LA EPOKO DE KARLO LA IVa

Pro la virlinia formorto de la ĉeĥa Premislida dinastio en la jaro 1306 vakis la ĉeĥa trono. Demando pri regonto en la riĉa ĉeĥa reĝlando fariĝis objekto de spekulado kiel por hejmaj, tiel por eksterlandaj feŭdaj sinjoroj. La unua provis okupi la regadon Rudolfo la Ia Habsburgo, nomata "Kaĉo" (ĉeĥe Kaŝe - 1306-1307). Post li klopodis uzurpi la regadon en la lando Henriko el Karintio (ĉeĥe Jindřich Korutanský - 1307-1310), edzo de Anna Premislidino.

Regado de la malagema kaj nedecidema Henriko renkontis nepran kontraŭstaron ĉe la ĉeĥa nobelaro kaj Henriko elpelitis el la lando. La problemon pri la reĝosekvanteco fine solvis parto de la nobelaro kun efika partopreno kaj precipe diplomatia agado far la cistercianaj monaĥejestroj. Ili turnis sin al la romia imperiestro Henriko la VIIa Luksemburga. La imperiestro komence proponis kandidaton, sian fraton Walram, sed la ĉeĥaj reprezentantoj sin orientis al la filo de la imperiestro, Johano (Jan). Ili sukcesis akiri la konsenton de la imperiestro kun geedziĝo de Johano kaj Eliza (ĉeĥe Eliška), filino de Venceslao la IIa kaj la lasta Premislidino.

Post la geedziĝo Johano venis Bohemion kaj kun helpo de la hejmaj aliancanoj facile venkis restojn de la karintia regado enlande. La ĉeĥa nobelaro maksimume profitis el la anarkia tempo post la morto de Venceslao la IIIa kaj disvolvis siajn ekonomian kaj politikan potencojn. Ili prezentis multnombrajn kompromisojn antaŭ ol akcepti Johanon nova reĝo (li regis en la jaroj 1310-1346). La kompromisoj limigis la potencon de la reganto eĉ pli ol okazis dum la regado de la lastaj Premislidoj.

La l4an de majo 1316 al Johano kaj Eliza naskiĝis la unua filo Venceslao (Václav), pli poste konata kiel Karlo la IVa. Johano la Luksemburga ne sukcesis venki opozicion, kiun kun la ĉeĥa nobelaro partoprenis ankaŭ la reĝino Eliza. La reĝo grandparte elpremitis el decidado pri la interna politiko kaj lia potenco limigitis. Tial li volis influi la eŭropan politikon, precipe en alianco kun siaj parencoj en la franca reĝa familio. Kun ties lando najbaris lia hereda teritorio - la Luksemburga graflando. Plua aliancano estis lia onklo Baldueno (Balduin), reganta ĉefepiskopo en Treviro (Trier).

La politikaj kaj militaj entreprenoj de Johano, tuŝantaj diversajn partojn de Eŭropo, grave ŝarĝis la ekonomion de niaj landoj kaj vekis malkontentecon ĉe la nobelara opozicio.

Minacis danĝero, ke la opozicio deklaros Johanon detronigita kaj starigos kontraŭ li la filon Venceslaon kiel kontraŭreĝon, ĉar li laŭ sia patrino devenis el dinastio de la ĉeĥaj reĝoj. La opozicio ankaŭ povis eldevigi komunan regadon de la patro kaj filo, en kies nomo dum neplenaĝeco regus grupo da nobeloj. Johano povis lerni el simila situacio antaŭ tri kvaronoj de jarcento, kiam la juna Přemysl Otakar la IIa estis entrudita, far la nobelaro, al sia patro kiel pli juna reĝo kaj kunreganto. Ankaŭ oni malkaŝe atentigis lin, ke "li (t.e. Venceslao) estas el dinastio de la ĉeĥaj reĝoj, sed ci estas fremdulo en tiu ĉi lando...". Tial Johano senigis la reĝinon de ĉia potenco, limigis ŝian personan liberecon kaj forveturigis sian filon al la franca reĝa kortego. Tie Venceslao akceptis la nomon de sia onklo la franca reĝo Karlo la IVa (1322-1328) kaj uzis ĝin plu oficiale dum sia tuta vivo.

Ankaŭ Johano restadis plejparte ekster limoj de la Ĉeĥa reĝlando. Dum siaj neregulaj kaj mallongaj restadoj enlande li koncentriĝis al postulado de novaj impostoj. Kiam la nobelaraj asembleoj ne aprobis ilin, li disponigis kontraŭ garantia pago la kronhavaĵon. Kasteloj, palacoj kaj enspezoj (t. n. dominium speciale) estis donataj garantie por grandaj monsumoj. Memkomprene, tiujn la nobeloj la garantion ricevintaj abunde kompensis al si per pli alta ekspluatado de la servutularo. Por pago Johano donis garantie eĉ la ĉefajn enlandajn oficojn, kiuj dum tiu ĉi epoko iĝadis heredaj (la plej altranga ĉambelano, kortega ĉefkelnero k. s.). La reĝo ludonis eĉ postenojn de landaj administrantoj en Bohemio kaj Moravio. Tio kaŭzis suprenleviĝon de potenco kaj memkonscio de la ĉeĥa nobelaro, de ties plej potenca sinjora tavolo.

