Protokolo

de la kunsido de sudmoraviaj esperantistoj, okazinta en Brno – Kohoutovice

la 4-an de decembro 2004. La kunsidon organizis la iniciata Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno.

Laŭ la listo de ĉeestantoj partoprenis 30 personoj, en tiu nombro 3 eksterlandanoj (DE), 7 personoj el la regionoj ekster la suda Moravio, 17 el Brno kaj nur 3 el la regiono, kiun la organizintoj celis.

Enkonduko

Per la kunsido kulminis la tutjara klopodo de la organizintoj reaktivigi la movadon en la regiono. Ili proponis plurajn komunajn aktivadojn pere de la leteroj el 2003-12-01, 2004-03-17, 2004-03-29, 2004-07-06 kaj septembre 2004 pere de la demonstra numero de „Sudmoravia informilo“. Al la regiona kunlaboro sume aliĝis 20 personoj, el ili esprimis sian komplezon agi aktive 6 (krom tiuj el Brno). Invitante letere (2004-11-30) la aktivajn aliĝintojn al la regiona kunsido, la iniciatintoj petis ilin en la kunsido respondi kvar demandojn:

§         Kion estas necese (minimume) fari, por ke la Esperanto-movado en la regiono persistu?

§         Kio plue povas utili al la movado, se kondiĉoj por pli vasta labor-fronto estos favoraj?

§         Kion en la proponoj de la iniciatintoj el Brno vi konsideras grava kaj kion superflua, sen praktika influo al la plua evoluo de la movado en la regiono?

§         Ĉu vi preferas izolitan agadon de unuopuloj, kluboj kaj rondetoj en la regiono, kun eventuala partopreno en la tutŝtataj entreprenoj kadre de ĈEA?

La traktado

La traktadon malferis kaj la ĉeestantojn bonvenigis Jan Werner. Li priskribis la situacion de la movado en la teritorio de suda Moravio (ne nur ŝtate administra). Li esprimis la deziron, ke pro longedaŭra kaj konstanta regresado de la movado estas necese kunligi lokajn fortojn. Reciproke sin subtenante, oni tiel povos bari gradan malaperadon de esperantismo en la regiono. Antaŭ la jaro 1990 estis delegitoj de UEA en 18 lokoj en la regiono, en 2004 nur en 6, inkluzive de Brno. Laŭ „Aktuální a stručný průvodce ČES“ el la jaro 2002 ekzistas kluboj kaj rondetoj de esperantistoj en Brno, Ratiškovice, Strážnice, Třebíč, Vyškov kaj Znojmo. Post la tutjara konatiĝado kun la movado en la regiono oni povas konstati, ke el Ratiškovice venis neniu vivsigno, en Strážnice kaj Vyškov la kluboj reale ne ekzistas. En Třebíč la klubo formale ekzistas, sed ĝi estas reprezentita nur per la persono de P. Sittauer, en la urbo ne estas dua esperantisto kapabla kontakti onin en Brno. En Znojmo la klubo ekzistas, sed malfacile defendanta sin kontraŭ ĝenerale malfavora situacio. Simila situacio estas en Brno. Pri la personoj aliĝintaj nur por pasiva partopreno oni povas diri, ke iom post iom la tempo probable forviŝos iliajn spurojn, kiel membroj de ĈEA restos nur kelkaj. El ili partoprenis neniu.

František Frýbert el la iniciata societo kompletigis la statistikajn datenojn pri la stato. Post sekvis alparoloj de la personoj aliĝintaj por aktiva partopreno en la regionaj aktivadoj (laŭalfabete):

PhDr. Kamila Bártlová (Okříšky): La movado bezonas junajn homojn, ŝi do rekomendis instruadon de Esperanto en elementaj lernejoj, kiel ŝi tion faris kaj faras. Krome ŝi rekomendas kontaktigi la lernejajn rondetojn kun similaj grupoj eksterlandaj (ŝi praktikas tion direkte al Francio), pri ĉiu agado iom elstara informi redaktorojn de lokaj, regionaj kaj profesiaj gazetoj, okazigadi informajn kunsidojn (besedy) kun samurbanoj, samvilaĝanoj.

Stanislav Bršlica (Znojmo) – ne partoprenis.

Marie Cvanová (Hrušovany u Brna) – ne partoprenis.

