Cent jaroj

de Esperanto

en Brno









1901 - 2001


Esperantista Kluba en Brno

2001-05-26






Solena kunveno

okaze de la centjara jubileo de organizita

Esperantista movado en Brno


sabate la 26-an de majo 2001

en reprezentaj salonoj de la Malnova Urbodomo, Mečová 5


9.00 - 9.30 Inaŭguro de ekspozicio

9.30 - 9.40 Bonvenigo

9.40 - 10.00 Salutoj de gastoj

10.00 - 10.20 La naskiĝo kaj kresko de organizita

Esperanto-movado en Brno (prelego)

10.20 - 10.30 Paŭzo

10.30 - 11.20 Muzika matineo

11.20 - 11.30 Komuna fotografado

11.30 - 13.00 Tagmanĝa paŭzo

13.00 - 13.30 Posttagmeza koncerto

13.30 - 14.00 Paŭzo

14.00 - 17.45 Diskutado

17.45 - 18.00 Fermo


Lingvo Internacia, 1901, n-o 8, p. 87:

- Nova Societo Esperantista estis fondita en Brno, sub la nomo „Unua Societo de l' Aŭstrujaj Esperantistoj“. Oni sciigas nin, ke 40 membroj tuj aliĝis. La prezidanto de la Societo estas s-ro redaktoro Karl Pelant, vicprezidanto Jos. Černil, sekretario Václav Kovanda, vicsekretario Jul. Kramoliŝova, kasisto Joh. Kajš, vickasisto Karl Drexler, bibliotekisto Jos. Valíček, vickomitatanoj Ad. Kajšová kaj Jos. Chlup, revizoroj Meth. Klimeš kaj Rob. Kelner. Enskriba pago estas 50 heleroj, semajna kotizaĵo 5 heleroj. - Adreso de l'Societo: „Brno (Moravujo), Jusova ul. 8.“





La naskiĝo kaj kresko de organizita Esperanto-movado

en Brno


Cent jaroj estas longa periodo en la vivo de homo, sed mal­longa en la historio de ideo, de lingvo. Same kiel Internacia Lingvo de D-ro Esperanto, tiel ankaŭ la Unua Societo de Aŭstraj Esperantistoj (První spolek rakouských esperantistů), kies jubi­leon ni volas rememori, ne falis el ĉielo, sed bezonis favoran situacion por ĝermi kaj kreski, same kiel konvenan grundon bezonas semo de planto kaj arbo. Kia situacio en la mondo - kaj ĉefe en Eŭropo, tiam la plej grava kontinento - estis fine de la deknaŭa jarcento?

La ĉefaj grandpotencoj, Francio, Germanio, Aŭstrio-­Hungario kaj Ruslando vivis preskaŭ tridek jarojn senkonflikte, Britio militis en suda Afriko kontraŭ Buroj. Eŭropo estis travivanta la duan fazon de la industria revolucio: disvolviĝis industrio kemia, elektroteknika, peza kaj armila, progresis konstruado de fervojoj kaj mara navigado, nask­iĝis telekomunikado (Britio kaj Usono estis kunligitaj per submaraj kabloj), disvolviĝis telefono kaj sendrata komunikado. Tio estis tre favora ne nur por internacia komerco, sed entute por teknika proksimigo de homoj en la mondo, por interŝanĝo de ideoj pere de lingvoj, el kiuj la plej facila montriĝis la Internacia de Zamenhof. Ĝi baldaŭ forigis el la sceno la malfacilan Vola­pukon, eĉ se tiu komence havis sukceson. En Aŭstrio la landoj de Bohemia krono havis plej altan kulturan kaj teknikan nivelon, kaj pro tio ne estas mirige, ke iliaj loĝantoj (kies slava parto estis tiam nomata Bohemoj) estis pioniroj ankaŭ rilate Esperanton.

Ni konas la nomojn de František Vladimír Lorenc (nask. 1872), redaktoro de revuo "Omladina" (1891-1893) kaj aŭtoro de la unua lernolibro "por Bohemoj" (1890!), de Theodor Čejka (nask. 1878), instruisto kaj eldonanto de pluraj lernolibroj ekde 1900, kaj de lia kunlaboranto Josef Krumpholc (nask. 1870). Malpli konataj estas la instruistoj Valentin Bílík en Znorovy (nun Vnorovy), Jan Holub (nask. 1878), en Verovice kaj Matouš Daníček en Znorovy. Al la amikoj de Čejka apartenis Karel Pelant (nask. 1874), kiu fine de la 19a jarcento laboris kiel redaktoro ĉe Rovnost. Ni provu proksimigi al ni tiun ĉi personon laŭ "Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥo­slovakio": li estis tre aktiva ĵurnalisto, homo batalema, brulanta por ĉiu progreso, unu el la ĉefaj figuroj en la tiama liberpensula movado, batalanta por ĉiu progreso, propagandanto de kremacio, unu el la ĉefaj fondintoj de la societo "Kre­matorium". Jam en 1899 li proponis al la kongreso de la ĉeĥa social­demokrata partio en Prago, ke ĝi rekomendu al la Socialista Inter­nacio akcepton de Esperanto kiel oficiala socialista lingvo en la tuta mondo. La propono estis malakceptita. En 1902 li foriris Prag­on, kie li estis ofta partoprenanto en la kunvenoj kaj diskutoj de la Praga klubo. Li estis esperantisto aktiva kaj fervora, versimile unu el la plej unuaj aktivuloj. Kiel liberpensulo (ateisto) li en 1903 fariĝis unu el la du vicprezidantoj de la tiam fondita societo "Augustin Smetana". (La prezidanto estis Julius Myslík, la alia vicprezidanto S. K. Neumann, poeto-anarkiisto.) En 1910 - 1914 li redaktis en Plzeň gazeton "Směr" en 1917 li eniris la redakcion de "Večer". Antaŭ la milito li multe prelegis i.a. pri Ameriko, kie li restadis unu jaron. Baldaŭ post sia 50a naskiĝtago li fariĝis viktimo de aŭtomobila akcidento.

Ni revenu tamen en la jaron 1900, al fino de la jarcento, kiam estis naskota la Unua Societo. Ĝia nasko ne estis simpla kaj sen komplikaĵoj. Jen kelkaj faktoj.

1900-04-19 kelkaj "proponantoj en Brno" (inter ili certe estis Karel Pelant kaj eble Jan Kajš, kompostisto nask. 1872) prezentis al Ministerio pri internaj aferoj statuton de nepolitika societo de esperantistoj. (Prezenti statuton estis la unua ŝtupo por fondi societon.)

Iam en la unua duonjaro de l900 aperigis instruistoj M. Daníček kaj Th. Čejka en Valašské Meziříčí poŝformatan broŝuron "Světová řeč Esperanto" kaj sendis ĝin ankaŭ al sia amiko Pelant, pri kies rilato al Esperanto ili versimile ne sciis. Pelant, loĝanta tiam en Prago, respondis 1900-08-28 per ĉeĥa letero, kiu konserv­iĝis inter la postlasaĵoj de Jan Holub en Kopřivnice. Jen la letero. (Alm. 1)

La letero montras ne nur la opiniojn de la skribinto, sed levas ankaŭ la demandon, de kie li konis la adreson de Lorenc en Brazilo. Ĉu eble Pelant kun Lorenc korespondis?

La medion, en kiu vivis Jan Holub, Valentin Bílík, M. Daníček kaj tre versimile ankaŭ Th. Čejka, proksimigas al ni la leteroj kaj taglibroj el la postlasaĵo de Holub, tiam dudekkelkjaruloj; aperas tie kaŝnomoj, informoj pri arestigoj, rezonadoj de filozofianta ŝuisto, al kiu la distribuanto Bílík adresu sendaĵojn, kontaktoj kun anarkiistoj (Holub ellaboris por unu el ili almenaŭ unu prelegon). Estas tie ankaŭ Esperanta letero de instruisto Boháč el Radějov apud Strážnice, kiu el la franca tradukis la libron "L'anarchie" de Kropotkin, ĉeĥaj leteroj de klera faka laboristo-inventisto k. s.

Junaj progresuloj, adeptoj de kontraŭklerikalismo, eĉ ateismo, socialistoj, eĉ anarkiistoj, tio estis la medio ne nur de la pioniroj-instruistoj, sed ankaŭ de la unuaj ordinaraj esperantistoj. Altiris ilin ĉio nova, kio en la monarkio vekis suspekton de la oficialaj lokoj. Eble ankaŭ pro tio la proceduro de pri­juĝo de la prezentita statuto daŭris pli ol unu jaron...)

1901-03-08 en Rovnost (n-o 29) aperis akre polemika propono, ke la parlamento en Vieno akceptu Esperanton, por ke oni tie ne kverelu pri uzado de naciaj lingvoj.

1901-03-13 Rovnost aperigis (en n-o 31) senemocian informon pri Esperanto kiel lingvo kun la rimarko, ke en Brno estas preparata esperant­ista societo. Vendrede la 15an en Laborista domo estas okazonta prepara kunsido. Kaj en la vendredo aperis nur konciza atentigo, ke la interesiĝantoj venu je la 7a vespere.

1901-05-13 la polica direkcio en Brno anoncis rifuzon de la prezentita statuto, ĉar ĝi ne enhavas preskribon pri forigado de malpacoj en la fondota societo. - Estas supozeble, ke tuj poste Pelant tur­nis sin al sia sampartia deputito Josef Hybeš, kiu tre baldaŭ decidis persone interpelacii la ministron pri internaj aferoj. La inter­pelacio havas la daton 1901-05-21 kaj estis prezentita unu tagon poste (kaj publikigita en Stenografiaj Protokoloj pri la Kunsidoj de Deputitoj de Aŭstria Imperiestra Konsilio en la j. 1901, 17a sesio, 5a vol. 49a (antaŭtagmeza) kunsido, sur p. 4042). La inter­pelacion post Hybeš subskribis aliaj 14 deputitoj. (Alm 2).

La aŭstria burokratio ĉikaze laboris rapide: post du semajnoj, la l90l-06-05 per edikto de Ministerio pri internaj aferoj la statuto de Unua Societo de Aŭstraj Esperantistoj (sub la linio 19.806) "ne estis malpermesita". Tamen, en la Landestrejo de Moravio la buro­kratio ne laboris tiel rapide kiel la Viena, kaj ĝia konsento pri la fondo sub n-o 34.582 portas la daton 1901-08-03. La statuto en la ĉeĥa, germana kaj Esperanto aperis kun germana kaj ĉeĥa klarigoj de la l6regula gramatiko de Esperanto. Necesis ankaŭ la permeso flanke de polica direkcio en Brno. Tiu portas la daton 1901-10-27. Tiu dato estas de tiam konsiderata kiel la naskiĝtago de la Unua Societo.

1901-11-06 K. Pelant (loĝanta ĉe la strato Cejl n-o 57) kiel prezidanto de USAE anoncis al la polica direkcio, ke okazos instrua kurso en la lingvo Esperanto en Laborista domo ĉiumerkrede de la 8a horo vespere.

1901-11-l6 Polica direkcio oficiale informis la prezidanton Pelant pri la permeso de la Societo. Li devis prezenti la statuton kaj protokolon de la konstitua ĝenerala kunveno.

1902-0l-19 La Societo okazigis internacian kostuman balon en "Arbei­terheim", kie noktomeze estis prezentita "vivanta bildo" (kostumita grupo pozanta), kie Anglo donis manon al Buro, Germano al Ĉeĥo, Slovako al Hungaro, Ruso al Ĉino kaj super ili staris diino de paco. Polica agento (por kies ĉeesto Pelant devis pagi 4 kronojn) poste raportis, ke la balo okazis sen komplikaĵoj ("anstandslos stattgefunden".) - Tipa prezentaĵo, karakteriza por tiama tempo.

1902-11-26 la Societo ŝanĝis sian statuton por povi organizi publi­kajn kursojn en la tuta Aŭstrio. Tamen, 1903-0l-27 la ŝanĝo ne estis akceptita. Nur post tri monatoj la Landestrejo sub n-o l7.233 1903-04-09 konsentis la daŭrigon de la Societo sur la bazo de ŝanĝ­ita statuto laŭ edikto de Ministerio pri internaj aferoj el 1903-04-0l sub la nomo "Aŭstria Societo Esperantista" (Rakouský spolek esperan­tistů).

1904-07-12 La jarkunveno konstatis, ke dum la tri jaroj de sia ekzisto la Societo okazigis 9 kursojn, 7 prelegojn kaj 3 ekspoziciojn de literaturo kaj poŝtkartoj. Entuziasmon kaj agemon bremsis manko de financaj rimedoj. Ĝis tiam la Societo havis membrojn ĉeĥajn kaj germanajn, same kiel estis tiama konsisto de la loĝantaro. Kursoj estis gvidataj aparte por Ĉeĥoj kaj Germanoj, afiŝoj estis dulingvaj.

En februaro 1905 estis fondita Germana Grupo Esperant­ista (Verein deutscher Esperantisten) kun prezidanto Jakob Dieterich (inspektoro de fervojo) kaj sekretario Franz Podloučka (kontrolisto de Landa akuŝejo, Thalgasse - nun Údolní - n o 49). La ĉeĥa parto nomis sin poste "Klubo de Bohemaj Esperantistoj" kaj kun la fondojaro 1901.

