Jan Filip

 

Jan FILIP (naskiĝis la 9-an de decembro 1911 en Přibyslav; mortis la 21-an de novembro 1971 en Kratonohy apud Hradec Králové) estis ĉeĥa sacerdoto, doktoro de teologio, profesoro, verkisto, eminenta esperantisto kaj vortaristo.

 

Li uzis pseŭdonomojn Bolemír Nešťastný, J. Orion, J. F. Přibyslavský kaj Václav Maria Vlček (laŭ Nacia Biblioteko en Prago).

 

Familia kaj profesia vivo

Li naskiĝis en la familio de teksisto Francisko Filip en Přibyslav. Li jam havis kvar gefratojn - fratojn Venceslao kaj Francisko, fratinojn Karla kaj Maria. Post kvar jaroj ankoraŭ naskiĝis frato Karlo. La infanaĝon li travivis en Přibyslav, kie li trapasis la bazan lernejon. Poste li estis akceptita al gimnazio en Prago, kiun li finis per abiturienta ekzameno kun bonega rezulto en la jaro 1931. En Hradec Králové li studis en teologia porpastra seminario kaj en la jaro 1936 li sacerdotiĝis. La solenan primican Sanktan Meson li celebris en sia naskiĝurbo Přibyslav.

Li komencis kiel kapelano en Jičín. Poste unu jaron li estis administratoro en paroĥo Nová Ves nad Popelkou. Unu jaron li estis kapelano en Kutná Hora kaj fine dum ses jaroj li estis profesoro en gimnazio kaj porinstruista instituto ankaŭ en Kutná Hora. Tie li instruis religion, historion kaj latinan lingvon. Unu jaron li instruis en gimnazio en Dvůr Králové, unu jaron en gimnazio en Jičín kaj tri jarojn en gimnazio en Náchod.

En la jaro 1950, post komenco de rigora politika tendenco de komunista ideologio kaj eduko de la homo en moderna kaj laŭdire scienca ekkono de la vivo kaj mondo, estis al li malpermesita pedagogia agado kaj permesita nur la agado en animzorgado. Kvin jarojn li estis animzorganto en naska Přibyslav, kvar monatojn en Veliš, kvar jarojn en Chleny, kvar jarojn en Letohrad kaj naŭ jarojn en Kratonohy apud Hradec Králové, kie li forpasis.

Jan Filip kiel gimnaziano verkanta vortaron

Esperantisto

Jam kiel 9-jara knabo kun granda talento, li lernis la internacian lingvon Esperanto en 1921. En 1925, nur 13-jaraĝa, li komencis verki Grandan Esperanta-Ĉeĥan Vortaron, ĉar en Ĉeĥio nenio tia ĝis nun estis eldonita. Post tri jaroj li finis ĝian kompiladon (kun helpo de sia frato Karel Filip) kaj malgraŭ tio, ke ĝis ĝia eldono en 1930 ankoraŭ pasis du jaroj, li iĝis la plej juna vortaristo en la mondo. Dua eldono aperis en 1947, represo en 1987. Lia Esperanta-Ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta Vortaro, same verkita kune kun la frato Karel, aperis en Prago en 1958 kun 550 kaj 450 p.

