Informa Bulteno

de la Esperantista klubo en Brno


N-ro 8 Septembro 1931


Por membroj la bulteno estas senpaga, sed ĉiu estas petata doni libervole iam sumon por kovri niajn elspenzojn. Kiu deziras poŝte ricevi la bultenon, devas pagi almenaŭ la poŝtelspezojn.


Renesanco de la kluba vivo.


La somera tempo nun preskaŭ jam forpasis kaj denove la amikoj de nia klubo regule vizitados la kunvenojn. Dum la varmego la ĉiumardaj vesperoj donis al ni kelkaj ĝisostaj aŭ eble eĉ ĝismedolaj Esperantistoj sufiĉe da okazo pridiskuti la problemon: kiel reformi nian kluban vivon, plibeligi, pliagrabligi, pliamuzigi ĝin. Tiel ni sidis antaŭ nelonge kvar aŭ kvin „ĉiam-Esperantistoj“ ĉirkaŭ la kafeja tablo kaj jen en kelkaj vortoj la pensoj interŝanĝitaj! S-ro S: „Jes, tute prave, sed simple elparoli tian veron kaj direkti ĝeneralan alvokon al niaj membroj ne sufiĉas. Estas necese, ke iu energia kaj sperta samideano akceptu la taskon zorgi ĉiam por la programo. Lia tasko estos inviti la kapablajn membrojn partopreni en la pliriĉigo de la klubaj kunvenoj, irante persone al fraŭlino ˂Belaspekt˃ aŭ ˂Amunin˃ kaj dirante: „Fraŭlino, ĉu vi nepovus deklami venontan fojon iun flaman poemon aŭ kanti ian gajan Esperantan melodion?“ Aŭ li devas viziti s-ron ˂Heroabarb˃ kaj peti lin, ke li venontan fojon regalu nin per peceto el la abundo de sia saĝo. Sen celkonscia kaj respondeca organizado nenia renesanco en la kluba vivo. – S-ro S: „La tasko kaj pli eĉ la respondeco, kiu kuniĝus kun tia organizo estus tro granda por unuopulo. Kion ajn li farus, oni estus malkontenta kun li, oni ridus pri – aŭ kolerus pro li. – S-ro V: Eble plej bone povus plenumi tiun-ĉi taskon la estraro de la klubo komune. Pli multe da personoj havas pli multe da ideoj kaj malpli multe da respondeco.

Ni subtenas al la legantoj tiujn-ĉi pensojn. Ankaŭ ili meditu pri tio. Kaj meditinte, ili diru al ni siajn opiniojn. Ili povas tion fari, skribante anoniman leteron. Ni ŝatus scii la dezirojn kaj preferojn de la unuopaj membroj. – Kiel ajn estas, certe ion oni povas fari. Ĉu estos tre malfacile havi ĉiuvespere: 1.) 5-minutan raporton pri aktualaĵoj Esp-istaj, 2.) 5-minutan paroladeton pri lingvaj problemoj, 3.) 5-minutojn humoron (spritaĵoj aŭ humora paroladeto), 4.) 5 minutoj da deklamado, 5.) dum 5 minutoj raportojn el la ĝenerala vivo (politiko, solenco, arto), 6.) 5-minutan raporton pri legitaj Esp. libroj, 7.) dum 5 minutoj societan ludon kaj la resto de la tempo je nia dispono servus por priparolo de klubaj aferoj kaj individus interparolado kaj interamuziĝado de niaj membroj.

Ni atendas vian voĉon kaj opinion.


E. Sonnenfeld

El la kluba vivo.


Dum ambaŭ someraj monatoj regule kunvenis ĉ. 10 personoj en la kafejo Slavia kaj tiel agrable pasigis la mardajn vesperojn. Nian klubon vizitis en Julio samideano Zoscheile, redaktoro de granda germana ilustrita gazeto „Die Woche“, kiu dum 7 jaroj ĉirkaŭiris la tutan mondon, montris en la kunveno treege interesajn vojaĝlibrojn, kun miloj da stampoj, subskriboj de ĉiulandaj famuloj, fotoj, desegnaĵoj k.t.p., krom li ankoraŭ 2 germ. samideanoj-pilgrimantoj. Dum Aŭgusto haltis en Brno 3 italaj gesamideanoj, inter ili s-ro Meazzi, direktoro de la turisma trafiko Italio. Kun ili ni pasigis belan vesperon en Slavia kaj faris poste rondiron sur Šilberk.

La Esperanto-tagon en Pardubice partoprenis ge-sroj Strejčkovi, kiuj poste pasigis kelkajn gajajn kaj agrablajn semajnojn en la nunjara internacia somerrestadejo, banloko Bělohrad inter multaj eksterlandaj gesamideanoj.

Klubaj aranĝoj ne okazis, sole la 13-an de Julio oni ekskursis al Slavkov, nur 5 partoprenanatoj sed gaja rondo.


J. Vondroušek


En la komitata kunveno, okazinta la 20-an de Aŭgusto, estis pritraktata ŝanĝo de la klubejo, sed estis aprobite anonci ĉi tiun ŝanĝon en la membra kunveno, krom tio oni decidis gvidi eventuale du kursojn por la komencantoj en Veveří 28.


Venu ĉiuj la 8-an de Septembro en la unuan kunvenon post la libertempo en la lernejon Veveří 28. – Grava!


