Stanislav Kamarýt
Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

2. EN LA UNUA RESPUBLIKO

(1918-1939)

2.1. LA JAROJ DE RESTARIGO

El Pilzeno venis impulso eldoni novan gazeton. La iniciatintoj akiris aprobon de pluraj samideanoj en Prago kaj en marto 1918 aperis en Pilzeno ĉeĥa-Esperanta propaganda gazeto "LA PROGRESO". Eldonanto estis la Esperanto-Klubo en Pilzeno, redaktoro estis Bedřich Tittl, administranto estis František Kavan.

BEDŘICH (Frederiko) TITTL, laborejestro en la meblofabriko Heidelmayer en Pilzeno, estis tre sindona al nia afero, elkora idealisto. Li konis funde plurajn lingvojn. Krom Esperanto li studis funde ankaŭ Idon. Li mortis subite la 25-an de septembro 1929 en la urbo Spálené Poříčí.

FRANTIŠEK KAVAN, tre ŝatata komercisto en Pilzeno, estis aktiva funkciulo en diversaj komercistaj organizaĵoj, en sia maljunaĝo honorita per la titolo komerc-ĉambra konsilanto. Esperantisto li estis de post l906, persono gvidanta en la okcident-bohemia metropolo, regiona peranto ĝis sia morto.

"LA PROGRESO" turnadis sin ankaŭ al legantoj ekster nia lando intencante informi ilin pri ĉeĥaj kulturaj kaj politikaj problemoj. La tri unuaj duoblaj numeroj enhavis en paralelaj kolonoj, en la lingvo ĉeĥa kaj Esperanto, artikolojn de la ĉeĥaj deputitoj Gustav Haberman (Nacio kaj nacieco), de Luděk Pik (Evoluo al demokratio) kaj de la redaktoro Karel Votava (Tasko de la demokratio). Post la naskiĝo de Ĉeĥoslovakio, kiun salutis ĝia 9-a numero, "La Progreso" daŭrigis tiun ĉi agadon. La dua numero en 1919, dekses-paĝa, estis speciala eldono dediĉita al la sepdeka naskiĝdato de la prezidento Masaryk. Eksterlandaj esperantistoj povis ricevi tiun kajeron senpage post simpla peto.

Tia agado ne restis sen rezulto. Sciigoj el "La Progreso" estis citataj en diverslandaj gazetoj. La artikolo, liverita de la ministerio por provizado, pri la mizero de la loĝantaro en Bohemio, el la marta numero en 1919, estis publikigita en naŭ eksterlandaj gazetoj. Ivan Krestanov el la bulgara legacio en Berno deklaris, ke "La Progreso" estas la unusola gazeto en Ĉeĥoslovakio, kies sciigoj estas citataj en bulgaraj gazetoj. William Main Page, redaktanto de la gazeto The Esperanto Monthly en Edinburgo, skribis, ke "La Progreso" estas por li la plej interesa gazeto, ĉar "ĝi levas la kurtenon, malantaŭ kiu la ĉeĥoj estis kaŝitaj dum la milito".

Tiu tendenco restis en "La Progreso" ankaŭ post ĝia transiro al Prago en 1923. Regula rubriko superskribita per "El Ĉeĥoslovakio" enhavis en unu aŭ du kolumnoj koncizajn, ofte tre enhavo-riĉajn sciigojn pri aktualaj okazintaĵoj kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj en nia lando. Ili estis verkataj preskaŭ ekskiuzive de Hromada aŭ Ginz. Ankaŭ tiuj ĉi artikoloj estis ofte citataj, aŭ ili estis ofta instigo por korespondado el eksterlando.

Dum la traktado pri la fondo de "La Progreso" gvidaj personoj el ambaŭ antaŭmilitaj Esperanto-centroj proponis kunigi la centrojn. Oni komisiis "Komunan Komitaton de Bohemaj Esperantistoj" efektivigi la kunigon. La Komitato konsistis el Josef Eiselt, Rudolf Fridrich, Rudolf Hromada, d-ro Stanislav Kamarýt, Josef Pech, d-ro Augustin Pitlík, Karel Procházka, Julie Šupichová, Bedřich Tittl. La Komitato ellaboris kaj al la koncerna ministerio prezentis Statuton de "ĈEĤOSLOVAKA ASOCIO ESPERANTISTA" (Svaz ĉeskoslovenskych esperantistů). Post kiam la ministerio aprobis la statuton, okazis la fonda ĝenerala kunveno la 1-an de februaro 1920 en Prago, en la kafejo Louvre. Estis elektitaj: prezidanto Josef Eiselt, vicprezidanto d-ro Stanislav Kamarýt, ĝenerala sekretario Rudolf Hromada.

JOSEF EISELT estis atingita de la Esperanto-ondo ruliĝanta tra Eŭropo post la jaro 1900 kaj fariĝis persista esperantisto. Li estis profesoro kaj fine direktoro en gimnazioj en la tiama Aŭstria-Hungaria Bosnio kaj partoprenis en tiu lando daŭre la movadon kiel unu el la aŭtoritataj kaj gvidaj personoj. En 1910 li fondis en la urbo Sarajevo la unuan klubon en tiu lando, "La Bosnian Stelon". Tiam li tradukis kaj aperigis la kroatan Ĉefeĉ-ŝlosilon. Pensiiĝinte li transloĝiĝis en sian patrujon kaj loĝis en Prago. Ankaŭ tie ĉi li disponigis siajn talenton kaj laborkapablon al nia afero. Li estis homo tre laborema, oferema, persista kaj nekutime modesta.

RUDOLF HROMADA akceptis funkcion, en kiu li dum jaroj efektivigos multajn farojn rigardotajn kiel modeloj.

La taskoj plenumotaj estis nek malgrandaj, nek facilaj. Antaŭ la unua mondmilito oni dediĉis sin preskaŭ ekskluzive al la ĝenerala propagando, kiu ofte troigadis, plej olte kaj precipe rilate la facilecon de Esperanto. La Ido-krizo konvinkis la esperantistojn pri la neceso zorgi pri kvalito de sia lingvo. Jam en tiu tempo estis bezone krei novan publikon esperantistan. La periodo inter la du militoj estas karakterizata per tio, ke la esperantistoj malpli bruis ekstere, sed pli intense profundigadis sian scion de la lingvo kaj studis ĝin. Hromada komprenis tion.

Jam en la dua jarkunveno de la Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista li raportis, ke li mem dum la jaro gvidis ses kursojn. Kursoj okazadis en multaj lokoj de ĉeĥoslovakaj landoj - en malgrandaj lokoj relative pli ofte ol en la grandaj. Tio estis sukceso. Sed Hromada konsciis ankaŭ la duan taskon en la afero, pli novan, neglektatan antaŭ la unua mondmilito: la zorgon pri profundiĝo de la Esperanto-scio. Li jam en 1920 komencis prezentadi al esperantistoj ĉeĥajn tekstojn por individua traduko kaj posta kolektiva korektado kaj pridiskuto de la rezultoj. El tio sekvis en "La Progreso" kaj poste en la gazeto "Esperantista" (1946-1950) serio de tradukotaj ĉeĥaj tekstoj sekvataj de korektaj tradukoj kun kritikaj komentarioj de gramatikisto kaj vortaristo.

La duan ĝeneralan kunvenon de ĈAE ĉeestis 50 personoj reprezentantaj 237 voĉojn el 10 lokoj. La suma nombro de la membroj estis 416. Indivitluaj membroj pagis po 10 Kč (ĉeĥoslovakaj kronoj), la klubaj po 2 Kč. La enspezo dumjara estis 1133 Kč. La kunveno okazis la 27-an de februaro 1921. La raporto pri ĝi, verkita de Hromada, el kiu mi citas, aperis nur en la aprila numero de "La Progreso".

