭ pri ekzamenoj ŝtataj, ĉar baldaŭ estis enmetita Esperanto en programon de la ŝtataj ekzamenaj komisionoj por instruistoj de urbanaj kaj elementaj lernejoj. Ni preferis rekomendadi la ekzamenojn kun publikjura karaktero. En 1949 aperis nove kompilita eldono [342].

Ĉe tri ĉeĥoslovakaj, du germanaj kaj unu hungara ekzamenaj komisionoj por elementaj kaj urbanaj lernejoj estis starigitaj ekzamenantoj pri Esperanto kiel laŭvola objekto en urbanaj lernejoj. En Prago funkciis kiel ekzamenanto Eiselt, post li d-ro Pitlík, ĉe la germana komisiono d-ro Bischitzky, en Brno Inĝ. Kroužil, ĉe la germana R. Chlup, en Bratislava d-ro Kamarýt kaj ĉe la hungara E. Wanitsek. La ekzamenantoj funkciis ĝis 1934, kiam la ekzamena regularo estis reformita kaj Esperanto en ĝi ne plu aperis. Tamen en 1936 per administra procedo la ekzamenoj estis denove permesitaj, sed sole al instruistoj kaj profesoroj.

Ĉe la ĉeĥaj kaj slovakaj komisionoj dum 1921-1936 submetis sin al ekzameno 96 kandidatoj, ĉe la germanaj 62 kaj ĉe la hungara 2. Kiam estis la komisionoj reformitaj kaj Esperanto ellasita, la Asocio restarigis sian ekzamenan komision sub prezido de d-ro S. Kamarýt, vicprezidanto fariĝis J. Kožený, sekretario d-ro T. Pumpr. La komisiono kunsidis la unuan fojon la 19-an de marto 1938. Post la dua mondmilito la komisiono tuj reprenis sian funkcion.

Ĝis 1951 ĝi donis 155 diplomojn unuagradajn, pri scio de Esperanto, kaj 105 diplomojn pri kapableco instrui Esperanton en lernejoj kaj kursoj. Ĉe la unuagradaj ekzamenoj ne sukcesis 2, ĉe la duagradaj 12 kandidatoj. Rezulto de kandidatoj ĉe la duagrada ekzameno estis sekvanta:

eminente kapablaj estis 31 kandidatoj, t. e. 26,1 %,

tre bone kapablaj estis 36 kandidatoj, t. e. 31,3, %,

bone kapablaj estis 26 kandidatoj, t. e. 22,0 %,

kapablaj estis 12 kandidatoj, t. e. 10,3, %,

nekapablaj estis 12 kandidatoj, t. e. 10,3 %.

Dum iom da tempo estis neklara nia rilato al Slovakujo. Ankaŭ en nia Asocio respeguliĝis konstitucia problemo de nia ŝtato same kiel en aliaj tutŝtataj organizaĵoj. La problemo estis poste solvita per la konstitucio el la 9-a de majo 1948. En kunsido de la komisiono en Prago la 12-an de novembro 1949, en kiu partoprenis en la nomo de Slovaka Esperanto Societo Pavel Rosa kaj d-ro Ludovít Izák, estis atingita interkonsento. Ĉe la ekzamena komisiono estis kreitaj "slovakaj senatoj" posedantaj propran prezidanton. Oni decidis pri diplomoj konformaj kun la niaj, sed kun la indiko: "Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko - Slovaka Esperanto Societo". Slovakaj senatoj agas aŭtonome kaj mastrumas je propra konto en la kadro de SES. Organize ili estas ligitaj kun nia centra komisiono per la persono de prezidanto. Ekzistas ankaŭ interkonsento pri teritoria divido de agadsfero kaj ankaŭ pri aliaj manieroj de la komuna agado.

5.14. CSEH-METODAJ INSTRUISTOJ

En 1935 italo HECTOR FASCE faris en nia lando kvin Cseh-metodajn kursojn: en Bakov nad Jizerou, Lázně Bělohrad, Mladá Boleslav, Turnov, Železný Brod.

Estono HENRIKO SEPPIK el Tartu venis en januaro 1936, komencis sian agadon en Košice kaj la ĉirkaŭaĵo (Spišská Nová Ves, Bardejov), en marto li iris al Prostějov kaj Olomouc. En majo li foriris Estonujon. Dum tiuj kvin monatoj liajn geografiajn prelegojn vizitis 5200 personoj, provlecionojn 600 personoj, kursojn 270 personoj. En Košice el liaj kursanoj 40 aliĝis al la loka klubo.

En septembro H. Seppik revenis kaj komencis labori en Bratislava. Post unu monato venis lia edzino ERIKA SEPPIK, kiu eklaboris en Uherské Hradiště. H. Seppik foriris en novembro al Brno. Poste Erika laboris en Josefov-Jaroměř, Henriko en Hradec Králové kaj la ĉirkaŭaĵo, poste ambaŭ en la Ostrava-regiono. Hejmen ili foriris en majo 1937.

En septembro 1937 ambaŭ revenis al Ostrava kaj laboris tie ĝis la fino de decembro, kiam ili ekiris al diversaj lokoj kaj dediĉis sin al prelegoj pri Estonujo, Svedlando kaj Laplando. La prelegoj estis parte publikaj, parte por lernejoj. En marto 1938 la geedzoj Seppik foriris hejmen. En aŭtuno 1938 H. Seppik eklaboris en Svedujo. Tie li kun granda sukceso prelegis pri nia lando, malĝoje famiĝinta pro septembraj okazintaĵoj. El Svedujo li revenis hejmen en 1939.

Rumano SIGISMUNDO PRAGANO faris laŭ nia invito dektagajn rapidkursojn en julio-aŭgusto 1937 en Lázně Bělohrad, Trenčianske Teplice, Praha kaj Žilina.

La rezultoj de la geedzoj Seppik kaj tiuj de Pragano estis tre bonaj, ankaŭ laŭ organiza vidpunkto. Krom akiro de novaj membroj ili signifis atingon de medioj, en kiujn ni ne estus penetrintaj per kutimaj propagand-manieroj. La rezultoj de H. Fasce estis malpli kontentigaj, ĉar ili okazis ekster la kadro de nia organizo kaj ne povis esti organize prilaborataj.

5.15. ĈEĤOJ KIEL CSEH-INSTRUISTOJ EN EKSTERLANDO

DOLFA BARTOŠÍK en 1934-1935 laboris kiel Cseh-metoda instruisto en Jugoslavio, 1935-1936 en Nederlando. Ĵurnal-resono: en Jugoslavio 56 informoj, en Nederlando 80 informoj.

KAREL ŠOLC, teknika oficisto ĉe la aŭtomobil-fabriko Škoda en Mladá Boleslav, dum 1936-1938 laboris kiel Cseh-metoda instruisto en Belgujo por Flandra Ligo Esperantista kun rimarkinda sukceso. "Flandra Esperantisto" publikigis en 1946 lian bildon rememorigante liajn meritojn pri la movado inter flandroj. Li ricevis instruistan diplomon de Internacia Esperanto-Instituto en Arnhem en 1934 kaj ŝtatan diplomon en Prago en 1936. Siajn spertojn akiritajn dum la menciita periodo li disponigis al nia movado en Somera Esperanto-Kolegio en Doksy, kie li regule instruis Cseh-metode por sincera plezuro de kursanoj kaj kun nekontesteble bonaj rezultoj. La fondo de la Kolegio, ankaŭ trovo de tiu ĉi loko, por la celo tre taŭga, estis lia ideo kaj nekontestebla merito. Li edukis plurajn Cseh-instruistojn inter ĉeĥaj kaj slovakaj samideanoj. Li estis gvidanto de la unua slovaka Esperanto-kolegio en Svit, aranĝita de d-ro Edwin Sahliger. Pro siaj meritoj Slovakie li estis tie nomita honora instruisto. Indas aldoni, ke li estis lernanto de Margarete Saxl kaj Hector Fasce, partoprenanto de la somera kolegio en Helsingřr en Danlando.

5.16. ĈEĤOJ KAJ SLOVAKOJ PRELEGINTAJ EKSTERLANDE

La unua prelegvojaĝo de samlandano estis tiu de d-ro A. PITLÍK, kiu en 1912-1913 parolis en 33 urboj de 11 landoj pri "Prago, popolaj kostumoj kaj Sokolaro".

En la tempo de la Respubliko JOSEF PECH, aktivulo en la laborista Esperanto-movado kaj membro de la Societo de Laboristaj Turistoj en Pilzeno, entreprenadis vojaĝojn en ĉiujn landojn de Eŭropo, norda Afriko kaj Proksima Oriento, kie li Esperante prelegis pri nia lando. Jam en 1922 li prelegis en Finnlando kaj de tiu tempo li preskaŭ ĉiujare faris longajn vojaĝojn tra la mondo. Pri la spertoj li publikigis raportojn en ĉeĥaj gazetoj, plej ofte socialistaj, kaj faris ĉeĥlingvajn prelegojn, kiuj estis bone vizitataj. Li nomas sin "esperantista vojaĝISTO". Mi opinias, ke prave.

