Stanislav Kamarýt
Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

3. DUM LA DUA MONDMILITO

La flameto de esperantismo tamen flagris dum la tuta okupacio germana. La biblioteko de la Esperantista Klubo en Praha restis kaŝita en du ŝrankoj de la estinta kunvenejo en la kafejo Louvre. Areto da samideanoj ĉiusemajne kunvenadis private inter aliaj gastoj de la sama kafejo Louvre, en la centro de la ĉefurbo. Tiutempe oni tre ŝparis lumon, tial la kunvenetoj ne estis malsimilaj al bildo pri kunvenoj de la unuaj kristanoj en katakomboj. Tiaj sperto kaj imago tre edifis vizitantojn de tiuj kunvenetoj.

La nazioj kruelis dum la okupacio ankaŭ kontraŭ esperantistoj. Estu tie ĉi enskribita listo de ĉeĥoslovakaj esperantistoj mortintaj promilite aŭ pereintaj en naziaj koncentrejoj. Ni ne sukcesis fari ĝin kompleta. (La liston de 12 martiroj menciitaj de la aŭtoro la redaktoroj plivastigis al 37).

JAROSLAV BENDA, skulptisto el České Budějovice, paf-ekzekutita en Tábor pro la Heydrich-afero.

ROBERT BLOCH, ĝenerala sekretario de la Asocio en 1938, KAJ LIA EDZINO, naskita Finkelstein el Varsovio, pereis en la koncentrejo O wi cim (germane Auschwitz).

BUNZL, judo vivinta en Prago, mortis en nazia koncentrejo. En la kongresa teatroprezentado de "Nokto en Karlův Týn" (13-a UK, Prago 1921) li, prezentis la reĝon Karolon la IV-an, al kiu li tre similis.

KAREL CHROBÁK, prezidanto de la Esperanto-Klubo en

Moravská Ostrava, pereis dum la "morto-marŝo" el la nazia malliberejo en Breslau (nun Vroclavo, Pollando) en 1945.

LEOPOLD FLAJŠR, laboristo en la uzino ETA en Prago, mortis en 1a koncentrejo Mauthausen.

PETR GINZ, filo de Ota Ginz, deportita kiel 17-jara, pereis en nazia koncentrejo.

Inĝ. JULIUS GLÜCK estis germano naskiĝinta en Ĉeĥoslovakio. En la ĵurnalo Večerní Praha (Vespera Prago) el 1971-08-19 skribas Ota Klíma en la artikolo "Lenin kaj Esperanto" pri sia onklo J. Glück kaj pri lia partopreno en la Krakova 8-a UK (1912), kie li renkontiĝis kun V. I. Lenin. J. Glück profesoris en Germanujo (Berlino), gvidis tie radio-kursojn de Esperanto, kompilis lernolibrojn, tradukadis. Post leviĝo de naziismo li foriris en Nederlandon, kie li instruis Esperanton en universitato. Al Prago li revenis por partopreni la antaŭkongreson de la 29-a UK en Varsovio, en 1937. En 1942 li estis arestita de Gestapo kaj poste pereis en O wi cim.

OLDŘICH HELMA, aktivulo en Brno, aviadisto, poste kiel ĉefserĝento de RAF17) pafofaligita super Germanujo de hitleranoj en 1941; portanto de medalo kaj milita kruco.

RUDOLF KOCH.

VLADISLAV KOSIDAR el Moravská Ostrava (nun Ostrava), la kvartalo Mariánské Hory, estis murdita en la koncentrejo O wi cim.

KOŠŤANSKÝ. (Pliaj informoj mankas.)

MARIE KRAUSOVÁ el České Budějovice estis paf-ekzekutita en Tábor pro la Heydrich-afero.

JOSEF KŘEMENÁK, patro, simpatianto al Esperanto, kaj LIA FILO JOSEF, laboristo, aktiva esperantisto, mortis en la koncentrejo Terezín.

LEDERER KUN SIA EDZINO, judoj el Prago, pereis en koncentrejo.

MARTA LEDEREROVÁ el Vodňany estis mortigita en la koncentrejo Ravensbrück. (Ŝia edzo revenis el Anglujo kiel leŭtenanto de nia armeo.)

LADISLAV LIŠKA, 39-jara muelisto el la vilaĝo Lidice, edzo de Růžena Lišková, estis paf-ekzekutita de hitleranoj en la tago de ekstermo de la vilaĝo 1942-06-10.

STANISLAV MALÝ, faka instruisto, prezidanto de la Esperanto-klubo en Mnichovo Hradiště, pereis en O wi cim.

MUDr. KAREL MAREK, fondinto kaj prezidinto de la Esperanto klubo en Mladá Boleslav, estis arestita de Gestapo en 1941, mortis en malliberula hospitalo en Moabit apud Berlino.

TONĈA MRÁZKOVÁ, fervoja laborantino en Olomouc, unu el gravaj kunlaborantoj kaj tradukantoj de Moraviaj Esperanto-Pioniroj, estis turment-mortigita en O wi cim. - "Ŝia koro brulis pro idealo de servo kaj ofero..." (Kamarýt).

