Informa bulteno de la Esperantista klubo en Brno


N-ro 9 Novembro 1931


Por membroj la bulteno estas senpaga, sed ĉiu estas petata doni libervole ian sumon por kovri niajn elspezojn. Kiu deziras poŝte ricevi la bultenon, devas pagi almenaŭ la poŝtelspezojn.


Estimataj gesamideanoj.

Ni preparis al vi agrablan surprizon. Ni invitis al Brno amerikan ĵurnaliston kaj fakĉefon de la Nacia Banko en Los Angeles, sinjoron Jos. Schever. Li estas jam pli ol jaron survoje ĉirkaŭ la mondo kaj kiel reprezentanto de l´ I.C.K (Internacia Centra Komitato), li aranĝas en ĉiuj partoj de l´ mondo prelegojn. Nun li jam travojaĝis Japanujon, Ĉinujon, Hindujon ĝis la Himalaja montegaro, li predikis por Esperanto en Siamo, Hindoĉinujo, li interkonatigis la indiĝenojn sur la insuloj kun la civilizita mondo, li vizitis Palestinon kaj ĉiujn pli gravajn urbojn nordafrikajn, vekis intereson sur la Balkano, estis admirata en Skandinavujo kaj fine la ĉijara kongreso, el kiu li forveturis al Germanujo, kie liaj prelegoj renkontas je salonoj tro plenigitaj de aŭskultantoj.

J. Scherer estas ege instruita viro, kiu per siaj prelegoj (da kiuj li posedas pli ol cent) scias plene streĉi siajn aŭskultantojn. Li scias same interese priskribi la filman paradizon de Hollywood kiel rakonti pri Ĉinujo aŭ paroladi pri pure sciencaj problemoj. Siajn prelegojn li akompanigas per belaj lumbildoj, da kiuj li havas 5.000. Estas inter ili unikaj bildoj de tiu speco, ĉar li sukcesis, dank´ al diversaj cirkonstancoj (precipe dank´al Esperantistoj) kapti sur la fotografiajn platojn scenojn, kiuj estas severe gardataj kontraŭ blankaj vizaĝoj. En Brno li havos du prelegojn, la unuan en la 13-a de tiu-ĉi monato, aranĝos K.V.Š.L (Kom.vyš. šk. lid.) kaj la 14-an de tiu-ĉi monato aranĝos la duan prelegon de Esperantista Klubo en la ejoj de „U tří kohoutů“. Enirpago Kč 3,-.

Tiuj-ĉi prelegoj signifas por la klubo konsiderindan oferon monan kaj tial ni kalkulas kun amasa partopreno. Alkonduku viajn konatulojn. Prezentiĝas al vi la plej bona propagando por Esperanto en via rondo de amikoj. La prelegoj estos tradukitaj en la ĉeĥan lingvon. Venu nepre! Vi estos certe kontentaj kaj vi forportos multajn belajn rememorojn.


Vážení samideáni.

Připravili jsme vám milé překvapení. Pozvali jsme do Brna amerického novináře, přednostu Národní banky v Los Angeles, pana Jos. Scherera. Je již přes rok ne cestě kolen světa a jako zástupce J.C.K (mezinárodní ústřední výbor), pořádá ve všech dílech světa přednášky. Nyní procestoval již Japonsko, Čínu, Indii až k Himaláji, horoval pro Esperanto v Siamě, Indočíně, seznamoval domorodce ne ostrovech s civilizovaným světem, navštívil Palestinu a všechna důležitější města severoafrická, budil zájem na Balkáně, byl obdivován ve Skandinávii a konečně na letošním kongresu, z kterého odcestoval do Německa, kde jsou jeho přednášky přeplněny posluchačstvem.

J. Schere jest vysoce vzdělaný muž, který svými přednáškami (jichž má přes sto) dovede plně upoutati svoje posluchače. Dovede právě tak zajímavě líčit filmový ráj Hollywood jako hovořit o Číně neb hovořit o čistě vědeckých otázkách. Svoje přednášky doprovází krásnými světelnými obrazy, jichž má ssebou přes 5.000. Jsou mezi nimi obrazy jedinečné toho druhu, neb se podařilo, dík různým okolnostem (obzvláště esperantistům) zachytiti na fotografické plotny výjevy, které jsou před bílou tváří přísně střeženy. V Brně bude míti dvě přednášky a to první 13. t.m., kterou pořádá K. V. Š. L. (Komenského vyšší škola lidová) a 14. t.m. pořádá Esperantský klub o 20. hod v místnostech „U tří kohoutů“. Vstupné Kč 3,-.

Přednášky tyto znamenají pro klub značnou oběť peněžní a proto počítáme s hojnou účastí. Přiveďte svoje známé. Naskýtá se vám nejlepší propagace Esperanta ve vašem kruhu přátel. Přednášky budou tlumočeny do češtiny. Přijďte určitě! Budete jistě spokojeni a odnesete si mnoho krásných vzpomínek.


J. Šamla


La 15-an de Decembro nia kluba kunveno estos plibeligita per kristnaska programo kaj al la partoprenantoj estos prezentataj desertoj.


15. prosince naše klubovní schůzka bude zpestřena vánočním programem a účastníkům budou podávány zákusky.