Urĝis plua tasko: kolektadi membrojn, kiuj pagas kotizojn. Ankaŭ la fakto, ke la propaganda organo aperadis ekster la ĉefurbo, kaŭzis malfacilaĵojn en la kontaktoj, spite la bonan volon de la redaktoro Tittl. Sed tiu ĉi tre persiste restis konvinkita, ke la centra organo devas esti ekster la ĉefurbo, kiu ja pro sia centremo ofte paralizas ideajn kaj ekonomiajn celadojn de la tuto. Persisto de la gvidantoj sekcesis forigadi la obstaklojn, sed estis bezona la tempo de kelkaj jaroj por atingi organizan ordon. La preparoj por la 13-a Universala Kongreso de Esperanto en 1921 apogadis kreskon de scivolema intereso, sed ankaŭ fortiradis laborantojn el la sfero organiza al la sfero kongresa.

Ni provis diversajn aranĝojn pri la kotizoj. De la komencaj 2 Kč oni venis en 1933 al 16 Kč de membro individua kaj 10 Kč por ano de la grupo aliĝinta korporacie. La membronombro tre variis. Grava malhelpo estis nepersistemo. En la fino de 1931 ekzistis sole 36 membroj pagintaj la kotizon seninterrompe depost la fondo. La kriza jaro 1930 finiĝis kun 231 membroj. Poste la membronombro malrapide, sed daŭre kreskis: en 1937 estis 1030, en 1938 estis membroj en 319 lokoj. La plej granda nombro estis atingita en 1949: 3945 membroj, kiam la kotizo (70 Kčs, poste 100 Kčs) enhavis ankaŭ la abonpagon de ampleksa Asocia organo. Malgraŭ la neimponaj ciferoj pri membronombro sciis la gvidaj personoj akiri sumojn kaj laborpovojn, per kiuj estis produktata laboro multe pli valora ol respondis al la monaj ebloj fontantaj el la kotizoj.

OTTO GINZ, oficisto en diversaj industriaj entreprenoj en Prago, lernis Esperanton en 1908 kaj aktivis en la movado de 1918. Viro kun senkompara laborkapablo. Dotita per nekutima kapablo memori, ĝui la plezuron pro scio logike pensi, volupte penetri abstraktaĵojn, ludi per utilaj meĥanikaj detaloj. Fidanto je la ideo de justeco. Li sentis sin ano de l' homaro. Liaj laboroj estas tiom multflankaj, ke vi legos pri li ankaŭ sur multaj aliaj lokoj de tiu ĉi rakontado.

2.2. EKSTERCENTRAJ INSTITUCIOJ

Grava malfacilaĵo organiza estis la granda ŝato de pluraj esperantistoj labori izole. Tial svarmis dum la unua jardeko kaj eĉ pli poste diversaj institucioj ekster la centro. Jen la plej gravaj :

BOHEMA ESPERANTO-SERVO (BES) estis entrepreno de inĝeniero Leopold Berger, esperantisto de 1908, ĥemiisto en la sukerfabriko en Moravany, du-tri jarojn funkcianta ankaŭ en Bulgarujo. Pensiiĝinte li vivis en Potštejn, urbeto en la orienta landparto de Bohemio. Per helpo de sudamerikaj esperantistoj li importis mate-teon kaj provis ĝin disvendadi en nia lando dum la unuaj jaroj de la Respubliko.

ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-INSTITUTO en Prago, fondita de d-ro Augustin Pitlík, konstituiĝis la 11-an de novembro 1923. Ĝi volis prizorgi precipe la flankojn instruan (kursojn) kaj prelegan en la propagando. Ĝi posedis "Privatan Lernejon de Esperanto" laŭ permeso de la ministerio por lernejoj (dokumento n-ro 131.488 el 1923-12-07). Direktoro de la Lernejo estis J. Eiselt. Ĝi rajtis organizi ekzamenojn kaj doni atestojn pri scio de Esperanto. Sed la Lernejo ne uzis tiun rajtigon ofte, ĉar la ŝtataj komisionoj estis preferindaj kaj preferataj. La Instituto efektivigis en 1926 la 4-an eldonon de la ĉeĥa Ĉefeĉ-ŝlosilo. En 1928 dum pluraj monatoj d-ro Pitlík eldonadis "Ĉeĥoslovakan Esperanto-preson" sendatan i. a. ankaŭ al redakcioj por represo de la informoj pri Esperanto kaj ĝia movado. En 1939 la Instituto spontane likvidiĝis.

NEŬTRALA ESPERANTO-CENTRO en Prago estis entrepreno de Robert Bloch, sekretario en la ministerio por poŝto. Robert Bloch perdis sian vivon en dummilita koncentrejo. Al la gvido de la Centro aliĝis eksĝendarmo Josef Vávrovský. La centro vendadis de 1931 diversajn esperantaĵojn, donis informojn precipe turistajn kaj afable prizorgadis diversajn aferojn por esperantistoj. La oficialaj organizaĵoj riproĉadis la fondinton pro la erariga titolo de lia entrepreno. En 1936 Bloch komencis denove labori organizite en la landa Asocio akceptinte funkcion de ĝenerala sekretario. Li estis esperantisto ĝisosta, homo ekstreme vivema kaj vigla, oferema super la kutima nivelo.

En la regiono de Ostrava agis kaj agitis REGIONA ESPERANTO-LIGO, fondita en 1931 en la urbo Český Těšín, fieranta, ke ĝi kunigas ĉeĥojn, polojn kaj germanojn. Ĝia animo estis la prezidanto Ludoviko Krysta, ĝia sekretario Jaroslav Hladký. Ĝia agado konsistis el kunvenoj okazantaj ĉiumonate, ĉiufoje en alia loko. Ili estis bone vizitataj, ofte de ĉirkaŭ 100 partoprenantoj.

En la norda Bohemio prof. M. Murath el Teplice kunvokadis kunvenojn de nordbohemiaj esperantistoj germanaj kaj ĉeĥaj, sub titolo AMIKA RONDARO ESPERANTISTA, fondita en 1933. Ĝia sekretario estis ĉeĥo L. Krisl, faka instruisto en la urbo Lom u Mostu. ARE havis 40 registritajn membrojn. En 1933 okazis 8 kunvenoj.

Tiaj kunvenoj nepre utilis por interkonatiĝo, por ekzerciĝo en konversacio, por akiro de informoj, sed la kunvokantoj ankaŭ enkasigadis kotizojn, malgrandajn, neregulajn. Multaj pagintoj de sumetoj estis konvinkitaj, ke per siaj heleroj ili jam plenumis komplete sian devon kotizi al sia idealo.

Ĉu tia diseco de fortoj malutilis tro? Ne ĉiam, sed iam tamen sufiĉe. Oni foruzadis tro da fortoj por internaj celoj administraj kaj oni fortigis la izolecon de multaj samideanoj. Ekzemplo el mia sperto: BES-adresaro [41-54]. Nepre utila libreto. Tre zorge redaktita kaj tre bele presita, nemultekosta: kun enpreso de adreso sen foto Kč 6,40, kun foto Kč 8. Sed ne nur unufoje mi renkontis esperantiston, kiu relative bone estris la lingvon. "Ĉu vi estas organizita?" - "Ho jes, mi enskribis min en la BES-adresaron." Nenion plu. Kaj li ne enskribigis sin en ĉiun volumon, por li sufiĉis ripeto post 3 ĝis 6 jaroj. Kaj li estis konvinkita, ke li komplete plenumis sian samideanan devon esti organizita. Tion ni ĉiam rigardis malutila por la movado.

