Pozvání
na
řádnou valnou schůzi
spolku Esperantista klubo, Brno
která se koná v neděli dne 22. března 1931 o 8 hod.
dopoledne v salonku Živnostenské rady, Veveří 5.
Program:
Zahájení
Čtení posledního zápisu valné schůze.
Zpráva jednatele.
Zpráva pokladníka.
Zpráva knihovníka.
Zpráva revisorů.
Projednání doplňků a změn ve stanovách.
Volby.
Různé.
Nebude-li v označenou dobu aspoň třetina
členů přítomna, koná se druhá valná schůze o hodinu později
za každého počtu přítomných.
volební právo. Dlužnou částku možno zaplatiti při
valné hromadě.
Výbor
Bezplatný
kurs esperanta
pořádá
2. února, 20 hod.
Dotazy zasílejte na hořejší adresu.
_______________________________
Klubovní schůzky pravidelně
každé úterý (20 hod.)
hotel passage, Box 1
S-ro Gargula per siaj humoraj monologoj (li estis ebriulo, pipkolektanto kaj fotografo) amuzis kaj rigardis nin. S-o Šamla denove majstre ludis sur sia violono kaj s-o Strejček elsorĉis sonojn agrable harmoniajn kaj fortajn el sia fluto. Ni ne forgesu ankaŭ la citerorkestron kaj aparte menciu la propagandan scenon luditan de s-ino Nečasová, f-ino Jedličková, s-o Nečas, s-o Baďura kaj s-o Šamla. Rememorante la vesperon, mi iom hontas. Ĉar mi ne nur nenion pagis por la eniro, sed – aĉetante tri lotbiletojn, por almenaŭ parte pagi per la ĝuo havita – mi gajnis trifoje. Tion oni nomas porka feliĉo! (Efektive mi gajnis ankaŭ argilan porketon). E.S.
Ĝenerala kunveno. Dimanĉe, la 22-an de Marto okazis la ĉi-jara ĝenerala kunveno. La raportoj montris, ke en la lasta jaro nia agado plivastigis. Ni akiris monon por nia kaso, novajn librojn por nia biblioteko, novajn membrojn por niaj kunvenoj, grandan tabulon ĉe la stacidomo kaj ni regule eldonadis – ĉiam duan monaton – nian Bultenon. La ĝenerala kunveno akceptis novajn statutojn, kaj elektis novan estraron, kiu konsistas nun el: s-o inspektoro Baďura (prezidanto), s-io M. Strejčková (vic-prezidanto), s-o J. Vondroušek (sekretario), s-o J.Poláček (kasisto), s-o Al. Strejček (bibliotekisto), s-oj Rud. Nečas, J. Topič, M. Urban (asesoroj).
Anstataŭantoj: s-oj Ad. Nečas kaj E. Sonnenfeld. Revizoroj: s-oj J. Jeřábek kaj J. Válka.
Intergrupa kunlaborado. La 24-an de Aprilo okazis interparolado pri komuna laborado de la lokaj tri Esperanto-societoj (ĉeĥa, germana kaj katolika) en divarsaj komuninteresaj aferoj, kiel ekz. interveno ĉe ŝtatoj kaj publikaj administrejoj, komuna afiŝado de kursoj, interŝanĝado de gazetoj ktp. Oni priparolis la principojn de tia kunlaborado, regulaj kunvenoj (ĉiumonate aŭ ĉiudumonate) de speciale rajtigitaj delegitoj (tri po societo). Pri aferoj tuŝantaj la kason de la kluboj, oni devas sufiĉe frue sendi anoncon al la kluboj, por ke ili povu doni direktivojn al siaj delegitoj. Decidoj povas esti faritaj nur unuanime. – Bedaŭrinde la priparolon ne povis ĉeesti samideanoj el la katolika klubo, sed ni estus konvinkitaj, ke ili partoprenos en tiu utila laboro. Tial ni decidis aranĝi la unuan efektivan intergrupan kunvenon, la 11-an de Junio en la ejo de la katolika grupo, se tiu konsentos. Estos priparolataj jenaj aferoj: komuna afiŝado, organizo de la paroladoj, kiuj faros en Oktobro en nia urbo la Kalifornia samideano Scherer kaj similaj demandoj.
Esperanto enter la Policistaro. La polica prezidanto de Berlino, s-o Grzeszinski eldonis dekreton celanta varbi policistojn al partopreno de Ĉe-metodaj Esperanto-kursoj. En Januaro estis aranĝitaj 3 kursoj por policistoj, la ejo estis disponigita senkoste kaj la kurson pagis la prusa ministerio por enlandaj aferoj. – La belgaj policistoj scipovantaj Esperanton portas blazoneton sur la brusto, le germanaj rubandon ĉirkaŭ la maniko, en nia urbo kaj en Aŭstrio tabuleton. En Antverpeno (Belgujo) granda nombro de policistoj portas tian blazoneton.
Kiel perfektiĝi en Esperanto?
Por ellerni Esperanton perfekte, oni ne bezonus multe kaj pene lerni, sufiĉas regule viziti la klubajn kunvenojn, diligente partopreni en la diskutado kaj legi Esperantajn gazetojn: „Progreson“, la organon de la ĉeĥoslovaka Esperanto-asocio, „Esperanton“ de Universala Esperanta Asocio (U.E.A.) kaj la ĉiusemajnan „Heroldon de Esperanto“. La laste nomitan gazeton oni povas ankaŭ regule legi en kafejo „Slavia“.
Traduka teksto.
Anglický klid. Tázali se ve společnosti Angličana, který dlel dlouho v Indii a lovil tam tygry, je-li to zábava a radost. „Nó-o, je to zajímavý sport“, odpověděl, „dokud honíte tygra Vy; honí-li však Vás, má to také své stinné stránky!“
Humoraĵo.
Paciento: „Ĉu vi povas kuraci mian ronkadon? Mi tiel laŭte ronkas, ke mi mem vekiĝas de tio.“
Kuracisto: „En tiu okazo mi konsilus al vi dormi en alia ĉambro.“
La Bulteno aperos kelkfoje dum jaro, laŭ bezone. – Redaktoro: Ernest Sonnenfeld.
Eldonanto: Esperantista klubo en Brno, Veveří 28. – Hektografas: Alois Strejček
Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2012-01-20, Brno