Stanislav Kamarýt
Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

1. ĜERMADO KAJ KRESKO

(1887-1918)

l.l. F. V. LORENC KAJ LA UNUAJ PIONIROJ

(1887-1900)

Esperantisto mi fariĝis en la jaro 1900, en la sepa klaso gimnazia en České Budějovice. Tio okazis hazarde. František Hoblík, presisto en Pardubice, ofertadis al studentoj sortimentojn de malnovaj libroj nevendeblaj je normala prezo. Mi aĉetis unu el tiaj paketoj, malkaran. Inter la diversaj libroj [ekz. Über Wiederbelebung der Knochenkohle) enestis broŝuro de Fr. V1. L., Plena lernolibro de lingvo internacia de D-ro Esperanto [309]. La unua ĉeĥa pioniro de Esperanto, FRANTIŠEK VLADIMÍR LORENC, verkis ĝin laŭ la Unua Libro kaj eldonis ĝin en 1890, do la trian jaron post la apero de la Unua Libro. Ĝi estis verkita laŭ la Zamenhofa modelo, en bona ĉeĥa lingvo, enhavis la poemon "Ho, mia kor" kaj la tradukon de la ĉeĥa patriot-kanto "Ho, mia hejm'" (poste la ĉeĥa parto de la ŝtata himno). La aŭtoro anstataŭ supersignoj uzis h-digramojn. Dum disputo pri forigo de la supersignoj mi sendis ĝin al UEA, kie ĝi restis en la tiea biblioteko.

La broŝuro konvinkis min, la ideo min kaptis, mi lernis ĉion el la broŝuro lerneblan kaj rigardis min esperantisto. Laŭ tiu ĉi sperto persona mi kredas, ke maldika libreto estas pli efika por varbaj celoj ol libro dika.

Frantiŝek Vladimír Lorenc naskiĝis la 24-an de decembro 1872 en Zbyslav apud Čáslav. Li estis filo de laboristaj gepatroj, studis en la gimnazio en Čáslav (de la 2-a klaso, 1885-1888) kaj en Kolín (la 5-an kaj 6-an klasojn, 1888- 1890). En la sesa klaso li eksiĝis pro malsano kaj vivtenis sin kunlaborante en Prago en socialdemokrataj gazetoj (redaktoro de la gazeto Omladina) kaj instruante private.

Sian duan voknomon (Vladimír) li alprenis, kiam li skribis politikajn artikolojn, por ne kaŭzi konfuzon kaj eblan danĝeron al sia patro František Lorenc, malriĉa muelisto. En Brazilo li portugaligis sian nomon por eviti la prononcon "Lorenk": Francisco Valdomiro Lorenz kaj sub tiu nomo li fariĝis konata kaj fruktodona literaturisto brazila.

Lorenc estis lingvemulo. Kiel junulo li okupis sin ankaŭ pri kompara slava lingvistiko kaj verkis lernolibron pri la rusa lingvo. En la 1880-aj jaroj li lernis Volapukon, korespondis kun ĝia aŭtoro kaj instruis ĝin en studenta rondo. Tuj post la apero de la unua lernolibro pri Esperanto en 1887 li lernis, estante 15-jara, la novan internacian lingvon. Al Lorenc apartenas la honoro esti la unua instruanto de Esperanto sur la teritorio de la nuna Ĉeĥoslovakio (1889) kaj aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉefioj (lo90), kiun li verkis estante 17- aŭ 18-jara. - (A. d. 1. red.)

En Prago li vivis proksimume tri jarojn kaj en septembro 1893 li fuĝis Brazilon, ĉar li estis suspektata de la polico pri konspira agado inter socialistoj, verŝajne pro kontaktoj kun akuzitoj en la tiama Omladina-proceso.l) En Brazilo li travivis penajn jarojn ekzilajn, laboris en orminejo, ĉe masonistoj, kiel ŝipa ŝarĝoportisto, viandosekigisto en vendejo, de seka viando, taglaboristo terkulturista, privata instruisto, poŝtagento.

En 1899, jam edziĝinta, li ricevis en Porto Alegre, la ĉefurbo de la ŝtato Rio Grande do Sul, postenon de kontrolisto kaj tradukisto ĉe administro de enmigrado. Tiam li trapasis sukcese ekzamenojn pri scio de 12 lingvoj. Sed tiun postenon li forlasis post ses monatoj, ĉar li sentis sin minacata de ftizo, kaj transloĝiĝis ree en la kamparon, en la vilaĝon Dom Feliciano (antaŭa nomo: Săo Feliciano, ŝtato Rio Grande do Sul), kie li loĝis ĝis sia morto. En 1903 li estis nomita ŝtata instruisto, en 1943, kiel lernejestro, li pensiiĝis. Li fariĝis fama poligloto, verkadis precipe en filologia sfero, multon publikigis portugallingve. Li estis daŭre aktiva en la movado por la internacia lingvo.

Ne havante plu informojn pri la Esperanto-movado li eklaboris por Ido, verkis lernolibron kaj eldonis revueton Astro Idista. Poste li dediĉis sin al propraj lingvo-projektoj (Kosmolinguo kaj Mundial), kontaktis ankaŭ kun Jaro Železný en Těchonice (Ĉeĥoslovakio), aŭtoro de la plagiato Esperanta [556], ekkunlaboris kun Antido (René de Saussure) pri Nov-Esperanto, fariĝis membro de ĝia Akademio. Sed tiu aktivado estis por Lorenc sole provizora. Li revenis al Esperanto kaj en la 1940-aj jaroj. rekomencis fruktodonan laboron. En 1941 aperis lia "Diverskolora bukedeto" [307] de poemoj el 40 lingvoj, sekvis "Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo" [531], 1944. Lia traduka ĉefverko estas Bhagavad-Gita, Sublima kanto pri la senmorteco, el la sanskrita, 1942, [57]. Laŭ Bernard Golden, la amplekso de lingvoj, el kiuj Lorenc faris tradukaĵojn, sendube superas tiujn de Kolomano Kalocsay. Laŭ onidiro, li komprenis proksimume 80 lingvojn. (A. d. 1. red.)

Oni eldonis 16 librojn de li originale verkitajn en la portugala lingvo, inter ili la plej grava estas la impona volumo Iniciaçăo Linguística (Lingvistika iniciado) el 1929, tre ŝatata verko, kaj ĉirkaŭ 20 librojn tradukitajn en la portugalan. En Esperanton li tradukis ĉirkaŭ 200 poemojn kaj poemetojn el 44 lingvoj. Ankaŭ detala Esperanto-lernolibro por portugaloj aperis el lia plumo [308]. "Sed mono ĉiam evitis min", diris tiu viro, spertinta vivon longan, eksterordinaran, en letero skribita en 1948.

Dum sia restado en Prago Lorenc provis propagandi ankaŭ Esperanton, instruante ĝin en medio de kunvenoj de la tiamaj socialdemokratoj. Sed tiu lia klopodado havis malgrandan resonon kaj restis sen konstateblaj rezultoj. Estas al mi konata unusola esperantistino, kiu restis el la tiamaj tempoj, sinjorino BĚLA RAICHLOVÁ, same homo de nekutima sorto, fosinta sulkon profundan dum vivo kun aventuroj ekskluzive spiritaj. Ŝia knabina nomo estis KRAPKOVÁ. Ŝia kuzo Josef Krapka estis inter la unuaj disvastigantoj de socialismaj ideoj en nia lando.

Fraŭlino Běla Krapková lernis Esperanton en la jaroj 1889-1890 de Lorenc en socialista kultura rondeto en Prago, la gastej-domo U Pŝtrosů, kie Lorenc organizis certe la unuan kurson de Esperanto por ĉeĥoj. Tiam ŝi estis studentino en pedagogia instituto en Prago. Baldaŭ poste ŝi gvidis al distrikta pretekto ministojn el la urbo Kladno, kiuj postulis pli bonajn laborkondiĉojn kaj minacis per striko. Pro tio estis eldonita arestordono je Krapková. Ŝi sukcesis forkuri en la tiaman hungaran Slovakujon kaj kaŝi sin tie. Tamen ŝi finis la studadon kaj laboris kiel instruistino en la loko Lom en la montaro Orlické hory. Tie ŝi varbadis laboristojn en teksaj fabrikoj kaj etajn terkulturistojn por socialismaj ideoj. En 1891 ŝi aŭdis polajn studentojn kanti la "Ruĝan standardon". Ĝia melodio kaptadis korojn kaj rapide disvastiĝadis. Oni petis ŝin,2] knabinon dudekjaran, traduki la poemon en la ĉeĥan lingvon. Ŝi ne supozis tiam, kiom ofte kaj kiom entuziasme ŝia teksto estos kantata. Ankaŭ kiam ŝi edziniĝis al instruisto Raichl, ŝi restis fidela kaj al Esperanto, kaj al la socialismo, kaj dum sia longa vivo ŝi ĉiam aktive partoprenis en multaj okazoj celantaj plibonigi la farton de homoj. Ŝi mortis 80-jara la 26-an de februaro 1951 en la urbo Náchod, vidvino de lernejestro.

Sed la kazo de Běla Raichlová staras unusola. Ne estas troveblaj dokumentoj pri pluaj esperantistoj akiritaj por la movado de la Lorenc-lernolibro, aŭ de lia agado. La broŝuro restis plejparte en la stoko de la presejo. Nur kiam en 1900 la presisto Hoblík disvendadis sian stokon de malnoviĝintaj libroj, akiris tiuj broŝuroj eble kelkajn legontojn, kiel ekzemple min.

Oni tamen nun scias pri ekzisto de alia lernanto de Lorenc, nome pri František Hájek, unu el la unuaj esperantistoj ĉeĥaj. Li laŭdire kiel sepjara knabo frekventis kun sia patrino en 1889 la kurson de Lorenc pri Esperanto en la gastejo U Pŝtrosů. Li, travivinto de la "pratempo de Esperanto en nia lando" (tiel li nomis tiun intertempon), restis esperantisto ĝis sia morto [1972], aktivis en la laborista movado kaj estis gvidanto de ŝakrubriko en la Ĝeneva "Esperanto". Lia nomo troviĝas en la Enciklopedio de Esperanto sub la artikolo "ŝako", kiun li verkis. En siaj leterformaj prihistoriaj rememoroj, nomante sin tie "esperantista avo", en la jaroj 1959-1963 li rakontis al Jaroslav Šustr kaj Jaroslav Mařík interalie:

Ankoraŭ ne formortis ĉiuj atestantoj pri la pasintaj tempoj! En la memuaroj pri Běla Krapková, nia "esperantista prapatrino", (rim. de la red.: temas pri parto de tiu ĉi verko, antaŭpublikigita en "Bulteno de EK en Praha", n-roj 59 kaj 60 en 1961), multo mankas. La pratempo de Esperanto ĉe ni, la jaroj 1889-1899, plu restas neesplorita. S. Kamarýt multon preterpasis en sia historio pri tiu ĉi sektoro de la Pragaj okazaĵoj. (Rim., de la red.: Kamarýt ne povis tiam partopreni la Pragajn okazaĵojn, estante studento provincurba.) - El la verko Revoluce práce (Revolucio de la laboro) de d-ro František Soukup, alta funkciulo de la socialdemokrata partio, ni sciiĝas, ke Esperanto en la 1890-aj jaroj estis en proksimaj rilatoj al Omladina, persekutata de la Viena registaro. La jam menciita deputito Škába reproduktas sur la paĝoj 538-539 de tiu verko rakontadon de B. Krapková pri tiuj interesplenaj kaj neforgeseblaj naŭdekaj jaroj. Ŝi kun studentoj vizitadis laboristajn kunvenojn en la kunvenejo U Pštrosů je la sepa horo vespere. En la ĝojoplenaj multnombre vizitataj kunvenoj oni diskutadis, prelegadis kaj kantadis ĝisnokte. "Estis ĉiam mi - diras Krapková - kiu deve gvidadis, la tumulton kvazaŭ kapelestrino, dum la studentoj fratoj Hajn, Klofáč, Škába, Soukup kaj aliaj faris la prelegojn, kiuj estis postulataj de la junularo. Plenanime mi amadis tiun ĉi idealan junularon. Arde sonis niaj kantoj."

Inter la amikojn de Krapková apartenis, krom Lorenc, ankaŭ la verkistino Helena Malířová, kiu poste uzis en siaj verkoj ŝian kanto-tradukon kaj ŝiajn rakontadojn. Krapková interrilatis kun multaj postaj politikistoj, precipe kun Josefa Škaloudová. Tiuj virinoj vizitadis la prelegojn de Lorenc pri Esperanto.

En la unuaj jaroj de Esperanto oni parolis ĉiam pri la gastejo U Pštrosů. La gastejo estis en duetaĝa domo en la strato Pštrossova, numeroj 189/16, kie nun staras pli nova domo kun la samaj domnumeroj. Ĉe ni en Prago - skribas Hájek - Esperanto havis de la jaro 1889 karakteron soci-revolucian, kun firma celdirekto al internacia paco. Tio ne taŭgis al la tiama Aŭstria monarĥio, regata de imperiismo. (Tiom Hájek en sia rakontado.)

Tio do, en la domo n-ro 189/16, en malgranda, longforma kaj fulgumita ĉambro gasteja., en sidejo de Politický klub dělnický v Čechách (Politika Laborista Klubo en Bohemio), estis la loko kaj okazejo de la

"Esperanta pratempo en nia lando". Eĉ se la tiea aktivado ne donis rimarkindan rikolton, apartenas al ĝi honora loko en la historio de la ĉeĥa kaj ĉeĥoslovaka Esperanto-movado.

La priskribo de S. Kamarýt estas bazita precipe sur la letero de F. V. Lorenc el 1947-10-05 (vidu Esperantista, vol. III/1948, p. 3-4) kaj sur la letero de B. Raichlová (vidu Esperantista, vol. II/1947, p. 83). La rememoroj de F. Hájek estis freŝe elvokitaj ĝuste per la teksto de S. Kamarýt fragmente publikigita en 1961. Nek Kamarýt, nek Hájek konsciiĝis pri malakordo de la datoj 1889-1890 kun la estado de Lorenc en Prago (1891-1893). Indiko de la jaroj originas en la letero de 76-jara B. Raichlová. Post trastudo de la socipolitika situacio en Prago ĉirkaŭ la jaro 1890 ni konfesas, ke la priskribitaj kunvenoj U Pštrosů apenaŭ okazadis antaŭ la 1-a de majo 1890. Lorenc verŝajne partoprenis ilin nur ekde 1891, ĉar laŭ liaj rememoroj publikigitaj en ĉeĥlingva gazeto Samostatnost (Memstareco) en 1935 li venis al Prago nur marte 1891. La saman daton mencias ankaŭ Antonín Pravoslav Veselý, kunlaboranto de F. V. Lorenc en la movado Omladina, en la libro Omladina a pokrokové hnutí (Junularo kaj la progresula movado; 1-a eld. 1902, 2-a eld. 1923, p. 57-65). Pri tempo de la unua instruado de Esperanto do provizore restas nedecidite.

Tamen ni plu sekvu la homon Lorenc en kunteksto de la tempo helpe de la literatura komuniko de A. P. Veselý, kiu lin nomis gvidanto de laborista junularo (p. 91 de la citita libro).

