Kluba prelego "Malfacila vivo de afrikaj virinoj" 25.3.2009 Z.Závodný

 

      La situacio por virinoj en politike nestabilaj, malriĉaj landoj en centra Afriko kiel Kongolando, ĉadio, Sudano, Ugando kaj aliaj estas katastrota.

Tiuj landoj konstante baraktas en fratmurdaj militoj. Kaj la ĉefaj viktimoj dum la mi1itoj, kiuj furiozis en Kongo D.R. kaj aliaj diktaturoj, estas virinoj. Ekzemple virinoj en Kongo konis ĉiajn humiligojn. Dum la milito virinoj estis murditaj kvazaŭ musoj kaj multaj estits entombigitaj vivantaj. Sennombraj estis kaj estas seksperfortitaj tagojn post tagoj. Oni notis en Ituri, oriente de Kongo, pli ol 1000 virinoj seksperfortitaj tage. Aldone al tiu situacio estas granda procento de virinoj ne alfabetigitaj; la granda procento de virinoj ne edzinigis pro la multekosteco de la doto. Dotigi en Kongo fariĝis por gepatroj ia komerco. Pro tio, multaj viroj ne kapablas edzigi kaj multaj virinoj maljuniĝas ĉe la gepatra hejmo. Pri la  nehumana tradicio de kripligo do knabinaj seksorganoj /FGM Female Genitale Mutilation/ certe pli kompetente parolos niaj medicinaj fakulinoj. /Jana kaj Marie/.

       La militoj en Afriko ne okazigis nur seksperfortojn, murdojn, forkonduko de infanoj, el kiuj poste kreskas freŝaj militantoj aŭ seks-sklavinoj, sed ankaŭ okazigis grandan procenton da aidosulinoj. Multaj soldatoj senditaj al Kongo por subteni la registaron aŭ por subteni la  ribelantaron estis aidosuloj. Ekzemple Jitka Škovránková, estrino de malsanulejo en Ugando, en urbeto BUIKWE ĉe la Viktoria lago konstatis, ke 50% de sango de soldatoj estis HIV-pozitiva.

Kaj jen kion rakontas junulino en hospitalo de Goma, oriente de Kongo: „La soldatoj /ribelantoj/ alvenis nian vilaĝon, murdante multajn gevilaĝanojn, interaliaj miajn gepatrojn kaj niajn fratojn. Ok ribelantoj seksperfortigis min. Post ilia aĉa ago, unu el ili pafis min ĉe la vagino. Jen kial mi estas ĉi tie en hospitalo. Kuracistoj faras ĉion por sanigi min. Bedaŭrinde la ribelantoj infektis al mi la aidosan viruson. Nun mi preferas morti ol vivi.“

      Virinoj en Kongo kaj aliaj malriĉaj afrikaj landoj, en kiuj militoj furiozas, treege suferas kaj ili estas treege martirigitaj. Malriĉeco, malsano, aidoso, seksperforto kaj vidveco estes iliaj ĉiutagaj kunuloj.

         Ĉeĥa kuracisto, doktoro Marcel Drlík, interese priskribas sian libervolan agadon en Centrafrika Respubliko en urbo Bozoum, komence de la nova jarmilo.

    En ci tieaj mizeraj kondiĉoj, kiam nenio estas memkomprenebla, estas multe pli evidente ol en Eŭropo, kiuj vivvaloroj estas vere esencaj kaj kiuj ne. Tiuj esencaj estas nur kelkaj kaj nepre ne temas pri tiuj, kiuj nin ĉiutage atakas de la televidaj reklamoj. AIDOSO kune kun malario kaŭzas plej multon de mortoj en la malsanulejo. Bedarinde klarigado, kiu povus konduki al la ŝanĝo de le konduto de centrafrikanoj, mankas ĉi tie. Iu ajn mencio pri aidoso estas senvalora. Laŭ la opinio de multaj indiĝenoj temas nur pri „e1pensaĵol“ de blankuloj. Paroli pri aidioso estas simple tabuo. Doktoro Drlík estis ŝokita kie1 rapide ĉi tiu malsano en Afriko disvastiĝas. Ekzemple, laŭ lia supozo 15 procentoj de la loĝantaro de Bozoum estas HIV-pozitivaj personoj. Doktoro Drlík helpis ekipi la malsanulejon per multaj modernaj medicinaj aparatoj. Bedaŭrinde dum kelkmonata bataloj inter malamikiĝintaj partioj en januaro 2003 la malsanulejo pereis.

Do kion nun fari? Virinoj en Afriko bezonas financan autonomion kaj instruadon, sen tio, eble okazos paco en la lando, sed ne por virinoj. La virinoj estas por nutri la familion sed riskas morton ĉiutage. Bedaŭrinde la internacia komunumo silentas, pro siaj riĉaĵoj.

Estas ĝojige, ke esperantistoj el siaj modestaj enspezoj ne hezitas  partigi sian propran mankon kun afrikaj amikoj kaj aktivante en diversaj sociaj movadoj prezentas alternativojn: „Do, anstataŭ fratmurdaj bataloj komenci veran dialogon sur komuna bazo, kiun provizas Esperanto kaj ideoj ligitaj al ĝi - tio estas toleremo kaj reciproka estimo, frateco kaj amo al proksimulo. Unuaj paŝoj jam estis faritaj, ekzemple en Burundio sinjorino  Tereza Kapista instruas Esperanton al 70 etaj kursanoj, malgraŭ tre malfavoraj kondiĉoj /manko de lernolibroj, manko de akvo, ni ne parolu pri telefonoj aŭ komputiloj.

En Senegalio, ĉefurto Dakar, prezidanto de Senegala Esperanta Asocio, s-ano Alfonse Diatta, serĉas kontaktojn kun Esperanto-asocioj en Orienta Eŭropo, por estigi amikecajn rilatojn kun Esperanto-asocioj.

En Togolando 239 infanoj kaj junuloj kadre de feriaj kursoj lernis Esperanton en Instituto Zamenhof /Togolando/

Valoraj por informado de internacia komunumo pri bezonoj de afrikaj virinoj estas ankaŭ Esperantaj tradukoj de similaj libroj kiel la "Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko“ de doktoro Marcel Drlík. Centjara tradicio de nia Esperantista klubo en Brno estas, laŭ siaj eblecoj ne helpi mildigi suferadon de Afrika, malriĉa loĝantaro kaj ĉiurilate subteni gesdamideanojn en Afriko. Kunlabore kun la Afrika Komisiono de UEA. Aparte varmajn rilatojn kun samideanoj en Tofgolando konservas honora prezidanto de nia klubo magistro Zdeněk Hršel.

 

Do, karaj gesamideanoj! Ni ne lamentu, ne ploru kaj sciu, ke nia oferema laboro alportas esperon kaj pacon ankaŭ por Afriko.