Literaturo por geknaboj

en Esperanto

 

bildrakontoj

fabeloj

aventuroj

knaboj

knabinoj

fantazio

bestoj

ĉefpaĝo

 

klerigo

lerniloj

 

 

Aventuraj romanoj ĉiam apartenis al la plej ŝatata literaturo, precipe de knaboj.  Ankaŭ en Esperanto aperis pluraj.

 

Ni menciu kelkajn: Robinsono Kruso  de Daniel Defoe, pri maristo, kies ŝipo vrakiĝis ĉe senhoma insulo kaj li tie vivis sola ĝis alveno de indiĝeno Vendredo, aperis jam en 1908 kaj poste en alia traduko (pli precize rerakontado) en 1928 kaj 1928. La fama libro estis ofte imitata. La plej bona kaj plej majstra el tiuj „robinsonaĵoj“ estas Trezorinsulo de Robert Louis Stevenson, pri knabo Jim Hawkins, kiu kun siaj plenkreskaj amikoj iris serĉi trezoron de piratoj sur nekonata insulo en oceano laŭ trovita mapo. Tie ili trovis lokan „robinsonon“, mariston, kiu tie devis pune vivi sola dum pluraj jaroj. La romano Forkaptita de la sama aŭtoro rakontas aventurojn de alia knabo en Skotlando en la 18-a jarceno.

 

Pola verkisto de historiaj romanoj Henryk Sienkiewicz verkis ankaŭ aventuran romanon por geknaboj Tra dezerto kaj praarbaro, pri la 14-jara pola knabo Staĉjo kaj 8-jara angla knabineto Nel, kiujn en Egiptio forkaptis arabaj militistoj kaj forkondukis ilin en la profundon de Afriko. La kompleta romano aperis en Esperanto en 1978, sed jam en 1936 estis eldonita kurtigita versio sub titolo Kaptitaj en Nubio.

 

Same ekzotajn temojn havas ankaŭ Liberigo de Karl May kaj du romanoj de Jules Verne, Esplorvojaĝo kaj La verda radio. La unua estas interesa per tio, ke ĝi propagandas Esperanton tuj en la komenca paĝo, sed la verkisto bedaŭrinde na havis tempon fini la romanon.

 

 

En la relative moderna tempo, la 20-a jarcento, okazas La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de glacirokoj de ĉeĥa verkisto kaj esperantisto František Omelka (li mem esperantigis la verkojn).  La unua priskribas veran eventon, kiu okazis en 1925 en Alasko, kiam en la urbo Nome malsaniĝis multaj infanoj kaj kvin heroaj viroj alveturigis la bezonatan kuracilon sur sledoj tirataj de hundoj. Ili devis trairi centojn da kilometroj tra neĝoplena regiono. En la dua romano aviadilo kraŝis en Alpoj tuj post la dua mondmilito kaj la pasaĝeroj restis sur glacia monto dum semajno antaŭ ol venis helpo.

 

Al originale verkitaj aventuraj libroj en Esperanto apartenas ankaŭ Kumenaŭa, la filo de ĝangalo de Tibor Sekelj, pri indiana knabo, kiu savis en ĝangalo grupon da perditaj blankuloj, kaj Arne, la ĉefido de Leif Nordenstorm, pri aventuroj de vikinga knabo.