Informa Bulteno
de la Esperantista klubo en Brno
N-ro 7 Majo 1931
Por membroj la bulteno estas senpaga, sed ĉiu estas petata doni libervole ian sumon por kovri niajn elspezojn. Kiu deziras poŝte ricevi la bultenon, devas pagi almenaŭ la poŝtelspezojn.
Samideano!
Estis tempo, kiam ĉiu Esperantisto sentis en si la fajron de l´ entuziasmo. Tiam en Esperantligva interparolo oni malofte aŭdis la vortojn „Sinjoro“, „Sinjorino“, „Fraŭlino“, sed ĉiam „Samideanino“ aŭ „Samideano“. Oni ankaŭ ne aŭdis „Bonan tagon“ aŭ „Mian respekton“, sed simple „Saluton“. „Samideanino“, „Samideano“ kaj „Saluton“ – jen estas vortoj, kiuj parolas al nia koro. Tiuj vortoj donas al ni entuziasmon, ili donas al ni la senton, ke ni „faras unu grandan rondan familion“. Bedaŭrinde, en la lasta tempo oni malpli ofte ilin aŭdas, precipe en nia klubo ili preskaŭ malaperis jam tute. Kvazaŭ inter ni jam ne ekzistus tiu sento de komuneco, kreanta la tiel necesan entuziasmon. Mi proponas revivigi la vortojn „Samideano“, „Samideanino“ kaj „Saluton“.
Diru: ĉu jes aŭ ne? Ĉu vi volas nin konsideri samideano aŭ nur sinjoro?
E. Sonnenfeld
El la kluba vivo.
Amika vespero. Por festi sian tridekjaran jubileon, nia klubo aranĝis gajan vesperon, la 20-an de Marto en la restoracio „Zlatá husa“. Niaj membroj denove pruvis, ke ili scias labori, ke ili scias oferi sian tempon, por sukcesigi komunan aranĝon. La programon varian enkondukis samideano Vondroušek, skizante la tridekjaran historion de la societo. Bedaŭrinde mi ne havas antaŭ mi la precizan programon de la vespero kaj malfeliĉe – pro alia Esperantista devo – mi venis ankaŭ iom malfrue. Oni bonvolu .. pardoni min, se mi senorde kaj eĉ nekomplete raportos. Ni komencu kun la samideanoj. Kiun ne ĝojigis la karesa voĉo de s-ino Nečasová, kiu prezentis al ni modernajn kantojn kun Esperanta teksto? Kaj kiun ne ĉarmis la deklamado de l´ juna fraŭlino Blaženka Baďurová? Esperanto estas jam por si mem bela lingvo, sed kiam mi aŭdas ĝin el la buŝoj de tiaj samedeaninoj, kiaj estas s-ino Nečasová kaj f-ino Baďurová, tiam ni duoble ĝuas ĝian belsonecon. Sed ankaŭ la viraj kunlaboristoj havis bonan sukceson.
Ekskursoj kaj ludoj. Laŭ iniciato de sam. Gargula, nia klubo faros nun ĉiudimanĉe ekskurson. Tiaj tut- aŭ duontagaj ekskursoj estas la plej bona okazo por ekzerci sin en la lingvo. La programon oni fiksos ĉiusemajne en la klubaj kunvenoj. Same laŭ iniciato de sam. Gargula oni aranĝos dum ĉiu kluba kunveno societan ludon. Partoprenu vigle.
Tabulo ĉe la stacidomo. Ĝenerale oni aŭdas, ke la granda tabulo de la tri societoj en Brno ĉe la stacidomo (alveno) faras bonegan impreson.
Novaĵoj el la Esperanta movado.
Esperanto-tago en Pardubice la 27-an kaj 28-an de Junio. Okaze de la granda ekspozicio pri korpa kulturo kaj sporto en Pardubice, oni aranĝos Esperanto-tagon, kiun vizitos Esperantistoj el la tuta respubliko. Oni ricevos grandan rabaton. Al ĉiuj niaj membroj ni forte rekomendas la partoprenon. Kelkaj el ni jam decidis veturi tien.
Universala kongreso en Krakovo. Tiun-ĉi jaron la Universala Esperanto-Kongreso okazos en Krakovo, do sufiĉe proksime. Oni scias, ke tia kongreso estas ĉiam travivaĵo unika. Kiu do havas eblecon viziti la kongreson, faru tion, li ne bedaŭros.
Internacia libertempejo en Lázně Bělohrad. Laŭ interkonsento kun Internacia Centra Komitato de la Esperanto – Movado, la unuan fojon la Esperantistaro libertempos komune en nia Respubliko, en Lázně Bělohrad. Tiu libertempo estos tre malkara kaj samtempe utila, ĉar tian spiritan ĝuon oni malfacile trovos aliloke. Kiu interesiĝas, tiu turnu sin al s-o Sklenčka, ĉefdelegito de U.E.A. en Hradec Králové.
Jarmiloj pasas. Konata germana verkisto verkis en Esperanta originalo mondhistorion. Li elektis nian lingvon por plej efike disvastigi sian verkon.
Enkomputiligis: Bohumila Trzosová, 2011-03-30, Brno