JAN ZEMEK, fervoja oficisto en Rumburk, estis esperantisto de post 1910 el kurso de germana instruanto en germanlingva teritorio Bohemia, Julius Pazelt; dum 1924-1938 Zemek multe vojaĝis fremdlandon, vizitis preskaŭ ĉiujn tiamajn universalajn Esperanto-kongresojn kaj kontaktis persone kun ĉiuj gvidantaj personoj de la movado. Li estis rigardata kvazaŭ ano de la Zamenhofa familio. Li kolektis tiamaniere kaj ankaŭ per ampleksa korespondado maloftajn spertojn pri situacioj en internacia vivo kaj pri kondiĉoj de milito kaj paco. Arestita de nazioj jam la 19-an de septembro 1938 li travivis diversajn koncentrejojn, cindrigon de Dresdeno, el kie li perpiede fuĝis la 23-an de februaro 1945. Mi enskribas lian nomon en tiun ĉi alineon, ĉar temas pri spertoj el kontaktoj nekutime ampleksaj. Persone li kontaktis kun pluraj elstaraj viroj en Azio. Inter aliaj li esperantlingve parolis kun Rabindranath Tagor (Thákur) en Eŭropo kaj en Hindujo.

KLEMENT URBAN, gimnazia profesoro, en septembro-oktobro 1930 faris studvojaĝon tra Anglujo kaj prelegis en pluraj Esperanto-kluboj pri Ĉeĥoslovakio.

Fervojistoj J. KOTOULEK kaj T. CÍSLER el Nové Zámky en julio 1935 entreprenis vojaĝon tra Germanujo, Francujo, Svislando kaj Aŭstrio prelegante (Kotoulek) pri ĉeĥoslovakaj fervojoj en klubaj kunvenoj.

JAN GERYK, en 1938 studento 17-jara, sendis petskribon al la ŝuofabrikisto Jan Baťa kun peto, ke li per mondonaco ebligu al li partoprenon en la Londona universala kongreso kaj prelegvojaĝon en la lando. En la petskribo estis donita detala plano de la vojaĝo. Al la fabrikisto plaĉis iniciatemo de la juna viro kaj li plenumis la peton. La juna Geryk salutis la kongreson vestita en festa popola kostumo kaj tuj akiris simpatiojn de la kongresanaro, precipe de anglinoj kaj angloj, kaj estis prezentita al diversaj aŭtoritatuloj. Li sciis uzi la okazon kaj aranĝis por si prelegvojaĝon tra norda Britio (Burnley, Edinburgh, Glasgow, Liverpool). Li ne sole oratoris, sed estante studanto de violon-ludo, li en fino de la prelegoj ludis violone ĉeĥajn muzikaĵojn. Reveninte hejmen li daŭrigis la studojn en konservatorio. Post la okupacio li havis sian unuan koncerton de virtuozo en Nový Jičín (1945-08-20). Li studis krome en la universitato en Prago kaj doktoriĝis per disertaĵo el primuzika estetiko.

Pastro JAN FILIP, gimnazia profesoro, en 1947 entreprenis plursemajnan prelegvojaĝon tra Irlando kaj Nederlando.

J. PELCMAN el Pilzeno en 1947 vojaĝis kaj prelegis tri semajnojn en Nederlando kaj Pollando.

M. HAVRÁNKOVÁ, direktorino de mezlernejo en Prostějov, en 1947 prelegvojaĝis dum ses semajnoj tra Nederlando.

JOSEF VÍTEK laŭ komisio de la ministerio pri informado faris prelegvojaĝojn pri Ĉeĥoslovakio, en 1946 kvinmonatan en Svedujo (65 urboj) kaj Norvegio (Narvik), en 1947 unumonatan en Danlando kaj Norvegio (33 prelegoj en 26 lokoj). Sendita en Parizon en 1949 kiel instruisto por la ĉeĥa lingvo li ligis pluajn kontaktojn kun eksterlandaj semideanoj.

En 1947 li funkciis kiel sekretario de la ŝtata gasto Anna Alamo. Poste li zorgis pri du karavanaj vizitoj organizitaj de la tiama ministerio por informado: en 1948 dana karavano 35-membra, en 1949 nederlanda karavano 51-membra.

Josef Vítek fariĝis esperantisto en 1924, ŝtate ekzamenita li estis en 1930 en Bratislava. Kiel faka instruisto li deĵoris en Tisovec, kie li instruis ankaŭ Esperanton en la urbana lernejo dum vico da sinsekvaj jaroj. Post 1939 li estis instruisto en Hradec Králové, kie li aktivis en la loka organizo, li kunagis por okazigi ĉiujarajn kursojn, en 1946-1947 por okazigi ĉiusemajnan elsendon de la orientbohemia radiostacio. De post 1946 li konstante kunlaboris en Somera Kolegio en Doksy.

JOSEF VÍTEK kaj JAN FILIP ricevis dankleterojn de la ministerio por informado surbaze de raportoj donitaj de ĉeĥoslovakaj konsuloj pri iliaj prelegoj kaj agado eksterlande.

Martin Novosad (Thero Nyanassatta) ne estis vojaĝanta preleganto, tamen li estas menciinda en tiu ĉi ĉapitro pro sia eksterlanda agado. Antaŭ la dua mondmilito li estis junmetiisto, laŭdire tajlora. Esperanton li mem lernis kaj ĝenerale li interesiĝis pri lingvoj. Laŭ antaŭtempa informo de M. Lukáš, M. Novosad konsultis ĉe li sanskriton. En septembro aŭ oktobro 1938 li forlasis Ĉeĥoslovakion kaj, post ia tempo, fariĝis budhana monaĥo en Srilanko (Cejlono) kaj estro de "verda ermitejo". Li fondis ankaŭ Budhanan Esperanto-Instituton. Liaj du publicaĵoj pri budhismo estas en Esperanto. Laŭ onidiro li instruis ankaŭ matematikon kaj la palian lingvon. - (A. d. l. red.)

5.17. PRELEGVOJAĜOJ DE FREMDLANDANOJ

ANDREO CSEH, vojaĝanta sekretario de Internacia Centra Komitato, en 1925 prelegis en 11 niaj urboj pri Esperanto-aferoj kaj pri sia instru-metodo.

Miss MARTHA ROOTH el Usono en 1927 prelegis "Pri universala edukado en servo de la paco" en Prago, Brno, Bratislava, Trnava, Olomouc. Ŝi estis akceptita de la prezidento Masaryk kaj parolis kun li pri Esperanto.

J. SMIT el Hago februare 1927 prelegis en Košice, Bratislava, Přerov, Olomouc, Praha.

JULIO BAGHY el Budapeŝto septembre 1927 prelegis pri Esperanta literaturo kaj recitis el siaj verkoj en Bratislava kaj Nové Zámky. Aŭtune 1956 li prelegis en Prago, Brno, Ostrava kaj Bratislava.

Profesoro J. FONT-GIRALT, katolika pastro el Gerona (Hispanio, Katalunujo), en septembro 1931 prelegis en Praha, Bratislava, Brno pri "Nuna situacio en Hispanio, pri ĝia antaŭhistorio kaj ŝancoj de katolikismo". (Marĝene mi notas la deklaron de Giralt: "Se mi naskiĝus ankoraŭ unufoje, mi dezirus naskiĝi en Ĉeĥoslovakio", proksimume tiel. Tiom plaĉis al li la lando.)

VILMOS BLEIER, eldonanto de "Literatura Mondo" el Budapeŝto, en la tagoj ekde 26-a de novembro ĝis 4-a de decembro 1932 prelegis pri Esperanta literaturo kaj esperantistaj verkistoj en Bratislava, Brno, Hradec Králové, Praha, Liberec, Mladá Boleslav.

JOSEPH SCHERER el Los Angeles en Usono vizitis nin en 1932 kaj havis 38 prelegojn kaj en 1937 pliajn 35 prelegojn pri siaj vojaĝoj tra la mondo, kun lumbildoj.

KOLA AJAYI, negro el Lagos en suda Niĝerio, prelegis pri sia patrujo, kantoj de Niĝeriaj negroj, pri iliaj vidmanieroj. En 1933 li faris 27 prelegojn, en 1934 pluajn 30 prelegojn.

HAĜI MUSTAFA RADEN el Javo prelegis pri sia patrujo 31-foje en 1934.

ANNA ALAMO, svedino, en 1947 faris 40 prelegojn. D-ro ARTUR BAUR, svisa ĵurnalisto, venis kun la edzino vizite en 1947 kaj havis 37 prelegojn.

La du laste nomitaj multon publikigis en siaj landoj pri la spertoj el Ĉeĥoslovakio.

RETO ROSSETTI venis kun la edzino en julio 1949 kaj prelegis "Pri Esperanta literaturo" en Cheb, Karlovy Vary, Prago, Brno, Bratislava.

Ankaŭ estis ĉe ni L. G. C. de JONG, sekretario de IKUE, kiu prelegis pri sekigado de maro en Nederlando. (La funkcion ĉe IKUE li transprenis de nia Aleš Berka post okupo de nia lando per Hitlera Germanujo 1939-03-15.)

5.18. TURISMO

Vizitoj de eksterlandaj samideanoj estis oftaj dum 1918- 1939. Ili venadis individue kaj karavane.

ESPERANTISTA KLUBO EN PRAGO fariĝis speco de internacia salono. Ĝiajn kunvenojn en la kafejo Louvre (en la strato Národní) vizitadis multaj gastoj el eksterlando. En la libro, en kiu la Klubo subskribigas la gastojn, estas en tiu periodo ĉiujare ĉirkaŭ ducent subskriboj. Iam eĉ pli.