Sep jarojn restadis Karlo ĉe la franca rega kortego, kie li atingis, konsiderante tiun tempon, kromordinaran klerecon kaj estis inicita en problemojn de la eŭropa politiko. Poste konfidis al li la reĝo Johano administradon de suproitalaj urbaj ŝtatoj, super kiuj la ĉeĥa reĝo akiris suverenan potencon.

En aŭgusto 1333 la reĝo Johano sendis Karlon al Merano por trakti pri Karintio. Iuj tie ĉeestantaj reprezentantoj de la ĉeĥa nobelaro insistis, ke Karlo revenu la patrolandon kaj helpu tiel stabiligi la cirkonstancojn en la Ĉeĥa reĝlando. Aŭtune 1333 Karlo alveturis Pragon. Lia patro donis al li la titolon "moravia markgrafo" en duono de januaro 1334.

La talenta kaj ambicia Karlo ekprenis la regantotaskojn kun tiaj iniciatemo kaj energio, ke li baldaŭ fariĝis samvalora kunreganto de sia patro. Pro sia energieco li kolerigis kontraŭ si parton de nobelaro, precipe ĉar li klopodis pri redono de la ĉeĥa reĝa posedaĵo, kiu estis antaŭe garantie donita al la nobeloj.

Karlo priskribis la situacion, kia ĝi estis ĉe lia reveno, atentoveke en la propra aŭtobiografio, verkita versimile antaŭ la fino de liaj regado kaj vivo:

"Kaj do, veninte Bohemion, ni trovis nek patron nek patrinon, nek fraton nek fratinon, nek iun konaton. Ankaŭ la ĉeĥan lingvon ni plene forgesis, tamen poste denove ĝin ellernis, kaj sekve ni parolis kaj komprenis kiel ĉiu alia ĉeĥo. . .

. . . Kaj la reĝlandon ni trovis tiom ruinigita, ke ni trovis eĉ ne unusolan kastelon libera, garantie nedisponigita kune kun ĉiuj reĝaj bienoj, sekve ne estis por ni loĝejo, nur en domoj urbaj kiel por alia urbano. La Praga kastelo estis ankaŭ tiom dezertigita, detruita kaj disbatita, ke de tempo de la reĝo Otakar ĝi estis tuta neniigita ĝis la tero. Tie ni konstruigis per egaj elspezoj grandan kaj belan palacon, kia nun vidiĝas al preterpasantoj."

Karlo trairis dum sia junaĝo la ĉefajn kulturcentrojn de tiama Eŭropo. Li elkreskis ĉe la kulturita kortego franca, restadis en Rejnlando, konatiĝis kun la vivstilo itala, en kiu manifestiĝis trajtoj de frutempa humanismo.

Tiuj ĉi spertoj de Karlo kaj lia internacia politiko sur la ĉeĥa trono certe favore influis la kulturan prosperon de Bohemio antaŭ la duono kaj precipe en la dua duono de la 14a jarcento.

Tamen la kondiĉoj favoraj por disvolviĝo de la ĉeĥa mezepoka kulturo maturiĝadis jam dum jardekoj, depost la regadoj de Přemysl Otakar la IIa kaj Venceslao la IIa. Iliaj personecoj kaj la kortega medio allogadis tiutempajn elstarajn filozofojn kaj artistojn.

La ĉeĥan arton post la jaro 1300 karakterizas forta esprimplena konsistaĵo kaj kulturita kreiva manifestiĝo. La gotika stilo jam plene hejmiĝis en Bohemio kaj ekregis en ĉiuj fakoj de la artkreado. La arto poiome liberiĝis el skrupulaj katenoj de la liturgiaj normoj kaj iĝis ĉiam pli frapa rebrilo de vivemocioj kaj socia ekkono.

Apud arkitekturo kaj ceteraj vidartaj fakoj disvolviĝis ankaŭ la ĉeĥe verkata literaturo. Ĝi konsistis el moraligaj rimaĵoj, ludoj kaj mistikaj lirikaĵoj, kaj la antaŭan lokon okupis la ĉeĥe verkita kroniko far tiel nomata Dalimil. Ĉi tiu rimaĵo estas - en sia parto priskribanta la pli antikvan ĉeĥan historion - kompilaĵo de pli malnovaj rimaĵoj, komencante ĉe la kroniko de Kosmas; la pli nova parto estas valora atesto de samtempulo pri okazaĵoj depost la tempo de la lastaj Premislidoj. La aŭtoro stariĝis en pozicion de la ĉeĥa nobelaro, kaj tial el liaj versoj aŭdiĝis karakteriza motivo pri la nacia konsciiĝo, estimo al la gepatra lingvo kaj al historia tradicio. La valoro de tiuj tri ecoj per sia postlasaĵo superas la klase limigitajn kondiĉojn kaj tendencojn, sub kiuj la verko de Dalimil estiĝis.

La plej signifa kronika fonto pri tiu ĉi epoko estas la latine verkita Kroniko el Zbraslav (urbeto sude de Praha - n. d. l. tr.). Ĝia ĉefa aŭtoro, la Zbraslava abato Petro el Žitava (germane Zittau - n. d. l. tr.), prezentas plastikan bildon pri la epoko. Li priskribas la morojn, ecojn de unuopaj aŭtoritatuloj kaj li ne evitas mordeman kaj akrevidan kritikon de mankoj, precipe de tiuj, kiuj rilatis al malutiligantoj de la monaĥeja propraĵo. El la rakonto de Petro ankaŭ aŭdiĝas noto de aktiva patrioteco, proksima al opinioj de la juna Karlo, kiu ne ĉesis akcenti sian hejman, Premislidan patrindevenon.