1908-l2-06 en eksterordinara ĝenerala kunveno la Klubo eksiĝis el Bohema Unio Esperantista kaj membriĝis ĉe Bohema Asocio Esperantista (kiu estis demokrata kaj progresula). El la Klubo foriris idistaj reformemuloj, inter ili Jan Kajš.

Arkivaj dokumentoj el la postaj jaroj pri la Klubo, kiu post 1918 akceptis la nomon Esperantista Klubo (Klub esperantistů), ne estas atingeblaj. Estis fonditaj novaj organizaĵoj, ekz. Laborista Esper­antista Asocio (L.E.A.) Klub dělnických esperantistů) 1937 - 1938, Filio de EAĈSR en Židenice (en 1948, depost 1951-07/08 ĉe Uzina Klubo de Unua Brunna Maŝinfabriko kaj fine kunigita kun la nuna Klubo). Ekzistas skribaj atestoj pri tio, ke en la urbo en l937 ekzistis eĉ aliaj esperantistaj kluboj.

Tiom pri la historiaj faktoj, kies kono donu al ni forton kaj esperon por laboro per novtempaj metodoj de la 21a jarcento.


Zdeněk Hršel










(Almetaĵo 1)



(Traduko el la ĉeĥa)


En Prago, 28 aŭg. 1900


Estimataj amikoj! (t.e. Čejka kaj Daníček)


mi estis vere surprizita per la de vi sendita broŝuro (t.e. Světová řeč "Esperanto". Cena 6 h. Mat. Daníček, Theodor Čejka. Tiskem Bratří Chrastinů ve Valašském Meziříčí. Nákladem Th. Čejky v Bystřici p. H. 1, 26, 1 p.). Mi nome estas ankaŭ unu el iamaj propagandantoj de tiu ĉi rimedo por fratigo de la homaro, sed post provoj renkontantaj ĉiam malkonfidon, mokon kaj antaŭjuĝojn vere grandegajn mi rezignis pri tiu agado. Ŝajnas al mi, ke la homaro ĝis nun ne estas evoluinta por tiel bela ideo, sen rompo de nacia individueco senti sin frato de ĉiu alia nacio, ke "la homa bestio", malsaĝa kaj furioza, ĝis nun superpezas la amasojn.

Pro tio mi sincere ekĝojis, vidante, ke spontanee elpaŝas rondeto de idealistoj, kiu denove klopodas tiun ĉi grandiozan kaj brilan ideon efektivigi. Multe da sukceso! Via klopodo finiĝu per sukceso pli bona, ol mi havis! Sed en kazo de malsukceso ĝojigu vin la konscio, ke vi estas semintaj denove iom da greneretoj por certa venonta maturiĝado.

Mi ne scias, ĉu al vi estos konate, ke la unua disvastiganto de "esperanto" estis en Bohemio Vladimír Lorenz, ĵurnalisto, konata el la proceso kontraŭ Omladina, kie li deklaris sin budhisto. Li eldonis ĉe Hoblík en Pardubice ĉeĥan lernolibron kun vortareto, n-ron 39 en la listo de Esperanto-verkoj. Mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ nun estos havebla. Mia ekzemplero el mia libraro perdiĝis. Lorenz vivas nun kiel farmisto en Brazilo, Colona en San Feliciano, Linha Fernandez Nro 5. Estado Rio Grande do Sul - Brasil.

Mi mem eksciis pri la ekzisto de tiu lingvo el la gazetaro, kiun estas necese utiligi kiel eble plej multe, por ke interkompreniĝo disvastiĝu. Ĝi estas la plej granda armilo de la spirito, sole per ĝi devas esti batalakirita la rekta vojo al la idealo. Mi ne scias, ĉu ĝi estis kaŭzita de via broŝuro, aŭ ĉu ĝi estis unika ekpenso de la redaktoro, ke en revuo "Čas" aperis sur la antaŭlasta paĝo (inter anoncoj) loka informo pri la opinio de grafo Tolstoj pri "esperanto". Mi scias ankaŭ, ke tuj en rondoj, kiuj estas atingeblaj por mi, komenciĝis diskutoj, kaj versimile ili okazis ankaŭ aliloke. La sciigo ĉe la fino de la loka informo certe estus potenca stimulo por plua propagado, kaj mi provos denove instigi la kolegojn redaktorojn en "Čas" al ia, kompreneble pli certa reklamo en la gazetaro.

Ĉe la fino interesan sciigon: ĝis nun mi ne havis en la manoj la programon de la socialista kongreso en Parizo kaj ne scias, ĉu estas vera la sciigo, ke tie estas diskutota la demando de internacia kompreniĝo en korespondado. La laboristaro, organizita internacie, devas korespondi dum strikoj, prisalajraj agadoj ktp., kaj oni trovas malfacile inteligentulon scipovantan fremdajn lingvojn kaj servanta al la movado. Per Esperanto tiu ĉi por la laboristaro brulanta problemo solviĝus plej konvene; laboristaj sekretariejoj, elpagejoj ktp. komunikus inter si per tiu ĉi lingvo. Kaj certe laboristoj vojaĝantaj al eksterlando ekkonus ĝian gravecon kaj lernus ĝin, por ke ili povu en eksterlandaj organizaĵoj plene interkompreniĝi.

Sed jam sufiĉe: per via ekzemplo kuraĝigita, mi komencos denove agiti. Kiel dankon por la sendita broŝuro mi permesas al mi sendi ion mian por vi, ambaŭ eldonintoj, broŝureton ĉi tie almetitan.


Jen do, "granda feliĉo en via entrepreno!"


Via

Karel Pelant






(Alemtaĵo 2)


Interpelacio de la deputito Josef Hybeš kaj kunuloj

al la sinjoro ĉefministro

kiel gvidanto de la ministerio pri internaj aferoj


Kun konstitucie garantiata rajto formi societojn havas la aŭstriaj civitanoj de ĉiam plej rimarkindajn spertojn. La aproba procedo de statutoj estas de niaj oficoj nekredeble misuzataj. Preskaŭ ĉiujare ili trovas novajn motivojn, kial la statutojn rifuzi.

Neniu juristo kapablas diri, ke statuto de li verkita efektive estos aprobita. Ekzistas kazoj, kiam ekzemple statuto de ekzistanta societo estis kvindekfoje aprobita, sed poste denove, kiam surbaze de ĝi volis konstituiĝi nova societo, la sama statuto estis sen aprobo redonita.

La 19-an de aprilo pasintjare kelkaj proponantoj el Brno prezentis statuton de nepolitika societo de esperantistoj al la ministerio pri intenaj aferoj, kaj la paragrafon, kiu volis solvi konfliktojn estiĝintajn el la societaj kondiĉoj, ili verkis same kiel centoj da statutoj jam aprobitaj. Tamen la statuto estis redonita al ili sen aprobo.

Tiu ĉi stato estas absolute netolerebla kaj ekstreme hontiga.

Tial la subskribintoj demandas:

"Ĉu estas al la sinjoro ĉefministro kiel gvidanto de la ministerio pri internaj aferoj konata tiu ĉi praktiko ĉe plenumado de aproba rajto fare de la oficoj?

Kaj se jes, per kio li povas ĉi tiun nekredeblan kaj nur en Aŭstrio ŝatatan ĉikanadon de la civitanoj pravigi?"


Vieno, la 21-an de majo 1901

Hybeš

Eldersch Dr. Ellenbogen

Schuhmeier Černý

Rieger Daszyński

Romanczuk Cingr

Dr. Korol Josef Hannich

Dr. Kos Seitz

Breiter Basil Jaworski




Escepto el regularo

de l' "Unua societo de aŭstraj esperantistoj en Brno"*)


§ l. Nomo, restejo kaj ofica lingvo de la societo. La nomo de la societo estas: "První spolek esperantistů rakouských" (Unua societo de aŭstraj esperantistoj). La societo havas restejon en Brno kaj atendas sian agadon en la tuta Aŭstrujo. La ofica lingvo estas lingvo bohema kaj germana.


§ 2. La celo de la societo estas disvastigadi la lingvon "Esperanto".


§ 3. Rimedoj por atingi la celon estas a) Regula instruado je "Esperanto" de ĉiuj aktivaj membroj; b) aranĝado de paroladoj kaj interparoladoj pri "Esperanto"; c) abonado kaj eldonado de libroj kaj gazetoj esperante skribitaj, kaj fondigo de biblioteko; d) aranĝado de paroladoj pri "Esperanto" en diversaj lokoj de Aŭstrujo pro fondi lokajn grupojn.


§ 4. Monon oni akiros: a) De enskribopago kaj kotizado de membroj, b) de profito el amuzadoj kaj solenoj, c) de bonvolaj donacoj kaj testamentaĵoj.


§ 5. Membreco. Kiel viroj tiel virinoj povas fariĝi membroj de la societo.


§ 6. Kategorioj de membroj: La societo konsistas: a) el aktivaj, b) kotizantaj, c) honoraj membroj. La aktivaj membroj estas tiuj, kiuj vizitas horojn de instruado kaj lernas Esperanton. Kotizantaj membroj nur devas pagi la kotizaĵon. Honora membro povas fariĝi ĉiu, kiu helpos Esperanton disvastigadi.


§ 7. Akceptado de membroj. Membrojn akceptas la komitato. Ĉe rifuzo de akcepto oni povas apeli al kunveno ĝenerala.


§ 8 Devoj de membroj. a) Aktivaj kaj kotizantaj membroj devas pagi de ĝenerala kunveno ordonitan enskribopagon kaj la semajnan kotizaĵon. Membroj honoraj estas sen devo pagi la kotizaĵon; b) kiu restos ŝulda 6 semajnajn kotizaĵojn kaj se la antaŭirinta admono restas sen sukceso, tiu ĉesas esti membro de la societo kaj perdas siajn membrajn rajtojn; c) aktivaj membroj devas viziti ekzercadojn esperantajn de la societo aranĝitajn. En okazo, se iu ne povas veni, devas ĉiu aktiva membro antaŭe sin pravigi; d) ĉiuj membroj devas agitadi por la societo, gardi interesojn de la societo kaj agi je ĝia florado.


§ 9. Rajtoj de membroj. Ĉiu membro de la tago de sia akcepto povas uzadi ĉiujn oportunojn societajn, kiel estas la partopreno en instruado kaj paroladoj, elpruntado de libroj kaj gazetoj kaj tiel plu. Ĉiu membro havas la rajton elekti aŭ esti elektita.

§ 10. Eliĝo el la societo estas por la membroj ĉiam libera, sed restas la devo pagi ĉiujn ne­pagitaĵojn ĝis la anonco de sia eliĝo. La eliĝon oni skribe anoncas. Eligota povas esti tia membro, kiun oni konvinkos je malutiligado de interesoj de la societo aŭ kiu en horoj de instruado neĝuste kondutas. Sed antaŭe devas tiu membro esti avertita de instruanto. - Eligitaj membroj povas esti ree akceptotaj nur per kunveno ĝene­rala.


§ 11. Pri administrado de la societo zorgas la komitato, kiu konsistas: 1 de prezidanto, 2. vic-prezidanto, 3. sekretario, 4. vic-sekretario, 5. kasisto, 6. vic-kasisto kaj 7. bibliotekisto.


§ 12. Administrado de lokaj grupoj. Loka grupo elektas al si, por unu jaro, laŭ la modelo de ĉefa societo, memstaran komitaton, al kiu apartenas administradi lokan grupon. Ĉiu grupo aranĝas unufoje en jaro, sed pli frue ol ĉefa societo, kunvenon ĝeneralan, kunvokitan de prezidanto de la grupo. Tiu kunveno ĝenerala plenumas lokajn aferojn kaj kune elektas unu delegiton al ĝenerala kunveno de la societo. Kiu grupo nepovas pro ia kaŭzo elsendi delegiton, havas rajton reprezentigi sin per iu membro, kiu loĝas en restejo de la societo. Tia repre­zentanto, kiel ankaŭ ĉia delegito devas posedi skriban certigon de la grupo, kiun li reprezentas. Lokaj grupoj devas efiki konsente kun regularo de la societo. Plej malgranda nombro da membroj estas 10. Se la nombro da membroj en iu grupo malaltiĝos sub 10, estas necesa ĉesigi la grupon. Restantaj membroj de ĝi povas aliĝi al plej proksima grupo aŭ al societo mem.


§ 14. La kunvenon ĝeneralan oni kunvokas en januaro, plej malfrue en februaro; al ĝia kompetento precipe apartenas: a) elekto de sep­membra komitato kaj du anstataŭuloj; b) elekto de 2 revidantoj; c) difini la altecon de enskribo­pago kaj membra kotizaĵo; d) nomi honarajn membrojn; e) decidadi je decido de komitato kaj de paciga juĝistaro; f) ŝanĝi la regulon. La ĝenerala kunveno estas kunvokata de la komitato, de kiu ankaŭ estas difinita ĝia tempo kaj programo. Al la komitato ankaŭ apartenas la rajto kunvokadi neregulajn kunvenojn ĝeneralajn, se ĝi ekkonos ĝin bezona kaj krom tio ĝi (komitato) devas ilin kunvoki, kiam ĝin (kunvenon) deziras kvarono da membroj kun montro de motivoj.


Enskribopago estas 50 heleroj. Membra kotizaĵo 5 heleroj semajne (2 K 60 h tutjare):

Lokaj grupoj pagos por ĉiun novan membron 30 helerojn de enskribopago al ĉefa societo. Por tio la lokaj grupoj ricevos senpage regularojn, membrokartojn k.t.p.

