Elementa arta lernejo Rosice ĉe Brno


Priskribo:


EAL Rosice apartenas al lernoreto de Ĉeĥa Respubliko, kiun administras ministerio de instruado de ĈR. Do EAL estas ŝtate subvenciata organizo, kies fondinto estas regiona ofico de Sudmoravia regiono.

Ĉi tie, en EAL, infanoj lernas ludi blovinstrumentojn, lignoinstrumentojn, arĉoinstrumentojn. Ili lernas ĉi tie ankaŭ dancan fakon kaj plastikan fakon.


Historio:


Muzika instruado havas en la ĉeĥa ŝtato tre longan tradicion. Jam en la intermilita periodo servis al la publiko serio de privataj muzikaj lernejoj. Vasta propono estis precipe en urboj. Apud muzikaj lernejoj instruadis muzikon privataj instruistoj, kiuj vizitadis siajn lernantojn kaj instruis ilin rekte en iliaj hejmoj. Privataj instruistoj laboris eble en ĉiuj anguloj de la unua respubliko. Ili lernigis infanojn en vilaĝoj, ĉirkauveturis per biciklo solejojn aǔ vizitadis sinjorajn domojn.

Tiel la muzika instruado estis strukturata ankaŭ en la daŭro de la dua mondmilito. Sed malplimultaj instruistoj instruis kaj ankaŭ perdiĝis pagantaj lernantoj.

Post la dua mondmilito la muzika instruado serĉis sian lokon en libera socio.

Malgraŭ la unua granda entuziasmo pro la libereco, en kiu homoj ĝoje lernis kaj kompletigis mankojn de scioj, alvenis ankaǔ ĉiutagaj zorgoj, kiam batalo por vivrimedoj subpremis arton. Ankaǔ politika batalo en la ĉeĥoslovaka ŝtato komencis fortiĝi.

En postmilita periodo la muzika instruado estis organizata same kiel antaǔ la milito. Kaj nome estis: Malgrandaj privataj muzikaj lernejoj, kiujn vizitadis gelernantoj, kaj privataj instruistoj, kiuj iradis viziti gelernantojn.

La rompo venas en la jaro 1948. La tuta ĉeĥa socio ŝanĝiĝis. Politikaj mendoj enmiksiĝis en muzikajn instruadojn.

Ĉiuj lernejoj estis ŝtataj. Ne ekzistis privata instruado, ne ekzistis privataj lernejoj.

Antaǔ ĉio en la jaro 1949 politikistoj ŝanĝis la nomon de muzikaj lernejoj al urbaj muzikaj institutoj. Ekde 1951 ĝis 1962 la nomo revenis al muzikaj lernejoj. Kaj denove en la jaro 1962 la muzika lernejo ŝanĝis sian nomon al Popola Lernejo de Artoj.

Ŝanĝiĝas la nomoj de lernejoj, sed enhavo de instruo ŝanĝiĝas nur malmulte. Al instruado aliĝas plastika kaj danca fakoj, pli poste ankaǔ drama fako.

Kontraǔe la privata instruado tre perdas. En tiu ĉi tempo la privata instruado ne estas vidata pozitive, ĝi estas preskaŭ elpremita.

La popola lernejo laboris ĝis la jaro 1990. Post velura revolucio la ministerio ŝanĝas la nomon de popola lernejo al elementa arta lernejo.


Historio de EAL Rosice

Tiujn menciitajn kazojn trairas pli malpli ankaǔ EAL Rosice. Eble iuj lokaj specialaĵoj estas menciindaj. En la jaro 1932 konstituis privatan muzikan lernejon Vladimír Malacky. En 1953 per edikto de regiona nacia komitato estis lia lernejo alŝtatigita, sed Vladimír Malacky restis kiel lernejestro. Ĉar la lernejo ne havis en Rosice sufiĉe da lernantoj, la lernejestro konstituis kelke da filioj en ĉirkaŭaĵo. Ĉi tiel plenumiĝis norma kvanto da lernantoj kaj lernejo plu progresadis. En la jaro 1965 estis fondita danca fako. Nun komenciĝis ŝtorma prospero. Kvanto da lernantoj pligrandiĝis. Sed daŭra alkresko de lernantoj gvidis al divido de lernejo en la jaro 1969, kaj nome al Popola Lernejo de Arto en Zastávka kaj Popola Lernejo de Arto en Rosice. Tiuj lernejoj laboris aparte preskaŭ 30 jarojn. Sed en la jaro 1996, por ke oni ŝparu monon, tiuj lernejoj en Zastávka kaj en Rosice denove kuniĝis.

Malgraŭ ĉiuj problemoj kun titoloj, instalado, kontruaĵoj kaj kun kadraj purigaj kampanjoj la lernejo sukcesis atingi konvenajn muzikajn kaj artajn rezultatojn kaj eĉ konkuradis kun pli grandaj kaj pli stabilaj lernejoj en urbo Brno.


Nuntempa situacio.


EAL Rosice konsistas el muzika, danca kaj plastika fakoj. Centralo kaj direktejo troviĝas en Rosice. La lernejo havas kelke da filioj, al kiuj instruistoj alveturadas. Filioj estiĝas kaj nuliĝas laǔ bezono de komunumoj, laǔ gusto de komunuma admistrejo kaj laǔ deziro de gepatroj.

Lernejo estas direktata per lernejestro. Geinstruistoj devas direkti sin per lernosĥemoj. Kontrolon super observado de sĥemoj havas nacia inspektado de lernejoj.

En lernejoj de EAL estas pagata lernokotizo, sed salajrojn de instruistoj prizorgas la ŝtato. Lernopagoj kaj komunumaj subtenoj servas por kovri kostojn de lerneja funkciado.


Futuro.

EAL ĉiam riĉigis kulturon de homoj de nia lando. Estis tiel ankaŭ en la komunista epoko, kiam libertempo estis organizata, estas do tiel ankaŭ nuntempe en la komputila epoko. Avantaĝo de EAL-oj ĝis nun estas en ilia financa disponeblo por gepatroj de infanoj kaj alta nivelo de instruado kun kontrolo flanke de nacia inspektado. Malavantaĝo estas financoŝarĝo por nacia budĝeto.

Konkuraj lernejoj estas neŝtataj, privataj. Ankaǔ lernejojn fondas urboj aǔ civitoj. Tiuj lernejoj batalas kun malseriozeco de instruado, kiun trudas financa efektiveco. Ankaŭ eksterlando havas nenian alternativon al EAL. Ilia privata instruado estas tre multekosta kaj fakaj instruadoj, kiuj dediĉas sin rekte al arto, havas tre reduktitan kapaciton.

EAL estas eble lukso por nacia budĝeto, sed alportas bonajn fruktojn. Ili estas la frageto sur torto. Aŭ eble hejma arĝento?


Tio estas ĉio.