En marto 1891 Lorenc venis al la loĝejo de Václav Šturc en Prago, malriĉe vestita, malkuraĝe petanta kiun ajn okupon. Šturc, konanta lin nur kiel kontribuanton por la gazeto Zář (Brilo) lin provizore akceptis en sian hejmon. Lorenc okupiĝis plu per verkado por Zář, per privata instruado kaj tradukado. Veselý priskribas lin tiel ĉi: "Li tradukadis konsiderinde bone el la ĉina, rusa, franca, germana k. a. lingvoj. Li regis skribe plurajn lingvojn. Homo li estis silentema, agrabla kaj bonkora, grandparte ankaŭ soleca. Gastejan vivon li evitadis. Kiam li parolis, lia parolo fluis milde kaj liaj nigraj kaj revamaj okuloj dumpense profundiĝis en infiniton. Li spegulis entuziasmon kaj seriozecon de predikanto. Junularo soifanta pri iom profunda kleriĝo al li tre inklinis, tre da allogo por li sentis. Sed idee li estis ŝanĝiĝema, ĉiam serĉanta kaj ĉiam nekontentigita. Iuj socialdemokratoj pro tio rigardis lin kun ia malkonfido. Tia do estis la karaktero de F. V. Lorenc, la plej produktiva kaj plej inteligenta laborulo inter la laborista junularo."

F. V. Lorenc 1891-09-28 aktive partoprenis kunvenon de la laborista junularo okazintan en Kladno. Tie oni akceptis 13-punktan rezolucion, kiu puŝis politike aktivan junularon en direkto al jam formiĝinta socialdemokrata partio. En la rezolucio estis i. a. deklaro pri eldonota gazeto Omladina, kies unua numero aperis en Praha-Smíchov jam 1891-10-29. Ĝi enhavis enkondukan poemon de F. V. Lorenc. Tiu ĉi 19-jara junulo, kvankam oficiale li ne estis redaktoro de la gazeto, verkis plejparton de la unuaj du numeroj en 1891, same la numeroj de la 2-a volumo, aperanta ekde februaro 1892 kiel dusemajna gazeto, estis plenigitaj precipe de li. De tiu tempo li estis unu el intelektaj ĉefuloj en la movado socialdemokrata kaj progresula.

La gazeto Omladina estis eksterordinare kleriga. A. P. Veselý mencias en sia libro specimene kelkajn titolojn de artikoloj en la 3-a n-ro (1892): "Forto kaj materio", "Serĉado de vero", "Socialaj demandoj de nia epoko", "Tolero", "Pri la homaro kaj la mondo", "Pri superstiĉoj", "Homo, nacio kaj homaro", "Pri virina afero" k. a.

Pro konfliktoj kun funkciuloj socialdemokrataj en Prago, kiuj ne ŝatis reformajn konceptojn aperantajn en la gazeto, ĝi estis ekde la 9-a aŭ 10-a n-ro (1892) translokita al Kladno. De la 13-a n-ro de la sama jaro F. V. Lorenc fariĝis oficiala redaktoro de Omladina. En tiu tempo li jam malferme aliĝis al la movado progresula, do ne pure socialdemokrata.

Krom la gazeto la redakcio de Omladina komencis eldonadi libroserion "Klerigaj legaĵoj por la popolo", sed aperis nur unu ĝia ero, nome "Jiří Spero" (Jiří = Georgo) de Camille Nicolas Flammarion en traduko de Lorenc. Eldono de anoncita dua n-ro ne okazis.

Kongreso de la junularo el Bohemio, Moravio, Silezio kaj Vieno okazis en Kladno 1892-08-07. En tieaj diskutoj pri problemoj ligitaj kun du tendencoj, socialdemokrata kaj progresula, elstaris Antonín Hajn, F. V. Lorenc. . . Kiel komuna bazo estis reakceptita la rezolucio el 1891-09-28, kun iomaj ŝanĝoj. Ekz. la 4-a punkto nun tekstis: "Agnoskante rajtojn de ĉiuj nacioj kaj lingvoj, ni kontraŭstaras ĉiun subpremon de nacieco, ni volas labori sur la kampo de internacia fratiĝo. . ."

Tamen pro daŭraj malakordoj oni post la 18-a n-ro (1892) de Omladina deprenis de Lorenc la redaktorecon, pro lia orientiĝado al la progresula partio. Li poste translokiĝis al Mladá Boleslav, kie li 1892-12-30 eldonis novan dusemajnan gazeton Pokrok (Progreso), organon de la progresema junularo. Sume aperis kvin numeroj, laŭ enhavo inklinaj al metafizikaj tendencoj (spiritismo, magnetismo, teozofio k. a.).

En februaro 1893 la du politikaj frakcioj de la ĉeĥa junularo interpaciĝis kaj jam en marto 1893 aperis Omladina (1-a n-ro de la III-a vol.) kiel komuna gazeto, subtitolita "organo de la ĉeĥoslava junularo", sub redakto de F. V. Lorenc. Sed baldaŭ li ree montris sin neakorda kun la ĝenerala linio, nun inklina al sendependa socialismo, anarĥismo. Jam post la 4-a n-ro, laŭ propono de J. Škába, k. a., Lorenc la eldonadon de Omladina ĉesigis.

Krom la menciitaj Zář kaj Omladina Lorenc verkadis ankaŭ por Nové proudy (Novaj fluoj), Rozhledy (Ĉirkaŭrigardoj) kaj fine por Pokrokové listy (Progresema gazeto), kiu anstataŭigis la ĉesigitan gazeton Omladina.

Lorenc partoprenis la tiaman politikan movadon ne nur kiel publicisto; sed persone li ĉeestadis en kunvenoj, ĉe protest-agoj, manifestacioj. Ekzemple 1893-06-18, kiam en Prago, ĉe la tombejo Olšany, okazis homamasa kaj sanga batalo inter laboristoj kaj polico pro socialdemokrata manifestacio postulanta ĝeneralan balot-rajton, Lorenc estis kaptita kaj arestita. Li laŭdire nur disputis kun policano, tamen li estis kondamnita al dek tagoj en arestejo. Post lia reveno la junularo ekĝojis, ke ĝia senlaca agit-parolanto Lorenc plu gvidos ĝin vid-al-vide kontraŭ socia kaj reĝima malamiko, en tendencoj, kontraŭdinastiaj, kontraŭaŭstriaj, respublikanaj, socialismaj. Sed vane. Antaŭ Lorenc la pordo de Novurba arestejo en Prago malfermiĝis, sed post dekoj da liaj kunuloj ĝi fermiĝis, ĉiutage post iu. F. V. Lorenc estis rekrutigita por trijara soldatservo, krome li estis atendanta pluan juĝan aŭ polican serĉesploron. La registaro 1893-09-l3 proklamis rajtsuspendan staton por Prago kaj ĉirkaŭaĵo. F. V. Lorenc do ankoraŭ septembre Aŭstrion adiaŭis kaj fuĝis Brazilon.

Laŭ la konciza elnombro de agadoj de la juna Lorenc ni povas konstati, ke li apartenis al la tiama intelekta elito de la ĉeĥa junularo. Liaj konceptoj politikaj estis ĝuste orientitaj, nur en detaloj li individualisme iom baraktis. Sed ni konsciu, ke ĉe dudekjarulo nur formanta sian personecon tia evoluo estas plene komprenebla. Ni sciu ankaŭ, ke komence de la 1890-aj jaroj la ĉeĥaj landoj estis 270 jarojn sub fremda administra regado, kiu ne rilatis al ĉeĥoj favore. La vekiĝanta popolo nur komencis serĉi sian socian kaj politikan orientiĝon, rajtojn de sia nacio kaj ankaŭ spertojn.

La ampleksa agado en la sfero politika apenaŭ permesis al Lorenc dediĉi sin pli al fervora agitado por Esperanto, ne pro esencoj de la du aferoj, lia politika programo kaj lingvo internacia cetere akordis, sed pro troa labora ŝarĝiteco en tiu tempo.

Li estis esperantisto jam de la jaro 1887, deklaras L. Courtinat en sia "Historio de Esperanto"; p. 1204, kaj A. Holzhaus en "Doktoro kaj lingvo Esperanto", p. 255. En Adresaro de la unuaj adeptoj de la lingvo Lorenc estas sub la numero 1276 (laŭ A. Holzhaus).

PhDr. Jaromír Jermář, CSc., jene karakterizis la komencajn jarojn de la movado: La ĉeĥaj esperantistoj povas fieri, ke ĉe la lulilo de ilia organizita movado staris tri elstaraj membroj de la radikala socialisma movado: F. V. Lorenc, Josef Hybeš, gvidanto de la socialdemokrata movado en Moravio kaj efektiva kreinto de revolucia programo de la Aŭstria proletaro (1889), kaj Stanislav Kostka Neumann. La estiĝo de la Esperanto-movado en nia lando ne estis hazarda kaj ankaŭ ne estis hazardaj la progresemaj karakteroj de ĝiaj fondintoj. (Parolado "75 jaroj de EK en Praha", 1977-03-05.)

La unuaj kursoj de Lorenc pri Esperanto kaj lia lernolibro ankoraŭ ne elvokis movadon en nia lando. Tamen estas notinde, ke la esperantistoj de la brazila urbo Santos honoris en 1940 la 50-an datrevenon de la Lorenc-lernolibro por ĉeĥoj per alpreno de la nomo "Esperantista grupo Francisco Valdomiro Lorenz" por la tiuurba grupo.3)

Aldone ni mencias ankoraŭ la Aŭstrian ĉeĥon Jan Rambousek, kiu lernis Esperanton jam en 1887, estante dudekjara (L. Courtinat, Historio de E-o, 1966, p. 1034). Li studis en gimnazio kaj poste en la milita akademio en Vieno. Li fariĝis komandanto en la garnizono de Krakovo, partoprenis kongresojn kaj konatiĝis kun d-ro Zamenhof vizitinte lin en Varsovio. Tuj post la formiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1918 li estis nomita generalo de la ĉeĥoslovaka armeo. Lia agadkampo estis Brno. Emerita li loĝis en České Budějovice, kie li prezidis la Esperanto-grupon. Por Esperanto li agis ĝis sia morto en 1945. - (A. d. l. red.)

1.2. LA ONDO ELVOKITA DE T. ČEJKA (1900-1906)

La movado komenciĝis efektive nur en la jaro 1900, kiam THEODOR R. ČEJKA, instruisto en la urbo Bystřice pod Hostýnem, eldonis sian unuan lernolibron enhavantan ankaŭ vortarojn [103] kun kunlaborintoj Valentin Bilík, instruisto en Znorovy (nun Vnorovy) apud Veselí nad Moravou, kaj Jan Holub, instruisto en Veřovice apud Frenštát pod Radhoštěm. Baldaŭ Čejka trovis novan kunlaboranton, tre kompetentan pri la ĉeĥa lingvo, fakan instruiston Josef Krumpholc, kiu helpadis lin en la pluaj eldonoj. Čejka sciis organizi presadon kaj vendadon de siaj lernolibroj, zorgis pri tre plaĉa tipografia aranĝo. La pluaj eldonoj aperadis en diversaj ampleksoj. La plej grandan eldonnombron atingis Malgranda lernolibro [97-101, 104], 32-paĝa, tre bele aranĝita tipografie, vendata po 20 heleroj. La fina eldono de lia lernolibro estis la kvara, aperinta en 1908, titolita Plena lernolibro de Esperanto [113].

Čejka eldonis ankaŭ grandformatan flugfolion "Esperanto sur unu folio", kies unu paĝo enhavis gramatikon kaj ĝeneralajn informojn, la alia vortaron de radikoj. Ĝi estis vendata po 2 heleroj, [329, 330].

Tia eldona agado de Čejka estis ebligita per ekzisto de organizado de esperantistoj, kiu komenciĝis, samtempe kun la agado de Čejka, en Prago. Tiuj unuaj esperantistoj en Prago estis influitaj de agado el aliaj flankoj. Eduard Kühnl, studento en la Teknika Altlernejo, invitadis en aŭtuno 1902, per afiŝeto sur nigra tabulo en la vestiblo de la lernejo sur la Karola placo, interesiĝantojn pri Esperanto anonci sin ĉe li "en la desegna halo sur la dua etaĝo, maŝinista fakultato". Mi anoncis min kaj eksciis de li, ke grupo de gesinjoroj intencas fondi esperantistan klubon, kaj mi varme aprobis tiun intencon. Baldaŭ mi konatiĝis kun pluaj junuloj decidiĝintaj aktivi sur la nova kampo. La plej elstaraj inter ili estis František Barth, komerca oficisto, kaj Hynek Karel Bouška.

La unuan ĉeĥan broŝuron pri Esperanto verkis KAREL PELANT: Idea reči mezinárodní (Ideo de lingvo internacia), [356]. Karel Pelant estis tre aktiva ĵurnalisto, homo batalema, brulanta por ĉiu progreso, unu el la ĉefaj figuroj en la tiama liberpensula movado, batalanto kontraŭ klerikalismo, propagandanto de kremacio, unu el la ĉefaj fondintoj de la societo Krematorium. En 1910-1914 li redaktis en la urbo Plzeň (Pilzeno) la gazeton Směr (Direkto), en 1917 li eniris la redakcion de la ĵurnalo Večer (Vespero). Li multe prelegis en la antaŭmilita tempo, i. a. pri Ameriko, kie li restadis unu jaron. Esperantisto li fariĝis jam antaŭ 1900 en Brno, kaj estis unu el la fondintoj de "LA UNUA SOCIETO DE AŬSTRIAJ ESPERANTISTOJ", fondita en tiu urbo en 1901. Tuj post la fondiĝo la Societo eldonis lian jam menciitan 16-paĝan broŝuron.

Inter la fondintoj de la societo en Brno estis krome JAN KAJŠ, tipografo, kiu poste vojaĝis Ruslandon por viziti tieajn esperántistojn. Dum la Ido-krizo Kajš transiris al Ido, poste al Occidental, kaj poste eĉ Nov-Esperanto citis lian nomon inter siaj adeptoj.

Pelant estis prezidanto de la societo en Brno. Kajŝ estis ĝia kasisto. Alia elstara figuro inter la fondintoj estis JOSEF HYBEŠ, politikisto socialdemokrata, poste senatano komunista. - En la societo en Brno organiziĝis kune ĉeĥoj kaj germanoj. La urbo tiam estis ankoraŭ tre germana. La plej aktiva persono en la societo estis versimile Pelant, sed post unu jaro li transloĝiĝis al Prago. La nova societo longe baraktis interne, dum la publiko restis inerta. Daŭris longe antaŭ ol ĝi transformiĝis je la nun floranta Esperantista Klubo.

La fondo de esperantista societo en Brno estis preparata plej verŝajne jam antaŭ la jaro 1900. En interpelacio de la laborista deputito Josef Hybeš kaj de liaj 14 kunuloj al premiero kaj ĉefo de la ministerio de internaj aferoj en Vieno el la 21-a de majo 1901 estis skribite:

"... La 19-an de aprilo de la pasinta jaro (t. e. 1900 - rim. de la red.) kelkaj proponantoj el Brno denove prezentis al la ministerio de internaj aferoj statuton de nepolitika societo de esperantistoj. . . Sed la statuto estis al ili redonita sen aprobo. . . ."

La fondo de "La Unia Societo de Aŭstriaj Esperantistoj en Brno" estis konfirmita de la urba regento per dokumento datita en Brno la 3-an de aŭgusto 1901. Do tiu ĉi dato povus esti konsiderata kiel la fondodato de la Societo. D-ro Kamarýt en la ĉapitro 2.3. de tiu ĉi verko meneias, ke la Societo estis fondita en oktobro 1901. Eble tiam okazis la ĝenerala fondkunveno de la Societo, sed la redakcio ne sukcesis la mencion precizigi, nek verkontroli.