Samtempe tio estis epoko de disvolviĝo de la ĉeĥa antaŭhusana (Jan Hus, religia reformanto, 1371- 1415 - n. d. l. tr.) kantado, en kies tekstoj kaj melodioj aperas novaj, profanaj elementoj.

Karlo revenis do la patrolandon, kies kulturan maturecon li kapablis aprezi. Dum sia longa regado li kreis kondiĉojn por plena disvolviĝo de specifaj trajtoj en la hejmlanda tradicio kaj por aktiva ambaŭflanka interŝanĝado de valoraĵoj kaj motivoj kun ceteraj kolturcentroj kaj landoj en Eŭropo.

La energia ellpaŝo de Karlo, lia klopodo reaŭtoritatigi la ĉeĥan reganton, elaĉeti la garantie disponigitajn posedaĵojn kaj lia potencaplikado ankaŭ vekis indignon ĉe lia patro. Ĉe fino de la tridekaj jaroj, Johano la Luksemburga por ajna tempo eĉ senigis Karlon de vicregado en la lando kaj en sia origina testamento tute ignoris la rajtojn de Karlo.

En la jaro 1340 la duonblinda reĝo perdis eĉ la duan, malfortiĝantan okulon. Johano forvojaĝis al la universitato en Montpellier kaj venigis tien ankaŭ Karlon. Sed evidentiĝis, ke la kuracistoj ne kapablas savi la vidpovon de la reĝo, kaj ili ambaŭ revenis Bohemion.

Poste, en junio 1341, la landa asembleo laŭ propono de la reĝo Johano akceptis la markgrafon Karlon kiel ĉeĥan tronsekvanton.

Nun Karlo aktivis jam kiel reprezentanto de la ĉeĥa ŝtato, kies suverenecon li senĉese plifirmigis. La 30an de aprilo 1344 li akiris plialtigon de la praga episkopeco je ĉefepiskopeco. Tio signifis, ke la ĉeĥaj landoj ne plu dependis de la germana ĉefepiskopo en Mainz (ĉeĥe Mohuĉ). Tiamaniere efektiviĝis la emancipigaj klopodoj de la Premislidaj reĝoj.

Nova impulso por plifortigi la sencon por bezonoj de la ĉeĥa ŝtato ekestis pro konflikto inter Luksemburganoj kaj la reganta romia imperiestro Ludoviko la Bavara, kiu klopodis malfortigi la Luksemburgan potencon kaj priminacis la suverenecon de la ĉeĥa ŝtato. En tia ĉi situacio, en la jaro 1342 fariĝis Pierre de Rosieres nova papo en Avinjono, sub la nomo Klemento la VIa. Li estis grava franca diplomato kaj amiko de Karlo.

Per aliancigo de luksemburgaj, francaj kaj papaj interesoj kontraŭ Ludoviko la Bavara estis Karlo elektita romia reĝo en Rhense, la 11an de julio 1346. Jen plia sukceso en evoluo de la suvereneco de la ĉeĥa ŝtato, ĉar tiamaniere likviditis ĉia dependeco de la ĉeĥa reganto de la imperia situacio.

La 26an de aŭgusto 1346 Johano la Luksemburga, batalanta ĉe flanko de la franca reĝo kontraŭ angloj mortfalis en la batalo ĉe Crécy (ĉeĥe Kresčak). Karlo, en tiu ĉi batalo negrave vundita, okupis la ĉeĥan tronon. Post kelkjara persista klopodo, dum kiu li disiĝis de la avinjonaj papoj, Karlo sukcesis akiri la romian imperiestran kronon je la 5a de aprilo 1355 kaj fariĝis imperiestro Karlo la IVa.

Signifoplena templimo de la klopodoj de Karlo fariĝis la 7a de aprilo 1348, kiam li aperigis dokumentaron, per kiu li konfirmis kaj larĝigis ne nur ĉiujn ĝisnunajn rajtojn kaj privilegiojn de la ĉeĥaj princoj kaj reĝoj, sed li ankaŭ determinis la bazan enhavon de la ŝtatjura institucio por landoj de la Ĉeĥa krono.

Tiun ĉi dokumentaron, eldonitan sub titolo de la romia reĝo, li kompletigis je la sama tago per fonda dokumento pri la praga universitato sub titolo de la ĉeĥa reĝo. Garantiinte jure la statuton de la Ĉeĥa reĝlando, Karlo klopodis skribe kodigi la juran ordon en la ĉeĥaj landoj, celante precipe limigi la potencon de la supera nobelaro, kiu laŭtradicie priminacis la regnestran potencon. Antaŭ la kronadveturo Romon, Karlo laboris kune kun elstaraj juristoj pri projekto de la leĝaro, kies teksto verŝajne estis finita post reveno el la roma imperiestra kronado.

