KOMENCO KAJ POPOLAJ FONTOJ DE LA NACIA RENESANCO

Disfalo de la feŭda sistemo kaj disvolviĝo de la kapitalismaj sociaj rilatoj ekde la fino de la 18a jarcento estis objektiva bazo por elformiĝo de la novepokaj nacioj ĉeĥa kaj slovaka. La naciaj klerigantoj vastigis naciecan konscion inter la subpremataj popolamasoj, defendis kaj kulturis la gepatran lingvon kaj la nacian literaturon. Kun la impeto de la industria revolucio la programoj de la klerigantoj estis pli aŭdacaj, ĉiam pli kaj pli reliefe postulante la nacian egalrajtecon kaj civitanajn liberecojn por la ĉeĥa kaj slovaka popoloj.

La naciliberigan movadon grave helpadis la ideologio pri la reciproka kunlaboro inter ĉiuj slavaj gentoj. Por la ĉeĥaj kaj slovakaj patriotoj aparte signifa estis kunagado kun la granda rusa popolo.

La porpatria movado - komence ligita al relative malgranda kolektivo - penetris antaŭvespere de la burĝa revolucio en 1848 en popolamasojn, kiuj klopodis atingi socialan kaj nacian liberigon.

Kulmina punkto en la formigo de la moderna slovaka nacio estis reglamentigo de la slovaka literatura lingvo en la kvardekaj jaroj, pri kiu meritiĝis Ludovit Štúr kun siaj kunuloj.

La ĉeĥa kaj slovaka nacioj renkontis la revolucion en 1848 - skuintan preskaŭ la tutan Eŭropon - kun emfaza postulo enkonduki la burĝan sistemon kaj nacian egalrajtecon. Malsimpla situacio en la multnacia habsburga monarkio komplikis la pozicion de la gvidaj ĉeĥaj kaj slovakaj liberaluloj. Esperante plenumon de siaj postuloj per modera antaŭenigo ili ne evoluigis la batalon por la radikala rekonstruo de la socio, kio venigis ilin al konservativa ja eĉ kontraŭrevolucia starpunkto. Samtempe akriĝis konfliktoj kun la germana kaj hungara revolucioj, interalie pro tio, ĉar la tieaj radikaluloj miskomprenis la justajn naciajn interesojn de la subpremataj slavaj nacioj.

En septembro 1848, la gvidantoj de la slovaka liberiga movado rifuzis subordiĝon al la hungara registaro, starigis Slovakan nacian konsilantaron kaj helpe de la slovakaj kaj ĉeĥaj volontuloj organizis leviĝon en okcidenta Slovakio. Ilia armita batalago malsukcesis unuavice pro la falsaj imagoj pri la bonvolo de la vienaj aŭtoritatoj solvi juste la naciecan problemon de la slovakoj.

En la ĉeĥa movado ekzistis relative forta grupo de la t. n. radikalaj demokratoj, kiuj, kvankam aŭdace agante kontraŭ la reakcio, ne sukcesis okupi la gvidan pozicion en la politika vivo. Tamen ili montris heroan sintenon en la praga junia ribelo, 1848 kiam sur barikadoj, kune kun la urba proletaro ili alfrontis la kontraŭrevoluciajn taĉmentojn de Windischgrätz, tiel savante la prestiĝon de la burĝa revolucio enlanda.

En la dua duono de la 19a jarcento, post kiam estis venkita la absolutismo de Bach, plifortiĝis la politika kaj kultura aktiveco de la ĉeĥa nacio. Sed diference de la politika kampo, konsiderindaj rezultoj estis atingitaj nur en la kultura kaj scienca agadoj. La kialo estis, ke la ĉeĥa burĝaro, timanta la kreskon de la memstara laborista movado, preferis konservativajn starpunktojn kaj kontraktadis kompromisojn kun la aŭstria dinastio. Poiome ĝi perdis sian progreseman karakteron de la antaŭa periodo, transirante sur la pozicion de la politika reakciularo. Antaŭ la popolo ĝi klopodis maski sin per naciismaj kaj prilingvaj pledoj.

La slovaka nacia vivo okazis post la jaro 1867 - kiam la monarkio fariĝis duŝtata regno - en la plej malfacilaj kondiĉoj de la nacieca subpremo far la hungaraj regantaj klasoj. La slovakoj luktis por la baza nacia ekzistado, pruvante eksterordinaran persiston kaj fidelecon al la nacia ideo. Proksimiĝado de ĉeĥoj kaj slovakoj kondukis logike al klopodoj, formi komunan memstaran ŝtaton, kaj tio sukcesis en la jaro 1918.