En la statuto oni povas legi, ke la Societo ne estis societo nur urba:

"La societo havas la sidejon en Brno kaj disetendas sian agadon en la tuta Aŭstrio. . . Lokaj grupoj elektas sian memstaran komitaton laŭ modelo de la ĉefa societo. . ." Estas konate, ke en 1905 estis fondita la filio en Řečkovice apud Brno. Interesa estas la atesto de F. Barth ("La Progreso", 1927, n-ro 4/5, p. 37), ke "ni volis fondi en Praha filion, grupon de la klubo en Brno, kaj tiu ĉi komence estis inklina fari tion, sed baldaŭ ĝi konsilis fondi memstaran klubon".

La unua adreso kaj sidejo de la Societo estis en Brno, Juzova-strato n-ro 8, nun la strato de K. Marx, en la Laborista Domo. - La trakta lingvo laŭ la statuto estis la ĉeĥa, en kazo de neceso la germana.

Krom la personoj menciitaj de la aŭtoro apartenas al la fondintoj ankaŭ Václav Kovanda, unu el postaj fondintoj de la laborista memhelpa kooperativo Včela (Abelo). En la unua komitato li estis sekretario. K. Černík estis vicprezidanto, Karl Steier komitatano. La laste nomita (vidu ankaŭ la ĉapitron 3.) estis poste elektita revizoro (1903-05-19) kaj sekretario (1904-07-12). - (A. d. l. red.)

En la ĉefurbo Praha estis fondita la "ESPERANTISTA KLUBO EN PRAHA" baldaŭ post mia konatiĝo kun la unuaj esperantistoj. La fonda kunveno okazis la 9-an de novembro 1902, sed la tiucela agado komenciĝis jam en 1901. Estis precipe F. Barth, kiu klopodis akiri publikecon por sciigoj pri Esperanto. Li men legis la unuan gazetnoton pri Esperanto en Sběratel pohlednic ( Kolektanto de bildkartoj ) fine de 1901. La artikoleto donis adreson de Čejka. Barth turnis sin al li kaj ricevis de li paketon da Esperanto-materialo kun la statuto de la Societo en Brno. Lerninte Esperanton li klopodis propagandi ĝin. Pluan artikoleton li trovis meze de februaro 1902 en Pražský deník (Praga jurnalo). Ĝi estis la plej malkara, inter la ĵurnaloj de Prago, oficiala organo de la registaro, malpej ŝatata kaj plej mokata, kvankam ĝi estis redaktata zorge, responde al sia destino. Barth vizitis la redakcion. Montriĝis, ke la aŭtoro

"Fiz" de la artikoleto estas unu el la redaktoroj, Xaver Menhard. Li volonte konsentis aperigadi pluajn informojn, se Barth konsentos respondadi la venontajn leterojn. Menhard aperigadis la artikoletojn persiste, leteroj ne venadis amase; laŭ memoro de Barth venis sole tri.

La agado de Menhard altiris novan laboranton. Aperis Kriegelstein-Vojnar, ĵurnalisto konata precipe pro siaj teatro-kritikoj, redaktoro de la gazeto Nájemník (Loĝluanto). Li komencis propagandi Esperanton persone kaj krome en sia gazeto. Li kompleze malfermis en ĝi Esperanto-rubrikon, al kiu li dediĉis jen duonan, jen kompletan kolumnon por la gramatiko kaj ekzercaro. Komencis anonci sin novaj kaj malnovaj partianoj.

La gazeto Nájemník estis semajna gazeto, tiam rigardata kiel duaranga presaĵo, sed ĝi estis tre legata. Ĝi pretendis defendi la intereson de la lupagantoj kontraŭ la domposedantoj. Ĝi ŝatis klaĉojn diverstemajn, skandaletojn pri teatro kaj pri elstaraj personoj el la publika vivo.

La sinteno de Menhard kaj Kriegelstein estis aŭdaca. Kiel malfacila estis eniro en ĵurnalon, tion ilustras letero,- per kiu rifuzis la ĵurnalo Právo lidu (Rajto de popolo), organo de la socialdemokrata partio, peton de Barth pri publikigo de dek-linia artikoleto: "Ni havas nek tempon, nek emon propagandi Esperanton. Se tion faras s-ro Pelant en Brno, tio estas lia afero por ni sensignifa. Koncerne iun anoncon turnu vin al nia administracio, tio estas ĝia afero. Antonín Němec, redaktoro."

Tiam estis en Prago aranĝata "La Unua Laborista Ekspozicio" kaj Barth turnis sin al la komitato kun peto pri ekspoziciado de esperantaĵoj. Venis respondo, kiu lin surprizis: "Estimata sinjoro! Je via letero el la 17-a de majo ni sciigas al vi, ke la komitato de ,La Unua Laborista Ekspozicio en Prago' decidis postuli la pagon de unu krono por ĉiu de vi intencata afiŝo. Ni esperas, ke pagi tiel malaltan prezon vi akceptos. A. Reis, vicprezidanto. K. Beránek, sekretario." - Pagi unu kronon estis ridinde alta sumo ĝenerale; por juna komerca oficisto ankoraŭ pli rideginda.

Sed Pražský denik kaj Nájemnik faris sian eblon.4) Tiel oni povis la 20-an de junio 1902 kunvoki preparan kunvenon en la restoracio Konvikt, la strato Bartolomějská en Prago, al kiu oni invitis 50 adresatojn. Venis 10 personoj,inter ili unu virino, f-ino X. Hainthalová. Oni akceptis statuton kaj decidis sendi ĝin al la landa oficejo por aprobo. Tion prizorgis Barth. Post la oficiala aprobo de la statuto oni decidis kunvoki la fondan kunvenon nur en aŭtuno.

Krom la propaganda laboro de la du nomitaj gazetoj okazis multa persona agitado. Oni dissendadis ciklostilitajn invitilojn. La kunveno okazis la 9-an de novembro 19025) je la 20-a horo en ĉambrego de la restoracio U Štajgrů en Prago. Ĝi estis la granda restoracio en la strato Vodičkova, en la domo, sur kies loko poste estis konstruita la komerca domo U Nováků. Niaj esperoj ne plenumiĝis. En la salono kunvenis 15 homoj. Laŭ la tiama kutimo la uzo de ĉambro estis senpaga, oni atendis konsumon de vespermanĝoj kaj biero fare de la kunvenintoj. Kiam al la ĉefkelnero ŝajnis, ke la gastonombro ne estas sufiĉa aŭ ke la mendoj ne respondas al atendita enspezo, li komencis estingadi la nebezonajn lampojn unu post la alia. La fondado de la klubo do okazis dum griza mallumo en la salono. La listo de ĉeestantoj ne estas konservita. Pro nemulta ĉeestantaro la kunveno procedis senceremonie. Oni elektis la unuan komitaton: Eduard Weinfurter - prezidanto, František Kühnl - vicprezidanto, Frantiŝek Barth - sekretario, J. Görner - kasisto, Eduard Kühnl - protokolisto, Stanislav Kostka Neumann - inventaristo, F. Vaníček - bibliotekisto, f-ino X. Hainthalová - anstataŭantino. Mi kaj Bouška ankaŭ ĉeestis; oni nin tiam ankoraŭ ne elektadis.

Aparte memorinda estas la ĉeesto de S. K. NEUMANN, jam tiutempe fama poeto anarĥisma, poste Nacia Artisto ĉeĥoslovaka, komunista retoro, unu el la plej gloraj: Li jam sciis la lingvon en tia grado, ke en 1901 li verse polemikis en sia revuo Nový kult (Nova kulto) kun Karel Dostál-Lutinov esperantlingve, kaj Lutinov respondis ankaŭ per esperantlingvaj versoj en la gazeto Nový život (Nova vivo).5a)

La elektita prezidanto E. WEINFURTER estis librovendisto kaj eldonisto en la strato Vodičkova en Prago. En lia tre floranta vendejo estis vendataj la Čejka-lernolibroj. Dum tiuj aŭtunaj monatoj estis venditaj ĉirkaŭ 300 ekzempleroj - nombro imponanta al la juna entreprenisto. En lia butiko okazis la preparaj renkontiĝoj organizontaj la fondan kunvenon.

Kiel sidejon de la Klubo ni fiksis la kafejon Union, anguldomon de la stratoj Na Perštýně kaj Národní (tiam la nomo de la lasta estis Ferdinand-strato). Temis pri fama kafejo de literatoroj, artpentristoj kaj aliaj anoj de liberaj profesioj. Ĝia ĉefkelnero Patera eniris la historion. Oni povis resti ŝuldanta al li la trinkitajn kafojn eĉ dum semajno. La kafejo estis plej riĉe ekipita per gazetoj kaj revuoj diverslingvaj; Sinjoro Patera alportadis ilin en dikaj pakoj al legemaj gastoj tre kompleze. Li multe meritis pri informiteco kaj klereco de siaj klientoj, ĉar li ankaŭ kontrolis, ĉu oni legas la prezentitajn materialojn - iam li eĉ ekzamenis. Ankaŭ sekretaj fotoj estis prunteblaj al gasto fidinda. Do, en tiu ĉi kafejo ni kunvenadis ĉiusemajne, se mi ne eraras, marde. La kafejestro abonis por ni du-tri Esperanto-gazetojn. Ankaŭ S. K. Neumann venadis preskaŭ regule. Li, mendadis absinton. Tio estis tiam rigardata kiel pruvo de moderna ĝuokoncepto. Mi, veninta el provinca urbo České Budějovice, rigardis la faman poeton, kiu nubmiene sorbis sian absinton, kun tima respekto.

La kunvenoj de esperantistaj amikoj estis agrablaj - mi rememoras ilin kun dolĉa nostalgio. Eĉ ian virinan mienon mi malforgesas, sed trajtoj ŝiaj estas jam komplete paliĝintaj. Min bedaŭru, ŝin ne! Sed organize la Klubo ne vivis, aŭ preskaŭ ne vivis. Venadis inter nin novaj interesatoj pri Esperanto. Ni abonis la gazetojn "Lingvo Internacia", "Revuo Internacia" kaj "Bohema Esperantisto", legis ilin, ĉiu laŭ sia scio de la lingvo, sed organize la kluba vivo stagnis.

La prezidanto Weinfurter estis tre vigla kaj sukcesa komercisto. Li eldonadis ĉeĥlingvan monatan revuon Epocha (Epoko), turnitan al studentoj de duagradaj lernejoj, en kiu aperadis artikoloj pri progresoj de la moderna tekniko. Ĉe li aperis grava ĉeĥa-germana vortaro terminologia por maŝinfako, la unua provo de lingva normigo en tiu ĉi fako. Li estis fidinda amiko, sed por Esperanto li estis iom seka. Por tia batalo ankaŭ entuziasmo estas necesa.

Aperadis kaj malaperadis novaj vizaĝoj de homoj altirataj pro noveco de la afero, ekzemple: D-ro Bičiště, juna advokato-kandidato, leganta atente nian literaturon; Stanislav Balík, kiu post abiturienta ekzameno unu jaron promenadis tra Prago atendante postenon, poste li veturis - instigite el Esperanta korespondado - Francujon [Lyon-on], vivis tie unu jaron ĉe diversaj samideanoj, revenis kiel entuziasma admiranto de la franca nacio, ellerninte la francan lingvon tiel bone, ke li ornamadis sian konversacion per multaj "alors!". Li fariĝis oficisto en impostoficejo; J. Görner, simpatia oficisto, iom pedanta, sed dum jaroj fidela funkciulo de la Klubo; Josef Barvíř, jurista studento, junulo daŭre entuziasma kaj daŭre laborema; J. Herold, de post 1903 zorgema kaj fidela bibliotekisto de la Klubo. Ni povis prezenti al la venantaj interesatoj bonan literaturon.

Čejka komencis eldonadi "REVUON INTERNACIAN". La unua numero aperis en novembro 1902. La kajeroj estis 32-paĝaj sur bela papero, tipografie plaĉe aranĝitaj, lingvaĵo eminenta, la tekstoj rimarkindaj. En la unua numero: artikolo de Seleznjov pri taskoj de la movado kaj precipe de la gazetoj en la nuna tempo, tre polemika kaj kritika en la plej bona senco de la vorto; traduko el M. Gorkij "Unufoje en aŭtuno"; poemo de "Nir" (I. Seleznjov) "Celado" presita kiel manskribo; "Ĉirkaŭ la mondo kun internacia lingvo" de Seleznjov, priskribanta la komencon de lia vojaĝo, t. e. transiron de la Aŭstria landlimo en Galicio; "Delegacio por adopto de Lingvo Internacia"; multaj informoj pri organizo de korespondado, apliko de Esperanto por servi al instruistoj, fervojistoj, komercistoj; "Kroniko" pri esperantistoj en Moravio, Francujo, Germanujo, rusa Azio, Turkestano. En la pluaj numeroj aldone aperis "Recenzoj", "Diversaĵoj" kaj pluaj artikoloj. Aparte menciitaj estu la tradukoj faritaj de Čejka el unu ĉeĥa verko pri humanaj idealoj. La ĉefa kunlaboranto estis Ivan Seleznjov kaj la respondeca redaktoro Fr. Šídlo, instruisto en la urbana lernejo6) en Bystřice pod Hostýnem. Koncize: unuaranga revuo aperanta en la Moravia urbeto Bystřice pod Hostýnem. Ĝi estis la 15-a inter la esperantistaj gazetoj.

La numeralon "dek-kvina" komprenu bone! La gazeto estis la 15-a en la listo de ĉiuj Esperanto-gazetoj aperintaj de post la komenco de la afero. Pluraj el ili havis vivon nelongan. En novembro 1902 aperadis: "Lingvo Internacia" (Szekszárd, Hungarujo), "L' Espérantiste" (Louviers, Francujo), "La Lumo" (Montreal, Kanado), "Rondiranto" (Plovdiv, Bulgarujo), "La Belga Sonorilo" (Brŭelles, Belgujo), "La Holanda Pioniro" (Hilversum, Nederlando), "L' Esperantista (Napoli, Italujo). Do, sume sep, "Revuo Internacia" estis la oka. Krome estas grave konstati, ke la laste nomitaj kvin gazetoj komencis aperadi en la sama jaro: "La Lumo" en januaro 1902, "Rondiranto" en februaro, "La Belga Sonorilo" kaj "La Holanda Pioniro" en septembro, "L' Esperantista" en oktobro; sed ĉiuj ĉi sep gazetoj aperadis tiam sufiĉe regule monate krom "La Holanda Pioniro" aperanta neregule. Do, la apero do "Revuo Internacia" de Čejka povis esti evento epokfara.

La gazetoj, kiuj tiutempe jam ĉesis aperadi, estis: "La Esperantisto" ( oktobro 1889 - aŭgusto 1895), "Mondlingvisto" (decembro 1889 - februaro 1890) kaj "La Espero" (januaro 1890 - decembro 1891), ambaŭ lastaj en Sofio. Bulgaroj estis tre aktivaj en la komenco de la movado. Tion pruvas plue la "Rondiranto" komenciĝinta post dek jaroj kaj vivinta poste jarojn kvin. Plua el la mortintaj gazetoj estis Linguist (antaŭe nomita Volapük) en Hanovero ( januaro 1896 - decembro 1897), redaktata germane, france, angle, Volapuke-Esperante. Ĝia numero en la listo estas 5. Numeroj 7 kaj 8 estas: "Sciigoj de la Estraro de la Klubo Esperantista de Stockholm" (aprilo 1898 - aprilo 1900) aperantaj neregule, nepresite, kaj "L' Espérantiste Canadien" en Montreal (aŭgusto 1901 - decembro 1901), kiun tuj sekvis "La Lumo".

