29.1.2020


Miroslav Malovec


Platena ringo de Komenio


fotoj Oldřich Arnošt Fischer




fotoj Milan Kolka




En la postlasaĵo de Zdeněk Hršel mi trovis manskribitan prelegon Platena ringo de Komenský, kiun en novembro 1975 prezentis en nia klubo d-ro Jan Podracký (ne Podhradský), kiu mortis en 1982.


En la teksto li asertas, ke li persone konis sinjorinon Gerta Figulusová, posteulinon de Komenio kaj posedantinon de lia unika fingroringo.


Komenio estis trifoje edziĝinta. Unue kun Magdalena Vizovská, kun kiu li havis du infanojn, sed ili ĉiuj tri mortis pro pesto. Due li edziĝis al Dorota Cyrilová, kun kiu li havis kvar infanojn. Plie li akceptis kvarjaran orfon Petr Jablonský Figulus (figulus latine signifas potisto, hrnčíř). Kiam ili devis forlasi la patrujon, Petr estis dekjara. Kaj kiam li estis 31-jara, li edziĝis al 19-jara filino de Komenský, Alžběta. Okaze de la geedziĝo Komenský donacis al li multvaloran ringon, kiu laŭ lia deziro ĉiam devas resti en la posedo de la familio kaj estis heredota de plej juna filo el la branĉo de Figulus kiel memoraĵo je la perdita patrujo. En Lidová demokracie ĝi estis priskribita jene:

"Ve středu prstenu nahoře je umístěna korunka zdobená lípovými lístky představující korunu království českého. Střed tvoří dva ploché diamanty broušené do obdélníkových tvarů, světlezelené barvy, představující dvě manželská srdce. Kolem dokola srdcí je perlovec z drobných zrníček platiny. Nad srdci je zasazen pohyblivý otáčivý diamant, který symbolizuje boží oko, hlídající věrnost obou manželů. Po obou stranách jsou dva a dva menší diamanty, které mají znázorňovat čtyři děti z druhého manželství J. A. Komenského. Po bocích je pak ještě z každé strany po jednom diamanu a ty prý znamenají dvě děti z prvního manželství J. A. Komenského. Pod spojenými srdci je pak ještě malý výběžek s jedním malým diamantem. Obroučka prstenu je masivní a vše na prstenu (mimo diamantů) je vyrobeno z platiny."


"En la mezo de la ringo estas supre lokita krono ornamita de tiliaj folioj reprezentanta kronon de la bohemia reĝolando. La mezon formas du plataj diamantoj, tajlitaj al rektangulaj formoj, de helverda koloro, prezentantaj du geedzajn korojn. Ĉirkaŭ la koroj estas ŝnureto el grajnetoj de plateno. Super la koroj estas enkrustita turnebla diamanto, kiu simbolas Dian okulon, gardantan la fidelecon de ambaŭ geedzoj. Sur ambaŭ flankoj estas du kaj du etaj diamantoj, kiuj reprezentas kvar infanojn el la dua geedzeco de Komenio. Sur ambaŭ perpendiklaj flankoj estas ankoraŭ etaj diamantoj signifantaj infanojn el la unua edzeco. Sub la kunigitaj koroj estas ankorau miniatura elstaraĵo kun unu diamanto. La ringo mem estas masiva kaj el plateno."


La ringo estis heredata de generacio al generacio, la posteuloj de Komenio estis gravuloj, sciencistoj, unu eĉ prezidanto de akademio de sciencoj en Berlino.


Pranepo el la oka generacio estis Georgo Viktoro Figulus, naskiĝinta en 1858 en Frankenstein en la prusa Silezio. Kiel 20-jarulo li forveturis al Suda Afriko, ŝanĝis multajn okupojn. Tie vivis negroj, buroj (t.e. posteuloj de nederlandanoj) kaj angloj. Inter buroj kaj angloj okazis militoj, kiun buroj fine malvenkis. Figulus batalis en bura armeo, estis vundita, kaptita kaj liberlasita nur post packontrakto. Li edziĝis al Emilia silezia germanino kiel li. En 1912 naskiĝis al ili filino Gertruda Viktoria, kurte Gerta Figulus. Tuj post la unua mondmilito li ricevis el Germanio kiel unu sola vira posteulo de Komenio la multvaloran platenan ringon.

Kiam li aŭdis, ke en Eŭropo estiĝis Ĉeĥoslovakio, kiu tre estimas Komenion, li prenis filinon, ringon kaj siajn dokumentojn kaj forvojaĝis al Ĉeĥoslovakio. Tie li estis akceptita kun granda gloro en la jaro 1921. En la Malnovurba placo okazis funebra soleno, kiu rememorigis ekzekuton de 27 bohemiaj nobeloj en 1621. Figulus kun sia 9-jara filineto partoprenis kaj tiam sinjorino Renata Taršová promesis, ke ŝi edukos Gertan. Ŝi vizitadis lernejojn en Prago kaj Olomouc, baldaŭ ŝi ellernis la ĉeĥan.

Post sesmonata restado Figulus decidis reveni al Suda Afriko, sen la infano, sed en Suda Afriko ne plu ekzistis lia hejmo kaj tial li revenis al Prago kaj mortis tie en 1927.

D-ro Podracký konatiĝis kun Gerta en 1933 dum ekskurso en Jugoslavio. Gerta laboris en Prago kiel instruistino kaj ĉar ŝi loĝis ne malproksime, ŝi ĉiusemajne vizitadis familion Podracký kaj amikis precipe kun s-ino Podracká.

Gerta estis membrino de sekto Unuiĝo de Fratoj diferenca de la ĉeĥa-frata eklezio. Tie ŝi konatiĝis kun Ferdinando Kallik kaj edziniĝis al li. Kiam naskiĝis al ili filo, ili volis moni lin Ferdinando, sed s-ino Podracká konsilis al ŝi doni la nomon Jan laŭ Komenio, ĉar Ferdinando havas ĉe ni malbonan impreson, tro ligitan kun Habsburgoj. Preskaŭ samtempe naskiĝis al la familio Podracký filo Vlastimil kaj Gerta fotografis ambaŭ infanetojn antaŭ monumento Palacký.

Kiam Podracký-familio transloĝiĝis en la internon de Praha, la vizitoj estis malpli oftaj, kaj kiam ili transloĝiĝis al Brno, ili ĉesis tute. La ringo estis longe deponita ĉe Ĉeĥoslovaka Nacia Konsilantaro, sed nun verŝajne ĝin posedas la filo Jan. Lidová demokracie en marto 1970 asertis, ke Gerta kun Jan vivas en Suda Afriko kaj en septembro samjare, ke ili vivas en Kalifornio.

Tiel d-ro Podracký perdis informojn pri Gerta kaj pri la ringo.

Lian prelegon vi povas legi en nia kluba retejo, en arkivo de "Elŝutu".


Miroslav Malovec