MISTERO :

BERMUDA TRIANGULO :

 

   Diabla triangulo jam festis 60–an datrevenon. Komence de decembro 2005 jam pasis 60 jarojn de kiam okazis plej mistera malapero de aviadiloj en legenda bermuda triangulo. Tiu ĉi teritorio (ampleksas cca 3,9 milionoj da kvadrataj kilometroj – Miami – Bermudy – San Juan – Portoriko) regule rememorigas, ke dum belega vetero malaperis ŝipoj kaj aviadiloj,  perdiĝis pli ol mil homoj. Ĝis nun oni ne sukcesis klarigi, kio aŭ kiu misterajn tragediojn kaŭzas.

     La 5-an de decembro 1945 kiam certa aviadformacio – F 19 de 5 aviadiloj trejnis en tiu teritorio. Preskaŭ tuj post starto el Florida Fort Lauderdale aviadistoj elsendis diversajn ĥaosajn elsendoj kiel „firmamento flaviĝas, ni ne scias kie estas maro kaj kie ĉielo, ĉirkaŭas nin mistera nebulo.“ Poste la aviadistoj, gvidataj de sperta komandanto, eksilentis. Senprokraste ekstartis savhidroplano, sed post ia tempo anoncas ŝipiranta maristaro misteran ruĝan ekfulmon sur firmamento. La hidroplano malaperis. Tio ĉi ekkomencis la plej grandan savagon en historio de Usono. Malgraŭ granda esploro en la maro oni trovis eĉ ne unu vrakeron. Ĝis nun, kiam jam estis malkovritaj kaj trovitaj vrakoj el pasinta jarcento kaj vrakoj de ŝipoj, oni trovis nenian objekton, kiu certigus kraŝigon  de tiu fatala aviadformacio F 19 kaj hidroplano.

         „Ili malaperis same, kiel ili forflugus al Marso,“ diris unu el tiamaj esploristoj.

         En jaro 2005 la Usona Kongreso akceptis rezolucion kiu aprezas membrojn de anaro el malaperitaj aviadiloj.

         „En tiu problemo estas multe da strangaĵoj, spertaj pilotoj tiel ne agas. Eble en estonteco iam ni trovos klarigon“ – citis florida republikano Clay Shaw.

Esplorado do ne finis. De jaro 1945 en „Diabla triangulo“ estigis pli ol mil viktimojn kaj malaperis kelk centojn da ŝipoj kaj aviadiloj.

         Lastaj viktimoj okazis en oktobro de 2003 jaro, kiam tie perdiĝis patro kun filo – fiŝkaptistoj.

         En „Bermunda triangulo“ ekzistas pluaj mirakloj. Pilotoj informas, ke vidas strangan verda nebulon, pri kiu oni informis antaŭ malapero de jam anoncita F 19. Pilotoj, kiuj tion travivis, asertas, ke dum centonero  iliaj maŝinoj superis  flugdistancon de kelk cent kilometroj.

         Verŝajne temas pri tempspaco – en tiu loko konkludas al neregula malfermado de „pordo“. Tiu povas forŝovi aviadilon en momento je cent kilometroj, sed ankaŭ superĵeti en universon, eĉ eble sur alian planedon, ĉar  neniam estis trovitaj  vrakeroj.

         Edgar Cayce asertas, ke tiu ĉi fenomeno ne estas natura. Li opinias, ke tio estas postsekvo de evoluinta civilizo de Atlantido, kiu pereis antaŭ 10 mil jaroj, kiam post degelglaciaro la kontinento estis subakvigita.

         Laŭ Cayc  sub grundo  troviĝas grandegaj energetikaj fabrikoj, kiujn Atlantanoj konstruis por akiri Universon.

Miraklo :

 

Travivis fulmobatofrapon.

     Nekredebla – Joe Hemenings (18) el Anglio postvivis propran morton, kiam lin trafis fulmo, kies forteco estis 30 mil voltoj. Lin savis arĝenta ĉeneto sur la kolo.

         Fulmo lin trafis, kiam li kun amikoj sledis. Bato estis tiel forta, ke lin saltlevis 5 metrojn alten. Konsternitaj amikoj lin trovis kapeniĝintan en la neĝo certaj, ke li ne plu vivas.  Lia korpo vaporis, ĉie estis sango kaj en la aero odoris cindro. Sed subite Joe ekmoviĝis. Lian vivo savis ĉeneto, kiun donacis al li lia panjo. Ĝi retiris potencon de fulmo. Trans ŝuoj ĝi enteriĝis. La ŝuoj  estis tute disŝiritaj. Alveturinta ambulanco ŝokitan kaj brulvunditan junulon transveturis en hospitalon. Kiam li diris al kuracistoj, kio al li okazis, ili eĉ ne kredis tion. Dank‘ al lia bona sanstato kaj forta koro ĉio bone finiĝis. Laŭ kuracstatistikoj tian trafon travivos unu homo el 3 milionoj.

         Simila miraklo okazis antaŭ 3 jaroj en Ĉehio. 44-aĝan viron batis fulmo en ĝardeno de lia familia domo en Albrechtice ĉe Karviná. Feliĉe, li havis vunditan nur ŝultron. „Mi ekvidis fulmon kaj tuj mi sentis grandan doloron saman, se iu min batus per martelo. Sveninta mi terenfalis kaj de tiam mi nenion memoras,“ rakontis la suferinto.

 

 

Misteraj glob-fulmoj :

 

     Fulmotondro estis neniel eksterordinara. Reverendo John Lehn estis en banĉambro, kiam tra fenestro eniris flava globo simila al  oranĝo. Ĝi ĉirkaŭflugis piedojn de la reverendo kaj eniris la lavdefluejon. Lehn nur rigardis, la globfulmo malaperis. Sed post kelkaj semajnoj ĝi denove revenis. Faris la samon, vidis tion kelkaj aliaj personoj.

     La globfulmoj estas blankaj, flavaj, oranĝaj, bluaj. Trairas fermitajn fenestrojn, eĉ tra muroj, sed kurtenojn ĝi lasas sen  rimarko.  Ofte ĝi aperas,  dum estas nenia fulmotondro. Brilas same kiel malgranda atombombo, sed neniam bruldifektas.

     Globfulmo „vizitis“ ankaŭ unu loĝejon en Brno. Ĝi enflugis tra mallarĝa fendo ĉe forntubo, kiu ne estis difektita. Dommastrinon ĝi brulvundis malgraŭ tio, ke la globo moviĝis almenaŭ unu metron de ŝi. Multaj homoj, kiujn globo jam vizitis diras, ke neniam sentas brulon. Sed okazas, ke ekzemple kurtenoj ne estas difektitaj, la metalo fandiĝas. Ordinare globfulmoj ne estas por homoj danĝeraj,  bestojn mortigas.

         Unu knabino sidis en ĉambro kun katino en la sino, kiam globo ŝirmalfermis pordon kaj meze de ĉambro eksplodis. Katinon ĝi mortigis, sed al knabino okazis tute nenio.

     Sciencistoj  esploras, kio estas globfulmo. Eksperimentoj kaj kalkulado estas 

vanaj. Ĉu ni iam ekscios, ĉu la globfulmoj estas fantaziaĵo el alia planedo, aŭ sondiloj de UFO aŭ ia simila eksterterano?