Viktor Dvořák (Moravské Budějovice) – ne partoprenis, sed sendis ĉeĥlingvan leteron, el kiu ni citas: „Formou dopisu čtenáře psát do místních a regionálních novin. Přesvědčit starostu města, obce, aby na www stránkách byla informace o obci v esperantu. Ve Startu zveřejnit, jak je možno na internetu nalézt informace o esperantu. Ve Startu publikovat stránky graficky upravené tak, aby se po vystřihnutí mohly vyvěsit např. v místní škole apod.. Kontaktovat esperantisty v partnerských městech. Jihomoravskou spolupráci uskutečňovat posíláním informací elektronickou poštou. Vzájemné informování se o činnosti považuji za dominantní.

Mgr. Zdeněk Hršel (Brno): Por informi la publikon li rekomendis plue utiligadi la flugfoliojn eldonitajn en Brno, distribui ilin prefere persone, kompili novajn pri aktualaj temoj. Informcele orientiĝi al universitatoj, mezlernejoj inkl. de la fakaj, al bibliotekoj. Kompili informojn en la formo de „gazetara servo“, kiel tion antaŭtempe faris J. Vondroušek.

Ing. Jaroslav Pokorný (Valtice): Diskuti pri taskoj de la neŭtrala internacia lingvo inter si kaj precipe informi la publikon, ne izoliĝi. Skribi al politikaj elituloj, al deputitoj de Eŭropa parlamento k.s.. Ni penetradu en aliajn, neesperantistajn organizaĵojn, en profesiajn grupojn, ni partoprenu ilian agadon kaj ni tie parolu pri nia esperantisteco.

Pavel Sittauer (Třebíč) – ne partoprenis.

Josef Šindelář (Znojmo – Šanov) – ne partoprenis, sed skribe informis, ke li ĉeestos, se lia sanstato tion ebligos.

MUDr. Vladimír Škoda (Bučovice): Li rekomendis vastigi Esperanton al studenta medio, al skoltoj, ŝakistoj, filatelistoj, do en mediojn, kie ĝi povus esti utila ĉe trovado de internaciaj kontaktoj.

En la sekvanta tempo, pro neĉeesto de sudmoravianoj, al la problemo parolis gastoj.

PhDr. Věra Barandovská-Frank instigis enretigi la flugfoliojn de Brno. (Tio jam okazis.)

Ludvík Chytil kritikis skeptikecon de la iniciatintoj kaj sugestis ĉiam paroli optimisme, paroli nur pri sukcesoj, kiuj estu modelo por la ceteraj. – Jan Werner rezonis, ke blinda optimismo ne renversos la regresadon de la movado, ke estas necese ĉion vidi realisme kaj agi akorde al la vera stato de la afero, havi adekvatan kaj konkretan strategion.

Fine de la kunsido la iniciatintoj konstatis, ke la parolintoj montris aron da utilaj agadmanieroj, kiuj estu sekvataj, sed krom parta respondo al la kvar principaj demandoj flanke de Viktor Dvořák, la reprezentantoj de suda Moravio ne respondis, ĉu ili subtenas la regionan kunlaboron kaj ne komentis la proponojn faritajn en la materialoj de la iniciata societo el Brno. Pro tio la iniciatintoj decidiĝis rezigni pri la reaktiviga plano.

Malgraŭ tio Jan Werner proponis, ke aliĝu unu regionano, kiu kontinue sekvus la movadon en la sudmoravia regiono kaj laŭbezone estus preta doni informojn kaj helpon al eventualaj petantoj. La funkcion akceptis Mgr. Zdeněk Hršel el Brno, kion la ĉeestantoj akceptis ĝoje kaj dankeme. Reprezentantoj de la iniciata societo, Jan Werner kaj František Frýbert, transdonos al Z. Hršel ĉiujn materialojn en la afero akiritajn.

Kvankam la kunsido ne eliminis la ĝisnunan malfavoran evoluon, la ekkono de la aktuala situacio espereble permesos stabiligi ĝin kaj konservi la movadan bazon por futura poioma dis-volvo.

 

La protokolon kompilis:           Ing. Jan Werner                       František Frýbert

 

 

Tiun ĉi protokolon ricevos ĉiuj 20 aliĝintoj por la regiona kunlaboro kaj gvidaj personoj de la movado en Brno kaj ĈEA.

Post la kunsido venis informo de la prezidanto de EK Znojmo, s-ro S. Bršlica, en kiu li eksplikis gravan kialon de la neeĉeesto kaj informis nin,ke. EK Znojmo deziras kunlabori en la regiona skalo.

La regiona movada zorganto, Mgr. Zdeněk Hršel, post konatiĝo kun la materialoj kolektitaj en nia iniciata societo, informos vin pri lia imago de la regina aktivado.