Nia kluba biblioteko

 

Nia kluba biblioteko apartenas al la plej malnovaj kaj riĉaj (ĉirkaŭ 3 mil titoloj), ĉar ni posedas verkojn el la komenco de la movado en Ĉeĥio. La kolekto transvivis ambaŭ mondmilitojn kaj ankaŭ la tempon de socialismo, kiam ĝi devis plurfoje translokiĝi. Kiam la klubo transiris de Šilinger-placo al Bedřich Václavek en Lenin-strato (nun Kounic-strato), la libroj tute miksiĝis kaj necesis ilin reordigi. Mi transprenis la bibliotekon de sinjorino Macháčková, sed laboro estis malfacila, ĉar ni povis en la klubejo labori nur kelkajn minutojn ĉiusemajne. Tamen, kiam ni sukcesis, la direktorino ordonis translokigi la ŝrankojn en alian ĉambron, post kelkaj monatoj denove en alian kaj fine sub la tegmenton, sed de tie elpelis nin fajrobrigadistoj definitive. La ŝrankoj estis dum certa tempo en la kelo de sinjoro Hršel, sed kiam minacis la humido detrui la librojn, mi decidis preni la bibliotekon en mian loĝejon.

            Mi devis kunmeti la meblaron por liberigi unu muron por la bibliotekaj ŝrankoj, sed el ses ŝrankoj nur tri trovis lokon en mia ĉambro. Mi ordigis la librojn laŭ formato kaj tiamaniere mi vere sukcesis plejparton el ili enpremi en la duonan spacon. Poste mi liberigis spacon ankoraŭ en du miaj ŝrankoj kaj novajn librojn mi metas en skatolojn, kiujn mi havas sub la litoj. Tamen la fakto, ke mi havas la librojn ĉemane, estas utila por mia poresperanta laboro kaj ankaŭ por la biblioteko mem - mi enkomputiligis la librojn laŭ la bretoj, sur kiuj ili kuŝas. Tamen mi sentas, ke tia prilaboro ne estas ideala kaj ke estos necese plirabori ĉion je malpli diletanta nivelo.

            Mi enmetis la liston de libroj en tabelon, en kiu mi povas pli bone labori. Mi zorgis, ke en unu kolumno estu libro-titoloj, en alia aŭtoroj, poste eldonjaro kaj eldonloko, poste tradukinto kaj eble rimarkigoj. Laŭ propono de inĝ. Werner mi komencis signi la librojn per literoj, kiuj montras beletron, interlingvistikon, fakan literaturon, artikolojn kaj gazetojn. Ofte mi estas embarasita, en kiun kategorion tiun aŭ alian libron envicigi. Mi devos ankaŭ kompletigi la informojn, ĉar mi ofte faciligis al mi la laboron uzante mallongigojn. Mi devos ankaŭ kunmeti duoblaĵojn, ĉar kelkaj ekzempleroj de la sama verko troviĝas en diversaj lokoj de la biblioteko.

 

Do kiajn librojn ni fakte havas en nia biblioteko?

 

B - Beletro. Beletron ni povas klasifi je prozo, poezio kaj dramo. Dua kriterio povas esti tradukoj kaj originaloj, ĉar estas grave,  ke ni konu nian originalan literaturon. Tria kriterio povas esti malfacileco de la legaĵo, ĉar mi ricevis postulon, ke mi elektu verkojn taŭgajn por komencantoj. Speciala kategorio povus esti por antologioj, krestomatioj, almanakoj kaj aliaj legolibroj. Alia kategorio beletra povus esti biografioj kaj rememoroj, vojaĝpriskriboj kaj landopriskriboj. Ankaŭ librojn por infanoj ni havas.

 

E - Esperantologio kaj Interlingvistiko. En nia biblioteko troviĝas lernolibroj, vortaroj, frazeologioj, gramatikoj, historioj de la movado, specialaj gramatikaj problemoj, sed ankaŭ kelkaj verkoj pri aliaj planlingvoj.

 

G - gazetoj. En nia biblioteko troviĝas multaj veraj gazetoj, sed ankaŭ pli malpli regulaj publikaĵoj de gazeta karaktero, ekz. jarlibroj de UEA, prelegaro de AEST, Geologio Internacia k.s. verkoj.

 

F - faka literaturo.  Ofte mi estas embarasita, kien envicigi ekz. religian literaturon aŭ ĉu ekz. matematika vortaro apartenas al la faka literaturo aŭ al esperantologia?