La proponon de la leĝaro konata sub pli posta titolo Majestas Carolina, Karlo ne sukcesis akceptigi ĉe la landa asembleo pro kontraŭstaro de supera ĉeĥa nobelaro, kiu vidis en la skribita juro limigon de siaj potencpretendoj. Tial Karlo reprenis sian kodon per apartaj dokumentoj je la 6a de oktobro 1355. La repreno estis kompromisa solvo de la pripotenca enlanda situacio. Tamen kelkaj dekretoj el la projektita leĝaro de Karlo ekvivis alinianiere.

Kreskantaj bezonoj de la socio pri certigado de juraj aktoj postulis pli intensan ofican agadon kiel en kadro de la centra ŝtata kaj eklezia administradoj, tiel en la sfero de malpli grandaj administraj tutoj, precipe urboj. La eklezio plenumadis ankaŭ iujn administrajn funkciojn en la tiama ŝtato.

Laŭ la ĉeĥia ekzemplo, ankaŭ en Moravio, ĉeĥreĝa feŭdo administrata depost la jaro 1349 far Johano Henriko, frato de Karlo, estis fonditaj la landaj katastrolibroj, kies ĉefa celo estis evidentigi la liberan terposedon.

La ĉeĥa reĝo kaj romia imperiestro Karlo la IVa disvolvis intensajn kontaktojn politikajn kaj kulturajn precipe kun Francio kaj Italio. Tamen li ne limigis sin nur al tiuj ĉi kulture progresaj landoj, sed li ankaŭ disvolvis efikajn kontaktojn kun Pollando, Hungario, Anglio k. a.

Al tio lin kondukis precipe lia universala politika tendenco, bazita sur eksterordinare larĝa kultura horizonto kaj ĝenerala klereco.

Konscio pri la etna kaj lingva malsamecoj de la ĉeĥoj kaj pri la propra deveno inklinigis Karlon la IVan, ke li profundigis intereson pri kulturado de slavaj studoj. Tion pruvas precipe fondo kaj celo de la monaĥejo en Emauzy (en Prago) en la jaro 1347.

Krom viglaj kontaktoj kun la Pola reĝlando, provis Karlo ankaŭ kontaktiĝi pli intime kun la serba caro Duŝan.

Laŭ modelo de la praga universitato kaj en multaj kazoj per senpera migrado de instruistoj kaj studentoj, estiĝis dum la sekva epoko pluaj universitatoj en Mezeŭropo.

Antaŭ fino de sia regado entreprenis Karlo la IVa kune kun sia filo Venceslao la IVa diplomatian vojaĝon al la franca kortego en Parizo. La celo de la vojaĝo tre versimile estis klopodo, garantiigi la sekvantorajton en Hungario, malebligi la papan skismon kaj akiri politikan subtenon por Venceslao la IVa.

La restado de ambaŭ ĉeĥaj regantoj ne donis la atenditan rezulton, tamen ĝi estas prezentita en impresa literatura kaj vidarta verko, en la t. n. Grandaj francaj kronikoj.

En la unua duono de la 14a jarcento kulminis en la mezeŭropa evoluo ampleksa rekonstruo de ekonomio per definitiva firmigo kaj disvolviĝo de la feŭda produkta sistemo. Tiu ĉi evoluo estis en la ĉeĥaj landoj okulfrape stimulata per abunda trovado de arĝento, fariĝinta fonto de la ekonomia forto de la ĉeĥaj reĝoj jam en la 13a jarcento.

Ĉi faktoj kondukis al ampleksa ekonomia prospero. Ĝi disvolviĝis precipe per stabiligo de la luksemburg-dinastia potenco en la tuta Mezeŭropo, dank' al politikaj sukcesoj de Karlo la IVa kaj en la hejma kaj en la tuteŭropa amplekso. Helpis ĝin precipe kelkdekjara epoko de absoluta paco en la ĉeĥa ŝtato kaj antaŭvidema kontraktosistemo, per kiu Karlo penis krei kondiĉojn por longdistanca komerco en Eŭropo.

Malgraŭ klopodoj de Karlo, subteni pli daŭre la ekonomian aktivecon, konservis la ĉeĥaj landoj plu sian plejparte agrikulturan karakteron. Ili ne seniĝis de malfavoraj konsekvencoj kaŭzitaj de ilia internokontinenta situo, kiun influis la tradiciaj longdistancaj komercaj vojoj, kondukantaj ekster la ĉeĥa ŝtato.

La konjunkturo en la tempo de Karlo havis evidentajn signojn de provizoreco. Ĝi neniel ŝanĝis la bazajn liniojn de la feŭda ekanomio, kies ĉefa karaktero estis la loka merkato, ne permesanta larĝigi eblojn de produktado kaj debito.

Male, dum sunplena trankvila evoluo kaj sur fono de relativa prosperado, dum regado de Karlo profundiĝis kaj akriĝis la ombroj de profunda krizo de la feŭda sistemo. La klasaj konfliktoj pintiĝis, kiel inter la ekspluatatoj kaj ekspluatantoj, tiel inter la ekspluatantaj klasoj reciproke, eĉ inter ties unuopaj tavoloj kaj grupoj. La plej multnombra socia grupo estis la kampara kaj urba malriĉularo. Tio estis homoj absolute senrajtaj.

Migrado de dungataj laboruloj inter urboj kaj vilaĝoj estis tiam tute ordinara afero. La kampara malriĉularo estis laborrezervo pli por la prosperantaj urboj ol por la agrikulturaj vilaĝoj. Ekzistado de la urba malriĉularo estis nepra ekonomia kondiĉo por vivo de mezepokaj urboj.