Esperantista somer-restadejo starigita laŭ iniciato de O. Sklenčka en LAZNĚ BĚLOHRAD en la jaro 1932, kunvenigadis ĉiujare ĝis 1938 en julio-aŭgusto kelkajn dekojn da gastoj, inter ili ĉiam eksterlandanojn, malgraŭ tiamaj mallaciloj pri fremdaj valutoj. Al la restadejo estas ligita ankaŭ la nomo de Emil Beran, fervoja staciestro en Lázně Bělohrad.

Kiel ekzemplon mi citas alineon el raporto pri la Asocia AGADO EN LA JARO 1936: "En majo ni akceptis karavanon de nederlandaj fervojistoj, ili estis vizite en Prago, Karlštejn, Brno, Košice. En junio venis karavano de danaj samideanoj el Aarhus. Escepte grava inter tiuj karavanaj vizitoj estis la grupo de 20 universitataj studentoj el Londono gvidata de profesoro Fawcett. La grupo venis por studi folklore kaj geologie Malaltajn Tatrojn, ĝi laboris en Telgárt."

Ankoraŭ en 1948 venis aŭtoĉara karavano dana, en 1949 karavano nederlanda. Ambaŭ ricevis diversajn faciligojn de oficialaj ĉeĥoslovakaj aŭtoritatoj.

Ĉeĥoj kaj slovakoj, kiuj uzis Esperanton dum vojaĝado, estis multaj, iuj utiligis la lingvon en granda amplekso.

FERVOJISTOJ el la regiono de la fervojdirekcio en Košice vizitis en la jaroj 1934, 1935 kaj 1936 karavane Rumanujon kaj Nederlandon, sub gvido de fervoja konsilisto J. FRIEDRICH. La karavanoj estis grandaj, po kelkaj dekoj da personoj. Pro bonegaj spertoj ni provis organizi tiajn karavanojn gvidotajn de J. Friedrich pli grandskale ankaŭ por ne-fervojistoj, eĉ ne-esperantistoj, sed post eldono de koncernaj prospektoj "Al nordo" en 1938 venis Munkeno.

Pri turisma utiligo de la lingvo verkis ĉeĥlingvan libron juna esperantisto PRAVOSLAV BRADÁČ, kies libro "Sever nás láká" (La nordo logas nin) [71] aperis en 1935. Vojaĝinte tra la nordaj landoj li kolektis siajn spertojn en la nomita libro. Ripete li mencias, kiel dum la vojaĝoj utilis por li Esperanto. Krome li dediĉas apartan ĉapitron al la internacia lingvo.

Alian metodon, negativan, uzis esperantisto JIŘÍ FRANKENBERGER, kiu en la samaj jaroj vojaĝis ankaŭ en la nordaj landoj utiligante kun sukceso sian scion de nia lingvo. Esperantistojn li parole kaj ankaŭ en prelegoj informis pri la tre bonaj spertoj. Pri sia vojaĝo li publikigis en ĉeĥaj gazetoj multajn artikolojn tre interesajn kaj ofte nekutime spritajn. Sed neniam aŭ preskaŭ neniam li menciis Esperanton. Pro kaŭzo al ni nekonata. Antaŭ publiko li mienis, kvazaŭ li scius la finnan lingvon. Li pereis en majo 1945.

TURISMAJ PROSPEKTOJ KAJ GVIDLIBROJ estis eldonitaj multaj, ĉiuj de publikaj instancoj, turismaj organizaĵoj, urbestraroj, ministerioj fervoja aŭ komerca, aŭ el subvencioj de ili donitaj.

"Vlastivědní sborník" estis verkata kaj eldonata en 1910-1914 de d-ro JOSEF BĚLOHLAV kun esperantlingva subtitolo "INSTRUA KOLEKTO PRI BOHEMAJ LANDOJ" [16 ĝis 36]. Unu kajero enhavis ĉirkaŭ 20 foliojn de bildoj el koncerna urbo aŭ pejzaĝo, unu landkarteton (1:100000), kaj unu aŭ du paĝojn de klariga ĉeĥlingva teksto. La tekstoj sub la bildoj estis en la ĉeĥa kaj en Esperanto, ankaŭ la enkonduka teksto estis en kelkaj kajeroj en Esperanto, krom en la ĉeĥa. Entute aperis 40 tre belaspektaj kajeroj. Bělohlav estis ĉiam favoranto de nia lingvo kaj sciis ĝin sufiĉe funde.

GVIDFOLIOJ LAŬ UEA-NORMO aperis pri Bratislava [178], Brno [179], Dobšiná [176], Hořice v Podkrkonoší [181], Hradec Králové [239], Jaroměř [182], Karlovy Vary, Kladno [184], Klatovy [177], Lázně Bělohrad [219] (2 eld.), Piešťany [357], Olomouc [190, 347], Praha [185] (3 eld.), Tatroj.

PROSPEKTOJ PRI EKSPOZICIOJ aperis en: Praha 1908 [371], Brno 1928 [74], Kroměříž 1948 [127], Liberec.

Informaj materialoj aperis pri SOKOL-KONGRESOJ 1912 [423], 1932 [421], 1938 [424, 425], 1948 [262, 422] kaj pri la laborista olimpiado en 1934.

IOM AMPLEKSAJ GVIDLIBROJ aŭ luksaj ilustritaj prospektoj aperis pri Praha [367-372], Moravia Karsto [1] (scienca verketo de d-ro K. Absolon tradukita de d-ro J. Barvíř), Olomouc [l90], Poděbrady [126], Kladno [187], Schönhengst [188] (= "belaj krutaj deklivoj"; la germana nomo de vilaĝo apartenas al Hřebeč, kiu situas meze inter la urboj Svitavy kaj Moravská Třebová, sed en la germana lingvo ĝi kovris ankaŭ la tutan regionon, inkluzive de la urboj Svitavy, Lanškroun, Moravská Třebová; antaŭ 1945 la regiono estis loĝata de germana minoritato. N. d. l. red. ), "La Bohemiaj mondbanlokoj kaj iliaj ekskursteritorioj" [412], "Grotoj Domica, Jasov kaj Bielska", "Mondfama kuracbanloko Karlsbad" [323] (Karlovy Vary, 3 eld. fare de la urbestraro), "Franzensbad" [164] (Františkovy Lázně), Kolín [275], Uherské Hradiště [510], Lázně Bělohrad [299] ( 3 eld. en diversa redakto), Plzeň [360], Brno [189]...

LA FERVOJA MINISTERIO ELDONIS: du varbajn prospektojn invitantajn por vizito al ĈSR, serion da ilustritaj kartoj pri ĉeĥoslovakaj kasteloj, luksan gvidlibron pri la montaro Tatra [541], ĉeĥan-Esperantan broŝuron pri la montaro Krkonoše [287], ilustritan gvidlibron pri ĉeĥoslovakaj fervojoj [21], 12-paĝan brošuron "Ĉeĥoslovakio" [95], "La montaro Krkonoše" [324] (2 eld.), "Altaj Tatroj" [6] (10 eld.).

EN LA POPOLDEMOKRATIA RESPUBLIKO aperis gvidlibroj pri Altaj Tatroj [529], Vyšné Hágy, Rajecké Teplice, "Vintro en slovakaj montaroj" [526], Bratislava (2 eld.), Praha [366] (3 eld.), Karlovy Vary [362-364], Kroměříž, Olomouc [346], Tábor [493].

Ĉarma 16-paĝa broŝureto "Saluton" [409] enhavas gajan simplan tekston pri nia lando akompanatan de kvarkoloraj bildetoj sur kreta papero.

Mapo de la Respubliko sur duobla poŝtkarto aperis en du eldonoj: unu kun teksto turisma, la dua kun popolaj kantoj. Ĝi estis eldonita de Instituto de Esperanto-Servo.

Apud aliaj lingvoj estis Esperanto uzita en la prospektoj pri Trenčín [503, 504], Olomouc [348] (2 eld.), Košice, Hradec Králové (urboplano).

Ilustritaj POŜTKARTOJ kun Esperantaj tekstoj aperis tre multaj, fari liston pri ili preskaŭ ne eblas.

Ni ankaŭ zorgis, ke turismaj esperantlingvaj presaĵoj el eksterlando havu ĉe ni respondan resonon. Ni tion faris sukcese danke al aktiveco de ĉeĥaj kaj slovakaj samideanoj kaj vigleco de nia gazetara servo. Ekzemple, la Asocio ricevis de la princa registaro en Liĥtenŝtejno leteron, en kiu ĝi dankas al ni pro la sukcesa disvastigado de informo pri eldono de iliaj oficialaj poŝtkartoj kun esperantlingva teksto. La sciigo aperis en 50 ĉeĥaj kaj slovakaj gazetoj. La registara esperantlingva letero estas datita en Vaduz la 12-an de marto 1931. Titolo de la letero tekstas: Regierung des Fürstentums Liechtenstein.

"Esprimon de laŭdo pro sukcesa kaj rezultporta propagando de Slovakujo en eksterlando helpe de esperantistaj rondetoj" ricevis Slovakotour en Trenčín de direkcio por fremdultrafiko ĉe komisiitejo por industrio kaj komerco en Bratislava (1948-03-19, n-ro 1418/48/On/Tč).