Čejka estis kuraĝigita por sia aŭdaca entrepreno per la vizito de Ivan Osipoviĉ Seleznjov. Li estis ruso, kiu vojaĝis en 1902 tra Aŭstrio, parolis Esperanton facile, elegante kaj rapide. Lian vojaĝon financis ruso Nikolaj P. Evstifejev. Li vizitis Čejka-n en printempo 1902 kaj estis la unua fremdulo, kun kiu Čejka parolis Esperante. Seleznjov (iam sub la nomo Seleznev) helpadis en la redaktado de "Revuo Internacia". Li vizitis plurajn urbojn en Bohemio, restadis plurajn semajnojn en Prago kaj Brno, en 1903 li migris tra Germanujo Francujon. En Parizo li estis la unua fremdulo, "kiu pruvis al la Parizanoj, ke Esperanto povas esti parolata kun la sama facileco, eleganteco kaj rapideco kiel iu ajn nacia lingvo". Tie li mortis en 1904, verŝajne pro ftizo.

Samtempe kun "Revuo Internacia" aperis ĝiaj du aldonoj: Český' esperantista (Bohema Esperantisto), okpaĝaj kajeroj 20 x 14 cm en la ĉeĥa kaj Esperanto, redaktata de J. Krumpholc kaj T. Čejka, kaj Der Deutsche Esperantist (Germana Esperantisto), samformata, samampleksa, redaktata de H. Kislinger. Ambaŭ aldonoj estis aparte aboneblaj.

La samideanoj en Prago abonadis la gazetojn kaj kolektadis, abonojn. Sed la tempo ankoraŭ ne estis matura por entrepreno tiom grandskala. La "Revuon Internacian" akceptis Beaufront malafable. De ĝi aperis en regula sinsekvo kvin numeroj, la lasta en marto 1903. De la "Germana Esperantisto" aperis nur tri kajeroj. Sed la "Boheman Esperantiston" Čejka eldonadis plu. La aprila numero aperis sur 16 paĝoj kun verda kovrilo. Tia ĝi aperadis, zorge redaktata, ĝis septembro 1904, do unu jaron kaj naŭ monatojn.

Inter la samideanoj en Prago la plej aktiva estis EDUARD KÜHNL. Li estis junulo belkreska kun belaj longaj nigraj lipharoj, studento en la maŝinista fakultato ĉe la Čeĥa Teknika Altlernejo (= teknika universitato). Li plene sin dediĉis al studado kaj propagando de Esperanto. Li estis homo - sprita, ŝatis parolturnajn ŝercojn, postulis, ke nove bakitaj esperantistoj lernu la lingvon funde, ne ŝatis aŭdi erarojn gramatikajn aŭ vortarajn, rapide sciis akiri aŭtoritaton; kiun li iom tro ŝatis. Lia personeco estis plaĉa, li sciis facile akiradi fidon de kunuloj. Baldaŭ kun li aperadis en la societo H. K. BOUŠKA. Ankaŭ li estis teknika studento, samaĝa, homo modesta. Tiu ĉi samideano dekomence dediĉis sin al profunda kompreno de teorioj pri lingvo internacia kaj al logika argumentado. Dum Kühnl volis solvadi problemojn per spritaĵoj, Bouška volis trovi solvojn sur nivelo, kie rolas scienca kompleteco.

Dum la unua tempo la du junaj pioniroj estis duopo ĝemela, elstara, ofte kune vidata, diskutanta kaj disputanta. En Akademia Legejo en la strato Spálená en Prago troviĝis 300 gazetoj kaj revuoj el la tuta mondo. Ĝi estis destinita por altlernejanoj kaj uzebla post pago de malalta jarkotizo. Ni estis regulaj vizitantoj. Dumvintre ni ŝatis la tiean varmon. Tiam oni kredis je la kleriga valoro de presitaj paĝoj. Ekzistis tie kajero, en kiu la vizitantoj korespondis reciproke. Kühnl kaj Bouška vaste uzadis la eblecon donitan por la kajero. Ili diskutis kaj disputis amplekse en Esperanto. Tio ankaŭ estis speco de altnivela propagando. Ankaŭ mi estis fervora leganto de la ĉiuspecaj gazetoj kaj de ilia korespondado, kaj kun envio relegadis iliajn ŝercojn, bedaŭrante min mem pro manko de fantazio tiom abunda ĉe tiuj du miaj amikoj.

Tiutempe Bouška komencis sisteme ataki la gazetaron. Montriĝis, ke estas saĝe turni sin ankaŭ al gazetoj ekster la ĉefurbo kaj persisti. Liaj persisto kaj bona stilo venkadis la indiferentecon. Simile agis František Svačina, faka instruisto en la urbo České Budějovice. Dum 1901-1904 la Indiferenteco de redakcioj estis rompita funde. La du cititaj leteroj al Barth donas imagon pri la grado de tiu ĉi renverso en la gazetara sinteno rilate nin.

Novaj vizaĝoj aperadis inter ni. Mi ne scias, kiu alkondukis sinjoron VOJTĚCH KRAUS. Li estis oficisto de la urba magistrato, ĉefo de la redakcio de Adresaro de la Reĝa Ĉefurbo Praha. Tiam oni rigardis kiel mankon, ke la Bohemia ĉefurbo7) ne posedas ĝeneralan urban adresaron, kia ekzistas en grandurboj. La urba magistrato prenis sur sin la taskon starigi ĝin, kreis apartan redakcion, kies ĉefo estis Kraus. Li estis homo de neordinara vivanteco, granda laborkapablo, vastaj interesoj, kaj samtempe ordon amanta oficisto, kiu ne povas malhavi iom da pedanteco. Li fariĝis la dua prezidanto de la Klubo. Lia elekto okazis la 17-an de junio 1903. Kun la nova prezidanto estis renovigita ankaŭ la tuta komitato. Sekretario fariĝis E. Kühnl, protokolisto J. Barvíř, kasisto J. Görner, biblioketisto J. Herold, revizoroj Bičiště kaj Kamarýt.

Ankaŭ la sidejo de la Klubo estis ŝanĝita. Ni transiris en la kafejon Tůmovka en la strato Lazarská. Ankaŭ ĝi estis kafejo de literaturistoj, sed sen fetiĉisma adorado de revuoj. La Klubo komencis kunvenadi regule ĉiusemajne en aparta ĉambro, malantaŭ la restoracio. La kunvenoj komenciĝadis post la 20-a horo, daŭris longe. Ni sidis ĉe unu laktokafo ĝis la 23-a, poste transiris la restintaj membroj en la restoracian salonon kaj konsumis la duan kafon. La prezidanto, kvankam preskaŭ dudek jarojn pli aĝa ol mi, ŝatis ĉeeston de junuloj. La vizitoj de la kunvenoj fariĝis tre kontentigaj kun 20 - 30 partoprenantoj ĉiusemajne, iam eĉ pli. Venadis novaj homoj. Ni klopodis ĉe diversaj okazoj venigi homojn el diversaj elstaraj postenoj. Plurfoje ni sukcesis, sed iliaj vizitoj ne estis ripetataj. Komika rememoro mia estas pri vizito de d-ro Jiří Guth, la fama aŭtoro de trivoluma "Katekismo pri deca konduto en la socio". Li venis tre frue kaj - akceptite de ni kun dankaj honorigoj parolaj kaj observinte la neluksan salonon - diris, ke li venos post unu horo. Li ne venis plu. Tio estis unu el la multaj instruoj, ke ni devas fidi nur al ni mem, ke iu ajn subteno oficialula estas iluzio. Tamen ni ĉiam klopodis akiri oficialan apogon, devigataj de neniu, tamen ree kaj ree ni entreprenadis laboron sizifan.

La kluba vivo estis daŭre vigla dank' al la organizemo de Kraus. La kotizoj estis enkasigataj sen granda peno, kvankam ili estis kvar kvar kronoj. Ĝi estis relative alta kotizo, ĉar por ĝi la Klubo liveris nur la membran legitimilon kaj rajton partopreni la kunvenojn, elekti kaj esti elektata. (Tagmanĝo en bona restoracio tiam kostis sesdek helerojn, en luksa restoracio unu kronon.)

S. K. Neumann jam ne venadis inter nin,8) sed la redaktoro Karel Pelant, veninta al Prago el Brno, estis ofta partoprenanto en la kunvenoj kaj diskutoj. Li estis esperantisto aktiva kaj fervora, versimile unu el la plej unuaj aktivuloj. Jam en 1899 li proponis al la kongreso de la ĉeĥa socialdemokrata partio en Prago, ke ĝi rekomendu al la Socialista Internacio akcepton de Esperanto kiel oficiala socialista lingvo en la tuta mondo. La propono estis malakceptita.

Inter la novaj venintoj, en Tůmovka, estis Augustin Pitlík, studento de filozofio, Josef Barvíř, studento de juro, Václav Riegel, magistrata oficisto studanta juron; ĉiuj tri baldaŭ rolis en gravaj funkcioj. Plua grava akiro estis la edzino de la prezidanto, sinjorino Matylda Krausová, svelta, nealta virino, kiu baldaŭ fariĝis eksterseria sciantino de la lingvo. Ŝi uzadis ĝin ĉiam taŭge kaj plaĉe. Ŝi estis saĝa kaj sagaca amikino de bonuloj, respektata kaj honorata pro siaj komplezemo kaj helpemo kaj pro siaj scioj. Ŝi sciis en alta grado plurajn lingvojn, kaj al Esperanto ŝi dediĉis sin kun vireca seriozo.

La 21-an de januaro 1904 okazis nova ĝenerala kunveno, ĉar aperis bezono ŝanĝi la Kluban statuton, por ke ĝi povu krei lokajn grupojn ekster la ĉefurbo. Venadis jam petoj pri tio. Ankaŭ la konsiston de la komitato oni iom ŝanĝis; mi fariĝis kasisto kaj Vojtěch Novotný bibliotekisto. El la urbo Pilzeno (Plzeň) venis salut-telegramo en Esperanto, de Xaver Kutílek kaj 30 amikoj.

En 1905 la Klubo transmigris el Tůmovka en la restoracion U Donátů en la strato Spálená. Mi transprenis la funkcion de sekretario kaj ĉiusemajne retore raportis pri la okazintaĵoj dum la pasintaj sep tagoj. La vizitoj de la kunvenoj estis daŭre tre kontentigaj. La restoracio estis fama pro bona kvalito de sia biero. La konsisto de la membraro iĝis pli diversa, kaj laŭ la aĝo, kaj laŭ la socia pozicio. Regula vizitanto fariĝis germana samideano Julius Boschan, komercisto pri teknikaj iloj. Li dediĉis sin tre serioze al Esperanto, kaj estis poste unu el la ĉefaj fondantoj de Esperanto-Verein Verda Stelo Prag. Ĝia fonda kunveno okazis en la kafejo Edison, la 26-an de januaro 1909 dum la ĉeesto de proksimume 50 personoj. Prezidanto estis elektita prof. d-ro Siegiried Lederer, sekretario Julius Boschan.

La kunvenon partoprenis kiel gastoj-delegitoj el la Bohema Esperanto-Asocio H. K. Bouška kaj mi, kaj el la Unio Jan Hradil kaj kvin pluaj viroj. La ĉeĥaj esperantistoj en Prago poste ofte klopodis ekligi kontaktojn kun Verda Stelo, sed renkontadis apatian senintereson de la germanaj samideanoj. Analogajn spertojn havis ĉeĥoj ankaŭ en aliaj sferoj (sporto, scienco, filantropio, sindikatoj ktp.].

Aliaj aktivuloj en la Klubo estis la jam nomita Jan Hradil, prokuristo en grandkomerco, kaj lia edzino, Václav Čánský, fraŭlino Anna Bernardová, fraŭlino Betty Vaněčková, fraŭlino Boža Vaníčková, Inĝ. J. Vostatek, sinjorino Pittrová - la patrino de Přemysl Pitter; post kvindek jaroj mi ilin rememoras. Mia amiko doktoro Vaněk, plurajn jardekojn post tiu ĉi tempo, diris, ke al Esperanto, same kiel al muziko, aliĝas preskaŭ ĉiam homoj bonaj. Li versimile pravis. Kun pluraj el tiuj ĉi pioniroj mi disputis kaj kverelis. Sed tio okazis pro principoj, pro la bono de la afero. Pardonu, mi kredis tion. Jes, Vaněk pravis. Estas agrable rememori ĉiujn ĉi virojn kaj virinojn; ĉiuj estis bonaj, ĉar ilia koro brulis por bona afero.

Publikaj kursoj de Esperanto okazis jam en aŭtuno 1903, se mi ne eraras. Sed resonon efektive publikan havis nur la kurso en Americký klub dam (Amerika Klubo de Damoj) en la MUZEO DE NÁPRSTEK. Tiu eminenta klubo staris sub la egido de la vidvina sinjorino Josefa Náprstková. Ĝia tendenco estis por-amerika ( = por-usona) kaj por-angla. Ĉe la Muzeo funkciis respektinda biblioteko de anglaj libroj pruntataj al la "amikoj de la Muzeo", volonte, sen formalaĵoj. En la salonoj de la Muzeo regis nobla senbruo, kaj ankaŭ en la kunvenoj oni parolis per voĉoj silkaj. Tie, laŭ iniciato de sinjorino Krausová, prezentis Kühnl - la 19-an de marto 1904 - enkondukan prelegon, kiun sekvis kurso gvidata de li. Ĝi signifis penetron en medion, kiu rigardis sin mem majest-mora, kvankam ĝi estis, en la profana realo, jam iom malnovmoda. Sinjorino Náprstková, en sia tre malnovmoda kostumo, akceptadis esperantistojn tre afable. Mi ŝatis la privilegion vizitadi la Muzeon kaj rigardi la eksponaĵojn kaj prunti la malnovajn anglajn librojn.

Publikaj kursoj baldaŭ multiĝis. Esperanto estis novaĵo. Duoncento da kursanoj ne estis surprizo. Lernejaj ĉambroj estis por tiu celo pruntataj sen formalaĵoj, oni devis simple pagi la purigon, lumon, hejtadon. Kurskotizoj estis pagataj volonte, sed senpagaj kursoj estis preferataj. Esperantistoj instruis senpage. Tamen, la alfluo de novaj esperantistoj en la movadon ne estis tro granda. Tiam la homoj, precipe la virinoj, ŝatis viziti prelegojn; ne ekzistis ja ankoraŭ kinoj, oni ne povis en la hejmoj aŭskulti radion, spekti televidon.

La unua publika prelego en Prago okazis la 21-an de majo 1904 en Ženský klub (Virina Klubo), tiam tre laŭmoda. La prelegon prezentis mi. La salono estis plena, regis entuziasmo. Multaj promesis aliĝi al kurso aŭtune. - Antaŭ la prelego mi vizitis plurajn redakciojn petante, ke redaktoro vizitu mian prelegon. En la ĵurnalo Národní politika (Nacia politiko) la redaktoro diris sincere, ke li ne venos, sed ke mi sendu kelkajn liniojn. En tri ĵurnaioj aperis raportoj pri la prelego.