Malgraŭ la plialtiĝanta ekspluatado okazis nek pli grandaj socialaj skuoj nek pli signifaj luktoj, kvankam dum tiu ĉi epoko manifestiĝas rezisto kontraŭ ekspluatado kaj en vilaĝoj, kaj en urboj.

La eklezio kiel la plej forta reprezentanto de la feŭda klaso en la lando ĉiam pli ekspluatis laborulojn ne nur en propraj bienoj, sed ankaŭ postulante la plej diversajn depagojn, tributitajn krom alie precipe al la papa kurio. Tial la klasluktoj prezentiĝis per nepre ideologia formo de popola herezeco, antaŭsignanta la komencon de la husana (Jan Hus - vd. antaŭe, n. d. l. tr.) revolucia movado en la 15a jarcento.

En la epoko de Karlo la IVa okazis unu el la plej grandaj kulturaj kulminoj en la mezepokaj Bohemio kaj Eŭropo. Tiutempa kulturo estas bunta mozaiko. Eniras ĝin malfruaj rafinitaj elementoj de la kavalira kulturo, fariĝantaj certagrade anakronismaj. Plu oni konstatas konkretecon kaj avidan ekkonadon de realeco pri burĝaj tavoloj. Tio prezentiĝas per pli oftaj realismaj momentoj en la arta bildigo. Ankaŭ oni trovas filozofian skeptikecon kaj socian kritikon, ĝis nun disvolviĝantan en kadro de teologiaj meditadoj kaj elinterne erodanta la dogman monopolon de la eklezia ideologio.

La finiĝontan mezepokon komencas influi ankaŭ ŝosoj de la frua humanismo en ties aspektoj filozofia kaj arta, kaj la ŝtatjuraj kaj sociologiaj konceptoj de la frutempaj italaj humanistoj.

Unu el la plej signifaj, ja eĉ decidaj agoj kaj kontribuoj de Karlo al evoluo de la hejmaj ĉeĥaj kulturo kaj klereco estis fondo de la praga universitato.

La 7an de aprilo 1348 eldonis Karlo la IVa fondodokumenton pri la praga universitato, destinita unuavice por bezonoj de la landoj de la Ĉeĥa krono. Tamen ĝi fariĝis eŭropsignifa centro de mezepoka klereco en ĉiuj kvar fakultatoj (la teologia, jura, medicina kaj liberalaj artoj). Kompletan nombron da fakultatoj komence ne havis plejparto da mezepokaj universitatoj.

Dum la unuaj jardekoj de sia ekzistado logis la praga universitato precipe studentojn el la meza kaj norda Eŭropo. En la hejma medio ĝi kontribuis plialtigi la lernejsisteman nivelon, laikigi la mezepokan kulturon kaj disvolvi la klerecon en la hejma lingvo.

Per tiu ĉi ago Karlo la IVa celkonscie daŭrigis la sensukcesajn klopodojn de sia avo Venceslao la IIa, kiu intencis fondi la universitaton en Prago jam antaŭ la fino de la 13a jarcento.

Karlo la IVa zorgis pri disvolviĝo de la praga universitato per elektado de profesoroj, per librodonacoj, fondusoj kaj juraj privilegioj. Tial li nomumis humanisman juriston kaj la unuan pragan ĉefepiskopon Arnošt (Ernesto) el Pardubice kanceliero de la universitato.

En la sesdekaj jaroj ricevis la universitato pli firman regularon. En la jaro 1366 Karlo la IVa kulminigis ĝian formadon, fondinte la unuan studentan hejmon, al kiu li donis sian nomon.

Laŭ kompetento de la romia reĝo, la l4an de januaro 1349 li disponigis al instruistoj kaj studentoj ĉiujn privilegiojn, kiujn ĝuis anoj de la pli frue fonditaj universitatoj. La praga universitato baldaŭ fariĝis rekonata kaj serĉata alta lernejo. Helpis tion ĝia organizo, divido je t. n. universitataj nacioj, en kiuj grupiĝis la instruistoj kaj studentoj laŭ geografiaj direktoj.

Unualoke estis la ĉeĥa nacio, al kiu apartenis studentoj el la ĉeĥaj landoj, Hungario kaj Transilvanio. La pola nacio grupigis studentojn el Silezio, Luzacio, Pollando, Prusio, Litovio, kaj ankaŭ el Vogtland, regiono de Meissen (ĉeĥe Míšeň) kaj Turingio (Thüringen, ĉeĥe Durynsko). Al la saksa nacio apartenis studentoj el mezgermaniaj landoj, el norda Eŭropo, Nederlando kaj Anglio. La bavaran nacion formis aŭskultantoj el sudgermaniaj teritoriaj ŝtatoj kaj el supra Italio.

La instituciigo de la universitataj nacioj atestas pri impeta kvalita suprenleviĝo kaj laŭnombra kresko de la universitato. La geografia grupigo de la universitataj nacioj estis farita laŭ modelo de la universitatoj Italaj kaj Sorbono.

Establo de la praga universitato verŝajne plej forte iniciatis la kulturan prosperon de la lando en la 14a jarcento. La universitato kontribuis al disvolviĝo de komencanta scienca pensado. Precipe tion dokumentas la latinaj-ĉeĥaj enciklopedioj, verkitaj sub direktado de magistro Bartolomeo de Chlum, nomita Claretus de Solentia (mortinta verŝajne en 1379).

