Zdeněk Závodný (kluba prelego la 28-an de majo 2008)

 

Profetado: afero de scienca esplorado

 

      La morgaŭo ne estas sekreto por la profetoj, homoj kapablaj diveni la okazintaĵojn de la estonteco. La fakto estas, ke divenistoj ĉiam estis tre konataj homoj, kaj foje eĉ famuloj, kiel Nostradamus, kiu vivinte en la 16a jarcento, antaŭheroldis pri 4 tutaj jarcentoj kaj pri sia morto mem. Nu, ĉar multaj el liaj profetaĵoj konkretiĝis, oni povas konkludi, ke estas ja eble antaŭvidi la estontecon. Cetere, la profetoj nur antaŭvidas la estontecon; ili havas nenian rolon en ĝi.

     Ĉu temas pri afero pritraktenda de la religio? Preferinde de la scienco, ĉar temas pri la rolo de la tempo rilate al historio. Afero ankaŭ por la filozofio de la historio, do necesas krei novan fakon, nome historion de la estonteco.

 

     Grava demando koncernas Profetaĵojn kaj Liberan Volon

 

     En Biblio estas amaso da profetaĵoj,  kaj eble pro tio, tiu temo estis ordinare pritraktata de la religio. Por ekzemplo, la alveno de Jesuo estis anoncita en la Malnova Testamento. Laŭ la priskriboj, la tiamaj profetoj estis inspiritaj de Dio, kaj de Li ricevadis komunikaĵojn per vortoj, vizioj kaj sonĝoj. Se ni konsideras, ke Dio estas eterna, do for de la tempaj dimensioj, ke Li scias tion, kio "okazos", ĉar por Li tio estas, "kio" jam okazis.

     Sed, la libera volo de la homo? Ĉu ni estas robotoj, kiuj ludas rolon en jam finverkita romano, kies fino estis jam fiksita? Ĉu la homoj ne kapablas per sia volo ŝanĝi la historion? Ĉu ni rezignu pri ĉiu agado, ĉar ĉio estas jam dirita? Jen pikaj demandoj, kiuj verŝajne estas ankoraŭ sen respondoj de la scienco.

     Do, demando estas, ĉu en la Scienca Historio, ĉu en la Filozofio de la Historio, estas ia tendenco al la antaŭvidado en ĝeneralaj trajtoj, de la estonteco? Gernana historiisto Karl Jaspers, en sia verko „Von Ursprung und Ziel der Geschichte", eldonita en 1949, asertas, ke historia konceptado, pretendanta ampleksigi ĉiujn homajn aferojn, nepre devas inkludi la estontecon. La angla historiisto kaj sociologo Henry Thomas BUCKLE (1821-1862) atentigas, ke La historia leĝo - povas manifestiĝi nur per la grandaj periodoj. La franca historiisto Gaston Georgel asertas, ke la Historio obeas al ritmaj leĝoj.

     En la filozofia historio de Sankta Aŭgusteno, la Dia antaŭvidado pri la okazintaĵoj,  la providenco de Dio, regas la historion, tiel ke estas, nek povas esti en la historio, nenio ne antaŭvidata kaj decidita, ekde la eterneco. Tamen, la homo estas libera. Ekzistas do, konflikto inter Dia antaŭvideco kaj la ampleksa homa libereco.

 

Konkludo Nu, definitivaj konkludoj pri la esenco de la fenomeno "profetado" kaj sciencaj klarigoj pri ĝi estas ankoraŭ neeblaj, des pli ĉar la "oficiala" scienco ankoraŭ ne interesiĝis pri tio.

 

                  Homoj kaj Profetaĵoj (jen kelkaj)

 

"Baldaŭ alvenos tempo, kiam la socia strukturo, kiun vi kredas eterna, ruiniĝos. Akcidentoj, malsanoj kaj naturaj katastrofoj, tertremoj, martremoj, la inundoj, la maro forglutos la bordon“ profetas Jacob Lorber (1800-1864).

 

"La politiko estos senprincipa, la leĝo sen amo kaj la rilatoj sen etiko. La fizikaj plezuroj estos ekstremaj; ne estos respekto al la maljunuloj, nek amo la junuloj. La scienca kono aplikiĝos al la detruo de la homaro. La vetero kaj la sezonoj estos neantaŭvideblaj" profetas hindia verko Mahabharata en la jaro 2a a.K.

