Literaturo por geknaboj en Esperanto |
|||||||||
|
|||||||||
|
Literaturo kaj juneco akompanis
Esperanton ekde la komenco. Zamenhof
estis ankoraŭ infano,
kiam en lia kapo naskiĝis ideo pri la internacia lingvo, kiel 17-jarulo
li finis prototipon (Lingwe universale) kaj kiel 25-jarulo la nunan
Esperanton, kvankam li sukcesis publikigi ĝin nur kiel 28-jarulo. Unuan Esperanto-lernolibron por ĉeĥoj en 1890
eldonis la 18-jara Francisko Valdomiro Lorenc (kiu poste startigis la movadon ankaŭ en Brazilo), la duan
lernolibron en 1900 verkis la 22-jara Theodor Čejka. La unuan romanon en Esperanto en 1896 verkis la 19-jara
ruso Ivan Ŝirjaev sub titolo Sen
titolo (sed eldnita nur en 1994). UEA estis kreita de la 20-jara sviso Hector Hodler, kiu
naskiĝis en la sama jaro kiel Esperanto, do en 1887. Certe ni povus mencii ankoraŭ plurajn ekzemplojn. Literaturo ĉiam gravis por tiuj, kiuj lernas
fremdan lingvon, ĉar ĝi imitas fremdlingvan medion kaj instruas
pensi fremdlingve. Ankaŭ plenkreskuloj ofte legas infanan literaturon en
fremda lingvo, ĉar ilia scio kaj vortprovizo apenaŭ egalas al tiu
de infano. Do, bonvenu en nia ekspozicio de literaturo por
geknaboj en Espeeranto. |
|
|||||||