5.19. UEA-DELEGITOJ, PRAKTIKA UTILIGO

LA DELEGITA RETO de UEA estis en nia lando plej densa. Ĝi estis merito de Otto Sklenčka, librotenisto de Živnostenská banka en Hradec Králové. Li estis ĉefdelegito de UEA en 1923-1934. La vicĉefdelegito estis germano Hans Klinger, doganoficisto en Podmokly. Ilia helpanto estis hungaro Herold Kesik, urba oficisto en Bratislava. La maksimuma nombro de UEA-anoj estis atingita en 1928, nome 1361. Tiam nin superis sole Germanujo havanta je 42 anoj pli. En 1932 havis Ĉeĥoslovakio plej grandan nombron de UEA-anoj el ĉiuj landoj, nome 1194 (Prago mem pli ol 200). Germanujo havis jam nur 1185.

UEA estis tiam aparta organizaĵo, kiu volis dediĉi sin ekskluzive al praktika apliko de Esperanto. La naciaj societoj kaj ilia centro Konstanta Reprezentantaro devis dediĉi sin al eduko de novaj esperantistoj. En pluraj landoj estiĝadis kvereloj inter UEA kaj nacia societo pro ĵaluzo pri kotizoj. Ĉe ni Sklenčka kaj ambaŭ naciaj societoj sciis kunlabori harmonie. Sklenčka estis dum 1930-1934 kasisto de ĈAE kaj seninterrompe ĝia komitatano. Li estis konvinkita, ke la plej efika metodo por teni nove kreitan esperantiston en la movado estas liveri al li UEA-jarlibron. Post pluraj jaroj evidentiĝis, ke pli firme oni ligas novan adepton konvinkinte lin pri la alta tasko de la movado: ĝi celas al proksimiĝo de la homaj animoj kaj koroj. Tiu nia idealo estas nebula kiel ĉiuj idealoj. Sed malpli nebula ol la espero ion nun gajni per la internacia lingvo.

Denseco de la delegita reto tamen utilis. Eksterlandaj esperantistaj turistoj trovis tion tre agrabla. Ekzistas pri tio ne malmultaj konfirmoj.

Aktiveco de la delegitoj efektivigis multajn aplikojn de Esperanto en sferoj komerca kaj kultura.

Ĉiuj INTERNACIAJ FOIROJ en Ĉeĥoslovakio eldonadis prospektojn kaj afiŝojn esperantlingvajn (Praha, Liberec, Brno, Bratislava), plej sisteme tiu de Liberec.

La rozkulturisto J. Böhm en Blatná, la plej granda tiuspeca entreprenisto, nomis du siajn novajn rozojn "D-ro Zamenhof" (ruĝa) kaj "Esperanto" (flava).

VARNOMOJ kreitaj aŭ pruntitaj el Esperanto ekzistas ankaŭ en nia lando. En la Asocia Bulteno, vol. 1937, paĝo 34, kaj vol. 1938, n-ro 6/7, estas ilia listo kompilita de O. Ginz: Likvoroj Esperanto kaj Verda Stelo, pulvoro por harlavado Bonega, kunmetebla pordoŝildo Nomo, seruro Gardas, stampilkuseno Stamp, flanelo Dorma, elektra lampo Intensa. La plej nova uzo estas la var-marko "Akra" por kudrilo eksportata en grandaj kvantoj de post la jaro 1947 de privilegiita ĉeĥoslovaka eksportsocieto (laŭ propono de O. Ginz).

Vitran flordomon vere internacian dank' al Esperanto konstruis por si JAROMÍR PAVLACKÝ en Veselí nad Moravou. Li kulturas kaj eksperimentas en ĝi pri diversaj eksterlandaj floroj kaj kreskaĵoj. La semoj, bulboj kaj plantaĵoj devenas ekskluzive de esperantistoj el diversaj landoj de Eŭropo, Ameriko, Afriko, Azio. Li raportis pri tiu ĉi unika entrepreno de amatora botanikisto la unuan fojon en "Heroldo de Esperanto" en 1955-01-16.

5.20. ESPERANTO EN FAKULA MEDIO

5.20.1 Fakoj de la Asocio

Ni klopodis ĉiam enigi nian propagandon en fakulajn mediojn esperante, ke ni tie trovos novajn esperantistojn starantajn ekster la ĝenerala movado. Ĉar laborista medio estis prilaborata de SAT kaj de kelkaj aliaj socialistaj organizoj kun pli difinita linio socialisma, kaj la katolika medio de IKUE, ni provis prilaboradi mediojn difinitajn laŭ profesio aŭ laŭ komunaj celadoj.

La Asocio havis fakojn studentan, junularan, skoltan, tramistan, poŝtistan, ĝardenistan, sed aktiveco de tiuj fakoj ne estis granda. Temis plejparte pri liverado de informoj en fakajn gazetojn. Per tiu maniero plej bone estis priservataj gazetoj instruistaj, precipe fare de J. Šupichová.

5.20.2. Fakaj kongresoj kaj konferencoj

Je Pasko 1922 okazis en Ĝenevo INTERNACIA KONFERENCO PRI ESPERANTO EN LERNEJOJ, kunvokita de la Pedagogia Instituto de J. J. Rousseau. Inter cento da instruistoj el 28 landoj kaj 16 reprezentantoj de registaroj estis niaj Kamarýt, Šupichová, Fridrich. La deklaron de la konferenco ni presigis ĉeĥe en kvanto de 24 000 ekzempleroj kaj aldonigis ĝin al ĉeĥaj instruistaj gazetoj.

INTERNACIA KONFERENCO PRI LA SOLVO DE LA PROBLEMO DE INTERNACIA LINGVO POR KOMERCO KAJ TRAFIKO en Venecio 1923-04-2/4 aprobis rezolucion favoran por Esperanto. Inter dekoj da aprobintaj organizaĵoj estis ankaŭ la komercaj ĉambroj en Brno, Liberec, Hradec Králové, Olomouc, České Budějovice. El nia lande ĉeestis d-ro J. Barvíř kaj d-ro A. Pitlík. Ĉeĥlingvan tradukon de protokolo de la konferenco presigis en bela broŝuro [223] nia grupo en Ústí nad Orlicí kaj ni ĝin dissendis al multaj taŭgaj adresoj.

La preparan KONFERENCON POR INTERNACIA RADIOTELEFONIA INTERKONSENTO en Ĝenevo, la 22-23-an de aprilo 1924, partoprenis d-ro A. Pitlík kaj Inĝ. G. Scholze. Unu el tri punktoj diskutotaj estis la problemo de helpa internacia lingvo. Ĉar parto de delegitoj diskutis en Esperanto, la alia parto vidante taŭgecon de Esperanto por trakti pri teknikaj temoj, konsentis esprimi unuanime rekomendon, ke ĉiuj radiostacioj dissendu en Esperanto almenaŭ unu vesperon ĉiusemajne kaj kiom eble plej ofte disaŭdigu Esperanto-kursojn.

La du KONFERENCOJN PRI ESPERANTO EN LA SCIENCO KAJ KOMERCO okazintaj en Parizo en 1925 ĉeestis d-ro Kamarýt, Hromada kaj Inĝ. Scholze, kiuj reprezentis Ĉeĥoslovakan Societon Ĥemian, Filozofian Union, la foirojn en Prago kaj Liberec, la komercajn ĉambrojn en Prago, Liberec, Hradec Králové kaj Plzeň. Reveninte ili ellaboris detalajn raportojn al la aliĝintaj korporacioj.

LA 24-a INTERNACIA KONGRESO POR LA PACO okazis en Parizo la 1-6-an de septembro 1925. Kiel delegito de Mírová jednota (Paco-Unio) en Brno estis tien sendita Ladislav Staněk, gimnazia profesoro en Brno. Li estis membro ankaŭ de esperantista sekcio ĉe "Centra Societo de Ĉeĥoslovakaj Profesoroj", en kies nomo li proponis al la kongreso, ke Esperanto estu akceptita kiel unu el oficialaj lingvoj de la paco-kongresoj. La kongresa propaganda komisiono akceptis rezolucion deklarantan, ke "la kongreso esprimas sin favore al la internacia helpa lingvo Esperanto kaj instigas edukistojn klopodi por instruado de Esperanto". En la enkonduka alineo estas inter iniciatintoj de la rezolucio nomita unualoke nia sekcio, poste la Esperantista Klubo en Brno, Franca Societo kaj Pariza grupo.

INTERNACIA KONFERENCO "PACO PER LERNEJO" en Prago, dum Pasko 1927, estis kunvokita de la Pedagogia Instituto de J. J. Rousseau ĉe la Ĝeneva Universitato. La inaŭguran kunvenon ĉeestis kaj alparolis la ministroj eksterlanda d-ro E. Beneš kaj lerneja d-ro M. Hodža. La konferenco ne estis kunveno esperantista, sed de instruistoj-pacifistoj. Referaĵoj estis permesitaj en ĉiuj lingvoj, sed traduklingvo estis unusola: Esperanto. La konferencon partoprenis multaj eminentaj pedagogoj, diverslandaj universitataj profesoroj. La resono de la Esperanto-apliko en Ĉeĥoslovakaj pedagogiaj rondoj estis tre rimarkinda. [218, 345].

Dum la 5-a INTERNACIA KONGRESO POR SEKSA REFORMO, okazinta en Brno la 21-26-an de septembro 1932, parolis en Esperanto ĝia vicprezidanto, dana kuracisto d-ro Leunbach. La malferma kunveno estis salutita esperantlingve en la nomo de ĉeĥoslovakaj esperantistoj de František Badura, tiama prezidanto de la Esperantista Klubo en Brno. La kongresanoj ricevis esperantlingvajn gvidlibretojn pri Prago, Moravia Karsto kaj Tatroj.