Estis metitaj fundamentoj por esplorado en natursciencoj, precipe en matematiko, astronomio, medicino kaj kemio, komenciĝanta en alkemio.

La universitataj finstudintoj, precipe de ĝia liberalarta (filozofia) fakultato, aktivis kiel laikaj instruistoj en niaj malpli altaj lernejoj. Ties disvolviĝo, kompare kun la najbaraj landoj, estis nekompareble pli altnivela. Tiel la klereco penetris precipe en burĝajn tavolojn kaj inter malpli altan nobelaron. La lernejsistemo tiamaniere poiome seniĝis de la senpera eklezia influo. Ankaŭ pri sciopretendaj problemoj filozofiaj, teologiaj kaj socimoralaj ekinteresiĝis laikoj; pri tio atestas ampleksa literatura verko far Tomaso el Štítné (1331-1401).

En la tempo de Karlo la IVa ĝenerale progresis la ĉeĥa, latina kaj germana literaturoj. Ili spegulis konsiderindan intereson pri la socia evoluo kaj precipe pri la politikaj kaj socialaj problemoj. Tiuj forte tuŝis la nacian konsciiĝon de la juna ĉeĥa inteligentularo, studanta la novan pragan universitaton. Kulminan prosperon atingis en la 14a jarcento versitaj legendoj en la nacia lingvo (Legendo pri la sankta Prokopo, Vivo de la sankta Katarina). Estis flegataj preskaŭ ĉiuj tiutempaj literaturaj ĝenroj. Ankaŭ beletro kaj vojaĝpriskriboj ĝuis ŝaton de la socio. Sociala sentado de la kreskanta socia krizo speguliĝas en samtempaj satiroj kaj moraligaj verkoj. Politike grava estis ankaŭ la latina kronikverkado, daŭriganta la pli malnovan hejman tradicion kaj disvolviĝanta sub rekta inspektado de Karlo.

La morala dekadenco, kiu trafis ĉiujn sociajn tavolojn, reflektiĝis en fervora predika kaj literatura agado de Konrád Waldhauser (mortinta 1374). Konsiderindan disvolviĝon atingis popola religia kanto, liberiĝinta el katenoj de liturgiaj reguloj. Orgenludo akiris grandan ŝaton kaj disvolviĝis lirika voĉmuziko, prezentata kun instrumenta akompanado.

La ĉeĥaj landoj okupis fruntan lokon en la mezeŭropa artoevoluo dum la longa regado de Karlo la IVa. La arto antigis evolukulminojn en ĉiuj sferoj. Matiaso el Arras kaj Petro Parléř en la arkitekturo kaj plastiko, la Majstro de la altaro en Vyšší Brod kaj la Majstro Teodoriko en pentroarto kune kun pluaj artistoj, plejparte nekonataj laŭnome, kreis verkojn, kiuj apartenas al la plej elstaraj kaj individuecaj manifestiĝoj de la gotika arto en Eŭropo. Ekzemple en pentraj kaj skulptaj portretoj okupis la ĉeĥa arto en la dua duono de la 14a jarcento la gvidan pozicion. Apud la krea laboro de artistoj en la kortega sfero kreskas ankaŭ nombro da konstruaj metalfandejoj, pentro- kaj skulptolaborejoj en Prago kaj en la ĉeĥa kaj moravia provincoj. Disvastigado de la artkreado okazas iom post iom far laikaj, burĝaj tavoloj.

Dum la epoko de Karlo, ĉeĥa gotika arto kulminas per eminenta sintezo de la arkitekturo, plastiko, pentroarto kaj artmetio, kiujn prezentas la ĉefaj konstruaĵoj de Karlo - la katedralo de Sta. Vito, la monaĥejo Na Slovanech (Emauzy) en Prago, la kastelo Karlŝtejn. La monumenta urbokoncepto de Prago restis daŭra kaj substanca parto de la urba interna konsisto kaj panoramo.

Karlo la IVa pripense kaj laŭsisteme zorgis pri disvolviĝo de Prago, ĉar ĝi estis lia sidurbo kaj metropolo de la ĉeĥa ŝtato. Renoviginte la reĝan palacon ĉe la Praga kastelo kaj ekinte konstrui la novan katedralon de Sta. Vito, li komencis radikale ŝanĝi kaj plivastigi la bazan urboplanon.

La 8an de marto 1348 li eldonis fondodokumenton pri la Nova Urbo de Prago. La fondo de la plua urbo senŝarĝigis la jam malvastan formaĵon de la Malnova Urbo kaj disvastigis la ekonomian potencialon de Prago; samtempe ĝi signifis ŝanĝon de la nacieca strukturo pro alfuo da loĝantaro, plejparte ĉeĥa. En distrikto inter la novaj muregoj - la Muro de Malsato inter Strahov kaj Újezd, kaj la Novurba remparo kondukanta larĝarke de Vyšehrad al Vltava vid-al-vide insulon Štvanice - disvolviĝis Prago dum plenaj kvin jarcentoj.

Pro siaj areo denseco de loĝantaro kaj signifo ekonomia, kultura kaj politika, apartenis Prago de Karlo al elstaraj metropoloj de la mezepoka Eŭropo.