La 21-an de februaro 1905 la Klubo elsendis, laŭ iniciato de Kühnl, gravan objekton por estonta ekspozicio. Ĝi ekspedis RONDIRAN LETERON. Sur papera zono dek-sepoble faldita estis skribitaj 15 bonaj esperantistaj adresoj el 15 landoj kun la peto, ke la unua ricevinto skribu sian konfirmon sur la suban paĝon de la adresa folio kaj sendu la zonon, taŭge falditan, al la sekvanta adreso; same faru la dua ricevinto, la tria ktp., kaj la 15-a rivevinto sendu la tuton al adreso nia. Estis bezone bone elekti elprovitajn adresojn. Ni antaŭ-anoncis venon de la rondira letero al ĉiu ricevonto kaj petis de li sciigon pri la dato de lia plusendo. Tiel kolektiĝis kartoj kaj leteroj ankaŭ pri la rondiro. Kaj efektive, post 21 monatoj la letero - ĉirkaŭirinte la terglobon - revenis kun poŝtmarkoj kaj poŝtaj nuligoj (= stampoj) el 15 landoj kaj kun ofte kortuŝaj tekstoj de la resendintoj. La letero vizitis Germanujon, Svedujon, Rusujon, Bulgarujon, Italujon, Alĝerion, Hispanujon, Francujon, Anglujon, Kanadon, Meksikion, Peruon, Ĉilion kaj Aŭstralion. La ricevintoj plenumis nian peton kaj skribis sur la suban parton de sia folio, sur la lokon apartigitan per linio, nacilingvan tradukon de la sekvanta frazo: "Per Esperanto efektiviĝos la bela ideo de paco, de homara kunfratiĝo, de reciproka interkompreniĝo de nacioj; kaj tial ĉiuj, kiujn entuziasmigas la brila ideo, senĉese, nelaceme kaj energie laboru, por ke tiu sankta ideo triumfu kaj plenumu sian noblan celon!" La zono estis tri metrojn longa, dek du centimetrojn larĝa. Al ĝi apartenis tola koverto, kies antaŭa flanko - parte eltranĉita - ebligis legon de la adreso, laŭ kiu la sendaĵo devis daŭrigi la vojon. La letero estis ekspoziciata okaze de la kongreso de la Bohema Unio Esperantista en septembro 1909.

Baldaŭ ni provis fondi pluajn fokusojn de la movado. UNUA VIRINA GRUPO ESPERANTISTA (První dámský spolek esperantský) konstituiĝis ĉe la Muzeo de Náprstek la 12-an de decembro 1904. Animo de la grupo estis Matylda Krausová; prezidantino estis Božena Studničková, instruistino kaj verkistino, kiu abunde verkadis por infanoj, kaj poementojn por publiko ĝenerale. En tre ŝatata ĉeĥa antologio de lirika poezio enestas ankaŭ ŝia poemo. Ankaŭ esperantlingvajn versojn ŝi originale verkis. Al unu el ili, "Aŭtuno venas", komponis melodion profesoro Vilibald Scheiber en 1950. La kanto estas surdiskigita kune kun "Melankolio" de K. Píč kaj "Nur migri" de J. Baghy. Ĉiujn tri kantojn kantis Josef Válka. - Božena Studničková estis la unua inter ĉeĥoj, kiu verkis originalajn poemojn en Esperanto. Ŝi restis fidela al nia afero ĝis la morto.

La saman jaron - en aprilo 1904 - estis fondita ESPERANTISTA RONDETO DE BLINDULOJ EN LA INSTITUTO KLAR en Prago. Tiutempe aperis grava figuro: KAREL EMANUEL MACAN, muzik-komponisto kaj instruisto de blinduloj en la nomita Instituto. Li studis ĥemion en la teknika altlernejo. Blindiĝinte en 1877 komplete, li forlasis la teknikajn studojn. En 1881-1883 li elstudis la orgen-lernejon en Vieno, kie li atingis diplomon de direktoro de ĥorejo. En Vieno li studis ankaŭ blindul-instruadon kaj en 1891 fariĝis instruisto en la Blindul-Instituto Klar en Prago. Li estis muzikisto tre ŝatata, liaj muzik-verkoj same rikoltis multan ŝaton. Inter liaj verkoj troviĝas unu meso, pluraj kvartetoj, multaj kantoj, viraj kaj virinaj ĥoroj; el la kantoj menciindas dekdu-kanta ciklo "Malgaja amo", el la cetera verkado la melodramo "Amarus", "Kozaka marŝo", la piano-komponaĵoj "Juna amo", "Ĉe lulilo", "Tri momentaj scenoj" k. a. Li komprenis al blinduloj. Helpata de Ludmila Tesařová, Václav Riegel, iom poste de Božena Vlčková, li organizis kursojn por la flegatoj de la Instituto. La kursoj havis vastan resonon. Macan kopiigis kaj mem kopiis punktoskribe (= brajle) lernolibrojn, vortarojn kaj aliajn tekstojn por la instruado. Li estis homo neordinare laborema, viro bonkora, delikatsenta kaj profunde klera. Li parte blindiĝis jam en sia 12-a jaro. De junaĝo li do devis barakti kontraŭ multaj malfacilaĵoj. Li saĝe sciis akiri helpantojn vidantajn. Krom la jam nomitaj aperis prof. Stanislav Stejskal, kies kunlaboro helpis fondi brajlan blindulperiodaĵon ,,Aŭroro". Post la morto de Macan ĝian redaktadon kaj la tutan Esperanto-agadon inter blinduloj gvidis profesoro Stejskal, kaj post ties frua morto dediĉis sin al tiu ĉi meritplena laboro en la blindula sfero Vuk Echtner, kiu redaktis la blindul-gazeton "Aŭroro" ĝis fino de 1975.

Tiam ni ĉiuj estis junaj. Do ne mirige, ke svarmis inter ni studentoj. En 1908 estis fondita en Prago Studenta Rondeto Esperantista, kiun prezidis Hugo Jokl, 17-jara, kaj kiu havis 120 membrojn. Ĝi kunvenadis en la kafejo Union, poste en la oficejo de la Unio en la strato Vodičkova.

Laŭ la gazeto "Časopis českých esperantistů" (1910. n-ro 1/2), la ceteraj societoj en Prago estis: Akademia Esperanto-Klubo, Klubo de Bohemaj Kelneroj, Stelo de Espero, Laborista Klubo, Klubo en Praha VIII, Klubo en Žižkov, Studenta Rondeto en Karlín. Tiu en Prosek tiam estis provinca klubo. Laŭ d-ro Andreo Fiŝer ("Historieto de Esperanto", Tiflis, 1911, p. 37) en 1909 ekzistis en Prago esperantista "Ĉiostudenta Asocio". Ĝi celis organizi studentojn kaj junajn laboristojn kaj havis politikan programon: kunvokota kongreso de progresema junularo diskutu ankaŭ pri kunigo de studentoj kaj junaj laboristoj en unu granda organizaĵo por komuna laboro kultura inter popolo malklera. La Asocio eldonis la gazeton "Gestudentaj Interesoj". Laŭ Takács [494] la gazeto daŭrigis gazeton "Gestudentaj Interesoj Tuthomaraj" (Kraków, majo 1910) kaj aperadis en Luhačovice en la jaroj 1910-1912, ĝia administracio estis en Kraków. - (A. d. 1. red.)

Baldaŭ aperis rezultoj de niaj instigoj ankaŭ ekster la ĉefurbo. En PILZENO, sekve de korespondado kaj persona agado inter tieaj esperantistoj kaj Vojtěch Kraus, estis fondita la klubo la 23-an de marto 1905, kiam okazis la fonda kunveno en la restoracio Beseda. La kluba statuto estis aprobita per la regenta oficejo en la Ĉeĥa Reĝolando, n-ro de la dekreto 25036 el la 10-a de februaro l905. La unua prezidanto fariĝis Xaver Kutílek, impostoficisto. Plua ĉefa aganto estis Jaroš Schwarz, urba oficisto. En junio 1905 la Klubo organizis publikan prelegon de esperantistoj el Prago. Parolis Kühnl kaj mi. Entute el Prago venis ok esperantistoj. En Pilzeno oni veturigis nin el la stacidomo en hotelon en du fiakroj. En la domo de Měšťanská beseda [Urba Klubo] estis plena salono. La ĉeestantoj atente aŭskultis mian prelegon teorian kaj tiun de Kühnl pri la jamaj akiraĵoj de Esperanto.

EDUARD KÜHNL superis nin ankaŭ pro la riĉeco de sia patro. La patro Kühnl estis viro bonkora, unuaranga makleristo en komerco pri grundo, tiam tre profitdona profesio. Li estis patro larĝanima kaj ne malkonsentis vidante, ke lia filo sin dediĉas al afero tiom nova, sen ŝanco pri profito, malhelpanta eĉ progreson de la filo en lia studado. Tial Eduard Kühnl povis jam en 1903 entrepreni, je propraj kostoj, vojaĝon en fremdlandojn. Tiam esperantistoj-turistoj estis maloftaj, lia entrepreno do estis epokfara. Li vojaĝis tra Germanujo, Svislando, Francujo kaj Anglujo, serĉante esperantistojn kaj vizitante ilin. En Francujo, en kelkaj kunvenoj, li prelegis pri fotofonografo, gramofono plibonigita de la ĉeĥa inventisto Červenka. La spertojn de sia vojaĝo li priskribis en la gazeto Český esperantista en 1904, en tri artikoloj, kiuj pro ĉeso de la revuo ne atingis la finon de la vojaĝo. La spertoj pri fremdaj esperantistoj, kiujn Kühnl volonte transdonadis, estis tre utilaj por ĉiuj aktivuloj.

La KLUBAN BIBLIOTEKON rigardis Kühnl, Bouška kaj mi afero ne nur utila, sed aparte grava. Ni klopodis pri ĝia baldaŭa fondo, konservado kal uzado. Ni baldaŭ sukcesis posedi en ĝi kajerojn de la Zamenhofa Biblioteko de Lingvo Internacia, kaj ni zorgis, ke kompletoj de la abonataj gazetoj estu konservataj kaj bindataj. La gazetaro esperantista rapide multiĝis. Post la apero de "Český esperantista" komencis aperadi jam en 1903 "Svisa Espero" (Ĝenevo), "Antaŭen Esperantistoj" (Lima), "Juna Esperantisto" (Ĝenevo; redaktata de Privat, tiam 14-jara), "Ĉilio Esperatista" (Santiago), "Espero Katolika" (Tours; fondita kaj redaktata de Abbé Peltier, pastro portana imponan barbon laŭ aparta permeso de ekleziaj aŭtoritatoj - pro troa delikateco de lia vizaĝhaŭto), "La Suno Hispana" (Valencia), "The Esperantist" (Londono). En 1904 komencis aperadi "Internacia Scienca Revuo" (Parizo, poste Ĝenevo; ampleksaj 32-paĝaj kajeroj monate eldonataj kaj redaktataj de René de Saussure). "Esperantistische Mitteilungen" (Berlino; de februaro 1904, tre enhavoriĉa, kvankam aperanta neregule), "Esperanta Ligilo" (Parizo, brajle presita por blinduloj), "Hungara Esperantisto" (Budapeŝto). Mi enskribis sole tiujn gazetojn, kiuj aperadis almenaŭ dum unu aŭ du jaroj, kaj kiujn ni efektive legadis kaj konservadis. Ni rigardis memorinda sukceso, ke ni akiris por la Kluba biblioteko ĉiujn jarkolektojn de "L' Espérantiste" (mankis sole du numeroj). En la bibliotekon ni enmetadis ankaŭ kompletajn jarkolektojn de tiuj ĉeĥaj gazetoj, kiuj enhavis kurson de Esperanto aŭ regulan rubrikon. Tiam pluraj redakcioj akceptis la ideon publikigi kompletan kurson. Mi memoras la edifan aspekton de la bele bindita sportista gazeto Half-time (Duon-tempo) kun la kurso kaj rubriko de Bouška. Ampleksa rubriko verkata de Kühnl troviĝis en la revuo Epocha (Epoko). - Tiel estis metita bazo por la kluba biblioteko, nuntempe prave fama. Ni danke memoru la fondintojn kaj same tiujn,9) kiuj zorgis pri la biblioteko dum tempoj al la movado malfavoraj, dum militdanĝero, kiam politikaj potenculoj intencis rabi ankaŭ Esperanto-librojn.

La inunda rapideco, kun kiu en tiuj du-tri jaroj naskiĝadis novaj Esperanto-gazetoj, estis ankaŭ unu el la kaŭzoj, pro kiuj devis ĉesi Český esperantista. Krom abonantoj mankis kunlaborantoj. En la unuaj du jarkolektoj enestas multaj kontribuaĵoj verkitaj de esperantistoj alilandaj, precipe rusaj. Estiĝo de novaj gazetoj forprenadis eĉ tiun kunlaboradon. Čejka do dediĉis sin al eldonado de lernolibroj, ĝis 1908. Tiam aperis lia Esperanta-ĉeńa vortaro [112], lia lasta verko.

En 1908 ČEJKA ofertis du seriojn de studhelpiloj por memlernantoj kaj kursoj, nome "eldonaĵojn malgrandajn" kaj "eldonaĵojn grandajn". (Vidu redakcian aldonon en 5.1.1.)

Sed Čejka ankoraŭ ne eksilentis. En novembro 1908 aperis la unua numero de "Internacia Pedagogia Revuo" fare de li eldonata kaj redaktata. La ĉefaj kunlaborantoj estis Herman Alferi, lernejestro en Zdislavice, protagonisto de pacifismo, Libera Penso kaj esperantismo, mortinta 35-jara en 1909, kaj Roman Frenkel, ruso, gimnazia direktoro en Jenisejsk (Siberio). Aperis kvar kajeroj, la lasta en decembro 1910; sume 114 paĝoj kun tre bone elektitaj temoj kaj bonkvalita lingvaĵo, de multaj aŭtoroj el tre diversaj landoj. Ĝi estis organo de la Internacia Asocio de Instruistoj. Tamen, la lasta kajero restis nedissendita.

VIZITOJ DE FREMDLANDAJ ESPERANTISTOJ ne estis en tiu frua tempo oftaj, sed tiuj, kiuj venis, estis ĉiuj personoj elstaraj. La unua estis NIKOLAJ ALEKSANDROVIĈ KAZI-GIREJ. Li venis en printempo 1903 en Bohemion, prezentis sin inĝeniero kaj posedanto de grafit-minejo en (tiam) Novij Ĥarbin (Manĉurio), vizitadis esperantistojn kaj diversajn fabrikojn. Lia lasta vizito en Bohemio estis ĉe František Svačina en České Budějovice, la 17-an de marto. E1 tie li veturis la urbon Linz kaj tra Aŭstrio kaj Svislando en Francujon.

Esperanton li parolis tre lerte. Reveninte el sia Eŭropa vojaĝo li daŭre kontaktis kun la movado. En "Lingvo Internacia" aperis en aprilo 1904 du liaj leteroj, el Port-Arturo (nun Ljuŝun), kie li vivis en servo al la Ruĝa Kruco, pri la tieaj vivo kaj okazintaĵoj. La ĉeĥa traduko de tiuj leteroj, farita de J. F. Khun, aperis en la gazeto Čas (Tempo) la 11-an de junio. Kazi-Girej estis kunfondinto kaj prezidanto de Manĉuria Esperanto-Societo. "Enciklopedio de Esperanto" indikas kiel "lian profesion" civila ĉefinĝeniero en Ĉina Orienta Fervojo.