Sed ĝuste en tiu kazo oni ankaŭ ne povas nei, ke kelkaj el la BES-servoj ne estis eblaj sen la obstineco de la fondinto Inĝ. Berger, kiu ne volis aŭskulti la admonojn de racie pensantaj gvidantoj de la movado. Same la senlaca kaj sensistema plenumado de diversaj personaj petoj, venantaj el la provinco, fare de Bloch, iom fantaziula, sed tre bonkora homo, signifis por ne unu samideano pruvon pri esperantista solidareco.

La movado inter BLINDULOJ, komencita jam antaŭ la milito, bone evoluis. En 1920 la Ĉeĥa Blindula Preso komencis eldonadi brajle presitan gazeton "Aŭroro" (pri ĝi vidu 2.8.) kaj en 1922 estis fondita SOClETO DE ĈEĤOSLOVAKAJ NEVIDANTAJ ESPERANTISTOJ (SOĈNE). Estis aranĝataj kursoj por blinduloj. Instruis Vuk Echtner, Božena Vlčková k. a. Unu kurson de V. Echtner partoprenis ankaŭ la poste fama ĵazmuzika komponisto Jaroslav Ježek.

2.3. PRI LA MOVADO EN BRNO

Estas strange, ke miaj rememoroj pri Brno, la urbo de la unua Esperanto-klubo, estas malfortaj. El la aktivuloj en la Aŭstria epoko, Karel Pelant unu jaron post fondo de la klubo foriris Pragon. Jan Kajš ne estis homo organizema. Verŝajne ankaŭ la ĉeĥa-germana konsisto de la membraro en la tiam tre germanema medio kaŭzis nesufiĉan venkovolon en la organiza sfero. En 1909 ni trovas apud la "Klubo de Bohemaj Esperantistoj" (daŭriganto de la "Unua Societo", fondita en oktobro 1901) "Germanan Grupon Esperantistan" fonditan en februaro 1905. Sed ankaŭ en la posta Respubliko (de post 1918) daŭris longe, antaŭ ol Brno komprenis la utilon labori en organizita centro. Mi ne forgesis ĝis nun mian surprizon, ke, veninte en 1922 el Bratislava en tiun Moravian metropolon, proponante min por diskuto pri organizaj taskoj, kaj invitite de unu el la kursgvidantoj, mi estis prezentita sole kaj nur al lia komencula kurso. Mia agado estis limigita ekskluzive al konversacio kun li, viro elstara, sed sen kontakto kun la ceteraj gvidaj personoj. El ili unu estis Josef Vondroušek. Laŭ lia opinio, de mi plene konsentata kaj ĉi tie preskaŭ laŭvorte citata, la kaŭzo, kial Brno en la komencaj jaroj de nia Esperanto-historio ne enskribiĝis pli reliefe en la enlandan kronikon - kvazaŭ ĝi flanke starus -- estas plej versimile la Ido-propagando, kiu estis en Brno plej akuta, pasia kaj longema. Ankoraŭ en la jaro 1927 trairadis la stratojn de Brno viroj kun afiŝoj Ido - Linguo Internaciona.

J. Kajš kaj liaj kunuloj persekutadis esperantistojn, agis kontraŭ Esperanto kun pasia malamo, senskrupule, fanatike kaj kun ĉia ruzo. Tiaj obstakloj verŝajne ne ekzistis en alia urbo, certe ne en tia grado. Kaj de post 1929 ripetis Kajš la samon kun Occidental. Sed tiam la situacio tamen diferencis. Esperantistoj ne polemikis kontraŭ li, kiel okazadis dum la Ido-epoko, ne akceptis defiojn al turniroj, kiel deziris Kajš, sed preferis publikigi en ĵurnaloj unu noteton aŭ informon. Sed kiam Kajš kaj kompanio aranĝis prelegon pri lingvo internacia, tiam la Brno-anoj venis. Ne mirinde, ke tia agado konsumis la fortojn kaj energion de esperantistoj el la unua tempo kaj perdigis iliajn laborrezultojn, almenaŭ la eksterajn. La vivo sub ĉiamaj embuskoj estis ĉagrena, kaj krome, la publiko ĉesis kredi al ambaŭ flankoi kaj forte dubis pri la problemo.

Nur granda peno kaj oferplena laboro de Dominik Konečný, la lasta prezidanto antaŭ la unua mondmilito, de Rudolf Fridrich, de Josef Barvíř, Vincenc Kroužil, Jan Šembera, Josef Jeřábek kaj aliaj savis la movadon en Brno. La malfacilecon de la situacio ilustras la fakto, ke ekz. Rudolf Fridrich, kvankam li estis gimnazia profesoro kaj poste direktoro, ne estis akceptata en redakcioj, kiam li tien portis artikolon pri Esperanto.

Nur kiam JOSEF VONDROUŠEK, bankoficisto, akceptis la funkcion de kluba sekretario (en 1929, kaj post jaroj la funkcion de prezidanto), ŝanĝiĝis la situacio. Li sciis krei novan publikon esperantistan kaj areton de kunlaborantoj, kiuj grandparte devenis el la kursoj de li daŭre organizataj kaj tre ofte persone gvidataj. La nova gvidantaro de la Klubo en Brno komprenis egale la gravecon de loka agado kaj de la kunlaboro kun la centro. En 1932 estis en Brno 6 membroj de la landa asocio, en 1937 jam 67. Josef Vondroušek, kiu estis esperantisto de la jaro 1922, komprenis funde la signifon de regulaj kunvenoj kun allogaj programoj, sciis ĝentile kaj persiste insisti pri esperantlingva konversacio kaj pri partopreno de multaj membroj en la kluba aktiveco. En 1945 fariĝis la programoj de la klubkunvenoj en Brno afero antaŭe planata por ĉiu monatkvaro, kio estis aranĝo modela, praktikata en nemultaj kluboj aliaj sur nivelo tiom alta. La modelon por presado alportis d-ro J. Geryk el Londono. Ĉirkaŭ tiuj programoj grupiĝis dum paso de tempo areto da elstaraj profesiaj kantistoj kaj muzikisto kaj formiĝis grupo amatora, kapabla por altaj taskoj.

Josef Vondroušek fariĝis nekutime funda konanto de la Esperanto-literaturo, precipe beletra. Krom tio li fariĝis majstro en esperantlingva konversacio, kiun li estras en unika kvalito, superante versimile ĉiujn protagonistojn en tiu fako. Krome li publikigadis multajn propagandajn kaj informajn artikolojn kaj noticojn ĉeĥajn. Ĉi tie estu menciataj almenaŭ liaj rubrikoj gviditaj dum kvar jaroj en la gazetoj Ruch kaj Nový lid.

Lia edzino Milada Vondroušková estis lia konscienca helpantito precipe en la organiza agadsfero, ekz. dum ambaŭ ĉeĥoslovakaj Esperanto-kongresoj okazintaj en Brno.

En Brno formis pluan malfacilaĵon la fakto, ke la germanaj samideanoj daŭre rifuzadis labori en komuna centro kun ĉeĥoj.

