Programoj de la Esperanto-klubo Brno

Programoj de la Esperanto-klubo Brno ekde 1991

Programoj de la Esperanto-klubo Brno 1945-1990





                       1901-1938

Podle různých dochovaných zdrojů

19.4.1900

prezento de statuso

Kelkaj "proponantoj en Brno" prezentis al Ministerio pri internaj aferoj statuton de nepolitika societo de esperantistoj.

8.3.1901

Rovnost

En Rovnost (n-o 29) aperis akre polemika propono, ke la parlamento en Vieno akceptu Esperanton, por ke oni tie ne kverelu pri uzado de naciaj lingvoj.

13.3.1901

Rovnost

Rovnost aperigis (en n-o 31) senemocian informon pri Esperanto kiel lingvo kun la rimarko, ke en Brno estas preparata esperant­ista societo. Vendrede la 15an en Laborista domo estas okazonta prepara kunsido. Kaj en la vendredo aperis nur konciza atentigo, ke la interesiĝantoj venu je la 7a vespere.

13.5.1901

polico

La polica direkcio en Brno anoncis rifuzon de la prezentita statuto, ĉar ĝi ne enhavas preskribon pri forigado de malpacoj en la fondota societo.

21.5.1901

Josef Hybeš

Estas supozeble, ke tuj poste Pelant tur­nis sin al sia sampartia deputito Josef Hybeš, kiu tre baldaŭ decidis persone interpelacii la ministron pri internaj aferoj. La inter­pelacio havas la daton 1901-05-21 kaj estis prezentita unu tagon poste (kaj publikigita en Stenografiaj Protokoloj pri la Kunsidoj de Deputitoj de Aŭstria Imperiestra Konsilio en la j. 1901, 17a sesio, 5a vol. 49a (antaŭtagmeza) kunsido, sur p. 4042). La inter­pelacion post Hybeš subskribis aliaj 14 deputitoj. (Alm 2).


5.6.1901

ministerio

La aŭstria burokratio ĉikaze laboris rapide: post du semajnoj, la 1901-06-05 per edikto de Ministerio pri internaj aferoj la statuto de Unua Societo de Aŭstraj Esperantistoj (sub la linio 19.806) "ne estis malpermesita".


3.8.1901

landestrejo

Tamen, en la Landestrejo de Moravio la buro­kratio ne laboris tiel rapide kiel la Viena, kaj ĝia konsento pri la fondo sub n-o 34.582 portas la daton 1901-08-03. La statuto en la ĉeĥa, germana kaj Esperanto aperis kun germana kaj ĉeĥa klarigoj de la 16regula gramatiko de Esperanto.


27.10.1901

polica direkcio

Necesis ankaŭ la permeso flanke de polica direkcio en Brno. Tiu portas la daton 1901-10-27. Tiu dato estas de tiam konsiderata kiel la naskiĝtago de la Unua Societo.


jarfine 1901

fondiĝo

Nova Societo Esperantista estis fondita en Brno, sub la nomo „Unua Societo de l' Aŭstrujaj Esperantistoj“. Oni sciigas nin, ke 40 membroj tuj aliĝis. La prezidanto de la Societo estas s-ro redaktoro Karl Pelant, vicprezidanto Jos. Černil, sekretario Václav Kovanda, vicsekretario Jul. Kramoliŝova, kasisto Joh. Kajš, vickasisto Karl Drexler, bibliotekisto Jos. Valíček, vickomitatanoj Ad. Kajšová kaj Jos. Chlup, revizoroj Meth. Klimeš kaj Rob. Kelner. Enskriba pago estas 50 heleroj, semajna kotizaĵo 5 heleroj. - Adreso de l'Societo: „Brno (Moravujo), Jusova ul. 8.“ (Lingvo Internacia, 1901, n-ro 8, p. 87)

6.11.1901

Pelant

K. Pelant (loĝanta ĉe la strato Cejl n-o 57) kiel prezidanto de USAE anoncis al la polica direkcio, ke okazos instrua kurso en la lingvo Esperanto en Laborista domo ĉiumerkrede de la 8a horo vespere.

16.11.1901

polico

Polica direkcio oficiale informis la prezidanton Pelant pri la permeso de la Societo. Li devis prezenti la statuton kaj protokolon de la konstitua ĝenerala kunveno.

19.1.1902

balo

La Societo okazigis internacian kostuman balon en "Arbei­terheim", kie noktomeze estis prezentita "vivanta bildo" (kostumita grupo pozanta), kie Anglo donis manon al Buro, Germano al Ĉeĥo, Slovako al Hungaro, Ruso al Ĉino kaj super ili staris diino de paco. Polica agento (por kies ĉeesto Pelant devis pagi 4 kronojn) poste raportis, ke la balo okazis sen komplikaĵoj ("anstandslos stattgefunden".)

1.6.1902

ekspozicio

En granda salono de „Arbeiterheim“ (= Dělnický dům, strato Spolková), apud bela ĝardeno, kie la laboristaro havis feston, oni elmetis sur grandaj kartonoj ilustritajn poŝtkartojn, en nombro ĉirkaŭ 1000.

26.11.1902

nové stanovy

První splek Esperantistů rakouských“ v Brně změnil 26. listopadu 1902 stanovy, aby mohl v celém Rakousku pořádati veřejné kursy. - Jakmile ministerstvo schválí nové stanovy, počne je spolek zdarma rozesílati všem, kdo se o ně přihlásí. Zároveň budou rozesílány stanovy pro místní odbory. (Český esperantista, 3/1902, str. 23)

27.1.1903

polico

Tamen la ŝanĝo ne estis akceptita.

25.2.1903

valná hromada

Výroční valná hromada „Prvního rakouského spolku esperantistů“ v Brně koná se ve středu 25. února t.r. o půl 8. hod večer v host. p. Brzobohatého na Josefově č. 24. Denní pořádek:1. Čtení protokolu řádné a mimořádné valné hromady. 2. Zprávy činovníků. 3. Čtení nových stanov. 4. Volba časopisů za spolkové orgány. 5. Volba výboru. 6. Přijímání nových členů. 7. Volné návrhy. - Členové se žádají, by své návrhy k této valné hromadě co nejdříve poslali a plným počtem se dostavili. Výbor. (Český esperantista, 4/1903, str. 32). Spolek esperantistů v Brně zahájil 25.2.1903 nový desetihodinový kurs pomocné řeči mezinárodní „Esperanto“ v hostinci p. Brzobohatého, Josefov 24. Orgánem spolku esperantistů v Brně zvolen „Český esperantista“. (ČE 5/1903, str 40)

9.4.1903

polico

Nur post tri monatoj la Landestrejo sub n-o l7.233 1903-04-09 konsentis la daŭrigon de la Societo sur la bazo de ŝanĝ­ita statuto laŭ edikto de Ministerio pri internaj aferoj el 1903-04-0l sub la nomo "Aŭstria Societo Esperantista" (Rakouský spolek esperan­tistů).

9.5.1903

nova estraro

En la ĝenerala kunveno de la 19.V.1903 estis elektita nova estraro: prezidanto s-ro Aug. Skaunic, Příční ulice, 24 – sekretario s-ro Jan Kajš, Frat. Jos. třída, 102 – kasisto Jan Pokorný – bibliotekisto s-ro Bohuš Závada, studento de tekniko. Kiel helpantoj de l' komitato estis elektitaj s-roj: Šterc Jan, Fárek Rud., Knoflíček Karel. - Revidantoj estas s-roj: Roháček Fr. Steier Karel kaj Škoda Alois. - En la kunveno aliĝis 6 novaj membroj. - Sidejo de l' societo troviĝas en „Freya“, Brno, Zelný trh, 24. - Kunvenoj ĉiuvendrede. J. Kajš (ČE 6/1903, str. 53)

27.10.1903

nova kurso

Post pasigita somero komenciĝas nova vivo en „Aŭstria societo Esperantista“. Nova kurso estas komencita 27.X.1903 kaj ĝi daŭros dum 4 monatoj (unufoje en semajno). Instruanto: s-ro J. Kajš. Kurso estas farata en societa sidejo „Freya“, Zelný trh, 24, I. etaĝo. Ĝojiga estas fakto, ke inter partoprenantojde ĉi kurso estas ankaŭ multaj studentoj de teknikaj kaj komercaj lernejoj. (ČE 11/1903, str. 134)

12.7.1904

jarkunveno

La jarkunveno konstatis, ke dum la tri jaroj de sia ekzisto la Societo okazigis 9 kursojn, 7 prelegojn kaj 3 ekspoziciojn de literaturo kaj poŝtkartoj. Entuziasmon kaj agemon bremsis manko de financaj rimedoj. Ĝis tiam la Societo havis membrojn ĉeĥajn kaj germanajn, same kiel estis tiama konsisto de la loĝantaro. Kursoj estis gvidataj aparte por Ĉeĥoj kaj Germanoj, afiŝoj estis dulingvaj.