Fraŭlino NASOVÁ el Prago.

MARIE NOVÁKOVÁ, virino el Lidice, patrino de R. Lišková, pereis en la koncentrejo O wi cim.

JAROSLAV NOVOBILSKÝ, lerneja direktoro en Melč, oferema publika aganto, organizanto de interlerneja korespondado en Esperanto, estis arestita de Gestapo 1941-09-23 kaj mortigita en la koncentrejo Mauthausen.

OTTO PETROI.

FRANTIŠKA PLAMÍNKOVÁ, fondintino de Virina Nacia Konsilantaro, senatanino por Ĉeĥoslovaka Nacia Socialista Partio, ellernis kaj favoris Esperanton, ekzekutita de nazioj en 1942.

BOŘIVOJ PODĚBRAD el Holice apud Olomouc, reprezentanto de ĈSR en Skolta Esperantista Ligo, estis turmentmortigita de Gestapo.

JOSEF RAŠKA, pioniro de la movado en la Ostrava-regiono, estis arestita de Gestapo 1941-03-16, ekzekutita en Breslau.

JAROMÍR ALOIS RYBAŘÍK estis arestita 1940-12-10 kaj mortis en la germana pundomo Waldheim. Li estis posedanto de librovendejo en Domažlice, Esperanton li lernis por helpi sian blindan fratinon Anna, fondintinon de la loka Esperanto movado en 1922-1925.

Inĝ. ANTONÍN SLAVÍK, direktoro de la radio-stacio en Brno, ĉefe meritiĝinta pri estiĝo de Verda Stacio, estis arestita en 1939-12-14 kaj ekzekutita en Berlin-Plötzensee.

JOSEF SENDZIMIR el Moravská Ostrava (nun Ostrava), la kvartalo Mariánské Hory, estis murdita en O wi cim.

JOSEF ŠAFRÁNEK, ledaĵisto el České Budějovice, estis paf-ekzekutita pro la Heydrich-afero.

MIROSLAV VAJSAR, membro de la Esperanto-Klubo en Hradec Králové, estis murdita en la koncentrejo Terezín.

JAROSLAV VICHNAR, juna samideano, estis mortigita per grenad-rompaĵero en Ostrava-Vítkovice unu tagon antaŭ liberigo de la urbo.

WALDSTEIN el Prago.

WEISSKOPF el Prago.

La listo de tiuj, kiuj TRAVIVIS NAZIAJN ARESTEJOJN,

estas ankaŭ nekompleta:

FRANTIŠEK BŘEZINA, muzik-instruisto kaj blinda Esperanto-aktivulo en Nové Hamry apud Žďár nad Sázavou.

JOSEF BUBEN el Němčice, la posta prezidanto de la Distrikta Nacia Komitato en Litomyšl.

FRANTIŠEK BUHR el Prago.

RUDOLF BURDA el Pilzeno, la posta prezidanto de la Mondpaca Esperantista Movado.

Akademia arĥitekto JOSEF DRLÍK estis kondamnita je morto. Li fuĝis el veturanta vagonaro, kaŝadis sin, sed estis kaptita kaj ree arestita. Li organizis ribelon, rezistantaj arestitoj okupis kaj tenis la arestejon ĝis alveno de la Ruĝa Armeo.

MARIE FLORIANOVÁ, komercistino, sekretariino de Moravi-Slovakia Esperanto-klubo en Uherské Hradiště ĝis ĝia likvido en 1941, estis persekutata.

OTTO GINZ el Prago.

HIRSCH el Prago, novnome Hanák.

VIKTOR HOMOLA el Brno, arestita en aprilo 1944, estis en germanaj koncentrejoj ĝis la militfino.

D-ro HUGO JOKL el Vieno, laste en Tábor.

Inĝ. JUNGWIRT el České Budějovice, post la milito li ŝanĝis sian nomon al Janovský. Li estis faka instruisto kaj poste direktoro de mezlernejo en České Budějovice. Antaŭ la milito li havis ampleksan kolekton de japanaĵoj, kies erojn li plurfoje ekspoziciis kun la celo propagandi aplikeblon de Esperanto.

VÁCLAV KALABSA, tinisto el České Budějovice.

ANNA KŘEMENÁKOVÁ el Záboří apud Skuteč, patrino de la pereinta Josef Křemenák jun., simpatiantino al Esperanto, estis kaptitino en la nazia koncentrejo Terezín (1944-11-0l ĝis 1945-05-08).

RŮŽENA LIŠKOVÁ el Lidice, ŝiaj edzo kaj patrino pereis. OTAKAR MAZENAUER, laboratoriisto el Uherské Hradiště.

KAREL PÍČ, Esperanta poeto, devis pasigi du monatojn en "reedukejo" de Gestapo.

PITTNER. (Pliaj informoj mankas.)