2.4. ORGANIZAĴOJ DE GERMANAJ ESPERANTISTOJ

En Bohemio la germanaj esperantistoj kunigis siajn grupojn en 1913 en la "LANDA ASOCIO DE GERMANAJ ESPERANTO-SOCIETOJ EN BOHEMIO". Post la unua mondmilito ili ŝanĝis la titolon al "LIGO DE GERMNAJ ESPERANTO-SOCIETOJ EN ĈEĤOSLOVAKIO" (1920). En 1924 ili reorganizis sian movadon. La Ligo kun nova titolo "GERMANA ESPERANTO-LIGO EN ĈEĤOSLOVAKIO" konsistis sole el individuaj membroj. La lokajn grupojn oni likvidis, ili plu funkciis kiel grupoj de GEL-anoj. Kiel oficialan organon GEL prenis la monatan gazeton "Marto", kiu komencis aperi en la urbo Graz (Aŭstrio) 1912, ne aperadis dum la mondmilito kaj estis renovigita de Josef Taubmann, instruisto en Bor (Nový Bor; germane Haida). La gazeto estis nur esperantlingva, nur la kovrilo havis germanlingvan subtitolon pri tio, ke la gazeto estas bulteno de GEL. En aprilo 1934 "Marto" ĉesis aperadi kaj GEL eldonadis memstaran "Bultenon" sesfoje dum la jaro. Ĝi estis senpaga por la membroj: Redaktis ĝin kune kun Inĝ. Gustav Scholze samideano Bruno Gahler, kiu post forigo el Ĉeĥoslovakio vivis en Hamburgo, kie li daŭre aktivis en la movado.

En 1932 havis GEL 395 anojn. Ĝia reorganizinto en la jaro 1924 kaj unua prezidanto estis Inĝ. GUSTAV SCHOLZE, profesoro ĉe la germana supera industria lernejo en Liberec. Li restis prezidanto en GEL ĝis 1938, kiam GEL tuj post la germana okupacio de la apudlimaj regionoj likvidiĝis por adaptiĝi al la postuloj de la naziismo. Post forigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio li venis Munkenon, kie li profesoris en industria lernejo kaj daŭre aktivis en la movado.

Krom li funkciis kiel duaj kaj triaj prezidantoj, en diversaj jaroj, d-ro Josef Fischer, profesoro en Vidnava (Weidenau), Franz Ulbert, poŝtdirektoro en Karlovy Vary (Karlsbad), Josef Süsser, profesoro en Žatec (Saaz), Rudolf Fenzl, fervojisto en Pilzeno, Heinrich Müller, direktoro en Ústí nad Labem (Aussig), Franz Benisch, direktoro en Moravská Ostrava, Rudolf Horn, direktoro de ŝparbanko en Krnov (Jägerndorf), Hans Klinger, supera doganoficisto en Podmokly (nun urboparto de Děčín; germane Bodenbach). Sekretarioj estis Karl Schüller, Fritz Michalek, Rudolf Rössel, fraŭlino M. Kirsten, kasisto estis fraŭlino M. König.

Krom la nomitaj funkciuloj estas inter la germanaj esperantistoj menciendaj la nomoj de aktivuloj: D-ro SIEGFRIED LEDERER, gimnazia profesoro de la latina kaj greka lingvoj en Prago, aktiva volapukisto, aliĝinta al Esperanto post la jaro 1900. Li estis kunfondinto de la societo de germanaj esperantistoj "Verda Stelo" en Prago [1908], redaktinto de la gazetoj "Universo" kaj "Rund um die Welt" (Ĉirkaŭ la mondo), tradukinto de "Bildolibro sen Bildoj" de Andersen, "Judito" de Friedrich Hebbel, "Sufero" de Carmen Sylva.

MUDr. ADOLF BISCHITZKY estis kuracisto en Prago, prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Ligo por Homaj Rajtoj, tradukinto de "Maria Magdalena" de Friedrich Hebbel, "Suferoj de la juna Werther" de J. W. Goethe, "La aliformita driado" de Hugo Salus.

JULIUS PATZELT (laŭ la gazeto "Marto" lia nomo estis J. PAZELT), horloĝisto kaj fortepiana agordisto, konstante turiste travojaĝadis, ofte perpiede, la nordon de Bohemio, prelegante pri Esperanto, aranĝante kursojn. Li fondis multajn grupojn kun apostola fervoro, korespondis kun d-ro L. L. Zamenhof, eldonis gazeton "La Migranto" kaj plurajn lernolibrojn. GEL starigis monumenton sur lian tombon.

JOSEF TAUBMANN, eldoninto de "Marto", estas krome aŭtoro de lernolibro por germanoj (1913 kaj 1920) [497, 498] kaj de "Esperanta Krestomatio" [495, 495].

2.5. AGADO POR UNUIGO DE ĈAE KAJ GEL

La Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista kaj Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio estis daŭre en amikaj rilatoj. En la Universala Esperanto-Asocio kaj Internacia Centra Komitato ili estis reprezentataj ĉiu aparte; la Universalajn Kongresojn salutadis el nia lando du delegitoj. ĈAE turnadis sin krom al ĉeĥoj kaj slovakoj ankaŭ al hungaroj, poloj kaj ukrajnanoj, GEL nur al germanoj. Tiu divido de la agadsfero praktikata de komenco estis proklamita per komuna rezolucio en 1926 dum la 3-a nacia kongreso en Bratislava.

La NACIAJ KONGRESOJ estis preskaŭ la unusolaj komunaj manifestacioj. Ili okazis: en Brno (1922, 300 partoprenintoj); Liberec (1924, 175 p.); Bratislavo (1926, 239 p.); Teplice (1928, 180 p.); Olomouc (l932, 262 p.); Brno (1935, 209 partoprenintoj).

Post la dua mondmilito, en la tiam nove formiĝinta popoldemokratia Respubliko, okazis kongresoj en Liberec (1949, 740 p.) kaj en Brno (1950, 988 p.). La 9-a kongreso, projektita por 1951 en Karlovy Vary, ne okazis plu.

La EKZISTO DE DU NACIAJ CENTROJ el la lando ŝajnis al pluraj esperantistoj nefacile tolerebla. En 1933 komencis realiĝi la ideo pri unuigo de la internacia organizo. Tiam ŝajnis al multaj, ke venis taŭga momento por provi unuigon de la organizo de la movado en nia lando, precipe ankaŭ tial, ĉar eĉ inter germanaj esperantistoj aŭdiĝis voĉoj por ia tiaspeca kunfandiĝo de ĈAE kaj GEL. Kreo de tia nova centro povis i. a. fariĝi impulso por enigi en la centron la instituciojn, lokajn kaj regionajn grupojn kaj fakajn organizaĵojn, kiuj ĝis nun staris aparte. Tial la komitato de ĈAE komisiis samideanon Josef Friedrich ellabori projekton de statuto kaj prezentis ĝin al eksterregula ĝenerala kunveno de ĈAE la 9-an de decembro 1933 en Prago. La principoj de la nova centro estis: la esperantistoj estas organizataj denove individue, ĉiu membro estas samtempe (pere de la nacia asocio) membro de UEA; la membraro estas dividita en sekcioj laŭ sia nacieco, la sekcioj estas estrataj de komitatoj elektitaj de ili mem kaj sidantaj en urbo elektita de la sekcio. Divido de la anoj en sekciojn okazas aŭtomate laŭ ilia nacieco, kiun indikis membroj ĉe sia aliĝo; la sekcioj gvidas la propagandan laboron en sia lingva sfero en la tuta Respubliko; lokaj grupoj estas fondataj ĉie, kie estas minimume 8 membroj; la lokaj grupoj havas rajton krei distriktajn aŭ regionajn komitatojn laŭ sia bontrovo; membroj interesataj pri problemoj fakulaj, profesiaj aŭ ideaj, povas grupiĝi en fakoj same aŭtonomaj; la Asocion reprezentas antaŭ neesperantista publiko kaj publikaj aŭtoritatoj Centra Komitato konsistanta el 12 anoj elektitaj en ĝenerala jarkunveno nomata kongreso, en kiun sendos ĉiu sekcio unu anon por ĉiu komencita cento da membroj; ankaŭ la lokaj grupoj sendas anojn en la Centran Komitaton, po unu por ĉiu finita cento da anoj.