20.11.1904

Otto Simon

Dimance la 20-an de novembro 1904 gimnazia profesoro Otto Simon el Uherské Hradiště prelegis en unu el la germanlingvaj lernejoj de Brno pri la internacia lingvo

februaro 1905

germanoj - bohemoj

En februaro 1905 estis fondita Germana Grupo Esperant­ista (Verein deutscher Esperantisten) kun prezidanto Jakob Dieterich (inspektoro de fervojo) kaj sekretario Franz Podloučka (kontrolisto de Landa akuŝejo, Thalgasse - nun Údolní - n o 49). La ĉeĥa parto nomis sin poste "Klubo de Bohemaj Esperantistoj" kaj kun la fondojaro 1901.


22.6.1906

Řečkovice

En Řečkovice apud Brno estis fondita sekcio de Esperantista klubo en Brno. Jam la unuan jaron estis aranĝitaj parolado, ekskursoj kaj amika vespero. En 1907 oni malfermis novajn kursojn en ĉambroj de la lernejo: en kurso por komencantoj instruis s-o A. Veselý, en kurso supera s-o Fr. Charvát.

22.1.1907

valná hromada

Valnou hromadou „Klubu českých esperantistů“ zvoleni: Ant. Tomášek, předsedou, členy výboru: místopředsedou Jan Kajš, Ing. J. Sítko, jednatelem Jan Quitta, pokladníkem Fr. Charvát, knihovníkem Jan Skoupý, zapisovatelem J. Peloušek. Místnosti klubu, v nichž pokračuje se dvakráte týdně v kursech pro začátečníky a pokročilé, byly přeloženy do Giskrovy ul. č. 17. (ČČE 1907, p. 43-44).

6.6.1907

Kroupa

V Brně zahájí p. A. Kroupa kurs esperantský dnes 6.VI. (ČČE 1907, p. 75)

1.10.1907

přednáška

Veřejnou přednáškou o Esperantu byl zahájen dne 1. října kurs v místnosteĉ obĉodní školy prof. Získala, úspěšně vedený p. Dom. Konečným, jednatelem klubu českýĉ Esperantistů. Kurs pořádaný dvakrát týdně, potrval tři měsíce. V nové místnosti spolkové (restaurace „u Jonáků“, Rudolfova tř. uspořádal klub četně navětívený přátelský večer dne 15. prosince 1907, na němž promluvil o kongresu v Cambridgi rev. pan Kroupa (ČČE, 1908, p. 12)

15.12.1907

Konečný

Niaj moraviaj amikoj en la bohema klubo esperantista en Brno, kie instruas s-o Dom. Konečný, ŝanĝis nun la klubejon: nova adreso de la kunvenejo estas: Restoracio „u Jonášů“, Rudolfova tř., Brno, Moravio. La 15-an decembron aranĝis la klubo amikan kunvenon, la unuan en sia nova sidejo (ČČE 1907, p. 148)

16.2.1908

ĝenerala kunveno

en sia nova klubejo en restoracio „u Jonáků“ kaj stariĝis nun sur tute novan fundamenton. Prezidanto estis elektita s-o A. Kroupa, revizoro, vicprezidanto s-o Ant. Tomášek, tajloro, sekretario s-o Jar. Sitko, ĉefkomisario, kasisto s-o J. Rössler, adjunkto, bibliotekisto s-o B. Fikeys, tekn. oficisto. La klubo havas ĉiumarde vespere kunvenon en sia klubejo, kie oni de la 7-a ĝis 8-a devas paroli nur esperante; krom tio la klubo aranĝas duan kurson en la komerca lernejo de prof. Získal. (ČČE 1908, p. 41)

majo 1908

Ido

Jan Kajš fondis Ido-klubon Libera uniono „Progreso“.

6.12.1908

BUE – BAE - idistoj

En eksterordinara ĝenerala kunveno la Klubo eksiĝis el Bohema Unio Esperantista kaj membriĝis ĉe Bohema Asocio Esperantista (kiu estis demokrata kaj progresula). El la Klubo foriris idistaj reformemuloj, inter ili Jan Kajš.

1909

Stopka

Klub českých esperantistů v Brně koná pravidelné schůze každou první a třetí středu v měsíci ve spolkové místnosti v restauraci p. Stopky (Rudolfská tř.). Roční příspěvek 2 K.

1910

nova komitato

Esperantista klubo en Brno, la unua societo, kiu komencis propagandi Esperanton en Aŭstrio kaj staris ĝis nun flanke de nia centro, konigas al ni sian aliĝon al nia Centra Asocio B.U.E. (ČČE 1910, p. 44). Esperantista klubo en Brno elektis kiel prezidanton s-on Ant. Waisser, kiel membrojn de komitato ges-ojn: Fr. Vrtěl, Milča Genžova vicprez.; s-on Dom. Konečný, sekr. Vlad. Vaněk, kasisto, Jos. Smékal, bibl. En la societo sidejo „u Stopků“ Rudolská ul. okazas konversaciaj kunvenoj ĉiun merkredon vespere. (ČČE, 1910, p. 46). Dum somero okazas la kunvenoj en restoracio „u Pláků“ (Giskrova ul.), (ČČE, 1910, p. 95)

12.2.1911

ĝenerala kunveno

Ĝen. kunveno decidis aranĝi dum Pentekosto 1911 solenan kunvenon por festi la 10-ajan datrevenon de la fondiĝo de la unua esperanta klubo en Aŭstrio (tiu ĉi unua klubo en Brno estis germana kaj bohema). La konversaciaj kunvenoj okazas merkrede 8-9 h. vesp. en Litovelská pivnice (Běhounská ul. 6). (ČČE 1911, str. 28)

3-5.6.1911

oslavy

Klub českých esperantistů v Brně, první spolek esp. v Rakousku, oslaví desetileté své trvání jubilejní slavností, k níž zve všechny esperantisty rakouské. Dle programu nám zaslaného bude v sobotu (3.) slavnostní přijetí účastníků, v neděli (4.) dop. propagační přednáška, odp. návštěva města a večer schůze, v pondělí (5.) výlet ku propasti Macocha (ČE 5-6/1911, p. 87) Popis schůze byl v ČE 8-9/1911, p. 110-111.

11.12.1919

Kroužil

En la societo de studentoj de Industria lernejo paroladis prof. in. Kroužil pri Esperanto. En la lernejo komenciĝis kurso, gvidata de prof. Kroužil (Progreso, 1/1920, p. 11).

13.1.1920

nova klubo

En la Industria lernejo estis fondita esperantista klubo, kiu aranĝos siajn kunvenojn en Akademická kavárna (Falkensteinerova). Sekretario estas s-o Jan Šembra, faka instruisto. Kunvenoj ĉiumarfe je la 8-a vespere (progreso 1/1920, p. 11)

9.2.1920

Kroužil

Okazis parolado pri Esp. de s-ro in. Kroužil en komerca akademio. (Progreso 2-3/1920, p. 31)

24.2.1920

ĝenerala kunveno

Estis elektitaj: s-o Jar. Sitko, insp. de fervojoj por prezid. , s-o inĝ. Vinc. Kroužil, prof. de industria lernejo por vicprez., s-o J. Šembera, faka instruisto por sekret. - J. Šembera komencis publikan kurson de Esp. en la burĝa lernejo. (Progreso 2-3/1920, p. 31)

marto 1920

Kroužil

En la membro kunveno parolis vicprez. inĝ. Kroužil: Vidpunkto de prof. Meillet rilate la lingvon internacian; La sama parolis en marto antaŭ gelernanoj de la industria lernejo pri E. Estis aranĝitaj 3 kursoj.