Ĉiujn demandojn rilate "Esperanto" respondas volonte la suprenomita societo en Brno, Juza str. 8, Moravujo-­Aŭstrujo. - Poŝtmarko por respondo dezirata.

*Ni konservis la originalan tekston.

















Unua Societo de Aŭstraj Esperantistoj en Brno (1901)


Komitato:

Prezidanto: Karel Pelant, redaktoro, Cejl 57

Vicprezidanto: Jos. Černil, Jůzova 8

Sekretario: Václav Kovanda, Jůzova 8

Vicsekretario: Julie Kramolišová, Františka Josefa 119

Kasisto: Jan Kajš, Františka Josefa 102

Vickasisto: Karel Drexler, Olomoucká 3

Bibliotekisto: Josef Valíček, Jůzova 8

Vickomitatanoj: Adele Kajšová, Františka Josefa 102

Jos. Chlup, Nové Černovice 128

Revizoroj: Meth. Klimeš, Horní Pálava 286

Rob. Kelner

Pluaj membroj: F-ino Fani Boron, Františka Josefa 120

Johano Filipinsky, Židenice

Adolf Glaser

Viktor Kaidusch, Bindergasse 15

Albert Nepustil, Čechnerova 6

Valentin Novák, Bradáčkova 40

Franz Roháček, Kamenná 7

Václav Nepraš, Židenice


Aŭstria Societo Esperantista (1903)

Prezidanto Augustin Skaunic (1903)

Jan Kajš (1904), kompostisto

Klubo de Bohemaj Esperantistoj (1905)

Prezidanto František Racek, fotografisto


Germana Grupo Esperantista (1905)

Prezidanto Jakob Dieterich, inspektoro de fervojo

Sekretario Franz Podloučka, kontrolisto de Landa

Akuŝejo






Prezidantoj de la Klubo (1906-2001)


  1. Jan Kajš, kompostisto

    1. Antonín Tomášek, tajloro

  1. Albín Kroupa, revizoro

    1. Antonín Waiser, oficisto

    1. Domin Konečný, poŝta oficisto

  1. Inĝ. Jaroslav Sítko, fervoja inspektoro

  1. Inĝ. Vincenc Kroužil, mezlerneja profesoro

1922 Rudolf Fridrich, gimnazia profesoro

1924 Inĝ. Jaroslav Sítko, fervoja inspektoro

    1. Rudolf Fridrich, gimnazia profesoro

  1. Josef Bednář, direktoro de komerca lernejo

  2. Josef Vondroušek, bankoficisto

    1. František Baďura, polica inspektoro

  1. František Válka

  2. Jaromír Hoffner, kleriko, instruisto

    1. Theodor Kilian, mezlerneja profesoro

  1. Josef Vondroušek, bankoficisto

  1. Inĝ. Jan Werner, arkitekto

(J. Vondroušek elektita Honora Prezidanto)

  1. Josef Vondroušek (mortis 1995-12-05)

1988 Zdeněk Hršel, dokumentisto kaj inform-teknikisto










ESPERANTO-PUBLIKAĴOJ ELDONITAJ EN BRNO


1901: Escepto el la regularo de l' "Unua societo de aŭstraj esperantistoj en Brno", 4 p.

1902: Idea mezinárodní řeči. Karel Pelant. Zvl. ot. z "Akademie". [2], 15, [3] p.

1902: Potřeba-li jazyka mezinárodního? Výňatek z řeči L. de B. <365>

1903: Stanovy Rakouského spolku esperantistů. 7 p.

1908: Otázka jazyka mezinárodního a Esperanto. 14, [2]s. - otisk z čas. "Moravský kraj". Klub českých esperantistů.

1920: Esperanto: mezinárodní jazyk inženýrů. T[ony] J[ules] Guéritte. Z angličtiny Vinc. Kroužil. Barvíř a Novotný. 30 s.

1921: Moravia karsto. Abismo Macoĥa kaj grotoj. K[arel] Absolon. Trad. J. Blahoslav. Esperantista klubo. 42, 2 p.

1921: Členové francouzské Akademie věd doporučují esperanto. [1] s. 31x23,5 cm. Esperantista klubo.

1921: Ĉeĥa literuturo laŭ la birdperspektiuo. Arne Novák. Tradukis Vinc. Kroužil. Barvíř a Novotný. 58 p.

1921: Charakter. J. M. van Stipriaan Luiscius. Přel. F. Šilha. Nový lid, s. 75

1922: Gvidlibro tra Brno. [Jan] Šembara, [Rudolf] Fridrich, [Josef] Jeřábek. 16 p.

1923: Jidelní lístek. Speisekarte. Manĝokarto. Étlap. La carte. Zašle Rudolf Fridrich. [47] p.

1923: Logaritma kalkulilo por ferobetonaj konstruoj sistemo Rieger.. J[osef] Rieger. [2] p.

1923: Charakter. J. M. van Stipriaan Luiscius. Z esperanta se svolením autorovým preložil F. Šilha. 2 vyd. Nový lid, 30, 2 s.

1924: Život a práce Antonie Janalíkové. Za Antonií Janalíkovou. - Abstinentní hnutí. - O významu mezinárodního jazyka. - Ant. Bystřická: Ze zajetí. - Vzpomínky z rakouského kriminálu. - Dojmy z Dánska. Jednota učitelek moravských. 54, [2] s.

1925: Esperanto v 10 hodinách a 500 slovech. Úplná učebnice pro samouky a kursy. Josef Bednář, 116, [2] p.

1926: Barono Mensogbabilulo kaj liaj plej bonaj aventuroj. Josef Bednář. 48 p.

1927: Gvidfolio tra 1a urbo Brno. [4] p. Zemský cizinecký svaz.

1928: Brno. Ekspozicio de l' samtempa kulturo en Ĉeĥoslovakio. 1928 26. V. - 30. IX. Kramerius. [8] p.

1930: Slovník esperantsko český. R[udolf] Hromada - O[ta] Petr. Nový lid. 107 p.

1932: Stanovy Spolku esperantistů v Brně. 8 p.

1933: Esperanto. Učebnice a čítanka. Th(eodor] Kilian. Pokorný. 108, [3] p. - 2. vyd. 1935, 3. vyd. 1937, 4. vyd. 1946, 5. vzd. 1947, 6. vyd. 1948, 7. vyd. 1948

1935: Sur rozoj sternite. Opereto en 3 aktoj. Bohumír Polách - Jiří Žalman [František Kožík] - Jaromír Weinberger (muziko). Tradukis: Jiří V. Šamla. Elsendis "Verda stacio" Brno, eldonis Thalia Praha, 127 p.

1936: Slovnik česko-esperantský a esperantsko-český. A[leš] Berka . nákl. vl., 184 p.

1936: Slovník česko-esperantský (10.000 slov). A[leš] Berka . nákl. vl., 99, [1] p.

1936: Slovník esperantsko-český. (10.000 slov). A[leš] Berka . nákl. vl., 84 p.

1936: Moderní učebnice mezinárodniho jazyka. Jiří V. Šamla. Typo a kresby: O. Crhounek.Moravské nakl. B. Pištělák. 116 p.

1936: Kongresa renkonto. Komedieto poŝformata. G. H. N. Zeldenthuis. Eldonejo de malkaraj libroj. A. Berka. 8 p.

1937: Fino de Ia mondo. Simbola socia simfonio en tri aktoj. Dramo de. . . Jan Filip. Muziko de D-ro Oldřich Svoboda. Eldonejo de Malkaraj Libroj - Aleš Berka. 58, [1, 2] p.

1937. La milito en Ekstrem-Oriento. Psika problemo internacia. Alvoko al sinceraj kaj bonvolemaj homoj. Paŭlo Ju-Pin. El franca lingvo trad. René de Lajarté. E.M.L. - Aleš Berka, 32 p.

1937: Aventuroj de Antonio. F[rantišek] Omelka. [i], 57, [2,2] p. Eldonejo de malkaraj libroj.

1937. Malgranda legolibro. D-ro L. L. Zamenhof. Eldonejo de Malkaraj Libroj, Aleš Berka, 71, [1] p.

1937: Verda stacio. Esperanta almanako de la Ĉeĥoslovaka radio. Redaktis Dalibor Chalupa kaj Jiří V. Šamla. Ĉeĥoslovaka radio. Radiojournal. 78, [2] p.

1938: Forlasita. Streĉa unuakta historieto. Eduard Bass. [Laŭ la franca sceno de Max Maurey.) Tradukis Jiří V. Šamla. 19 p. Pokorný.

1938: Forta karaktero. Dialoga komedio unuakta. Silentema najbaro. Arkadij T. Averĉenko. Tradukis Jiří V. Šamla. 19 p., Pokorný.

1938: Miaj vojoj. Poemoj. Damjan Vahen Svetinov. 3. Eldonejo de malkaraj libroj. 51, [2] p.

1938: Slovník k moderní učebnici mezinárodniho jazyka. Jiří Vítězslav Šamla. 36 p. Moravské nakladatelství.

1938: Lidová učebnice esperanta. Jiří V. Šamla. 32 p. Nový lid.

1938: EML Kalendaro 1938. Brno, Eldonejo de Malkaraj Libroj A. Berka 1938.

1939: Sankta Katarino. Biografio de fama sanktulino. J. Durenkamp. 110 p. [Komplete konfiskita en la presejo fare de Gestapo 1939--03.]

1950: 8. Ĉeĥoslovaka Esperanto-kongreso en Brno 27.-29. 5. 1950. Tekst-libreto. 16 p.

1957: Doktor Zamenhoj. Ke čtyřicátému výročí úmrtí. Jiří Kořínek. [1], 19, [1] p.

1957: Brno invitas vin - Historia skizo pri Brno. Arnošt Balaš.

1963: Granda Moravio. Čeněk Stáňa. Trad. J. Vondroušek.

1963: Granda Moravio. Faldfolio. Unua BrnaMaŝinfabriko.

1966: Indekso de semoj. Botanika ĝardeno en Brno.

1969: Elektitaj versaĵoj. Milda Jakubcová. [1], 5 p.

1972: Učíme se esperantsky. Zpracovala dr. Božena Kyjovská. Univesitní knihovna. 8 s. - Bibliografický letáček [č.] 168.

1981: Esperanto. Soupis esperantské literatury z fondů Státní vědecké knihovny v Brně. Zpracovali Z. Hršel a B. Kyjovská. 39 p.

1984: AEST Brno, prelegaro. Redaktis Zd. Pluhař kaj Vl. Novobilský. 175 p.

1990: Matematika vortaro Esperanta-ĉeĥa-germana. Jan Werner. Propra eldono. 184 p.

1990: TRASE '90, tradukseminario. Preparis M. Malovec. 68 p.

1990: Zamenhof. Bildrakonto. G. Thilleux-B. Disano. Trad. M. Malovec.

1990: Kvar sezonoj. Jana Cíchová. Aranĝis kaj multopligis M. Malovec. 16 p.

1991: Signo de ekkrio. Jana Cíchová. Aranĝis kaj multopligis M. Malovec.

1992: Doktoro Johano Faŭsto. Esperantigis Miroslav Malovec. Eld. Esperanta Literatura Fondaĵo, Pupteatro Radost. [2], 16 p.

1992: Pragaj preĝoj. Jana Cíchová. Aranĝis kaj multopligis M. Malovec. 28 p.

1992: Urso. Anton Pavloveĉ Ĉeĥov. El la ĉeĥa traduko esperantigis Josef Vondroušek.


LIBROJ PREPARITAJ DE LA KLUBANOJ EL BRNO, KVANKAM ELDONITAJ ALILOKE


1960: Panjo. Jaroslav Seifert, trad. J. Kořínek. Ljubljana, 77, [3] p.

1970: Libro de apokrifoj, Karel Čapek, trad. J. Vondroušek, ĈEA, 105, [2] p.

1977: Historio kaj Biografioj. Josef Vondroušek. EK Třebíč. 29, [1] p.

1977: Historie a spisovatelé. Josef Vondroušek. EK Třebíč, 44 p.

1981: Rakontoj el unua poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek, ĈEA, 285, [3] p.

1983:Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio. Stanislav Kamarýt. Editoris Jan Werner, Jaroslav Mařík, Zdeněk Hršel, Vuk Echtner. ĈEA. 256 p.

1984: Ĝojoj de mia vivo. Josef Vondroušek. ĈEA, 100 p.

1984: Historie a spisovatelé. Josef Vondroušek. EK Třebíč. 44 p.

1985: Ondro kaj drako. Viktor Dyk. Trad. J. Vondroušek, EK Třebíč. 45 p.

1985: El mia vivo.Kaŝludo. Vítězslav Nezval. Trad. J. Vondroušek. EL Třebíč. 14 p.

1986: Terminologia kurso. Jan Werner. Roudnice n. L. 88 p.

1986: Fabeloj. Trad. M. Malovec. EK Třebíč. 32 p.

1987: Karel Čapek. Trad. J. Vondroušek. ĈEA. 32 p.

1988: Gramatiko de Esperanto. Miroslav Malovec. EK Třebíč. 100 p.

1989: Historio kaj literaturo de Esperanto. Třebíč, 36p.

1992: Jarlibro de ĈEA 1992. Preparis M. Malovec. ĈEA. 36 p.

