Václav ČERNÝ

Václav ČERNÝ (naskiĝis la 26-an de marto 1905 - mortis la 2-an de julio 1987) estis ĉeĥa literatura sciencisto, kritikisto kaj tradukisto el latinidaj lingvoj en la ĉeĥan. Li trovis kaj eldonis perditan dramon de Pedro CALDERÓN „Un gran duque de Gandia (1963).


Kiel 16-jarulo li forveturis al Francio studi licenon en Dijon, poste li studis la filozofian fakultaton de Karola Universitato en Prago kaj laboris ĉe Instituto de Slavaj Lingvoj en Ĝenevo, kie li en 1931 habilitiĝis pri literatura komparatistiko. Post reveno al Prago li habilitiĝis ankaŭ pri latinidaj literaturoj (1936).

Li partoprenis multajn polemikojn pri kulturo kaj kritiko, fondis kaj eldonis monatan gazeton pri la kritiko. Fine de la dua mondmilito li estis enkarcerigita. Post la milito li fariĝis profesoro ĉe la Karola Universitato, sed en 1951 li estis eksigita kaj laboris kiel ordinara laborulo de la Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj. En 1968 li estis venigita reen al la universitato, sed en 1969 denove eksigita. Kiel emerito li verkis sian memorlibron.

Liaj sciencaj interesoj koncernis mezepokon, barokon, romantismon kaj modernon.

[redaktu]

Verkoj