Estimata Esperantista Klubo Brno,

Atento al la Semajno de Homaj Rajtoj kaj de Esperanto.


Jen letero preparita de nia Prezidanto okaze de du gravaj datrevenoj kiujn ni, esperantistoj, ne devus preteratenti. Mi invitas vin aparte pritrakti la eblecojn efektive kaj efike profiti ĝin enlande kaj loke.
Kun bondeziroj!

Amike

Maritza Gutiérrez
----------------------------------------------------------------------------------------------------------

SEMAJNO DE HOMAJ RAJTOJ KAJ DE ESPERANTO
2006 – 12 – 9/16

Homaj Rajtoj riskas iĝi tro banala esprimo, ĉar ĝi estas redirata tagon post tago, horon post horo de ĉiuj inform-kanaloj de la mondo. Ĝenerale oni parolas pri la homaj rajtoj, kiujn ni respektas kaj niaj malamikoj ne respektas. Neniam oni parolas pri la homaj rajtoj, kiujn ni ne respektas kaj niaj malamikoj respektas. Lastatempe iĝis laŭmoda la utiligo de homaj rajtoj eĉ por celoj komercaj: tiu difinita lando ne rajtu vendi siajn pli malmultekostajn varojn ĉe ni, ĉar ĝi ne respektas la homajn rajtojn, dum ni nur sekvas la merkaton, kiu sen nia kulpo, igas nin havi homojn sen la rajtoj, kiujn oni insistis enmeti en la duan parton de la deklaracio.

Bonŝance rigardado de la statistikoj de Unuiĝintaj Nacioj pri la landoj, kiuj subskribis kaj ratifis la internaciajn interkonsentojn ĝuste pri protektado de rajtoj de homoj, de infanoj, de indiĝenoj, de virinoj, ktp. povas instrui en ĉi tiu kampo pli ol miloj da horoj da televidaj novaĵoj.

Ĉiukaze estas unu aspekto de homaj rajtoj, pri kiu oni apenaŭ parolas. Temas pri la lingvaj homaj rajtoj. Jes, kelkaj izoluloj, neesperantistaj kiel ankaŭ esperantistaj, parolas pri tio. Ili asertas ke tio, kio estas skribata en la artikolo 2-a de la deklaracio efektive devas validi, ankaŭ rilate lingvon.

Fakte en la retejo de la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj. http://www.unhchr.ch/udhr/lang/1115.htm, oni povas legi ankaŭ en Esperano, ke
“Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.”

Kaj tamen, ni, kiel esperantistoj ekestis ĝuste, por ke tiuj rajtoj estu respektataj ĉie, kaj, bonvolu atenti, je ĉiuj niveloj. Oni ne rajtas defendi la lingvon de la enmigrinta grupo, kaj ne samtempe tiun de la tradicia malplimulta nacio vivanta en la lando de longa tempo. Oni ne rajtas defendi la lingvajn rajtojn de la malplimulta nacio kaj ne samtempe defendi la lingvajn rajtojn de la tuta lando antaŭ pli fortaj internaciaj lingvoj. Mi volas diri, ke oni ne rajtas batali nur por protekti la oficialajn lingvojn de Eŭropa Unio kontraŭ la evidenta klopodo de la angla forviŝi ilin kaj ne samtempe batali por la lingvaj rajtoj de la bretonoj en Francujo kaj de la turkoj en Eŭropo.

Nur esperantistoj povas kompreni la miopecon de multaj grupoj, kiuj opinias, ke ili povos savi sin ankaŭ se la aliaj pereos. Ni naskiĝis por defendi la lingvajn ho0majn rajtojn je ĉiuj niveloj. Kaj tamen tiu miopeco ekzistas. Zamenhof tre brile diris, ke: “…tiu naciismo de grandaj nacioj estas maljusta. Tiu de malgrandaj nacioj estas, anka , malprudenta”. Tiu estis la sama Zamenhof, kiu ankaŭ diris: “Ni montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiliĝu aŭ englutu alian…”.

Surbaze de ĉi tiuj ideoj la estraro de UEA alvokas vin festi la Zamenhof-tagon en la kadro de la Semajno de Homaj Rajtoj kaj de Esperanto, de la 9-a ĝis la 16-a de decembro 2006. Jam pasintjare ni diskutis pri tio, ke jam pluraj esperantistoj havis la ideon vastigi la signifon de tiu tago al "Tago de Esperanto" kaj doni al ĝi ankaŭ informan elementon per aranĝado de eventoj kune kun aŭ por neesperantistoj.

Tiu semajno inkluzivas la 10-an de decembro, ĉiu-jara datreveno de la Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la 15-an, kiu estas la Zamenhof-tago.

Do, la Semajno nun lanĉata ebligas agadon al la ekstero pri la lingvaj homaj rajtoj. Ekzemple, kolektu informojn de nerespekto de lingvaj rajtoj en via loĝloko kaj sendu la pruvon pri tio al UEA, kiu siavice atentigos la Oficejon de la Supera Komisiito pri Homaj Rajtoj de UN. Estas tempo transiri de teoriumado inter ni al agado praktika pri la lingvaj homaj rajtoj. Vi povus aranĝi kunvenon pri tio kun neesperantistaj asocioj aŭ lingvistoj aŭ instruistoj, ktp. kaj klarigi al ili kial Esperanto estas parto de la tutmonda batalo por la homaj rajtoj.

Samtempe oni povas ankaŭ zorgi pri la tradicia pli interna agado (festo de la libro en Esperanto, kluba kunveno por memorigi Zamenhof).

Ni igu ĉi tiun semajnon ilo por atentigi la mondon pri lingvaj homaj rajtoj kaj pri la solvo de ili pere de Esperanto kaj samtempe por festi nian esperantistecon.

Renato Corsetti