La unua KONFERENCO DE INTERNACIA FEDERACIO DE ESPERANTISTA TRAFIK- KAJ TRANSPORTLABORISTARO (IFETT) okazis en Prago la 11-an de aŭgusto 1932 en kadro de la 1-a kongreso de la Internacia Transportista Federacio (ITF). En la konferenco estis reprezentitaj Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Germanio, Nederlando, Svedlando kaj Svislando. Okaze de tiu konferenco la socialdemokrata faka gazeto Železničář (Fervojisto) enpresis informajn artikolojn pri IFETT, pri Esperanto kaj kurson de Esperanto.

LA KONFERENCON "ESPERANTO EN LA PRAKTIKO KAJ EN LERNEJOJ" en Vieno, en 1934, partoprenis T. Kilian (sendita de Radio Brno), G. Scholze (sendita de Foiro Liberec) kaj S. Kamarýt. Laŭ peto de la organizintoj (H. Steiner) ni disponigis al ili adresojn de ĉeĥoslovakaj invitindaj lokoj. La fervoja ministerio sendis la reprezentanton, ministerian konsilistan J. Hondl. La konferencon prezidis G. Scholze. Rimarkinda estis la oficiala rekono flanke de Aŭstriaj aŭtoritatoj.

LA INTERNACIAN KONFERENCON PRI "ESPERANTO EN MODERNA VIVO" okazintan en Parizo, en 1937, partoprenis J. V. Šamla kaj J. Bezdíček, delegitoj de Radiojournal en Brno.

5.20.3. En Societo de Profesoroj

Centra Societo de Ĉeĥoslovakaj Profesoroj estis unusola sindikata kaj pedagogia organizaĵo de instruistoj en gimnazioj kaj ceteraj duagradaj lernejoj. En 1921 estis ĉe ĝi fondita "esperantista sekcio", kiu havis ĉirkaŭ 40 membrojn kaj funkciis ĝis 1938. La unua prezidanto estis gimnazia direktoro Rudolf Fridrich kaj sekretario d-ro Stanislav Kamarýt. De ili poste transprenis la funkciojn profesoroj V. Jukl (Bratislava); F. Smeták (Hradec Králové), J. Hladký (Uherské Hradiště).

5.20.4. En skolta medio

La unua iom vasta kunveno de skoltoj-esperantistoj okazis 1921-08-02 en la 13-a UK en Prago. Partoprenis skoltoj el Anglujo, Danlando, suda Afriko kaj el nia lando. La kunvenon gvidis profesoro Stanislav Stejskal. Nian reprezentiĝon en Skolta Esperantista Ligo (SEL) tiam transprenis T. Čejka el Bystřice pod Hostýnem.

La 5-a tendaro de SEL okazis 1926-07-05/25 en arbaroj inter Vojkov kaj Jevany proksime de Prago. La tendaron partoprenis, krom niaj SEL-anoj, skoltoj el Anglujo kaj Germanujo. Ili vizitis Pragon kaj Pilzenon, tie la fabrikon Škoda kaj ekspozicion pri Esperanto kaj skoltismo (vidu la gazeton Všem, vol. 2, n-ro 6/1926).

La 12-a tendaro de SEL okazis 1934-07-16/31 en Kordíky kaj Tajov proksime al Banská Bystrica. Organize la tendaron prizorgis Centro de Slovakaj Katolikaj Skoltoj. La tendarojn partoprenis 142 geskoltoj (la skoltan 85, la skoltinan 35 kaj la ekzercan tendaron de skoltoj el Zvolen, kun kelkaj anoj el Žilina, 22 personoj).

Ni dediĉis intensan zorgon por enpenetri en skoltan medion: La Asocio havis skoltan komisionon gvidatan de F. Buhr kaj S. Lešinger. En Slovakio dediĉis sin al tiu fako A. Csáder kaj A. Macek. Slovakaj skoltaj gazetoj dediĉis multan lokon al la rubrikoj kaj al la kurso. La ĉeĥaj estis malfavoraj. Ni klopodis rompi ilian indiferentecon. Ekzemple en aprilo 1933 ni aldonis al la gazeto Skaut-Junák tri mil ekzemplerojn de Pojítko (Ligilo) [64]. Sen rezulto. En tiu tempo en Slovakio estis anoncitaj 60 skoltaj kursoj en unu jaro. Sed efektiva pozitiva rezulto, ekz. kontentiga scio de la lingvo, uzo en kontakto kun eksterlandaj skoltoj, estis minimuma spite la skoltan tendaron en Kordíky.

En 1934-02-26 ĉe Svaz junáků a skautek RČS (Asocio de geskoltoj en ĈSR) estis fondita Esperanta fako. Ĝi estis ligita al la eksterlanda fako de la Asocio kaj per estrado de la fako estis komisiita F. Buhr.

En 1945 la fako estis restarigita kaj kunagis en la eduka fako de la skolta asocio Junák ĝis ĝia ĉesigo. Post 1945 nia nacia sekcio de SEL havis pli ol 500 membrojn. La sekcion gvidis S. Lešinger (membro de SEL ekde I926).

Ĝenerale en nia skolta-esperantista movado aktivis, krom la jam nomitaj: Vláďa Janko (reprezentanto de SEL; Roudnice nad Labem), Alojz Janza (redaktoro de la gazeto Slovenský Junák), František Kučera (reprezentanto de SEL;

Ústí nad Labem, Bořivoj Poděbrad (reprezentanto de SEL; Olomouc), Sláva Pytloun (Liberec), Rudolf Zanáška (Ko- přivnice).

5.20.5. Inter fervojistoj

Pro la 13-a UK en Prago (1921) la fervojministerio rekomendis organizi kursojn de Esperanto por la fervoja personaro, kiu deĵore kontaktas kun fremdlandoj (la cirkulero de la ministerio n-ro 56321-20-pres/2 el 1921-0l-22). Samsenca estas ordono de la fervojdirekcio en Olomouc (n-ro 0112 el 1921-02-04 kaj n-ro 0691 el 1921-07-06). Okaze de la universala kongreso la direkcio Olomouc eldonis konversacian kajereton [555] por ebligi interkompreniĝon de fervojistoj kun vojaĝantaj fremdlandaj esperantistoj. Ĉiujn ĉi aranĝojn iniciatis Josef Řebíček, ĉefo de komerca departemento en la fervojdirekcio en Olomouc.

La direkcio de ŝtataj fervojoj en Bratislava eldonis ordonon (n-ro 469/1-I-1921), en kiu ĝi rekomendas lernon de Esperanto al konduktoroj, revizoroj, oficistoj kaj al staciaj personaroj. Laŭ la rekomendo aliĝis en kursojn 110 fervojistoj.

Oficialan publikecon havis gazeta paĝo Esperantský kútik (E-a anguleto) en ČSD - zpravodaj zamestnancov (ČSD - informilo de la okupitoj) en Bratislava. En tiu ĉi revuo eldonata de la fervojdirekcio en Bratislava por ĝiaj laborantoj aperadis la paĝo regule en 1929-1938, redaktata de O. Charvát.

En oficiala gvidilo por helpi fervojistojn en rilatoj kun eksterlando, eldonita de la fervoja ministerio en 1934, estas rekomendita studo de Esperanto [128], vidu ankaŭ [129]. La fervojdirekcioj en Hradec Králové, Olomouc, Košice, Brno en la jaroj 1935-1938 kaj 1947-1950 per apartaj dekretoj iam rekomendis al fervojistoj en siaj regionoj partopreni Esperanto-kursojn.

5.20.6. Favora sinteno de la poŝto

La poŝta ministerio per apartaj dekretoj en 1935 kaj 1936 informis detale pri poŝtistaj Esperanto-kursoj de Andreo Cseh en Arnhem kaj koncedis al partoprenantoj eksterregulan unusemajnan forpermeson.

135

Oficialaj poŝtkartoj kun Esperanta teksto estis eldonitaj laŭ nia propono de ĉeĥoslovaka poŝta ministerio en 1937. Tiam aperis du kartoj: Unu surhavas bildon de Brno kun teksto en la ĉeĥa lingvo kaj Esperanto "Brno, la urbo de Verda Stacio kun regula esperanta radio-sendo". La dua montras Zamenhof-straton en Lázně Bělohrad kun la teksto: "Lázně Bělohrad, Aleo de D-ro L. L. Zamenhof". Nia poŝto estis la sepa sur la listo de ŝtatoj aperigintaj oficialajn poŝtkartojn kun Esperanta teksto. Sed ĝi estis la unua en la mondo, kiu uzis ĉe tiu okazo Esperantan motivon.

En 1938 eldonis la ministerio pluajn kvar poŝtkartojn de la sama speco: "Praha, esperantista centro en koro de Eŭropo, "Lázně Bělohrad, Aleo de D-ro Zamenhof", "Lázně Bělohrad, esperantista libertempejo", "Brno, la urbo de Verda Stacio kun regula esperanta radio-sendo".

En novembro 1949 aperis pluaj kvar kartoj tiaspecaj en serio de 32 bildkartoj kun tre belaj bildoj sur la tuta paĝo: "Praha, esperantista centro en koro de Eŭropo", "Ostrava, esperantista radiostacio en ĉeĥoslovaka regiono de karbo", "Turčiansky Sv. Martin, sidejo de Slovaka Esperanto-Instituto", "Doksy, Somera Esperanto-Kolegio".