Pli kreskanta kluba vivo evidentigis nelaŭgecon de la ĝisnuna klaso, kiu malhelpis disvolvon de vera kluba vivo kaj klubaj aranĝoj. Post multmonata serĉado, esplorado estis trovita feliĉe belega ĉambro, ideala klubejo, separita, komforta, bonege situita, kun multaj eblecoj de efika propagando. Ĝi estas en „DOPZ“. Ĉi tio estas grava nova ŝtupo al pli forta, intensiva esperantista vivo. Ni atendas de vi, ke vi ĝoje vizitados la kunvenojn en nia nova esperantista hejmo, ke vi ĉiam partoprenos en la semajnaj, ĉiam jam programriĉaj kunvenoj.


La unua kunveno en ĉi tiu nova klubejo estos ĵaŭde la 17-an de Semptembro 1831.


Interesa programo. – Memoru, venu, kaj vi havos ĝuon.


Kiu venos la unuanfojon, tiu certe venos ĉiam!


Novaĵoj el la Esperanta mondo.


Internacia libertempejo.


Tiun ĉi jaron estis organizita nova servo de U.E.A., Internacia libertempejo. Pere de s-ro Sklenčka, ĉefdelegito en Hradec Králové kaj s-ro K. Blumauer, delegito en Lázně Bělohrad estis por tiu ĉi jaro, kiel unua J.L., elektita malgranda, trankvila kaj tamen gaja ĉeĥa banloko Bělohrad en Bohemio, naskiĝurbo de fama verkisto K.V.Rais kaj centro de nordbohemiaj artistoj. La banloka parko kun tri akvofontoj kaj la ĉirkaŭaĵo estas vere rava. Ni iradis arbarojn, serĉadis mirtelojn, fungojn, (unu forgesemulo forgesadis bastonombrelon aŭ vortaron aŭ serion da poŝtkartoj; retrovante la aĵojn, li pro ĝojo estis kvazaŭ nove naskita) kaj per tio estis ĉiam la tuta societo en gaja humoro. Plue ni ekskursadis kun tieaj esp. turistoj al Krkonoše, Zvičina, Hořice, Byšičky k.t.p. Ĉu tio ne estis bela?

La loĝantaro montris sin tre afabla kaj gastama, precipe la tiea esperantistaro meritas multan dankon. Inter ili s-ro del. K. Blumauer kaj s-ro J. Vinčálek, komercisto de poŝtukoj, kiuj alportis grandajn oferojn dediĉante tutan sian tempon por kontentigi la esp. gastojn. Ilia oferemo estis surprizanta neesprimebla. Ĉefa afero ankaŭ, ke ni vivis tre malmultekoste kaj sentis nin tute hejmece. – Ni havis honoron konatiĝi kun s-ino instruistino L. Mašinová, verkistino de porinfanaj libroj kaj kelkaj romanoj kiel: „Milič z Kroměříže“ kaj „Hořící sloup“, kiun ŝi ĝuste finverkas. Ĉiuj ŝiaj verkoj estas de kritiko bone akceptitaj. Tiu ĉi verkistino ekinteresiĝis pri nia lingvo kaj en lernado rapide progresas. Plenan sukceson al ŝi. – La 25-an de Aŭgusto estis aranĝita vespereto je honoro de la esp. gastoj (el Anglujo, Germanujo, Danujo, Svedujo, Franca Indoĥino k.t.p. entute el 9 landoj) pri kiu vi certe legos en esp. ĵurnaloj kaj kiu espereble estos ankaŭ notitaj ĉiuj eksterlandaj gastoj. – Brnanoj, preparu vin ĉiuj je venonta jaro por veturi J.L. por ĝui la belajn rememorojn.


M. Str.


Radio. La 24-an de Julio parolis esperantlingve s-ino M. Strejčková en brna radio-sendstacio je temo „Napoleona ekspozicio en Slavkov“.


Esperanto servas al la Braziliaj statistikaj oficejoj.


D-ro Teixeira de Freitas, direktoro de la Oficejo de Informado, Statistiko kaj Diskonigo de la Brazila ŝtato Minas Gerdes enkondukis Esperanton por la servoj de sia oficejo kaj rekomendis al ĉiuj brazilaj ligŝtatoj ĝian uzon.


Morto de prof. Th. Cart.


Kun granda bedaŭro kaj doloro ni devas sciigi, ke la prezidanto de la Esperanta Akademio, prof. Th. Cart en Parizo mortis. Profesoro Cart estis ĉiam vehemenca kaj fidela defendanto de Fundamento de Esperanto. La posteulo en la Akademio estas Warden.


La 21-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo


kunarigis ĉirkaŭ 800 personojn el 32 landoj. Spite la tre malfavorajn ekonomiajn kondiĉiojn dum la lasta jaro oni konstatis, ke nia movado ne nur ne suferis de tiu mizero, sed eĉ progresis. Ni menciu nur la sukcesajn kursojn de pastro Ĉe kaj progresojn en praktikaj sferoj (turismo, faka laboro, literatura agado).


Samideanoj! kiuj deziras korespondi kun eksterlandanoj, ricevos adresojn en la kluba kunvenejo.


Humoraĵo.


Li konas sin. – „Se subite vi trovus kronojn en via veŝto, kion vi pensus unue?“ – „Ke mi surmetis fremdan veŝton.“


Traduka teksto.


Angla trankvileco. En societo oni demandis iun Anglon, kiu restadis longe en Hindujo kaj ĉasis tie tigrojn, „ĉu tio estas amuzo kaj ĝojo“. „Nu-u, ĝi estas interesa sporto, nur tiam, kiam vi ĉasas la tigron; sed, kiam la tigro pelas vin, ĝi ankaŭ havas siajn ombrajn flankojn“, respondis li.

Tradukis: J. Šamla


La Bulteno aperas kelkfoje dum jaro, laŭ bezone. Redaktoro: Ernest Sonnenfeld.

Eldonanto: Esperantista klubo en Brno, Veveří 28. Hektografas: Alois Strejček


Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2011-04-24, Brno