1992: Lumo en tenebroj. František Kožík. El la saĝo de Komenio. Trad. Zd. Rusím kaj M. Malovec. ĈEA. 124 p.

1992: Internacia seminario pri Komenio. Preparois M. Malovec kaj J. Mařík. ĈEA. 32 p.

1993: Kongres-libro. 1a ĉeĥa-germana Esperanto-kongreso. Preparis M. Malovec. ĈEA. 36 p.

1994: 25 jaroj de ĈEA 1969-1994. Jarlibro de ĈEA 1994. Preparis M. Malovec. KAVA-PECH. 64 p.

1994: Milito kontraŭ Salamandroj. Karel Čapek. Trad. J. Vondroušek. KAVA-PECH. 197 p.

1995: La propra biografio. Karolo la VIa. Trad. J. Vondroušek. KAVA PECH. 88p.

1995: Esperanta-ĉeĥa vortaro. Karel Kraft - Miroslav Malovec. KAVA-PECH. 239, [5] p.

1995: Gramatiko de la ĉeĥa lingvo. Miroslav Malovec. KAVA-PECH. 28 p.

1996: Aŭdienco. Václav Havel. Trad. J. Vondroušek. KAVA-PECH. 40 p.

1996: Baza ceĥa konversacio. Stanislava Chrdlová-Miroslav Malovec. KAVA-PECH. 32 p.

1996: Pragaj sonoriloj. Kongresa kuriero de la 81a UK en Prago. 12 n-oj. Redaktis Miroslav Malovec kaj Karel Daněk.

1996: Nový realismus. Bruno Vogelmann. Přel. Václav Pecák a Miroslav Malovec. KAVA-PECH. 174 p.

1998: Ekaŭdi la animon / Uslyšet duši. Věra Ludíková. Trad. Jaroslav Mráz kaj Miroslav Malovec. CHRONOS. 164 p.

1999: 30 jaroj de ĈEA 1969-1999. 9-a kongreso de ĈEA. Tábor. Preparis M. Malovec. 22 p.

1999: Modernaj rimedoj de komunikado. KAEST '98. Redaktis M. Malovec. KAVA-PECH. 196 p.

2000. Gramatiko de Esperanto. Miroslav Malovec. 2a eld. KAVA-PECH, 135, [9] p.

2001: Kantáta. Věra Ludíková. Esperantan version tradukis M. Malovec. CHRONOS. 78 p.





















CETERAJ LITERATURAJ AKTIVECOJ DE LA KLUBO


Ekde 1991 estas en Brno redaktata Starto (redaktas Miroslav Malovec, ĝis 1997 kun Karel Daněk).


Malovec ankaŭ preparis komputile por eldono plurajn verkojn, kvankam ne ĉiam estas lia partopreno indikita (Knaboj de Kastora Rivero, Terminaro de feloj, Nova realismo, Badenlanda legendaro, Besto de Vakareso, Majo en tradukoj de Pumpr kaj Rumler, Kristnaska tago, Kontribue al PIV, Sovaĝa Ŝaro).


Kun helpo de Josef Mendl el Milevsko Malovec enkomputiligas la riĉan heredaĵon de Josef Vondroušek: Primoloj (Sv. Čech), Saturnin (Zd. Jirotka), Ŝtono kaj doloro (K. Schulz), Puraj ĝojoj de mia vivo, Reveno de puraj ĝojoj (J. Šmíd), Naŭ fabeloj, Anglaj folioj, Italaj folioj, Ekskurso en Hispanion, Hordubal, Meteoro, Ordinara vivo, Afero Makropulos, El la vivo de insektoj (Karel Čapek), El la notlibro de sankta Petro (J. Hašková), Marlupo kaj gaja vidvino, Edzinigebla knabino, Zorgoj de kronitaj kapoj (M. Švandrlík), Reĝido Bajaja, Punita Orgojlo (B. Němcová), Malnovaj ĉeĥaj mitoj (A. Jirásek), Super valoj mateniĝas (F. Kožík).


Zdeněk Hršel kun helpo de M. Malovec kolektas la kompletan verkaron de Miloš Lukáš dissemitan tra la gazetaro (en formo de bibliografio)


Malovec klopodas enkomputiligi heredaĵon ankaŭ de aliaj esperantistoj, precipe de Rudolf Hromada, Tomáš Pumpr, Jiří Kořínek, Theodor Kilian, Jiří Karen, Josef Rumler, Vladimír Váňa kaj aliaj.


Grava estas enkomputiligado ankaŭ de jam eldonitaj verkoj, precipe el la komenco de la movado, kiuj ekzistas nur en nemultaj ekzempleroj. En elektronika formo la laboro de niaj antaŭintoj povas transvivi, moderniĝi kaj disponiĝi al la vasta publiko. La plej moderna komunikilo de la nuna tempo, interreto, post kelkaj jaroj iĝos tute normala en ĉiu hejmo kaj same normale estos serĉi en ĝi literaturon simile kiel en biliotekoj, librovendejoj kaj librobrokantejoj. La forton de Esperanto oni juĝos laŭ tio, kiel reprezentita ĝi estos en la interreto. Tial nia movado bezonas sian literaturon ne nur sur papero, sed ankaŭ en elektronika formo.








KRONIKO DE ESPERANTISTA KLUBO EN BRNO


1900: en Brno estis gvidataj la unuaj kursoj de Esperanto, kie instruis Josef Záboj.

1901: fondita "Unua societo de aŭstraj esperantistoj" en Brno, en Laborista Domo, Jůza-strato n-ro 8 (posta Dělnická, Marxova, nun Spolková). Ĝi estis la unua esperantista societo sur teritorio de tiama Aŭstrio (en Hungario samjare en Budapeŝto). Fondintoj: redaktoro Karel Pelant, ĵurnalisto, kaj Václav Kovanda, unu el la postaj fondintoj de Laborista Memhelpa Kooperativo "Včela" (Abelo). Nur interpelacio de social-demokrata deputito Josef Hybeš en la viena parlamento ebligis la fondon de la Societo. La unua komitato: prezidanto Karel Pelant, vicprezidanto K. Černil, sekretario V. Kovanda kaj kasisto Jan Kajš. Inter pluaj komitatanoj estis Karl Steier, aŭtoro de lernolibroj kaj vortaroj por germanoj. (Post kelke da tempo li daŭre transloĝiĝis en Svislandon kaj poste en Germanion kaj revenis al Brno nur post la dua mondmilito mortmalsana el germana koncentrejo. Esperantistaro el Brno zorgis pri li kaj post nelonge proprakoste pri­zorgis lian sepulton.) En la Societo estis ĉeĥoj kaj germanoj kaj disvolvis viglan aktivecon aranĝante prelegojn kaj plurajn kursojn en la urbo kaj antaŭurboj. La kursojn gvidis Jan Kajš, Domin Konečný, Karl Steier kaj Josef Záboj.

1902: redaktoro K. Pelant verkis ĉeĥan broŝuron Ideo de la Internacia Lingvo.

1903: ŝanĝo de la statuto kaj nomo: Aŭstria Societo Esperantista (Rakouský spolek esperantistů); prezidantiĝis Augustin Skaunic.

1904: prezidantiĝis Jan Kajš

1905: la Societo dividis la laboron inter la du nacioj de la urbo. Estis fonditaj Klubo de Bohemaj Esperantistoj (kun prezidanto František Racek, fotografisto), kaj Germana Grupo Esperantista (kun prezidanto Jakob Dieterich, inspektoro de fervojo).

1906: prezidantiĝis denove Jan Kajš; fondita filio de la klubo en Řečkovice (22.6.) kun gvidanto Antonín Valoušek, instruisto. Poligloto František Vymazal verkis lernolibron Esperanto snadno a rychle.

1907-1908: prezidanto Antonín Tomášek, tajloro. Kursoj dufoje semajne en la tiama Giskra­-strato (nun Kounic-strato), kunvenoj marde en restoracio U Jonáků, en la tiama Rudolf-strato (nun Česká). Kursojn en komerca lernejo gvidis profesoro Bohumil Hollman (1907) kaj Domin Konečný (1908).

1908: la aktiveco de la klubo malvigliĝis, ĉar ĝi estis trapasanta, same kiel la tuta movado, Ido-krizon. La kunvenoj okazis dufoje monate en Stopka-resto­racio. La Klubo eksiĝis el Bohema Unio Esperantista kaj transiris al Bohema Asocio Esperantista. Ĉar la Klubo restis fidela al la fundamenta Esperanto, forlasis ĝin Jan Kajš.

1909: prezidanto Albín Kroupa, revizoro, partopreninto de UK en Kembriĝo. El tiu tempo mankas informoj.

1910: Ĉeĥa Komerca Akademio de Brno aranĝis 24-tagan ekskurson al Balkana Duoninsulo kaj Malgranda Azio (Budapeŝto, Beogrado, Niŝ, Sofio, Istanbulo, Smirno, Ateno, Patrajo, Korinto, Korfuo kaj Brindisi). Kvankam inter la partoprenantoj estis homoj sciantaj hungare, serbokroate, bulgare, turke, greke kaj itale, jam en Budapeŝto finiĝis la iluzioj, malfacilaĵoj multiĝis kaj en Beogrado oni povis paroli pri malsukceso de la ekskurso. Sed inter la ekskursantoj estis du anoj de la E-klubo en Brno, kiuj en la kriza momtento eklaboris, anoncadis al delegitoj kaj kluboj alvenon de la karavano kaj de tiam ĉio kvazaŭ sorĉe ŝanĝiĝis. La ekskursantoj estis ĉie atendataj de lokaj esperantistoj, kiuj volonte helpis, donis nece­sajn informojn, zorgis pri amika etoso kaj akompano tra urboj kaj ĉirkaŭaĵo. Dum ŝipado trans la Egean maron montriĝis, ke la ŝipkapitano estas esperantisto kaj la bona rezulto estis, ke ĉiuj partoprenintoj ĝuis la unuan klason anstataŭ la trian.

1910-1911: prezidanto Antonín Waiser, oficisto; la klubkunvenoj en restoracio U Jonáků kaj poste en strato Kozí; la ĉefa agado de la klubo estis kursoj kaj ilia afiŝado.

1911: la klubo solenis la unuan jardekon (3-5. 6). Venis esperantistoj el multaj lokoj de la tiama monarkio kaj saluttelegramoj el la tuta Eŭropo, ankaŭ de D-ro L. L. Zamenhof. Bohema Asocio Esperantista estis reprezentita de d-ro Stanislav Kamarýt, Akademia Fako Esperantista de Rudolf Hromada, ambaŭ el Prago. La kunvenojn prezidis d-ro Stanislav Schulhof el Pardubice, referis d-ro Kamarýt, solena oratoro estis direktoro Josef Krumpholc, komeniologo. Dum amika vespero en Litovel-restoracio Václav Odložilík detale priskribis la vojaĝon de la lernantoj de la Ĉeĥa Komerca Akademio de Brno al la Balkana Duonin­sulo. Inaŭguro de la jubilea soleno okazis en la malgranda halo de Besední dům, en vespera programo estis deklamitaj poemoj de Schulhof, monologo el Ifigenio en Taŭrido, kaj la sekvintan tagon oni ekskursis al Macocha.

1912-1913: prezidanto estis Domin Konečný.

1914: venis la unua mondmilito, terura suferado por ĉiuj, la laboroj por la movado estis interrompitaj.. Kaj kiam venis fino de la milito, la homoj sopiris pri eterna paco kaj subtenis ĉion, kio povus ĝin firmigi kaj sekurigi. Tial ankaŭ Esperanto, kreita por la amikeco inter la nacioj, mirige vastiĝis.

1919: reviviĝas la klubo, kiun prezidis Inĝ. Jaroslav Sítko; publikaj kursoj en pluraj lernejoj, por fervojistoj kaj blinduloj. profesoro Inĝ. Vincenc Kroužil plurfoje prelegis pri Esperanto kaj gvidis kursojn en Industria lernejo kaj Komerca Akademio. Aperis pluaj aktivuloj: fakinstruisto Jan Šembera kaj Josef Jeřábek, gimnazia profesoro Rudolf Fridrich, d-ro Josef Barvíř kaj aliaj.

1920: la Klubo ŝanĝis sian nomon je Esperantista Klubo en Brno, Ĉeĥoslovakio. Ĵurnaloj ofte raportis pri la movado, estis aranĝita ekspozicio en librovendejo de Barvič. La kunvenoj okazis en Akademia kafejo.

1921: prezidanto iĝis prof. Inĝ. V. Kroužil; direktoro J. Krumpholc prelegis en Instruista Asocio de Brno, ing. Kroužil en la Soci­eto de Inĝenieroj kaj Arkitektoj. Plie li ĉeĥigis anglan broŝuron de T. Gueritte Esperanto, mezinárodní jazyk inženýrů (Esperanto, internacia lingvo de inĝenieroj), kaj esperantigis verkon de Arne Novák Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo. Per ministeria dekreto el la 27.10. l921 li estis nomumita ekzamena komisaro de Esperanto por burĝaj lernejoj. En traduko de d-ro J. Barvíř aperis kompilaĵo Moravia Karsto de K. Absolon kaj ampleksaj enkondukoj al du gravaj folkloraj verkoj de Joža Uprka Ligado de kapotukoj kaj Pilgrimo ĉe Sankta Antonio,. Enkadre de la 13-a UK en Prago la Klubo organizis ekskurson por 800 partoprenantoj al Macocha.