La eksterregula kunveno aprobis ĉiesvoĉe, post detala diskuto, la intencon kaj la principojn de la statuto kaj komisiis specialan komisionon turni sin al ĉiuj esperantistoj en la lando per alvoko helpi la realigon. Se la resono de tiu alvoko estos kontentiga, ĈAE disiĝos kaj transiros al la nova unusola Asocio. Kiel ĝia nomo estis rekomendita la titolo "Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko". En la porstatutan komisionon sendis ĈAE la samideanojn Kamarýt, Friedrich, Sklenčka, GEL la samideanojn Scholze, d-ro Pontz, Bräuer. Tio estis aprobita en la jarkunveno de ĈAE en Prago la 18-an de marto 1934. Tiu kunveno krome decidis, ke en la komisionon eniru prof. Murath por Amika Rondaro Esperantista (ARE). Regiona Esperanto-Ligo (REL) perletere deklaris sin preta eniri en la preparatan centron. La statutprojekto estis detale esplorata. La germanaj anoj tre konscience zorgis pri garantioj de la aŭtonomeco de la sekcioj, la ĉeĥaj anoj estis pretaj por ĉiaj koncedoj. Inter la germanaj samideanoj ekster GEL aperis ne nur unu aprobanto de unuiĝo. Sed la GEL-gvidantoj finfine rifuzis. Tamen aperis utilo fini la laboron kaj provi la novaranĝon, ankaŭ tial, ĉar pluraj lokaj grupoj en germanaj urboj iam anoncadis sian disiĝon volante adaptiĝi al Hitler-anaj vidmanieroj. La GEL-anoj eksiĝis el la komisiono la 9-an de aprilo 1935. Sed el tre diversaj lokoj aŭdiĝis voĉoj de germanaj esperantistoj deklarantaj sian aprobon de unusola centro tutŝtata. Tial la komisiono, en kiu la rezignintan semideanon Otto Sklenčka anstataŭis samideano Otto Ginz, okazigis la fondan kunvenon de la ESPERANTO-ASOCIO EN ĈEĤOSLOVAKA RESPUBLIKO (Svaz esperantistů Československé republiky; Sväz esperantistov Československej republiky; laŭstatuta mallongigo EAĈSR) la 20-an de novembro 1935 en Brno; dum la 6-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso. El la germanaj esperantistoj akceptis funkcion en la centra komitato semideano PhMr. Franz Höfert en Znojmo kaj Josef Karl Donner, ŝparbanka oficisto en la urbo Planá u Mariánských Lázní. La unua el ambaŭ fariĝis, dum divido de la funkcioj, la unua vicprezidanto, la alia fariĝis sekretario. La Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista en sia 17-a ĝenerala kunveno, okazinta la 15-an de februaro 1936 en Prago, eniĝis en EAĈSR kaj transdonis al ĝi ĉiujn propraĵojn kaj posedaĵojn.

La laboro dediĉita al tiu ĉi koncentro de niaj fortoj ne estis foruzita sen rezulto. Plimulto de la germanaj esperantistoj restis en GEL, tamen respektinda nombro da aliaj aliĝis al la nova centro. Sed precipe grava sekvo estis, ke eniĝis en la novan Asocion la aparte starantaj unuopuloj kaj institucioj. BES-adresaro fariĝis aliĝinta entrepreno. ARE kaj REL (vidu 2.2.) eniĝis komplete. Grandsignifa estis la decido de REL, ĉar de post 1937 aro da viglaj samideanoj el la regiono de Ostrava laboris en niaj vicoj, iliaj sukcesoj akiritaj en la regiono elvokis kontenton de ni ĉiuj. Robert Bloch likvidis sian Neŭtralan Esperanto-Centron kaj akceptis funkcion de ĝenerala sekretario. La eldonantoj de la gazeto "Ligilo" en la urbo Prostějov vendis laŭ tre alscepteblaj kondiĉoj sian gazeton al la Asocio. Tiamaniere la 1-an de januaro 1938 aperis "Ligilo", redaktata senŝanĝe de samideano Heikenwälder, ne nur kiel organo de la Asocio, sed ankaŭ kiel ĝia posedaĵo. Ĝi estis pruvo pri efektive organiza bonordo.

Sed ni povis elprovadi tiun novaranĝon nur du-tri jarojn. Venis Munkeno kaj Protektorato.l6)

2.6. LIBRO-SERVO, LA ASOCIA OFICEJO

Por akiri monfonton estis starigita ĉe la Asocio "Libro-Servo". Procentaĵo ĉe vendado de libroj povis signifi respektindajn sumojn. Ĝi efektive alportadis ilin, precipe dank' al František Slavík, kiu laboris dum multaj jaroj kiel honora librotenisto en tiu ĉi fako.

Sed krom la Asocio multaj aliaj esperantistoj volis tiamaniere akiri rimedojn por sia agado. Estis nepre bezone akiri por la Asocio librovendistan koncesion kaj tiamaniere koncentrigi tiun librokomercon. Tio estis ideo de Ginz, kiu ĝin insiste sekvis. La celo ne estis atingebla facile, sed lia persisto fine venkis. La 1-an de januaro 1938 ekfunkciis oficiale "Librovendejo de la Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko". La koncesio estis lirnigita je libroj esperantlingvaj kaj libroj pri internacia lingvo, sed ĝi estis limigo negrava. Samtempe la Asocio ricevis koncesion libro-eldonistan kun la sama limigo.

La librovendejo komenciĝis tuj kun granda librostoko, kiun jam posedis la antaŭa Libro-Servo. Pri ĝi kaj pri ĝiaj ŝatindaj profitoj meritis precipe František Slavík.

Alia tre grava klopodo de Ginz estis, ke la Asocio posedu apartajn ĉambrojn, oficejon kun salajrata oficisto profesia. Tio efektiviĝis, la unuan fojon, la 1-an de februaro 1935, kiam la Asocio luis modestan ĉambron kiel subluanto en la oficejo de samideano Koutek kaj akceptis tre modeste salajratan oficiston V. Šavel. Li laboris ĝis la 31-a de januaro 1936. Tiam la plenumado de laboroj revenis denove komplete al Ginz, Slavík kaj aliaj.

La 1-an de aprilo 1937 la Asocio luis ĉambron en Prago, la tiama kvartalo XII, strato Fochova, domnumero 9, kaj dungis novan oficiston Jaroslav Bároch. La ejo estis malgranda ĉambro. Baldaŭ evidentiĝis, ke ĝi ne sufiĉas por la kreskantaj administraj taskoj. Ĝi ja devis servi nature ankaŭ kiel stokejo de libroj. Ginz serĉis novan ejon kaj trovis tre taŭgan duĉambran loĝejon kun kuirejo kaj longa koridoro en Prago, la tiama kvartalo II, strato Truhlářská, domnumero 16. Tie la oficejo ekfunkciis la 1-an de januaro 1938.

Tio signifis gravan venkon organizan kaj idean. La stato de la Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovakio iĝis brila, laŭ diversaj konsideroj eĉ enviinda. Ĝi posedis tre taŭgajn ejojn en la centro de la ĉefurbo, en la dua etaĝo de domo okupita komplete de komercejoj. La ejoj estis tri grandaj ĉambroj, stokejo, tre uzebla koridoro; ili havis longan vicon de fenestroj al-kortaj; sur la fenestroj brilis grandaj afiŝoj ĵus eldonitaj.