4.5.1920

Cimr

En Brno Esperanto bone progresas. Lokaj gazetoj alportas ofte artikolojn pri nia movado kaj pri E. („Lidové noviny“ de franca legiano Mráz, „Socialistická budoucnost“ de profes. Kroutil, „Moravská orlice“ de Straka, „Republikán“ de Grim. Krom tio ankaŭ „Občanské noviny“ kaj „Svoboda“) Dum la lasta kurshoro la 4. majon paroladis so. Cimr. oficisto de čs. konsulejo en Madrid, „Kiel al mi esperantistoj helpis dum miaj vojaĝoj“. Oni preparas esp. ekspozicion ĉe librovendisto Barvič. En Brno estas tre bona kampo por E, sed mankas pli multaj organizantoj (Progreso 4-5/1920, p. 43).

aprilo-junio 1920

blinduloj

Esp. klubo aranĝis kurson por blibduloj, gvidis inĝ. Kroužil kaj Kozák (40 p.). Alia kurso por lernantoj de la germana komerca akademio, gvidis s-o Poloučka (11 p.).

jarfine 1920

Medek

Kurson en Komerca Akademio gvidis s-o Medek (12 p.). Nun li gvidis kurson en gimnazio.

decembro 1920

Šembera

S-ro instruisto Šembera finis kurson en dec. (15 p.) .

januaro 1921

kursoj

Instruisto Šembera malfermis novan kurson. Prof. Kroužžil instruis en la industria lernejo (nedeviga studobjekto) kaj en la knabina burĝa lernejo. En la blindula instituto instruas s-ro Krchňák. Kurson por fervojistoj gvidas s-ro sekr. Barvíř. En la germana kom. akademio instr. prof. Baudys.

aprilo 1920

Krumpholc

En la societo de instruistoj pri E. parolis s-ro lernejestro Krumpholc.

januaro 1924


Nove aranĝataj kursoj de S-ro Šembera en decembro, 26 p. Esp. klubo daŭrigas konversaciajn kursojn de S-roj Barvíř kaj Šembera, 24 p., S-ro Kroužil instruas en industria lernejo 25 lernantojn; en Teozofia societo 30 p. En komerca lernejo de Kozák instruas direktoro Bednář sukcese 45 lernantojn; En popolklerigaj kursoj germanaj S-ro Podloučka gvidas kurson por komencantoj kaj por progresantoj (30 partopren.). En popolklerigaj kursoj ĉeĥaj parolis jam kvarfoje publike s-ro Šembera, kiu nun aranĝos publikan kurson ankaŭ en lernejo Křenová. Nove preparataj kursoj: por Zemský cizinecký svaz kaj por policanoj (Progreso 3/1924, p. 38).

25.3.1924

komitato

Nova komitato: prezidanto Jaroslav Sitko, inspektoro de fervojoj; 1a vicprez. Josef Bednář, direktoro de Komerca lernejo; 2a vicprezidanto Jan Šembera, instruisto; sekretario Rudolf Fridrich, profesoro; bibliotekisto František Štourač, vitristo; kasisto František Válka, komerca reprez.; protokolisto J. Vondroušek, studento. - Kunvedoj marde je la 8a vespere en lernejo ĉe strato Veveří 28 . (Progreso 7/1924, p. 85)

15.12.1926

festo

Esperantista Klubo aranĝis la 15. Decembro 1926 jubilean feston en Čtenářský spolek, (Noto de la Red.: la klubo festis sian 25jaran ekziston, ĝi estis la unua esp. klubo en la nuna ČSR.) Partopreno de 80 personoj, delegitoj el 7 lokoj, amasego da salutleteroj atestis grandan intereson de esp-istoj. Post brila kaj entuziasmiga salutparolado de s-ro dir. J. Bednář parolis s-ro dir. Rud. Fridrich, prezidanto de la klubo, detale pri historio de la Klubo kaj rememoris Majstron. S-ro Fr. Podloučka parolis pri esperanto-movado en Brno. Tre bele deklamis s-ino M. Jelínková la poemon de D-ro Zamenhof : „Al la fratoj" kaj deklamo de s-ro J. Martinek estis vere artista. Muzikan programon prizorgis blindulo s-ro N. Krchňák. Por la Radio-klubo, kiu estis oficiale reprezentita, parolis D-ro K. Schubr; poste delegitoj interpretis gratulojn de diversaj kluboj el Moravio al la Klubo. J. Vondroušek. (Progreso 1927, p. 9)


1927

Bednář

Radio-kurso en Brno

La tagoj de kurs-elsendado iom varias, kaj estas do necese atenti informojn en Radio-journal. Tiu ĉi semajna informilo enhavis (nro 27) artikolon de dir. Bednář pri esperanto kaj publikigas nun la kurson. La kurso gvidata de dir. Bednář en tre interesa maniero vekis sensacian intereson inter la radioamaforoj. Pli ol 1.000 aprobaj korespondaĵoj venis al Radio-stacio Brno kaj al la kursestro, afero neniam spertita ĉe aliaj entreprenoj de es. radio. Ni esperas, ke s-ro Bednář povos Informi niajn legantojn pli detale pri la interesaj spertoj faritaj okaze de tiu ĉi radio-kurso. Progreso 1927, p. 83


16.12.1927

festo

Esperantista Klubo aranĝis la 16. Dec. Vesperon je 40jara jubileo de esperanto kun jena programo, kiu bone sukcesis kaj estis multe aplaŭdata. La himnon kantis S-roj Drlík, Jeřábek, Šembera kaj Válka. Pri 40 jaroj de esperanto parolis direktoro Fridrich. Violonludis S-ro Mirko Šembera, fortepiane solludis S-ro Krchňák el Blindula Instituto. Valson de Chopin dancis F-ino Zora Šemberová. Esperantajn kantojn kantis S-ino Hela Stejskalová, du poemojn deklamis S-ro Martinek. — De la 16. Nov. la ĵurnalo „Ruch" enhavas ĉiuvendrede esperanto-angulon kun informoj pri esp-o. Ni dankas tion al S-ro Petr. Všk. Progreso 1928, p. 30-31


19.4.1929

Germana grupo

La 19an de aprilo okazis la ĉefkunveno de nia loka grupo germana. Ni perdis pro morto niajn honoran prezidanton, superan landan konsilanton s-on Fr. Podloučka, kaj la viglan anon, lernejestron s-on J. Czihaczek. Ni memoros ilin dankeme! Jen la nove elektika estraro: Prezidanto s-ro instruisto Richard Chlup — vicepr. s-ro prof. d-ro Jakob Simon — sekretario f-ino J. Klima — kasisto f-ino A. Pawelka — bibliotekisto s-ro F. Olbert — kaj gesinjoroj: S. Birn, H. Berger, M. Muzikani, E. Sonnenfeld, ĉiuj en Brünn.

La sekvanta kunveno — okazonta la 24an de majo en burĝa lernejo Husova — estas fiksonta la estontan vivon en nia germana societo. — La ekzamenkomisario por la ŝtafaj Esp. ekzamenoj en Brünn estas s-ro Richard Chlup. Marto 1929, p. 18