1922: frunte de la Klubo estis profesoro Rudolf Fridrich; la I-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso en Brno (ĉ. 300 partoprenantoj) en parlamentejo de la Malnova Landa Domo; por la kongresanoj aperis Gvidlibro tra Brno, preparita de Jan Šembera, R. Fridrich kaj Josef Jeřábek.

1923: la Klubo partoprenis Ekspoziciajn Foirojn de Brno per propra ekspozicio en la malnova Komerca Akademio. La ekspozicion vidis dekmiloj da homoj, ĝi alportis ankaŭ financan profiton al la Klubo, kiu ricevis diplomon pro modela aranĝo.

1924: denove frunte de la klubo estas Inĝ. J. Sítko; gesinjoroj Fridrich elfrancigis broŝuron Svaz národů o esperantu (Ligo de nacioj pri Esperanto); al la Klubo aliĝis direktoro de Komerca lernejo Josef Bednář kun modernaj propagandaj metodoj - li eldonis reklame tre efikan lernolibron de Esperanto en dek horoj (1925) kaj libron de gajaj rakontoj Barono Mensogbabilulo (1926); Esperanto daŭre instruata en diversaj lernejoj kaj kursoj, ankaŭ al fervojistoj, policistoj kaj en Fremdul-Asocio.

1925: prezidanto denove profesoro R. Fridrich; somere venis 30 eksterlandanoj el naŭ nacioj por viziti la abismon Macocha. La Klubo prizorgis la akcepton kaj akompanon.

1926: la jubileon de 25 jaroj solenis la Klubo en decembro en malgranda halo de Besední dům; Ota Petr kunaŭtoris Esperantan-ĉeĥan vortaron.

1927: komenciĝis perradia kurso de Esperanto (publikigita samtempe en Radio-Journal), kiun gvidis J. Bednář; en semajna gazeto Nový lid (Nova Popolo), la plej disvastigita etika revuo (eldonkvanto 250 000 ekz.), aperis merite de direktoro Ota Petr konstanta Esperanto-kurso kaj rubriko, kiujn gvidis sekretario de la Klubo Josef Vondroušek dum kvar jaroj; en saloneto de Besední dům soleno omaĝe al 40 jaroj de Esperanto; koncerto de Kantista Kvarteto de J. Šembera kaj solo-dancoj de Zora Šemberová, posta unua baletistino ĉe la Landa Teatro.

1928: por impona Ekspozicio de la Nuntempa Kulturo en Brno, kiun vizitis dekmiloj da eksterlandanoj, la Klubo atingis eldonon de esperantlingvaj prospektoj kaj dissendis 5000 ekzemplerojn en la tutan mondon; Esperanto en la Ekspozicio estis reprezentita fare de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista kaj en la lerneja fako per laboro de lernejestro Albín Neužil el Olomouc; grandan intereson pri la Ekspozicio uzis la Klubo por kunvoki al Brno Renkontiĝon de moraviaj kaj sileziaj esperantistoj (7.-8. 7);.

1929: prezidanto fariĝis direktoro J. Bednář; somere venis ĉ. 400 eksterlandanoj, revenantaj el la UK en Budapeŝto; la Klubo aranĝis por ili amikan vesperon en Besední dům kaj trarigardon de la urbo; plurajn grupojn gvidis tra la urbo ankaŭ policistoj kun ŝildeto Esperanto, kio vekis favoran impreson en la gazetoj.

1930: prezidanto estis J. Vondroušek; la Klubo komencis eldonadi multobligitan informilon Informa Bulteno de Esperantista Klubo en Brno, ĉar la revuo La Progreso ĉesis aperi pro financaj malfacilaĵoj; la informilo estis modesta, kvarpaĝa, aperadis neregule, dum du jaroj kaj duono aperis entute 14 numeroj (redaktis s-ano Inĝ. Ernesto Sonnenfeld, elmigrinta en 1938 al Montevideo, tradukinto de ĉefverko de la argentina literaturo, Martin Fierro de Jose Hernandez).

1931: nova prezidanto estis inspektoro František Baďura; la klubaj kunvenoj okazantaj ekde 1923 en lernejo ĉe Veveří strato 28 transiras al nova klubejo en la tiama hotelo Passage, klubejo apartigita, bone lokita, plene konvenanta al la kulturaj kaj societaj bezonoj; la Klubo aranĝis du publikajn paroladojn de usona ĵurnalisto Jozefo Scherer el Los-Anĝeleso, speciala komisiito de Internacia Centra Komitato en Ĝenevo, entrepreninta vojaĝon ĉirkaŭ la mondon kun celo vastigi sciojn pri la internacia lingvo.

1932: en la 5-a Kongreso por la Seksa reformo, internacia kuracista kongreso, okazinta en Brno septembre, Esperanto estis unu el la oficialaj lingvoj (D-ro Leumbach el Kopenhago prelegis en Esperanto); la Klubo preparis tradukon de la ampleksa programo kaj la kluba anaro amase partoprenis en ĉiuj publikaj kunvenoj de la kongreso; la unua perradia prelego (parolis F. Baďura) havis internacian eĥon, sekvis pluraj prelegoj kaj ekde tiam "Verda Stacio" havis firman lokon en la radio de Brno. Esperantlingvaj prelegoj estis regulaj, kunlaboris pluraj anoj de la Klubo (J. Šamla, M. Strejčková, reĝisoro Dalibor Chalupa, kaj poste speciale profesoro Theodor Kilian el Třebíč); la prelegoj informis la mondon pri nia ŝtato kaj popolo, vivo kaj artoj, kaj laŭ sugesto, instigo kaj senpera helpo de Inĝ. Antonín Slavík (direktoro de Radio-Journal en Brno, ekzekutita en 1942 en Berlino de nazioj) estis disaŭdigitaj dramverkoj RUR, La Blanka Malsano, Grandhotelo Nevada, operoj Vendita Fianĉino, operetoj Pola Sango, Sur Rozoj Sternite, kabaretoj ktp., en kiuj rolis aktoroj kaj artistoj de la Landa Teatro en Brno, kiel Karel Höger, Zdenka Švabíková, František Kožík, Jarmila Lázničková, Josef Bezdíček, Vladimír Leraus, Jarmila Kurandová k.a.; la Klubo komisie vendadis eldonaĵojn de la eldonejo Literatura Mondo.

1933: kiel prezidanto elektita František Válka, aŭtoro de la verketo Všude dobře, doma nejlépe (la libreto rememoras la dudekjaran restadon de la aŭtoro en Brazilo); en la komitaton eniras Theodor Kilian el Třebíč, gvidanta tri radio-kursojn (1932-1933).

1934: prezidanto iĝis Jaromír Hoffner; la Klubo aranĝis prelegon de Afrikano Kola Ajay el Lagoso el Niĝerio en plenplena halo de Masaryk-Universitato (oktobre) kaj du prelegojn en lernejoj; en novembro ĉeĥlingve parolis en la granda halo de Stadiono D-ro Augustin Pitlík el Prago pri la Tutmonda Ekspozicio en Ĉikago; la Klubo disponis pri pluraj inform-vitrinoj, ankaŭ en la stacidomo.

1935: la VI-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso (27.-29.9.) en salono de hotelo Passage (interkonatiĝa kaj amika vesperoj), en Stadion (inaŭguro kaj artvespero) kaj en Kleriga Domo de Brno (laborkunsidoj); oni povis ĉeesti Diservon en la internacia lingvo kaj partopreni la faman aŭto-konkurson sur Masaryk-Ringo; la tutan kongreson ĉeestis la registara konsilisto Hugo Steiner, fondinto de la Internacia Muzeo de Esperanto en Vieno; partoprenis 209 homoj kaj venis salutoj el Ministerio pri eksterlandaj aferoj, el Ministerio pri lernejoj, Ministerio de komerco.

1936: nova prezidanto fariĝis Theodor Kilian (ĝis 1940); la kluba sekretario estis seninterrompe ekde 1928 J. Vondroušek; la 18-an Internacian Kongreson de Katolikaj Esperantistoj (4.-9.8.) partoprenis pli ol 250 homoj el 14 landoj; preparis Klubo de Katolikaj Esperantistoj en Brno, sub prezidanteco de Aleš Berka, kiu ankaŭ fondis Eldonejon de Malkaraj Libroj (EML); Internacia Ekspozicio de Esperanto en haloj de la Industria Muzeo; aŭtunan Ĉe-metodan kurson de invitita estono Henriko Seppik (lektoro de Universitato Tartu) partoprenis kelkcent homoj.

1937: en januaro denove prelegis Jozefo Scherer kaj H. Seppik; somere venis Kolomano Kalocsay kaj Ludoviko Tárkony; la Klubo direktis ĉiun sian aktivecon al ĝusta informado de eksterlando pri nia ŝtato.

1938: por aŭtuno estis entreprenitaj vastegaj aranĝoj, ampleksa kampanjo, sed ĉio preterpasis pro la krizaj kaj tragediaj septem­braj kaj oktobraj tagoj; post la kapitulaco aktiveco de la Klubo tre moderiĝis, sed ne ĉesis.

1939: nova kurso, sed ĝi restis nefinita, intervenis la okupacio. En aprilo 1939 alveturis Gestapo al la tiama prezidanto de la Klubo prof. Th. Kilian postulante de li la kluban korespondaĵon. Samtempe venis aliaj Gestapanoj al la tiama vicprezidanto Hoffner kun la sama postulo. Ambaŭ samideanoj deklaris, ke la kluba kore­spondaĵo troviĝas ĉe la sekretario. La sekvintan tagon venis gestapanoj al J. Vondroušek, sed tiu lerte informita de Kilian, forigis ĉiujn leterojn, kiuj povis esti danĝeraj. Kiel jam estis menciite, la Klubo ekde aŭtuno 1937 ĝis marto 1939 korespondis kun pluraj kluboj, ĉefe kun la klubo en Chingford apud Londono kaj informis la anglajn esperantistojn laŭ vero pri situacio en ĈSR, pri germanaj planoj kaj postuloj, la maja mobilizo, pri minoritataj rajtoj, minoritata juro ĉe ni, pri la septembra krizo kaj fina kapitulaco ktp. Ĉe J. Vondroušek estis faritaj du traserĉoj, la korespondaĵo kaj protokollibro el la jaro 1938 estis konfiskitaj.

1940: fine en junio Gestapo ordonis forigon de stacidomaj tabuloj kaj likvidon de la Klubo. Sed ankaŭ tiam ĉiu firme staris sur sia loko kaj nur fine de aprilo, kiam komenciĝis domtraserĉoj kaj kruda enketado ĉe Gestapo, estis rekomendite al la kursanoj disiri. La klubvesperoj plu daŭris, ankaŭ en la jaro 1940, sed ne plu en aparta ejo. En junio 1940, laŭ ordono de Gestapo kaj minaco, ke sekvos la plej severaj punoj, la Klubo formale likvidiĝis. Malgraŭ tio la kunvenoj sekrete plu daŭris, ĝis aŭtuno l94l, kiam estis proklamita escepta punrajto. Plenajn ses jarojn daŭris la milito detruinta kelkdek milionojn da homoj kaj senmezurajn valorojn. Kaj kion neniu ĉesis kredi realiĝis, plejparte ni ĝisvivis la grandegan feliĉon, la pacon kaj liberon.

1945: la unua postmilita kunveno (12.6. je dat­reveno de likvido de la klubo la 12.6.1940) elektis kiel prezidanton Josef Vondroušek; aperis novaj laborantoj, kiel profesoro de konser­vatorio Vilibald Scheiber, D-ro Jan Geryk k.a.; la Klubo estis la unua, kiu rekomencis agadon en la liberigita Ĉeĥoslovakio, per regulaj kunvenoj kun firma programo; Bedaŭrinde la radio-stacio de Brno estis tiom detruita pro la militsekvoj, ke la tradicion de "Verda Stacio" devis transpreni Prago.

1946: la plej gravaj entreprenoj de la Klubo estis: modela kaj alloga libro-ekspozicio en librovendejo Komůrka, suk­cesa partopreno en la Tutŝtata Filatela Ekspozicio, prizorgado de 12 propagandaj vitrinoj, sukcesa kunlaboro kun Lernejo de Laboro ÚRO; ĉe Unua Maŝinfabriko de Brno estiĝis kurso gvidata de Rudolf Nečas en Kuklenská-strato.

1947: ankoraŭ pli ampleksa ekspozicio de Esperanto-libro, en ĵurnaloj aperis pli ol 100 pagitaj anoncoj kaj informoj, en 11 kinejoj estis tutjara konstanta reklamo por Espe­ranto (bele ellaborita diapozitivo), kaj al ĵurnalo Čin estis almetitaj 10.000 informiloj; prelegoj de eminenta sveda sociala kaj poresperanta laborantino Anna Alamo el Stokholmo en aŭlo de Masaryk-Universitato (pli ol 400 aŭskultantoj, interpretis J. Vondroušek), sekvis plua prelego en kinejo Metro (700 studentoj kaj profesoroj, interpretis Josef Vítek el Prago kaj okaze de infan-soleno partoprenis kelkcent ĉeestantoj, tradukis J. Vítek);. en aŭditorio de Medicina Fakultato prelegis D-ro A. Baur el Berno (interpretis Jiří Kořínek); por ekspozicio "Verko de Petr Bezruč" havigis la klubo materialojm kaj aranĝis tien du grup-ekskursojn; por rememorigi 60 jarojn de Esperanto estis eldonitaj grandaj artismaj afiŝoj en granda kvanto kaj distribu­itaj laŭdezire al pluraj kluboj de nia respubliko (Prago, Liberec, Karlovy Vary, Olomouc k.a.).

