Informa bulteno de la Esperantista klubo en Brno


N-ro 10 Decembro 1931


Por membroj la bulteno estas senpaga, sed ĉiu estas petata doni libervole ian sumon por kovri niajn elspenzojn. Kiu deziras poŝte ricevi la bultenon, devas pagi almenaŭ la poŝtelspezojn.


Feliĉon en la nova jaro!


Jam kelkaj tagoj nur nin separas de la jaro 1932. La pasinta jaro por multaj estis malgaja kaj malbona. Sed, ni estas Esperantistoj, ni esperas. Nia klubo ne povas plendi, ĝi bone prosperis en la pasinta jaro. Havu vi ĉiuj feliĉon en la nova jaro, tiam ni estas konvinkitaj, ke nia klubo ankaŭ en la nova jaro progresos!


La paroladoj de s-o Scherer el Los Angeles (Kalifornio).

La du paroladoj de nia amerika samideano, mondvojaĝisto prezentis al ni ion tute novan, la unuan ĝermon de la morgaŭa kulturo internacia, kiam venos el ĉiuj partoj de la mondo famaj verkistoj, scienculoj kaj oratoroj por paroli al ni en la dua lingvo de ĉiuj, en nia Esperanto. La plej bonan pruvon de la granda utileco de Esperanto donas s-o Scherer. Li rakontis al ni, ke veninte Japanujon, li pensis, ke li kiel Usonano devas tie paroli en angla lingvo, ĉar li sciis, ke en Japanujo la angla lingvo estas deviga lernobjekto en ĉiuj mezlernenojoj. Grandan parton de liaj paroladoj aranĝis en Japanujo komercaj ĉambroj aŭ aliaj oficialaj institucioj. Unu el liaj unuaj paroladoj en tiu malproksima lando estis farita en iu granda urbo, ŝajnas al mi Osaka, per aranĝo de la tiea komerca ĉambro. La parolado devis okazi en angla lingvo kaj estis tradukota en japanan. Sed, ho ve, la tradukisto jam ĉe la unuaj frazoj ne kapablis interpreti

s-on Scherer. Tiam oni serĉis en la granda ĉeestantaro alian tradukiston; sed ne troviĝis tia. Kaj jen, subite ekkrias iu en Esperanta ligvo: „Vi havas ja verdan stelon en via butontruo, vi estas do Esperantisto, mi tradukos viajn vortojn, parolu Esperante. Kaj tiu japana samideano, kiu nur kvar monatojn lernis nian lingvon, bonege sukcesis traduki la paroladon. La postan tagon ĉiuj japanaj gazetoj raportis pri tiu-ĉi okazintaĵo kaj ili postulis la ĝeneralan enkondukon de Esperanto, deklarante, ke la angloj mem lernu Esperanton, kiam ili venos Japanujon.

De tiu okazintaĵo s-o Scherer jam nur parolis en Esperanto kaj travojaĝante la tutan Japanujon li ĉie estis gasto de la Esperantistoj. Ne plu li bezonis loĝi en hoteloj, kiel aliaj vojaĝantoj, kiuj parolas nur angle. Kaj tiel li sukcesis studi la japanan familian vivon, la kutimojn de la popolo kaj dum tri semajnoj li faris pli ol mil fotografaĵojn unu pli interesa ol la alia. Tiuj, kiuj ĉeestis la paroladojn de s-o Scherer scias, ke li montris bildojn, kiuj oni mafacile povas vidi ĉe aliaj. Ĉar famajn monumentojn povas ĉiu fotografi, sed dank´ al Esperanto, s-o Scherer povis fotografi la japanan familian vivon: manĝaĵojn, bankuvojn, varmigejojn kaj aliajn tre interesajn tipajn specialaĵojn.

La unua paroladon aranĝis Městský Osvětový Sbor, la duan nia klubo. Ni povas fiere diri, ke nia klubo ĝin pli bone aranĝis, ĉar nian paroladon ĉeestis grandnombra aŭskultantaro (170 personoj). Ambaŭ paroladojn, kiuj kondukis nin tra Japanlando, Ĥinlando, Hongkong kaj Hindujo, tradukis en ĉeĥan lingvon nia juna kaj lerta samklubano, samideano Ŝamla. Ĉe la parolado aranĝita de ni bonvenigis la ĉeestantaron nia prezidanto, s-o Baďura kaj estis ludita la Esperanta himno sur gramofondisko Ultraphon, kiun aĉetis nia klubo por sia arkivo. La himnon kantas la „Bakulovy zpěváčci“.


E. Sonnelfeld


Učte se pilně Esperantu!

Všemi esp. časopisy procházejí již zprávy o blížícim se mezinárodním sjezdu esperantském, který se bude konati v Paříži. Přes nepříznivou dobu bude to zajisté jeden z největších. Již nyní se horlivě chystají přípravy. Pojede mnoho cizinců, které přiláká Paříž sama, která je proslulá svojí krásou a pestrým životem. Na sjezd se však nemají bráti neesperantisté, kteří se zúčastňují výprav jen proto, aby se jim dostalo různých slev a výhod, kterých tyto výpravy požívají.

Proto, kdož chcete se zúčastniti sjezdu, učte se pilně Esperantu.


El la kluba vivo.

