Mirek Hruška

 

Romiaj cezaroj

 

            Komence necesas diri , kio estis antaŭ la unua cezaro.

            Diktatoro Gaius Julius Caesar estis mortigita la dek-kvinan de marto en la jaro kvardek kvar antaŭ Kristo. Post morto de Caesar estis problemo: kiu estos reganto? Testamento de Caesar diris: la reganto estas Octavianus. Sed Marcus Antonius volis esti reganto, sed Octavianus venkis lin, kaj Octavianus lasis Murcus forkuri. Octavianus revenis en Romon, li estiĝis konsulo. Fakte li volis, ke Marcus revenu ankaŭ. Marcus revenis en Romon kaj kun Octavianus kaj kun Lepidus formis duan triumviraron. Ili igis aprobi per leĝo transprenon de la potenco. Ili persekutis siajn malamikojn. Kiam ili havis la potencon solide en la manoj, ili iris en Greklandon, kie estis kaŝitaj la murdintoj de Caesar. Sen problemoj ili venkis ilin. Poste ili dividis potencon. Octavianus havis Italion, Lepidus havis Afrikon kaj Antonius orientajn provincojn.

            Sed Afriko - tie ne estis grandaj militoj, tamen la streĉo inter Octavianus kaj Marcus kreskis. Octavianus ne ŝatis, kion faris Antonius por Kleopatra. Octavianus decidis solvi la problemon soldate. Kaj estis batalo ĉe Aktio en Greklando. Fine Octavianus venkis Marcuson kaj estiĝis sola reganto de Romio. Erao de la romia respubliko finiĝis. Octavianus estis „unua inter egaluloj“ - sed en realo li estis cezaro. Lia havis senliman potencon - li estis senatano, konsulo, tribunuso de la popolo kaj tiel plu. Romio nur aspektis kiel respubliko, sed ne estis fakte, Romio jam estis fakte imperio.

            Unuajn jarojn post la malvenko de Antonius, Octavianus fiksis la potencon. Kiam li estis certa pri sia pozicio, li diris en la senato en la jaro dudek-sep antaŭ Kristo, ke li volas foriri. Sed la senatanoj volis: restu ĉi tie - kaj li poste restis en la senato. Fakte li volis resti, sed li ne estis certa, ĉu li povas resti. Li konfidis al la senato parton en la regado de la ŝtato, kaj tio estis por li subteno de la senato. Li ankoraŭ ricevis titolon Aŭgustus - majesta. Poste neniu povis diri pri li, ke li uzurpas potencon kiel Caesar.

            Augustus komencis kun limes Romanis, tio estis defendo kontraŭ Ĝermanoj. Augustus ŝatis kulturon, subtenis konstruadon. Li ankaŭ dediĉis sin al provincoj, en lia tempo estiĝis persona gardo de cezaroj - pretorianoj. Augustus ankaŭ diris: mi ricevis Romon brikan kaj postlasas marmoran.“ Augustus mortis en la jaro dek kvar post  Kristo.

            Poste regis Tiberius, li havis aŭtoritaton, sed li eliris el Romo al insulo Capri, el kie li regis per leteroj efike dek unu jarojn. En la jaro tridek-sep komencis regi pranepo de Augustus, Caligula. En komenco li estis tute bona, sed poste li estis sadisto kaj mortigadis senatanojn kaj parencojn. En la jaro kvardekunu li estis mortigita. Poste regis onklo de Caligula, Claudius. Li konstruigis akvoduktojn, ŝoseojn, fakte li estis bona reganto.

            Sed poste regis Nero. Lia regado ankaŭ komenciĝis espere, sed rapide li estiĝis mortiganto, nur laŭdire li incendiis Romon. Kiam li finfine vidis, ke li ne forkuros antaŭ siaj persekutantoj, li ponardis sin kun la vortoj: „Kia artisto en mi pereas!“, ĉar li pensis, ke li estas la plej bona artisto.

            Fakto estas tia, ke la problemoj de cezaroj trafis malmultajn homojn. La restoj de la imperio fartis bone kaj refortiĝis el katastrofoj de interna milito. Fakto dua estas tia, ke poste regis sekvantaj cezaroj, sed tio jam bezonus pli longan rakontadon, tial mi ankoraŭ diros al vi trian fakton kaj finos.

            Fakto tria: kiel Ĝaŭloj diras: La romianoj estas tamen frenezuloj!

           

            Dankon pro via atento, mi finas.