 

 

Plej interesaj libroj en nia biblioteko:

 

Originaloj: Sen titolo (Ŝirjaev) -  Kastelo de Prelongo (Valliene) - La vila mano - Idoj de Orfeo (Bulthuis) - Paŭlo Debenham + Stranga heredaĵo + Pro Iŝtan (Luyken) - Infanoj en torento + Al Torento (Engholm) - Auli (Adamson) - Verkaro (Devjatnin) - La Tajdo (Hohlov) - La tundro ĝemas + Stranga kato + Malvasta kaĝo + Lumo kaj ombro (Eroŝenko) - Saltegoj trans jarmiloj + Mr. Tot aĉetas mil okulojn + Abismoj (Forge) - Karlo + Ginevra + Tra l‘ silento (Privat)  - El  la verda Biblio (Lejzerowicz) - Verdkata Testamento + Vole-Novele + Kiel akvo de l’rivero (Schwartz) - Sonĝe sub pomarbo + La Verda Koro + Koloroj + En maskobalo + Preter la vivo + Pilgrimo + Dancu marionetoj + Viktimoj (Baghy) -Streĉita kordo + Rimportretoj + Ezopa saĝo (Kalocsay) - Sekretaj sonetoj (Peneter) - Kontralte + Eroj + Rimleteroj + Virino ĉe la landlimo + Cent ĝojkantoj (Boulton) - Maria Agnes + Iluzioj (Lorjak) - Vojaĝo al Kazohinio + Kain kaj Abel (Szatmári) - La turo inter nuboj (Filip) - Invito al ĉielo (Sayers) - Metropoliteno (Varankin) - Koko krias jam! (Szilágyi) - Aventuroj de Antonio + Alaska stafeto + Kaptitoj de glacirokoj (Omelka) - Sub cirkotendo (Bubeníček) - Skandalo pro Jozefo (Vinař) - Vivo kaj opinioj de majstro M’Saud (Ribillard) - Infana raso + El unu verda vivo + Unufingraj melodioj (Auld) - Vitralo (Francis) - Kredu min, sinjorino (Rossetti) - Stultulof X + Levu la manojn (Dorno) - Litomiŝla tombejo + Klaĉejo + Ordeno de verkistoj (Píč) - Sed nur fragmento + Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (Steele) -  Kaj kiu pravas (Zilah) - Ul subaj fontoj - Peza vino - Hetajro dancas (Urbanová) - Ĉu li bremsis sufiĉe? + Ĉu ni kunvenis vane? + Ĉu li venis trakosme? (Valano-Piron) - Maskerado ĉirkaŭ la morto (Soros) - Kompreno + Simptomoj (Neves) - La Majstro kaj Martineli (Kamaĉo) - Vojaĝo al disiĝo (Štimec) - La spegulo de Velodajo (Silfer) - Lasta ĉevalo (Rumler) - La monto + Febro + Sur kampo granita (Nemere) - Kiuj semas plorante (Kníchal-Tófalvi) - La floroj de l‘ krepusko (Elgo) - Dis! (Johansson) - La ŝtona urbo (Löwenstein) - La Nigra Spartako (Mattos) - Adolesko (Wacha).

 

Tradukoj: Biblio - La nobla korano . Bagavagita - La Faraono (Prus)  - Quo vadis (Sienkeiwicz) - Indiĝena hidalgo Don Quijote de la Mancha (Cervantes) - Sinjoro Tadeo (Mickeiwicz) - Infero (Dante) - Aventuroj de la brava soldato Švejk (Hašek) - Majstro kaj Margarita (Bulgakov) - Krimo kaj puno (Dostojevski) - Ĉeriza ĝardeno (Ĉeĥov) - Revizoro + Malvivaj animoj (Gogol) - Cent jaroj de soleco (Márquez) - Hobito + La mastro de l’ringoj (Tolkien) - La lada tambureto (Grass) - Ruĝdoma sonĝo (Cao Xueqin) - La fremdulo (Camus) - Trigroŝa romano (Brecht) - Reĝo Lear + Hamlet + Makbeto - Sonĝo de somermeza nokto + La ventego + La gajaj edzinoj de Windsor + La komedio de eraroj + Romeo kaj Julieto + Rikardo la tria - La vivo de Henriko Kvina (Shakespeare) - Georgo Dandin + La malsanulo pro imago + L’avarulo + Kleraj virinoj (Molière) - Tragedio de l‘ homo (Madách) - Dekamerono (Boccaccio) - Milito kontraŭ Salamandroj + RUR + Blanka malsano + Libro de apokrifoj + Rakontoj el unu poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo (Čapek) - Princo Serebrjanyj (K.A. Tolstoj) - Bukedo (Erben) - Bapto de caro Vladimir (Havlíček) - Cezaro (Jelušič).

 

 

Por infanoj: Fabeloj (Andersen) - Elektitaj fabeloj (Grimm) - Rakontoj pri feinoj (Perrault)- Pinokjo (Collodi) - Tra dezerto kaj praarbaro (Sienkeiwicz) - Knaboj de Paŭlo-strato (Molnár) - Trezorinsulo (Stevenson) - La junaj detektivoj (Sullivan) - Knaboj de Kastora rivero (Foglar)

Bildrakontoj: Asterikso, la gaŭlo - La krabo kun oraj piĉiloj - Tom Sawyer - Huckeleberry Finn