25.2.1930

Bednář

Esp. kurso de S-ro Bednář

11.3.1930

Bednář – Jelínková

Parolado je soleno de nia prezidanto Dr. T.G. Masaryk

8.4.1930


La ĝenerala kunsido okazinta la 8an de Aprilo 1930 elektis jenajn gesamideanojn en la estraron: S-ino Marie Strejčková, f-ino Marie Vodáčková, s-roj: Rudolf Nečas, Adolf Nečas, Josef Vondroušek, Jiří Šamla, Jan Poláček. La revizoroj: Sroj František Baďura, Dro Žák. La elstara kunsido okazinta la 24. IV. 1930 jene disdonis la funkciojn: Prezidanto: J.Vondroušek, vicprezidanto: R. Nečas, sekretariino M. Vodáčková, kasisto: J. Poláček, bibliotekisto: J. Šamla, asesoroj: M. Strejčková, A. Nečas. Krom la oficialaj funkcioj estis ankaŭ dispartigitaj la efektivaj taskoj, por ke ekfunkciu la klubo laŭcele kiel stabo de laborantoj por la internacia lingvo. Specialan atenton oni decidis doni al la kluba kaso, por ebligiper donacoj, kolektoj kaj aliaj enspezoj akiri tiom da mono, ke grandstila propagando povu esti farata. La estraranoj spontane donacis en la unua kunsido Kč 120.- kaj du konstrulotojn (stavební losy). Jen la listo de l' unuaj donacoj: S-ino Strejčková, Kč 50.-, s-ro Baďura Kč 20.-, s-roj Nečasovi 2 konstrulotojn po unukvinono, s-ro Vondroušek Kč 50.-, s-ro Poláček Kč 30.-, s-ro Sonnenfeld Kč 50.-. Ĉiuj promesis laŭeble ankaŭ plu donaci. Gesamideanoj, ankaŭ vi ne forgesu, ke sen mono nenia propagando povas esti farata. Faru ankaŭ vi oferon kaj donacu laŭ via kapitala forto Kč 10.-, Kč 20.-, Kč 50.- aŭ pli. El tiu estrara (komitata) kunsido rezultis ankaŭ la fondo de la „Informa Bulteno“, kiu espereble fariĝos ligilo inter Brnaj Esperantistoj kaj reakiros multajn per aktiva laboro en la Esperanta movado.

29.4.1930


Pluvis

6.5.1930


Je postulo de klubanoj instruis s-ino Strejčková laŭ ŝerce pentrita karikaturo

12.5.1930


Instrua horo por komencantoj, gvidata de s-ino Strejčková. Priskribo de homa korpo, diversaj bildoj. Disdono de propagandaj folioj kaj artikoloj.

19.5.1930


Instrua horo gvidata de s-ino Strejčková pri teatro laŭ bildo. Parolado de s-ro Vondroušek pri lia forpermeso. S-ro J. Nečas instruis kalkuli espe.

26.5.1930


Daŭrigo de supera kurso de s-ino Strejčková pri foriejo. Poste sekvis parolado de s-ro Jonscher pri Wien, tiea esperantista vivo, ekonomia situacio de la loĝantaro kaj banejoj. Klubanoj kun ĝojo hodiaŭ bonvenis tre agrablan gaston el Vieno, s-ron Franz Jonscher, kiu pasigas sian forpermeson en nia urbo.

27.5.1930


Nian klubon vizitis samideano el Vieno, sinjoro Franz Jonscher, kiu en bona Esperanto raportis pri la ekonomia vivo kaj la konstrulaboroj en Vieno. La kluba komitato prezentis al li nian bultenon, por kiu li donacis Kč 5,-; dezirante ricevadi ĝin.

3.6.1930


Kelkaj katolikaj Esperantistoj, inter la prezidanto de la katolika klubo, alvenigis en nian klubon profesorinon Fortey el Anglujo, kiu rakontis al ni interesaĵojn pri Hindujo kaj la Himalaja montaro, kie ŝi instruis du jarojn ĉe knabina liceo. S-ino Strejčková daŭrigis la superan kurson pri hotelinternaĵo laŭ la bildo. Katolikaj Esp-istoj vizitis nian klubon alveniginte gaston prof-ino Fortey el Anglujo. S-ro prez. Vondroušek bonvenigis ŝin kaj petis ŝin ion prelegi. Kvankam ŝi lernas la 2-an jaron espe, ŝi tre bone priskribis la vojaĝon tra Hindujo. S-ro Berka prez. de kat. klubo invitis niajn anojn al iliaj klubaj vesperoj, kaj al partoprenado de iliaj dimanĉaj ekskursoj. Krom tio li invitis nin al kat. Budapesta kongreso (16.-20./VIII.30)

10.6.1930


S-ino Strejčková daŭrigis la superan kurson pri poŝtejo laŭ la bildo.

17.6.1930


Sino Strejčková estris klaĉludon kaj Sro Sonnenfeld raportis sian libertempan vojaĝon tra Francujo kaj Italujo.

24.6.1930


Ripeto de ĉiuj lecionoj laŭ bildoj gvidis sino Strejčková. Informa parolado de s-ro Havla pri Paneŭropa Unio. Poste sekvis disdono de la 2. n-ro de Informa Bulteno al ĉiuj ĉeestantoj

1930 julio


La klubaj kunvenoj okazados dum libertempo regule ĉiumarde je la 20-a horo antaŭ kafejo SAVOY dum bela vetero, dum malbela vetero interne

16.7.1930

Endre Magyar

Antaŭ jardeko ektuŝis ankaŭ min la voko de Zamenhofa ideo; de post tiu tempo ni multon ricevis de Esperanto, multajn, por ni ne forgeseblajn okazojn, ĉarmajn por nia koro. Dum nia longa vojaĝo tra Eŭropo mi pasigis en Brno ankaŭ kelkajn tagojn; tiuj ĉi koroj raraj por nia animo, ankaŭ restas en mi dum mia tuta vivo. Por Esperanto mi multon ŝuldas. Fariĝu realo de Ideo de nia Majstro sur la tuta Tero! La 16-an de julio 1930, Andre Magyar el Budapeŝto.

4.9.1930

klubo

En la IV-a komitata kunveno, okazinta la 4-an t.ĉ.m., estis pritraktataj ĉefe jenaj punktoj: gvido de esp. kursoj kaj propagando, eĉ se ĝi ne estos malkara. Estis decidite, ke, se okazos la Ĉe-metoda kurzo de esp. gvidota, laŭ afabla propono de f-ino instr. Pirkst el Latvio, jam al parto de Brnaj samideanoj bone konata sperta kaj gaja samideanino, la klubo ne bedaŭros elspezojn por afiŝoj, anoncoj kaj uzos la servon de la radioĵurnalo, por diskonigi la aranĝon de tiu kurso. Plue estis aprobite, ekataki la radioĵurnalon por enkonduki esp-on en la ĉeĥoslovakan disaŭdigon.

Kara kontanto, laŭ raporto de s-ro kasisto Poláček estas Kč 515,82.

Pli grandaj donacoj: S-ro R. Nečas Kč 100,-, s-ino Alberto Viader Kč 30,-, s-ro Jansa Kč 20,-, s-ro Gryndler Kč 15,-, f-ino Vodáčková Kč 10,-, s-ro Válka Kč 10,-, s.-ro Topič Kč 10,- kaj sep anoj po Kč 5,-.

La libra fonduso kreskis je Kč 65,- kaj parto el ĝi estos uzita je bindo de valoraj libroj el la kluba biblioteko. Nombro de libroj 170.

En la novan laborsezonon, dum kiu vigla agado pere de ni estas esperata kaj en kiu ni venontjare solenos gravan, signifoplenan jubileon: 30 jaran ekziston de Esperantista klubo en Brno, ni iras kun devizo, nepre plenumenda celo: 500 membroj ĝis al la jubileo!

La stato de la klubo devas respondi al tia ĝojiga, sed ankaŭ pensiga jubileo. Kun la dirita nombro de klubanoj estos realigebla serio de avantaĝoj: abono de multaj gazetoj por la klubo, granda kaj interesa biblioteko, komforta, vasta klubejo, propaganda centro de esp. ne nur kiel de lingvo, sed ankaŭ kiel de ideo, ne parolante pri efika influo je la cetera publiko.

Tion ĉi ni deziras, pri tio ni ofte pensis, kaj per komuna laboro, ni ja scias ĉiuj kiel labori, ni per atingo de 500 membroj efektivigos la planatan staton kaj iom helpos al nia movado al fina venko.

9.9.1930


Bonvenigo de la gastoj de prezid. Vondroušek

19.9.1930


Komuna amuzo

23.9.1930


Sino Strejčková estis postulita ion rakonti, kion ŝi plenumis.

2.10.1930


Kunveno sur strato pro malagrabla lernejservisto, kiu ne volis enlasi nin pro ankoraŭ nericevita permeso de lernej-konsilantaro. Tiu ĉi kunveno kaŭzis al ni multe da gajeco.

