Mark TWAIN [mark tŭejn]

estas plumnomo de la usona aŭtoro Samuel Langhorne CLEMENS [SAM-juel LANG-orn KLE-menz] (30. 11. 1835 - 21. 4. 1910).


Twain naskiĝis en vilaĝo Florida, en usona ŝtato Misurio, al advokato John Clemens kaj lia edzino Jane. La vilaĝo havis cent loĝantojn kaj li ŝerce diradis, ke li kreskigis la nombron de la loĝantaro je unu procento. Kelkajn tagojn antaŭ lia naskiĝo proksimiĝis al la Tero la fama Halley-kometo kaj li kredis, ke ĝi aŭguris lian eksterordinaran vivon kaj ke li mortos en 1910, kiam ĝi revenos - kaj tio efektive okazis.


Li estis la sesa el sep infanoj, sed nur tri liaj gefratoj ĝisvivis plenkreskecon: la plej aĝa frato Orion (1825-1897), fratino Pamela (1827-1904) kaj pli juna frato Henry (1838-1858), kiu mortis dudekjara ĉe eksplodo de vaporŝipo. Kiam Sam estis kvarjara, la familio translokiĝis al la urbeto Hannibal, kiu li travivis sian infanecon. Kiam li estis 12-jara, la patro mortis kaj lia frato Orion aĉetis presejon kaj akceptis la junan Sam kiel presistan lernanton. Ili eldonis gazeton Hannibal Journal, al kiu kontribuis ankaŭ la talenta knabo.


Tamen li tre sopiris fariĝi piloto de vaporŝipo sur Misisipo. En 1855 li foriris al St. Louis kaj efektive fariĝis pilota lernanto kaj en 1858 akiris rajtigilon por pilotado. Li kredis, ke li restos ĉe tiu metio ĝis la fino de la vivo, sed la intercivitana milito Nordo kontraŭ Sudo (1861-1865) rompis la navigadon kaj li foriris kun la frato Orion okcidenten, unue por serĉi arĝenton, sed fine li fariĝis ĵurnalisto kaj tiam li komencis uzi la nomon Twain.


Ankoraŭ kiel junulo sur vaporŝipo li aŭdis mezuristojn krii ĵargone: "mark three"!, "mark twain!" = "marko tri!", "marko du!"; pri markoj sur la profundec-mezurilo. Du klaftoj (proskimume 4 metroj) estis minimuma profundo, al kiu povis kuraĝi Misisipa vaporŝipo. Twain mem rakontas en la Vivo ĉe Misisipo, ke la pseŭdonomon unue uzis la maljuna kapitano I. Sellers, kiu sub tiu nomo publikigis siajn rememorojn pri la rivero, kion la ceteraj pilotoj enviis. Clemens dezirante plaĉi al ili ofendis per malice sarkasma artikolo tiun Twainon kaj la kapitano ĉesis uzi la plumnomon. Clemens ricevis informon pri lia morto kiel nova ĵurnalisto en San Francisko kaj transprenis la forlasitan nomon klopodante rehonorigi ĝin.


Lia unua sukcesa beletraĵo estis Glorfama saltorano el la distrikto Calaveras pri konkurso de ranoj pri saltado. Lia amiko (eble alia fama verkisto Bret Harte) sekrete manĝigis rivalan ĉampionan ranon per plumbo, por ke ĝi malbone saltu, sed la rakontanto dume vetis ĉiun komunan monon je venko de tiu ĉampiono, ne kredante al sia propra rano. Unua sukcesa libro estis Naivuloj Eksterlande pri vojaĝo de kelkaj usonanoj al Eŭropaj kaj Afrikaj landoj ĉirkaŭ Mediteranea maro. Twain partoprenis kiel ĵurnalisto kaj bonhumore priskribis la tutan vojaĝon. Post kelkaj jaroj li same gaje priskribis la tempon, kiam li lernis piloti vaporŝipojn (La Vivo ĉe Misisipo) kaj kiam li kun la frato Orion serĉis arĝenton en okcidento (Hardiĝo).