Karlo la IVa finkonstruigis la Pragan kastelon - historian sidejon de la Premislidaj regantoj, kun komprenemo pri la historia kontinueco de la gentaj kaj ŝtataj tradicioj. Li pliriĉigis la Pragan kastelon per vico da novaj konstruaĵoj kaj per rekonstruoj de malnovaj objektoj. Li levis ĝin al ĝis nun neniam atingita pompo per multo da artaĵoj, kiujn li parte kolektis parte mendis ĉe eminentaj artistoj hejmaj kaj eksterlandaj.

Per ampleksa rekonstruo de la reĝa palaco li kreis reprezentan regantosidejon. En ĝi kuniĝis tradicio de la konservitaj malnovaj romanikaj kaj gotikaj spacoj kun la nova spaca kaj forma aranĝo de la granda salono kaj palaca kapelo.

La nove konstruita katedralo kreis do, apud novaj konstruaj kaj formaj impulsoj, ankaŭ novan dominanton de la kastelo kaj de la tuta praga aglomeraĵo. Antaŭ fino de sia regado Karlo la IVa kovrigis per orita plumbo ambaŭ defendajn turojn - la Blankan kaj la Nigran - de la Praga kastelo. Iliaj lontanen brilantaj tegmentoj postlasis al Prago por ĉiam la nomon "ora".

La 4an de novembro 1344 Johano la Luksemburga, kune kun siaj filoj Karlo kaj Johano Henriko, metis la bazan ŝtonon de la katedralo de Sta. Vito ĉe la Praga kastelo. La vera inspirinto kaj konstruigonto estis la markgrafo Karlo, kiu jam pli frue sekurigis finance la konstruaĵon, fiksinte dekonaĵon el profito de minejoj en Kutná Hora.

Eko de la konstruado kaj ties plua programo esprimas la klopodojn de Karlo, fortigi la suverenecon de la ĉeĥa ŝtato kaj la prestiĝon de la reganto.

La konstruadon ekis kaj ĝis sia morto en la jaro 1352 gvidis Matiaso el Arras, poste Petro Parléř (1399) kaj ĝis la jaro 1419 liaj filoj. Petro Parléř estis universala artista personeco. Lia novisma koncepto evidentiĝis el skemoapliko de la reta volbo, el la plastika kaj dinamika koncepto de la konstruaj elementoj kaj el la propra skulptokreado. Jam dum la konstruado estis la interno de la katedralo ornamita per multo da monumentaj verkoj pentristaj kaj skulptistaj kaj ekipita per valora meblaro.

La konstruagado de Karlo evidentiĝis tre forte ankaŭ en la ĉeĥa provinco. Karlo re- kaj finkonstruigis vicon da reĝaj kasteloj kaj fondis novajn. Inter ili la ĉefan lokon okupas Karlŝtejn, konstruita en arbarplena regiono super la rivero Berounka sudokcidente de Prago. Karlo ĝin fondis kiel sian personan, privatan sidejon. Samtempe li dotis ĝin per pli alta, ŝtatjura signifo, konstruiginte ĝin juvelujo por la kronadjuveloj de la romiaj imperiestroj, centra arkivo kaj sekura rifuĝejo. Karlŝtejn iĝis favorata restadoloko de la imperiestro. Ĝia arkitektura konsisto spegulas kaj la filozofian pensadon kaj la ŝtatistajn konceptojn de la konstruiginto. Unika kolekto da surmuraj pentraĵoj ĝis hodiaŭ dokumentas riĉecon de la arta dekoracio, kreita far majstroj ĉe la kortego de Karlo. Kulmino de la mezepoka pentroarto estas ciklo da tabulbildoj far Majstro Teodoriko, enkomponitaj en la pompa murornamaĵo en la kapelo de la Sta. Kruco.

La personeco de Karlo la IVa estas kromordinare alloga kaj atentoveka pro la vivsortoj, signifo en nacia kaj eŭropa skaloj, kultura medio kaj grava signifo de la ĉeĥaj landoj dum lia regado.

Pro siaj ĉiuflanka klereco, scio de kvin lingvoj (la ĉeĥa, germana, franca, toskana kaj latina) skribe kaj parole, politika realismo kaj kultura orientiĝo, Karlo la IVa enviciĝis inter absolute kromordinarajn siatempajn personecojn.

En la plej strikta konekseco kun lia politika verko estis ankaŭ lia verko literatura, verkita sole latinlingve pro la politika universaleco de Karlo. Li verkis regularon pri kronado de la ĉeĥa reĝo kaj konsekro de la reĝino, partoprenis redaktadon pri propono de sia leĝaro Majestas Carolina kaj kontribuis al verkado de la enciklopedia vortaro far Magistro Bartolomeo el Chlum, nomata Claretus de Solentia. El programa daŭrigo de la Premislida tradicio devenis la Sanktvenceslaa legendo de Karlo.

La plej signifa verko de Karlo estis lia propra aŭtobiografio Vita Caroli. Kun ĝi kuniĝis la t. n. Princa spegulo kaj filozofiaj-teologiaj meditoj (Moralitates), malkaŝantaj tendencon de Karlo, utiligi la samtempan ideologion por plifortigi la dinastian kaj la propran aŭtoritatojn kaj la politikan postlasaĵon.