7.10.1930


Sino Strejčková rakontis spritaĵojn

11.-12.10.1930


en Stadion grandega solena koncerto. Por ĉi tiu okazo estis presitaj …... flugfolioj, kiujn ricevis ĉiu partoprenanto ĉe la enirejo samtempe kun la bileto. Ĉirkaŭ 2000 flugfolioj estis disdonitaj. La disdonadon prizorgis kun plej granda afableco la tuta familio de gee-zoj Strejčková. Ĉi tie ni kore ilin dankas por ilia bonega servo farita al la espo-movado en Brno

14.10.1930


De la 7a-8a gvido de la kurso por komencantoj de s-ro Vondroušek. De la 8a-9a spritaĵoj rakontitaj de sino Strejčková, kaj sro Vondroušek

21.10.1930


Gvido de la kurso por komencantoj de sro Vondroušek de la 7a-9a. Post la 8a sino Strejčková rakontis pri „patrina koro“. Sekvis libera amuzo. Gasto el Vieo s-ro Sackenbacher.

Novembro 1930

katolikoj

Klubo de katolikaj esp-istoj aranĝis kurson por abiturientoj de la ĉeĥoslovaka industria lernejo (40 kursanoj) kaj por la amikaro de lernantoj (Učednická besídka Řemeslnické besedy Svatopluk) kun 25 partoprenantoj. En novembro 1930 fondiĝis el membroj de la klubo Kantista rondo gvidata de pastro Alois Kratochvil. Kunvenoj ĉiun ĵaŭdon en klubejo Koliště 5.

Progreso 1930, p. 103

4.11.1930


Sro Sackenbacher el Vieno prelegis. Poste sekvis libera amuzado.

11.11.1930


Diskuto pri la temo „paroli arĝento – silenti oro“. Diskuton aranĝis s-ro Vondroušek kaj partoprenis multaj anoj. Humuro estis vigla.

25.11.1930


Rakontado de spritaĵoj.

2.12.1930


Samideanoj kantis himnon kaj rakontis spritaĵojn.

9.12.1930


Post la kurso de s-ro Vondroušek sekvis kantado de himno esp-a kun violonakompano de s-ro Šamla. S-ino Strejčková tralegis leteron de germana s-ano Köhler el Berlino, en kiu li mencias Informan Bultenon. Libera amuzo.

11.12.1930

festo

Amuza vespero. La kora bonvenigo de s-ano Vondroušek, la entuziasmaj vortoj de nia juna kunbatalanto Ŝamla, lia majstra violonludado la ĉarma recitaĵo kaj babilaĵo de fraŭlino Baďurová, la kantoj de s-ino Nečasová faris sur ĉiun ĉeestantoj grandan impreson. Policista firmeco kaj samideana koro kunmiksiĝis en la deklamaĵo de s-ro Gryndler. Kaj specialan mencion meritas la Esperanta ĥoro de niaj katolikaj samideanoj. Tondre, sed sonore kaj elaste sonis la voĉon de l´ ĥoro kunfandiĝintaj kun la vokalriĉaj vortoj Esperantaj en muzikon ekstreme agrablan, en muzikon, kiu karesis malgraŭ sia forteco, ĉies orelon. Ĉeestantoj: 150 – 160 personoj.

Esp. Klubo aranĝis amikan vesperon la 11. Dec. 1930, dank' al valora helpo de Ges-oj Strejček, S-ro polica inspektoro Drlík. Partoprenis ĉ. 150 personoj. Malfermis kaj salutojn de ĈAE transdonis S-ro Vondroušek, komitatano de ĈAE, Esp. kaj ĉeĥe parolis S-ro Jiří Šamla, kantis S-ino Nečasová, deklamis Blaženka Baďurová, filineto de polica inspektoro, S-ro Šamla violonludis. Ĥoro de Katolika esp. Klubo kantis. Polic. Gryndler (en uniformo kun ŝildeto "Esperanto") deklamis poemon „La policano". Post paŭzo sekvis unuakta komedio „Letero de malfidela edzino". Ĉio finis per danco. Humoro tre bona, same la financa rezulto. Progreso 1930, p. 103


19.12.1930


Komuna amuzo. S-ro Vondroušek finas kurson kaj deziras al ĉiu feliĉajn festotagojn. Disdonataj estis dankleteroj al la efikintoj kaj kunhelpintoj okaze de festeno aranĝita la 11.XII.1930.

------------------

---------------------------

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------

1931



13.1.1931


Komuna amuzo

20.1.1931


Kurso por komencantoj de s-ro Vondroušek. Libera amuzo.

3.2.1931


Enskribo por komencantoj kaj por progresintoj. Daŭriga parolado de s-ro Válka.

10.2.1931


La klubo havis ekzotikan viziton en persono de juna mondvojaĝanta skolto s-ro Mustapha el Javo. Parolis pri sia lando. Post lia parolado sekvis parolado de s-ro Gargula el Lodž pri siaj vojaĝaj spertoj. Komenco de la 2. kurso por komencantoj gvidata de s-ro Vondroušek kaj duonhora kurso gvidata de s-ino Strejčková

17.2.1931


De la 7-8 kurso de s-ro Vondroušek, 8-8.30 kurso por progresintoj, gvidis s-ino Strejčková. 8.30-9 parolis s-ro Gargula pri Bialistoka klubo.

24.2.1931


Gvido de kurso por komencantoj de s-ro Vondroušek. Duonhora gvido de kurso por progresintoj de s-ino Strejčková. Libera amuzo.

3.3.1931


Kurso por komencantoj de s-ro Vondroušek. Duonhora kurso por progresintoj de s-ino Strejčková. Libera amuzo.

10.3.1931


Parolis s-ro Gargula pri Sovetio. Antaŭ parolo de s-ro Gargula vicprezidanto transdonis libron kiel donacon de komitato „Per balono al norda poluso“, por la senpaga gvido de la kursoj dumvintraj.

17.3.1931


Gvido de kurso de s-ro Vondroušek. Parolado de s-ro Gargula pri Ruslando.

21.3.1931


vespereto por festi 30 jarojn de la klubo

22.3.1931


Valná schůze klubu v salonku Živnostenské banky Veveří

24.3.1931


Gvido de kurso de s-ro Vondroušek. Por progresintoj de s-ino Strejčková. Sekvis komuna amuzo. La vespero rapide pasis.

21.4.1931


S-ro Šamla invitis al ekspozicio kaj ĉeĥoslovaka esp. kongreso en Pardubice. S-ro Gargula estris ludon.

28.4.1931


Komuna amuzo.

5.5.1931


S-ro Gargula priskribis lastan ekskurson kaj invitis al la 3a ekskurso.

26.5.1931


Ivan Blatný komencis lerni ĉe M. Strejčková ĵaŭde je la 4-5 horo la 28.5.1931

9.6.1931


Sinjoro prezidanto Baďura salutis ĉiujn ĉeestantojn, precipe la gaston s-ron Chudoba el Stonava (Silezio) kaj anoncis la ekskurson al la ekspozicio Slavkov je la 12-an de julio. S-ro Gargola parolis pri siaj aventuroj tra Pollando kaj rakontis ŝercan rakonton.

23.6.1931


Komuna amuzo. Gaja vespereto.

13.7.1931


Oni ekskursis al Slavkov




20.8.1931

komitato

komitata kunveno - decidis transiris al nova klubejo en Veveří 28

7.9.1931


Vizitis Brnon ge-oj: S-ino Emma Arton, profesorino el Torino, S-ro D-ro Luigi Superbi, medidinisto el Firenze, S-ro Paolo Meazzi, komercisto el Milano. Je la 20-a horo bonvenigis ilin ĉe la stacidomo ge-oj Strejčková, Strejček, Vondroušek, Šrámek kaj Šamla. Enloĝigo en „Slavia“. Duan tagon gvidis ilin s-ro Šamla al Špilberk, ekspoziciejo kaj ĉiuj aliaj vidindaĵoj de Brno. La gastoj, tre kontentigitaj (s-ro d-ro eĉ kun brikero el Špilberk en sia poŝo) forveturis tagmeze al Praha. Jíša

8.9.1931


Kunveno en nova klubejo Veveří 28. Sinjoro Vondroušek klarigis la bezonon de nova klubejo. Unuvoĉe akceptita de la anoj kaj venonta mardo kunveno en „Dopr“.