 

     Certe vi povas kontraŭdiri, ke ĉiuj ĉi profetaĵoj devenas de personoj nefidindaj, neseriozaj ktp. dirante ke tremoj, inundoj ekzistis de ĉiam.

 

Sed nun, karaj, vi aŭskultu bone kion al vi rakontos Patro de la Patrujo, imperiestro Karolo la IV-a, reĝo de Bonemio, Lombardio kaj ankaŭ Romia reĝo. La evento okazis en Italio:

 

"Dimanĉe la 15-an de aŭgusto 1333 je Ĉieliro de sankta Virgulino Maria, mi kun mia patro (Johano de Luksemburgio) ĉevalrajde atingis la vilaĝon Tarenzo en la Parma regiono.

      Tiunokte, kiam dormo venkis min, montriĝis al mi la jena vizio: anĝelo de la Sinjoro stariĝis apud mi je la maldekstra flanko de la lito kaj ekbatis min en la kokson dirante:

      "Leviĝu kaj iru kun mi!"

      Mi en mia animo respondis:

"Sinjoro, mi scias, nek kien nek kiel mi irus kun vi".

Kaj li ekkaptinte min je la hararo de la kapo leviĝis kun mi aeren ĝis super grandan armitan kavalerian batalordon, kiu staris antaŭ iu burgo, batalpreta. Li tenis min en la aero kaj diris al mi: "Rigardu kaj vidu!"

     Kaj jen alia anĝelo descendanta el la ĉielo tenis en la mano flamantan glavon kaj ekbatis iun viron meze de la vico kaj per tiu glavo forhakis lian seksorganon kaj tiu homo mortvundite agoniis sidante sur la ĉevalo.

     Tiam la anĝelo tenante min je la hararo diris:

"Ĉu vi ekkonas tiun, kiu estis frapita de la anĝelo kaj mortvundita? Kaj mi respondis: "Sinjoro, mi konas nek lin nek la lokon."

La anĝelo diris: „Sciu, li estas daŭfeno el Vienne -nomita Guigo- kiu pro peko de malĉastadoj tiel estis vundita de Dio; nun gardu vin - kaj al via patro vi povas diri, ke li gardu sin kontraŭ la similaj pekoj, alie trafos vin ankoraŭ pli malbonaj aferoj."

     Mi bedaŭris tiun daŭfenon el Vienne kaj mi demandis la anĝelon, ĉu li povos konfesi antaŭ la morto.

     La anĝelo respondis, dirante:

     "Li povos konfesi kaj vivos kelkajn tajojn“

kaj poste mi estis rapide revenigita sur mian lokon, kiam jam leviĝis la matenruĝo. Matene venis Tomaso el Villeneuve [Vijenev], kavaliro el la Liega regiono, ĉambelano de mia patro, kaj li vekis min dirante:

 "Sinjoro, kial vi ne leviĝas, via patro jam preta enseliĝas."

 Mi leviĝis kaj estis kvazaŭ rompita kaj tiom malvigla, kvazaŭ post granda vojaĝ-penego.

     Kaj mi diris al li:

     "Kien mi veturu? En ĉi tiu nokto ja tiom mi suferis, ke mi ne scias, kion fari."

       Kaj li demandis min - "Kio okazis, sinjoro?"

       Kaj mi respondis al li:

 "La daŭfeno mortis; kaj mia patro volas amasigi grandan armeon kaj marŝi por helpi al la daŭfeno, kiu militas kontraŭ la grafo de Savojo. Nia helpo ne utilos al li, ĉar li mortis."

 Tomaso ridis kaj mokis min kaj poste li rakontis al mia patro, kion mi estis dirinta al li. Tiam mia patro, veniginte min, demandis min, ĉu tio estas vero kaj ĉu mi havis tian vizion?

 Mi respondis al li:

 "Jes, sinjoro, sciu tutcerte, ke la daŭfeno estas morta."

 Sed la patro admonante min diris: "Ne kredu sonĝojn.“

 Post kelkaj tagoj venis sendito alportante informon, ke la daŭfeno kolektinte sian armeon venis antaŭ iun burgon de la grafo de Savojo kaj estis trafita per granda sago el arbalesto meze de ĉiuj siaj kavaliroj, kaj post kelkaj tagoj,  konfesinte, mortis.