La Asocio estis posedanto kaj eldonanto de la gazeto "Ligilo", redaktata de Heikenwälder en la urbo Prostějov kun pruvita akurateco, kun "Bulteno de la Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko". Ĝia membrokotizo estis 16 Kč; lokaj grupoj, minimume okmembraj, korporacie aliĝintaj, pagis 10 Kč por membro. La abonkosto de "Ligilo" estis 20 Kč, sed membroj de la Asocio pagis sole 10 Kč kaj ricevadis en ĝi la Bultenon. Membroj neabonintaj "Ligilon" ricevadis senpage la Bultenon sesfoje dum la jaro. La represaĵoj el la Bulteno estis por tiu celo aparte redaktataj kaj ekspedataj en datoj aliaj ol la gazeto. Tiamaniere la Asocio kontaktis en pluraj monatoj dufoje kun sia anaro.

La Asocio utiligis sian librovendistan kaj libro-eldonistan koncesiojn. Ĝi estis jam eldoninta la unuajn librojn; lernolibron de Seppik - Krajc [418] kaj tradukon de "Bukedo" de Karel Jaromír Erben [130].

Pluan eldonadon garantiis la bona teknika kaj persona ekipo. La librovendejo posedis respektindan stokon da libroj el la estinta Libro-Servo kaj eldonis 32-paĝan katalogon de livereblaj libroj [240].

La ejoj taŭgis ankaŭ por kursoj kaj kunvenoj. Laboris tie konscience la oficisto de la Asocio, Jaroslav Bároch, salajrata modeste, sed regule, helpata de sia edzino Anna Bárochová. Ekzistis areto da sindonaj kunlaborantoj zorgantaj praktike kaj idee pri la funkcio de tiu relative ampleksa entrepreno gvidata de Ginz. Ekzemple, li fabrikigis krajonojn kaj skrapgumojn kun marko "Esperanto", uzeblajn kaj por propagando kaj por skribaj celoj egale bone. <>2.7. ORGANIZA PROGRESO KAJ ROMPO

La plej granda loka grupo, t. e. la Esperantista Klubo en Praha, tiam ankaŭ floris. Prezidis ĝin Jaroslav Šustr. La klubo plene konsciis pri la graveco de unueca landa organizo. La saman laŭdon oni povis tiam diri ankaŭ pri klubo; en aliaj gravaj urboj: Brno, Bratislava, Hradec Králové, Košice, Moravská Ostrava kaj aliaj. Laŭ ciferoj temis pri dekoj da personoj, sed la centrigo de la fortoj liveradis laboron respondantan al membronombroj multe pli altaj.

Sed tiu florado ne daŭris longe. En julio 1938 aperis en "Ligilo" bildo de bela ĉeĥoslovaka soldato-telefonisto kun klariga teksto: "Ĉeĥoslovaka armeo gardas la pacon". Tiaj bildoj neniam estas bonaŭguraj. - Okazis paŭzo en la aperado de "Ligilo" kaj la numero 8/10, datita la 31-an de decembro 1938, havas bildon de d-ro Emil Hácha, nova prezidento de la Ĉeĥoslovaka Respubliko, kaj alian bildon laŭ la tiama neinteligenta modo: junaj uloj en soldata sinteno, kun pioĉoj kaj ŝoveliloj surŝultre, deklaras "Ni konstruas novan respublikon". - Venis la Protektorato. Nova paŭzo en la aperado de "Ligilo". Nova numero aperis nur la 25-an de aŭgusto 1939. La nomon la Asocio ŝanĝis je "Ĉeĥa Esperanto-Asocio". La samideanoj Ota Ginz kaj Robert Bloch eksiĝis la 13-an kaj la 15-an de februaro 1939; František Heikenwälder eksiĝis en marto 1939, ĉar li fariĝis aŭtomate germana ŝtatano. La redaktadon de "Ligilo" transprenis d-ro Stanislav Kamarýt kaj Antonín Slanina, kiu, la lasta, estis respondeca redaktoro. D-ro Stanislav Kamarýt estis sendita for el Bratislava, kie li antaŭ nelonge estis nomita gimnazia direktoro; li devis iri al la urbeto Chotěboř. Simile fervoja konsilisto Josef Friedrich venis el Košice en la urbon Brno.

La 16-an de septembro la Asocio sukcesis havi sian ĝeneralan kunvenon. Ĉeestis 21 personoj. Josef Friedrich akceptis la funkcion de prezidanto; la vicprezidantoj estis Konstantin Koutek kaj d-ro Stanislav Kamarýt, ĝenerala sekretario estis Jaroslav Bároch. Kamarýt preparis la numeron 9/10 de "Ligilo", kiu devis fini la dekan jarkolekton, surhavi la daton de la 31-a de decembro 1939, kaj aperi en printempo 1940. La preparanto finis jam la korektadon, sed tamen la numero ne aperis, ĉar Gestapo fermis la oficejon de la Asocio en marto 1940. Estas kortuŝe konstati, ke en tiu ĉi nepublikigita numero estis listo de 92 donacintoj, kontribuintoj al la fonduso de la Asocio. Al Jaroslav Bároch, oficisto de la Asocio, Gestapo diris, ke li kaj same iu ajn ne havas permeson viziti la oficejon. La prezidanto de la Asocio havis kuraĝon viziti Gestapon kaj demandi pri kialo. Oni donis al li, ĉe la dua vizito, ordonon likvidi la Asocion. Por likvida laboro estos la oficejo malfermita. La Asocio kunvokis likvidan kunvenon la 3-an de novembro 1940. Ĝi decidis la likvidon kaj elektis komisionon, kiu anoncis la likvidiĝon al la polico, sed prokrastis la likvidan laboron.

Estis bezone disvendi la librostokon. Tio sukcesis. Tiamaniere estis konservitaj en la Asocia konto 5000 kronoj, kiuj estis por dispono de la Asocio restariĝonta post la liberiĝo. La ejojn, kompreneble, necesis mallui.

En la intermilita periodo la movadon antaŭenigis aro da personoj, el ili mi aldone nomu almenaŭ kelkajn:

FRANTIŠEK SLAVÍK, librotenisto en kooperativa fabriko en Prago, de post 1928 kunlaboranto en ĉiuj administraj taskoj de la komitato, honora oficejestro, disponigis sian adreson por korespandaĵoj. Multajn el ili li prilaboris mem, la ceterajn li disponigis al la koncernaj funkciuloj. Li multobligadis cirkulerojn, estis respondeca redaktoro de la Bulteno, kiun li mem dissendadis. Kiam montriĝis bezono, li akceptis la funkcion de ĉefdelegito de UEA, estris Libro-Servon - kio signifis akceptadi kaj dissendadi librojn kaj enkasigadi la pagojn. Li estis ĉiam preta servi kaj neniam pensis pri honorigo.

D-ro AUGUSTIN PITLÍK gvidis dum la jaroj 1930-1938, kiel vicprezidanto, preskaŭ ĉiujn komitatajn kunvenojn. Kiel estro de la turisma komisiono li intervenadis sukcese en ministerioj pri eldono de esperantlingvaj prospektoj kaj gvidlibroj.

JAROSLAV ŠUSTR estis dum pluraj jaroj unue sekretario kaj poste ĝenerala sekretario de la Asocio. Liajn laborpromesojn oni povis ĉiam fidi.

JOSFF FRIEDRICH, fervoja konsilisto en Košice, animo de la tiea Esperanto-klubo, daŭra komitatano de la Asocio, kasisto de post 1935, de post 1939 prezidanto, estis esperantisto ekde sia 16-a jaro. Li organizis plurajn prelegvojaĝojn de fremdlandaj esperantistoj kaj gvidis karavanajn vizitojn al eksterlando. Li estis la ĉefa aŭtoro de la statuto de EAĈSR.