Plua agnosko de valoro de Esperanto fare de la ĉeĥoslovaka poŝto estas bela dupaĝa folio "Ĉeĥoslovakaj poŝtmarkoj por kolektantoj. Poŝtoficejo Praha I. Filatelista servo". Ĝi enhavas bildojn de ĉeĥoslovakaj poŝtmarkoj kaj indikojn pri ilia prezo, koloro, valido kaj vendoprezo. La traduko estis farita de O. Ginz laŭ komisio de la poŝtministerio. Li estis tradukinto ankaŭ de la tekstoj sur la poŝtkartoj. Kaj estis ankaŭ li, kiu instigis la eldonon kaj traktis en la nomo de la Asocio kun la ministerio.

5.20.7. Faka, scienca kaj politika literaturoj

Ĉeĥa Akademio de Sciencoj kaj Artoj al ĉiuj akademioj de la civilizita mondo [92]. Praha, 1919. Esperantlingva respondo al la memorskribo de la hungara Akademio pri la novaj landlimoj de Ĉeĥoslovakio.

T. J. Guéritte: Esperanto, internacia lingvo de inĝenieroj [174]. Brno, 1920. Ĉeĥlingva traduko fare de Inĝ. V. Kroužil, kun antaŭparolo de la aŭtoro al la ĉeĥa legantaro.

Transmara reveno de Ĉeĥoslovakaj legioj el Siberio Ĉeĥoslovakujon [502]. Moravany, 1921.

Ligo de nacioj pri Esperanto estas titolo de ĉeĥlingva broŝuro, tradukita el la franca de Rudolf kaj Hana Fridrich - vidu [456].

Nova logaritma kalkulilo de prof. J. Rieger el Alta Teknika Lernejo en Brno [400]. Brno, 1923. Dupaĝa detala prospekto kun priskribo de la funkcio.

A. Batěk: Instituto por gejunuloj pri la seksvivo [13]. 1925. Tradukis Z. Kulíková.

Metodo, de planado de urboj de prof. d-ro Zákrejs el Ĉeĥa Alta Teknika Lernejo en Prago. Pro la referaĵo en "Esperanto" 1927, verkita de d-ro Kamarýt, venis demandoj el pluraj landoj, inter aliaj de Postnikov el Berkeley en Kalifornio.

A. Batěk: Neoglifoj [426, 427]. Praha, 1934. Esperantlingva eldono de pasigrafio, projekto elpensita de la fama aŭtoro.

Internaciaj konvencioj pri fervojaj person-, pakaĵ- kaj fretaĵ-trafikoj [220]. Olomouc, 1930. El la franca kaj germana tradukis J. Řebíček.

Per poŝtmarko kaj Esperanto ekkonu la mondon [322]. Verkis B. Milič kaj J. Šamla. Praha, 1934. Faldita presaĵo tre bele tipografie aranĝita, ĉeĥa-Esperanta, destinita al filatelistoj en duagradaj lernejoj.

La ekonomia kooperativo de ŝtatoj de la Malgranda Entento [355]. Propono de J. Pekárek, deputito. (1930?).

Verda Stacio. Esperanta almanako de la Ĉeĥoslovaka Radio [523]. Redaktis D. Chalupa kaj J. V. Šamla. Brno, 1937. La libro rakontas dokumentite, kiel estiĝis Verda Stacio en Brno. Unuopajn artikolojn verkis radio-fakuloj, inter ili la prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Radio d-ro Ladislav Šourek kaj la direktoro de la stacio en Brno, nomata Verda Stacio, Inĝ. Antonín Slavík.

V. Šavel: Ŝlosilo de l' internacia filatelista korespondado [463]. Jablonné nad Orlicí, 1937. Enestis 77 frazoj en la lingvoj Esperanto, ĉeĥa, germana, franca, angla. La fremdlingvaj tekstoj-tradukoj devenas de esperantistoj el koncernaj landoj.

O. Ginz: Esperanto sur poŝtaj valoraĵoj [171]. Ĉeĥlingva teksto represita el Esperantista 1947 kiel 4-a n-ro de la "Informaj folioj pri Esperanto".

Konstitucio de Ĉeĥoslovaka Respubliko [276]. Praha, 1948. Tradukis J. Mařík, kunlaboris T. Pumpr kaj R. Hromada. Laŭ tiu ĉi Esperanta traduko la konstitucio eldoniĝis en la ĉina lingvo, libroforme, ĉinigis ĝin Paj Jŭan (1951).

Lerneja reformo en Ĉeĥoslovakio [300]. Praha, 1949. Tradukis J. Mařík, kunlaboris T. Pumpr. Ĝi enhavas diskurson de la ministro prof. d-ro Zdeněk Nejedlý kaj novan lernejan leĝon el 1948. La 2-a eldono aperis en l950 [301].

La traduko de la konstitucio aperis broŝure en 15 000 ekzempleroj, la broŝuro pri la lerneja reformo en du eldonoj po 5 000 ekzempleroj el mono asignita de la ministerio por informado por tiu celo al nia Instituto de Esperanto-Servo.

Venko de popolo en Ĉeĥoslovakio. Japanlingva broŝuro 95-paĝa pri okazintaĵoj en februaro 1948 aperis en Japanujo en l949. Verkita ĝi estis laŭ esperantlingvaj materialoj liveritaj de Josef Pošepný.

En 1950 aperis "Propono de Esperanto-stenografio" [434] de A. Staňura, kiu elvokis kunlaboron de la aŭtoro kun la ŝtata Stenografia Instituto en Prago kaj ankaŭ kun la Slovaka Stenografia Instituto en Bratislava. En la libro de prof. Jan Petrásek Dějiny těsnopisu (Historio de stenografio; eld. SPN Praha, 1973) estas naŭfoje menciita Esperanto kaj kvinfoje la nomo de A. Staňura. En la slovaka lernolibro Stenografia II estas artikolo pri Esperanto (la eldonoj el 1959, 1961, 1963, eble ankaŭ en la postaj), kiun A. Staňura verkis laŭ postulo de la aŭtoro d-ro Jozef Mistrík. - (A. d. l. red.)

5.21. LABORISTOJ

En 1911 JIŘÍ FRANTIŠEK CHALOUPECKÝ fondis LABORISTAN UNUIĜON ESPERANTISTAN kiel fakon de socialdemokrata kleriga societo Laborista Akademio. En 1912 Chaloupecký komencis eldonadi ĉeĥan propagandan monatan gazeton LA KULTURO. Ĝi turnis sin senkaŝe al laboristoj konsciantaj sian apartenon al la batalanta klaso kaj trovis rimarkindan resonon. Chaloupecký estis fervoja oficisto. Liaj ĉefaj kunlaborantoj estis Robert Šáda, librobindisto, kaj Josef Šídlo, tipografo, ambaŭ funkciuloj de la partio sur ne malgravaj postenoj.

Post unu jaro Chaloupecký transiris al Ido, sed liaj kamaradoj restis fidelaj al Esperanto kaj "La Kulturo" aperadis ĝis 1914, en la lasta jaro redaktata de Rudolf Fridrich. Ĝia enhavo estis sur tre bona nivelo.

Chaloupecký aliĝis al la komunista partio tuj post ĝia fondo. Li estis iniciatinto de la unua Spartakiado de la Federacio de laboristaj Korpedukaj Uniĝoj (FDT) en Prago, Na Maninách, en 1921. Kelkloke tie aperis surskriboj en Ido. Li mortis juna, lia enterigo en aprilo 1922 estis grava komunista manifestacio de danko al la batalinto por la laborista klaso.

En 1920 estis fondita "LABORISTA LIGO ESPERANTISTA EN ĈEĤOSLOVAKIO" (Svaz dělnických esperantistů v Československu) kun la sidejo en Pilzeno, en la konata laborista domo Peklo (Infero). Ĝia unua prezidanto estis Josef Pech, Josef Pešek estis sekretario, aliaj aktivuloj estis V. Büchl, F. Hahn, J. Pelcman. La Ligo eldonadis ciklostilite sian Bultenon de LLE. En 1933 ĝi eldonis ĉeĥlingvan tradukon de Lanti-broŝuro: Laborista esperantismo [298].

En januaro 1930 estis fondita plua organizo, nome "ĈEĤOSLOVAKA LABORISTA ASOCIO ESPERANTISTA" (ĈLAE) kun la sidejo en Ústí nad Labem, konkurencanta kun la unua. Ĝi havis ĉirkaŭ 210 membrojn en kvar disktriktoj, plejparte en lokaj grupoj. En 1935 ĝia 4-a jarkunveno decidis kunfandiĝi kun la Ligo. Kiel prezidantoj en ĈLAE funkciis Franz Tischer kaj E. Paul, sekretario estis Fränze Richter.

La ĉefaj iniciatintoj de la ĈLAE-fondiĝo estis F. Tischer, Görlich kaj F. Richter, ĉiuj el Ústí nad Labem. Programe ĈLAE aliĝis al la Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE) en Vieno, fondita tie en 1933. La membroj libervole abonis ĝian organon "La Socialisto".

La nordbohemia distrikta organizaĵo de ĈLAE, kiu estis plej vigla kaj agis efektive en distrikta skalo, fondiĝis 1933-06-11 en Svor apud Cvikov (germane Röhrsdorf), en la gastejo Hyke. En konferenco iniciatita de F. Tischer kaj Görlich partoprenis 26 gek-doj el 14 lokoj.