17.9.1931


Interesa kluba programo. En „Dopr“ ni malbone sukcesis, kvankam la ejo tre taŭgis, sed la estro vendis la restoraciejojn al „Inka“ do ni denove revenis lernejon.

22.9.1931


Sro Vondroušek denove devis entuziasmigi por nova klubejo trovita per li en „Passage“.

29.9.1931


Unua kunveno. La ejo tre taŭga, al ĉiuj plaĉis. Parolis s-ro Vondroušek, Sonnenfeld kaj sro Gargula. Sino Strejčková gvidis adjektivludon.

6.10.1931


Dua kunveno en Passage. Bonvenigo de sinjoro Baďura. Parolis s-ro Gargula, Gründler. Sino Strejčková gvidis la adjektivludon. S-ro Vondroušek ekkomencis kurson por komencantoj, 9 personoj.

13.10.1931


Sro Gargula kritikis per ĉeĥa lingvo klubon. Ekestis diskuto. Poste sino Strejčková gvidis divenludon. Sro Vondroušek havis la duan lecionon de la kurso.

21.10.1931


Sro Gargula interdiskutis kun s-ro Baďura. Sino Strejčková prezidis. Parolis juna gasto Ivan Blatný kaj s-ro Sonnenfeld. Sro Vondroušek gvidis ludon kaj havis la trian lecionon de la kurso.

27.10.1931


Sro Šamla parolis pri Ameriko laŭ libro de B. Ženatý. Li ankaŭ rememorigis morgaŭan nacian feston, komparante ĝin kun la amerika. S-ino Strejčková gvidis sukcese du ludojn, „Ĝardeniston“ kaj memorludon. Krom tio vizitis nian klubon s-roj Horák, Markovič, Moudrý, lernantoj esp. ĉe s-ro Ša. Humoro estis tre bona kaj tutan vesperon sonis tra la klubejo gaja rido. Ša

3.11.1931


En hodiaŭa „Bulteno“ aperis pentraĵo de pentristo O. Crhounek. La prezidanto, s-ro Baďura bonvenigis ĉiujn anojn, same kiel nian gaston, samideanon Freund el Moravská Ostrava. S-ro F. studas studas ĉi tie medicinon kaj tuj aliĝis kiel ano. S-ino Strejčková gvidis ludon „Skribado de amleteroj“. Humoro – gajega. La kunveno daŭris ĝis 10 ½.

8.11.1931

Stanislav Kamarýt

Parolado en Hotelo Passage. Prof. dr. St. Kamaryt, prezidanto de ĈAE, parolis pri tiu-ĉi organizaĵo. Ekestis interesa debato. Oni pridisputis la rilaton de ĈAE al kluboj, isoluloj kaj al la movado. La ĉeestantaro, sub instigo de sam-o Válka deklaris sin por malaltigi la kotizon. Krom tio oni parolis pri „la progreso“. La debato daŭris 2 horojn. S-ro Kamaryt eldiris laŭdon kaj admiron al la komitato.

10.11.1931


Post la saluto al ĉiuj ĉeestantoj per prezidanto s-ro Baďura, sekvis „Persekutleteroj“, kiujn gvidis s-ino M. Strejčková. Amuzo estis tre bona kaj la vespereto tre gaja tial, ke oni ankoraŭ je la 23a horo malvolonte disadiaŭisĝis.

17.11.1931


Anstataŭante s-ron Baďura, la vicprezidantino s-ino Strejčková, bonvenigis la anojn kaj precipe s-inon Höffner, multjaran esp-istinon, kiu denove venis en nian rondon kaj tuj aliĝis kiel membro. S-ino S. sciigis ankoraŭ la rezulton de Scherer paroladoj kaj kune kun la partoprenantoj difinis esp-antajn vortojn. Poste ŝi gvidis gajan klaĉludon. S-ro Vondroušek tralegis leteron de s-ro Kamarýt, en kiu la lasta plendas pri granda perdo da tempo, kiam oni dum lia vizito pridiskutis la kotizojn (laŭ lia opinio malgrava afero).

24.11.1931


Prezidanto s-ro Baďura bonvenigis la anojn kaj transdonis la vorton al s-ro Vondroušek, kiu parolis pri arto. Poste ekestis diskuto pri tiu ĉi temo, kiun partoprenis s-roj Válka kaj Hoffner. S-ino Strejčková gvidis poste gajan adjektivludon. Kasisto de nia klubo, s-ro Poláček dum tuta vespereto senlace malgrandigadis la monprovizon de la anoj vendante al ili: esperantajn insignojn, krajonojn, poŝtkartojn, glumarkojn. Venonte li jam volas vendadi sukeraĵojn. Terura homo! - Ĉu ne?

1.12.1931


Malĝojan aferon oni malovris. Samideanino vicprezidantino estas okupata pro iu ridinda afero, por povi organizi tiel la ŝercon. La proceso estis prokrastita je venontan semajnon. „oficialaj personoj: juĝisto – s-ro Válka, ŝtata prokuroro – s-ro Sonnenfeld, pledanto – s-ro Vondroušek kaj multaj atestantoj. Dum tiu-ĉi ludo oni bone amuzis sin, kaj preskaŭ ĉiuj anoj estis devigataj paroli. Oni akceptis la proponon de s-ro Hoffner kunveni ĉi tiun sabaton en hotelo Avion por konversacii.

5.12.1931


BRNO. Klubo de katolikaj esperantistoj aranĝis 5-an de decembro por senlaboruloj teatran prezentadon en „Ochranovna mládeže". Oni ludis komedion de Kafka: „Anděl Strážný" kun bona sukceso. Marde la 8. 12. je festotago de Mario Virgulino estis nia honora protektanto nomita episkopo de Brno. Nia klubo partoprenis la sanktan meson kun flago de katol. esp-istoj. Ni deziras al Lia episk. moŝto Dro Jos. Kupka ĉion plej bonan, multe da sano kaj por ni Lian amon kaj benon por nia movado. 15-an dec. kantis nia vira horo je la „kristnaska vespereto", kiun aranĝis Esperantista klubo en Brno en „Hotel Passage". Membra kunveno okazis 17. 12. je 8a horo vesp. Al ĉiuj membroj deziras Klubo de katol. esper, „Gajan kristnaskon kaj feliĉan novan jaron." (Ligilo 1932, p. 7)

8.12.1931


Oni daŭrigis la juĝan ludon de lasta marto. La ludo al ĉiu plaĉis kaj oni deziris ankoraŭ daurigi similan proceson. La humoro estis tra gaja kaj oni nur malvolonte adiaŭis.

15.12.1931


Kristnaska prograqmo kun desertoj

ESPERANTISTA KLUBO BRNO rememoris en sia semajna kunveno, la 15an de decembro la naskiĝtagon de nia majstro per parolado de s-ro prez. Baďura. La kunveno estis plibeligita per ornamita kristnaskarbo, sub kiu troviĝis preskaŭ por ĉiu ano kelkaj donacetoj. Niaj samideanoj montris grandan komprenon alportinte tortojn kaj diversajn unuaklasajn desertojn, per kiuj estis tute senpage regalataj la ĉeestantoj. La katolika kantistaro eksonigis la esperantigitan kanton „Trankvila nokt, sankta nokt". Same plaĉaj estis la deklamadoj de 12-jara f-ino B. Baďurová (Ho, mia kor'. La roseto.) kaj s-ro J. Blatný (Nova kanto) niaj plej junaj gesamideanoj. 12-jara gimnaziano, s-ro Blatný, kvankam nelonge lernanta esperanton, tamen jam kun ĉiu kuraĝe parolas esperante. La poemon li deklamis kun granda sento. La vespero estis tiom plaĉa, ke neniu volis rehejmiĝi. Vicprez. Strejčková (Ligilo 1932, p. 15-16)

El la kluba kroniko: Hodiaŭa kunveno estis pliriĉigita per kristnaska programo. S-ino Strejčková donacis ornamitan kristnaskarbon. Ĉiuj samideaninoj alportis sukeraĵojn, kiuj estis prezentitaj al la ĉeestantoj. La geklubanoj sendis al ŝi „per Jesueto“ donacetojn. La kunvenon ĉeestis du bulgaraj samideanoj. La kunveno estis malfermita per prelego de s-ro Baďura. Sekvis himno – gramofondisko. Krom tio la katolikoj kantis „Trankvila nokt', sankta nokt'. Fraŭlino Baďurová kaj s-ro Blatný kun granda sukceso deklamis poemojn. Humoro de ciuj estis bonega kaj oni revenis hejmen ĝis post la noktomezo.