Dufoje estis eldonitaj la ĉeĥaj popolaj kantoj, tradukitaj de li en Esperanton. Dum liaj studjaroj en gimnazio en Prago, la internacia asocio de esperantistoj proklamis konkurson de la plej bela poemo pri la Virgulino Maria en Esperanto. La unua premio en la konkurso estis intence nur simbola, sed belega: bukedo da blankaj rozoj, kiun devus la venkinto meti al piedoj de statuo de la Virgulino Maria en Lurdo. Ceteraj premioj estis objektecaj. La unuan premion por la plej bela poemo gajnis juna ĉeĥa studento de Praga gimnazio - Johano Filip. Malgraŭ tio, ke li mem ne vizitis Lurdon, ĉar la lernejo lin ne liberigis, lian bukedon de blankaj rozoj al la piedoj de la Virgulino Maria en Lurdo metis du reprezentantoj de Klubo de Katolikaj Esperantistoj, lia nomo ne estis neita kaj tiel la nomon de ĉeĥa esperantisto Johano Filip baldaŭ konis tuta esperantista mondo. En la jaro 1968 lin en Kratonohy vizitis svisa esperantistino kaj tradukistino Madlen Welsh, por ke ŝi persone interkonatiĝu kun eminenta esperantisto, aŭtoro de grandaj vortaroj kaj de multaj esperantlingvaj libroj. Tiutempe en Svislando estis eldonitaj kaj surscenigitaj liaj teatraĵoj: La Turo Inter Nuboj kaj Fino de la Mondo. Por junaj katolikaj esperantistoj li tradukis en la jaro 1970 multajn ritmajn religiajn kantojn, kiujn oni kantadis en la tendaroj en Herbortice.

Lian tombon en Přibyslav ornamas statuo de la Virgulino Maria - la persona donaco de belgaj esperantistoj. En Belgio al tiu statuo de la Virgulino Maria oni diras: Sankta Virgulino de la Malriĉuloj. Pli poste li mem vizitis multajn landojn, kie liaj prelegoj en Esperanto pri Ĉeĥio vekis grandan atenton ĉe la aŭskultantaro. Por prelegoj en Belgio, Nederlando kaj Britio li eĉ ricevis specialan dankon flanke de ĉeĥaj ŝtataj oficejoj.

Krom Esperanto li praktike regis kelkajn fremdajn lingvojn, en kiujn li tradukis siajn poemojn, rakontojn kaj teatraĵojn. Krome el multaj aliaj lingvoj li konis fundamentojn por siaj studceloj.

Liaj poemoj aperadis dum jardekoj en plej diversaj Esperantaj gazetoj. Li verkis kelkajn broŝurojn, gvidis kursojn en ĵurnaloj kaj en la ĉeĥa lingvo li verkis 14 teatraĵojn.

Originalaj verkoj

 

Ĉeĥlingvaj verkoj

(Laŭ Nacia Biblioteko en Prago)

Ekstera ligilo

•  Verkoj de kaj pri Jan Filip en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

•  Ĉeĥaj vortaroj en Bibliografio de Esperanto-vortaroj kaj terminaroj

Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Filip"

Laste redaktita je 15:12, 11. Jan 2009. La tuta teksto haveblas laŭ la kondiĉoj de la Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj. (Vidu Kopirajto por legi kromajn informojn.)
Wikipedia® estas registrita varmarko de la Wikimedia Foundation, Inc., karitata ne-profita imposto-dekalkulebla organizaĵo registrita en Usono laŭ la paragrafo 501(c)(3) de la usona fiska leĝaro.

 

 

 

Karel Filip

Karel FILIP (naskiĝis la 2-an de decembro 1915 en Přibyslav - mortis januare 2001) estis katolika sacerdoto, ĉeĥa esperantisto kaj vortaristo.

Kun sia pli aĝa frato Jan li verkis kantaretojn kaj grandajn esperantan-ĉeĥan kaj ĉeĥan-esperantan vortarojn.

 

 

Aŭtorrajtoj de la fratoj Filip

La plena verkaro de la fratoj Jan kaj Karel Filip estis liberigita sub la licenco Creative Commons Attribution-Share Alike 3.0, kion pruvas la OTRS enskribo n-ro 2009010110009775.

 

 

Ĉeĥaj Esperanto-vortaroj

(malnovaj kaj aktualaj ordigitaj laŭ eldonjaro)

Ekstera ligo

Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-%C4%89e%C4%A5a_vortaro"

Laste redaktita je 03:47, 16. Apr 2009. La tuta teksto haveblas laŭ la kondiĉoj de la Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj. (Vidu Kopirajto por legi kromajn informojn.)
Wikipedia® estas registrita varmarko de la Wikimedia Foundation, Inc., karitata ne-profita imposto-dekalkulebla organizaĵo registrita en Usono laŭ la paragrafo 501(c)(3) de la usona fiska leĝaro.