La distrikta estro fariĝis Anton J. Schiller el Varnsdorf, laboranta kiel desegnisto en Cvikov; plu apartenis al la estraro reprezentantoj de lokaj grupoj; Otto Dibelka, vitrogravuristo en Skalice u České Lípy, Jaroslav Strašek, vitrofacetisto en Svor, Franz Knobloch el Dolní Kamenice por la grupo en Česká Kamenice.

En 1933 okazis kvin distriktaj konferencoj: du en Svor (Röhrsdorf; 1933-06-11 kaj -12-10), po unu en Česká Kamenice (Böhmisch Kamnitz; 1933-07-16), Skalice u České Lípy (Langenau; 1933-08-13) kaj Kamenický Šenov (Steinschönau; 1933-10-01). La 2-a ĝenerala konferenco okazis en Svor, en la gastejo Hieges, 1934-06-03.

En la fonda konferenco de la distrikta organizaĵo Görlich diris, ke "la unua tasko de nia Asocio estas, ke la socialdemokrata partio rekonu Esperanton kaj apliku nian lingvon al la laboristaro". Samtempe li informis pri fondo de ISE en Vieno. La Asocio klare distingiĝis disde ĉiuj organizoj neŭtralaj, ĝia programo estis bazita sur la programo socialisma kaj orientita akre kontraŭ faŝismo.

En decembro 1933 A. J. Schiller komencis aperigadi tajpitan bultenon "Libera opinio" kun la subtitolo "Nordbohemia distrikta informilo en ĈLAE pri asoci-distrikta movado laborista, informanta pri Esperanto, politiko kaj aliaj internaj aferoj". La 3-a n-ro portas la daton 1934-01-15.

Laŭ informoj de O. Dibelka la agado de ĈLAE daŭris ĝis 1938, kiam ĝi "finiĝis per disbato flanke de Hitler-bandoj". La lasta kunveno de ĈLAE okazis 1938-05-15 en la gastejo Gericht en Skalice u České Lípy.

La plejparto de la membraro estis germanoj, A. J. Schiller mortis dum la milito. Görlich kaj F. Richter estis postmilite transloĝigitaj en Germanujon. Komence de 1981 niascie vivas O. Dibelka, 85-jara, kaj J. Strašek, 72-jara. - (A. d. l. red.)

En la popoldemokratia periodo, t. e. post la jaro 1945, aparta organizo de laboristoj estis nek utila, nek ebla.

Laborista Ligo Esperantista disiĝis memvole en 1947 por helpi al plifortiĝo de la unueca organizaĵo EAĈSR. La loka Laborista Esperantista Societo Kulturo en Plzeň (Dělnický esperantský spolek Kulturo v Plzni), kun sia samnoma bulteno "Kulturo", kunfandiĝis en januaro 1948, same kiel la regiona organizaĵo Okcidentbohemiaj Esperantistoj (OBE; Západočeští esperantisté) kun EAĈSR. - (A. d. l. red.)

5.22. INTERHELPO

"Interhelpo" estis laborista kooperativo, kiu formiĝis en la antaŭmilita Ĉeĥoslovakio por helpi en konstruado de socialismo en Sovet-Unio. El la vidpunkto internacilingva ĝi estas interesa pro la fakto, ke ĝiaj iniciatintoj estis ĉu esperantistoj, ĉu idistoj. Antaŭ ol priesplori tiun ĉi cirkonstancon, ni faros historian skizon pri la kooperativo mem.

Laŭ la interhelpanoj František Huňa [II]19) kaj János Számuel-Szabó [IX] la historio de Interhelpo komenciĝis jam dum la unua mondmilito, kiam Rudolf Mareček persone konatiĝis kun la socia kaj natura medio en la tiama Meza Azio. Tie li travivis la Grandan Oktobran Revolucion, membriĝis en la bolŝevika partio, batalis en la ruĝa Kirgizia divizio. En 1921 li revenis al ĈSR, al la Slovakia urbo Martin kaj poste al Žilina. Li estis iniciatinto kaj ankaŭ la ĉefa organizanto de la kooperativo.

La kooperativo estis fondita 1923-05-01 en Žilina akorde kun direktivo de la 1-a kongreso de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ). La Partio tiam subtenis decidon de la 4-a kongreso de la Komunista Internacio el 1922 kaj ĝian rezolucion pri proleta helpo al Sovet-Unio. La kooperativo estis en ĈSR registrita kiel Interhelpo, všeobecnérobní a spotřebitelské družstvo v Žilině (Interhelpo, ĝenerala produkta kaj konsuma kooperativo en Žilina) kun la statuto aprobita de ŝtataj organoj.

Al Sovet-Unio forveturis sume 1078 personoj (407 membroj kaj 671 familianoj) en kelkaj transportoj: la 1-a el Žilina 1925-03-29, intertransporto el Žilina 1925-10-11, la 2-a el Žilina 1926-07-12, la 3-a el Brno 1928-02-20, la 4-a el Žilina 1932-03-20. La kooperativanoj devenis el multaj lokoj de Slovakio kaj Ĉeĥio (precipe Moravio). Menciinda estas la fakto, ke inter ili estis reprezentitaj kvin nacioj: 405 ĉeĥoj, 380 slovakoj, 156 germanoj, 69 hungaroj kaj 68 transkarpataj ukrajnanoj.

La kooperativo, laŭ propono de R. Mareček 1923-05-0l nomita Interhelpo, venis al la urbo tiam nomata Piŝpek, nun Frunze, situanta en Kirgizio, sub la montaro Tjenŝano, en distanco de 7500 km de la hejmo, kaj loĝiĝis en ĝia proksimo. Ĝi transportis kune ĉion necesan por elkonstrui novan hejmon kaj propran industrian bazon.

La membroj de Interhelpo elkonstruis en la Kirgizia stepo vicon da entreprenoj, inter ili elektrejon (1925), teksfabrikon (1927), gisejon (1928), meblofabrikon k. a. Jam en 1925 Interhelpo estis deklarita kiel plej bona kooperativo en Sovet-Unio. En 1934 ĝi partoprenis en la industria produktado de la tuta Kirgizio per unu kvinono.

La kooperativo finis sian agadon en 1943 pro tiam realigata translokigado de industrio.

Dum 30 jaroj oni hejme ne skribis multe pri Interhelpo, la publiko apenaŭ sciis pri ĝi. En la lastaj du jardekoj tamen orientiĝis intereso de nia gazetaro al Interhelpo kaj ĝia historio.

Diskutata estiĝis ankaŭ la demando, kiu internacia lingvo markis por ĉiam la faman kooperativon. Interese estas, ke gazetaraj raportoj pri Interhelpo el la jaroj 1920-aj la lingvan problemon ne tuŝas (ekz. Pravda chudoby en 1924, Reflektor en 1925). Nur literaturaj fontoj el la jaroj post 1955 koncize aludas la problemon. Supozeble le ĉefa verko estas tiu de Pavel Pollák [VI], kiu enhavas plej detalan prikonsideron de la afero. Ĝi estas ankaŭ science bazita, ĉar kompilita de fakulo kaj eldonita en 1961 de la Slovaka Akademio de Sciencoj. La libro estas favora por la lingvo Ido. De la sama aŭtoro proksimume samtempe aperis gazeta pritrakto [V].

La postmilitajn fontojn estas eble dividi je tri grupoj:

1. Fontoj el la tempo ĝis 1960.

2. Fontoj el la tempo post 1960 favorantaj Idon.

3. Fontoj el la tempo past 1960 favorantaj Esperanton.

En la unua grupo estas fontoj nemultaj. Nian problemon ili frontas favore por Esperanto: J. Számuel-Szabó en 1958 [VIII] skribis: "En la lingvo Esperanto Interhelpo signifas internacian reciprokan helpon." La ministro Václav Kopecký en sia verko el 1960 diras, ke Interhelpo prenis sian nomon el Esperanto [IV] (p. 305-306).

La duan grupon, tre vastan, enkondukas la konvinkiva libro de Pavel Pollák - [VI]. El la libro ni citas: "La ideo fondi Interhelpon. . . aperis en Martin en Slovakio, en la grupo de Martinaj laboristoj kaj etaj metiistoj interligiĝintaj en rondeto de la internacia lingvo Ido. . . Al la rondeto, kies oficiala nomo estis "La Ido Klubo en Turčiansky Svätý Martin Chekoslovákia", venadis el Moskvo gazeto verkata en la internacia lingvo Ido, titolita "Revuo Internacionala". La idistan movadon la Komunista Internacio subtenadis. . . En la gazeto la Ido-rondetanoj en Martin legis pri letero de Lenin. . ., en kiu li vokas la mondan proletaron al plua teknika helpo por USSR. . . La 1-an de majo 1923 el inter membroj de la rondeto Ido formiĝis organiza kerno :. . Sian movadon en la lingvo Ido ili nomis ,Interhelpo' laŭ unu artikolo en "Revuo Internacional". . La artikolo havis titolon "Internacional' laboristal' helpo"

Preskaŭ ĉiuj dokumentoj, inkluzive de gazet-artikoloj el post la jaro 1961, estas evidente bazitaj sur la libro de P. Pollák, ĉar ili pri la internacilingva afero de Interhelpo parolas tute aŭ preskaŭ samvorte kaj kun la sama frazkonstruo kiel li. Elnombri tiajn dokumentojn ne estas necese.