22.12.1931


Ĉi tiun fojon venis pro la proksimiĝanta Kristnasktago nur malmultaj membroj. Oni komune amuzis sin. Ĉar la parketoj estis nove oleumitaj kaj tial tre glataj, kelkaj anoj falis senakcidente teren. Nature sekvis tiun ĉi faladon grandega ĝenerala rido.

29.12.1931


Samideanino vicprezidantino Strejčková komencigis laŭ deziro de kelkaj anoj juĝludon, kiu al ĉiu klubano plaĉis.

----------------

---------------------------

--------------------------------------------------------------------------------------------------------

1932



12.1.1931


S-ro Hoffner parolis pri senarmado. Lia parolado al ĉiu plaĉis. La klubo decidiĝis mezi stampilon je liston de interesuloj por malarmado, sendata al Ĝenevo.

2.2.1932

M. Strejčková

BRNO. ESPERANTISTA KLUBO. La 2an de febr. estis malfermita kurso por komencantoj. (Senpaga). La propagandon ni faris per flugfolioj, gazetoj kaj per radio. Aliĝis 45 personoj. La kurso estis malfermita per parolado de sro Jiří Šamla-Strejček, kaj okazas ĉiumarde je la 1930-21a h. en la lernejo, Veveří 28. Gvidas srino Strejčková (Ligilo 1932, p. 21) - Kroniko: Hodiaŭ komenciĝis en la lernejo senpaga esperanto-kurso por komencantoj. Kurson ekkomencigis sam-o Šamla per ĉeĥa parolado pri esperanto, kaj f-ino Baďurová per du poemoj en esperanto. La kurson gvidas sam-ino M. Strejčková laŭ bildoj. Partoprenis 45 personoj.

20.2.1932

M. Strejčková

Komencita nova kurso por komencantoj

printempo 1932


BRNO Klubaj kunvenoj, kiuj okazas en bela saloneto, estas vizitataj de multaj samideanoj. En la klubo bele parolis sro Hoffner pri la paca movado, organizis la subskribadon por la senarmigo, en alia kunveno li parolis elokvente pri G. Washington, sro Sonnenfeld pri ekonomiaj demandoj. Alian vesperon ni gaje pasigis per rakontado de gajaj epizodoj, anekdotoj, ludoj k. t. p. (Ligilo 1932, p. 30-31) BRNO. Kunvenoj de brnaj esperantistoj okazas regule ĉiumarde je la 20-a en bela klubejo (box 1) de hotelo Passage. Venu, vi estos kontentaj. (ligilo 1932, p. 38)


20.3.1932

klubo

Valná hromada klubu v klubovní místnosti hotelu Passage. Ĝenerala kunveno komencis je la deka kaj finis du horojn post la ekkomenco. La kunvenon, kiu estis tre interesa, vigla kaj propramriĉa gvidis prezidanto, sam-o Baďura. Liberaj proponoj estis kelkaj. La disputon pri ili vigle kaj amuze partoprenis preskaŭ ĉiu ĉeestanto. Estis decidite ekrilati kun pacifistaj, etikaj kaj similaj organizaĵoj kaj proponi al ili nian kunlaboron. Plie oni decidis postuli de la magistrato la nomigon de iu strato „Esperanto“ aŭ „Strato de dr. L.L.Zamenhof“ kaj multajn aliajn aferojn.

BRNO Esperantista Klubo okazigis sian ĝeneralan kunvenon 20. 3. 1932 en Hotelo Passage. Prezidis sro insp. Baďura. Vigla diskuto pri diversaj proponoj de klubanoj montris intereson de anoj pri la kluba vivo. Akceptita propono pri kunlaborado de klubo kun pacaj, etikaj kaj similaj organizaĵoj. Starigita informa servo, konsistanta el 4 membroj, kiuj prizorgos priesperantajn sciigojn en gazetaro. Denove estis decidite, peti la urbestraron, ke ĝi nomu ian straton Zamenhofa aŭ Esperanta. Nova komitato: s inoj Strejčková, Adamcová, s-roj Buďura, Vondroušek, Hoffner, Nečas R., Poláček, Strejček kaj Topič (Ligilo 1932, p. 31)

5.4.1932


Laŭ propono de sam-o Vondroušek oni decidis, ke ankaŭ nia klubo lasu engravuri sian nomon en la granitan tabulon starigotan okaze de plantado de Esperanto-arbo dum ĉi jara Esperanto-kongreso en Olomouc. Ĉar tio estus sufiĉe granda financa perdo por nia klubo, kelkaj anoj donacis po Kč 10,-.

17.4.1932

M. Strejčková

RADIOJOURNAL BRNO dissendas la 17-an de aprilo je 18.45-19.05 esperantan paroladon se s-ino Strejčková: „IX tutsokola kongreso en Praha." Samideanoj, kiuj aŭskultos tiun ĉi paroladon, sendu dankesprimojn al Radiojournal Brno, Kounicova, Stadion (Ligilo 1932, p. 30)


31.5.1932


RADIOJOURNAL BRNO dissendados regule ĉiun mardon je la 18a horo esperanto-paroladon. La unua parolado okazos la 31an de majo je la temo: „Ĉsl. respubliko", historia skizo. Ni petas ĉiun, sendi dankesprimon al la supre menciita radio-stacio. Oni multe helpos per tio al la afero. Jam nun ni antaŭdankas ĉiun. — Korespondaĵojn sendu al M. Strejčková, Radiojournal, Brno. La dua parolado okazos la 7-an de junio (Ligilo 1932, p. 47)

21.6.1932

M. Strejčková

Marie Strejčková parolis pri la temo: Ĉeĥa literaturo.

RADIOPAROLADOJ DE RADIOJOURNAL BRNO. Dank' al la penado de sino M. Strejčková kaj leteroj de samideanoj, Radiojournal Brno, ĈSR, permesis regulan, ĉiusemajnan dissendadon de Esp.-paroladoj. La dissendado okazas ĉiumarde precize je la 18-a horo kaj daŭras kvaron-horon. La paroladoj celas plilarĝigi la sciojn pri ĉeĥoslovaka respubliko el historia kaj kultura vindpunktoj, Ili estos ne nur tre interesaj, sed ankaŭ amuzaj. Aŭskultu ĉiun mardon!. Aŭskultontoj, sendadu viajn dezirojn al la supre menciita sendostacio. Samtempe ni dankas al ĉiuj, kiuj okaze de la lasta parolado de Brno sendis dankesprimojn kaj tiel multe helpis al nia afero. — La 21./VI. parolis M. Strejčková je temo: Ĉeĥa literaturo. La 28./VI. parolos sro J. Šamla pri Samtempa teatro kaj filmo en ĈSR. (Ligilo 1932, p. 57)

28.6.1932

J. V. Šamla

Samtempa teatro kaj filmo en ĈSR

16.-26.8.1932

J. Banzet

LOVČICE APUD BRNO. Libertempan kurson de Esperanto aranĝis vigla samideano J. Banzet de la 16.-26. de aŭg. 1932. Li instruis ĉiutage po 3 partoj pli ol 20 gejunulojn de 8-20 jaroj. (Ligilo 1932, p. 73)

11.10.1932


Enskribo por la kurso, 5 enskribiĝis.

18.11.1932


Komenciĝo de l' kurso, 10 partoprenantoj novaj, 3 malnovaj, instruis Vondroušek.

27.10.1932

J.V. Šamla

Th. Kilian

RADIOJOURNAL BRNO elsendas regule (samtempe al Moravská Ostrava) esperanto-kurson por komencantoj. La dissendoj okazas ĉiam marde kaj ĵaŭde de 17.50 ĝis 18. horo. La kurson gvidas sro Th. Kilián el Třebíč laŭ la lernolibro de Nový Lid. La 27an de oktobro elsendis post la 22a horo Radiojournal Brno paroladon de sro J. Šamla, je honorigo de la Ŝtata festotago. (Ligilo 1932, p. 71)

8.11.1932


Parta pritrakto de l' kluba vespereto. Poste estis deklamita Ezopa fablo de Kalocsay.