VUK ECHTNER, kiu krom sia laborado en la blindul-esperantista movado trovis tempon por plenumi administrajn laborojn por la Asocio, funkciis kiel estro de la junulara komisiono.

ANNA TARANTÍKOVÁ estis seninterrompe komitatanino de la Asocio, ofte ĝia sekretariino aŭ protokolistino. Ŝi partoprenis multajn kongresojn.

RŮŽENA HERZIGOVÁ vigle partoprenis dum pluraj jaroj la laboron en la Asocio.

FRANTIŠEK STANĚK, arĥitekto, estis regula helpanto precipe ĉe multobligado de protokoloj kaj ilia dissendado.

JOSEF VONDROUŠEK, bankoficisto en Brno, animo de la tiea Esperantista Klubo, estis de post 1931 komitatano de la Asocio, fidele kunlaboranta. Sub lia gvido la klubo en Brno efektivigadis ĉiujn iniciatojn de la centro.

2.8. ESPERANTO-GAZETOJ EN ĈEĤOSLOVAKA RESPUBLIKO

"LA PROGRESO", fondita en Pilzeno komence de 1918, aperadis tie ankaŭ post fondo de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (distingu disde EAĈSR). La gazeto havis grandajn meritojn pri la reviviĝo de la movado post la unua mondmilito. Ĝia redaktoro Bedřich Tittl dediĉis al ĝi multan zorgon. Li estis tre bona stilisto kaj verkadis multon por sia gazeto. En ĝi aperis kontribuaĵoj de ĉiuj ĉeĥaj kunlaborantoj el la movado. Tamen ŝajnas, ke Tittl estis iom izolita en sia urbo, havante ĉirkaŭ si tre malmultajn lokajn kunlaborantojn. La ĉefa estis František Kavan, kiu administris la gazeton. Formala eldonanto estis la Esperanto-Klubo en Pilzeno. Malgraŭ multa klopodo de la redaktanto la enhavo de la gazeto fariĝis iom griza. Organizajn celojn malutilis la cirkonstanco, ke la sidejo de la gazeto estis ekster la ĉefurbo.

Julie Šupichová en Prago komencis en septembro 1920 eldonadi revueton 8-paĝan, monatan, "ESPERANTSKÝ ZPRAVODAJ" (Esperanto-Raportanto), plejparte ĉeĥlingvan. Ĝi aperadis regule dum tri jaroj, ĝis decembro 1923, kaj bone plenumis sian taskon informi kaj instrui la neesperantistan publikon.

En majo 1921 Oldřich Adámek, komercisto en Prago, komencis eldonadi pure esperantlingvan gazeton ĵurnalformatan (A3) sub titolo "ĈEĤOSLOVAKA GAZETO" kun paĝo "Nova Eŭropo". Redaktis ĝin Bouška. La gazeto volis esti tribuno por malgrandaj nacioj. En la 21-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago, 1921, kunvokis Rudolf Fridrich fakan kunvenon de esperantistoj el malgrandaj nacioj. La nova gazeto kolektis rimarkindajn informojn kaj artikolojn politikajn kaj kulturajn. Tamen, sukceso komerca ne venis. Sume aperis 14 numeroj, la lasta komence de 1923.

Ĉiuj tri organoj servis al publikigo de sciigoj el la Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, sed neniel ili estis en organiza rilato kun ĝi.

"LA PROGRESO" transiris al Prago en 1923. Kiam la situacio en Pilzeno malboniĝadis kaj la nombro de abonantoj malkreskadis, proponis ĝiaj eldonantoj en 1923 transiron de la gazeto al Prago. De la 6-a jarkolekto en Pilzeno aperis sole 6 numeroj, la lasta la 5-an de julio. La ebloj por la transigo ne ŝajnis en la Asocio grandaj. Tiam Hromada, apogata de kelkaj amikoj, kun konsento de la Asocia komitato, decidis mem transpreni la gazeton kaj eldonadi ĝin je propra risko kiel oficialan organon de la Asocio. La unua numero de la 7-a jarkolekto aperis en novembro 1923. Ĝi estis presita sur multe pli bona papero ol antaŭe, havis 16 paĝojn - en Pilzeno ĝi aperadis 8-paĝa; ĝi enhavis ilustraĵojn, la abonprezo estis 20 Kč. Ĉio ĉi signifis gravan faron organizan. La Asocio posedis oficialan organon redaktatan de ĝia ĝenerala sekretario. La Asociaj informoj unue aperadis sub aparta titolo; post unu jaro, en 1925, ili aperadis kiel aparta rubriko titolita Věstník Svazu československých esperantistů (Bulteno de ĈAE), pli poste sub esperantlingva titolo. La Bulteno ampleksis monate kvar paĝojn kaj la eldonanto ricevadis por tio rekompencon de la Asocia komitato.

En la revuo ĉiam pli ofte devis ripetiĝi alvokoj pagi la abonon. Ekzistis homoj, kiuj lasis liveri al si la opajn nunerojn de la gazeto kaj ricevinte post alveno de la 9-a numero pag-admonilon, ili resendis simple la 9-an numeron, konservante por si la antaŭajn ok. La eldonanto klopodis ricevi prunton de bonvolaj helpantoj. Sed pliboniĝo de la ekonomia situacio ne venis. Tio kaŭzis prokraston en la aperado de la numeroj. La plej granda paŭzo okazis inter novembro 1928 kaj oktobro 1929, do ĝi daŭris unu jaron. Tio kompreneble kaŭzis malplaĉon ĉe la membroj kaj abonintoj. Oni proponis, ke la Asocia Bulteno aperadu ne en "La Progreso". Tiel la afero estis solvita en 1933. "La Progreso" aperadis sen la Bulteno, tamen daŭre servante al la Asocio kaj al la utilo de la movado. Fine "La Progreso" ĉesis aperadi la 24-an de januaro 1935, la lasta numero estis la 8-a de la 15-a jarkolekto.

Kiam "La Progeso" eliradis tre neregule, la Moraviaj Esperanto-Pioniroj (MEP, vidu 5.4.) komencis eldonadi en Prostějov, en januaro 1930, novan gazeton "LIGILO". La unuajn du jarojn ĝi estis ciklostilita, la tria jarkolekto aperis presita. Ĝia redaktoro estis František Heikenwälder. Li sciis inventi novajn aranĝojn. Enestis allogaj ilustraĵoj. La unuopaj numeroj estis 12-paĝaj (formato A4), el tio kvar paĝoj estis literaturaĵo komposita tiel, ke eliginte la du foliojn oni ricevis kajereton kreonta dum la aperjaro belan libreton. La elekto de la literaturaĵoj por tiu celo estis ĉiam tre bona. MEP tiamaniere akiradis librojn por sia Eldonejo. La redaktoro zorgis, ke la gazeto aperadu akurate je la unua de ĉiu monato. "Ligilo" ne polemikis; ankaŭ tio plaĉis al la abonantoj. Heikenwälder sciis adapti la redaktadon konforme al la linio de la Asocio. La abonprezo baldaŭ estis la sama kiel ĉe "La Progreso" - 20 Kč. En 1937 la eldonantoj vendis "Ligilon" al la Asocio laŭ treakcepteblaj kondiĉoj.

"Ligilo" transiris Pragon la 1-an de januaro 1938, fariĝinte posedaĵo de la Asocio. La Bulteno de la Asocio komencis aperadi en "Ligilo". La membroj abonintaj "Ligilon" pagis sole duonan abonon, 10 Kč. La neabonintaj membroj ricevadis la Bultenon senpage.