En majo 1907 mi konatiĝis kun NIKOLAJ P. EVSTIFEJEV. Li estis unu el la plej unuaj esperantistoj, jam el la jaroj ĉirkaŭ 1890. Li loĝis en Troickosavsk apud Kjaĥta (Azia Rusujo), estis homo evidente riĉa; laŭdire eksdirektoro de orminejo en Altajo. Tio alportis al li riĉecon ebligantan vivi de rento kaj subteni la Esperanto-movadon. Li estis tiu, kiu financis la mondvojaĝon de Seleznjov. Pragon li venis el Budapeŝto, kie li edzinigis belegan hungarinon. Li parolis korekte esperantlingve, ŝi germane. La Pragaj esperantistoj pasigis kun ambaŭ plurajn tagojn. Li estis klera viro, agrabla kunulo multon scianta. En la unuaj du jarkolektoj de la gazeto Český esperantista oni trovas plurajn liajn artikolojn, same en la gazetoj L'Espérantiste, "Juna Esperantisto", "Socia Revuo" kaj aliaj. La slovaka eldono de "Fundamento de Esperanto" [167] aperis dank' al li kaj al d-ro Albert Škarvan, kiam la lastnomita vivis en Svislando (Laney), en 1907. Evstifejev abonpagis por Slovakiaj legejoj kaj societoj 40 ekzemplerojn de la "Bohema Revuo Esperantista".

IVAN H. KRESTANOV, juna bulgaro, venis Pragon baldaŭ post sia esperantistiĝo, kiu efektiviĝis en 1905; la vizito okazis do versimile en 1906. Li vivis tie plurajn semajnojn. Estis agrable miri, kiel li signas jesadon per neanta skuado de sia kapo. Dum sia 15-jara restado en eksterlando Krestanov vizitis preskaŭ ĉiujn Eŭropajn landojn, loĝis poste en Sofio, kie li eldonis dudekon da libroj.

Pro persista agado fariĝadis la redakcioj de ĈEĤAJ ĴURNALOJ pri afablaj. En pluraj ĵurnaloj oni starigis regulan rubrikon. Ĝis la fino de la jaro 1906 enhavis Esperanto-rubrikon, pli aŭ malpli konstantan, kiel mi parte jam menciis, jenaj gazetoj: Half-Time, Epocha, Obchodní věstnik, Český vystéhovalec, Vzdélání lidu, Studentský věstník, Ozvéna z Novoméstská, Ilustrované přednáŝky, Národni obzor, Student. La enhavo de tiuj rubrikoj estis plejparte kurso, sed krom ĝi diversaj sciigoj pri la progreso de la movado kaj argumentoj por la internacia lingvo. FRANTIŠEK SVAČINA en České Budéjovice estis daŭre aktiva en tiu ĉi agadsfero, sed la plej sukcesa laboranto kaj plej diligenta kontribuanto al multaj ĉeĥaj gazetoj estis BOUŠKA. Liaj artikoloj ofte distingiĝadis de la kutimaj per originaleco aŭ saĝa elekto de la temoj kaj per zorga ellaboro kaj agrabla stilo. Rilate la amplekson de la publikeco de priesperantaj informoj li povis en 1907 prave konstati, ke ĉiutage oni povas en la ĉeĥa gazetaro legi pri la internacia lingvo. Kiel ekzemplon pri tio, kiom ampleksaj estis liaj kontribuaĵoj, ni nomu liajn ĉeĥlingvajn "Fragmentojn el la historio de artefaritaj lingvoj" en Jihočeské listy (Sudbohemia ĵurnalo), aperanta trifoje semajne en České Budějovice. La publikigado komenciĝis en septembro 1907 ekde la n-ro 94 kaj daŭris en 15 numeroj. La "Fragmentoj" enhavis unue elektitajn partojn el la fama Histoire de la langue universelle, kiuj povis bone servi al ĉiu interesito malhavanta eblecon legi la originalan libron. El tiu agado rezultis ankaŭ la broŝuro de Bouška pri la Delegacio: Delegace pro zavedení mezinárodniho jazyka [61] (Delegacio por la enkonduko de la internacia lingvo), kiu tre helpis al li akiri plurajn subskribojn de universitataj profesoroj sub la Delegacian Deklaron.

Kiel ekzemplon pri tio, kiom grandan amplekson tiam konsentis la gazetoj disponigi al nia afero, estu menciita la polemiko, kiun publikigis Rudolf Fridrich en la gazeto Čas (Tempo) kontraŭ artikolo de prof. d-ro Arnoŝt Kraus, kun la titolo Raději Kašubštinu (Prefere la kaŝuban lingvon; Komprenu: anstataŭ Esperanto). La respondo de Fridrich aperis en du numeroj sur pluraj kolumnoj.

La unuaj libroj esperantlingvaj ĉe ni aperintaj estis: MAJSTRO JAN HUS [242] de J. F. Khun, 1905. La aŭtoro estis instruisto, de post 1907 ĝis la morto vivinta en la urbo Jičín. Li sciis pasive plurajn lingvojn, rekomendadis laŭ sia sperto studadon per tuja legado de fremdlingva teksto. Por la unuaj du jarkolektoj de "Bohema Esperantisto" li liveris plurajn tradukojn el la francaj verkoj de Couturat.

Lia verko "Majstro Jan Hus" estis bazita sur populara libreto por infanoj. Antaŭ la preso ĝi estis detale korektita de Čejka. Pro ambaŭ tiuj kaŭzoj ĝi estis facile komprenebla al la esperantista publiko.

Kiam venis la Ido-krizo, Khun lasis sin konvinki per "sciencaj" argumentoj kaj proklamis sin idisto. Sed baldaŭ li ĉesis esti aktiva en la sfero de internacia lingvo.

La broŝuro aperis ankaŭ en Ido, relaborita de Khun, [241].

SLOVAKOJ KAJ MAGIAROJ [67] de H. K. Bouška, majo 1908. La libreto pri suferado de slovakoj sub la regado de la reĝa Hungarujo estis verko elstara kaj ĝia resono sensacia. Bouška estis majstro de stilo. La bazon de la broŝuro formis la famiĝinta parolado de la socialdemokrata deputito d-ro Frantiŝek Soukup en la Aŭstria parlamento pri masakro en la Slovakia loko Černová (la 17-an de oktobro 1907). La broŝuro aperis fine de 1907.

Kelkaj oferemaj ĉeĥaj esperantistoj aĉetadis ĝin po dekoj kaj sendadis ĝin al siaj eksterlandaj amikoj. Ĝi estis represata komplete aŭ po grandaj partoj esperantlingve, ekz. en la gazeto "Espero Katolika", kaj tradukata nacilingven. Aperis la tradukoj: rumana, finna, dana, pola, kroata, kataluna, korea, angla, franca, sveda. Oni raportis pri ĝi en kunvenoj de esperantistoj kaj eĉ de neesperantistoj. La plej memorinda el tiaj kunvenoj estis tiu en la angla havenurbo Blackpool, kie esperantistoj angle raportis pri la broŝuro en komuna kunveno de ĉiuj societoj de la urbo kaj poste delegitoj de ĉiuj partoprenintaj societoj subskribis kaj sendis proteston al Vieno, sidejo de la registaro.

Simila kunveno okazis en Montreal, Kanado, kie tiam esperantistoj estis nemultaj, sed viglaj.

Al tiaj protestoj estis al la broŝuro aldonita Esperanta-franca teksto adresita al Barono Aehrenthal, la tiama Aŭstria-Hungaria ministro por eksterlandaj aferoj. Tiamaniere estis la Aŭstria ministerio informata pri ekzisto de Esperanto. Ne forgesu, ke tiu ĉi agado okazis dum alta internacia streĉo (Balkana krizo en 1908). Estas rimarkinde, ke la iniciatintoj havis neniujn malagrablaĵojn kun la Aŭstriaj aŭtoritatoj.

La broŝuro aperis kiel la unua numero de "Informaj broŝuroj de Esperantista Konsulejo en Prago". Bedaŭrinde, ĝi estis ankaŭ la lasta.

JAKUB ARBES: RAKONTOJ [8]. Kun permeso de la aŭtoro el la ĉeĥa lingvo tradukis Josef Grňa. Jevíčko, 1908. La libro enhavas tradukojn de kvar rakontoj: El la vivo de Mozart, La blanka edziniĝa vesto, La unua nokto ĉe mortinto, Moderna Magdaleno.

La traduko estas tre bona. Josef Grňa estis fakinstruisto en la urbo Jevíčko, unu el kunlaborantoj de Čejka.

La eldoninto Ferdinand Boháĉek, librovendisto en Jevíčko, vidigis eldonistan kuraĝon. Li ankaŭ riskis la eldonadon de la tria jarkolekto de la gazeto Český esperantista.

La libro estas la unua traduko el la ĉeĥa literaturo, aperinta libroforme. Ankaŭ ĝi estas la unua kaj la lasta numero de la intencata serio "Ĉeĥaj aŭtoroj".

Ekzistas ankoraŭ alia eldono de la libro, nome el 1910 en Chrudim [9].

1.3. ORGANIZAJ KLOPODOJ, UNIO KAJ ASOCIO

(1907-1914)

La idilio en la kluba vivo ĉesis. Estis sentata nepra bezono fondi centran asocion por organizi la esperantistan laboron el unu centro kaj eldonadi propagandan gazeton. Kühnl volis, ke estu fondita nova gazeto, kiun li redaktos kaj eldonos je propra risko. Bouška kaj liaj amikoj volis, ke la gazeto estu daŭrigo de Český esperantista (Bohema Esperantisto) kaj posedaĵo de la kreota asocio.

Kühnl eldonis la unuan numeron de Časopis českých esperantistů (Bohema Revuo Esperantista) en januaro 1907. En la unua numero estis artikolo "Rememoroj de esperantistino" verkita de Matylda Krausová, la komenco de "Kroniko nacia" uzita el mia manuskripto, "Raporto pri bohema nacio"10) de Václav Riegel.

Kühnl dum paso de la jaro faciligis al si la situacion tiamaniere, ke li sukcesis eksigi el la Klubo en Prago ĝian honoran membron Čejka11) kaj la membrojn Bouška, Riegel kaj min. Poste li sukcesis konvinki plurajn el la aktivuloj fondi "Boheman Union Esperantistan", kiu estis akceptonta lian gazeton kiel sian organon. Ĝi estis redaktata vigle. La Unio estis fondota tuj post apero de la unua numero. La koncerna prepara komitato estis elektita la 30-an de junio 1907, sed Kühnl havis malfacilaĵojn pri ĝi, ĉar du membroj el ĝia triopo, nome doktoro Palek kaj Grňa -influitaj de Bouška - eksiĝis; restis sole G. Ctibor, kiu kunvokis reprezentantojn de 12 Esperanto-societoj konsentantaj pri la ideo de Kühnl - kaj la "BOHEMA UNIO ESPERANTISTA"12) estis fondita la 1-an de decembro 1907. La unua prezidanto estis Jan Hradil, sekretario Karel Procházka. En marto 1909 Procházka fariĝis vicprezidanto kaj Otakar Davidek sekretario. En 1910, la 6-an de marto, estis elektita kiel prezidanto PhDr. Václav Rosický. Li, Procházka kaj Kühnl estis la plej aktivaj laborantoj de la Unio. Pluaj aktivuloj estis Otakar Davídek, Frantiŝek Dus kaj - en la sfero lingva -- Vladimír Tobek.

PhDr. VÁCLAV ROSICKÝ estis gimnazia profesoro en Prago, lerneja konsilisto. Liaj verkoj el la fakoj astronomia kaj meteologia estis publikigitaj en la "Raportoj de la Viena Akademio". Krome li multon publikigis popularscience en la ĉeĥa revuo Vesmír (Kosmo). Li estis kunlaboranto de la ĉeĥa enciklopedio Ottův slovník naučný [Enciklopedio de Otto; nomita laŭ la eldonisto), por kiu li prilaboris multajn titolojn, precipe astronomiajn. Li estis fakulo pri stenografio. Li esperantistiĝis en 1908. En 1909 oni elektis lin prezidanto de la Klubo en Prago.

KAREL PROCHÁZKA, landa konsilisto en Prago, estis la plej laborema inter la aktivuloj kaj dediĉis senprofite plej multe da laboro al nia celado. En la jaroj 1906-1914 li seninterrompe prelegadis ne sole en Prago, sed en ĉiuj lokoj, el kiuj oni tion postulis, kaj vidis ĉiujare plurajn kursojn. Li kontribuadis al la gazeto Časopis českých esperantistů [Bohema Revuo Esperantista) raportante pri organizaj aferoj, verkante originale (ekzemple la ĉeĥlingvan artikolon "Zamenhof 50-jara"), tradukante, ĉiam preta kunlabori, kiam estis bezone. Li estis la ĉefa kunlaboranto en la duopo Karel Procházka - Vladimír Tobek, tradukanta la verkon "Avineto" (Babička), de Božena Němcová; same en aŭtora duopo (li kaj Eduard Kühnl) de detala lernolibro kaj en la sama aŭtora duopo de la unua detala ĉeĥa-Esperanta vortaro.

OTAKAR DAVIDEK, oficisto de magistrato, estis filo de la posedanto de la kafejo Union. Dum pluraj jaroj li aktivis, samkiel lia frato Bohdan.

VLADIMÍR TOBEK komencis aktive labori tre juna, kiel studento de industria lernejo, sed baldaŭ ĉesis. La tradukon de "Avineto", komencitan de li, devis fini Procházka.

La opozicio kontraŭ Kühnl la 1-an de januaro 1908 rezultigis novan lokan organizaĵon por Prago. Ĝi estis "BOHEMA SOCIETO ESPERANTISTA EN PRAHA" [ĉeĥlingve: Česká společnost esperantistů v Praze). Ĝia prezidanto estis Josef B. Novák, bankoficisto, krome specialisto pri kaligrafio, kiun li private tre sukcese instruadis. Sekretario estis Josef Barvír, kiu baldaŭ vidigis grandan iniciatemon kaj laboremon. Kiel centran organon ni fondis "BOHEMAN ASOCION ESPERANTISTAN" (ĉeĥlingve: Svaz českých esperantistů). La decido pri la fondo estis farita la 30-an de decembro 1907 en kunveno, kiu elektis preparan komitaton. Pri la kunveno raportis pluraj gazetoj. La detala referaĵo de Bouška en la gazeto Snaha (Strebo) estis eldonita kiel speciala represaĵo kaj dissendita al esperantistoj; aliĝoj estis akceptataj jam antaŭ la fondo de la Asocio. La prepara komitato decidis, ke la Asocio ekfuncios en aŭtuno kun samtempa apero de la gazeto Český esperantista (Bohema Esperantisto). La ĝenerala fonda kunveno okazis la 27-an de septembro 1908 en la restoracio Kolář en la strato Celetná. Kiel prezidanto estis elektita d-ro Alexander Sommer Batěk, profesoro de industria lernejo en Pilzeno, kaj kiel vicprezidanto Josef Kožíšek, lernejestro en la urbo Zápy, kaj Vojtěch Kraus el Prago. Ĝenerala sekretario estis mi, kasisto estis Karel Biskup, ĉefoficisto en Prago.