1948: koncerto de esperantisto Nuni Nanev, membro de Sofia Opero, plue koncerto de kantistino M. Santreuil el Parizo, ankaŭ samideanino; pli ol 30-membra aŭtobusan karavano el Danlando (trarigardo de la urbo, vizito al Macocha, amika vespero kun la kultura programo); en Židenice en gastejo "u Drápalů" 44 gesamideanoj fondis lokan grupon de EAĈSR.

1949: vizito de skota poeto Reto Rossetti kun la edzino; karavano el Nederlando, 50 personoj, nederlandanoj kaj belgoj (akcepto ĉe prezidanto de la Centra Nacia Komitato B. Ubr)

1950: la VII-a Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso en Brno (27.-29. 5.) sub honora patroneco da la Centra Nacia Komitato (1100 homoj) kun solena koncert-vespero (tradukoj de R. Hromada, Jindřich Ježek, J. Kořínek, Miloš Lukáš, Tomáš Pumpr, St. Schulhof, Frant. Vaněk, piano-akompano de prof. Vilibald Scheiber, deklamado de Zd. Švabíková-Kožíková, Vl. Leraus, kantado Věra Borská, Eliška Kalousová, D-ro J. Hromádka, prof. J. Válka, kabaredaj kantoj R. Stolař, Fr. Crha, Vanda Zitová, dramo Eva Suchardová kaj Valda Vinař); Stalin-tezoj pri la lingvoscienco kaŭzis malfavoran sintenon de la partiaj instancoj al Esperanto (ekde 1949 estis la Klubo sub polica inspekto, okazis pluraj enketadoj ĉe la ŝtata polico, la kursoj ne rajtis esti afiŝataj)

1951: aŭtune ekspozicio de la internacia lingvo enkadre de Ekspoziciaj Foiroj de Brno, en la rotondo; la Klubo solenis 50 jarojn de sia ekzistado (17.-18.11.), venis nestoroj, lernejestro Theodor Čejka el Bystřice pod Hostýnem, instruisto Josef Záboj, al la programo kontribuis M. Adamcová, Eva Suchardová, L. Kovář, St. Fröhlich, s-ino Orlová, Frant. Crha, Míla Režná, Vilibald Scheiber, Alena Horáková, Věra Borská, Václav Kvarda, J. Kořínek, D. Chlubnová, Ĥoro de la kluba junularo; la Klubo transiris, laŭ la leĝo pri organizoj, kiel interes-rondeto, al Kleriga Akademio Komenský, poste al Kleriga Kunularo de urbo Brno kaj fine al Parko de Kulturo kaj Ripozo en Brno; la grupo en Židenice fariĝis Esperanto-rondeto de Entreprena Klubo ĉe Unua Maŝinfabriko de Brno kun 21 membroj.

1952: la Klubo decidis eldonadi Bultenon (jare 5-6 n-roj, plejparte dupaĝaj, eldonkvanto 550 ekz.);

1952-1955: regulaj klubkunvenoj kun programoj klerigaj kaj kulturaj; ĉiujare dufoje okazis solenaj koncertoj preparitaj kaj gviditaj de s-no prof. V. Scheiber; operkantistino Věra Borská instruis Esperanton en sia loĝejo varbinte junajn lernantinojn (ekz. Jarka Čejková, Jarka Navrátilová, Věra Podhradská k.a.), kun kiuj ŝi fondis grupeton Verda Masko (kies membroj estis ankaŭ s-roj Baláš, Toufar) - la kolektivo preparis diversajn amuzajn programojn por la klubo, ekz. vesperojn de poezio kaj kantado, teatraĵojn; Tiutempa Junularo en Brno estis forta, ĉirkaŭ 20 gejunuloj, kiuj regule ĉiusemajne kunvenadis kaj dediĉis sin ne nur al lernado de la lingvo, sed ankaŭ amuzis sin per diversaj ludoj en Esperanto, preparis kulturajn programojn kaj prezentis ilin ne nur en Brno, sed ankaŭ en Přerov, Ostrava, Olomouc k.a. urboj. En ilia programo estis ankaŭ teatraĵoj (Andreo kaj drako, Lasta viro k.a.). Ni rememoru kelkajn nomojn: (Hana Bachtíková, Josef Cink, Jarka Čejková, František Frýbert, Olda Kaláb, Věra Kořínková-Novobilská, Jarka Novotná, Irena Petrželková, Věra Podhradská, D-ro Valjan, Milada Vondroušková, Jan Werner, poste Aleš Bednařík. Oferemaj gvidantinoj estis unue Drahomíra Chlubnová, poste Marta Lorková, Františka Fojtíková, Dáša, Zorka k.a. Multaj el ili studis en nia urbo kaj post studado revenis al siaj hejmoj kaj tie plu aktivas en la movado.

1955: al Brno venis prof. Canko Murgin el Sofio; lia deziro estis renkontiĝi ankaŭ kun rektoro de universitato prof. D-ro F. Trávníček, kiu plurfoje atakis Esperanton en ĵurnaloj. La aŭdiencon ĉe la sinjoro rektoro aranĝis D-ro J. Šikula. Post interparolo prof. Trávníček deklaris, ke li havas nenion kontraŭ Esperanto, kaj komprenigis al ni, ke malgraŭ diversflanke ripetataj postuloj, plu skribi kontraŭ la internacia lingvo, li ne akceptos tion.

1956: aŭtuna vizito de Julio Baghy kun sekretario Lajos Mathon (en speciala kunveno Baghy prezentis siajn poeziajn verkojn kaj du hungarajn kulturfilmojn en Esperanto); plua gasto estis el popola Ĉinio, sekretario de Ĉina Esperanto­-Ligo.

1957: ekspozicio "70 jaroj de Esperanto" (13.-30.10.) en granda halo de Art-Industria Muzeo (ekspoziciataj ĉ 300 libroj, ĉefverkoj de la mondliteraturo, dekoj da reprezentaj Esperanto-revuoj, kelkaj en kompleta jarkolekto, centoj da plej allogaj esperantlingvaj prospektoj, afiŝoj de Unesko, dekoj da afiŝoj kaj pluraj spritaj desegnaĵoj faritaj de inĝ. Jan Werner);. la ekspozicion instal­is kaj kompletigis per konvenaj tekstoj arkitekto J. Smečka (ĉ. 4000 vizitintoj).

1958: somere venis gastoj el Svislando; Internacia Foiro en Brno eldonas unu numeron de la foira bulteno en la internacia lingvo (ĉiujare ĝis 1968);

1959: publikaj prelegoj (J. Vondroušek) al la centa datreveno de d-ro L.L. Zamenhof en salono de Parko de Kulturo

1960: prelegoj de J. Vondroušek en la Ŝtata Ŝparbanko antaŭ tricent okupitoj.

1961: la Klubo festis sian 60-jaran ekzistadon (25.-26. 11.) en salono de T.J. Spartak (ĉ. 200 gesamideanoj),.

1963: nova vizito de Julio Baghy (18.5.); d-ro inĝ. J. Šikula parolis en granda salono de la Parko en Brno parolis je la temo: La internacia lingvo en scienco; la Parko eldonis 12-paĝan ilustritan broŝuron ĉe Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj, Arkeologia Instituto en Brno, sub titolo "Granda Moravio" en Esperanto (tradukis kaj dissendon de 3 000 ekz. prizorgis la prezidanto); en la Universitata Biblioteko okazis ekspozicio de ekskluzive sciencaj libroj en la internacia lingvo (la ekspozicio daŭris du semajnojn).

1965: ekspozicio de Esperanto-Libro (26.9.-10.10.) en Freska Salono de la Malnova Urbodomo (la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo, ankaŭ laŭfake, gazetoj, prospektoj de mondfirmoj, turismaj prospektoj de urboj, banlokoj, afiŝoj ktp.); flor-ornamon prizorgis d-ro J. Šikula, kiu inaŭguris la ekspozicion nome de Ĉs. Esperanto-Komitato; la ekspozicion vizitis pli ol 1200 homoj, kaj gesamideanoj (hazardaj vizitantoj de la urbo) el Sardinio, Jugoslavio, Pollando, Hungario kaj Germanio. Ankaŭ franca grupo (neesperantista).

1966: bondeziro, kiun sendis al nia Klubo okaze de la nova jaro 1966 J. Baghy, grave malsana, el budapeŝta hospitalo:


Sude palmoj, norde pinoj

nian teron pompe vestas,

sed egale en animoj

Novan Jaron oni festas.

En la mondo pac-rubando

ligu landon al la lando,

ĉiu kara samcelano

ivu bone kaj en sano!


Estis kolektitaj 14 mil kolektivaj subskriboj kaj 1200 individuaj por la Peticio favore al Esperanto por UNO; en majo prelegis en la Klubo prelego s-anino prof. Vesna Skaljer-Race el Beogrado; samjare la Klubo akceptis ĉ. 110 membran karavanon de italoj, belgoj, nederlandanoj, francoj, danoj kaj usonanoj; komence de aŭtuno estis dissendita speciala inform-letero pri la internacia lingvo al ĉ. 150 mezlernejoj, altlernejoj kaj faklernejoj.

1967: koncerto al 50-a datreveno de forpaso de L. L. Zamenhof (18.4.)

1968: la Kvara Tutŝtata Konferenco de Esperanto-Junularo (25.5.-26.5).en kunlaboro kun la Junulara Sekcio de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj Klubo de Junaj Vojaĝantoj en Brno (ĉ. 100 gejunuloj, amika vespero kun teatra programo kaj danco, kaj ekskurso al Macocha); organizis J. Adamec, F. Adamec, J. Kolejka.


1969: la Konstitua Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Brno (29.-30. 3). Post aprobo de la statuto de ĈEA fare de la Ĉeĥa Ministerio de Interno estis la Klubo komisiita pri aranĝo de la kongreso. Akceptado de aliĝiloj estis limigita je unu monato, por la preparlaboroj restis eĉ ne du monatoj (Loka Kongresa Komitato: prez. J. Vondroušek, vicprez. d-ro J. Šikula, sekretarioj inĝ. J. Werner, Milada Vondroušková, kasistino M. Lorková). Tamen la kongreson partoprenis pli ol 400 gesamideanoj. Honoran patronecon akceptis Lerneja Komitato de la Urba Nacia Komitato, plue Parko de Kulturo kaj ripozo en Brno kaj Kleriga Instituto de Prago. Grandaj afiŝoj anoncis al la loĝantaro de Brno okazon de la kongreso, eĥo en aro da ĵurnaloj estis tre bona.

Interkonatiĝa vespero okazis en granda salono de hotelo Slovan. Sabate (29.3.) estis inaŭgurita la Konstitua Kongreso de ĈEA en granda halo de Besední dům. La ĉeestantaron alparolis prez. de la Loka Kongresa Komitato kaj estro de la Klubo J. Vondroušek. Salutparolojn prezentis oficialaj gastoj, inter ili reprezentanto de Ĉeĥa Ministerio de Kulturo, direktoro de Kleriga Instituto de Prago d-ro Miroslav Bukovský, sekciestro de la Urba Nacia Komitato en Brno Václav Pazourek kaj direktoro de Parko de Kulturo kaj Ripozo en Brno Vladimír Stein. Leteron de prezidanto de UEA prof. d-ro Ivo Lapenna tralegis oficiala reprezentanto de UEA s-ano Mikuláš Nevan. La kongreso aparte kore bonvenigis vortojn de Pavol Rosa, reprezentanto el Slovakio, kiu parolis en nomoj de Kleriga Instituto en Bratislava, Preparkomitato de Asocio de Esperantistoj de Slovakio kaj Slovaka Esperantista Societo ĉe Akademio de Sciencoj. La partoprenintoj aŭskultis paroladon de s-ano inĝ. F. Sviták, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, kaj de s-ano Josef Vítek, proponita prezidanto de ĈEA. La kongreso aprobis la statuton de ĈEA kaj elektis Centran Komitaton de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Vespere en la sama salono okazis grandioza solena koncerto, preparita de prof. V. Scheiber. Kantis famaj membroj de Janáček-Operejo, sekvis recito de glora poemo de R. Kipling fare de s-anino aktorino Alena Růžičková-Pavlínová kaj sekvis brila violon-koncerto. Dimanĉe la 30.3. daŭrigis la traktadoj de la kongreso kaj okazis kunsidoj de kelkaj sekcioj. La kongreso atribuis al dek meritplenaj esperantistoj titolon "Honora membro de ĈEA" (A. Bárochová, d-ro J. Fousek, Th. Kilian, J. Kořínek, M. Lukáš, d-ro T. Pumpr, F. Pytloun, V. Scheiber, J. Šupichová, J. Šustr). En la ferma parto de la kongreso estis tralegita kaj unuanime akceptita program-deklaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.


