Aperas ĉiutage

Verda Voĉo de Doksy

Redaktoro Ant. Slanina

Amuza gazeto de Somera Esperanto-Lernejo

________________________________________________


21.7.1947


Uvítací proslov předsedy MNV v Doksech

p. V. Vachušky, k zahájení Letní školy

esperanta.

Dovolte mi, abych jako předseda MNV v Doksech u Máchova jezera vyjádřil vám srdečně přivítání jménem jmenovaného výboru a také celého obyvatelstva našeho města, které vás přátelsky přijalo a raduje se z vaší návštěvy. Zvláště vítám hosty z ciziny a mezi nimi paní Annu Alamo ze Švédska, která k nám přijela ze země námi ctěné a milované, dále pana J. Verdunka z Holandska, ze země, jejíž přízně si velmi vážíme. Byl bych šťasten, kdybyste si z našeho města odnesli nejlepší vzpomínky. Vaší záslužné práci pro mír přeji mnoho zdaru.


SOMERA ESPERANTO-LERNEJO en Doksy

bonvenigas vin, karaj gekursanoj!

Ni esperas, ke vi sentos vin bone en nia rondo familia kaj kredas, ke vi ne nur bone lernos, sed ankaŭ vin bone amuzos. Ni volas krei en Doksy veran, amikan, esperantistan somerrestadejon. Kaj vi certe helpos al ni plenumi tiun ĉi taskon.

Viaj instruistoj.


Ant. Slanina.

AL AMO /Al sveda samideanino Anna Alamo.

Vokis min jam de malproksime,

sonanta dolĉa voĉ' de l' esper'

al amo kristana.


Ĉarma Alamo,

vokas al Amo,


fratiĝu homoj, popolo esperanta,

per nia kara lingvo "verda"

pacon eternan ni defendu!


KORTUŜAJ SALUTOJ

Hieraŭ vespere vizitis samideanino Anna Alamo kaj samideano J. Verdunk la lokan someran teatro-scenejon festivalan, kie ili salutis la publikon en la nomo de sveda kaj nederlanda nacioj. Forta aplaŭdo de la alparolita publiko pruvis, ke niaj ŝatataj gastoj scias tuŝi la ĝustan kordon en koroj de la ĉeĥa popolo. Speciale la saluto NAZDAR!, dirita de A. Alamo entuziasmigis ĉeestantojn. Niaj eksterlandaj gastoj devis doni siajn subskribojn en la memorlibron de aktora societo de Praha gastanta tie ĉi. La salutojn interpretis s-ano V. Špůr, kaj inspektoro J. Rýdl, estro de la festivalo, dankis al la parolintoj.

Same la parolado de s-anino Alamo en la restoracio "U jelena" pri la sveda helpo al suferantaj nacioj tre kortuŝis gesamideanojn de la Somera E-lernejo. Ni esperas, ke niaj eksterlandaj gastoj nin ne forgesos reveninte hejmen kaj ofte rememoros pri Doksy. Ni deziras al ili sukceson!


NOVAĴOJ

Dnešní festivalové představení na přírodním jevšti: F. Šrámek: Měsíc nad řekou. Sehraje SDO K.H.Mácha, Doksy. Zač. V 21 h. Vstupenky budou včas vydány.


NIGRULO en kurso A.

Kurson A vizitas nigrulo s-ro Heypold Johnson, parolanta 5 lingvojn. Li estas interesa nigrulo, ĉar li volas verdiĝi.


Deĵoranta policisto trovis en parko dormantan nekonatan sinjoron. Dormanta sinjoro estis senvestita ĝis banvesto. La vestaĵoj estis zorgeme falditaj kaj kuŝis apud li. La policisto raportas: "Mi trovis lin tremantan pro malvarmo, kovritan per gazeto. Grincante per la dentoj li vokis: Fermu la fenestron!"


LINGVA ANGULO

Malbona kolo estas kolaĉo ...

malbona karto estas kartaĉo ...

samideano laboranta por la sama celo estas porcelano ...

fraŭlinon amuzi ne estas am-uzi ...


Sentencoj

Sensenco ne estas sentenco -

sentenco ne estas sensenco.


Malgrandaj virinoj inventis kalumnion:

Ne kisu do ilin plu sur la frunton!


ANONCOJ (pagendaj post la plenumo de l' peto)


Mi serĉas mian maljunan (pardonu), malnovan markizon kaj hejmajn amikojn de la pasintjara somera E-kurso en Doksy. Sciigojn afable sendu sub la signo "Markizino atendas".

Kiu povas sciigi al mi, kie perdiĝis mia sekretario Jozefo. Lastfoje oni lin vidis ĉe la Mácha-lago. Sciigoj estos pagataj. Serĉas Anna Alamo.

Mi petas virinmalamikon, kun kiu mi sidis en vagonaro al Doksy, ke li sendu sian adreson al "Suferanta edzo".

Ĉu vi volas ŝpari poŝtelspezojn? Aĉetu de mi paron da poŝtaj kolomboj. Farmo "Kolombino" apud Staré Splavy.

Bela, silentema kaj neparolema edzino, kies nomon ni ne povas malkaŝi, ĉar ŝia edzo Zdeněk Roka tre kolerus je ŝi, interŝanĝos sian edzon por Esperanto-lernolibro. Skribu proponojn sub la signo "Ĉambristino de sinjoro markizo".

... a tohle není vtip: Učebnice esperanta za Kčs 28,- ke koupi v knihkupectví pana Kratochvíla v Doksech.


________________________________________________________________________


Časopis VERDA VOĈO DE DOKSY řídí pětičlenný redakční kruh, který se schází v 00 5 hod. Krátké příspěvky pro časopis vítány. Redakce.