La lasta numero de "Ligilo" aperis la 25-an de novembro 1939, sub numero 6/8. Mi kompostigis ankoraŭ numeron 9/10 sub dato de la 31-a de decembro 1939, sed ĉar Gestapo estis ne liberiginta nian oficejon, ni ne plu aperigis la duoblan numeron. Dum la periodo de Protektorato estis respondeca redaktoro de "Ligilo" Antonín Slanina, mi estis redaktanto. Heikenwälder estis devigita demeti la redaktoran funkcion.

Resume ankoraŭ pri "BULTENO DE ĈAE" (de post la 10-a de aprilo 1936 "Bulteno de EAĈSR"). Ĝi aperadis en la jaroj 1933-1937 memstare, sesfoje dum la jaro, ĉiujare ĉirkaŭ 50 paĝoj. Ĝi dediĉis sin ekskluzive al organizaj kaj propagandaj aferoj kaj estis liverata senpage al la membroj. Tio tre helpis la organizan firmigon. Redaktis ĝin Ginz, Kamarýt, Pitlík, respondeca redaktoro estis František Slavík. Kiam "Ligilo" fariĝis en la jaro 1938 propraĵo de la Asocio, la Bulteno aperadis sur ĝiaj paĝoj. La membroj, kiuj ne abonis "Ligilon", ricevis nur la paĝojn de la Bulteno, senpage, aparte redaktatajn kaj dissendatajn en datoj aliaj ol ĉe "Ligilo". Tiamaniere la Asocio posedis efektive du organojn.

Organoj de germanaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio estis "MARTO" en Nový Bor (Haida) en la tempo 1920-1934, redaktoro J. Taubmann, kaj "INFORMILO DE GEL" en Liberec (Reichenberg) en 1934-1938, redaktoroj B. Gahler kaj G. Scholze. (Vidu ankaŭ 2.4.)

"TERITORIA TRIBUNO DE LA UEA-DELEGITARO EN ĈEĤOSLOVAKIO", redaktata kaj eldonata de la ĉefdelegito de UEA Otto Sklenčka en Hradec Králové, aperadis laŭbezone. La unua numero aperis la 1-an de novembro 1925. Sume aperis dek unu numeroj. La lasta numero aperis la 30-an de novembro 1932. Ĝi plejparte konsistis el kolekto de UEA-cirkuleroj, de alvokoj por membriĝi, raportoj pri servoj. La prezo estis 7,50 Kč por kvin numeroj.

"ESPERANTSKÝ SVĚT" (Esperanto-mondo) estis ĉeĥlingva propaganda gazeto malgrandformata (A6) eldonata kaj redaktata de inĝeniero Leopold Berger en la lokoj Moravany v Čechách kaj Potštejn. En la tempo de la 1-a de oktobro 1928 ĝis la 1-a de decembro 1929 aperis kvin kajeroj, sume 44, paĝoj (16 x 11 cm) plus 38 paĝoj de ĉeĥa-Esperanta vortareto de Berger. La prezo estis 10 Kč.

"KALEJDOSKOPO DE L' VIVO" estis titolo de dumonata

organo internacia de la Bohema Esperanto-Servo. Ĝia formato estis la sama kiel ĉe Esperantský svět, ĝia redaktoro kaj eldonanto estis same inĝeniero Leopold Berger en Potštejn. En la tempo de la 1-a de janutaro 1930 ĝis la 1-a de aprilo 1930 aperis kvar numeroj, sume 49 paĝoj (15 x 12 cm ). La prezo estis 10 Kč.

Ambaŭ gazetoj de Berger havis tre plaĉan tipografian aranĝon.

BES Potštejn en novembro 1938 eldonis dufolion titolitan "ĈEĤOSLOVAKA INFORMANTO"; ĝia 1-a numero mencias,

ke ĝi aperas neregule kaj laŭbezone, sed verŝajne la 2-a numero jam ne aperis, pro la politikaj cirkonstancoj. En la 1-a numero estas "Alvoko al la tutmondo", kiu informas kaj faktoplene plendas kontraŭ germanaj maljustaĵoj, en kies ĉeno estas la interkonsento en Munkeno 1938-09-29 kaj dispecigo de nia lando. Ĝi deklaras, "ne ekzistas kaj ne ekzistis iu teritorio ,sudetgermana regiono`, sed la nomo ,Sudetoj` rilatas sole al la montaro, kiu etendiĝas oriente de la rivero Elbo..."

"PROGRESINTO"- ciklostilita gazeto dediĉita al nove bakitaj esperantistoj, komencis aperadi en oktobro 1937 en Pilzeno, eldonata de Václav Pechoč. Ĝi aperadis unu jaron.

"ĈEĤOSLOVAKA RADIO-BULTENO" estis bulteno eldonata de la ŝtata radiostacio en Brno dum 1934-1938, ciklo-

stilite, iam presite, sub redaktado de Dalibor Chalupa.Ĝi estis sendata al la aŭskultantoj-korespondantoj de la "Verda Stacio" (vidu 5.26.1.) por informi ilin pri venontaj programoj kaj pri la aktorantoj. Ĝi estis tre laŭcele redaktata.

"AŬRORO" estis reliefpunkte presita organo por blinduloj, formato 25 x 28 cm. La gazeto estis fondita en la jaro 1920. Ĝian aperadon interrompis la dua mondmilito, sed de 1945 ĝi aperas denove daŭre kaj regule kaj sukcesis transvivi la periodon de la malfavora sinteno de la ŝtataj aŭtoritatoj al Esperanto en la jaroj post 1951, kiam ĉiuj ceteraj gazetoj ĉesis aperadi.

"Dum la tempo de sia 35-jara ekzisto "Aŭroro" akiris pro sia persista kaj konsekvenca porpaca tendenco multajn fervorajn amikojn por Esperanto kaj la paco. Ĝi aperadis kvinfoje dum la jaro en 150 ekzempleroj. En junio 1955 la eldonkomitato decidis pligrandigi ĝian eldonnombron, aperigi ĝin sesfoje en la jaro kaj sendadi ĝin senpage al ĉiuj nevidantaj esperantistoj alilanldaj, kiuj tiucele sendos sian adreson. Ĝis junio 1955 estis "Aŭroro" sendata senpage al 27 landoj, el kiuj ĝi ricevas multajn leterojn kun laŭdoj kaj dankoj pro sia bona lingvaĵo kaj interesa enhavo. De la jaro 1920 ĝis 1929 redaktis ĝin Stanislav Stejskal, mezlerneja profesoro; post lia morto ĝis nun redaktas ĝin Vuk Echtner, unue ĉefoficisto en industria entrepreno, poste blindul-pedagogo. Ĝia eldonanto estis la eldona societo Ĉeĥa Blindul-Preso", post reorganizo de la ŝtata zorgo pri blinduloj en 1951 eldonas ĝin la Ĉeĥoslovaka Ligo de Invalidoj.Vuk Echtner redaktis la gazeton ĝis fino de la jaro 1975, kiam li transdonis la funkcion al sia juna disĉiplo Jiří Vychodil el Prago. Pro sia 40-jara sinofera aktivado inter blinduloj Vuk Echtner estis dekorita per la medalo de Emílie Suchardová je la internacia tago de blinduloj, la 12-an de novembro 1972. Ĝi estas la plej alta rekono en tiu ĉi movado nialande.

"Aůroro" en la jaro de sia 50-a jubileo, en 1970, estis sendata al 450 legantoj en 45 landoj. Ĝia amplekso pliiĝis al 48 paĝoj ĉiunumere. La gazeto aperas ĝis nun kaj ĝi estas admirinda ankaŭ pro sia vivdaŭremo. - (A. d. l. red.)