PhDr. ALEXANDER SOMMER BATĚK estis profesoro en industria lernejo en Pilzeno, ĥemiisto, elstara popularscienca verkisto kaj redaktoro, eldonanto de publikaĵoj Ilustrované prednášky (Ilustritaj prelegoj) kaj Setba (Semado), iniciatinto de reformo de ĉeĥa ĥemia nomenklaturo, etikulo, pacifisto, fervora batalanto por eduko de la popolo, predikanto por abstinenco, eldonanto de la gazeto Zájmy všelidské (Tuthomaraj interesoj), kiu enhavis esperantlingvajn resumojn. Li dediĉis sin fervore ankaŭ al organiza laboro en la Esperanto-movado, sed ĉesis esti prezidanto de la Asocio ankoraŭ en la unua jaro.

JOSEF KOŽÍŠEK, lernejestro en Zápy, estis elstara ĉeĥa pedagogo, aŭtoro de pluraj gravaj publikaĵoj, el kiuj pleje gravis du progrestendencaj aboco-libroj (Poupata kaj Studánka). Lian esperantistiĝon ni rigardis tre grava akiro. Li estis ankaŭ sukcesa organizanto, en la instruista sfero. Sed post nemultaj monatoj li demetis la funkcion indikante kiel kaŭzon subitajn polemikajn atakojn kontraŭ liaj libroj.

Kiam mi devis akcepti la funkcion de prezidanto de la Asocio en 1909, konsentis MILOSLAV SCHMIDT esti ĝenerala sekretario. Li estis financ-oficisto kaj poste ministeria konsilisto en Prago. La movado akiris en lia persono kunlaboranton ekstreme sindonan kaj mi amikon fidelan, membron ofereman. Kiam li ĉesis aktivi kiel funkciulo, li neniam ĉesis subteni la organizaĵon morale kaj materie. Li estis unu el la du dumvivaj membroj de la Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista.

La tria jarkolekto de la gazeto Český esperantista komencis aperadi en oktobro 1908. Ni rigardis ĝin daŭrigo de la revuo de Čejka. Mi estis respondeca redaktoro, sed redaktis ĝin efektive Hynek Karel Bouška, kiu liveris kajerojn pli ol modelajn. Ĝia eldonisto estis Ferdinand Boháček en la urbo Jevíčko. Kiam vidiĝis dum la jaro, ke ĝi ne estas entrepreno profitdona same kiel "Bohemaj Aŭtoroj", li ĉesigis la eldonadon sen ia ajn kolero aŭ kulpigo. Ni memoru lin kiel komerciston modele honestan.

Aperis nova homo riskonta sian monon por ideala celo, Jan Iglauer, ĉefa librotenisto en la ĵurnal-eldonejo Národní politika (Nacia politiko), viro eksterordinara. Li amatore studis kaj praktikis meteologion, posedis por tio apartan laborejon en la strato Růžová en Prago, domnumero 1, kaj fondis sian Meteologian Institution, kiu liveris al ĵurnaloj prognozojn kaj eldonadis semajnajn ciklostilitajn bultenojn kun mapoj meteologiaj dum 1907-1914. La administradon de nia gazeto li plenumadis zorgeme, tamen ankaŭ lin evitis profito. Ankaŭ la redaktanto jam ne povis liveradi la materialon akurate, la kajeroj ne aperadis tro regule. La sesan jarkolekton eldonis mi. Tiam mi instruis en la urba komerca Lernejo en Hořice v Podkrkonoší. La deficito estis ankoraŭ pli granda. La gazeto finis sian vivon en 1912.

La rivaleco inter la DU CENTROJ ne malutilis al la movado. Ili konkurencis reciproke ne nur en akirado de membroj, sed ankaŭ en faroj. Tial estis la esperantista vivo en niaj landoj tre vigla. Kursoj estis multnombraj kaj bone vizitataj. Ekzemple la Bohema Societo Esperantista en Praha organizis en aŭtuno 1908 en diversaj kvartaloj de la ĉefurbo kvar kursojn, kiujn partoprenis 600 personoj; dum vintro 1908-1909 estis du kursoj en universitata klasejo en Karolinum (palaco de la Praga universitato - rim. de la red.). En la sama jaro la Virina Grupo organizis kvar kursojn. En januaro 1909 la Klubo komencis kurson por komercistoj kaj kurson en la lernejo en la strato Vladislavova.

LA UNIO ARANĜIS TRI KONGRESOJN, ĉiujn en Prago. La unuan en septembro 1909 (26-29 ) kun 360 partoprenantoj. La kongreson salutis kelkaj eksterlandaj esperantistoj, kiuj ĉeestis en la urbo pro aliaj kaŭzoj, ne pro la kongreso. El Barcelono salutis la kongreson d-ro L. L. Zamenhof. Honoran protekton akceptis la urbestraro de Prago. La urbestro sendis salutleteron, kiu tekstis ĉeĥe:

"La prezidejo de la konsilantaro kaj de la Magistrato de la reĝa ĉefurbo Prago. Numero 4733 praes. En Prago la 25-an de septembro 1909. - Altfamaj sinjoroj! Agrable tuŝita de la ŝatega atento, kiun vi vidigis al mi per afabIa invito al la 1-a Bohema Kongreso de Esperantistoj, mi bedaŭras elkore, ke mi ne povas partopreni vian kongreson persone pro aliaj neprokrasteblaj okupoj, kaj mi petas, ke vi bonvolu senkulpigi mian neĉeeston. Kun granda intereso mi atendas ĝojindan disvolon de la internacia lingvo Esperanto en nia patrujo kaj mi estas konvinkita, ke via kongreso estons signifa paŝo antaŭen en ĝia propagando. Mi deziras al via agado plenan sukceson kaj mi sendas al ĉiuj partoprenantoj elkoran saluton. Kun esprimo de efektiva estimo mi estas al vi ĉiam tute dediĉa d-ro Groš, urbestro de la reĝa ĉefurbo Prago."

La dua kongreso okazis en Prago la 24-an kaj 25-an de septembro l910. Nombro de la partoprenantoj ne estis oficiale publikigita; ili estis iom sub 200.

La tria kongreso okazis samiempe kun la dua konferenco de Aŭstriaj esperantistoj en Prago la 8-an ĝis la 10-an de septembro l911. Al la Aŭstria konferenco germanaj esperantistoj ne venis. Anoncis sin 120 partoprenontoj. Komitato de la Unio rifuzis doni la konferencajn legitimilojn al mi, Bouška kaj Vojtěch Kraus. Niaj partianoj gvidataj de Miloslav Schmidt petis, ke estu permesite al ni eniri kaj partopreni la agadon. Ni dume atendis en koridoro de la komerca ĉambro, kie okazis la kunveno. Pluraj el la ĉeestantoj lasis sin konviki kaj kiam la prezidantaro kaj estraranoj de la Unio, rifuzadis plenumi la peton, estiĝis bruo kaj tumulto malebliganta inaŭguron de la konterenco kaj la estraro deklaris la konferencon nuligita. Posttagmeze komenciĝis la tria kongreso de la Unio, kun kutima programo.

El la teksto de la aŭtoro estas malfacile deduktebla la kaŭzo de la konflikto inter ĉeĥaj esperantistoj antaŭ la unua mondmilito, tial ni publikigas fragmentojn de rilataj tiutempaj artikoloj en la gazeto neesperantista Narodní obzor (Nacia horizonto) en ties rubriko Světová řeč (Mondlingvo). La 7-a n-ro el 1914-0l-22 sur la paĝo 11 alportas redakcian tekston pri ĝenerala situacio en la landa movado, el kiu ni parton prezentas en la traduko.

"En la jaro 1913 estis definitive finita la malĝoja erao de filistra senspiriteco, antaŭ tempo komencita per la persona reĝimo de Eduard Kühnl, kiu silentigis merithavajn kaj progresemajn agantojn Moraviajn Čejka kaj Krumpholc. Laŭ la persona reĝimo estis tiam kreita la centro "Bohema Unio Esperantista", al kiu siatempe apartenis eĉ 47 viglaj provincaj kluboj, sed nekonantaj esencon de la aferoj en Prago. Ĉiuj homoj progresemaj kaj agade diligentaj kiel Čejka, Krumpholc, Holub, d-ro Kamarýt, Bouška, Schmidt, Kraus, Šupichová, d-ro Schulhof, Fridrich kaj aliaj, unuavice socialdemokrataj laboristoj, memkoprene evitis la Union dekomence kaj longdistance. Kelkajn tagojn post fondiĝo de la Unio konstituiĝis "Bohema Asocio Esperantista" sub prezido de d-ro Kamarýt, al kiu aliĝis ĉiuj supre nomitaj, krom d-ro Schulhof, kaj ankaŭ pluraj kluboj. Estiĝis nekaŝita konflikto, en kiu flanke de la Asocio estis entuziasmo, progresemo, mondkoncepto, idealismo, sed malplenaj manoj de malriĉaj homoj -, dum flanke de la Unio estis maletendita etburĝeco kaj senideeco, sed - mono de riĉa rentulo kaj nevidemo de provincaj kluboj tenataj en trompo kaj ekscito per sekretaj cirkuleroj....

La skandalo okaze de la 2-a tutaŭstria esperantista konferenco, en kiu E. Kühnl perfortis la proced-ordon kaj la plej progresemajn agantojn aŭ eligis pere de advokato aŭ elpordigis pere de servisto, signifis mortbaton por la persona reĝimo. En Plzeň, Kladno, Pardubice, Prostějov ktp. la Unio plu havas preskaŭ neniun, nombro de societoj aliĝantaj malkreskis al 17 kaj el tiuj duono ekzistas nur surpapere. La senidea kaj senvalora presaĵo Časopis českých esperantistů ne havas abonantojn kaj ekzistas nenature nur danke al la feliĉa financa situo de sia privata eldonanto.

La Asocio laboris kuraĝe, tion premisas la intelekta kvalito de ĝiaj kunlaborantoj. Malgraŭ tio Český esperantista, eminenta revuo de la Asocio, ne eltenis. Ĝi definitive malaperis en majo 1913 pro financaj malfacilaĵoj. Mono venkis super la vero.

Laboristaj esperantistoj socialdemokrataj kolektiĝis en "Laborista Unuiĝo Esperantista en Prago". Laŭ membronombro ĝi baldaŭ superis ambaŭ supre nomitajn organizaĵojn kaj eldonis la propran klase akrigitan organon "La Kulturo". En junio 1913 ekestis en tiu ĉi promesplena organizo skismo pro deklaro de la idista akademio en Parizo, ke finiĝis reformoj de Ido. Parto de laborantoj frunte kun la regna deputito de la partio J. V. Stejskal fondis Laboristan Ligon Interdacian (Dělnické sdružení mezinárodní) kiel idistan fakon de la Laborista Akademio en Brno, eldonis por laboristoj propran lernolibron de la reformita lingvo kai fondis proprajn grupojn. Influite de la okazaĵo, kiu minacis al "La Kulturo" per financa pereo, la revuo ĉesis esti socialdemokrata kaj fariĝis organo tutnacia sub redakto de profesoro Fridrich. Sed la nomo de redaktoro Fridrich el paĝoj de la revuo denove malaperis. En ia financa premo al la revuo helpis s-ro Podlipský. Estas do espero, ke ĝi dumtempe evoluos kiel anstataŭaĵo de la malaperinta Český esperantista. La kunlaborado de d-ro Kamarýt permesas tion antaŭvidi..."

La akran kritikon la UNIO ne povis toleri. Surbaze de tiama § 19 de la presa leĝo ĝi elpostulis publikigon de sia demento, subskribita de ĝia prezidanto d-ro Václav Rosický. La demento refutanta ĉiujn detalojn de la kritiko estis publikigita en Národní obzor la 13-an de februaro 1914.

La demento ne restis sen resono. Jam la 20-an de februaro 1914 Národní obzor publikigis kelkajn voĉojn. J. F. CHALOUPECKÝ skribas kiel sekretario de Laborista Ligo Ido Internacia. Li riproĉas la uzon de "skurĝa 19-a paragrafo" kaj pardonpetas anticipe pro la atako rekte kontraŭ d-ro V. Rosický, kiu nur subskribis la dementon, sed la inspirinto mem estas post lia dorso.

"Estas fakto, sinjoro lerneja konsilisto, ke en la Unio diktator-maniere regas persona reĝimo de unu homo, de la rentulo Eduard Kühnl, kaj ke en la membraro de la Unio eltenas neniu, kiu montras iom da memstara opinio. Tion atestas la nomoj de personoj kiel d-ro Kamarýt, H. K. Bouška, Hradil, Kraus, plej laste A. Pitlík kaj aliaj. . .

Estas vero, sinjoro lerneja konsilisto, ke la socialdemokrataj laboristoj tuj dekomence vian Union evitis. Mi atestas tion mem, ĉar mi staris ĉe la lulilo de ilia unua organizaĵo, Esperanta fako de Praga Laborista Akademio. Alvoki ateston ĉe la kluboj de laboristaj esperantistoj en Prago VII kaj Plzeň estas ordinara trompo, neinda por pedagogo. Vi ja scias, ke "laborista" ne signifas la samon kiel "socialdemokrata". Tiuj kluboj sin neniel prezentis socialiste, ili ekestis pro pure lokaj kondiĉoj. Ambaŭ jam ĉesis ekzisti, tial estas nesincere atestovoki ilin.

Estas vero, sinjoro lerneja konsilisto kaj ŝildulo de Eduard Kühnl, ke Eduard Kühl el la kongreso deigis fare de advokato la plej progresemajn laborantojn (Kamarýt, Bouška, Kraus).

Estas vero, ke per maniero ŝoke surpriza, neokazigebla en la plej simpla kunveneto de laboristoj, E. Kühnl perfortis la 2-an tutaŭstrian konferencon de esperantistoj. Per la maniero propra nur al li, li rifuzis alparolon al la reprezentanto de la Asocio M. Schmidt, kvankam temis pri nura oficiala saluto. Per maniero propra nur al li, li rifuzis elekton de la estraro fare de la konferenca plen-nombro kaj diktatore premdevigis akcepti estraron senbalote. Per la maniero propra nur al li la konferencon li prefere likvidis. Ĉion ĉi prefere ol permesi al la reprezentantoj de progresema frakcio liberan alparolon.

Estas vero. . , ankaŭ mi mem, oficiala referanto pri la laboristaro en ĉi tiu konferenco, estis de servistoj per fizika forto devigita la ejon forlasi. Kaj da tiaj estis pli.

Estas vero..., ke jam antaŭ kelkaj jaroj sinjoro Kühnl konfesis al mi, ke lia gazeto havas sume 173 abonantojn. Tio estis en la tempo de la plej granda disetendo de la Unio, kiam ĝi ankoraŭ fiere parolis pri 50 kluboj aliĝintaj al ĝi. . .

Jam pro la fakto, ke en tiu ĉi numero vi legas tiom da refutoj de via "demento", de atestantoj alie reciproke antipode distingiĝantaj, vi devas ekkompreni, ke la rezisto de ĉiuj veraj favorantoj de la ideo de lingvo internacia en la ĉeĥaj landoj kontraŭ la persona reĝimo de Kühnl kaj kontraŭ la tablo-societo de vi reprezentita estas ĝenerala kaj spontana kaj ke la plej milda respondo direkte al vi povas esti: Foriru senprokraste en la privatejon, por ke vi savu almenaŭ reputacion de via pli bona paseo!"