Ni atentigas vin al la sciigo sur la aparta folio almetita al tiu-ĉi numero pri okazonta parolado de s-ro Prof. D-ro Stan. Kamaryt la 8-an de tiu-ĉi monato je la 10.30 h. en Hotel Passage.

El la kluba vivo.


Nia nuntempa kunvenejo troviĝas depost libertempo en la hotelo Passage, klubejo n-ro 1.

Tradicia tago de l´ kunvenoj, mardo, estis konservita; vizito estas bona, programo neniam mankas kaj estas tre vigla, prelegoj, diskutoj, gajaj ludoj k.t.p.

Por la klubo estis presitaj grandformataj, dukoloraj afiŝoj, bone efikantaj, elgluitaj dum 2 semajnoj, inkluzive la propagandan semajnon. La nombro de l´ kursanoj tamen ne estas kontentiga: 9 komencantoj kaj 5 klubaj, kiuj uzas la okazon por refreŝigi siajn sciojn.


J. Vondroušek


Migrado de Esperanta letero. La klubon vizitis antaŭ nelonge poŝtestro, kiu alportis leteron, adresitan en Esperanta lingvo el Japanujo al s-ino Stratilova, krom tio la letero portis nur la nomon kaj la numeron de la strato kaj la vorton Ĉeĥoslovakio, sed mankis la nomo de l´ urbo. La letero vagis 4 jarojn en Ĉeĥoslovakio, ĝis nia klubo ĝin sendis al la vera adreso, al s-ino Stratilová, edzino de l´delegito de U.E.A. en Břeclav.


Novaĵojn el la Esperanta mondo.


Esperanto en la Politeknika Altlernejo de Los Angeles. La direktoro de la Pol.Altl. en Los Angeles, Usono konigis al D.ro Ch.R.Witt, viz-delegito de U.E.A: en tiu urbo, ke estas la kvina duonjaro, dum kiu oni instruas Esperanton en la citita lernejo. La kursojn gvidas kapabla prof-o diplomita de la ŝtato Kalifornio. Kvin „credits“ por la atesto pri mezgrada lernado oni atribuas al la lernantoj, kiuj akurate sekvis la kursojn kaj sukcese trapasis la finajn ekzamenojn. Unu „credits“ egalvaloras unu deksesonon de la poentsumo, kiun la ekzamenito devas havi por sukcesi. La „atesto pri mezgrada lernado“ rajtigas la posedanton fariĝi universitata studento.


Einstein pri lingvaj malfacilaĵoj. La fama fizikisto Einstein, kiu prelegis antaŭ nelonge en Vieno, diris en sia prelego, ke la plej granda malfacilaĵo en la internacia kunlaborado de l´scienculoj estas la lingva diverseco. Ni samopinias kun li, sed ni povas oferi al la scienculoj bonan rimedon kontraŭ tiu-ĉi maloportunaĵo.

Progreso de Esperanto en Usono. Laŭ la lastaj sciigoj el la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, Esperanto faras grandajn progresojn en tiu-ĉi lando, malgraŭ la nuna malfavora situacio ekonomia. Venis al Ameriko sveda instruisto Ĉe-metodo, kiu gvidas sukcesplene grandnombre vizitatajn kursojn.

Novaj Esperanto-stratoj. La urboj Barcelona (Katelunujo) kaj Amiens (Francujo) ricevis novajn Espernto-stratojn.

Esperanto ĉe la francaj komercaj ĉambroj. La komerca ĉambro de Brno sciigis al nia klubo, ke laŭ decido de la kongreso de 115 francaj komercaj ĉambroj oni esploros nune la disvastiĝon de Esp. en komercaj rondoj. La ĉi-tiea komerca ĉambro petis metarialon de nia klubo.

Grava sukceso en Radio. La Radio-stacio en Osaka (Japanujo) aranĝis Esp. kurson. La sekvo de tiu-ĉi kurso estis, ke disvendiĝis 20.000 lernolibroj. En la fino de la kurso oni disaŭdigis ekzamen-demandojn, kiujn respondis ĉirkaŭ 600 personoj, preskaŭ ĉiuj kun bona sukceso.


Humoraĵo.

Entrudiĝema homo. Al granda fama filozofo Voltaire, alvenadis tre ofte homo, kiun li malamis. Unufoje, kiam li estis denove veninta, lasis al li diri la filozofo per sia servisto, ke li ĵus mortis. „Do tiam mi devas iri je enterigo“, diris la malamata homo kaj prompaŝis sin interne. Jen eliris Voltaire mem „De la hodiaŭa tago vi pagos por ĉiu parolado al mi 20 fr.“, ekkriegis li kolerigite, pensante, ke per tiu minaco li senigos sin de tiu ĉi entrudiĝemulo. – „Do jes, ĉi tie estas 40 fr., ĉar morgaŭ mi volas alveni denove.“


Tradukis M. Adamcová



La Bulteno aperas kelkfoje dum jaro, laŭ bezone. – Redaktoro: Ernest Sonnenfeld.

Eldonanto: Esperantista klubo en Brno, Veveří 28. – Hektografas: Alois Strejček



Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2012-01-17, Brno