15.11.1932


Pritrakto de l' programo por nia soleno. S-no Vondroušek parolis pri la difina artikolo k.a. gramtikaĵoj.

22.11.1932


Invito al la parolado de s-ano Bleier el Budapest k. pritrakto de la koncernaj aranĝoj. Plua diskuto pri la programo k unua ekzameno por la teatraĵo ludota dum nia vespereto sub reĝisoreco de s-ro Hoffner.

29.11.1932

Bleier

Parolado de s-ro Bleier el Budapest pri Esperanta literaturo k verkistoj kun deklamo de poemoj. Samtempe libera ekspozicio.


----------------

-------------------------

---------------------------------------------------------------------------------------------------------

1933

kroniko

En la kluba kroniko estas nur subskriboj, sed mankas priskribo de programoj, tamen okazis 52 kunvenoj.




1934


45 kunvenoj, en la kroniko sole subskriboj, nur escepte ankaŭ programo

6.3.1934


S-ro Hoffner parolis pri prez. Masaryk okaze de lia 84-jara naskiĝdatreveno. Menciis unikan antaŭlaboron k preparon de nia prezidanto por lia misio. Plue oni pritraktis ŝancojn k eblecojn aranĝi prezentadon de la sveda aktora grupo.

28.8.1934


Lego de leteroj de eksterlandaj korespondantoj

4.9.1934


Tradukoj el La Pirato.

11.9.1934


Traduko de artikoloj el legolibro de s-ano Kilian, poste divenludo.

18.9.1934


Societaj ludoj

25.9.1934


S-ano Russo, bulgara samideano, altlerneja studento, parolis pri E. k. esperantista vivo en sia lando, pri Esperanto-insulo k. poste sekvis societaj ludoj. Partoprenis ankaŭ s-ro Střihavka, unu el la plej malnovaj brnaj esperantistoj.

2.10.1934


Raporto pri la libra ekspozicio ĉe librovendejo „Minerva“ sur Veveří str. (entrepreno de la propaganda semajno); poste lego de letero el Japanujo k. societaj ludoj

9.10.1934


Dum la tuta vespero societaj ludoj

16.10.1934


Lego de artikolo el Literatura Mondo, lego de letero el Sovetio k. libera amuzo.

23.10.1934


S-ano Sonnenfeld prelegis pri deveno de ideo pri internacia lingvo, pri esp. , kialoj de ĝia disvastiĝo k. ĝiaj superecoj. Tradukis ĉeĥen s. Vondroušek. Poste libera amuzo.

6.11.1934


Raporto pri novaĵoj, lego el la Pirato, trarigardo de libroj

11.12.1934


Amuza kunveno sub protekto de Ste Nikolao. Programon prizorgis s-ano Vondroušek, deklamis s-ano Russo, donacojn prizorgis anĝelo Polášková, kason s-ano Borkovec, same timiga kun tintanta kaso kiel diablo.

18.12.1934


Lego k. ekzercoj lingvaj.

------------------

----------------------------

------------------------------------------------------------------------------------------------------------

1935


49 kunvenoj, sed ne ĉiam indikita programo

15.1.1935


Prelegisa s-ano Hoffner pri Nacio, naciismo. S-ano Vondroušek tra la libraro. S-ano Borkovec: Lingvonormigo en la elektrotekniko, k. ludis gramofonon.

22.1.1935


Lego el la lernolibro, poste libera amuzo.

25.1.1935


Valná schůze v hotelu Passage

5.3.1935

Hoffner

Prelegis s-ro J. Hoffner pri prez. T.G. Masaryk, s-ro Borkovec legis „Masaryk-horo“ el libro de E. Ludviq. Gramofono.

23.4.1935

Neužil

S-ro lernejestro Neužil el Olomouc okaze de sia ĉeesto en Brno vizitis nian klubon kaj rakontis al ni amuzajn anekdotojn kaj legis siajn poemojn ĉeĥajn k. ankaŭ esperantajn.

29.4.1935

ĝenerala kunveno

Eksterordinara membra kunveno. La kunveno malfermita de s-ro Vondroušek post diskuto, en kiu partoprenis ĉiuj partoprenantoj, decidas aranĝi la tutŝtata kongreson de Esperanto en Brno, sed ni atendas nepran financan subtenon de ĈAE, se tiu kunveno mankus, ne okazos la kongreso. - Poste estis elektita kongresa komitato. Jen la komitatanoj: s-ino Adamcová, s-ro Borkovec, s-ro Berka, s-ro Drdla, s-ino Jelínková, f-ino Klimová, s-ro Střihavka, f-ino Šiprová, s-ro Vondroušek, s-ro Chlup. S-ro Berka prizorgos esp. predikon k meson, samtempe intencas aranĝi katol. kunvenn en kadre de la kongreso.

10.12.1935

TRAKT

Komuna kunveno de la Esperantista klubo en Brno kaj TRAKT, Germana esp. klubo en Brno kaj Katolika esp. klubo en Brno.

----------------

--------------------------

----------------------------------------------------------------------------------------------------------

1936


46 kunvenoj, programoj kutime ne indikitaj

14.7.1936

Pamporov

Prelego de s-ro Pamporov (Sofia) pri idealistaj k etikaj movadoj en Bulgario.

8.9.1936

Hoffner

Prelego de s-ro Hoffner pri Lázně Bělohrad

22.9.1936


Lego k traduko el la rakontaro de Karinthy „Norda Vento“

6.10.1936


Raporto de s-ro Burýšek. s-ino Bednářová k profesoro Tuček pri la nuntempa situacio k pri la brusela konferenco por organizo de l' paco.

27.10.1936

Kalavra

Perec Kalavra el Varna (Bulgario) – tiu i libro estas spegulo de kiu ni povas vidi kiom da gesamideanoj vizitos tiun ĉi esperantan klubejon. Ankaŭ montras kiom da multe estas disfastigata la esperanta movado. La esperanta movado vivas kaj vivos! Laboru ĉiuj por la fastigado de esperanto!

1.12.1936

Seppik

Konversacia leciono de s-ano Seppik

----------------

---------------------------

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------

1937


51 kunvenoj

17.8.1937

Kalocsay

literatura vespero kun K. Kalocsay (61 ĉeestantoj)

21.11.1937

Kola Ajayi

Prelegis s-ano Kola Ajyayi pri sia aventurplena vivo k. s-ano Bároch pri esp. literaturo. Samtempe malgranda libra ekspozicio.

----------------

---------------------------

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------

1938


43 kunvenoj

4.1.1938


Kunvenon partoprenis Martin Novosad el Trnava (30-jara), posta budhana monako kaj sciencisto en Srilanko

11.1.1938

Martin Novosad

Přednáška o buddhismu (informace v jeho knize Základy buddhismu). Kluba kroniko: Prelego de s-ano M. Novosad el Trnava pri Budhismo kiel pri filozofio.

19.2.1938


Ĝenerala kunveno de EK Brno

28.6.1938

Jeřábek

Hodiaŭ mortis instruisto Josef Jeřábek, dolora perdo por nia klubo k tuta movado en Brno. Lia memoro estis honorigita per ekstaro.

3.9.1938

Gasto el Norvegio

Eksterordinara kunveno – Mi estas tiel feliĉa, ke mi devis renkonti samideanojn en eksterordinara kunveno en la Brno klubo. Mi deziras ĉion bonan al la klubo kaj al Ĉeĥoslovakio. Kaja Graff Notrmen, Trondhein, Norvegio

---------------

---------------------------

----------------------------------------------------------------------------------------------------------

1939


11 kunvenoj, lasta 26.9.1939

--------------

---------------------------

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------

1940



25.6.1940


Likvida ĝenerala kunveno, hotelo Passage (Theodor Kilian, Jos. Vondroušek, Horák, Tom Borkovec, Heda Borkovcová, Magd. Jelínková, Jan Jelínek, Jan Dominik, Nečas)

-----------------

--------------------------

------------------------------------------------------------------------------------------------------------