AKTIVECOJ DE LA KOMUNISTA PARTIO DE ĈEĤOSLOVAKIO

En majo 1921 fondiĝis en Ĉeĥoslovakio - evoluinta industria ŝtato mezeŭropa - amasa laborista Komunista partio de Ĉeĥoslovakio, kiu starigis antaŭ si la historian taskon: forigi la kapitalismon, establi la proletan diktaturon kaj komenci la konstruadon de la socialismo.

La esenca turnopunkto estis la V-a kongreso de Komunista partio de Ĉeĥoslovakio en 1929. Ĝi akceptis la ĝeneralan linion pri la konkreta preparo al la socialisma revolucio, plue vicon da strategiaj kaj taktikaj taskoj, per kies plenumado la partio estis atingonta la finan celon.

La baza kondiĉo por efektivigi ĉiujn ĉi punktojn estis elekto de la nova partia estraro, kapabla celkonscie kaj sisteme agadi laŭ la teoriaj principoj de la marksismo-leninismo. En ĝia frunto ekstaris Klement Gottwald.

La socian strukturon de la tiama Ĉeĥoslovakio profunde skuis la monda ekonomia krizo eksplodinta en 1929. La ĉeĥoslovakan ekonomion ĝi trafis kun malfruiĝo, tamen eksterordinare intense. Peze trafita estis precipe la laborista klaso. Malaltigo de salajroj kaj preskaŭ unu miliono da senlaboruloj estis neevitebla konsekvenco de la ekzistanta ekonomia sistemo, solvado de la krizo malprofite por la laboruloj.