Aperas ĉiutage

Verda Voĉo de Doksy

Redaktoro Ant. Slanina

Amuza gazeto de Somera Esperanto-Lernejo

________________________________________________


4.VII.1947

Návštěvníkům kursu B


Vyučování gramatice v kursu B zdá se vám býti nudné. Ředitelství školy volilo látku těžší, jsouc vedeno snahou prohloubiti vědomosti samideánů v gramatice tak, aby nezůstali pouze dobře mluvícími esperantisty, nýbrž aby byli schopni též esperantu vyučovati a státi se tak nejen dobrými pracovníky pro esperanto, ale i v esperantu.


Dr. A. P i t l í k :


Stýská se mi, stýská ...


Stýská se mi, stýská,

po mém sluníčku.

Zapadlo mi v dáli.

Kéž na chviličku!


Stýská se mi, stýská,

po té, co mám rád -

Slíbila ses vrátit -

Díky tisíckrát!


Přestane se stýskat,

bolest pomine,

ret Tvůj na mém retu,

zas až spočine!


X.N. Ĉe la maro


Rebrilis sun' en vasta mar'

Kun lasta lum' vespera,

Ni solaj vidis, - silenta par'

En amo senespera.

Leviĝis akvo kaj nebul'

La mevoj flugadis krie

Eklarmis via bel-okul'

Rigardis min pasie.

Larmoj falis sur via man'

Genuis mi kun tremo

La larmojn de via blanka man'

Mi trinkis for kun ĝemo.

De tiu horo turmentas min

Sopiro kaj doloro.

Per larmoj de la bel-virin'

Malsanas mia koro.


NOVAĴOJ

Dnešní festivalové představení na přírodním jevišti. J. Štolba. Na letním bytě. Sehraje SDO z Jablonné. Vstupenky jako obvykle.


La vetremado hieraŭ ne okazis. Oni aranĝos ĝin hodiaŭ posttagmeze je la tria horo. Kunveno de partoprenantoj sur la strando ĉe la Esperanta flago. Venu precize!


Hieraŭ antaŭtagmeze alvenis jugoslava samideano Dittrich. Hodiaŭ ni atendas alvenon de sveda samideanino Jenssen. Bonvenon al ili!


GRAVA AVERTO!

La redakcio de V.V.D. Avertas ĉiujn lernantinojn de S.E.L., ke viroj, portantaj ĉi tie longajn kravatojn, plenajn de "rondetoj" penas tiamaniere reklami, ke ili estas por la daŭro de la kursaro "liberaj". Per tio ili povus ne sole endanĝerigi la ĉastajn virtojn de niaj ĉarmaj lernantinoj, sed samtempe minaci kason de nia redakcio, kiu honeste nutras sin per la anoncoj pri konatiĝo kaj edziĝo.


Teatra skandalo

Oni povis rimarki, kiel granda intereso kaj komprenemo por la prezentadoj de Teatra festivalo montriĝas ĉe la partoprenantoj de E kursoj. Unu A-kursano en uniformo de eksterlanda militisto estis tiom enpensiĝinta kaj ravita de la prezentado, ke li forgesis fermi la buŝon kaj eligadis strangajn sonojn, similajn al segado de trunko-stumpo. La apudsidantoj.


Slečně Aničce Biskupové k sobotním jmeninám vše nejlepší přejí dva samideáni z A-kursu AR a FS.


Eŭropano demandas negron:

- "Ĉu vi estas negro?"

- "Jes, kiel vi divenis tion?"

- "Ha, tre simple. Laŭ via Esperanta elparolo."

(Stalo se v baru). P.R.


D ů l e ž i t é UPOZORNĚNÍ

Ztratila se světlešedá kožená peneženka s tímto obsahem: předplatní lístek hotelu "U Jelena", na jméno Eva Rašková, as 500 Kčs, snubní prsten z AKV kovu. Ztráta se stala cestou z koupaliště. Nálezce bude odměněn. Nález lask. Odevzdejte ředitelství Školy esperanta.


ANEKDOTOJ:

Amo: Li diris al ŝi: "Mi devas forveturi Brazilion kaj tie mi restos dum kelkaj jaroj. Ŝi plorante respondis. "Sed vi devas al mi skribi ĉiutage, mi atendos." "Jes, mi skribos, sed diru al mi, mia karulino, ĉu vi vere min tiel amas aŭ ĉu vi kolektos poŝtmarkojn?"


Ankaŭ elemento.

Amiko, nomu kvar elementojn. "Fajro, akvo, aero, biero." Kiel vi povas diri, ke la biero estas elemento? Tute bone, ĉar nia panjo diras al paĉjo, kiam li trinkas bieron, ke li estas en sia elemento.


Laŭ Budha.

Ĉu vi kredas je migrado de animoj?

- Jes, mi estis iam azeno.

- Kiam estis tio?

- Tiam, kiam mi pruntis al vi 100 kronojn.

-pn-


ANONCOJ.

La damo, kiu al mi hieraŭ en la C-kurso tro kore ekpremis la manojn, estas petata pri rendevuo. Skribu sub "Stýská se mi".


LETERKESTO.

Al niaj kunlaborantoj (ne kolaborantoj!): Dankojn por la senditaj artikoloj. Sed ni ŝatus pli viglan kunlaboradon de niaj lernantoj, ĉar la gazeto estas via kaj pri vi!


AL S-ANO N.V. Via artikolo estis tre bona, sed post forstreko de ĉiuj eraroj restis nenio por preso. Pardonu kaj koran dankon por via granda peno.


AL S-ANO I.A. Vian anoncon ni ne povis presi pro ĝia malmorala flanko.