D-ro S. KAMARÝ'T kaj M. SCHMIDT samnumere publikigis sian respondon sub la titolo: Pro domo nostra. Jen ĝia teksto: "Estus malŝparado de vortoj refutadi la naivan "dementon" faritan de la sinjoro lerneja konsilisto Rosický. Se iu volas per § 19 plibonigi sian difektitan reputacion de idea batalanto, habeat sibi. La faktoj en la demento konfirmataj kaj dementataj estis de ni jam kelkfoje klarigitaj. Tiu, kiu, ankoraŭ hodiaŭ deziras defendi la legendojn de s-ro Kühnl, estas naiva kiel infano kaj polemiki kun li ne havas sencon."

La plej akra streĉo estas rimarkebla inter d-ro A. PITLÍK (vidu liajn eldirojn en České slovo el 1913-11-06 kaj Národní obzor el 1914-02-27) kaj E. Kühnl. La konflikto dume ne estis analizita tiom, ke ni povu serioze kvalifiki kulpon de unuopuloj. La publika atakado ekster la medio esperantista nepre ne estis la ĝusta metodo por atingi dezirindan solvon. Cetere, E. Kühnl estis tre kapabla persono, sindona al la movado, kaj de pluraj ĉeĥaj samideanoj plene agnoskata, ekzemple de la klub-reprezentantoj en České Budějovice, Zlatá Koruna, Říčany, Kukleny, Vieno.

Kvankam d-ro Kamarýt en tiu ĉi verko esprimis sin, ke "la rivaleco inter la du centroj ne malutilis al la movado", ni estas konvinkitaj pri ĝusta malo. En Český esperantista vol. 6-a, p. 117 estas malespera konfeso de la Asocia prezidanto d-ro Kamarýt: "Český esperantista, kiu estis portanto de streboj miaj kaj de miaj amikoj, aperas hodiaŭ lastfoje. La standardo forlasita. La armilo forĵetita. Mi staras sola, kavaliro de trista figuro, Don Quijote de ideoj, ridinda figuro de generalo sen armeo. De la pli granda kaj pli stulta parto de ĉeĥaj esperantistoj malamata, de areto da amikoj kompatata."

Provinca esperantistino plendas en "Bulteno de ĈAE" el septembro 1926: "...Niaj gvidantoj en Prago eĉ ne subsentis, kiom da kaoso inter nin alportis la batalo inter la Unio kaj la Asocio! Al kiu kredi? Kie estas pravo? Kiu ekzamena komisiono estas la ĝusta? Ni konis vin en Prago kaj ne konis vin. Ni malĝojis. . ."

La konflikto, la starpunktoj kaj la agmanieroj estu de ni memorataj. Forta persona reĝimo eĉ de elstaruloj havu saĝajn limojn, malkonsento estu ĉiam akompanata per pacienco, ne per elverŝo de ekscito. Se ne inter esperantistoj, kie do realigi la sloganon pri tuthomara interkompreniĝo?

Ni ankoraŭ notas, ke "Oficiala raporto pri la 2-a konferenco de Aŭstriaj esperantistoj eldonita de la komitato de la Centra Asocio Bohema Unio Esperantista" estas publikigita en Časopis českých esperantistů, jarkolekto 1911, p. 118-123. - (A. d. l. red.)

La Asocio kunvokis KONFERENCON DE MORAVIAJ ESPERANTISTOJ en la urbon Luhačovice, en aŭgusto 1911, kun cento da partoprenantoj. En ĝia kadro okazis publika kunveno ekskluzive esperantlingva. Dum la prezido de profesoro Fridrich mi prelegis pri "Problemoj internaciaj". Okazis la unuan fojon en Aŭstrio, ke publika traktado estis esperantlingva. Tio vekis grandan atenton. Ni rigardis tion granda sukceso.

Aperis multaj PROPAGANDILOJ KAJ STUDMATERIALO. La Asocio eldonis serion de ĉeĥaj informaj flugfolioj (sep numerojn), ĉeĥan tradukon de la traktato el Fundamenta Krestomatio "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia" de Unuel (pseŭdonimo de L. L. Zamenhof) sub la ĉeĥa titolo Úvahy o jazyce mezinárodním [515]. Ĝi estis la unua numero de la serio Knihovna českých esperantistů (Biblioteko de ĉeĥaj esperantistoj). La dua numero de la serio estis Jazyk všeslovanský a esperanto [289] (La ideo pri tutslava lingvo kaj Esperanto) de Krumpholc. Kühnl eldonis ĉeĥan Ĉefeĉ-ŝlosilon (tri eldonojn), detalan lernolibron en du eldonoj, ĉeĥan tradukon de la Fundamento, detalan vortaron ĉeĥa-Esperantan.

Úvahy havis rimarkindan resonon. La plej memorinda estas longa recenzo, kiun pri ĝi publikigis univ. prof. kaj fama pedagogo Otakar Kádner en la ĉeĥa gazeto Naše doba (Nia epoko) en 1909, redaktata tiam de Masaryk (poste la unua prezidento de la Ĉeĥoslovaka Respubliko).13)

Pluaj eldonoj realigitaj de Kühnl estis: "Praha, ilustrita gvidlibro por turistoj" [370]; "Deveno kaj historio de Esperanto" [121]; "Sherlock Holmes en servo de la hispana trono" [419]; "Vortoj de Zamenhof" [533]; jarlibro de BUE [344].

La gazeto Časopis českých esperantistů (Bohema Revuo Esperantista) aperigis en sia literatura aldono "Legolibro de Bohemaj Esperantistoj" tradukon de "Avineto" [328], ĉefverko de la ĉeĥa verkistino Božena Němcová.

Esperanto-monumento, la unua en la mondo, estis starigita en la banloko Františkovy Lázně (vidu la ĉapitron 5.30.).

Ni baldaŭ klopodis pruvi al OFICIALAJ INSTANCOJ la taŭgecon de Esperanto por informi fremdlandon pri la naciaj kaj politikaj idealoj de nia lando. Gravaj rezultoj en tiu sfero estas:

Eldono de Esperanto-prospekto efektiviĝis fare de la komitato de la JUBILEA EKSPOZICIO EN PRAHA 1908. Okaze de la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno venis en la ĉefurbon pluraj centoj da fremduloj [370].

La Londona Lordmajoro SIR VESEY STRONG estis konvinkita esperantisto. Li vizitis oficiale la estraron de la ĉeĥa ĉefurbo. Dum la solena akcepto en la urbodomo, la 19-an de septembro 1911, li faris klaran deklaron pri sia esperantisteco. Antaŭ lia vojaĝo korespondis la Bohema Unio kun lia sekretario Harrison Hill pri la teknikaj detaloj de la vojaĝo.

En 1906 Vienaj aŭtoritatoj organizis EN LONDONO AŬSTRIAN EKSPOZICION. Kontraŭ la volo de la oficiala komitato estis instalita-aparta sekcio bohema (kompremu: ĉeĥa) kun la honora prezidanteco de Grafo Lützow kaj de la ĉefurbestro Vladimír Srb. La ekligo de kontaktoj estis tre malfacila. La anglaj ĵurnaloj ne emis presi sciigojn pri la bohema sekcio. Per korespondado kun anglaj esperantistoj oni sukcesis rompi tiun ĉi malkomplezon en rimarkinda grado. La bohema ekspozia komitato rekompencis tiun ĉi kulaboron per honora diplomo transdonita al la Esperantista Klubo en Praha "pro valoraj servoj prezentitaj al la Bohema Ekspozicio en Londono 1906".

Národní rada česká (Nacia Konsilantaro Ĉeĥa) eldonis en 1917 esperantlingvan broŝuron "LA POPOLSUMIGO EN AŬSTRIO 1910" [192]. Ĝi estis traduko de artikolo de Hantich el la periodaĵo "Courrier Européen". La tradukon faris Rudolf Hromada. La broŝuro estis dissendita en la tutan mondon kaj la Nacia Konsilantaro ricevis 80 gazetojn, en kiuj oni raportis en tre diversaj lingvoj pri la ĉeĥaj vidpunktoj. Ankaŭ germanlingvaj gazetoj skribis pri ĝi.

Pri la SOKOL-KONGRESO14) 1912 estis dissendita flugfolio [423], el kio rezultis ampleksa korespondado pri korpa eduko.

Pri la demonstracioj de GERMANAJ STUDENTOJ EN PRAGO en decembro 1908 estis dissendita cirkulero korektanta la germanan troigadon. Venis 41 pruvoj pri publikigo de la artikolo aŭ ĝiaj partoj en diverslingvaj gazetoj.

Similan resonon havis dissendo de la artikolo "GERMANA PUGNO" el la ĵurnalo Národní listy (Nacia ĵurnalo) en 1909, tradukita de Karel Procházka [168].

AUGUSTIN PITLÍK ENTREPRENIS PRELEGVOJAĜON per Esperanto tra Eŭropo. La unua homo, kiu faris tian entreprenon, estis la usonano Donald Evans Parrish; Pitlík estis la dua en la mondo, la unua en Eŭropo. En la tempo de la 12-a de decembro 1912 ĝis la 25-a de majo 1913 li travojaĝis Eŭropon prelegante esperantlingve, kun lumbildoj, pri Prago, naciaj kostumoj kaj Sokol. La prelego estis tradukata nacilingven. Ĝi okazis en 32 urboj de 11 landoj. Aŭskultis ĝin sume 9370 personoj en tiu ĉi urboj: Brunsviko, Antverpeno, Lille, Veghel, Uden, Hertogenbosch, Bradford, Glasgovo, Londono, Rueno, Parizo, Beaune, Chaŭ-de-Fonds, Neuchâtel, Liono, Ville Neuve sur Lot, Bordozo, Bercelono, Teruel, Valencio, Terassa, Sampierdarena, Ĝenovo, Voltri, Kolding, Odense, Kopenhago, Stokholmo, Gävle, tiama Peterburgo, Tallinn, Kievo.

PETER ROSEGGER, fama aŭstria germanlingva verkisto, rakontanto precipe de la Alpa kamparo, estis en 1913 proponita por Nobel-premiigo. Sed, ĉar li estis fondinta stipendion por subteni la societon Schulverein (germana societo por fondi germanajn lernejojn en alilingva teritorio - rim. de la red.) kaj faris ĉe tiu okazo diversajn deklarojn kontraŭ la slavoj, ĉeĥoj rigardis tiun ĉi proponon ofendo de ilia nacieco kaj internacia pravigo de perforta germanigado. Temis pri tasko laŭvere informi la komitaton de la Nobel-Fonduso. La kontakto estis tiam malfacile akirebla, sed la esperantistoj tamen sukcesis (per adresoj disponigitaj de Pitlík) transdoni al la koncernaj aŭtoritatoj argumentojn ĉeĥajn. La premion ne ricevis Rosegger, kvankam oni atendis tion, sed Rabindranath Tagor (Thakur) 15)

KOLEKTO DE ADRESAROJ en la urbodomo de Prago estis fondota, laŭ decido de la Magistrato, ĉe la redakcio de la Adresaro de Prago. La estro de la redakcio, Vojtěch Kraus, turnis sin per leteroj fremdlingve skribitaj al fremdlandaj adresar-eldonistoj. La rezulto estis tre nekontentiga. Tiam li faris enketon inter UEA-delegitoj petante, per cirkulero, respondi la demandojn: ĉu en la urbo estas eldonita adresaro, kiu ĝin eldonis, kiom ĝi kostas, kiel oni kolektas la materialon por ĝi, ĉu la eldonisto estus preta interŝanĝi ĝin kontraŭ la Praga Adresaro. Venis 400 respondoj kaj oni sukcesis akiri interŝanĝe 300 adresarojn.

Ne estu rigardate malmodesteco de la aŭtoro, se mi aldonas, ke en 1907-1909 aperadis en la ĜENEVA REVUO "ESPERANTO" artikoloj resumantaj politikajn kaj kulturajn okazintaĵojn en Aŭstrio, verkataj de mi.

Finante pri la jaroj antaŭ eksplodo de la unua mondmilito mi konstatu ankoraŭ, ke en 1914 estis en la ĉeĥaj landoj 41 UEA-DELEGITOJ kaj ke aperis turistaj gvidfolioj laŭ la normo de UEA pri kvin urboj.

Ambaŭ centroj havis jam tiutempe EKZAMENAJN KOMISIONOJN. Ĉe la komisiono de la Asocio submetis sin al la ekzameno, la 2-an de aprilo 1909, Rudolf Hromada, studento de teknika gimnazio en Prago, kaj Julie Šupichová, instruistino en la urbo Červený Kostelec.

RUDOLF HROMADA ellernis Esperanton mem laŭ la lernolibro de Čejka kaj jam en la sama jaro aperis en la gazeto Český esperantista lia traduko de la verko "Antikva Romo" de la ĉeĥa poeto Josef Svatopluk Machar.

Ankaŭ JULIE ŠUPICHOVÁ ellernis Esperanton mem laŭ la sama lernolibro, en 1907, kaj la saman jaron ŝi komencis propagandi la lingvon. Ŝia unua artikolo aperis 1908 en la gazeto Náchodské listy (Gazeto de la urbo Náchod), kiel felietono sub la titolo Dobrá věc zvítězí (Bona afero venkos).

Oni ofte kalumniis nin, oni mokis nin. La fakto, ke tiuj du laborantoj venis en la movadon tra la pordo priservata de ni, rekompencas multon.

Kaj tie ĉi finiĝas mia rakontado pri nia movado en la tempo antaŭ la unua mondmilito.

Estas inde aldoni, ke Eduard Kühnl, unu el la ĉefaj personoj de la movado ekde 1900, ano de la Akademio, ĉesis partopreni la landan movadon en 1914. Li tiam estis en Parizo por ĉeesti la 14-an UK. De tie li iris al Hispanujo, kie li vivis dum la milito kaj propagande laboris por restarigo de la ĉeĥoslovaka ŝtato. Post forveturo al Usono li donacis sian ampleksan Esperantan bibliotekon al la Nacia Muzeo en Prago. - (A. d. l. red.)

1.4. DUM LA UNUA MONDMILITO

La eksplodo de la unua mondmilito (la 26-an de julio 1914) haltigis la movadon en nia lando komplete. Post nemultaj monatoj vizitis la polico plurajn esperantistojn en Prago, serĉante kontraŭmilitan cirkuleron, kies teksto komenciĝis per la vortoj "Kara samideano". Temis pri cirkulero kun kontraŭmilitarismaj ideoj, sendita el Svedujo. La polica esplorado estis tre ĝentila, la policistoj akceptis la klarigon, ke la komencaj vortoj sur la cirkulero, de ili konataj, neniel povas helpi al identigo de iu esperantlingva cirkulero.

La kunvenoj ĉesis. Sole en la loĝejo de Julie Šupichová (ŝi venis en 1910 el Červený Kostelec en Pragon) kunvenadis la malgranda Fraŭlina Rondeto. La semajna revuo Rozkvět (Floriĝo) dum 1916-1918 publikigadis ŝian kurson de Esperanto, el tio rezultis korespondado de la aŭtorino kun la legantoj, precipe el militkampoj. En la fino de 1917 la polica premo komencis mildiĝi. Mi kunvenigis la Boheman Societon Esperantistan en la restoracio Kolář (en Prago, la strato Celetná) kaj prelegis pri la mortinta Zamenhof. La esperantistoj komencis moveti sin.