ESTIGO DE LA ĈEĤOSLOVAKA STATO

Estiĝo de la memstara ĉeĥoslovaka ŝtato en la jaro 1918 estas mejloŝtono en la historio de la ĉeĥa kaj slovaka nacioj.

En 1917 prof. T. G. Masaryk starigis en Rusio ĉeĥoslovakan legion, kiu per sia kuraĝa batalo apud Zborov akiris respekton por niaj nacioj. Post longaj traktadoj de niaj politikistoj (Masaryk, Beneš, Štefánik) kun la venkaj potencoj estis decidite likvidi la aŭstran imperion kaj inter la novaj ŝtatoj proklami ankaŭ Ĉeĥoslovakion (28.10.1918). Kiel nova prezidento estis elektita filozofo Masaryk, nomata de la nacio "prezidento-liberiginto" aŭ simple "paĉjo Masaryk".

Por garantii al ĉeĥoj kaj slovakoj la gvidan rolon en la nova ŝtato, la tiamaj politikistoj elpensis teorion pri 10-miliona "ĉeĥoslovaka" nacio (kies lingvo havas du dialektojn, ĉeĥan kaj slovakan), dum 3,5 milonoj da germanoj kaj miliono da hungaroj estis konsiderataj minoritatoj. Tio malplaĉis ne nur al la germanoj, sed ankaŭ al la slovakoj, kiuj sopiris pri nacia memstareco kaj emancipiĝo, forgesante, ke tiukaze ili estus malpli granda minoritato (2,5 milionoj) ol la germanoj.