En septembro venis al Brno pli ol 60-membra karavano de italaj esperantistoj, revenantaj el UK en Helsinki. La 5.9. prelegis en eksterordinara kluba kunveno s-ino E. Krusse el Frankfurto s. M. pri Internacia Kongreso de Fervojistoj-Esperantistoj en Avinjono. En Konsum-Kooperativo Jednota prelegis la 29.9. s-ano Eizo Itoo el Kioto (tradukis la prezidanto) pri la vivo de la japana popolo, tradicia kaj moderna. Ekde oktobro anoncas la Klubo kursojn de la internacia lingvo per propraj afiŝoj (dum la jaroj 1952-1969 kursoj de Esperanto povis esti menciitaj nur sur komuna afiŝo por pluraj kursoj lingvaj, kuirarto ktp.)

1970: en februara ĝenerala kunveno de la Klubo en 1970 demetis la ĝisnuna prez. J. Vondroušek sian funkcion, post preskaŭ 25-jara prezidanteco, por povi plene sin dediĉi al la gazetara servo kaj specialaj taskoj de la Klubo. Nova prezidanto estis elektita s-ano inĝ. ark. Jan Werner, sekretario Zdeněk Hršel. La ĝenerala kunveno elektis s-anon J. Vondroušek honora prezidanto. Plue estis elektitaj honoraj membroj la jenaj gesamideanoj: M. Adamcová, T. Borkovec, R. Kaplerová, R. Nečas, O. Petr, V. Scheiber. La antaŭaj honoraj membroj: prof. inĝ. V. Kroužil, prof. kaj direktoro de sanitara lernejo Th. Kilian el Třebíč. Grava revuo Věda a život (Scienco kaj vivo) alportis en la 6-a kaj 7-a n-roj ampleksan objektivan studon kaj analizon de Esperanto el la plumo de universitata profesoro PhDr. Arnošt Lamprecht kaj d-ro Miroslav Čejka en Brno. Por informo de la publiko estis dissenditaj 3000 informiloj, eldonitaj de ĈEA. Tekston ellaboris s-anoj Z. Hršel kaj inĝ. J. Werner, grafikan aranĝon same inĝ. J. Werner.

1971: okaze de la ĝenerala kunveno rezignis inĝ. J. Werner je la prezidanta funkcio kaj pri la ĝusta funkciado de la Klubo responsas ĝis elekto de nova prezidanto: inĝ. J. Werner, d-ro inĝ. J. Šikula, Z. Hršel. La Klubo disponis pri du inform-vitrinoj (ĉiuj ceteraj estis en la j. 1949 forigitaj laŭ supera ordono). La stacidoman vitrinon prizorgis s-anino M. Vondroušková. Instalita gazetara servo, sendanta al ĵurnaloj de Brno inform-artikolojn kaj noticojn. 70-a datreveno de la Klubo: vendrede (11.6.) en la poezia vinejo MÚZA aktorinoj Alena Růžičková-Pavlí­nová kaj Aranka Lapešová kun niaj aninoj Marta Lorková kaj Olga Valentová prezentis vesperon de Esperanta poezio "Eterna Bukedo". Kantis Miroslav Smyčka el Ústí n. L., pian-akompanis D. Zaorálková. Sabate en granda halo de hotelo Slovan parolis s-ano inĝ. F. Sviták el Prago por ĈEA kaj plue aro da reprezentantoj de pluraj Esperanto-Kluboj. Inter multaj salutleteroj venis sola eksterlanda el Sovet-Unio, de Interklub en Doneck. Reprezentantoj de la Parko kaj Kluboj aranĝis laŭ­meritan honorigon al s-ano J. Vondroušek, al s-aninoj A. Růžičková-Pavlínová, iniciatemo en la kultura vivo urba kaj kluba, kaj al s-anino Růžena Kaplerová, malnova bibliotekistino. La historion de la Klubo prezentis en sia ĉefparolado J. Vondroušek. Sekvis koncerta Matineo sub gvido kaj piano-akompano de prof. V. Scheiber. Kantojn kaj ariojn de la ĉeĥaj komponistoj (Smetana, Dvořák, Janáček, Novák kaj Křička) prezentis artistoj Helena Supová-Halířová, V. Dronská, F. Chudoba, M. Smyčka (en tradukoj de J. Kořínek, M. Lukáš, T. Pumpr). Sabata posttagmezo kaj dimanĉa antaŭtagmezo apartenis al konferenco pri historio de Esperanto-movado sur teritorio de Ĉeĥoslovakio, unua tia aranĝo. Prelegojn prezentis prof. J. Cink, V. Echtner, J. Mařík, inĝ. F. Sviták, prof. E.V. Tvarožek, RNDr. V. Novobilský. Sabate vespere okazis amuza vespero kun danco. La jubileon salutis per poemoj M. Jakubcová, J. Kořínek. Informojn pri 70 jaroj de la Klubo alportis lumĵurnalo kaj la radio, kiu disaŭdigis 20 minutan prelegon pri la movado kaj la Klubo, preparitan de J. Vondroušek. Ankaŭ pluraj ĵurnaloj alportis informojn pri la jubileo kaj pri agdo de la Klubo. La solenojn digne preparis prez. de la preparkomitato inĝ. ark. J. Werner, Z. Hršel k.a. Post fino de la solenoj konsentis s-ano J. Vondroušek akcepti la prezidantecon ĝis fino de la jaro.

1972: Printempa (28.3.) kaj aŭtuna (24.10.) koncertoj (V. Scheiber, V. Dronská, H. Halířová-Supová, R. Chudoba, L. Schnürmacher) okaze de 85-a datreveno de E-o. Universitata Biblioteko eldonis bibliografian folion n-o 168 "Učíme se esperantsky" (B. Kyjovská kunlabore kun J. Vondroušek, 400 ekz.), en vitrino de la biblioteko ekspozicieto de E-literaturo. Afiŝo de Olga Valentová (150 ekz.) kaj de Eva Hliněnská por tramoj (Esperanto - zelená do celého světa, 1000 ekz.). Por pupteatro Radost tradukita dramo de Dürrenmatt "Similulo". Al foirejo sendita traduko de bulteno.

1973: En kvin vitrinoj de Universitata Biblioteko ekspozicio pri E-o (2.-19.10.)

1974: J. Vondroušek ricevis honoran insignon de MEM de N. Aleksiev kaj M. Adamcová arĝentan insignon ČsČK de 2-a grado. Kunvenoj en Klubejo 2/3 PKO, Ŝtuparo n-o 2.

1975: la Klubo transiris de Parko de Kulturo kaj Ripozo Julius Fučík al Klubo de instruado kaj scienco Bedřich Václavek en Lenin-strato 34 (nun Kounic-strato). De 30.9. kunvenoj en KSV. 2 ekspozicioj de E-literaturo en Univ. Biblioteko

1976: Z. Hršel kaj V. Podhradská elektitaj en la 2-a kongreso de ĈEA al Centra Komitato; leterkartono kun alpresaĵo "Saluton el Brno" kaj silueto de la urbo (ing. Werner); koncertoj al 75-jariĝo de la Klubo (A. Růžičková-Pavlínová, R. Chudoba, H. Supová, V. Böhmová, Zl. Beňová, Vl. Mrkvička, V. Halíř, P. Vodička - 4/5.9.1976)

1977: Junulara seminario en Račín organizita de la klubo, koncerto okaze de 90-jariĝo de E-o, ekspozicio en Universitata Biblioteko (7 paneloj de J. Klement el K. Vary)

1978: Teatraj vesperoj de Eva Seemannová "Jean kaj mi" (17.1.) kaj monologoj el K. Čapek (31.10.); koncerto omaĝe al Leoš Janáček (31.1.);

1979: ekspozicio "Mezinárodní jazyk dneška" (Internacia lingvo de la hodiaŭo) ĉe klubo Bedřich Václavek (12.-26.1); prelego de ing. Werner "Perspektivoj de la planlingvo en scienco kaj teĥniko" en la Ŝtata Scienca Biblioteko (24.1.); Věra Podhradská kaj Vladimír Škoda elektitaj por la Centra Komitato de ĈEA dum la 3-a Asocia kongreso en Praha; Josef Vondroušek iĝis Honora Membro de ĈEA, la Klubo ricevis insignon de MEM, same kiel dr. Foit kaj Z. Hršel; Eva Seemannová aktoris pri Božena Němcová (20.3.); B-B-B-renkontiĝo en Bratislava (20.-21.10.); forpasis poetino Milda Jakubcová (14.10.)

1980: B-B-B en Brno (20.-22.6.); teatra vespero "Serĉado de blua tono" de E. Seemannová (26.2.) laŭ Jiří Karen; koncerto omaĝe al 35-a datreveno de liberiĝo (15.4. kaj 11.11.); solena prezento de "Mensogulo kaj lia gento" en Teatro de Fratoj Mrštík (22.11.) omaĝe al 70-jariĝo de Alena Růžičková-Pavlínová, kiu ĉefrolis - dum la paŭzo gratulis J. Vondroušek kaj Dr. Inĝ. J. Šikula nome de la Klubo. 14. 10. teatra vespero de E. Seemannová (V. Vinař: Ĉerande de l' abismo); koncerto de pola altlerneja ensemblo Zespól Pieśsni Dawnej el Bydgoszcz.

1981: junularan renkontiĝon en Vyškov (10.-12.4.) preparis MUDr. V. Škoda el Brno; B-B-B kune kun soleno de 80-jariĝo de la Klubo (12.-14. junio) ; plua B-B-B- en Bratislava (16.-19.10.); Ŝtata Scienca Biblioteko en Brno eldonis liston de E-literaturo en la biblioteko (Z. Hršel kaj B. Kyjovská).

1982: M.Malovec kaj V. Škoda elektitaj por Centra Komitato de ĈEA dum la 4-a kongreso en Pardubice; koncerto (20.4.) por la paco; renkontiĝo kun Jiří Karen "Arboj venas urben" (11.5.).

1983: B-B-B en Budapeŝto (6.-8.5.); Eva Seemannová kaj Ota Dub pri Karolína Světlá (22.3,); Jiří Karen pri Karel Höger kaj František Kožík en Verda Stacio (3.5.); forpasis Marie Adamcová (13.12.).

1984: SAEST 1984 "Perspektivoj de la monda nutraĵ-produktado" en Brno (31.8.-2.9.); junulara renkontiĝo en Tálský mlýn en Žďár n. S. preparita de MUDr. Škoda.; Josef Vondroušek 80-jara; Z. Hršel, M. Malovec kaj K. Kraft komencas labori pri nova vortaro; Gloraj monologoj (E. Seemannová, 9.10.), koncerto omaĝe al 40-a datreveno de Slovaka Nacia Insurekcio (H. Halířová, 16.10., 110 spektantoj); Niaj esp. verkistoj (J. Karen, 30.10.)

1985: B-B-B en Bratislava (4.-6.10.); koncerto al Jaro de tutmonda muziko (12.11.).

1986: Terminologia kurso en Roudnice (1.-5.9.) laŭ lernolibro de Jan Werner; B-B-B- en Budapeŝto (9.-11.5.); koncerto al Internacia Jaro de Paco (4.3.).

1987: B-B-B- en Brno (2.-4.10.) en Blansko-Češkovice kun koncerto; Věra Podhradská, Miroslav Malovec kaj Vladimír Škoda elektitaj por Centra Komitato de ĈEA dum la 8-a kongreso en Olomouc; forpasis Tomáš Borkovec (3.10.); aperis antologio el verkaro de Karel Čapek tradukita de J. Vondroušek;

1988: B-B-B en Bratislava (10.-12.6.); Gramatiko de Esperanto de M. Malovec (eld. EK Třebíč); forpasis Jiří Kořínek (4.11.).

1989: La pupteatro Radost el Brno gajnis la unuan premion de la 22-a Internacia Pupfestivalo en Zagrebo kun "Teatraĵo pri Dorotea" en traduko de J. Vondroušek kaj M. Malovec kun konsulto de A. Růžičková; koncerto al 130-jariĝo de Zamenhof (21.11.).

1990: Alena Růžičková-Pavlínová Honora Membro de ĈEA; TRASE - tradukista seminario (9.-11.11.); M. Malovec kaj K. Daněk akceptis redaktoradon de Starto post Jiří Patera; bildrakonto Zamenhof preparita de Malovec, Daněk, Hliněnská laŭ belga eldono; Matematika vortaro Esperanta-ĉeĥa-germana de Jan Werner

1991: junia festo de 90-jariĝo de la Klubo (7.-9.6.); klubejo en Spojklub en Šilingrovo nám.; M. Malovec en Roterdamo ĉe UEA; en majo dum IFEF-kongreso en Olomouc M. Malovec preparas kongresan kurieron; Jana Burianová preparis vinan seminarion por junulara sekcio; B-B-B renkontiĝo apud digolago

1992: UK en Vieno numumis s-ron Josef Vondroušek Honora Membro de UEA; la Klubo fondis Esperantan Literaturan Fondaĵon; M. Malovec preparis Jarlibron de ĈEA 1992; Pupteatro Radost partoprenis pupteatran festivalon kun teatraĵo Doktoro Johano Faŭst (tr. M. Malovec), kiu aperis ankaŭ kiel broŝuro;

1993: V. Podhradská estis inter ĉefaj organizantoj de komuna ĉeĥa-germana kongreso en Karlovy Vary, Malovec preparis kongresan libron.