En 1870 li edziĝis al Olivia Langdon kaj en 1873 ili transloĝiĝis al la urbo Hartford en ka ŝtato Connecticat. Tie li vivis en najbareco kun verkistino Harriet Beecher Stowe (aŭtorino de kontraŭrasisma romano Kabano de onklo Tom) kaj verkisto Charles Dudley Warner, kun kiu li kunverkis realisman romanon La orumita epoko, iom en la Dickensa stilo. Tie li ankaŭ verkis siajn plej famajn klasikaĵojn La Aventuroj de Tom Sawyer kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn, historian romanon por infanoj La Reĝido kaj la Povrulido kaj historian satiron Jankio el Konektikuto sur la kortego de reĝo Arturo. Inter liaj multaj rakontoj elstaras La viro, kiu koruptis Hadlejburgon kaj historia rakonto Mistera Fremdulo, kiu aperis postmorte.


William Faulkner, Ernst Hemingway, Fion Feuchtwanger konsideris lin la plej granda usona aŭtoro, kaj eĉ poeto, ĉar neniu alia verkisto de la mondliteraturo kapablis verki tiel vivajn knabajn figurojn kiel Twain. Pri lia oni rakontas multajn ŝercojn, unu ankaŭ pri Esperanto:


Mark Twain kaj Esperanto

Kiam al tiu ĉi mondfama aŭtoro S. L. Clemens, nomata Mark Twain, skribis tradukinto de lia bonhumora rakonto al Esperanto, petante permeson publikigi la tradukon, estis ricevita jena angle skribita respondo: „Se mi estus pli juna je kelkaj jaroj, mi lernus tiun lingvon. Eventuale mi lernus ĝin eĉ nun, se mi estus certa, ke ĝin parolas la anĝeloj.


La verkoj de Mark Twain


*The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County (Glorfama saltorano el la distrikto Calaveras, 1867)

*The Innocents Abroad (Naivuloj eksterlande, 1869)

*Roughing It (Hardiĝo, 1872)

*The Gilded Age (Orumita epoko, 1873) (kun Charles Dudley Warner)

*The Adventures of Tom Sawyer (Aventuroj de Tom Sawyer, 1876)

*The Prince and the Pauper (Regxido kaj povrulo, 1882)

*Life on the Mississippi (Vivo ĉe la Misisipo, 1883)

*The Adventures of Huckleberry Finn (Aventuroj de Hucklebery Finn, 1884)

*A Connecticut Yankee in King Arthurs Court (Jankio el Konektikuto ĉe la kortego de Reĝo Arturo, 1889)

*The Man That Corrupted Hadleyburg (Viro, kiu koruptis Hadleyburg-on, 1900)

*The Mysterious Stranger (Mistera fremdulo, postmorte 1916)


En Esperanto aperis

*Singardema komuniko (tr. S. Borovko, Esperantisto, No 12, decembro 1894, 190-192, sub Bagateloj)

*Nia itala gvidisto (Legolibro de Kabe)

*Kvin donacoj de l' vivo (tr. Jozefo Németh, Budapest, 1911)

*La £ 1.000.000 Banka Bileto. [[1907]] Trad.: [[Muschamp]]

*Lojala Poŝtisto (el "Tom Sawyer eksterlande", Esperanto, 1927, n-ro 6, p. 114-115, tr. Edmond Privat)

*La militpreĝo (tr. Karl Pov, Fonto 22, julio 1982, p. 22-24)

*La aventuroj de Tom Sawyer (bildrakonto, Tibor Horvath, desegnis Attila Dargay, 1981)

*La aventuroj de Huckleberry Finn (bildrakonto, Tibor Horvath, desegnis Attila Dargay, 1982)

*La aventuroj de Toĉjo Saŭjero (1999, 22 p.)