Fragmentoj el latina korespondado kun italaj humanismaj pensuloj, Cola di Rienzo kaj Francesco Petrarca, atestas pri estimo de Karlo al la pensoriĉo de la revivigita greka-romia antikveco, sed ankaŭ pri lia politika realismo diference de la politika revado de frutempaj humanistoj.

Jam František Palacký skribis pri Karlo, ke li estas "el ĉiuj reĝoj, kiuj iam regis en Bohemio, la plej ŝatata. . ." Ĉi populareco de Karlo la IVa rimarkinde daŭras ĝis hodiaŭ. Tamen en ĝenerala konscio certagrade postvivas simpligita opinio pri Karlo la IVa, resumebla en mallongaĵo "patro de la patrujo". Substance tiu ĉi titolo estas romantika fikcio, dum la vivo de Karlo neniu uzis ĝin. Ĝi aperis en sepultaj apoteozaj paroladoj super la ĉerko de Karlo. La indiko "pater patriae" devenas el malnovaj romiaj tempoj. Ĝi estis titolo, kiun ricevadis postmorte la romiaj imperiestroj, komencante ĉe la imperiestro Aŭgusto, pro konstruado de la romia ŝtato kaj pro siaj meritoj pri ĝi.

La malpli nova romantika historiografio transprenis ĝin por akcenti la signifon de la konstrua kaj ŝtatista verko de Karlo, liajn elstarajn patriotajn manifestiĝojn, lian konscion pri la etna, slava alieco de la loĝantaro de la ĉeĥa reĝlando kompare kun la najbaraj landoj, kaj lian antaŭe neekzistintan kulturecon. La marksisma historiografio devas rifuzi la titolon ne malatentante ajnan el la pozitivaj flankoj de la personeco de Karlo la IVa. Same ni ne akceptas ankaŭ la mallaŭdon "la popa reĝo" - rex clericorum, per kiu nomis Karlon liaj samtempuloj, profanaj feŭdaj sinjoroj. Unuafoje tiel okazis post la jaro 1346, kiam estis Karlo elektita romia reĝo per voĉplimulto de la Rejnlandaj princoj-elektistoj. Alifoje ĝi okazis pro subtenado al ekleziaj institucioj far Karlo. Parto de la historiografio priskribis Karlon mistikulo, kiu devenigis ĉiujn siajn motivojn el la spiritaj kontemploj kaj inspiroj, alifoje ke li estis bigoto.

Estas certe, ke Karlo la IVa estis plene mezepoka homo kaj li povis pensi kaj agi sole en dimensioj de mondkoncepto, tiam ĝenerale valida. Lia rilato al la eklezio tamen ne estis unusenca devoteco de humila filo. Li estis dinamika kaj dialektika. Karlo

estis multsence pragmatisto, li direktis sin per propraj konceptoj kaj celoj, ĉu jam rilate hejman ĉeĥan klerikaron, ĉu imperiajn episkopojn aŭ la kurion mem. Certagrade tiel manifestiĝis ankaŭ ideo-influo de la frutempa itala humanismo, sed antaŭ ĉio praktika bezono organizi kaj apliki la potencon kaj influon kiel de la ĉeĥa reĝo, tiel de la romia imperiestro.

La aspekton de Karlo relative fidele prezentas al ni memoraĵoj de la samtempa portretoarto. Ĉi tiu ĝuste ĉe la kortego de Karlo stariĝis frunte de la eŭropa pentro- kaj plastikarta evoluo. Ĝi liberiĝis el la mezepoka kateniĝo, serĉante en bildigo de la samtempa homo-mortemulo novajn fontojn de ekkono, kiiu ne limigis sin je vidiga komuniko de la aspekto, sed jam komencis esplori ankaŭ la anatomio-fiziologian esprimadon de la psikismo.

Rezultoj de la freŝdataj antropologia kaj medicina esploroj de la restaĵoj de Karlo ebligas kompletigi kaj precizigi tiun ĉi imagon.

Karlo la IVa havis en la tiama tempo altan staturon, li estis 173 cm alta. Li estis belkreska, kun forta skeleto kaj firma muskolaro. Malgraŭ la en la jaro 1350 suferita lezo de la kolspino, kies sekvo estis por ĉiam iom klinita figuro, li entreprenadis ĝis fino de sia vivo longdaŭrajn kaj fizike penigajn vojaĝojn surĉevale.

Li havis kompletan dentaron ĝis tarda aĝo kaj ĝuis bonegan sanon. Dum sia maljunaĝo li suferis nur pro periodaj atakoj de podagro. La vizaĝo de Karlo estis esprimplena, larĝvanga, liaj okuloj grandaj brunaj. Li estis signita per longa cikatro sekve de hakvundo, kiu komenciĝis ĉe la maldekstra brovo, tuŝis la radikon de la nazo, kiu turniĝis maldekstren, kaj finiĝis sub la dekstra okulo. Sur la vizaĝo li havis pliajn cikatrojn kiel pruvas sanigitaj vundoj sur la kranio. Tiuj devenis el bataloj kaj turnirdueloj, kiujn li multfoje partoprenis dum sia junaĝo.

La esplorado malkaŝis ankaŭ la mortokaŭzon de Karlo la IVa. Kulpis pri ĝi pneŭmonito, sekvanta la tiam nesanigeblan frakturon de la femurosta koleto. Karlo la IVa forpasis la 29an de novembro 1378.