En la trian grupon ni envicigas kelkajn aŭtorojn, pri kiuj oni povas supozi, ke ili ne konatiĝis kun la verko de P. Pollák. Estus utile konsulti ilin kaj verkontroli esencon de ilia aserto. Jen kelkaj citaĵoj:

El la libro de interhelpano František Huňa: "En Žilina Rudolf Mareček membiriĝis en Esperanto-rondeto kaj tie en internacia revuo li eksciis pri alvoko de Lenin al laboristoj de la tuta mondo, en kiu Lenin postulis, ke por la soveta popolo estu liverita ekonomia helpo. . ." - Post ses jaroj (1973) en Naše pravda (Nia vero) [III] F. Huňa ŝanĝis sian aserton favore por Ido, formulinte la aferon laŭ P. Pollák.

"Internacia ĵurnalisto" el januaro-marto 1968 enhavas artikolon de N. F. Danovskij (represita en Zprávy ČSEV, 1968/2, p. 21-22) kun la aserto: "Unuafoje mi legis pri Interhelpo en tagoj de ĝia fondiĝo, en la dudekaj jaroj, en Esperantaj gazetoj. . . ja la kreintoj de Interhelpo estis esperantistoj." Sed pruvi li tion ne scipovas, lia arĥivo en Odessa forbrulis kun la domo de lia patrino en la dua mondmilito (lia inf. el 1981-11-28).

Věra Holá en la gazeto de centra komitato de KPĈ Život strany (Vivo de la partio) en 1973 publikigis artikolon [I]; en kiu ŝi sciigas, ke "La ideo fondi Interhelpon, kiu apartenas al la plej signifaj elmigrulaj agoj de monda proletaro en Sovet-Union entute, estiĝis en Slovakio, en grupo de esperantistoj".

Lastatempe en Hungario estis publikigitaj artikoloj de Irén Szabó en "Világ és nyelv" (Mondo kaj lingvo) 1980/3, (recenzita en "Budapeŝta Informilo" el marto 1980), kaj en "Hungara vivo", 1980/5 [VII]. La artikoloj baziĝas sur la hungarlingva libro verkita de János Szabó (Számuel, resp: Samuel estis lia Interhelpa nomo) [VIII] kaj, laŭ aludo en la artikolo mem, ankaŭ sur interparolo kun la geedzoj Szabó, de post 1950 budapeŝtanoj. El 1a artikolo [VII] ni citas kelkajn partojn:

"Tiu kooperativo ekestis laŭ iniciato de diverslingvaj Ĉeĥoslovakiaj komunistaj esperantistoj... kreis industrion tiutempe modernan. - Ankaŭ lingvon, kiun nek antaŭ ili, nek post ili praktikis homidoj. Ili nomis ĝin lingvo Interhelpo, sed rajte ni nomus ĝin spontanea Esperanto.

Antaŭ la forveturo ili pensis, ke la internacia lingvo Esperanto estos la komuna lingvo en la nova patrio, ja kelkaj el ili jam konis ĝin. Tiutempe, en la dua jaro de ilia restado en Sovetunio, sovetaj esperantistoj aranĝis kongreson de SAT, kiun salutis ankaŭ Lunačarskij, popolkomisaro pri klerikado. La kongreso kompreneble primemoris ankaŭ ilin, la famo pri tiu kooperativo baldaŭ disiris en la mondon...

. . . La interhelpanoj. . . devis ĉion por si krei mem, ne restis do por ili tempo kaj energio lerni Esperanton. Tamen, ili bezonis komunan lingvon, kaj tiun celis la spontanea ,Esperanto', kreita far ili. En la lingvo, krom la bezonataj bazaj esperantlingvaj esprimoj, miksiĝis vortoj de la kvin mezeŭropaj popoloj kun tiuj de kirgizoj, uzbekoj, rusoj, ukrainoj, ujguroj, taĝikoj kaj tataroj. .

. . . ĉar la lirgvo de ilia socia ĉirkaŭaĵo estis la rusa, post kelkaj jaroj la kooperativanoj ĝin elektis por komunikado."

Kion konkludi? Plej fundan esploron faris P. Pollák, lia konstato pri Ido estas dokumentita ankaŭ per fotografaĵo de la Ido-Klubo en Martin, sur kiu estas 28 plenkreskaj membroj kaj 9 infanoj. Supre la klubanoj tenas tabulon kun nomo de la klubo kaj la jarindiko 1923, sube antaŭ la infanoj estas surskribo "Anke ni parolas Ido". Alia fotografaĵo montras k-don Václav Chlumecký, senatanon de KPĈ, dum lia traktado pri Interhelpo en Moskvo (1924) en grupo de aliaj ok personoj. Antaŭ ili sur ronda signo estas KVINPINTA STELO kun surskribo "IDO". Probable kun la delegacio (Mareček, Chlumecký) kontaktis sovetaj idistoj. Al P. Pollák estis je dispono koncernaj arĥivoj Ĉeĥoslovakiaj kaj Sovetiaj. Malfavore por kredindeco de detaloj en lia verko estas nia konstato pri kelkaj neprecizaĵoj en nomoj de personoj kaj ankaŭ en nomo de la idista revuo, foje Internacionala, foje Internacional (en Ido devus esti Internaciona).

La unua eldiro de F. Huňa [II] estus grava, ĉar li estis interhelpano, se li ne ŝanĝus ĝin [III].

Alia interhelpano, kiu parolis publike en Radio Praha 1975-04-10, estas Karel Šulc. (Li estis helpanto de R. Mareček jam en 1924 en Žilina.) En la parolo li diris, ke Mareček sciis la lingvon Ido. "Ĝi estis tia plibonigita Esperanto", diris K. Šulc kaj aldonis, ke ankaŭ li lernis de Mareček tiun ĉi lingvon.

J. Szabó estas unu el la plej signifaj interhelpanoj, iama sekretario de la partia organizaĵo en Interhelpo (1928- 1933), longjara prezidanto de Interhelpo (1933-1936, 1940-1942). Al Pišpek li venis kun la 2-a transporto, neleĝe, ĉar hejme li estis persekutata. Post la milito li fariĝis ministro de komuna mastrumado en Hungario. Lian komunikon ne eblas ne konsideri.

Ni aldonas, ke 1966-07-07 ĉeĥaj gefratoj Marie kaj Miloš Lochlnan el Mělník vizitis R. Mareček en Alma Ata (USSR). Ili estis lernantaj Esperanton ĉirkaŭ unu jaron. En letero al redaktanto de ĉi tiu verko (1982-02-15) M. Lochman skribas: "R. Mareček multon rakontis pri la kooperativo Interhelpo, bedaŭrinde detalojn mi forgesis. Mi nur opinias, ke R. Mareček kaj liaj kunuloj estis idistoj, ne esperantistoj. Kun li ni parolis ĉeĥe, sed sur la bildkarto, kiun li sendis al ni post nia reveno hejmen, li aldonis ĉi tiun frazon: "Ni deziras a Vu forta saneso, multa suceso e feliceso."

Ni konstatas, ke provizore ne estas eble fari definitivan kaj objektivan konkludon, kredinde estas nur, ke idistoj rolis en iniciato de Interhelpo. Sed el la historio ni scias, ke multaj idistoj tiam transiris al Ido el la movado esperatista (ekz. J. Kajš, J. F. Chaloupecký), ĉe pluraj interlingvanoj aparteno al unu aŭ alia movado nepre ne devus esti strikte limita, same la lingvoscio. Idisto forlasinta la Esperanto-movadon povus unuatempe laŭ la lingvoscio inklini al Esperanto pli ol al la nove elektita Ido. Sed tio estas nur konjektoj, plua priesploro de atingeblaj fontoj estus utila.

Fine ni admonas, ke oni komprenu ambaŭ movadojn, esperantistan kaj idistan, kiel samcelajn, parencajn, ke ne estas necese venigi la esploradon pri la estiĝo de Interhelpo al rezulto nepre favora por Esperanto.

REFERENCOJ PRI INTERHELPO

[I]HOLÁ, Věra: Českoslovenští proletáři v kirgizské stepi. En: Život strany, Praha, 1973, n-ro 8, p. 40-41.

[II]HUŇA, František: Interhelpo, osada ve stepi. Oblastní muzeum jihových. Moravry v Gottwaldově, 1967. .

[III]HUŇA, František,: Příklad solidarity. En: Naše pravda, Gottwaldov, 1973, vol. 29, n-roj 26-32, ĉiam p. l.

[IV] KOPECKÝ, Václav: ČSR a KSČ. Praha. 1960, p,. 305-306.

[V] POLLÁK, Pavol: Po stopách Interhelpa v Sovietskom Sväze. En: Pamiatky a muzeá, Osveta Bratislava, vol. 9, n-ro 3, p. 128-131

[VI]POLLÁK, Pavel: Internacionálna pomoc československého proletariátu národom SSSR. Bratislava, Vydavatelstvo SAV 1961.

[VII] SZABÓ, Irén: La kooperativo "Interhelpo" ĉe piedoj de la montaro Tjenŝano. En: Hungara vivo, Budapest, HEA 1980, vol. 20, n-ro 4, p. 142.

[VIII]SZABÓ, János: Internacionalisták Kirgizföldö. Budapest, Kossuth Könyvkiadó 1975.

[IX]SZÁMUEL-SZABÓ, János: V znamení proletárskeho internacionalizmu ("Interhelpo"). Bratislava, ŠVPL 1958.