       La patro aŭdinte tiujn informojn diris:

      "Mi tre miras pro tio, ĉar mia filo antaŭdiris al mi lian morton."

      Kaj tre miris pri tio li kaj ankaŭ Tomaso, sed neniu poste parolis kun ili pri la afero.

 

Kaj kion la profetoj antaŭdiras pri Esperanto movado?

Do, jen aŭskultu!

Esperanto plu disvolviĝos, lingve. Tio signifas, ke verkistoj plu verkos, poetoj plu poetos, kantotradukistoj plu tradukos kantojn, dum aliaj verkos originalajn, kaj la lingvo plu estos uzata en centoj da lokaj bultenetoj, en revuoj, magazinoj kaj similaj periodaĵoj.

 

       Ĝi ankaŭ estos uzata en pli multaj ol ĝis nun internaciaj seminarioj, diskutgrupoj, kongresoj, familiaj semajnoj aŭ semajnfinoj, kaj aliaj eventoj, ĉie en la mondo. En diversaj urboj, lokaj societoj organizos kunvenojn, aranĝojn, renkontiĝojn, ĉu reĝule, ĉu sporade. Sur la reto, la ĉeesto de Esperanto kreskos.        Multaj homoj uzos ĝin por retmesaĝe komuniki, krei kaj ĝisdatigi retejojn kaj ankaŭ por parole interbabili, per programo, kiel "Skype".

       La rezulto estos, ke la lingvo pli kaj pli fariĝos glata, fortika, kapabla ĉion esprimi. Rektaj kontaktoj estos pli oftaj kaj la lingvo pli unuiĝos. Esperanto ankaŭ disvastiĝos, sed ne tre rapide.

      Junuloj, kiuj interesiĝas pri la lingvo, lernas ĝin kaj aktivas en ĝi. Ne gravas, ke rilate al la kompleta tutmonda junularo, ili estas nur mikroskopa parto. Tiu parto ekzistas, kaj ĝi grandiĝos kaj eĉ se granda nombro restas skeptika aŭ neinteresata, tamen kelkaj akceptos la Esperanto-viruson kaj pli disvastigos ĝin.

      Estas en la naturo de Esperanto, ke ĝi dissemos siajn semojn.

Neniu sukcesis elradikigi ĝin, nek la mokanta intelekta elito, nek la timantaj politikuloj, nek la fuŝantaj e-istoj. La lingvo estas pli forta ol la homoj. Ĝi disvolviĝos,  ĝis ĝi estos la normala lingva komunikilo inter ĉiuj popoloj de la tero. Jes ja, homoj konservos siajn lingvojn kaj lernos aliajn etnajn lingvojn, sed kiam ili devos komuniki de popolo al popolo, ili uzos Esperanton kiel ili nun ĝenerale uzas la anglan. La diferenco estos, ke la uzo de Esperanto estos multe pli efika kaj komforta.

     Kiam tiu ĝenerala uzo estos atinginta la tutan homan socion?

Ni ne povas nun scii. Sufiĉus iu evento al ni neimagebla, por ke la lingvo fariĝu laŭmoda kaj treege akcelu sian progresadon. Tiam post kelkaj jardekoj, ĝis estos  rigardata la normala maniero komuniki internacie.

      Nun okazas intensigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la mondo, en Novjorko, Londono, Kalifornio ekzistas lernejoj, kie parto de la instruado estas en la ĉina. Fronte al tiu evoluo, povus okazi, ke ĉina prezidento aŭ ĉefministro diru al la mondo: "ĉesu voli lerni la ĉinan, ne estas proporcio inter la peno kaj la rezulto kaj same ĉesu lerni la anglan, ni ĉiuj lernu Esperanton".

Tiam multaj sin ĵetos en la studon de la lingvo, ĉar ili volos komerci kun Ĉinio. Aŭ sufiĉus, ke iu ege prestiĝa - aktoro, kantisto, verkisto, politikisto,  aŭ societo - tre konvinke rekomendu al la homoj lerni Esperanton, por ke ĝi fariĝu laŭmoda kaj fulmorapide disvastiĝu. Kelkminutoj ĉiutagaj televidprogramoj ĉie instruos ĝin, kaj ne daŭros longe, ĝis la tuta mondo regos Esperanton.

Jen la aŭguro de Claude Piron el Svislando!