SOCIALISMO

La postmilita eŭforio kaj dankemo al la sovetaj liberigintoj akiris por la komunista partio grandan prestiĝon en la nacio kaj venkon en la parlamentaj elektoj en 1946. Tamen antaŭ la novaj elektoj en 1948 la komunista partio transprenis la 25-an de februaro 1948 absolutan potencon, proklamis diktaturon de la proletaro kaj nuligis la liberajn elektojn (ĉiuj civitanoj havis devon iri al la elektoj kaj konfirmi nur unu solan kandidaton). Estis nuligitaj ankaŭ opoziciaj partioj kaj gazetoj, alnaciigita industrio kaj agrikulturo. Iu ajn kritika vorto estis konsiderata kiel krimo kontraŭ socialismo kaj subfosado de la respubliko. En la 50-aj jaroj okazis politikaj procesoj, dum kiuj 170 personoj estis ekzekutitaj kaj du centmiloj malliberigitaj.

Tamen estis forigita senlaboreco kaj abismaj socialaj diferencoj inter homoj, tial eĉ multaj famaj artistoj kredis, ke per konstruado de socialismo ili konstruas pli bonan kaj pli justan mondon. Por certigi al la proletaro prifanfaronatajn socialismajn akiraĵojn kaj avantaĝojn, la reĝimo ŝparis monon tiel, ke ĝi ne aĉetadis novajn maŝinojn por la fabrikoj kaj tiuj malrapide ŝanĝiĝadis je kadukaj teknikaj muzeoj. Por pruvi, ke en la socialismo neniu entrepreno povas bankroti, oni forprenis la monon al la prosperantaj entreprenoj kaj donis ĝin al la malprosperantaj (ĉiuj apartenis al la ŝtato). Tiel neniu entrepreno bankrotis, sed malrapide sinke ŝoviĝis al katastrofo la tuta ŝtata ekonomio.

En 1968 eĉ interne de la komunista partio leviĝis demokratiiga movado, kiu estis haltigita en aŭgusto per sovetiaj tankoj. Potencon akiris politikistoj obeemaj al Moskvo, sed proksimiĝantan ekonomian krizon ili haltigi ne povis.

En 1977 grupo da intelektuloj eldonis tiel nomatan Ĉarton 77, pro kiu la komunistoj ege furiozis. La enhavon ili severe sekretigis antaŭ la nacio, sed devigis ĉiujn subskribi proteston kontraŭ la "kalumnioj". Sed kiam ili publikigis, ke 99% de la nacio subskribis proteston kontraŭ la dokumento, kies enhavon la nacio ne konis, komunistoj tiamaniere mem fabrikis dokumenton pri sia maldemokratia diktaturo. La homoj pli forte ekkonsciis, ke io ne estas en ordo.