Pastro POKORNÝ el Nový Jičín, ano de sekreta Esperanto-klubo en la koncentrejo Buchenwald.

OTA SEP el České Budějovice, elstara sudbohemia fotograf-artisto, fotoreportero de Jihočeská pravda.

ZDENA SMÉKALOVÁ mortis en Radvanice (nun urboparto de Ostrava) kelkajn semajnojn post la reveno el koncentrejo.

KARL STEIER, kunfondinto de "La Unua Societo en Brno en 1901 (komitatano), gvidis kursojn, kompilis vortarojn kaj lernolibrojn por germanoj. Baldaŭ poste li transloĝiĝis en Svislandon, poste en Germanujon. Li revenis al Brno nur post la dua mondmilito el koncentrejo, mortmalsana. Esperantistoj en Brno zorgis pri li kaj post nelonge proprakoste prizorgis lian sepulton.

RICHARD ŠERÝ, tipografo el České Budějovice.

MUDr. FRANTIŠEK VANĚK el Dolní Bousov.

RŮŽENA VILÉMOVÁ, komercistino, komitatanino de Moravi-Slovakia Esperanto-Klubo en Uherské Hradiště, en la jaroj 1946-1951 ĝia vicprezidantino, estis dum la milito persekutata.

JAN ZEMEK el Rumburk, estante vundita, fuĝis el la disbombita Dresdeno.

STANISLAV ŽÁK, devene el České Budějovice, ekde 1920 loĝinta en Prago.

Laŭ ATESTO DE OTTO GINZ KAJ JAROSLAV ŠUSTR (Bulteno de EK en Praha, 1962, n-ro 61) el la Pragaj judaj esperantistoj, venigitaj en naziajn koncentrejojn, revenis sole Otto Ginz kaj Hirsch. La ceteraj pereis: Bunzl, Weisskopf, Waldstein, f-ino Nasová, P. Ginz, Flajšr, Lederer kun la edzino.

Pri la VIKTIMOJ EN SLOVAKIO mankas al ni koncernaj informoj, tamen neniu dubas, ke tie "multaj esperantistoj estis aktivaj kontraŭfaŝismaj batalantoj. Multaj el ili perdis sian vivon en la kontraŭfaŝisma lukto. .."[404].

RŮŽENA LIŠKOVÁ-VYŽVALDOVÁ el Lidice diris en la Esperanto-elsendo de Radio Praha okaze de la sepa datreveno de la ekstermo de Lidice interalie: "Nur post la reveno el germana koncentrejo ni virinoj sciiĝis, kia tragedio trafis nian vilaĝon kaj ties loĝantaron. Kaptis nin freneziga doloro, mi fariĝis indiferenta al ĉio, plej multe al mi mem, mi perdis volon vivi. Longe, longe daŭris, antaŭ ol mi rekonsciiĝis. Nur malrapide mi revenis en la vivon kaj estis ĝuste Esperanto, kiu ebligis al mi reveni al la vivo. Revidinte foje la surskribon ,Esperanto', mi rememoris ion tre karan el mia infanaĝo, jam longe perditan - entuziasmon de miaj gepatroj por Esperanto; mi transprenis de ili ĉi tiun entuziasmon, ĝi kaptis min kaj tenas min ĝis la nuna tago. Mi amas Esperanton, neniam plu volus perdi ĝin, mi amas ĝin pro ĝia granda ideo, kiun jam d-ro Zamenhof donis al ĝi; kaj mi kredas en la profundo de mia torturita koro, ke Esperanto helpos al mi revenigi mian karan fileton Miroušek, kiun germanoj deportis al Lódz (germane Litzmannstadt) en Pollando kaj de tie en alian koncentrejon, kie li malapreis sen postsigno. . ."

R. Lišková edziniĝis al Jaroslav Vyžvalda, entuziasma esperantisto. Ili konatiĝis dum la Somera Kolegio de Esperanto en Doksy, en 1948. En la fino de sia radia alparolo ŝi alvokis: "Ni dense kuniĝu por malhelpi novan militon, kiu estus pereo por ni ĉiuj."

EN LA TIAMA SLOVAKIA ŜTATO, dum la dua mondmilito, Esperanto ne estis malpermesita. Esperanto-Klubo en Bratislava aktivis dum la tuta periodo, en 1941-09-24 ĝi ŝanĝis sian statuton tiel, ke ĝia agadkampo estu la tuta teritorio de la tiama Slovakio. La ministerio por internaj aferoj en Bratislava aprobis la ŝanĝitan statuton 1943-06-17 kaj transdonis al la Klubo nur en decembro 1943.

La Klubo en januaro 1944 eldonis cirkuleron kun priskribo de la situacio kaj kun organizaj taskoj, en februaro aperis dua cirkulero, en kiu estis donitaj instrukcioj por plua agado. En la milita tempo ĝi estis la lasta. Kiam la milito proksimiĝis al la fino, esperantistoj estis suspektataj pri kontraŭŝtata agado, skribaj kontaktoj fariĝis malfacilaj.