1994: aperis Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek en traduko de J. Vondroušek okaze de SAT-kongreso en Strážnice; Malovec preparis Jarlibro de ĈEA 1994 okaze de la asocia 25-jariĝo

1995: aperas la Propra biografio de Karolo IV (tr. J. Vondroušek, redaktis Z. Hršel kaj M. Malovec) okaze de IKUE-kongreso en Olomouc; jarfine J. Vondroušek forpasis; en Brno "ĉe Kozakoj" Asocia konferenco; aperis nova vortaro Esperanta-ĉeĥa de Kraft-Malovec (ĉefa kunlaboranto Z. Hršel, eld. KAVA-PECH);

1996: dum UK Prago 96 administradon helpas ĉefe V. Podhradská, kongresan kurieron M. Malovec kaj K. Daněk, S. Barták preparis tasetojn kun E kaj ceramikan volvaĵon, Jitka Daňková helpis en informilo. Z. Hršel invitis al Brno du afrikanojn, Kokou Sagbadjelou el Togo kaj Viktor Nto-Nto el Kamerunio; V. Podhradská iĝas vicprezidanto de ĈEA en la 8-a kongreso en Havířov, M. Malovec preparis Jarlibron de ĈEA 1996; KVA-PECH eldonis ĉeĥlingve la verkon Nový realismus de B. Vogelmann en traduko de V. Pecák kaj M. Malovec; Knaboj de Kastora rivero de J. Foglar (tr. D. Berndt, eld. EK Třebíč) enkomputiligis M. Malovec kaj J. Mendl.

1997: M. Malovec gastis en Stuttgart kaj ligis kontaktojn kun loka klubo; Z. Hršel kaj M. Malovec komencis kolekti la verkaron de M. Lukáš por verki detalan bibliografion; M. Malovec komencis sisteme enkomputiligadi la tradukan heredaĵon de J. Vondroušek, sed ankaŭ de aliaj esperantistoj, same ankaŭ iam eldonitan E-literaturon, por ke ĝi restu konservita por la futuro kaj interreto; grave helpas J. Mendl el Milevsko (ekz. Švejk en traduko de V. Váňa, multaj tradukoj de J. Vondroušek); al nia Esperanta Literatura Fondaĵo skribis praga poetino Věra Ludíková petante pri traduko de siaj versoj

1998: aperis Ĉeĥa-esperanta vortaro de K. Kraft (ĉefaj kunlaborantoj Z. Hršel kaj M. Malovec, eld. KAVA-PECH), trian eldonon de Nova realismo de B. Vogelmann preparis por preso M. Malovec (eld. KAVA-PECH); aperis Terminaro de feloj de L. Středa, enkomputiligis M. Malovec (redaktis K. Kraft, eld. KAVA-PECH); aperis Badenlanda legendaro de B. Phillipe enkomputiligita de M. Malovec; Věra Ludíková eldonis sian poemaron Ekaŭdi la animon/Uslyšet duši en spegula Esperanta-ĉeĥa eldono (tr. J. Mráz kaj M. Malovec); likvido de Esperanta Literatura Fondaĵo (nova leĝo postulas duonmilionan kapitalon).

1999: ŝanĝo de kluba adreso (ne plu poŝtkesto, sed privata adreso de M. Malovec), ing. Werner kaj Malovec partoprenis UK en Berlino, Malovec poste ankaŭ ILEI-konferencon en Karlovy Vary, de kie li venigis al Brno denove la togolandan gaston Kokou Sagbadjelou, pri kiu zorgis unu semajnon "paĉjo" Z. Hršel; forpasis Václav Halíř (22.3.), operkantisto ofte koncertanta por nia klubo; la poemo de Věra Ludíková Ekaŭdi la animon aperas en 10 tradukoj (anglan kaj hebrean aranĝis nia klubo per Esperanto); en la 9-a kongreso de ĈEA en Tábor Věra Podhrahdská elektita kiel Asocia prezidanto; kongresan libron Tridek jaroj preparis Malovec; tiu ankaŭ redaktis prelegaron Modernaj rimedoj de komunikado (eld. KAVA-PECH pri KAEST '98) kaj komputile prilaboris tradukojn de Josef Rumler Majo de K.H. Mácha kaj Kristnaska tago de K. J. Erben; vizito de franca esperantista familio Pichon veturanta kun ĉevalo

2000: forpasis Dr. Jaromír Šikula, CSc (29.5.); aperis Gramatiko de Esperanto de M. Malovec (eld. KAVA-PECH)

2001: la Klubo solenas 100 jarojn de sia ekzistado (26.5.); okaze de la jubileo aperis bildkarto. La jarkunveno elektis novan komitaton: Mgr. Zdeněk Hršel (prez.), Miroslav Malovec (sekr.), Marie Klimentová (kasistino), MVDr. Oldřich Arnošt Fischer (kulturo), Mgr. Milena Picková., kontrolistinoj Jarmila Veselá kaj Jarmila Handlová. La eksiĝintaj komitataninoj V. Podhradská kaj M. Lorková tamen plu aktive partoprenas la kluban vivon, ekz. inter ĉefaj organizantoj de la jubilea soleno. Slavomír Barták produktas suvenirajn esperantaĵojn. František Frýbert estas aktiva esperantista radio-amatoro, uzanta ankaŭ paked-radion (perradia partnero de la interreto). Por SAT laboras kaj publikigas artikolojn Adolf Veselý. Doc. Inĝ. Jan Werner laboras pri terminaroj (betono k.a.) kaj terminologio (edukado de novaj terminologoj). Inĝ. Josef Vojáček kiel instruanto pri komputiloj ĉe la pedagogia fakultato de Masaryk-universitato eksperimentas pri duonaŭtomata tradukado el la ĉeĥa en Esperanton. La klubajn kunvenojn partoprenas ankaŭ Libuše Trojanová, Oldřich Růžička, Eva Hliněnská, Anna Pětová k.a.. Daŭre malsanaj membroj, Alena Růžičková-Pavlínová, honora membrino de ĈEA, Mgr. Milena Picková kaj D-ro Evžen Wohlgemuth, estas vizitataj de klubanoj. La Klubo posedas duan plej grandan Esperanto-bibliotekon en Ĉeĥio.











Planoj por la futuro






FONTOJ


Esperantista movado en Moravio, Olomouc 1914, 48 p.

Historio de Esperantista Klubo en Brno [Josef Vondroušek. Manuskripto, 1971]

Enciklopedio de Esperanto. Budapest 1933


Periodaĵoj:

Lingvo Internacia 1900-1902

Revuo Internacia 1902-1903

Český esperantista - Bohema esperantisto 1902-1904, 1908-1913

Časopis českých esperantistů - Bohema revuo esperantista 1907-1914

La Progreso 1918-1935

Ligilo 1930-1939

Esperantista 1945-1951

Starto 1969-2001

Bulteno de Esperantista Klubo en Brno 1947-2000



Preparis: Miroslav Malovec kaj Mgr. Zdeněk Hršel.

Desegnis: MVDr. Oldřich Arnošt Fischer

Eldonis: Esperantista Klubo en Brno.








Historio de Brno en datoj

pli ol 400 000 jarojn a. K.: Homo erectus - spuro de restado en la loko Stránská skála (urboparto)

40 - 12 000 jarojn a. K.: kromanjona homo vivis sur la teritorio de la urbo

5-a - 7-a jc: la unuaj pruvoj pri slava loĝado

8-a - 10-a jc: Grandmoravia Regno - administra centro Staré Zámky (apud urbokvartalo Líšeň)

1021-1034: sur la monto, nun nomata Petrov, fondita burgo Brno kaj preĝejo de S. Mikaelo

1091: la unua skriba mencio pri la urbo en la kroniko de Kosmas (Chronica Boemorum)

1231-1237: kvar komunumoj kunigitaj al unu urbo, kiu dum paso de tempo estis fine ĉirkaŭita per muroj

1243: la urbo ricevas privilegion de la bohemia reĝo Venceslao la I-a.

1247: unuafoje menciita Malnova Brno

1277: la unua mencio pri burgo Špilberk

1323: reĝino Elizabeta Riĥensa, vidvino de bohemiaj reĝoj Venceslao la Dua kaj Rudolfo Habsburga, loĝanta ekde 1318 daŭre en Brno, laŭ la fonda dokumento fondis la 1-an de julio 1323 ĉe jam ekzistanta paroĥa preĝejo de Virgulino Maria en Malnova Brno monaĥinejon Aula Sanctae Mariae kaj loĝigis tie monaĥinojn cistercianajn

1325: la urbo ricevis privilegion libere akceptadi novajn urbanojn

1348: markgrafo Johano ediktas, ke ĉiuj komercistoj el Aŭstrio, Hungario, Pollando kaj aliaj landoj veturu kun siaj varoj tra Brno

1349: la urbo fariĝas daŭra rezidejo de markgrafoj de Moravio

1350: Brno fariĝas apelacia juĝ-loko por ĉiuj urboj de suda kaj centra Moravio

1376: la urbo ricevis urban estrejon kaj privilegion libere elekti sian urban estron

1389: Brno havis 999 domojn, kie vivis proks. 8400 loĝantoj

1428, 1430: la urbon sen sukceso sieĝis husanaj armeoj

1560: burgo Špilberg fariĝis posedaĵo de la urbo

1641: Brno fariĝis ĉefurbo de Moravio

1643, 1645: la urbo estis sieĝata de sveda armeo, sed ne estis konkerita. La nombro de loĝantaro malkreskis al 4500; poste la urbo estis elkonstruita kiel fortikaĵo kaj la remparoj riparitaj

1742: la urbo estis sensukcese sieĝata de prusaj armeoj

1751: en Brno estis fondita Monprunta Banko

1752: de papo Benedikto XIVa la aŭgustineca konvento estis promociita al abatejo. Ekde tiam ĝia estro estis abato kun la rajto porti pontifikajn insignojn.

1763: en la urbo estis fondita la unua tekstila manufakturo

1805: la urbon trairas Napoleonaj armeoj, Napoleono Bonaparte ĉi tie tranoktis antaŭ la batalo apud Slavkov (Austerlitz)

1814: en la urboparto Šlapanice estis metita fundamento de Unua Maŝinfabriko de Brno (translokita en 1836 al Brno)

1818: estis fondita Franciska (hodiaŭ Moravia) Muzeo

1826: estis establitaj jarfoiroj por lano

1839: al Brno venis la unua trajno el Vieno

1846: estis establita urba gasfarejo kaj instalita publika komunuma lumigo per gaslampoj

1847: estis establita telegrafa kunligo kun Vieno, eldonta unua reguliga plano por plivastigo de la urbo

1850: al Brno estis aligitaj 29 antaŭurboj, komunumoj, la areo de la urbo vastiĝis de 141,4 ha al 1816 ha kaj la loĝantara nombro kreskis al 49460

1865: aŭgusteneca monaĥo J. G. Mendel formulas en la monaĥejo de Malnova Brno sian teorion pri heredeco

1867: fondita la unua ĉeĥlingva gimnazio en Brno (nuna gimnazio ĉe la strato de kapitano Jaroš n-ro 14)

1869: la urbo instalis perĉevalan tramon (kiun en 1884 anstataŭis pervapora tramo)

1881-1882: novkonstruita germana urba teatro estas - kiel unua en Eŭropo prilumata per Edison-ampoloj

1881:Leoš Janáček, eminenta komponisto, eklaboras en Brno kiel direktoro de orgena lernejo kaj profesoro de konservatorio

1897: estis konstruita la urba elektrejo

1899: estis fondita Altlernejo Teknika en Brno

1900: la tramsistemo estis elektrizita. La urbo havas la areon de 1 150 ha kaj 138 000 loĝantojn. La domkonstrua aktiveco rezultas en radikala alikonstruo de parto de la urba centro

1913:estis ekfunkciigita la unua akvodukto el Březová (apud Svitavy)

1914: Viktor Kaplan fabrikis en Brno sian unuan turbinon

1919: fondita Masaryk-Universitato. Al la urbo estis aligitaj pluaj 26 antaŭurbaj komunumoj, per kio la urbo ekhavis la areon de 120 380 ha kaj da loĝantoj 216 000.

1928: Ekspozicio de moderna kulturo en Ĉeĥoslovakio en la novkonstruita ekspoziciejo okaze de la 10a jubileo de Ĉeĥoslovakio

1930: konstruita la vilao Tugendhat (Mies van der Rohe) kaj urba termocentralo

1958: estis konstruita la aerodromo

1959: komenco de regulaj maŝinkonstruaj foiroj

1965:konstruita nova teatro de Janáček Operejo (nun konsista parto de Nacia Teatro en Brno)

1970: komencita la konstruado de la Teknika Altlernejo sur Palacký-monteto

1987: nova aŭtodromo de Masaryk

1991: Brno fariĝis haltejo de "Euro City"-trajnoj en la linio Vieno-Prago; ekfunkciis Ofico por Ekonomia Konkurado (en 1992 nomita Ministerio por E.K.); fondita Dezajna Centro en Ĉeĥio

1992: Supera Tribunalo de Ĉeĥio kaj Supera Ŝtata Prokurorejo, inaŭgurita Monda Komerca Centro en la ekspoziciejo

1995: ekfunkciigita la unua konstruaĵo de Ĉeĥia Teknologia Parko lige al la novaj objektoj de Teknika Altlernejo

2001: Moravia Landa Biblioteko en nova moderna domo kaj Urba Biblioteko Jiří Mahen en rekonstruita domo