U.E.A. anoj, kaj tiuj, kiuj deziras aliĝi al la tutmonda asocio esperantista turnu vin al iu delegito, por pagi sian kotizon por ĵus komenciĝinta nova administrejo.

Brnaj delegitoj: s-ino Jelínková, s-oj Vondroušek kaj Šamla. Ne forgesu!


Ĉu vi preparas vin? al la kongreso de ĉeĥoslovakaj Esperantistoj en Olomouc? Kongreso okazos en Majo. Partopreno de ĉiu esp-isto necesa kaj deviga.


Vizitis nian klubon la prezidanto de Ĉ.A.E. s-o prof. D-ro Kamarýt, kun kiu ni havis interesan diskuton pri taskoj kaj devoj de niaj centraj organizaĵoj, precipe de Ĉ.A.E. El la raporto de s-o prof. Kamarýt ni sciiĝis pri la granda kaj pena laboro de niaj Ĉ.A.E. funkciuloj kaj pri la utilaj paŝoj, kiujn ili faras en intereso de la Esperanta movado. Ni forte rekomendas la aliĝon al la asocio. La jara kotizaĝo estas Kč 16,-.


Bezplatný kurz pořádá 2. února Esperantský klub, Veveří 28. Přiveďte zájemce, aby tento kurs co nejvíce byl navštíven, aby všichni mohli této výhody použiti. Kurs bude pořádán v dívčí škole, Veveří 28.


Klubovní schůzky každé úterý (20 hod.). Hotel Passage (Box 1) Hosté vítáni.


Donacoj: s-oj Jeřábek Jos. Kč 10,-; Nečas Ad. Kč 20,-; Štěpánek Kč 8,-; Šťourač Kč …; Vondroušek Kč 117,10 kaj nenomita Kč 5,-.

Novaj membroj: f-ino Kyzlinková H., f-ino Třísková M., s-ro Freund, s-ro Hofner, s-ro Mareš B. kaj s-ro Vasyliv K.


Novaĵoj en la Esperanta mondo.


4 jara Esperantisto. Nepo de delegito de U.E.A. F. Kudela en Olomouc, kvankam nur kvarjara, tamen estas jam Esperantisto. Tiu ĉi sinjoreto babilas esperante de post sia naŭa monato.


Esperanto ve službách dánské stráže bezpečnosti. V Kodani, hlavním městě Dánska, pořádala se mlékařská výstava, ku které se sjelo vemi mnoho cizinců. Cizí hosté předpokládajíce, že jim bude rozuměno, obraceli se se svými dotazy na strážníky, takže tito slyšeli více než 20 různých jazyků (mezi nimi též esperanto). Policejní velitel poznal nutnost jazyka mezinárodního a uspořádal proto esperantské kurzy jejichž výsledek je, že tři čtvrtiny stráže ovládají Esperanto a mají dovoleno nositi esp. odznak na stejnokroji.


La gramofona kurso en Esperanto, eldonita de Eld. Soc. Esperanto, Stockholmi, Svedujo estis bone akceptita de la svedaj esperantostudentoj. En la kursoj oni ofte studas ĝin por instrui la ĝustan elparolon. Pli ol cent kursoj jam estas venditaj. La kurso konsistas el tri diskoj, kiuj kostas kune 12 Kr. (por afranko en Eŭropo aldonu 3 sv. Kr) enhavas sur la unua disko modelan elparolon kun parte instruado por svedoj, sur la dua ekzemplojn el la Fundamento kaj sur la tria dialogojn. La dua kaj tria diskoj enhavas nur Esperanto tekstojn.


Novspecan propagandilon eldonis Eld. Soc. Esperanto, Stockholm, Svedujo. Ĝi konsistas el malgranda mondatlaso, „La tuta mondo sur 14 landkartfolioj“, uzata de diversaj firmoj kiel reklamilo. La eldoninto aldonis propagandan tekston pri Esperanto kaj vendas ĝin je prezo de sv. Kr. 0,35. Ĝi estas vendata kiel mondatlaso, ne kiel propaganda broŝuro Esperanta. Ĝi tamen servas kiel propaganda broŝuro.


La granda oficiala libro pri la polustragedio de Andrée „Per balono al la Norda Poluso“ fariĝis tre granda sukceso. De la tuta eldono restas nur ĉirkaŭ cent ekzempleroj, kiujn la eldonejo Eld. Soc. Esp., Stockholm konservos por la estonteco.


Humoraĵo.


La kanibalo. Kanibala ĉefo petis, ke la pastro baptu lin, la pastro demandis, kiom da edzinoj li havas, kaj la ĉefo respondis, ke li havas du. La pastro tiam diris, ke li ne povas bapti lin, ĉar la kristana religio ne permesas, ke oni havu pli ol unu edzinon. Post kelka tempo la sovaĝulo revenis kaj diris, ke la pastro povas bapti lin, ĉar nun li havas nur unu edzinon. La pastro demandis, kio okazis al la dua, kaj la kanibalo respondis, ke li manĝis ŝin.


La Bulteno aperos kelkfoje dum jaro, laŭ bezone. - Redaktoro: Ernest Sonnenfeld.

Eldonanto: Esperantista klubo en Brno, Veveří 28. - Hektografis: Alois Strejček.


Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2012-01-17, Brno